La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


EMILO DE SMOLANDO

Aŭtoro: Astrid Lindgren

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Dimanĉon la 8-an de julio

Kiam Emilo vivis sate kaj glate sur la soldat-ekzercejo de Hultsfred

Alfredo, tiu servisto, kiu laboris en Katthult, ŝatis infanojn.

Li tre ŝatis Emilon. Emilo petoladis kaj estis miskonduta, sed tio ne gravis al Alfredo. Li ŝatis Emilon malgraŭ tio, kaj li formtranĉis belan, lignan pafilon por li. Ĝi aspektis kiel vera pafilo, sed kompreneble oni ne povis pafi per ĝi. Sed Emilo kriis ”paf, paf” kaj ŝajnpafis tiel, ke la paseroj ĉe Katthult ne kuraĝis montri sin dum kelkaj tagoj. Emilo ŝatis sian pafilon kaj volis havi ĝin ĉe si en la lito dum la noktoj. ”Mi volas havi mian ’pefon’, li kriis en sia smolanda dialekto, kaj li ne ĝojis, kiam lia patrino erare aŭdis kaj kurante alportis lian ’ĉepon’ anstataŭe. ”Mi ne volas havi mian ĉepon’, kriis Emilo, ”mi volas mian ’pefon’!” Kaj tion li ricevis.

Jes, Emilo ŝatis sian pafilon kaj eĉ pli li ŝatis Alfredon, kiu faris la pafilon por li. Pro tio ne estis mirige, ke Emilo ploris, kiam Alfredo neatendite ekvojaĝis al la soldatekzercejo de Hultsfred por ekzercadi kiel rekruto. Vi certe ne scias, kion signifas ekzercadi kiel rekruto, sed tiel oni diris en pli fruaj tempoj, kiam viroj lernis esti soldatoj. Ĉiuj farmservistoj en Lönneberga kaj farmistoj ĉie ajn devis ekzercadi por lerni esti soldatoj.

”Sed kial tio nepre devas okazi ĝuste tiam, kiam ni devas rikolti la fojnon”, diris la patro de Emilo.

Li ne ŝatis, ke Alfredo devas foresti meze dum la rikolto, ĉar tiam estis urĝeca tempo en Katthult. Sed ne estis la patro de Emilo, sed la reĝo kaj liaj generaloj, kiuj decidis, kiam la farmservistoj en Lönneberga devas iri al la soldatekzercejo de Hultsfred por lerni esti soldatoj. Sed Alfredo revenos hejmen, kiam li estos finlerninta kaj tio ne daŭros longan tempon.

img264

Verdire Emilo ne bezonis multe plori, sed tamen li ploris, kaj ankaŭ ploris Lina. Ĉar estis ne nur Emilo, kiu ŝatis Alfredon.

Alfredo ne ploris. Li diris, ke oni povas ’vivi sate kaj glate’ en Hultsfred kaj tre amuziĝi tie. Kaj kiam la ĉaro forveturis kun li, ĉiuj aspektis tre malgajaj kaj mansvingis adiaŭe al li.

Tiam Alfredo montris gajan vizaĝon, kantis kaj kriis, por ke ilii ne plu malĝoju.

Tiu ĉi estis lia kanto:

En Eksjö, ĉe Ränneslätt
ĉe la soldata ekzercej’
Oni polkas, oni dancas.
Hej hej, hej ho, hej hej.
Kaj leĝere dancas la knabinoj
ĉe la soldata ekzercej’
Hej hej, hej ho, hej hej.

Poste ili ne plu aŭdis Alfredon, ĉar Lina ekploregis kiel ajn multe ŝi kapablis, kaj baldaŭ la ĉaro kun Alfredo malaperis ĉe la vojkurbo.

La patrino de Emilo provis konsoli Linan.

”Ne estu malgaja, Lina”, ŝi diris. ”Atendu ĝis la 8-a de julio, tiam okazos festo ĉe la ekzercejo de Hultsfred, kaj tiam ni iros por viziti Alfredon”.

”Ankaŭ mi volas iri al Hultsfred kaj ’vivi sate kaj glate’ kaj viziti Alfredon”, diris Emilo.

”Ankaŭ mi”, diris eta Ida.

Sed la patrino de Emilo skuis la kapon.

”Tute ne estas amuze por etaj infanoj dum tiaj festoj”, ŝi diris. Ili nur perdiĝos en la homamaso”.

”Mi ŝatas perdiĝi en la homamaso”, diris Emilo, sed tio ne helpis.

img270

Frumatene la 8-an de julio la patro de Emilo, la patrino de Emilo kaj Lina veturis al la festo en Hultsfred kaj postlasis Emilon kaj etan ldan hejme kune kun Krösa-Maja, kiu gardos ilin. Krösa-Maja estis maljuna virino, kiu kelkfoje venis al Katthult por helpi pri diversaj aferoj.

Eta Ida estis bona infano. Ŝi tuj sidigis sin sur la genuojn de Krösa-Maja kaj petis ŝin rakonti kelkajn el siaj plej teruraj fantomrakontoj. Tio ĝojigis kaj kontentigis Idan.

Por Emilo estis alie. Li furioziĝis kaj iris sur la stal-korto kun la pafilo en la mano.

”Ĉi tion mi ne akceptos”, diris Emilo. ’”Mi iros al Hultsfred por ’vivi sate kaj glate’, same kiel la aliaj. Decidite! Julla, ĉu vi komprenas tion?”

Tion lastan li diris al ilia malnova ĉevalino, kiu paŝtis sin sur la paŝtejo malantaŭ la stalo. lli havis ankaŭ junan ĉevalon en Katthult. Lia nomo estis Marko. Sed ĝuste nun Marko estis survoje al Hultsfred kun la patro de Emilo, la patrino de Emilo kaj Lina. Certe, kelkaj povas forvojaĝi kaj amuziĝi!

”Sed mi konas du, kiuj rapidegos post ili, tiel ke la vento blovos je la oreloj”, diris Emilo. ”Tiuj estas vi kaj mi, Julla!”

Kaj tiel okazis. Emilo metis la kaprimenon sur la ĉevalinon kaj kondukis ŝin el la paŝtejo.

img00

”Estas nenio timinda”, li diris al Julla. ”Alfredo ĝojos, kiam mi venos, kaj vi certe trovos alian maljunan ĉevalinon, kun kiu vi povos bleki, se vi ne havos fortojn tre multe ’vivi sate kaj glate’.”

Li starigis Jullan apud la barilon, ĉar li bezonis ion por surgrimpi, por ke li povu sidigi sin sur la ĉevaldorson. Certe li estis inĝenia, tiu knabo!

”Nun ni ekos”, diris Emilo. ”Hej hej, hej ho, hej hej, ni adiaŭos Krösa-Majan, kiam ni revenos”.

Tiel Julla trotaĉis malsupren laŭ la deklivoj kun Emilo, kaj li sidis tiel rekta, tiel fiera kun la pafilo antaŭ si. Li devis ja kunporti la pafilon al Hultsfred! Ĉar se Alfredo estos soldato, ankaŭ Emilo devas esti. Alfredo havis fusilon, Emilo havis ion preskaŭ saman, sian pafilon. Ambaŭ estis soldatoj, kaj tiel devis esti, opiniis Emilo.

img282

Julla estis maljuna. Ŝi ne iris rapide, kiam ŝi trotaĉis kaj, por ke ŝi ne tute rezignu, Emilo kantis:

Ĉevalino mia, trotadas ŝi,
Bone iradas laŭ ebena voj’
Min kaj mian pafilon ŝi portas
Eĉ se ŝiaj gamboj malfortas.

Kaj finfine post multe da paŝado kaj trotaĉado Julla kaj Emilo alvenis ĉe la ekzercejo de Hultsfred.

”Ho”, Emilo kriis, ”nun ni ’vivos sate kaj glate’!”

img288

Sed poste li silentis kaj malfermegis la okulojn. Certe li sciis, ke ekzistas multe da homoj, sed ne ke ĉiuj el ili amasiĝis samtempe sur la ekzercejo de Hultsfred. Tiom da homoj li neniam vidis. Milope ili staris ĉirkaŭ la granda ekzercejo, kaj sur eta spaco en la mezo la soldatoj ekzercadis ĵetante la fusilojn sur la ŝuitrojn kaj turnante sin dekstren kaj maldekstren, kiel soldatoj kutime faras. Dika, kolera maljunuleto bruege ĉirkaŭrajdis sur ĉevalo, kaj krie ordonis al la soldatoj tion, kion ili devis fari. Kaj ili lasis lin krii kaj obeeme faris ĉion, kion li volis. Emilo miris pri tio.

”Ĉu ne estas Alfredo, kiu decidas la aferojn ĉi tie”, li demandis al kelkaj farmknaboj, kiuj staris apude. Sed tiuj nur rigardis la soldatojn kaj ne respondis.

Ankaŭ Emilo ŝatis vidi kiel la soldatoj ĵetis siajn fusilojn sur la ŝultrojn, sed ne tre longe, kaj nun plej grave estis trovi Alfredon, ĉar pro tio Emilo ja venis. Sed ĉiuj soldatoj portis bluajn uniformojn kaj aspektis tute similaj unu al la aliaj. Trovi Alfredon meze en tiu amaso, ne estis la plej simpla afero.

”Ho, atendu nur ĝis Alfredo ekvidos min”, diris Emilo al Julla. ”Tiam li venos al mi gajbruanta kaj poste tiu kolera maljunuleto povas mem ĵeti la fusilon al la ŝultro kiel ajn multe li volas”.

Kaj por ke Alfredo ekvidu lin, Emilo rajdis antaŭ ĉiujn soldatojn kaj kriis kiel eble plej laŭte:

”Kie vi estas, Alfredo? Venu, tiel ke ni povos ’vivi sate kaj glate’! Ĉu vi ne vidas, ke mi estas tie ĉi?”

Jes, certe Alfredo vidis, ke Emilo alvenis, Emilo kun sia ’ĉepo’ kaj sia ’pefo’ kaj sia malnova ĉevalino. Sed Alfredo staris meze en la soldataro kaj ne kuraĝis antaŭenpaŝi pro la dika, kolera maljunuleto, kiu kriis kaj bruis kaj decidis pri ĉio.

Anstataŭe venis la dika, kolera maljunuleto rajdante al Emilo kaj tute afable diris:

”Kiel vi fartas, mia knabo? Ĉu vi perdiĝis? Kie estas via patrino kaj via patro?”

Tio estis la plej stulta eldiro, kiun Emilo delonge aŭdis.

”Mi ne perdiĝis”, li diris. ”Mi ja estas tie ĉi! Se iuj perdiĝis, tiuj estas mia patro kaj mia patrino”.

Kaj pri tio li tute pravis, Emilo. Malgrandaj infanoj povis perdiĝi sur la ekzercejo de Hultsfred, diris lia patrino. Sed nun ŝi mem staris meze en la plej densa homamaso kune kun la patro de Emilo kaj Lina kaj ĉiuj sentis sin tute perditaj, ĉar neniu el ili povis movi sin.

img299

Sed ili vidis Emilon! Certe ili vidis lin, kiam li alvenis kun sia ’ĉepo’ kaj sia ’pefo’ kaj sia majnova ĉevalino, kaj la patro de Emilo diris:

”Ŝajnas, ke Emilo devos formtranĉi ankoraŭ unu lignan figuron”.

”Jes, vere”, diris la patrino de Emilo. ”Sed kiel ni kaptu lin?”

Jes, jen la demando! Se vi iam vizitis tian feston, kia tiu ĉe la ekzercejo de Hultsfred, vi komprenas kiel ĥaosa ĝi estas.

Tuj kiam la soldatoj ĉesis sian ekzercadon kaj marŝis for, la granda ekzercejo pleniĝis per homoj. Estis tia miksamaso, ke oni apenaŭ povis trovi sin mem, por ne paroli pri tio, kiel trovi Emilon. Ne nur estis la patro kaj la patrino de Emilo, kiuj volis trovi lin, sed ankaŭ Alfredo. Ĉar nun Alfredo estis libe53 ra kaj ne plu devis ekzercadi. Nun li volis esti kun Emilo kaj amuziĝi. Sed oni tutsimple ne kapablis trovi iun en la homamaso sur la ekzercejo de Hultsfred. Preskaŭ ĉiuj ĉirkaŭiris kaj serĉadis iun. Alfredo serĉis Emilon kaj Emilo serĉis Alfredon, la patrino de Emilo serĉis Emilon, Lina serĉis Alfredon, kaj la patro de Emilo serĉis la patrinon de Emilo, ĉar ŝi vere perdi ĝis dum certa tempo kaj la patro de Emilo devis serĉi dum du horoj antaŭ ol li finfine trovis ŝin senespere fikspremitan inter du larĝaji, riĉaj farmistoj de Vimmerby.

Sed Emilo trovis neniun kaj neniu trovis Emilon. Tiam li komprenis, ke se li volos ’vivi sate kaj glate’ li devos komenci fari tiun tutsola.

img305

Sed antaŭ ol li povis komenci, li devis aranĝi, ke Julla havu iun maljunan ĉevalinon kun kiu ŝi povus interbleki, ĉar tion li preskaŭ promesis al ŝi.

Emilo ne trovis iun maljunan ĉevalinon por Julla. Sed li trovis Markon kaj tio estis multe pli bona. Marko staris, manĝante fojnon, alligita al arbo ĉe la arbar-rando. kaj apude staris la malnova ĉaro de la Katthult-anoj. Emilo bone rekonis ĝin. Estis evidente, ke Julla ekĝojis renkonti Markon. Emilo ligis ŝin al la sama arbo kaj alportis sakon da fojno el la ĉaro. Dum tiu tempo oni ĉiam alportis tiaĵon por la ĉevaloj. Julla tuj komencis frandi ĝin, kaj tiam Emilo sentis, ke ankaŭ li malsatas.

img311

”Sed mi ne ŝatas manĝi fojnon, se mi povas havi ion alian”, diris Emilo.

Kaj certe ne necesis manĝi fojnon. Troviĝis multe da etaj budoj sur la ekzercejo, kie oni povus aĉeti buterpanojn kaj kolbason kaj bulkojn kaj kukojn, kiom ajn oni volis. Se oni havis monon.

img312

Kaj ekzistis multe da amuzaj aferoj por tiu, kiu volis ’vivi sate kaj glate’. Cirko kaj dancejo kaj amuzejo kun karuselo kaj aliaj amuzaĵoj … Imagu, ekzistis glavoglutisto, kiu kapablis engluti glavojn kaj fajroglutisto, kiu kapablis engluti fajron kaj grandioza damo kun plenbarbo, kiu ne kapablis engluti ion alian ol kafon kun bulkojn unu fojon hore. Tio ne riĉigis ŝin, sed feliĉe ŝi posedis barbon, kiun ŝi montris por mono.

Per tio ŝi sufiĉe bone enspezis.

Ĉio sur la ekzercejo de Hultsfred kostis monon. Kaj Emilo ne posedis monon.

Anstataŭe li estis inĝenia knabeto, kiel mi jam diris. Li volis vidi kiel eble plej multe kaj li komencis per la cirko, ĉar tio estis la plej simpla. Nur necesis, ke li surgrimpu keston ĉe la malantaŭa flanko de la tendego kaj ŝtelrigardu tra truo en la tendotolo. Sed Emilo tiel ridegis pri la klaŭno, kiu ĉirkaŭkuris kaj faris amuzajn aferojn en la tendo, ke li brue falis de la kesto kaj batis la kapon je ŝtono. Tiam li fajfis pri la cirko. Krome li fariĝis pli malsata ol antaŭe.

img318

”Oni ne povas ’vivi sate kaj glate’ sen manĝo”, diris Emilo,

”kaj mi ne ricevos manĝon sen mono. Mi devas cerbumadi”.

Li jam rimarkis, ke oni povas gajni monon per multaj diversaj manieroj sur la ekzercejo kaj verŝajne ekzistis iu maniero ankaŭ por li. Fajron aŭ glavojn li ne kapablis engluti, barbon li ne posedis. Kion li faru?

Emilo staris senmove kaj cerbumadis. Tiam li vidis, ke iu kompatinda maljuna blindulo sidis sur kesto meze en la homamaso.

Li kantis plej malgajigajn kantojn, kiuj sonis tute mizere, sed li ricevis monon pro tio. Li metis sian ĉapelon sur la grundon apud si kaj bonkoraj homoj ĵetis monerojn en ĝin la tutan tempon.

”Tion mi ankaŭ kapablas”, pensis Emilo, ”kaj feliĉe mi havas kun mi mian ’ĉepon’. Li metis sian ’ĉepon’ sur la grundon antaŭ si kaj staris kantante ’Ĉevalino mia, trotadas ŝi …’ por kiu ajn kiu volis aŭskulti.

Tuj homoj amasiĝis ĉirkaŭ li.

”Ho, kia ĉarma knabeto”, ili diris. ”Certe li estas tre malriĉa, ĉar li staras tie ĉi kantante por mono”.

En tiu tempo ekzistis multaj malriĉaj infanoj, kiuj ne havis manĝon. Nun venis afabla sinjorino al Emilo kaj demandis:

”Mia kara knabeto, ĉu vi ricevis ion por manĝi hodiaŭ?”

”Jes, sed nur fojnon”, diris Emilo.

Ĉiuj tuj tre kompatis lin. Bonkora farmisto de Vena havis larmojn en la okuloj. Li ploris pri la kompatinda, malriĉa infano, kiu staris tie tiel soleca, kaj kiu havis tiel belan lanaspektan hararon.

img324

Ĉiuj komencis ĵeti monerojn duoerajn, kvinoerajn kaj dekoerajn en la ’ĉepon’ de Emilo. Ankaŭ la bonkora farmisto de Vena aperigis duoeran moneron el sia poŝo, sed li pentis antaŭ ol estis tro malfrue, denove remetis ĝin, kaj flustris al Emilo:

”Se vi akompanas min al mia ĉaro, vi ricevos iom pli da fojno”.

img330

Sed Emilo nun estis riĉa kun la ĉapo plena de moneroj. Anstataŭe li aĉetis aron de buterpanoj kaj bulkoj kaj kukoj kaj suko.

Kiam li estis englutinta ĉion, li karuselis kvardekdu fojojn por kvar kronoj kaj dudek oeroj. Emilo neniam karuselis antaŭe, kaj li ne sciis, ke io tiel amuza ekzistas en la mondo.

”Nun mi ’vivas sate kaj glate”, li pensis, kiam li karuselis tiel, ke la lanaj haroj ĉirkauflirtis. ”Mi ĝuis multon dum mia vivo, sed nenion kompareblan kun tio ĉi”.

Poste li rigardis la glavoglutiston, la fajroglutiston kaj la plenbarban damon, kaj post tiu travivaĵo restis al li nur du oeroj.

’Mi povus kanti iomete ankoraŭfoje kaj plenigi mian ’ĉepon’ ”, pensis Emilo. ”Ĉiuj homoj ja estas tiel bonkoraj tie ĉi”.

Sed li sentis, ke li estis laca. Li ne volis plu kanti, kaj li ne volis havi pli da mono. Li donis la duoeran moneron al la blindulo. Poste li iom ĉirkaŭvagadis serĉante Alfredon.

Se Emilo opiniis, ke ĉiuj homoj estis bonkoraj, li eraris.

Certe iu aŭ alia el tiuj, kiuj venis al la ekzercejo de Hultsfred tiun tagon, ankaŭ estis malica. En tiu tempo terura ŝtelisto furiozis en la regiono. Oni nomis lin Pasero, kaj ĉiuj en la tuta Smolando tre timis lin. Oni skribis multe pri lia agado en la Smolanda Gazeto kaj en la Hultsfred-Kuriero. Ĉie dum festoj kaj kermesoj, kie troviĝis homoj kaj mono, tie oni povus esti certa, ke la Pasero aperos por ŝteli kiom ajn li kapablis. Neniu povus rekoni lin, ĉar li portis ĉiufoje diversajn barbojn kaj lipharojn. Ĉi tiun tagon li venis al la ekzercejo de Hultsfred kaj kaŝiradis vestita en nigra larĝranda ĉapelo kaj portante nigrajn lipharojn por serĉi ion ŝtelindan. Neniu sciis, ke estas la Pasero, kiu kaŝiris tie; se jes, ili ĉiuj tre ektimus.

Sed se la Pasero estus saĝa, li ne estus veninta al la ekzercejo de Hultsfred la saman tagon, kiam Emilo de Lönneberga estis tie kun sia ’pefo’. Imagu tion, kio okazis!

Emilo ĉirkaŭvagadis tute kviete kaj serĉis Alfredon. Li pasis la tendon de la plenbarba damo, kaj tra la enirejo li vidis, ke ŝi sidas kalkulante monon. Ŝi volis kontroli kiom da mono ŝi gajnis per sia barbo, dum unu benita dimanĉo en Hultsfred.

Certe ne estis tre malmulte, ĉar ŝi kontente ridetis kaj karesis sian barbon. Tiam ŝi ekvidis Emilon.

”Eniru knabeto”, ŝi vokis, ”Vi povas rigardi mian barbon tute senkoste, ĉar vi aspektas tiel bonkora”.

Emilo ja jam vidis tiun barbon, sed li ne volis rifuzi, kiam li estis invitita. Kaj ĉar estis tute senkoste, li enpaŝis en la tendon kun sia ’ĉepo’ kaj kun sia ’pefo’ kaj rigardis la plenbarban damon je la valoro de proksimume dudekkvin oeroj.

”Kiel oni ekhavas tiel belan barbon?” li bonkondute demandis. Sed ne estis tempo por la plenbarba damo respondi. Ĉar en la sama momento oni aŭdis teruran voĉo, kiu elsiblis:

img341

”Tuj donu al mi la monon; se ne, mi forŝiras vian barbon!”

Estis la Pasero. Li kaŝe eniris en la tendon, sen ke oni rimarkis tion.

La vizaĝo de la plenbarba damo blankiĝis, krom, kompreneble, en tiu loko, kie kreskis la barbo. La kompatindulino ĝuste volis fordoni ĉiun sian monon al la Pasero, sed tiam Emilo flustris:

”Prenu mian ’pefon’!”

img347

Kaj la plenbarba damo prenis la pafilon, kiun Emilo tiel atenteme donis al ŝi. Estis sufiĉe malhele en la tendo, oni ne tre bone povis vidi. La plenbarba damo opiniis, ke estas vera pafilo, per kiu oni povis pafi. Kaj eĉ pli bone … ankaŭ la Pasero tion opiniis!

”Levu la manojn, se ne, mi pafos”, kriis la plenbarba damo. Kaj tiam blankiĝls la vizaĝo de la Pasero kaj li levis siajn brakojn aeren kaj li staris tie tremante dum la plenbarba damo vokis la policiston per voĉo, kiu aŭdeblis ĉirkaŭ la tuta ekzercejo de Hultsfred.

img353

La policisto venis, kaj poste oni neniam plu vidis la Paseron en Hultsfred aŭ ie ajn kaj ne plu estis ŝtelado en Smolando. Jes, tiel povas okazi! La plenbarba damo ricevis multe da laŭdo kaj en la Smolanda Gazeto kaj en la Hultsfred-Kuriero pro tio, ke ŝi kaptis la Paseron. Sed neniu skribis eĉ vorton pri Emilo kaj lia ’pefo’. Pro tio mi opinias, ke estas ĝuste, ke iu rakontas la veron.

”Kia bonŝanco, ke mi kunportis kaj mian ’ĉepon’ kaj mian ’pefon’ al Hultsfred”, diris Emilo, kiam la policistoj kondukis la Paseron al la karcero.

”Jes, vi estas bona knabeto”, diris la plenbarba damo. ”Pro tio vi rajtas rigardi mian barbon kiom ajn vi volas tute senkoste”,

Sed Emilo estis laca. Li ne volis vidi iun barbon kaj ne ’vivi sate kaj glate’ aŭ ion ajn fari. Li nur volis dormi, ĉar nun vesperi ĝis super la ekzercejo de Hultsfred. lmagu, la tuta tago pasis … kaj li ne trovis Alfredon!

Ankaŭ la patro de Emilo kaj la patrino de Emilo kaj Lina estis lacaj, ili serĉis, serĉadis Emilon, Lina serĉis, serĉadis Alfredon.

Neniu el ili havis fortojn plu serĉi.

”Ho, miaj piedoj”, diris la patrino de Emilo kaj la patro de Emilo seriozmiene kapsignis.

”Jes, certe estas amuzaj tiaj ĉi festoj”, li diris. ”Venu, ni reiros al Katthult, nenio alia estas farenda”.

Kaj per treniĝantaj paŝoj ili iris al la arborando por jungi la ĉevalon kaj ekvojaĝi. Tiam ili vidis Jullan stari ĉe la sama arbo kiel Marko maĉante sian fojnon.

La patrino de Emilo ekploris.

”Ho, kie estas mia eta Emilo”, ŝi diris. Lina reĵetis sian kapon.

”Li nur petoladas, tiu knabo. Li estas vere miskonduta bubo!”

Diris Lina. Tiam ili aŭdis iun kuranton, kiu spirmanke alvenis.

Estis Alfredo.

”Kie estas Emilo”, li diris. ”Mi serĉis lin la tutan tagon”.

”Ne gravas al mi, kie li estas”, diris Lina.

Poste ŝi engrimpis la ĉaron por hejmenvojaĝi. lmagu, tiam ŝi tretis sur Emilon!

img364

Restis iom da fojno en la ĉaro, kaj Emilo dormante kuŝis sur tio. Sed li vekiĝis, kiam Lina tretis sur lin. Li vidis, kiu venis kaj kiu staris tie en sia blua uniformo kaj estis tiel spirmanka.

Emilo levis sian brakon kaj ĉirkaŭpremis Alfredon.

”Ĉu tie vi estas, Alfredo”, li diris. Poste li reendormiĝis.

Kaj poste la Katthult-anoj reiris al Katthult. Marko tiris,

Julla posttrotaĉis fiksita ĉe la ĉaro. Kelkfoje Emilo vekiĝis kaj vidis la malhelan arbaron kaj la helan someran ĉielon kaj li sentis la odoron de fojno kaj ĉevalo kaj nokto kaj aŭdis la hufojn peze marĉi kaj la ĉaroradojn grinci. Cetere li dormis la tutan vojon kaj sonĝis, ke Alfredo baldaŭ venos hejmen. Al Katthult kaj al Emilo. Kaj tio ja fakte estis okazonta!

Estis la 8-a de julio, kiam Emilo ’vivis sate kaj glate’ ĉe la ekzercejo de Hultsfred. Divenu, se iu alia serĉadis Emilon tiun tagon! Demandu al Krösa-Maja! Ne, ne faru tion, ĉar pro tio Krösa-Maja ricevos ruĝajn nodetojn laŭ la brakoj. Ili jukos kaj nur malrapide malaperos.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.