La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


MAIGRET HEZITAS

Aŭtoro: Georges Simenon

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

3

Estis en strato Miromesnil, vestiĝo de pasintaj tagoj, malluma restoracieto, kie la menuo estis ankoraŭ skribita sur ardezo kaj kie, tra vitra pordo, oni vidis la mastrinon, enorman sur gamboj kiel kolonoj, celebrantan ĉe sia forno.

La kutimaj klientoj havis siajn buŝtukojn en fakoj kaj kuntiris la brovojn, kiam ilia sidloko estis okupita. Tio malofte okazis, ĉar la kelnerino ne amis novajn vizaĝojn. Kelkaj maljunaj inspektoroj de strato de Saussaies frekventis tiun lokon kaj ankaŭ oficistoj, kiujn oni nun malmulte vidas kaj kiujn oni imagas kun nigraj supermanikoj antaŭ eksmodaj nigraj skribotabloj.

La mastro, ĉe sia bufedo, rekonis la komisaron kaj venis akcepti lin.

– Jam multan tempon oni ne plu vidas vin en la kvartalo…

Ĉiuokaze vi povas fieri, ke vi bone flarkapablas… Estas andujeto…

Maigret ŝatis de tempo al tempo manĝi tiel sola, lasante sian rigardon vagi sur eksmoda dekoro, sur homoj, kiuj plej ofte laboras en malantaŭaj kortoj, kie troviĝas neatenditaj oficejoj, kontrevizoroj, lombardoj, ortopedistoj, markovendistoj.

Kiel li volonte diris, li remaĉis. Li ne pensis. Lia spirito vagis de unu ideo al alia, de unu bildo al alia, miksante foje malnovajn aferojn kun la kuranta afero.

Parendon fascinis lin. En lia spirito, dum li gustumis la andujeton sukan kaj krustecan kun frititaj terpomoj sen grasodoro, la gnomo alprenis aspektojn jen kortuŝajn, jen timigajn.

– La artikolo 64, sinjoro Maigret!.. Ne forgesu la artikolon 64!..

Ĉu vere estis, por li, obsedo? Kial tiu advokato pri aferoj, kiun oni venis konsulti de ĉie, grandkoste, pri maraj aferoj, hipnotis sin pri la sola artikolo de la Kodo koncernanta la homan responsecon?

Ho! Singarde. Ne donante la plej malgrandan difinon de frenezeco. Kaj limigante ĝin al la momento de la ago, t. e. en la momento de la krimo.

Li konis kelkajn malnovajn spertulojn pri psikiatrio el tiuj, kiujn la juĝistoj volonte elektas kiel ekspertojn ĉar ili ne serĉas subtilaĵojn.

Tiuj, por limigi la responsecon de krimulo, konas nur lezojn kaj misformaĵojn de cerbo, aŭ ankaŭ epilepsion, ĉar la Punkodo mencias ĝin en la sekvanta artikolo.

Sed kiel demonstri, ke homo, en la momento mortigi alian, en la preciza minuto de la murda gesto, estis en plena posedo de siaj kapabloj? Kiel, des pli, aserti, ke li estis kapabla rezisti al sia impulso?

La artikolo 64, jes… Maigret ofte diskutis pri ĝi, precipe kun sia malnova amiko Pardon. Pri ĝi oni diskutis ankaŭ en ĉiu kongreso de Internacia Asocio pri Krimologio kaj ekzistas dikaj verkoj pri tiu temo, precize, kiuj plenigis plejgrandparte la bibliotekon de Parendon.

– Nu? Bongustas?

La gajmiena mastro plenigis lian glason per Boĵolezvino eble iom juna, sed taŭge fruktogusta.

– Via edzino ne malspertiĝis…

– Ŝi estos kontenta, se vi iros diri tion al ŝi antaŭ ol foriri…

La apartamento estis laŭ la bildo de homo kiel Gassin de Beaulieu, kutima je ermenpelto, komandoro de la Honora Legio, kiu neniam dubis pri la Kodo, pri la juro nek pri si mem.

Ĉirkaŭ Maigret sidis ĉetable maldikuloj, dikuloj, tridekjaruloj kaj kvindekjaruloj. Preskaŭ ĉiuj manĝis solaj, kun la rigardo perdita en la vakuo aŭ fiksa sur gazetpaĝo, kaj havantaj komune tiun apartan patinon pro la humila kaj monotona vivo.

Oni inklinas imagi la homojn tiaj, kiaj oni volus, ke ili estu.

Nu, unu havis malrektan nazon aŭ deklivan mentonon, alia tro malaltan ŝultron, dum lia najbaro estis dikventra. Duono de la vertoj estis senharaj kaj pli ol duono de la manĝantoj surhavis okulvitrojn.

Kial Maigret pensis pri tio? Nenial. Ĉar Parendon, en sia vasta oficejo, aspektis kiel gnomo, iuj dirus pli kruele: kiel simio.

Sinjorino Parendon, ŝi… Li apenaŭ vidis ŝin. Ŝi faris nur mallongan aperon, kvazaŭ por liveri al li specimenon de sia brila personeco. Kiel formiĝis tiu paro? Hazarde pro iu okaza renkontiĝo aŭ pro iuj familiaj traktadoj?

Inter ili ambaŭ estis Gus, kiu zorgis pri altfidela muziko kaj elektroniko en sia ĉambro kun la filo de la kukisto… Li estis pli granda, pli forta, ol sia patro, feliĉe, kaj, laŭ la opinio de fraŭlino Svaga, li estis stabila knabo…

Estis ankaŭ lia fratino Bambi, kiu studis arkeologion. Ĉu ŝi vere intencis esplori iam la dezertojn de Proksima Oriento, aŭ ĉu ŝiaj studoj estis nur alibio?

Fraŭlino Svaga vigle defendis sian ĉefon, kun kiu ŝi tamen havis okazon amori nur kaŝe, sur tabloangulo.

Kial ili ne rendevuis aliloke, diable! Ĉu ambaŭ tiel timis sinjorinon Parendon? Aŭ ĉu pro kulposento ili nepre volis konservi al siaj amrilatoj tiun karakteron ŝtelan kaj improvizan?

Estis ankaŭ la ekslegiano, nun ĉefservisto, la kuiristino kaj la mastrumistino, kiuj malamis unu la alian pro demandoj pri laborhoroj kaj salajro. Poste ĉambristino antaŭnomata Liza, kiun Maigret ne konis, kaj pri kiu oni preskaŭ ne parolis al li.

Estis Renato Tortu, kiu kuŝis unufoje kun la sekretariino kaj nun plidaŭrigis sian fianĉigon kun alia virino, kaj fine la sviso Julien Baud, kiu faris, kiel plumknaristo, sian spertadon de Parizo, antaŭ ol lanĉi sin en teatron.

Kiuflanke estis unuj kaj la aliaj? Flanke de Gassin? Flanke de Parendon?

Iu, ĉiuokaze, volis mortigi iun.

Kaj malsupre, kiel ironie, eksinspektoro de la Nacia Sekureco deĵoris kiel servisto.

Vidalvide, la ĝardenoj de la prezidento de la Respubliko kaj, tra la frue ekverdiĝantaj arboj, la fama perono, kie oni fotografis ĉi tiun manpremantan al distingitaj gastoj.

Ĉu ne senteblis iu nekohereco? La kafejo ĉirkaŭ Maigret ŝajnis pli reala, pli solida. Tio estis ĉiutaga vivo. Negravuloj, certe, sed oni nombras pli da negravuloj ol da aliaj homoj, eĉ se oni malpli rimarkas ilin, se ili vestiĝas malhele, parolas malpli laŭte, ŝtelpaŝas apudmure aŭ premiĝas en la metroo.

Oni senpete servis al li rum-babaon abunde kovritan per ŝaŭmkremo, alian specialaĵon de la mastrino, al kiu Maigret ne forgesis iri manpremi en la kuirejo. Li devis eĉ kisi ŝin sur ambaŭ vangoj. Estis la tradicio.

– Vi ne plu restos tiel longe sen viziti nin, mi esperas?

Se la murdisto atendos, Maigret riskas ofte reveni…

Ĉar li repensis pri la murdisto, pri la murdonto, kiu ankoraŭ ne estis tiu. Pri la latenta murdonto.

Ĉu ne estas en Parizo miloj kaj miloj da latentaj murdontoj?

Kial tiu sentis la bezonon antaŭe averti Maigret? Pro speco de romantikeco? Por altiri la atenton? Por havi iam lian atestaĵon?

Aŭ ankaŭ por ke oni retenu lin agi?

Kiamaniere eblas reteni lin?

Maigret en la sunlumo supreniris ĝis Saint-Philippedu-Roule turnis maldekstren, haltante foje antaŭ vitrino: tre multekostaj objektoj, ofte senutilaj, tamen ili estis vendataj.

Li preterpasis la Papervendejon Roman, kie li amuziĝis legante sur vizitkartoj aŭ gravuritaj invitiloj la nomojn el la almanako de Gotha. De tie ĉi eliris la leterpapero, kiu ĉion kaŭzis.

Sen tiuj sennomaj biletoj, Maigret ankoraŭ nun nenion scius pri Parendon, Gassin de Beaulieu, la onklinoj, la onkloj, la kuzoj kaj la kuzinoj.

Aliaj, same kiel li, paŝis laŭlonge de la trotuaroj pro la plezuro palpebrumi en la sunlumo kaj spiri aeron, kie pasis varmetaj ondoj. Li sentis emon ŝultrolevi, salti en la unuan aŭtobuson kun platformo kaj reveturi al Quai des Orfèvres.

– Fek por la Parendon-oj!

Tie, li eble trovus povran ulon, kiu vere mortigis, ĉar li jam ne povis fari alie, aŭ ankaŭ junan sovaĝulon, venintan el Marsejlo aŭ Bastia, kiu murdis rivalon, por kredigi al si, ke li estas viro.

Li sidiĝis ĉe teraso, apud braĝujo, por trinki sian kafon. Poste li eniris kaj enfermiĝis en la telefonbudo.

– Parolas Maigret… Venigu iun de mia oficejo, mi petas…

Kiun ajn… Janvier, Lucas aŭ Lapointe prefere…

Estis Lapointe, kiu respondis.

– Nenio nova, fileto?

– Telefonvoko de sinjorino Parendon. Ŝi volis paroli al vi persone kaj estis al mi ege malfacile komprenigi al ŝi, ke vi tagmanĝis kiel ĉiuj…

– Kion ŝi volis?

– Ke vi vizitu ŝin kiel eble plej baldaŭ…

– En ŝia hejmo?

– Jes… Ŝi atendos vin ĝis la kvara… Pli malfrue, ŝi havas gravan rendevuon…

– Sendube kun sia frizisto… Estas ĉio?

– Ne… Sed la cetero estas eble blago… Antaŭ duonhoro, la telefonistino havis iun surlinie, viron aŭ virinon, ŝi ne scias, stranga voĉo, kiu povus esti tiu de infano… Ĉiuokaze, la persono anhelis, pro urĝo aŭ emocio, kaj ĝi prononcis tre rapide:

» – Diru al komisaro Maigret, ke li rapidu…

» La telefonistino ne havis tempon fari demandon; oni jam malŝaltis.

» Ĉi-foje, ne plu temas pri letero kaj tial mi scivolas…

Maigret preskaŭ respondis al li:

– Scivolu pri nenio.

Li mem scivolis pri nenio. Li ne provis ludi per enigmoj, kio ne malhelpis esti maltrankvila.

– Dankon, knabo. Mi estas tuj ironta al la avenuo Marigny.

Se estos io nova, oni povos voki min tie.

La fingrospuroj, sur ambaŭ leteroj, estis senrezultaj. Jam de jaroj la kompromitaj spuroj pli kaj pli maloftas, ĉar oni tiom parolis pri ili en la gazetoj kaj romanoj, ĉe televido, ke la plej etmensaj malbonfaruloj estas singardaj.

Li pasis preter la pordistejo, kie la eksinspektoro de la strato de Saussaies lin salutis kun respektema familiareco. Rolls trapasis la porĉon kun neniu malantaŭ la ŝoforo. Maigret supreniris al la unua etaĝo[3], sonorigis.

– Bonan tagon, Ferdinando…

Ĉu li ne iĝis iu el la domanaro?

– Mi kondukos vin al la sinjorino…

Ferdinando estis avertita. Ŝi nenion lasis al la hazardo.

Senigita de sia ĉapelo, kiel en la restoracioj, li unuafoje trairis vastegan salonon, kiu povus esti tiu de ministrejo. Neniu persona objekto eksterlokiĝis, nek skarpo, nek cigaredingo, nek malfermita libro. Neniu stumpo en la cindrujoj. Tri altaj fenestroj rigardantaj al la kvieta korto, kiun nun inundis sunlumo kaj kie oni ne plu lavis veturilon.

Koridoro. Kurbo. La apartamento ŝajnis havi centran parton kaj du alojn, kiel la malnovaj kasteloj. Strio de ruĝa planktapiŝo sur la planko kun marmoraj slaboj. Ĉiam tiuj tro altaj plafonoj, kiuj ŝajnigas onin pli malalta.

Ferdinando frapetis al duklapa pordo, kiun li malfermis sen atendi kaj anoncis:

– Komisaro Maigret…

Li troviĝis en buduaro, kie estis neniu, sed tuj sinjorino Parendon ekaperis el najbara ĉambro, kun la brako antaŭe, paŝante renkonten al Maigret, al kiu ŝi vigle manpremis.

– Mi estas konfuzita, sinjoro komisaro, ke mi telefonis al vi, aŭ pli ĝuste, ke mi telefonis al unu el viaj oficistoj…

Ĉio tie estis blua, la brokita silko, kiu kovris la murojn, la foteloj en la stilo de Ludoviko la XVI-a, la planktapiŝo; eĉ la ĉina tapiŝo kun flavaj desegnaĵoj havis bluan fonon.

Ĉu nur hazarde je la dua posttagmeze ŝi ankoraŭ estis vestita en turkisblua negliĝo?

– Senkulpigu min, ke mi akceptas vin en mia truo, kiel mi diras, sed ĝi estas la nura loko, kie oni ne estas senĉese ĝenata…

La pordo, tra kiu ŝi eniris, restis duonmalfermita kaj li ekvidis tualetmeblon, ankaŭ en la stilo de Ludoviko la XVI-a, montranta, ke tio estas ŝia dormoĉambro.

– Sidiĝu, mi petas…

Ŝi montris al li fragilan fotelon, en kiun la komisaro singarde ŝoviĝis, promesante al si ne tro moviĝi.

– Nepre fumu vian pipon…

Eĉ se li ne dezirus tion! Ŝi volis lin kiel sur la fotografaĵoj en la gazetoj. Ankaŭ la fotografistoj ne forgesis memorigi al li:

– Vian pipon, sinjoro komisaro…

Kvazaŭ li suĉus sian pipon de matene ĝis vespere! Kaj se li dezirus fumi cigaredon? Aŭ cigaron? Aŭ tute ne fumi?

Li ne ŝatis la fotelon en kiu li sidis kaj li antaŭtimis aŭdi ĝin kraki senaverte. Li ne ŝatis tiun bluan buduaron, tiun bluvestitan virinon, kiu direktis al li svagan rideton.

Ŝi sidiĝis en kusenfotelon kaj ekbruligis cigaredon per ora fajrilo, kiajn li vidis en la vitrino de Cartier. La cigaredskatolo estis ora.Certe en ĉi tiuj ĉambroj multaj objektoj estis faritaj el oro.

– Mi estas iom ĵaluza, ke vi okupiĝis pri tiu eta Svaga antaŭ ol okupiĝi pri mi. Hodiaŭ matene…

– Mi ne estus kuraĝinta tiel frue ĝeni vin…

Ĉu li nun fariĝos iu monduma Maigret? Li riproĉis sin pri sia propra mildeco.

– Oni sendube rakontis al vi, ke mi ellitiĝas malfrue kaj ke mi pigrumas en mia apartamento ĝis la dua… Tio estas vera kaj malvera… Mi havas tre grandan aktivecon, sinjoro Maigret, kaj, reale, mi komencas miajn tagojn tre frue…

» Unue, ĉi tiun grandan domon mi devas direkti. Se mi ne telefonus mem al la liverantoj, mi ne scias, kion ni manĝus, nek kiujn fakturojn ni ricevus monatfine… Sinjorino Vauquin estas bonega kuiristino, sed la telefono ankoraŭ timigas ŝin kaj igas ŝin balbuti… La infanoj rabas mian tempon… Kvankam ili nun estas grandaj, necesas, ke mi zorgu pri iliaj vestaĵoj, pri iliaj aktivaĵoj…

» Sen mi, Gus[4] vivus la tutan jaron en tika pantalono, pulovero kaj tenissandaloj…

» Ne gravas… Mi ne parolas pri la almozdonaj asocioj, al kiuj mi dediĉas min… Al iuj aliaj sufiĉas sendi ĉekon, ĉeesti en almozdona koktelo, sed, kiam temas pri reala laboro, oni ne plu trovas iun…

Li atendis, pacienca, ĝentila, tiel pacienca kaj tiel ĝentila, ke ŝi ege miris.

– Mi imagas, ke ankaŭ vi havas malkvietan vivon…

– Vi scias, sinjorino, mi ja estas nur ŝtatoficisto…

Ŝi ridis, montrante ĉiujn siajn dentojn, finon de roza lango.

Ŝia lango estis tre pinta, tio mirfrapis lin. Ŝi estis blonda, preskaŭ flavruĝa, kun okuloj, kiujn oni nomas verdaj, sed kiuj estas plejofte grizecaj.

Ĉu ŝi havis kvardek jarojn? Iom pli? Iom malpli? Kvardek kvin? Estis neeble diri tion, tiom oni sentis la laboron de la kosmetika salono.

– Mi devos ripeti tiun frazon al Ĵaklino… Ŝi estas la edzino de la ministro pri internaj aferoj, unu el miaj bonaj amikinoj…

Bone! Li estis avertita. Ŝi ne malfruis por ludi sian unuan atuton.

– Ŝajnas, ke mi ŝercas… Mi ŝercas… Sed kredu, ke tio estas nur ŝajno… Reale, sinjoro Maigret, mi estas turmentata per ĉio okazanta, eĉ pli ol turmentata…

Kaj, neatendite:

– Kia vi trovis mian edzon?

– Tre simpatia…

– Kompreneble… Tion oni ĉiam diras… Mi parolas pri…

– Li estas tre inteligenta, kun rimarkinda inteligenteco kaj…

Ŝi malpacienciĝis… Ŝi sciis, kion ŝi volis diri, kaj li interrompis ŝin. Maigret, observanta la manojn, rimarkis, ke ili estis pli maljunaj, ol la vizaĝo.

– Mi kredas lin ankaŭ kun granda sentemo…

– Se vi estus tute sincera, ĉu vi ne dirus: kun troa sentemo?

Li malfermis la buŝon sed ĉi-foje estis ŝi, kiu gajnis pludirante:

– Kelkfoje li timigas min, tiom li interniĝas en si mem. Li estas suferanta homo. Mi ĉiam sciis ion. Kiam mi edzigis lin, en mia amo estis iu dozo da kompato…

Li ŝajnigis sin stulta.

– Kial?

Ŝi estis dum momento konfuzita.

– Sed… Sed, fine, vi vidis lin… Jam de sia infanaĝo, li certe hontis pri sia fizika aspekto…

– Li ne estas granda. Aliaj, ol li…

– Nu, komisaro, – ŝi ekscitiĝis, – ni sincere parolu… Mi ne scias, kiu heredaĵo pezas sur li, aŭ pli ĝuste mi tion tro bone scias… Lia patrino estis juna flegistino ĉe Laennec-hospitalo, pli ĝuste servoknabino, kaj estis nur deksesjara, kiam profesoro Parendon gravedigis ŝin… Kial, kiel kirurgo, li ne faris operacion?..

Ĉu ŝi minacis lin per skandalo?.. Mi ne scias… Mi nur scias, ke Emilo naskiĝis post sep monatoj… Li estas frunaskito…

– La plejmulto el la frunaskitoj iĝas normalaj infanoj…

– Vi trovas lin normala, vi?

– En kiu senco?

Ŝi nervoze estingis cigaredon por ekbruligi alian.

– Senkulpigu min… Vi donas al mi la impreson eviti respondon, ne voli kompreni…

– Kompreni kion?

Ŝi ne kapablis plu rezisti, abrupte ekstaris kaj komencis paŝi tien kaj reen sur la ĉina tapiŝo.

– Kompreni kial mi estas maltrankvila, kial, vulgare dirite, mi faras al mi malbonan sangon! Jam de preskaŭ dudek jaroj, mi klopodas por protekti lin, feliĉigi lin, doni al li normalan vivon….

Li silente plufumis sian pipon sekvante ŝin per la okuloj. Ŝi surhavis tre elegantajn pantoflojn certe laŭmezure faritajn.

– Tiuj leteroj, pri kiuj li parolis al mi… Mi ne scias, kiu skribis ilin, sed ili sufiĉe bone esprimas mian angoron…

– De kiom da tempo ĝi daŭras?

– Semajnojn… monatojn… Mi ne kuraĝas diri jarojn…

Komence de nia geedzeco, li sekvis min, ni faris vizitojn, ni iris al teatro, ni vespermanĝis ekstere…

– Ĉu tio gajigis lin?

– Ĉiuokaze li estis malstreĉa… Mi nun suspektas, ke li sentas sin nenie en sia loko, ke li hontas ne esti kiel la aliaj, ke ĉiam estis tiel… Vidu! Eĉ tiu elekto, por lia kariero, de mara juro… Ĉu vi povas diri al mi, pro kio homo kiel li povis elekti maran juron?.. Tio estis kvazaŭ defio… Ne povante pledi ĉe asiza tribunalo…

– Kial?

– Nu, sinjoro Maigret, tion vi scias tiel bone kiel mi… Ĉu vi vidas tiun palan kaj senkonsistan vireton defendi, en la granda salono de asizoj, la kapon de krimulo?

Li preferis ne rebati al ŝi, ke unu el la plej eminentaj advokatoj en la lasta jarcento altis nur unu metron kvindek kvin.

– Li melankolias. Kun la tempopaso, kaj iom-postioma maljuniĝo, li enŝlosas sin barikade kaj, kiam ni donas vespermanĝon, mi nur plej malfacile atingas, ke li ĉeestu…

Li ankaŭ ne demandis ŝin:

– Kiu decidas pri la listo de la invititoj?

Li aŭskultis, rigardis.

Li rigardis kaj provis ne lasi sin konfuzi, ĉar la portreto de sia edzo, kiun priskribis tiu nervostreĉita virino, kun brulanta energio, estis samtempe vera kaj falsa.

Vera en kio?

Falsa en kio?

Precize tion li estus volinta malimpliki. La bildo de Emilo Parendon fariĝis antaŭ liaj okuloj kiel malneta foto. Al la konturoj mankis klareco. La esprimo de la trajtoj ŝanĝiĝis, laŭ la angulo, je kiu oni rigardis ilin.

Estis vere, ke li enfermiĝis en propra mondo, en la mondo (oni povus diri) de la artikolo 64. La homo responsa? Neresponsa?

Aliaj krom li pasiiĝis pri tiu gravega demando kaj koncilioj pridiskutis tion jam en la Mezepoko.

En li, ĉu tiu penso ne fariĝis obsedo? Maigret memoris pri sia eniro al la oficejo, hieraŭ, pri la rigardo, kiun Parendon ĵetis al li, kvazaŭ la komisaro, tiumomente, elvokis por li specon de enkorpiĝo de la fama artikolo de la Kodo aŭ estis kapabla doni respondon al ĝi.

La advokato ne demandis lin, kion li venis fari, kion li deziris.

Li parolis al li pri la artikolo 64, kun la lipo preskaŭ tremanta pro pasio.

Estis vere, ke…

Jes, li havis preskaŭ solecan vivon en tiu domo tro granda por li, kiel jako de giganto.

Kiel, kun lia debila korpo, kun ĉiuj pensoj, pri kiuj li cerbumadis, alfronti senĉese tiun virinon, kiu baraktis komunikante sian baraktadon al ĉio, kio ĉirkaŭis ŝin?

Estis vere, ke…

Duonhomo? Konsentite! Gnomo? Ankaŭ tio.

Tamen kelkfoje, kiam la najbaraj ĉambroj ŝajnis senhomaj, kiam la okazo ŝajnis favora, li amoris kun fraŭlino Svaga.

Kio estis vera? Kio estis falsa? Ĉu Bambi mem ne protektis sin kontraŭ sia patrino rifuĝante en arkeologio?

– Aŭskultu min, sinjoro Maigret. Mi ne estas la frivola virino, kiun oni eble priskribis al vi. Mi estas virino, kiu havas sindevontigojn kaj kiu, krome, strebas por esti utila. Tiel edukis nin nia patro, miajn fratinojn kaj min. Li estis homo de devo.

Aj!.. La komisaro tute ne ŝatis tiujn vortojn: la nekoruptebla juĝisto, honoro de la magistrateco, instruanta al siaj filinoj la senton de la devo…

Tamen kun ŝi, tio apenaŭ ŝajnis falsa. Ŝi ne lasis al la spirito la tempon fiksiĝi sur frazo ĉar ŝia vizaĝo moviĝis, ŝia tuta korpo moviĝis kaj la vortoj sekvis la vortojn, la ideoj la ideojn, la bildoj la bildojn.

– Estas timo, en tiu ĉi domo, estas vere… Kaj tiu timo, estas mi, kiu plej sentas ĝin… Ne! Nepre ne kredu, ke mi skribis al vi tiujn leterojn… Mi estas tro rekta por uzi ĉirkaŭvojojn…

» Se mi volintus vidi vin, mi estus telefoninta al vi, kiel mi faris hodiaŭ matene…

» Mi timas… Ne tiom por mi, sed por li… Tion, kion li povas fari, mi ne scias, sed mi sentas, ke li faros ion, ke li estas elĉerpita, ke speco de demono en li mem instigas lin al drama faro…

– Kio pensigas tion al vi?

– Vi vidis lin, ĉu ne?

– Li ŝajnis al mi tre kvieta, ekvilibrita, kaj mi trovis en li iom fortan senton de humuro…

– De iu akra humuro, por ne diri makabra humuro… Tiu viro subfosas sin… Liaj aferoj okupas lin ne pli ol du aŭ tri tagojn en semajno kaj la plej grandan parton de la serĉadoj plenumas Renato Tortu…

» Li legas revuojn, sendas leterojn ĉien en la mondon, al homoj, kiujn li ne konas kaj kies artikolojn li legis… Okazas, ke li restas plurajn tagojn ne elirante el la domo, rigardante nur la mondon tra la fenestro… La samajn maronarbojn, la saman muron ĉirkaŭ la ĝardeno de Elizeo, mi estis aldononta la samajn preterpasantojn…

» Vi venis dufoje kaj vi ne petis vidi min… Nu, mi bedaŭrinde estas la unua koncernatino… Mi estas lia edzino, ne forgesu tion, eĉ se li foje ŝajnas forgesi tion… Ni havas du infanojn, kiuj ankoraŭ bezonas esti gvidataj…

Ŝi donis al li la tempon spiri, ekbruligante cigaredon. Tiu estis la kvara. Ŝi fumis avide, ne malrapidigante sian fumadon, kaj la buduaro jam estis plenigita per fumnuboj.

– Kion li faros, mi ne kredas, ke vi povos antaŭvidi tion pli bone ol mi… Ĉu al si mem li atencos?.. Estas eble, kaj tio terure ĉagrenus min, post kiam mi provis dum tiom da jaroj feliĉigi lin…

» Ĉu estas mia kulpo, ke mi ne sukcesis?

» Eble mi estos la viktimo, kio plej probablas, ĉar iom post iom li ekmalamis min… Ĉu vi komprenas tion?.. Lia frato, kiu estas neŭrologo, povus klarigi tion al ni… Li bezonas ĵeti sur iun siajn seniluziiĝojn, siajn rankorojn, siajn humiligojn…

– Senkulpigu min, se…

– Lasu min finparoli, mi petas… Morgaŭ, postmorgaŭ, kiam ajn, vi eble estos vokita ĉi tien por troviĝi antaŭ mortintino, kiu estos mi… Mi pardonas al li antaŭe, ĉar mi scias, ke li ne estas responsa, kaj ke la medicino, malgraŭ ĝia progreso…

– Vi konsideras vian edzon kiel medicinan kazon?

– Jes.

– Mensan kazon?

– Eble.

– Ĉu vi parolis pri tio al kuracistoj?

– Jes.

– Al kuracistoj, kiuj konas lin?

– Ni havas plurajn kuracistojn inter niaj amikoj.

– Kion ili ekzakte diris al vi?

– Gardi min…

– Gardi vin kontraŭ kio?

– Ni ne eniris en detalojn. Ne temis pri konsultoj, sed pri mondumaj konversacioj…

– Ĉiuj samopiniis?

– Pluraj…

– Ĉu vi povas citi al mi nomojn?

Maigret intence tiris sian notlibreton el sia poŝo. Tiu gesto sufiĉis, por ke ŝi retretu.

– Ne estus dece doni al vi ilian nomon sed, se vi volas ekzamenigi lin de eksperto…

Maigret perdis sian paciencan kaj naivan aspekton. Ankaŭ liaj trajtoj estis streĉitaj, ĉar la aferoj komencis iri tre malproksimen.

– Kiam vi telefonis al mia oficejo por peti, ke mi vizitu vin, ĉu vi jam havis tiun ideon enkape?

– Kiun ideon?

– Peti min pli malpli rekte, ke mi ekzamenigu vian edzon de psikiatro.

– Mi diris tion? Estas vorto, kiun mi eĉ ne prononcis…

– Sed ĝi travidiĝis filigrane en ĉio, kion vi diris al mi…

– Tiuokaze, vi miskomprenis min, aŭ mi malbone esprimiĝis…

Mi estas eble tro sincera, tro spontana… Mi ne prenas la penon elekti miajn vortojn… Tio, kion mi diris al vi, tio, kion mi ripetas al vi, estas, ke mi timas, ke la timo ŝvebas en la domo…

– Kaj mi ripetas al vi: la timo pri kio?

Ŝi residiĝis, kiel elĉerpita, rigardis lin kun senkuraĝiĝo.

– Mi jam ne scias, kion diri al vi, sinjoro komisaro. Mi kredis, ke vi komprenus sen tio, ke mi bezonus precizigi. Mi timas pro mi, pro li…

– Alidirite, timo, ke li mortigos vin aŭ memmortigos sin?

– Tiel esprimite, tio ŝajnas ridinda, mi scias, dum ĉio aspektas tiel paca ĉirkaŭ ni…

– Mi petas senkulpigon, ke mi estas maldiskreta. Ĉu via edzo havas ankoraŭ seksajn interrilatojn kun vi?

– Ĝis antaŭ unu jaro…

– Kio okazis antaŭ unu jaro, kio ŝanĝis la situacion?

– Mi surprizis lin kun tiu knabino…

– Fraŭlino Svaga?

– Jes.

– En la oficejo?

– Tio estis naŭza…

– Kaj ekde tiam vi fermas vian pordon al li?.. Ĉu li plurfoje provis trairi ĝin?

– Unufoje. Mi diris al li, kion mi havis sur la koro.

– Kaj li ne insistis?

– Li eĉ ne senkulpigis sin. Li retiris sin, kiel iu, kiu eraris pri la etaĝo…

– Ĉu vi havis amantojn?

– Kiel?

Ŝiaj okuloj fariĝis malmildaj, ŝia rigardo pinta, malica.

– Mi demandas vin, – li kviete ripetis, – ĉu vi havis amantojn. Tiaj aferoj okazas, ĉu ne?

– Ne en nia familio, sinjoro komisaro, kaj se mia patro estus ĉi tie…

– Kiel juĝisto, via patro komprenus, ke estas mia devo fari al vi tiun demandon… Vi ĵus parolis al mi pri etosa timo, pri minaco, kiu surpezas vin kaj vian edzon… Vi kaŝvorte sugestas, ke mi ekzamenigu ĉi tiun de psikiatro… Estas do nature…

– Mi petas pardonon…Mi lasis min ekkoleri… Mi ne havis amantojn, ne, kaj neniam havos…

– Ĉu vi posedas armilon?

Ŝi ekstaris, rapide paŝis al la najbara ĉambro, revenis kaj enmanigis al Maigret malgrandan revolveron el perlamoto.

– Atentu…Ĝi estas ŝargita…

– Ĉu vi jam delonge havas ĝin?

– Amikino, kiu havis la senton de nigra humuro, donis ĝin al mi, kiam mi edziniĝis…

– Vi ne timas, ke la infanoj, ludante…

– Ili malofte venas en mian ĉambron kaj, kiam ili estis pli junaj, tiu armilo troviĝis en ŝlosita tirkesto.

– Viaj fusiloj?

– Ili estas en skatolo, la skatolo en la remizo kun niaj kofroj, niaj valizoj kaj niaj golfsakoj.

– Via edzo golfludas?

– Mi provis interesigi lin al tio sed, jam ĉe la tria truo, li estas spirmanka…

– Li estas ofte malsana?

– Li havis malmultajn gravajn malsanojn… La plej grava, se mi bone memoras, estis pleŭrito… Tamen, li ofte suferas pro malsanetoj, laringitoj, gripoj, korizoj…

– Li alvokas sian kuraciston?

– Kompreneble.

– Unu el viaj amikoj?

– Ne. Kuraciston de la kvartalo, doktoron Martin, kiu loĝas en strato de la Cirko, malantaŭ nia domo…

– Doktoro Martin neniam parolis al vi aparte?..

– Li, ne, sed okazis, ke mi atendis lin ĉe la eliro por demandi lin, ĉu mia edzo ne havis ion gravan…

– Kion li respondis?

– Ke ne…Ke viroj kiaj li estas tiuj, kiuj plej longe vivas… Li citis al mi la kazon de Voltero, kiu…

– Mi konas la kazon de Voltero… Li neniam proponis konsulti specialiston?

– Ne… Nur…

– Nur…?

– Kial? Vi denove malbone interpretos miajn parolojn.

– Provu tamen.

– Mi sentas, laŭ via sinteno, ke mia edzo faris al vi bonegan impreson kaj mi antaŭe estis certa pri tio. Mi ne diros, ke li konscie ludas rolon. Fronte al fremduloj li estas gaja homo, kiu afektas grandan stabilecon. Kun doktoro Martin li parolas kaj agas kiel kun vi…

– Kaj kun la servistaro?

– Ne, li estas responsa pri la laboro de la servistoj…

– Kion tio signifas?

– Ke li ne devas admoni ilin… Tiun zorgon li lasas al mi, tiel ke mi ludas la malbelan rolon…

Maigret sufokiĝis en sia tro mola fotelo, en tiu buduaro kies bluo komencis iĝi neelportebla al li. Li ekstaris, preskaŭ streĉiĝis, kiel li estus farinta en sia oficejo.

– Ĉu vi havas ankoraŭ ion por diri al mi?

Starante siavice, ŝi samrange rigardis lin.

– Estus senutile.

– Ĉu vi deziras, ke mi sendu al vi inspektoron por konstante prigardi la apartamenton?

– La ideo estas perfekte ridinda.

– Ne, se mi fidas al viaj antaŭsentoj…

– Ne temas pri antaŭsentoj…

– Temas ankaŭ ne pri faroj…

– Ankoraŭ ne…

– Ni resumu… Via edzo, jam de iom da tempo, donas signojn de mensa perturbo…

– Vi insistas pri tio!

– Li interniĝas sur si mem kaj lia konduto maltrankviligas vin…

– Tio estas pli proksima al la vero.

– Vi timas pri lia vivo aŭ pri la via…

– Tion mi konfesas.

– Al kiu vi inklinas?

– Se mi scius tion, mi estus parte malpezigita.

– Iu vivanta en tiu ĉi domo aŭ facile eniras en ĝin, sendis al ni, al Quai des Orfèvres, du leterojn anoncantajn baldaŭan dramon… Mi povas aldoni nun, ke estis, plie, dum mia foresto, telefonvoko…

– Kial vi ne parolis al mi pri tio?..

– Ĉar mi aŭskultis vin… Tiu mesaĝo, tre mallonga, nur konfirmas la antaŭajn… La nekonato aŭ nekonatino diris, prononcis, laŭvorte: “Diru al komisaro Maigret, ke tio baldaŭ okazos…”

Li vidis ŝin paliĝi. Tio ne estis komedio. Ŝia vizaĝo iĝis subite senkolora, kun nur makuloj de ŝminko. La buŝanguloj subfleksiĝis.

– Ha!..

Ŝi klinis la kapon kaj ŝia maldika korpo ŝajne perdis sian mirindan energion.

Tiumomente li forgesis sian nervozecon kaj kompatis ŝin.

– Ĉu vi ankoraŭ ne volas, ke mi sendu iun al vi?

– Kiucele?

– Kion vi volas diri?

– Se estas okazonta io, ne estos la ĉeesto de iu policisto, kiu staros Dio-scias-kie, kiu ĝin malhelpos…

– Ĉu vi scias, ke via edzo posedas aŭtomatan pistolon?

– Jes.

– Ĉu li scias, ke vi posedas tiun revolveron?

– Kompreneble.

– Viaj infanoj?..

Preta plori pro nervoziĝo, ŝi ekkriis:

– Miaj infanoj neniel estas koncernataj per ĉio tio, ĉu vi ne komprenas tion? Ili zorgas pri si, kaj ne pri ni. Ili devas fari sian vivon. Pri la nia, kio restas al ĝi, ili fajfas…

Ŝi denove parolis impete, kvazaŭ iuj temoj aŭtomate okazigus ŝian febron.

– Nu, ni finu!.. Senkulpigu min, ke mi ne akompanas vin…

Mi demandas min, kion mi esperis… Okazu, kio okazos!.. Iru retrovi mian edzon, aŭ tiun knabinon… Mi salutas vin, sinjoro Maigret…

Ŝi estis malferminta al li la pordon kaj atendis ĝis li estis ekstere por refermi ĝin. Jam en la koridoro, ŝajnis al la komisaro, ke li eliris el alia mondo kaj la bluo de la dekoro, kiun li forlasis, ankoraŭ hantis lin.

Tra iu fenestro, li rigardis en la korton, kie alia ŝoforo, ol tiu en la mateno, frotpurigis alian veturilon. Estis ĉiam sunlumo kaj facila venteto. Li havis la tenton preni sian ĉapelon el la vestejo, kiun li bone konis, kaj eliri dirante nenion. Poste, kvazaŭ malgraŭvole, il iris al la oficejo de fraŭlino Svaga.

Kun blanka kitelo sur sia robo, ŝi fotokopiis dokumentojn.

La persienoj estis fermitaj kaj lasis filtri nur lumradiojn.

– Ĉu sinjoron Parendon vi volas vidi?

– Ne.

– Des pli bone, ĉar li estas nur en konferenco kun du gravaj klientoj, unu veninta el Amsterdamo, la alia el Ateno. Ambaŭ estas ŝipproprietuloj, kiuj…

Li ne aŭskultis, kaj ŝi iris malfermi la persienojn, superverŝante la mallarĝan ĉambron per torento da sunlumo.

– Vi ŝajnas laca…

– Mi pasigis unu horon kun sinjorino Parendon.

– Mi scias.

Li rigardis la telefonan konektotabulon.

– Estas vi, kiu petis por ŝi la komunikon kun Quai des Orfèvres?

– Ne. Mi eĉ ne sciis, ke ŝi telefonis. Estas Liza, kiu venis por peti poŝtmarkon…

– Kio estas Liza?

– La ĉambristino.

– Mi scias. Mi demandas vin, kia persono ŝi estas…

– Simpla knabino kiel mi… Ni ambaŭ venis el provinco, mi el urbeto, ŝi el la kamparo… Ĉar mi estis iom instruita, mi iĝis sekretariino kaj ĉar ŝi ne estis tia, ŝi iĝis ĉambristino…

– Kiomaĝa ŝi estas?

– Dudektrijara… Mi konas ĉies aĝon, ĉar estas mi, kiu plenskribas la formularojn por la Socia Asekuro…

– Sindonema?..

– Ŝi zorge faras tion, kion oni diras al ŝi fari, kaj mi ne pensas, ke ŝi deziras ŝanĝi la postenon…

– Amantojn?

– Ŝia ripoztago estas sabato…

– Ĉu ŝi estas sufiĉe inteligenta por skribi la leterojn, kiujn vi legis?

– Certe ne.

– Ĉu vi sciis, ke antaŭ pli malpli unu jaro sinjorino Parendon surprizis vin kun sia edzo?

– Mi diris al vi, ke tio okazis unufoje, sed alifoje ŝi eble malfermis kaj refermis la pordon senbrue…

– Ĉu Parendon konfidis al vi, ke de tiam lia edzino rifuzas al li ĉiujn seksajn rilatojn?

– Ili estis tiel maloftaj!

– Kial?

– Ĉar li ne amas ŝin.

– Ne amas ŝin aŭ jam ne amas ŝin?

– Dependas de la senco, kiun oni donas al la vorto ami. Li sendube estis danka al ŝi, ke ŝi edzigis lin kaj dum jaroj li klopodis pruvi al ŝi tiun dankemon…

Maigret ridetis pensante ke, aliflanke de la muro, du gravaj petrolindustriistoj venintaj el kontraŭaj punktoj de Eŭropo metis sian prosperon inter la manojn de la vireto, pri kiu fraŭlino Svaga kaj li tiele parolis…

Por ili, li ne estis senkaraktera gnomo, duone impotenta, refermita sur sin mem kaj remaĉanta malsanigajn pensojn, sed unu el la eminentuloj de mara juro. Ĉu ĉiuj tri ne estis ludantaj per centoj da milionoj, dum sinjorino Parendon, rabiema aŭ elĉerpita, vestiĝis por sia rendevuo je la kvara?

– Vi ne volas sidiĝi?

– Mi kredas, ke mi nun iros ĵeti ekrigardon apude.

– Vi trovos tie nur Julien Baud, ĉar Tortu estas en la Justicpalaco.

Li faris svagan geston.

– Bone! Nu, Julien Baud.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.