La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA RABISTOJ

Aŭtoro: Frederiko Schiller

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

La Edukada Servo
La Librejo
La Titola Paĝo

Personoj
Akto Unua
1 2 3
Akto Dua
1 2 3
Akto Tria
1 2
Akto Kvara
1 2 3 4 5
Akto Kvina
1 2

AKTO KVARA

Sceno Unua

Kampara loko antaŭ la kastelo de Moor.

Rabisto MOOR, KOSINSKY, en malproksimeco.

Moor.

Iru antaŭe kaj raportu pri mi. Vi ja memoras ĉion, kion vi devas paroli?

Kosinsky.

Vi estas grafo de Brand, vi venas el Meklenburgo, mi estas via servanto. Ne zorgu, mi bone ludos mian rolon. Adiaŭ! (Li foriras.)

Moor.

Mi salutas vin, tero patrolanda! (Li kisas la teron.) Ĉielo patrolanda! Suno patrolanda! Kaj vin, kampoj kaj montetoj, riveretoj kaj arbaroj! vin ĉiujn mi kore salutas! Kiel ĉarmege blovetas la aero de miaj montoj patrolandaj! Kia balzama dolĉeco iras el vi renkonte al la malfeliĉa ekzilito! Elizeo! poezia mondo! Haltu, Moor, via piedo paŝas en sankta templo. (Li venas pli proksimen.) Vidu! jen estas ankaŭ la hirundaj nestoj en la korto de la kastelo... ankaŭ la ĝardena pordeto! kaj jen tiu anguleto de la barilo, kie vi tiel ofte observadis kaj incitetadis la ĉasiston... kaj jen tie la verda valo, kie vi, heroo Aleksandro, kondukadis viajn macedonojn al la batalo ĉe Arbela, kaj apude la herba monteto, de kiu vi deĵetadis la persan satrapon, – kaj via venka standardo flirtis alte! (Li ridetas.) La oraj Majaj jaroj de la knaba tempo reviviĝas denove en la animo de la mizerulo.... Tiam vi estis tiel feliĉa, tiel sendifekta, tiel sennube gaja, – kaj nun – jen kuŝas la ruinoj de viaj projektoj! Tie ĉi vi intencis marŝadi iam kiel granda, glora kaj estimata viro; tie ĉi vian knaban vivon vi estis iam vivonta la duan fojon en la florantaj infanoj de Amalio... ĉi tie! ĉi tie, kiel idolo de via popolo... sed al la malbona malamiko tio ĉi ne plaĉis! (kun kolero.) Por kio mi venis ĉi tien? por ke estu al mi kiel al la malliberulo, kiun la tintanta fera ringo vekas el la sonĝoj de la libereco? Ne, mi iros returne al mia mizero! La malliberulo forgesis la lumon, sed la sonĝo pri libereco pasis super li kiel fulmo en la nokto, post kiu la nokto restas ankoraŭ pli malluma. Adiaŭ, vi hejmaj valoj! Vi vidis iam la knabon Karolon, kaj la knabo Karolo estis feliĉa knabo, – nun vi vidis la viron, kaj ĉi tiu estas en malespero. (Li turnas sin rapide al la ekstrema fino de la ĉirkaŭaĵo, subite haltas kaj rigardas malĝoje al la kastelo.) Ŝin ne vidi, eĉ ne unu fojon, – kaj scii, ke nur unu muro estis inter mi kaj Amalio! Ne! mi devas ŝin vidi, ankaŭ lin mi devas vidi, se tio ĉi min eĉ frakasus! (Li returnas sin.) Patro! patro! via filo alproksimiĝas, – for de mi, vi nigra fumanta sango! for, vi kava, terura, konvulsia rigardo de la morto! Nur tiun ĉi horon lasu al mi libera... Amalio! patro! via Karolo alproksimiĝas! (Li ekmarŝas rapide al la kastelo.) Turmentu min, kiam la tago vekiĝas, ne lasu min trankvila, kiam venos la nokto, – turmentu min per teruraj sonĝoj! nur tiun ĉi solan plezuregon ne venenu al mi! (Li haltas antaŭ la pordo.) Kio fariĝas al mi? Kio ĝi estas, Moor? Estu viro! Tremo de morto... antaŭsento de teruraĵo... (Li eniras.)


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.