La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA RABISTOJ

Aŭtoro: Frederiko Schiller

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

La Edukada Servo
La Librejo
La Titola Paĝo

Personoj
Akto Unua
1 2 3
Akto Dua
1 2 3
Akto Tria
1 2
Akto Kvara
1 2 3 4 5
Akto Kvina
1 2

Sceno Dua

Drinkejo ĉe la limo de Saksujo.

KAROLO MOOR, profundiĝinte en libron. SPIEGELBERG, trinkante ĉe tablo.

Moor, formetas la libron.

Mi sentas abomenon al tiu ĉi inkmakula tempo, kiam mi en mia Plutarĥo legas pri grandaj homoj.

Spiegelberg, metas glason antaŭ lin kaj trinkas.

Jozefon vi devas legi.

Moor.

La hela fajro de Prometeo elbrulis, anstataŭ ĝi oni prenas nun la flamon de likopodio, – teatra fajro, kiu ne ekbruligas eĉ pipon da tabako. Jen ili ungetas, kiel ratoj sur la bastonego de Herkuleso, kaj forstudas la tutan cerbon el sia kranio pri tio, kio estis la materio, kiun li havis en siaj testikoj. Franca abato predikas, ke Aleksandro estis timemulo; ftiza profesoro almetas ĉe ĉiu vorto boteleton da amoniako al sia nazo kaj legas studigon pri forto. Hometoj, kiuj svenas, kiam ili faris bubon, kritikas la taktikon de Hanibalo; malsekorelaj buboj kaptas frazojn el la batalo apud Kannoj kaj plorgrimacas pri la venkoj de Scipiono, ĉar ili devas raporti pri ili lecionojn.

Spiegelberg.

Tio ĉi estas ja tute aleksandria plorado.

Moor.

Bela pago por via ŝvito en la kampa batalo, ke vi nun vivas en gimnazioj kaj via senmorteco estas ĝeme trenata en librojrimeno. Valorega rekompenco por via elverŝita sango, ke Nurnberga butikisto nun volvas vin ĉirkaŭ kuko, aŭ, en pli feliĉa okazo, franca tragediverkisto vin ŝraŭbas sur altajn irbastonojn kaj tiras vin per metalfadenoj. Ha, ha, ha!

Spiegelberg, trinkas.

Legu Jozefon, mi vin petas pri tio.

Moor.

Fi, fi al la sensuka tempaĝo de kastritoj, kiu taŭgas por nenio, nur por remaĉadi la farojn de la antaŭa tempo kaj kripligi per komentarioj la heroojn de la antikveco kaj sensencigi ilin per tragedioj. La forto de la lumboj malaperis, kaj nun biera feĉo devas helpi pluplanti la homan genton.

Spiegelberg.

Teo, frato, teo!

Moor.

Ili baras al si la sanan naturon per sensencaj konvencioj, ne kuraĝas eltrinki glason, ĉar ili devas trinki nepre pro ies sano, – ili lekas la botpurigiston, ke li ilin protektu ĉe lia eminenta moŝto, kaj ili regalas per la piedo la mizerulon, kiun ili ne timas. Ili adoras sin reciproke pro tagmanĝo kaj estas pretaj veneni sin reciproke pro matraco, kiun ĉe aŭkcio iu forŝiris de ili per plidono. Ili kondamnas la sadukeon, kiu ne venas sufiĉe diligente en la preĝejon, kaj ili prikalkulas siajn procentegojn ĉe la altaro; ili genufleksas, por ke ili povu bone etendi la trenaĵon de sia vesto, – ne deturnas okulon de la pastro, por ke ili vidu, kiel lia peruko estas frizita. Ili svenas, kiam ili vidas sangantan anseron, kaj plaŭdas per la manoj, kiam ilia konkuranto iras bankrote de la borso.... Kiel ajn varme mi premis al ili la manojn... “nur unu tagon ankoraŭ”... vane! En malliberejon la hundon!... Petoj, ĵuroj, larmoj... (Piedfrapante la plankon.) Infero kaj diablo!

Spiegelberg.

Kaj pro iaj kelkaj miloj da favaj dukatoj

Moor.

Ne! mi ne volas pensi pri tio! Ke mi enpremu mian korpon en korseton kaj mi laĉu mian volon per leĝoj! La leĝo faris limakan iron el tio, kio devis fariĝi flugo de aglo. La leĝo kreis ankoraŭ neniun grandan homon, sed la libereco elkovas kolosojn kaj ekstremaĵojn. Ili enpalisas sin en la peritoneon de tirano, penas plaĉi al la kapricoj de lia stomako kaj lasas sin premi per la ventoj de liaj intestoj. Ha, se la spirito de Hermano ankoraŭ bruletus en lia cindro! Oni metu min antaŭ anaron da knabegoj kiel mi, tiam Germanujo fariĝos respubliko, kontraŭ kiu Romo kaj Sparto estos monaĥinejoj! (Li ĵetas la spadon sur la tablon kaj leviĝas.)

Spiegelberg, suprensaltante.

Brave! Bravisime! Vi venigas min rekte al la ĝusta ĉapitro. Mi diros al vi ion en la orelon, Moor, kio jam de longe min okupas, – kaj vi estas la ĝusta homo por tio... drinku, frato, drinku!... Kiel plaĉas al vi, se ni fariĝus hebreoj kaj ni denove restarigus la regnon?

Moor, ridas el la tuta gorĝo.

Ha, nun mi komprenas, nun mi komprenas, – vi volas eligi el modo la prepucion, ĉar la barbiro forprenis jam vian?

Spiegelberg.

Ha, vi, malfaremulo! Estas vero, ke mi per stranga okazo estas jam antaŭe cirkumcidita. Sed diru, ĉu ĝi ne estas sprita kaj kuraĝa plano? Ni dissendos manifeston al ĉiuj kvar flankoj de la mondo, kaj ni vokos al Palestino ĉion, kio ne manĝas porkan viandon. Tiam mi pruvos per konvinkaj dokumentoj, ke Herodo, la kvaronprinco, estis mia praprapatro kaj tiel plu. Jen ĝi estos venka kriado, mia kara, kiam ili denove elrampos supren kaj povos rekonstrui Jeruzalemon! Poste tuj la Turkojn for el Azio, dum la fero estas ankoraŭ varmega, – haki cedrojn sur la Libano, konstrui ŝipojn, kaj la tuta popolo brokantu per malnovaj pasamentoj kaj bukoj. Dume...

Moor, ridetante prenas lian manon.

Kamarado! al la malsaĝaj petoloj venis nun fino.

Spiegelberg, mirigite.

Fi, vi ja ne volos ludi la rolon de erarinta filo? Tia knabego kiel vi, kiu per la spado pli gratis sur vizaĝoj, ol tri kancelariuloj en la daŭro de superjaro skribis en la libron de ordonoj! Ĉu mi revoku en vian memoron la historion pri la granda hunda kadavro? Ha, mi devas repentri al vi denove vian propran figuron, – tio ĉi enblovos fajron en viajn vejnojn, se nenio alia vin plu entuziasmigas. Ĉu vi memoras ankoraŭ, kiel la sinjoroj de la kolegio forpafigis piedon al via dogo, kaj vi pro revenĝo ordonis faston en la tuta urbo? Oni koleris pri via ordono; sed vi, ne mallaborema, lasas foraĉeti por vi la tutan viandon en la tuta urbo tiamaniere, ke post ok horoj ne restas jam eĉ unu osto en la tuta ĉirkaŭaĵo kaj la prezo de la fiŝoj komencas leviĝi. Urbestraro kaj urbanaro krias pri venĝo. Ni, studentoj, vigle eliras en la nombro de dek-sep centoj, kun vi antaŭ la fronto, kaj viandistoj kaj tajloroj kaj butikistoj malantaŭe, kaj hotelistoj, barbiroj kaj ĉiuj metiistaj korporacioj, kaj ili krias, ke ili bombardos la urbon, se oni tuŝos al la studentoj eĉ unu haron. Tiam la afero finiĝis, kiel la pafado ĉe Hornbergo, kaj ili devis foriri kun longa nazo. Vi venigas doktorojn, tutan kuracistan konsiliĝon, kaj vi proponis tri dukatojn, se iu volos skribi recepton por la hundo. Ni esperis, ke la sinjoroj havos tro multe da honoro en si kaj diros “ne”, kaj ni jam antaŭdecidis, ke ni ilin devigu perforte. Sed tio ĉi estis senbezona, la sinjoroj interbatis sin pro la tri dukatoj, kaj per konkura marĉando la prezo falis ĝis tri bacoj; en unu horo estis skribitaj dek-du receptoj, tiamaniere, ke la besto baldaŭ kadavriĝis.

Moor.

Malnoblaj kanajloj!

Spiegelberg.

La funebra soleno estas aranĝata en plena parado, funebraj versaĵoj pri la hundo en granda amaso, kaj ni elmarŝis en la nokto, ĉirkaŭ mil personoj, havante lanternon en unu mano kaj niajn spadojn en la alia, kaj tiel ni iris tra la urbo kun sonorigado kaj tintado, ĝis la hundo estis enterigita. Tiam komenciĝis manĝegado, kiu daŭris ĝis lumo matena; poste vi dankis la sinjorojn por la kora kondolenco kaj vi lasis vendi la viandon por duono de la prezo. “Mort de ma vie!” tiam oni respektis nin, kiel garnizonon en militakirita fortikaĵo....

Moor.

Kaj vi ne hontas fanfaroni per ĉi tio? Vi ne havas eĉ tiom da hontemeco, por honti pro tiuj petoloj?

Spiegelberg.

Iru, iru! vi ne estas plu Moor. Ĉu vi memoras ankoraŭ, kiel milfoje vi, tenante la botelon en la mano, mokadis la maljunan avarulon kaj diradis, ke li ĉiam plu nur kolektu kaj ŝparu, kaj vi por tio drinkkrevigos vian gorĝon? Ĉu vi memoras ankoraŭ? he? vi memoras ankoraŭ? Ho, vi, malpia, mizera fanfaronisto! tio estis ja parolita vire kaj nobele, sed...

Moor.

Malbenita vi estu, ke vi min rememorigas pri tio! Malbenita mi estu, ke mi tion ĉi diris! Sed ĝi estis nur en la ebrieco de la vino, kaj mia koro ne aŭdis, kion mia lango fanfaronis.

Spiegelberg, balancas la kapon.

Ne, ne, ne! Tio ĉi ne povas esti. Ne eble, frato, vi ne povas tiel opinii serioze. Diru, frateto, ĉu ne la mizero vin tiel agordas? Venu, mi rakontos al vi peceton el miaj bubaj jaroj. Mi havis tiam apud mia domo foson, kiu, se preni la plej malmulte, havis almenaŭ ok futojn da larĝeco, kaj ni, buboj, konkure penadis transsalti ĝin. Sed la penado estis vana. Pum! vi jam kuŝis, kaj oni mokis kaj ridis pri vi kaj superĵetadis vin per neĝbuloj. Apud mia domo kuŝis sur ĉeno la hundo de ĉasisto, tre mordema bestego, kiu kaptadis kiel fulmo la knabinojn per la rando de la vesto, kiam ili ne rimarkis kaj iris tro proksime. Nu, por mi ĝi estis la plej kora ĝojo inciti la hundon, kie mi nur povis, kaj mi preskaŭ krevis de ridado ĉiufoje, kiam la kanajlo min tiam tiel kolerege rigardis kaj tiel volonte sin ĵetus sur min, se ĝi nur povus. – Kio okazis? Unu fojon mi denove faras al ĝi tiel, kaj mi ĵetas al ĝi ŝtonon en la ripon tiel forte, ke de furiozo la besto deŝiras sin de la ĉeno kaj ĵetas sin al mi, kaj mi, kiel pelata de ĉiuj diabloj, forkuras per ĉiuj fortoj... Fulmo kaj tondro! jen estas ĝuste la malbenita foso antaŭ mi! Kion fari? La hundo min jam atingas, kaj ĝi estas furioza, – tial, rapide decidite, mi faras salton – kaj mi troviĝas transe. Al tiu ĉi salto mi devis danki mian vivon, ĉar la bestego disŝirus min al pecetoj.

Moor.

Sed por kio vi nun tion ĉi rakontas?

Spiegelberg.

Por tio, ke vi vidu, kiel la fortoj kreskas en la mizero. Tial mi ne ektimas, kiam venas ekstremeco. La kuraĝo kreskas kune kun la danĝero; la forto grandiĝas en premateco. La sorto kredeble volas fari el mi grandan homon, ĉar ĝi metas al mi sur la vojon tiom da malhelpoj.

Moor, malkontente.

Mi ne scias, por kio ni ankoraŭ devus havi kuraĝon kaj ne havis ĝin.

Spiegelberg.

Tiel? Kaj vi volas do lasi, ke viaj talentoj en vi aerdisiĝu? ke viaj kapabloj enteriĝu? Ĉu vi opinias, ke viaj petoloj en Lepsiko prezentas la limojn de homa sprito? Ni venu antaŭe en la grandan mondon – Parizon, Londonon, – kie oni ricevas vangofrapojn, se oni iun salutas per la nomo de honesta homo. Jen tie estas efektiva kora plezuro, kiam oni praktikas la metion en grandaj mezuroj. Vi miros, vi larĝe malfermos la okulojn! Atendu, kaj kiel oni falsofaras skribon, trompoturnas ludostojn, disrompas serurojn kaj elŝutas el kofroj ilian internaĵon, – tion ĉi vi ankoraŭ lernos de Spiegelberg! Sur la unua renkontita pendingo oni devas pendigi tiun kanajlon, kiu kun rektaj fingroj volas morti de malsato.

Moor, distrite.

Kiel? vi progresis ankoraŭ pli?

Spiegelberg.

Ŝajnas al mi, ke vi ne havas konfidon al mi. Atendu, lasu min antaŭe varmiĝi, tiam vi vidos miraklojn! Via cerbeto renversiĝos en via kranio, kiam mia naskema sprito akuŝiĝos. (Levas sin, flamiĝe.) Kiel lume fariĝas en mi! Grandaj ideoj elkrepuskiĝas en mia animo! Gigantaj planoj fermentas en mia kreema kranio. Malbenita dormemeco (Frapante al si la kapon.) ĝis nun katenis miajn fortojn, baris kaj jugis miajn intencojn! Mi vekiĝas, mi sentas, kiu mi estas, kiu mi devas fariĝi!

Moor.

Vi estas malsaĝulo. La vino fanfaronas el via cerbo.

Spiegelberg, pli flamiĝe.

“Spiegelberg, – oni diros, – ĉu vi estas sorĉisto, Spiegelberg?” – “Estas domaĝe, ke vi ne fariĝis generalo, Spiegelberg, – diros la reĝo, – vi forpelus la Aŭstrojn tra butontruo.” – “Jes, – krios la doktoroj, – ĝi estas nepardonebla, ke tiu homo ne studis la medicinon, li certe elpensus novan pulvoron kontraŭ la kropo.” – “Ha, kial li ne dediĉis sin speciale al la politika ekonomio, – ĝemos en siaj kabinetoj la diversaj Sully’oj, – li el ŝtonoj elsorĉus luidorojn.” Kaj pri Spiegelberg oni parolados en la oriento kaj en la okcidento, kaj en koton oni vin ĵetos, vi, timemuloj, vi, bufoj, dum Spiegelberg kun etenditaj flugiloj flugos al la templo de la senmorta gloro.

Moor.

Feliĉan vojon! Levu vin per kolonoj de malhonoro al la supro de la gloro. En la ombro de miaj prapatraj arbaretoj, en la brakoj de mia Amalio, logas min plezuro pli nobla. Jam en la pasinta semajno mi skribis al mia patro pri pardono, mi ne kaŝis antaŭ li eĉ la plej malgrandan cirkonstancon, kaj kie estas sincereco, tie estas ankaŭ kompato kaj helpo. Ni diru al ni reciproke adiaŭ, Maŭrico. Ni vidas nin hodiaŭ kaj neniam plu. La poŝto venis. La pardono de mia patro estas jam interne de la muroj de tiu ĉi urbo.

(Aperas Schweizer, Grimm, Roller, Schufterle kaj Razmann.)

Roller.

Ĉu vi scias, ke oni nin serĉas?

Grimm.

Ke ni eĉ unu minuton ne estas certaj, ke oni nin tuj ne arestos?

Moor.

Ĝi min ne mirigas. Fariĝu, kio volas! Ĉu vi ne vidis Schwarzon? Ĉu li ne diris al vi pri letero, kiun li havas por mi?

Roller.

Jam longe li vin serĉas, mi supozas ion tiuspecan.

Moor.

Kie li estas? kie? kie? (Volas rapide foriri.)

Roller.

Restu! Ni diris al li, ke li venu ĉi tien. Vi tremas?

Moor.

Mi ne tremas. Kial mi devus tremi? Kamaradoj, tiu ĉi letero... Ĝoju kun mi! Mi estas la plej feliĉa homo sub la suno, – kial mi devus tremi?

(Aperas Schwarz.)

Moor, kuras al li renkonte.

Frato, frato! la leteron! la leteron!

Schwarz, donas al li la leteron, kiun li rapidege malfermas.

Kio al vi estas? vi ja fariĝis pala kiel la muro!

Moor.

La skribkaraktero de mia frato!

Schwarz.

Kion do tie faras Spiegelberg?

Grimm.

La homo estas freneza. Li faras gestojn, kiel ĉe la malsano de Sankta Vito.

Schufterle.

Lia prudento turniĝas. Mi pensas, ke li faras versojn.

Razmann.

Spiegelberg! He, Spiegelberg! La kanajlo ne aŭdas.

Grimm, skuas lin.

Homo! ĉu vi sonĝas, aŭ....?

Spiegelberg, kiu la tutan tempon en la angulo de la ĉambro faradis pantomimojn de projektofaranto, suprensaltas sovaĝe.

“La bourse ou la vie!” (Li kaptas Schweizeron ĉe la kolo, kaj tiu trankvile ĵetas lin al la muro. Moor faligas la leteron kaj rapide elkuras. Ĉiuj salte leviĝas.)

Roller, krias post la elkurinto.

Moor! Kien vi kuras? Kion vi faras?

Grimm.

Kio estas al li? Kio estas al li? Li estas pala kiel kadavro.

Schweizer.

Belaj novaĵoj ĝi kredeble estas! Ni rigardu!

Roller, levas la leteron de la tero kaj legas.

“Malfeliĉa frato!” – la komenco sonas gaje – “Nur per mallongaj vortoj mi devas al vi raporti, ke via espero ne plenumiĝis. La patro komisiis min diri al vi, ke vi iru, kien kondukas vin viaj malhonoraj agoj. Li ankaŭ diras, ke vi faru al vi nenian esperon plorakiri iam pardonon ĉe liaj piedoj, se vi ne volas atendi, ke en la subteraĵoj de liaj turoj oni regaladu vin per akvo kaj pano tiel longe, ĝis viaj haroj elkreskos kiel aglaj plumoj, kaj viaj ungoj fariĝos kiel ungegoj de birdoj. Tio ĉi estas liaj propraj vortoj. Li ordonas al mi fini la leteron. Adiaŭ por ĉiam! Mi vin bedaŭras. – Francisko de Moor.”

Schweizer.

Sukerdolĉa frateto, efektive! Francisko estas nomata tiu kanajlo?

Spiegelberg, senbrue alpaŝante.

Oni parolas pri akvo kaj pano? Bela vivo! Nu, mi ion alian elzorgis por vi! Ĉu mi ne diris, ke fine mi devas pensi por vi ĉiuj?

Schweizer.

Kion la ŝafa kapo diras? La azeno volas pensi por ni ĉiuj?

Spiegelberg.

Leporoj, kripluloj, lamaj hundoj vi ĉiuj estas, se vi ne havas la kuraĝon, por riski ion grandan!

Roller.

Nu, tio. efektive ni estus, vi estas prava! sed ĉu ĝi elŝiros nin el tiu ĉi malbenita situacio, tio, kion vi volas riski? Ĉu ĝi elŝiros?

Spiegelberg, kun fiera rido.

Mizera simplulo! elŝiri el tiu ĉi situacio? ha, ha, ha! elŝiri el tiu ĉi situacio? Kaj pli multe via fingringo da cerbo ne pretendas? Kaj kun tio ĉi via ĉevalino iras jam al la stalo? Spiegelberg estus hunda semo, se li per tio ĉi volus eĉ komenci. Heroojn, mi diras al vi, baronojn, princojn, diojn ĝi faros el vi!

Razmann.

Tio ĉi estas tro multe por unu fojo, efektive! Sed ĝi estos kredeble kolrompa laboro, ĝi kostos kredeble almenaŭ la kapon?

Spiegelberg.

Ĝi postulas nenion krom kuraĝo, ĉar koncerne la saĝon, mi ĉion prenas sur min. Kuraĝon, mi diras al vi, Schweizer, kuraĝon, Roller, Grimm, Razmann, Schufterle! Kuraĝon!

Schweizer.

Kuraĝon? Se nur tio ĉi estas bezona, kuraĝon mi havas sufiĉe, por iri nudapiede tra la mezon de la infero.

Schufterle.

Sufiĉe da kuraĝo, por boksi sub minacanta pendingo kun la diablo mem pro mizera pekulo.

Spiegelberg.

Tio ĉi al mi plaĉas! Se vi havas kuraĝon, tiam iu el vi elpaŝu kaj diru, ke li havas ankoraŭ ion por perdi kaj ne ĉion por gajni!

Schwarz.

Efektive, estus io por perdi, se mi volus perdi tion, kion mi povas ankoraŭ gajni!

Razmann.

Jes, al la diablo! kaj estus io por gajni, se mi volus tion gajni, kion mi ne povas perdi.

Schufterle.

Se mi devus tion perdi, kion mi kredite portas sur mia korpo, tiam mi en ĉiu okazo morgaŭ havus nenion plu por perdi.

Spiegelberg.

Sekve nu! (Li stariĝas meze inter ili kun ĵuriga tono.) Se ankoraŭ unu guto da germana heroa sango fluas en viaj vejnoj, – venu! Ni enloĝiĝos en la bohemaj arbaroj, tie ni kunmetos bandon da rabistoj kaj... kion vi tiel rigardegas min? Ĉu via iometo da kuraĝo jam elvaporiĝis?

Roller.

Certe, vi estas ne la unua fripono, kiu forgesis pri la alta pendingo... kaj tamen... kian alian elekton ni nun ankoraŭ havus?

Spiegelberg.

Elekton? Kion? nenion vi havas por elekti! Ĉu vi volas kuŝi en la malliberejo de ŝulduloj kaj tie putri ĝis oni trumpetos la tagon de lasta juĝo? Ĉu vi volas turmentiĝi per ŝovelilo kaj terbatilo pro peco da seka pano? Ĉu vi volas antaŭ la fenestroj de la homoj elpremi bagatelan almozon per strata kantado? Aŭ ĉu vi volas enskribiĝi en la soldataron – estas ankoraŭ demando, ĉu oni konfidos al viaj vizaĝoj – kaj tie sub la hipoĥondria humoro de ordonema kaporalo antaŭtempe submeti vin al la suferoj de la infera purigejo? aŭ tintante promenadi laŭ la takto de tamburo? aŭ en la punlaboreja paradizo treni kun vi la tulan fermagazenon de Vulkano? Vidu, tion ĉi vi havas por elekti, tio ĉi estas ĉio, kion vi povas elekti!

Roller.

Tute malprava tamen Spiegelberg ne estas. Mi ankaŭ jam resumis miajn planojn, sed ili fine ĉiam revenas al unu punkto. Ĉu ne estus bone, mi: diris al mi, se vi sidiĝus kaj kunŝmirus ian poŝlibron, aŭ almanakon, aŭ ion similan, kaj pro la groŝo skribus recenzojn, kiel estas nun modo?

Schufterle.

Al la diablo! viaj konsiloj estas proksimaj al miaj projektoj. Mi pensis en mi mem, ĉu ne estus bone, se vi fariĝus pietisto kaj ĉiusemajne aranĝus viajn horojn de edifado?

Grimm.

Trafite! Kaj se tio ĉi ne bone iros, tiam fariĝi ateisto! Ni povus bati la buŝojn al la kvar evangeliistoj, ni zorgus pri tio, ke la ekzekutisto forbruligu nian libron, kaj tiamaniere ĝi estus aĉetata en grandega amaso.

Razmann.

Aŭ ni komencus atakadon kontraŭ la Francoj. Mi konas unu doktoron, kiu konstruis al si domon sole per hidrargo, kiel diras la surskribo sur la doma pordo.

Schweizer, leviĝas kaj donas al Spiegelberg la manon.

Maŭrico, vi estas granda homo! aŭ blinda porko trovis glanon.

Schwarz.

Bonegaj planoj! Belaj negocoj! Kiel la grandaj spiritoj ja simpatias! Nun mankas ankoraŭ, ke ni fariĝu virinoj kaj parigistinoj, aŭ ke ni elmetu por vendado nian virgecon.

Spiegelberg.

Ŝercoj, ŝercoj! Kaj kio vin malhelpas esti preskaŭ ĉio kune en unu persono? Mia plano en ĉiu okazo puŝos vin plej alten, kaj krom tio vi havos ankoraŭ gloron kaj senmortecon! Vidu, mizeruloj! ankaŭ pri tio oni devas pensi, pri la postmorta gloro, la dolĉa sento de neforgesebleco.

Roller.

Kaj plej supre en la nomaro de honestaj homoj! Vi estas majstra parolisto, Spiegelberg, se oni bezonas el honesta homo fari kanajlon. Sed diru do, kie estas Moor?

Spiegelberg.

Honesta, vi diras? Ĉu vi pensas, ke vi poste estos malpli honesta, ol vi estas nun? Kion vi nomas honesta? Depreni al riĉaj avaruloj de ilia kolo trionon de la zorgoj, kiuj nur forpelas de ili la oran dormon, doni liberan kuron al la haltinta mono, reordigi la egalpezon de havoj, – per unu vorto, denove revenigi la oran tempaĝon, liberigi Dion de kelkaj tedaj pensiuloj, ŝparigi al li militon, peston, karan tempon kaj doktorojn, – vidu, tion ĉi mi nomas esti honesta, tion ĉi mi nomas esti valora ilo en la mano de la Providenco; kaj ĉe ĉiu rostaĵo, kiun oni manĝas, havi la flatan konscion, ke ĝin akiris al vi via ruzeco; via leona kuraĝo, via nokta maldormado, esti respektata de grandaj kaj malgrandaj....

Roller.

Kaj fine kun vivanta korpo leviĝi al la ĉielo, kaj malgraŭ fulmotondro kaj vento, malgraŭ la manĝegema stomako de la maljuna avino, la tempo, sub la suno kaj luno kaj ĉiuj steloj pendi en la aero, kie eĉ la senprudentaj birdoj de la ĉielo, allogitaj de nobla avideco, muzikas sian ĉielan koncerton, kaj la vostoportantaj anĝeloj aranĝas sian sanktegan sinedrion? ne vere? Kaj dum monarĥoj kaj potenculoj estas konsumataj de tineoj kaj vermoj, vi havos la honoron akceptadi vizitojn de la reĝa birdo de Jupitero? Maŭrico, Maŭrico, Maŭrico! gardu vin! gardu vin kontraŭ la tripieda besto!

Spiegelberg.

Kaj tio ĉi vin timigas, lepora koro? Jam ne unu universala genio, kiu povus reformi la mondon, forputris ja en la senfeligejo, kaj tamen ĉu oni ne parolas pri tia homo en la daŭro de jarcentoj, jarmiloj, dum tiu aŭ alia reĝo aŭ princo estus tute forsilentita en la historio, se lia historiisto ne timus la manklokon en la tabelo de intersekvado, kaj se la libro de tiu ĉi verkisto ne gajnus per tio kelkajn oktavajn paĝojn, por kiuj la eldonisto pagas al li kontantan monon. Kaj se la migranto vidos vin tiel fluganta kaj refluganta en la vento, li murmuros al si mem: “tiu ĉi certe ne havis akvon en la cerbo”, kaj li ekĝemos pri la mizeraj tempoj.

Schweizer, frapas lin sur la ŝultron.

Majstre, Spiegelberg! majstre! Kial, al la diablo, vi tie ĉi staras sendecide?

Schwarz.

Kaj se ĝia nomo eĉ estus prostitucio, – kio do sekvas? Ĉu oni ne povas por ĉiu okazo ĉiam havi ĉe si pulvoreton, kiu vin tute silente ekspedos trans la Aĥeronon, kie neniu koko pri tio pepos? Ne, frato Maŭrico! via propono estas bona, tiel diras ankaŭ mia kateĥismo.

Schufterle.

Al la diablo! Mia ankaŭ ne parolas alie. Spiegelberg, vi min varbis.

Razmann.

Vi, kiel dua Orfeo, endormigis per via kantado la kriantan bestegon, mian konsciencon. Prenu min tutan, kiel mi nun staras!

Grimm.

“Si omnes consentiunt ego non dissentio”. Perfekte kaj sen komo. En mia kapo nun estas aŭkcio: pietistoj, ĉarlatanoj, recenzantoj kaj friponoj, – kiu plej multe proponos, tiu min havos. Prenu tiun ĉi manon, Maŭrico!

Roller.

Kaj vi ankaŭ, Schweizer? (Donas al Spiegelberg la dekstran manon.) Tiel mi fordonas mian animon al la diablo.

Spiegelberg.

Kaj vian nomon al la steloj! Kio grava ĝi estas, kien iras la animo? Se amasoj da antaŭrajdantaj kurieroj anoncas pri nia veno, tiel ke la satanoj sin feste ornamas, elviŝas al si la miljaran fulgon el la okulharoj, kaj miriadoj da kornitaj kapoj elŝovas sin el la fumanta tubo de siaj sulfuraj kamenoj, por vidi nian enveturon! Kamaradoj! (Suprensaltas.) Kuraĝe, kamaradoj! Kio en la mondo egalvaloras tiun ĉi ebriecon de entuziasmo? Venu, kamaradoj!

Roller.

Kviete, kviete! Kien? La besto devas ankaŭ havi sian kapon, infanoj!

Spiegelberg, kolere.

Kion la ŝanceliĝanto predikas? Ĉu la kapo ne staris jam prete, antaŭ ol iu membro sin movis? Sekvu min, kamaradoj!

Roller.

Trankvile, mi diras. Ankaŭ la libereco devas havi sian sinjoron. Sen reganto Romo kaj Sparto pereis.

Spiegelberg, mole.

Jes, atendu, Roller estas prava. Kaj ĝi devas esti luma kapo. Vi komprenas? rafinita, politika kapo ĝi devas esti. Jes, kiam mi prezentas al mi, kio vi estis antaŭ unu horo, kaj kio vi estas nun, – kio vi nun estas dank’ al feliĉa ideo... Jes, certe, certe vi devas havi ĉefon. Kaj tiu, kiu elpensis tiun ideon, – diru al mi, ĉu li ne estas kredeble luma, politika kapo?

Roller.

Se oni povus esperi, se oni povus revi.., sed mi timas, ke li tion ĉi ne faros.

Spiegelberg.

Kial ne? Diru ĝin kuraĝe, amiko! Kiel ajn malfacile estas konduki la batalantan ŝipon kontraŭ la ventoj, kiel ajn peze ĝi premas, la ŝarĝo de la kronoj, – diru ĝin sentime, Roller! eble li tamen tion ĉi faros.

Roller.

Kaj rompita estas ĉio, se li tion ĉi ne faros. Sen Moor ni estas korpo sen animo.

Spiegelberg, kolere deturniĝas de li.

Azeno!

Moor, eniras en sovaĝa ekscito kaj malkviete kuradas en la ĉambro tien kaj reen, al si mem.

Homoj! homoj! Malicaj, hipokritaj krokodilidoj! Iliaj okuloj estas akvo, iliaj koroj estas fero! Kisoj sur la lipoj, glavoj en la brusto! Leonoj kaj leopardoj nutras iliajn idojn, korvoj manĝigas kadavrojn al iliaj infanoj... kaj li.... Malbonecon mi lernis toleri, mi povas rideti, kiam mia plej granda malamiko trinkas la sangon de mia propra koro pro mia sano, – sed se samsanga amo fariĝas perfidulo, se patra amo fariĝas Megero... ho, tiam ekflamiĝu, vira trankvileco, sovaĝiĝu kiel tigro, vi, kvieta ŝafo! Kaj ĉiu fibro streĉiĝu por kolerego kaj ekstermado!

Roller.

Aŭdu, Moor! Kia estas via opinio? Vivo de rabistoj estas ja ankaŭ pli bona ol kuŝi kun akvo kaj pano en la subteraĵo de turo?

Moor.

Kial tiu spirito ne eniris en tigron, kiu hakas sian furiozan dentaron en homan karnon? Ĉu tio ĉi estas patra fideleco? Ĉu tio ĉi estas amo por amo? Mi volus esti urso kaj inciti la ursojn de la norda lando kontraŭ tiu ĉi gento de mortigistoj.... Pento, kaj tamen nenia pardono!... Ho, mi venenus la oceanon, por ke ili trinku morton el ĉiuj fontoj! Konfido, nevenkebla certeco, kaj nenia kompato!

Roller.

Aŭskultu do, Moor, kion mi diras al vi!

Moor.

Ĝi estas nekredebla, ĝi estas sonĝo, ĝi estas trompiĝo de la sentoj! Tia kortuŝanta peto, tia viva priskribo de la mizero kaj de la larma pento, – sovaĝa besto fandiĝus de kompato! Ŝtonoj elverŝus larmojn, kaj tamen... oni rigardus ĝin kiel malamikan paskvilon kontraŭ la homa gento, se mi ĝin rakontus... kaj tamen, tamen... ho, se mi tra la tuta naturo povus blovi per la korno de ribelo, konduki aeron, teron kaj maron batale kontraŭ la hiena gento!

Grimm.

Aŭskultu do, aŭskultu! Pro furiozeco vi ja nenion aŭdas.

Moor.

For, for de mi! Ĉu via nomo ne estas homo? Ĉu vin ne naskis virino? For de miaj okuloj, vi kun la homa vizaĝo! Mi tiel neesprimeble lin amis! tiel amis neniu filo; mil vivojn mi por li... (Furioze piedobatas la teron.) Ha! kiu volus doni al mi nun glavon en la manon, por haki brulan vundon al tiu vipero! Kiu volus diri al mi, kie mi la koron de ĝia vivo povus atingi, frakasi, neniigi, – li estus mia amiko, mia anĝelo, mia Dio, – mi lin adorus!

Roller.

Ĝuste tiaj amikoj ni ja volas esti, lasu do vin prudentigi!

Schwarz.

Venu kun ni al la bohemaj arbaroj! Ni volas kolekti bandon da rabistoj, kaj vi... (Moor rigardas lin fikse.)

Schweizer.

Vi estu nia hetmano! Vi devas esti nia hetmano!

Spiegelberg, furioze ĵetas sin sur seĝon.

Sklavoj kaj senkuraĝuloj!

Moor.

Kiu inspiris al vi tiun vorton? Aŭdu, homo! (Forte kaptante Schwarzon) tion ĉi vi prenis ne el via homa animo! Kiu inspiris al vi la vorton? Jes, per la morto mi ĵuras! ni tion faros! ni tion devas fari! la ideo meritas adoradon.... Rabistoj kaj mortigistoj!... Mi ĵuras per mia animo, mi estas via hetmano!

Ĉiuj, kun brua krio.

Vivu la hetmano!

Spiegelberg, suprensaltante, al si mem.

Ĝis mi lin transforigos!

Moor.

Vidu, nun kvazaŭ katarakto falas de miaj okuloj, – kia malsaĝulo mi estis, ke mi volis reiri en la kaĝon! Mia spirito avidas farojn, mia spiro postulas liberecon... Mortigistoj! Rabistoj! Kun tiu ĉi vorto la leĝo ruliĝis sub miajn piedojn... La homoj kaŝis antaŭ mi homecon, kiam mi apelaciis al homeco, – flugu do for de mi, simpatio kaj homa indulgeco! – Mi ne havas plu patron, mi ne havas plu amon, kaj sango kaj morto forgesigu min, ke io iam estis al mi kara! – Venu, venu! – Ho, mi faros al mi teruran amuzon.... estas decidite, mi estas via hetmano! Kaj bravulo estos tiu majstro inter vi, kiu plej sovaĝe bruligos, plej kruele mortigos, – ĉar mi diras al vi, li estos rekompencita reĝe. Stariĝu ĉirkaŭ mi, ĉiu el vi, kaj ĵuru al mi fidelecon kaj obeadon ĝis la morto! Ĵuru ĝin al mi per tiu ĉi vira dekstra mano!

Ĉiuj, donas al li la manon.

Ni ĵuras al vi fidelecon kaj obeadon ĝis la morto!

Moor.

Bone, kaj per tiu ĉi vira mano mi ĵuras al vi ĉi tie, ke fidele kaj kuraĝe mi restos via hetmano ĝis la morto! Tiu ĉi brako tuj kadavrigos tiun, kiu iam ŝanceliĝos aŭ dubos aŭ retiriĝos! Tion saman faru al mi ĉiu el vi, se mi rompos mian ĵuron! Ĉu vi estas kontentaj? (Spiegelberg kuras furioze tien kaj reen.)

Ĉiuj, suprenĵetante la ĉapelojn.

Ni estas kontentaj.

Moor.

Nu, bone do, tial ni iru! Ne timu morton nek danĝeron, ĉar super ni reĝas neŝanĝebla fatalo! Ĉiun fine tia difinita tago atingos, ĉu ĝi estos sur mola lanuga kuseno, ĉu en la kruda tumulto de la batalo, ĉu sur senkovra pendingo aŭ rado! Unu el ĉio ĉi tio estas nia sorto! (Ili foriras.)

Spiegelberg, sekvante ilin per la rigardo.

Via registro havas truon: vi forgesis pri veneno. (Foriras.)


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.