La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA RABISTOJ

Aŭtoro: Frederiko Schiller

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

La Edukada Servo
La Librejo
La Titola Paĝo

Personoj
Akto Unua
1 2 3
Akto Dua
1 2 3
Akto Tria
1 2
Akto Kvara
1 2 3 4 5
Akto Kvina
1 2

AKTO TRIA

Sceno Unua

AMALIO, en la ĝardeno, ludas sur liuto. –

Bela per beleco de anĝelo,
El junuloj estis li unua,
Kun rigardo kvazaŭ la ĉielo
Spegulita en la maro blua.

– Fajre brulis liaj ĉirkaŭprenoj
Forte batis koro ĉe la koro,
Korpo estis kvazaŭ en katenoj
Kaj spirito revis en adoro.

– Liaj kisoj – paradiza ĝuo!
Kvazaŭ brulas flam’ en flam’ alia,
Kvazaŭ harpaj sonoj en kunfluo
Por ĉiela ludo harmonia.

– Al animo flugis la animo,
Tremis lipoj, vangoj la brulantaj
Kaj fandite tuta mond’ sen limo
Vage naĝis ĉirkaŭ la amantaj.

– For li estas, vane sen espero
Vokas lin la krio de korpremo,
Kaj la tuta ĝojo de la tero
Flugis for, kaj restis sole ĝemo!

Francisko eniras.

Francisko. –

Jam denove ĉi tie, obstina revistino? Vi forŝteliĝis de la gaja festeno kaj vi difektis al la gastoj ilian ĝojon.

Amalio. –

Estas domaĝo pri tiu senkulpa ĝojo! En iliaj oreloj kredeble murmuras ankoraŭ la funebra kanto, kiu akompanis vian patron al la tombo.

Francisko. –

Ĉu vi volas do eterne funebri? Lasu la mortintojn dormi kaj feliĉigu la vivantojn! Mi venas...

Amalio. –

Kaj kiam vi reiros?

Francisko. –

Ho ve! Ne havu tian malluman fieran vizaĝon! Vi malĝojigas min, Amalio. Mi venas, por diri al vi.

Amalio. –

Mi devas do aŭskulti, Francisko de Moor fariĝis ja reganta sinjoro.

Francisko. –

Jes, bone, ĝi estas ĝuste tio, pri kio mi volis paroli kun. vi. Maksimiliano foriris dormi en la tombo de la patroj; mi estas sinjoro. Sed mi volus esti ĝi tute plene, Amalio. Vi scias, kio vi estis por nia domo, vi estis tenata kiel filino de Moor, eĉ la morton transvivis lia amo al vi, – tion vi ja neniam forgesos?

Amalio. –

Neniam, neniam. Kiu do povus tion ĉi tiel facile fordiboĉi ĉe gaja festeno!

Francisko. –

La amon de mia patro vi devas rekompenci en liaj filoj, kaj Karolo mortis... Vi miras? vi ricevas kapturnon? Jes, efektive, la penso estas tiel flate alta, ke ĝi eĉ la fierecon de virino ebriigas. Francisko premas per la piedoj la esperojn de la plej nobelaj fraŭlinoj, Francisko venas kaj proponas al malriĉa senhelpa orfino sian koron, sian manon kaj kune kun ĝi sian tutan oron, ĉiujn siajn kastelojn kaj arbarojn. Francisko, la enviata, la timata, deklaras sin propravole sklavo de Amalio.

Amalio. –

Kial la fulmo ne fendas la malpian langon, kiu elparolas la kriman vorton! Vi mortigis mian amaton, kaj Amalio nomu vin sia edzo! Vi....

Francisko. –

Ne tiel kolere, mia princidina moŝto! Estas vero, ke Francisko ne fleksas sin antaŭ vi kiel kolombumanta Celadono; certe li ne kutimiĝis, simile al la sopiranta Arkadia paŝtisto, krii siajn amajn plendojn al la eĥo de la grotoj kaj rokoj, – Francisko parolas, kaj se oni ne respondas, li ordonos.

Amalio. –

Vi, vermo, ordoni? al mi ordoni? kaj se oni resendos al vi la ordonon kun ridego?

Francisko. –

Tion vi ne faros. Mi scias ankoraŭ rimedojn, kiuj tre bone povas fleksi la fierecon de malhumila obstinulino – monaĥinejo kaj muroj.

Amalio. –

Brave! belege! kaj en la monaĥinejo kaj inter la muroj esti por ĉiam liberigita de via baziliska rigardo kaj havi sufiĉe da libera tempo, por pensi pri Karolo kaj fordoni sin al li Bonvenon al via monaĥinejo! donu, donu viajn murojn!

Francisko. –

Haha! tia estas la afero? Gardu vin! Nun vi instruis al mi la arton, kiel mi devas vin turmenti. Tiun ĉi eternan ĥimeron pri Karolo mia rigardo elvipados al vi el la kapo simile al fajrohara furio; la teruraĵo Francisko staros ĉiam garde malantaŭ la bildo de via amato, simile al la sorĉita hundo, kiu kuŝas sur subteraj kestoj da oro, – per la haroj mi vin trenos en la preĝejon, kun la glavo en la mano mi elpremos al vi el la brusto la edzecan ĵuron, vian liton virgulinan mi okupos per forto, kaj vian fieran ĉastecon mi venkos per ankoraŭ pli granda fiereco.

Amalio, donas al li vangofrapon.

Antaŭe prenu ĉi tion kiel doton.

Francisko, furioze.

Ha! dekoble kaj centoble tio ĉi estos venĝita! Ne mia edzino – tiun ĉi honoron vi ne havos – La amaĵistino vi estos, tiel ke la honestaj vilaĝanedzinoj montrados vin per fingroj, kiam vi permesos al vi iri tra la strato. Grincu per la dentoj, ŝprucigu fajron kaj morton el viaj okuloj – min amuzas la kolerego de virino, ĝi faras vin ankoraŭ pli bela, pli dezirinda. Venu, – tiu ĉi kontraŭbatalado ornamos mian triumfon kaj spicos al mi la volupton en perforte akirita ĉirkaŭprenado, – venu kun mi en mian ĉambron, mi brulas de dezirego, – nun tuj iru kun mi. (Li volas fortreni ŝin.)

Amalio, ĵetas sin sur lian kolon.

Pardonu min, Francisko! (Dum li volas ŝin ĉirkaŭpreni, ŝi deŝiras al li la glavon de lia flanko kaj rapide resaltas.) Ĉu vi vidas, malbonulo, kion mi povas nun fari kun vi? Mi estas virino, sed virino furioza, – kuraĝu nun ekpalpi mian korpon per malĉasta tuŝo, – kaj tiu ĉi ŝtalo trapenetros la mezon de via voluptavida brusto, kaj la spirito de mia onklo gvidos por tio ĉi mian manon. Tuj kuru for! (Ŝi forpelas lin.)

Amalio. –

Ha, kiel bone estas al mi! Nun mi povas libere spiri, mi sentas min forta, kiel flama ĉevalo, furioza kiel tigrino, kiu kuras post la triumfanta rabinto de ŝiaj infanoj... En monaĥinejon, li diras, – dankon al vi por tiu ĉi feliĉa elpenso! Nun la trompita amo trovis sian rifuĝejon, – la monaĥinejo, la kruco de la Savinto estas la rifuĝejo de la trompita amo. (Ŝi volas foriri.)

(Hermano timeme eniras.)

Hermano. –

Fraŭlino Amalio! Fraŭlino Amalio!

Amalio. –

Malfeliĉulo! kial vi min malhelpas?

Hermano. –

Tiun ĉi pezegon mi devas deĵeti de mia animo, antaŭ ol ĝi ĝin enpremos en la inferon. (Ĵetas sin teren antaŭ ŝi.) Pardonon! pardonon! Mi vin tre ofendis, fraŭlino Amalio.

Amalio. –

Leviĝu! Iru! mi nenion volas scii. (Ŝi volas foriri.)

Hermano, retenante ŝin.

Ne! Restu! Pro Dio! Pro la eterna Dio! Vi devas ĉion scii!

Amalio. –

Eĉ ne unu sonon plu! Mi vin pardonas, – iru hejmen en paco. (Ŝi volas forrapidi.)

Hermano. –

Aŭdu do nur unu solan vorton, – ĝi redonos al vi vian tutan trankvilecon.

Amalio, revenas kaj rigardas lin kun miro.

Kiel, amiko? Kiu en la ĉielo aŭ sur la tero povas redoni al mi mian trankvilecon?

Hermano. –

Tion ĉi povas fari unu sola vorto de miaj lipoj. Aŭskultu min!

Amalio, prenante lian manon kun kompato.

Bona homo, ĉu unu vorto de viaj lipoj povas disrompi la riglilojn de la eterneco?

Hermano, leviĝas.

Karolo ankoraŭ vivas!

Amalio, kriante.

Malfeliĉa!#

Hermano. –

Tiel estas.... Ankoraŭ unu vorton, – via onklo...

Amalio, kun minaca mieno.

Vi mensogas!

Hermano. –

Via onklo...

Amalio. –

Karolo ankoraŭ vivas!

Hermano. –

Kaj via onklo...

Amalio. –

Karolo ankoraŭ vivas?

Hermano. –

Ankaŭ via onklo... Ne elperfidu min. (Rapide forkuras.)

Amalio, staras longan tempon kvazaŭ ŝtonigita. Poste ŝi sovaĝe ekkrias kaj elkuras post Hermano.

Karolo ankoraŭ vivas!


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.