La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA RABISTOJ

Aŭtoro: Frederiko Schiller

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

La Edukada Servo
La Librejo
La Titola Paĝo

Personoj
Akto Unua
1 2 3
Akto Dua
1 2 3
Akto Tria
1 2
Akto Kvara
1 2 3 4 5
Akto Kvina
1 2

Sceno Kvina

Proksima arbaro. Nokto. Malnova ruina kastelo en la mezo.

La RABISTA BANDO kuŝas sur la tero.

La rabistoj kantas. –

Ŝtelo, buĉ’, adulto, rabo –
Ĝi por ni nur ludo estas.
Morgaŭ pendos ni ĉe l’ trabo,
Tial nun ni gaje festas.

– Liberan vivon havas ni,
Plezuran kaj sen mastro;
En la arbaro noktas ni,
Ĉe neĝ’ kaj vent’ laboras ni,
Lun’ estas nia astro.
Kaj nin protektas Merkuri’,
Plej sprita kaj plej lerta di’.

– Jen ĉe la pastro gastas ni,
Jen ĉe riĉul’ alia.
Kaj zorgon pri la plu kaj pli
Ni lasas jam al Dio.

– Kaj kiam ni per vina ban’
La gorĝon refreŝigas,
Fortiĝas tiam nia man’
Kaj kun sinjoro la Satan’
Ni nin fratece ligas.

– Se krias patroj kun malben’,
Patrinoj helpon vokas
Kaj falas fianĉin’ en sven’ –
Ni ĝuas kaj ni mokas.

– Ha, kiam ili sub tranĉil’
En konvulsi’ ĵetiĝas,
Al ni ekĝojas la pupil’
Kaj la orel’ raviĝas.

– Kaj kiam venas morta hor’,
Diablo nin ektiras, –
Pagita estas jam labor’,
Ni niajn plandojn ŝmiras.
Ni glutas bone el la vin’
Kaj flugas alten al la fin’.

Schweizer.

Fariĝas jam nokto, kaj la hetmano ankoraŭ ne revenis!

Razmann.

Kaj tamen li promesis reveni al ni akurate je la oka horo.

Schweizer.

Se fariĝis al li io malbona – ho, kamaradoj! tiam ni faru grandan brulon kaj ni mortigu eĉ la suĉinfanojn.

Spiegelberg, fortiras Razmannon flanken.

Por unu vorto, Razmann!

Schwarz, al Grimm.

Ĉu ne estus bone starigi ĉirkaŭe spionojn?

Grimm.

Lasu lin trankvila! Li faros tie tian kapton, ke ni ĉiuj devos honti.

Schweizer. – 

Ne tien vi trafis, al la diablo! Li ne foriris de ni kun mieno de persono, kiu intencas ian friponaĵon. Ĉu vi forgesis, kion li diris, kondukante nin tra la erikejo? “Kiu ŝtelos tie ĉi eĉ unu rapon, kaj mi tion ĉi ekscios, tiu lasos ĉi tie sian kapon, tiel certe, kiel mia nomo estas Moor”. Ne estas al ni permesite rabi.

Razmann, mallaŭte al Spiegelberg.

Kion vi celas? parolu pli klare!

Spiegelberg.

Ts! ts! Mi ne scias, kian komprenon vi aŭ mi havas pri la libereco, se ni trenas veturilon kiel bovoj kaj ĉe tio ni multe deklamas pri sendependeco. Tio ĉi al mi ne plaĉas.

Schweizer, al Grimm.

Pri kio tiu venta kapo sekretas?

Razmann, mallaŭte al Spiegelberg.

Vi parolas pri la hetmano?

Spiegelberg.

Silentu do, silentu! Li ja havas siajn orelojn inter ni! Hetmano, vi diras? Kiu faris lin hetmano super ni? Ĉu li ne uzurpis tiun titolon, kiu laŭ rajto apartenis al mi? Kiel? ĉu por tio ni konstante riskas nian vivon, suferas ĉiujn hipoĥondriajn kapricojn de la sorto, por ke ni fine nomu nin feliĉaj, ke ni estas servutuloj de sklavo? servutuloj, kiam ni povas esti princoj? Per Dio, Razmann, ĉi tio neniam plaĉis al mi.

Schweizer, al la aliaj.

Jes, jes, vi estas la vera heroo! Por dispremi ranojn per ŝtonoj! Jam la sono de lia nazo, kiam li ĝin purigas, povus peli homojn tra trueton de kudrilo.

Spiegelberg, al Razmann.

Jes, kaj jam en la daŭro de tutaj jaroj mi pensas pri tio: oni devas aranĝi ĉion alie. Razmann, se vi estas tia, kian mi ĉiam prezentis vin al mi... Razmann! Li forestas, oni preskaŭ estas konvinkitaj, ke li pereis. Razmann, ŝajnas al mi, ke nun batas lia nigra horo.... Kiel? vi eĉ ne ruĝetiĝas, kiam la sonorilo sonoras la liberecon? Vi ne havas eĉ tiom da kuraĝo, por kompreni kuraĝan aludon?

Razmann.

Ha, satano! kien vi implikas mian animon?

Spiegelberg.

La hoketo kaptis? Bone, tiam sekvu min! Mi notis al mi, kien li iris. Venu! Du pistoloj ordinare ne maltrafas, – kaj tiamaniere ni estos la unuaj, kiuj sufokis la infanon. (Li volas lin fortiri.’)

Schweizer, furioze eltiras sian tranĉilon.

Ha, kanajlo! Vi rememorigas al mi nun ĝuste la Bohemajn arbarojn! Ĉu ne vi estis la timemulo, kiu komencis kuri, kiam ni diris, ke la malamiko venas! Tiam mi ĵuris per mia animo.... Pereu, kaŝmortigisto! (Li trapikas lin per la tranĉilo.)

Rabistoj, tumulte.

Mortigo! mortigo! Schweizer, Spiegelberg! Disigu ilin!

Schweizer, ĵetante sian tranĉilon sur la kadavron.

Jen! kaj tiel forrampu via fianimo!... Trankvile, kamaradoj, la mizeraĵo vin ne ekscitu. Tiu ĉi besto ĉiam estis venena kontraŭ la hetmano, kaj ĝi ne havis eĉ unu cikatron sur sia tuta haŭto. Ankoraŭ unu fojon, estu kontentaj. Ha, tiu hundo! De malantaŭe li volas malhonore mortigi homojn? virojn mortigi de malantaŭe! Ĉu por tio la konstanta ŝvito lavadis niajn vangojn, ke ni malaperu el la mondo kiel mizeraj friponoj? Ha, vi kanajlo! Ĉu por tio ni faradis al ni litojn sub fajro kaj fumo, ke ni fine kadavriĝu kiel ratoj?

Grimm.

Sed pro la diablo, kamarado, kio estis inter vi? La hetmano furioziĝos.

Schweizer.

Pri tio vi min lasu zorgi. (Al Razmann.) Kaj vi, senkonscienca, vi estis lia helpanto, vi! For de miaj okuloj! Schufterle ankaŭ tiel faris; sed por tio li nun pendas ja en Svisujo, kiel mia hetmano al li profetis... (Oni pafas.)

Schwarz, eksaltante.

Aŭskultu, ekpafo de pistolo! (Oni pafas denove.) Ankoraŭ unu! Ho, ho! la hetmano!

Grimm.

Paciencon! Li devas pafi trian fojon! (Oni aŭdas ankoraŭ unu pafon.)

Schwarz.

Ĝi estas li, li! Foriĝu, Schweizer, – ni respondu al li! (Ili pafas.)

(Moor kaj Kosinsky aperas.)

Schweizer, irante renkonte al li.

Bonvenon al vi, mia hetmano! Dum vi forestis, mi estis iom malmodesta. (Li kondukas lin al la kadavro.) Estu vi juĝanto inter mi kaj ĉi tiu – de malantaŭe li volis vin mortigi.

Rabistoj, konsternite.

Kio? la hetmanon?

Moor, kun rigardo fiksita ekkrias ekscitite.

Ho, nekomprenebla fingro de la venĝema Nemezo! Ĉu ne li estis tiu, kiu forlogis min per sia sirena kanto? Dediĉu tiun ĉi tranĉilon al la malluma venĝantino! ne vi tion ĉi faris, Schweizer!

Schweizer.

Per Dio! mi tion ĉi faris, kaj per la diablo, ĝi ne estas la plej malbona, kion mi faris en mia vivo. (Li foriras malkontenta.)

Moor, meditante.

Mi komprenas, reganto en la ĉielo, mi komprenas... la folioj defalas de la arboj... kaj mia aŭtuno venis... forigu lin de miaj okuloj! (Oni forportas la kadavron de Spiegelberg.)

Grimm.

Ordonu al ni, hetmano, kion ni faru plu?

Moor.

Baldaŭ... baldaŭ ĉio estos plenumita.... Donu al mi mian liuton! Mi perdis min mem de la tempo, kiam mi tie estis. Mian liuton, mi diras, – mi devas reluli min al mia antaŭa forto. Lasu min sola!

Rabistoj. –

Estas jam noktomezo, hetmano.

Moor.

Tamen ĝi estis nur la larmoj en la teatro, – la Roman kanton mi devas aŭdi, por ke mia dormanta genio denove vekiĝu. Mian liuton! Noktomezo, vi diras?

Schwarz.

Ĝi jam pasis. Kiel plumbo la dormo nin premas. Jam de tri tagoj ni ne fermis okulon.

Moor.

Ĉu la balzama dormo falas ankaŭ sur la okulojn de kanajloj? Kial al mi ĝi ne venas? Mi neniam estis malkuraĝulo aŭ malbonulo... Iru dormi, morgaŭ matene ni iros pluen.

Rabistoj. –

Bonan nokton, hetmano. (Ili kuŝiĝas sur la teron kaj ekdormas.)

(Profunda silento. Moor prenas la liuton kaj ludas.)

Bruto

Mi salutas vin, ho paca tero!
Nun akceptu lastan la Romanon!
De Philippi de l’ batalinfero
Mi al vi etendas mian manon.
Decidiĝis, Romo, via sorto,
De l’ patruj’ pereis la espero!
Mi nun frapas al la pord’ de l’ morto,
Mi jam ĉion perdis sur la tero!

Cezaro

Kiu tie vagas, fierulo,
Kvazaŭ hom’ neniam kliniĝinta?
He, se min ne trompas la okulo,
Estas ĝi Romano ĵus mortinta!
Tiberan’, de kie vi nun venas?
Ĉu la granda urb’ ankoraŭ staras?
Ĉu ĝi bone sin ankoraŭ tenas,
Dum en ĝi neniu nun cezaras?

Bruto

Ha, vi kun dudektriobla vundo!
Kiu vin elvokis el sub tero?
Paŝu for al Orko la profunda,
Ne triumfu nune kun fiero!
Lastan sangon de libera homo
Ĉe Philippi sorbis nun la tero;
Super mia ĉerk’ pereas Romo,
Min Minoso prenos – vin rivero.

Cezaro

Morta bato de la glav’ de Bruto!
Ankaŭ vi, ho Bruto, filo mia!
Vi mortigis patron! Tero tuta
Estus ja post mi heredo via!
Vi atingis la plej grandan gloron,
Kiam vi trapikis patran koron.
Nun min jam nenio plu turmentos;
Mi returne iros kaj silentos.

Bruto

Patro, haltu! Sur la tuta tero
Mi nur unu solan homon konis
Kun al vi simila karaktero – 
Vi al li la nomon filo donis.
Nur Cezaro Romon ruinigus
Kaj Cezaron Bruto nur mortigus.
Ambaŭ kune vivi ni ne povas!
Vi maldekstren – mi min dekstren ŝovas.

(Li formetas la liuton kaj marŝas tien kaj reen, profunde meditante.)

– Kiu povus al mi garantii? Ĉio estas tiel malluma... konfuzaj labirintoj... nenia eliro, nenia gvida stelo... se ĉio finiĝas kune kun la lasta ekspiro, finiĝas, kiel sengusta ludo de marionetoj?... Sed por kio tiu senmezura celado al feliĉo? Por kio la idealo de neatingita perfekteco? la prokrastado de neefektivigitaj planoj? Se la mizera ekpremo de tiu ĉi mizera objekto (li tenas la pistolon antaŭ la vizaĝo) egaligas la saĝulon al la malsaĝulo, la kuraĝulon al la malkuraĝulo, la noblulon al la fripono? Ekzistas ja tia dia harmonio en la senanima naturo, kial do ekzistus tiu dissonado en la naturo prudenta? Ne, ne! ekzistas io pli, ĉar mi ne estis ankoraŭ feliĉa.

– Ĉu vi pensas, ke mi tremos? Spiritoj de miaj mortigitoj! mi ne tremos. (Forte tremante.) Via korprema antaŭmorta kriado, via sufokiĝe nigra vizaĝo, viaj terure dismalfermitaj vundoj estas ja nur ĉeneroj de nerompebla ĉeno de la sorto kaj estas en dependeco de miaj senlaboraj vesperoj, de la kapricoj de miaj infanistinoj kaj edukantoj, de la temperamento de mia patro, de la sango de mia patrino. (Kun pli forta tremado.) Kial mia Perillo faris el mi bovon, en kies ardanta ventro la homeco rostiĝas?

(Almetante la pistolon.) Tempo kaj eterneco – alforĝitaj al si reciproke en la daŭro de unu momento! Terura ŝlosilo, kiu fermas post mi la malliberejon de la vivo kaj malfermas antaŭ mi la loĝejon de la eterna nokto, – diru al mi, ho diru al mi, kien, kien vi min kondukos? Fremda, neniam travojaĝita lando! Rigardu, la homeco falas senforte sub tiu ĉi bildo, la streĉeco de la surtera vivo malaperas, kaj la fantazio, la petolema simio de la sentoj, trompas nian kredemecon per iaj strangaj fantomoj.... Ne, ne! Viro ne devas ŝanceliĝi! Estu kiel vi volas, vi sennoma transaĵo, – nur tiu ĉi mia “mem” restu al mi fidela. Estu kiel vi volas, se mi nur kunprenos kun mi mian “mi”. Eksteraĵo estas nur la ŝelo de homo – mi mem estas mia ĉielo kaj mia infero.

– Se vi lasos al mi por mi sola ian cindrigitan parteton de la mondo, kiun vi forpelis de viaj okuloj kaj kie mi havos nur solecan nokton kaj eternan dezerton, mi tiam la silentan dezerton loĝatigos per miaj fantazioj, kaj la eterneco donus al mi sufiĉe da tempo, por analizadi la konfuzitan bildon de la universala mizero. Aŭ eble vi volas, per ĉiam novaj naskiĝoj kaj ĉiam novaj lokoj de mizero, ŝtupon post ŝtupo konduki min al la neniiĝo? Ĉu la fadenojn de la vivo, teksitajn por mi en la transa vivo, mi ne povas tiel facile disŝiri, kiel ĉi tiun? Vi povas fari min nenio, sed tiun ĉi liberecon vi ne povas forpreni de mi. (Li ŝargas la pistolon. Subite li haltas.) Sed ĉu mi devas morti pro timo de turmenta vivo? Ne, mi ĝin suferos! (Li forĵetas la pistolon.) La turmento rompiĝu sur mia fiereco! Mi eltenos ĝis la fino. (Fariĝas ĉiam pli mallume.)

(Hermano venas el post la arboj.)

Hermano. –

Aŭskultu, aŭskultu! terure krias la noktuo... tie en la vilaĝo batas la dekdua horo.... Bone, bone, la krimularo dormas, en tiu ĉi sovaĝa loko neniu subaŭskultas. (Li aliras al la ruina kastelo kaj frapas.) Venu supren, mizerulo, loĝanto de la turo! Via manĝo estas pretigita.

Moor, senbrue repaŝante.

Kion tio ĉi signifas?

Voĉo, el la kastelo.

Kiu frapas? He? Ĉu ĝi estas vi, Hermano. mia korvo?

Hermano. –

Estas mi, Hermano, via korvo. Leviĝu supren al la krado kaj manĝu. (Strigoj krias.) Terure trilas viaj dormokamaradoj, maljunulo. Ĉu bongusta?

Voĉo. –

Mi estis tre malsata. Mi dankas vin, korvo, por la pano en la dezerto! Kaj kiel fartas mia kara infano, Hermano?

Hermano. –

Silentu!... Aŭskultu, ia bruo kvazaŭ de ronkantoj! Ĉu vi nenion aŭdas?

Voĉo. –

Kiel? Ĉu vi ion aŭdas?

Hermano. –

La ĝemantan sonon de la vento tra la fendoj de la turo – nokta muziko, de kiu frapas la dentoj kaj la ungoj bluiĝas. Aŭskultu, ankoraŭ unu fojon! Ĉiam ŝajnas al mi, kvazaŭ mi aŭdas ronkadon. Vi havas gastojn, maljunulo... Hu, hu, hu!

Voĉo. –

Ĉu vi ion vidas?

Hermano. –

Adiaŭ, adiaŭ! Terura estas tiu ĉi loko. Malleviĝu en vian kelon. Supre estas via helpanto, via venĝanto.... Malbenita filo! (Li volas forkuri.)

Moor, elirante kontraŭ lin.

Haltu!

Hermano, kriante.

Ho ve!

Moor.

Haltu, mi diras!

Hermano. –

Ho ve! ho ve! ho ve! Nun ĉio estas malkaŝita!

Moor.

Haltu! Parolu! Kiu vi estas? Kion vi tie ĉi faras? Parolu!

Hermano. –

Kompatu, ho kompatu, granda sinjoro! Nur unu vorton aŭskultu, antaŭ ol vi min pereigos.

Moor, eltirante la spadon.

Kion mi aŭdos?

Hermano. –

Estas vero, ke vi ĝin malpermesis al mi sub minaco de morto... sed mi ne povis alie, mi ne kuraĝis alie... en la ĉielo estas Dio... tie estas via propra patro... mi bedaŭris lin.... Mortigu min!

Moor.

Tie ĉi estas ia kaŝita afero. Diru ĉion! parolu! Mi volas ĉion scii.

Voĉo, el la kastelo.

Ho ve! ho ve! Ĉu ĝi estas vi, Hermano, kiu tie parolas? Kun kiu vi parolas, Hermano?

Moor.

Malsupre ankoraŭ iu estas! Kio tie ĉi fariĝas? (Li alkuras al la turo.) Ĉu ĝi estas malliberulo, kiun la homoj forpuŝis? Mi deprenos liajn ĉenojn. Voĉo! ankoraŭ unu fojon! Kie estas la pordo?

Hermano. –

Ho kompatu, sinjoro, ne iru pluen, sinjoro! pro kompato foriru de ĉi tie! (Baras al li la vojon.)

Moor.

Enŝlosita per kvar seruroj! For de ĉi tie! Ĝi devas klariĝi. Nun la unuan fojon donu al mi vian helpon, ŝtelado! (Li prenas serurrompilojn kaj malŝlosas la pordon. El la profundaĵo eliras maljunulo malgrasa kiel skeleto.)

Maljunulo. –

Kompatu mizerulon! Kompatu!

Moor, resaltas kun teruro.

Ĝi estas la voĉo de mia patro!

Maljuna Moor. –

Mi dankas vin, ho Dio! Venis la horo de la liberiĝo.

Moor.

Spirito de la maljuna Moor! kio maltrankviligis vin en via tombo? Ĉu vi kuntrenis kun vi en tiun mondon ian pekon, kiu baras al vi la eniron en la paradizon? Mi lasos fari mesojn, por venigi la vagantan spiriton en ĝian hejmon. Ĉu vi enfosis sub la teron la monon de vidvinoj kaj orfoj, kaj tio ĉi devigas vin ĝemante kuradi en la noktomeza horo? Mi elŝiros la subteran trezoron el la ungegoj de la sorĉa drako, se li eĉ kraĉos sur min milojn da ruĝaj flamoj kaj elmetos siajn akrajn dentojn kontraŭ mian spadon. Aŭ eble vi venas, por doni al miaj demandoj solvon pri la enigmoj de la eterneco? Parolu, parolu! Mi ne estas homo de pala timo.

Maljuna Moor. –

Mi ne estas spirito. Palpu min, mi vivas, ho per mizera, kompatinda vivo!

Moor.

Kiel? vi ne estis enterigita?

Maljuna Moor. –

Mi estis enterigita, – tio estas: malviva hundo kuŝas en la tombo de miaj patroj, kaj mi – jam tri plenajn monatojn mi turmentiĝas en tiu ĉi malluma subtera arkaĵo, neniu radio al mi lumas, neniu varma aereto blovas sur min, neniu amiko min vizitas, nur sovaĝaj korvoj ĉi tie krias kaj noktomezaj gufoj.

Moor.

Ĉielo kaj tero! Kiu tion ĉi faris?

Maljuna Moor. –

Ne malbenu lin! Tion ĉi faris mia filo Francisko.

Moor.

Francisko? Francisko? Ho eterna ĥaoso!

Maljuna Moor. –

Se vi estas homo kaj vi havas homan koron, vi savinto, kiun mi ne konas, tiam aŭdu la mizeregon de patro, preparitan al li de liaj filoj. En la daŭro de tri monatoj mi ploradis ĝin al la surdaj ŝtonaj muroj, sed nur eĥo senanima resonadis miajn plendojn. Tial, se vi estas homo kaj vi havas homan koron..

Moor.

Tiu ĉi voko povus eĉ sovaĝajn bestojn eligi el iliaj nestoj.

Maljuna Moor. –

Mi kuŝis malsana sur mia lito, mi apenaŭ komencis ricevadi denove kelkajn fortojn post malfacila malsano, kiam oni alkondukis al mi homon, kiu diris al mi, ke mia unuenaskita filo mortis en batalo, kaj li alportis kun si glavon, kolorigitan per la sango de mia filo, kaj lian lastan adiaŭdiron, kaj li diris, ke mia malbeno enpelis lin en batalon, morton kaj malesperon.

Moor, ekscitite deturnante sin de li.

Tio ĉi estas certa!

Maljuna Moor. –

Aŭskultu plue! Mi svenis de tiu sciigo. Kredeble oni pensis, ke mi mortis, ĉar kiam mi denove rekonsciiĝis, mi kuŝis jam en ĉerko, vindita per morta tolaĵo kiel mortinto. Mi gratis la kovrilon de la ĉerko; oni ĝin malfermis. Estis malluma nokto, mia filo Francisko staris antaŭ mi. “Kio!” li ekkriis per terura voĉo, “ĉu vi volas vivi eterne?” Kaj la kovrilo de la ĉerko tuj denove fermiĝis. La tondro de tiuj ĉi vortoj forbatis de mi ĉiujn miajn sentojn. Kiam mi denove rekonsciiĝis, mi sentis, ke oni levis la ĉerkon kaj veturigis ĝin en la daŭro de duono da horo. Fine oni ĝin malfermis – mi staris ĉe la eniro de tiu ĉi subtera arkaĵo, mia filo antaŭ mi, kaj tiu homo, kiu alportis al mi la sangmakulitan glavon de Karolo. Dek fojojn mi ĉirkaŭprenis la genuojn de mia filo, mi petis kaj petegis per la nomo de Dio, – sed la petegado de lia patro ne tuŝis lian koron. “Ĵetu malsupren tiun ĉi felon!” ektondris el lia buŝo, “li vivis sufiĉe”, – kaj oni puŝis min malsupren sen kompato, kaj mia filo Francisko ŝlosis la pordon post mi.

Moor.

Ne eble! ne eble! Vi certe eraris.

Maljuna Moor. –

Povas esti, ke mi eraris. Aŭskultu plue, sed mi petas vin, ne koleru! Tiel mi kuŝis en la daŭro de dudek horoj, kaj neniu pensis pri mia mizero. Neniam la piedo de homo tuŝas la teron de tiu ĉi sovaĝa loko, ĉar famo diras, ke la fantomoj de miaj prapatroj trenas en tiuj ĉi ruinoj brue sonantajn ĉenojn kaj murmuras en la noktomeza horo sian funebran kanton. Fine mi ekaŭdis, ke la pordo denove malfermiĝis, tiu ĉi homo alportis al mi panon kaj akvon kaj malkaŝis al mi, ke mi estis kondamnita al morto per malsato, kaj ke li riskas sian vivon, se oni ekscius, ke li alportas al mi manĝon. Tiumaniere mi mizere tenis min en la daŭro de tiu ĉi longa tempo, sed la senĉesa malvarmo, la putra aero de miaj malpuraĵoj, mia senlima malĝojo... miaj fortoj malaperis, mia korpo konsumiĝis; mil fojojn mi larme petis Dion pri la morto, sed la mezuro de mia puno kredeble ankoraŭ ne pleniĝis aŭ eble ankoraŭ atendas min ia ĝojo, se mi tiel mirakle konserviĝis. Sed mi suferas juste... mia Karolo! mia Karolo! kaj li ne havis ankoraŭ grizajn harojn!

Moor.

Sufiĉe! Leviĝu, vi ŝtipoj, vi buloj da glacio, vi mallaboremaj, sensentaj dormemuloj! Leviĝu! Ĉu neniu volas vekiĝi? (Li ekpafas super la dormantaj rabistoj.)

La rabistoj, vekiĝante eksaltas.

He, ho, ho! Kio fariĝis?

Moor.

Ĉu la rakonto ne elskuis vin el la dormo? Eĉ la eterna dormo ja vekiĝus! Rigardu ĉi tien! rigardu ĉi tien! La leĝoj de la mondo fariĝis ludostoj, la ligilo de la naturo disŝiriĝis, la antikva malpaco elĉeniĝis, la filo mortigis sian patron.

La rabistoj. –

Kion la hetmano diras?

Moor.

Ne, ne mortigis! tiu ĉi vorto estus tro delikata! la filo la patron milfoje dispremis per rado, trapikis per ponardego, turmentegis, tranĉis pecojn el la korpo! la vortoj estas ankoraŭ tro homaj. La peko mem ruĝiĝus, kanibalo ektremus, de la tempo de la Eonoj neniu satano atingis ion similan. La filo sian propran patron... ho, rigardu, rigardu! li svenis... en tiun ĉi subteran arkaĵon la filo sian patron... frosto, nudeco, malsato, soifo... ho rigardu, rigardu! ĝi estas mia propra patro, mi ĝin fine konfesos.

La rabistoj, alsaltas kaj ĉirkaŭas la maljunulon.

Via patro? via patro?

Schweizer, respekte alproksimiĝas kaj stariĝas genue.

Patro de mia hetmano! mi kisas al vi la piedojn! vi povas ordoni al mia ponardo.

Moor.

Venĝon, venĝon, venĝon pro vi! kruele ofendita, malrespektita maljunulo! Tiele mi disŝiras de nun por eterne la fratan ligilon. (Li disŝiras sian veston de supre ĝis malsupre.) Tiele mi malbenas ĉiun guton da frata sango antaŭ la rigardo de la nekovrita ĉielo! Aŭdu min, luno kaj steloj! aŭdu min, noktomeza ĉielo, kiu rigardis la hontegindan agon! Aŭdu min trioble terura Dio, kiu regas tie supre super la luno kaj venĝas kaj kondamnas super la steloj kaj ĵetas flamojn en la nokto! Jen mi stariĝas genue, jen mi etendas la tri fingrojn en la teruran mallumon de la nokto, jen mi ĵuras, kaj la naturo elkraĉu min el siaj limoj kiel ekstermindan sovaĝegan beston, se mi rompos tiun ĉi ĵuron, – mi ĵuras, ke mi ne salutos la lumon de la tago, ĝis la sango de la patromortiginto, elverŝite antaŭ tiu ĉi ŝtono, vapore flugos al la suno. (Li leviĝas.)

La rabistoj. –

Ĝi estas ago de Belialo! Nun iu diru, ke ni estas kanajloj! Ne, per ĉiuj drakoj! ion similan ni neniam ankoraŭ faris!

Moor.

Jes! Kaj per ĉiuj teruraj ĝemoj de tiuj, kiuj mortis de viaj ponardoj, kaj de tiuj, kiuj pereis de mia fajro, kaj kiujn frakasis mia falanta turo, mi ĵuras, ke nenia penso pri mortigo aŭ rabo naskiĝu en via brusto, ĝis la vestoj de vi ĉiuj estos ruĝege makulitaj per la sango de la malbenito! Vi certe neniam sonĝis pri tio, ke vi estas la brako de pli altaj majestoj? La konfuzita fadenbulo de nia sorto estas malligita! Hodiaŭ, hodiaŭ nevidebla potenco nobeligis nian metion! Faru preĝon antaŭ tiu, kiu anoncis al vi tiun ĉi altan sorton, kiu kondukis vin ĉi tien, kiu faris al vi la honoron, ke vi estu la teruraj anĝeloj de lia malluma juĝo! Nudigu viajn kapojn! Stariĝu genue en la polvon kaj relevu vin sanktigitaj! (Ili stariĝas genue.)

Schweizer.

Ordonu, hetmano! Kion ni devas fari?

Moor.

Leviĝu, Schweizer, kaj ektuŝu tiujn ĉi sanktajn buklojn! (Li kondukas lin al sia patro kaj donas al li unu buklon en la manon.) Vi memoras ankoraŭ, kiel vi iam fendis la kapon al tiu bohema rajdisto, en la momento, kiam li levis sian sabron super min, kaj mi, malfacile spirante kaj lacigite de laboro, falis genue? Tiam mi promesis al vi rekompencon reĝan; ĝis nun mi neniam povis pagi tiun ŝuldon....

Schweizer.

Tion vi ĵuris al mi, estas vero, sed permesu al mi eterne nomi vin mia ŝuldanto!

Moor.

Ne, nun mi volas pagi! Schweizer, ankoraŭ neniu mortemulo estis tiele honorita kiel vi nun! venĝu pro mia patro! (Schweizer leviĝas.)

Schweizer.

Granda hetmano! hodiaŭ la unuan fojon vi faris min fiera! Ordonu, kie, kiel, kiam mi devas lin bati?

Moor.

La minutoj estas sanktaj, vi devas rapidi, Elektu al vi la plej indajn el la bando kaj konduku ilin rekte al la kastelo de la nobelo! Eltrenu lin el la lito, se li dormas aŭ se li kuŝas en la brakoj de la volupto; fortrenu lin de la festeno, se li estas ebria; forŝiru lin de la krucifikso, se li preĝante kuŝas antaŭ ĝi genue! Sed mi diras al vi, mi severe memorigas al vi, ne alportu lin al mi malvivan! Kiu eĉ nur gratetos al li la haŭton aŭ difektos al li eĉ unu haron, ties karnon mi disŝiros je pecoj kaj donos ĝin kiel manĝon al malsataj vulturoj! Sendifektan mi devas lin havi, se vi alportos lin sendifektan kaj vivan, vi ricevos milionon rekompence; kun danĝero por mia vivo mi ŝtelos ĝin de reĝo, kaj vi estos libera kiel la aero. Ĉu vi min komprenis? rapidu!

Schweizer.

Sufiĉe, hetmano; – jen mia mano; aŭ vi vidos nin ambaŭ, aŭ neniun. Anĝeloj sufokistoj de Schweizer, iru kun mi! (Li foriras kun taĉmento.)

Moor.

Vi ĉiuj aliaj distriĝu en la arbaro, – mi restas.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.