La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


EMILO DE SMOLANDO

Aŭtoro: Astrid Lindgren

©2022 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Dimanĉon la 10-an de junio

Kiam Emilo hisis etan Idan ĉe la flagstango

Dimanĉon la 10-an de junio okazis festo en Katthult. Oni atendis multajn homojn kaj de Lönneberga kaj de aliaj lokoj. Jam de pluraj tagoj la patrino de Emilo preparis manĝaĵon.

”Tio ĉi kostos multon”, diris la patro de Emilo. ”Sed se oni festos, oni festos! Oni ne domaĝu! Sed la viando-buletoj povus esti iom pli malgrandaj”.

”Mi faras la viando-buletojn ĝustagrande”, diris la patrino de Emilo. ”Ĝustagrande, ĝustaronde kaj ĝustabrune”.

img122

Kaj tiel ŝi faris. Kaj krome ŝi preparis rostitan porkripaĵon kaj bovidrulaĵojn kaj haringan salaton kaj marinitajn haringojn kaj pomkukon kaj kuiritan angilon kaj stufaĵojn kaj pudingojn kaj du gigantajn kazeajn flanojn kaj specialan kolba23 son, kiu estis tiel bongusta, ke homoj volonte vojaĝis longdistance eĉ de Vimmerby kaj de Hultsfred por gustumi ĝin.

Ankaŭ Emilo tre ŝatis tiun kolbason.

img128

Tia tago vere estis bona por festo. La suno brilis, siringoarbustoj kaj pomarboj floris, la birdokanto plenigis la aeron, kaj la tuta Katthult estis kiel bela sonĝo situanta sur la monteto.

La korto estis freŝe rastita, la domo estis broslavita en ĉiuj anguloj, la manĝaĵo estis preta, mankis nenio. Jes, io mankis!

”Ho, ni ja forgesis hisi la flagon”, diris la patrino de Emilo.

Tio aktivigis la patron de Emilo. Li rapidis al la flagstango, kaj tuj post li kuris Emilo kaj eta Ida. Tiuj volis vidi la flagon, kiam ĝi atingis la pinton de la stango.

”Mi pensas, ke la festo hodiaŭ estos bona kaj agrabla”, diris la patrino de Emilo al Lina, kiam ili estis solaj en la kuirejo.

img134

”Jes, sed ĉu ne estus saĝe enŝlosi Emilo nun, anstataŭ pli poste?” demandis Lina.

La patrino de Emilo riproĉe rigardis ŝin, sed diris nenion.

Tiam Lina reĵetis la kapon kaj grumblis:

”Faru kiel vi volas! Sed ni vidos, kio okazos”.

”Emilo estas ĉarma knabeto”, diris la patrino de Emilo tre decideme. Tra la kuireja fenestro ŝi povis vidi la ĉarman kna25 bon ĉirkaŭkurantan kaj ludantan kun sia fratineto. Ili estis ambaŭ belaj kiel anĝeletoj, opiniis la patrino de Emilo. Emilo vestita per siaj striitaj dimanĉaj vestoj kaj kun la vizierĉapo sur la lanaspekta kapo. Ida en nova, ruĝa robo kaj kun blanka zono ĉirkaŭ la rondeta ventro.

La patrino de Emilo kontente ridetis. Sed poste ŝi maltrankvile rigardis al la vojo kaj diris:

”Mi esperas, ke Antono baldaŭ sukcesos hisi la flagon, ĉar niaj gastoj venos en kiu ajn momento”.

Ŝajnis, ke ĉio iros bone. Sed kiel ĉagrene! Ĝuste tiam, kiam la patro de Emilo trankvile estis aranĝanta la flagon, Alfredo alkuris de la brutejo kaj kriis:

”La bovino naskas, la bovino naskas!”

img140

Kompreneble estis la bovino Broka. Kia ruza perfida bovino!

Ĉu vere ŝi devas naski ĝuste en la momento, kiam estas tiom multe por fari kaj kiam la flago estas preta ekiri supren?

La patro de Emilo devis lasi ĉion kaj kuregi al la brutejo.

Sed Emilo kaj Ida restis ĉe la flagstango.

Ida klinis la kapon kiel eble plej malantaŭen kaj rigardis supren al la ora kuglo sur la pinto de la stango.

”Tiel alte”, ŝi diris. ”De tie supre oni certe povas vidi ĝis Mariannelund!”

img146

Emilo cerbumis. Sed ne tre longe.

”Tion ni povos provi”, li diris. ”Ĉu mi hisu vin?”

Eta Ida ridis, — ho, kiel Emilo estis bona kaj kiel amuzajn farojn li ĉiam eltrovis!

”Jes, mi volas vidi Mariannelundon”, diris eta Ida.

”Tion vi faros”, diris Emilo afable. Kaj li prenis la hokon, per kiu oni devus alhoki la flagon kaj alhokis ĝin en la zonon de Ida. Poste li ektiris la flagŝnuron per ambaŭ manoj.

”Supren!” diris Emilo.

”Hihi”, diris eta Ida.

Kaj supren ekflugis eta Ida ĝis la pinto de la flagstango.

Poste Emilo fiksis la ŝnuron precize kiel patro kutimis fari, ĉar li ne volis, ke Ida falu kaj vundu sin. Kaj nun ŝi pendis tie tute stabile kaj bonorde.

”Ĉu vi vidas Mariannelundon?” kriis Emilo.

”Ne”, kriis eta Ida, ”nur Lönnebergan”.

”Ba, nur Lönnebergan … ĉu vi volas reveni malsupren?” vokis Emilo.

img152

”Ne, ankoraŭ ne”, kriis Ida. ”Estas ankaŭ amuze vidi Lönnebergan … sed nun alvenas la gastoj!”

Jes, ili alvenis. La korto antaŭ la brutejo estis plena de vagonoj kaj ĉevaloj. Baldaŭ homoj amase eniris tra la kradpordo kaj malrapide vagadis al la domo. Unue iris la eleganta sinjorino Petrell. Ŝi veturis per fiakro de Vimmerby por gustumi la kolbason de patrino Alma. Tre eleganta sinjorino ŝi estis kun plumtufoj ĉe la ĉapelo kaj ŝi pufiĝis fronte kaj dorse.

img158

Sinjorino Petrell kontente ĉirkaŭ-rigardis. Certe Katthult belaspektis situanta en la sunbrilo inter pomarboj kaj siringoj, ho, ĉio estis tiel festa kaj la flago estis hisita. Jes, ĝi estis hisita.

Tion ŝi vidis, eĉ se ŝi estis iom miopa.

La flago! Sinjorino Petrell subite perpleksite senmoviĝis.

Kio do okazis pri la familio Svensson en Katthult. Oni vere rajtas miri!

La patro le Emilo ĵus alvenis de la brutejo, kaj sinjorino Petrell vokis al li:

”Kara Antono, kion tio signifas? Kial vi hisis Dannebrogen?”

Emilo staris apud ŝi. Li ne sciis, kio estis Dannebrogen. Li ne havis ideon, ke tio estas la nomo de la ruĝa kaj blanka flago, kiun oni havas en Danlando, kie loĝas la danoj. Sed li sciis almenaŭ ke la ruĝo kaj blanko ĉe la pinto de lia flagstango ne estis Dannebrogen.

”Hihi”, diris Emilo. ”Tio estas nur eta Ida!”

Kaj eta Ida ridis pendante tie supre.

”Hihi, estas nur mi”, ŝi vokis. ”Mi vidas la tutan Lönnebergan”.

La patro de Emilo ne ridis. Li rapidis malhisi etan Idan. Kaj tiam eta Ida diris:

”Hihi, mi ne tiel amuziĝis, depost kiam Emilo trempis min en la vakcinian konfitaĵon”.

Ŝi pensis pri tiu fojo, kiam ili ludis indianojn, Emilo kaj ŝi, kaj Emilo trempis ŝin en la grandan ujon de vakcinioj, por ke ŝi fariĝu ruĝa sur la tuta korpo, kiel estas indianoj.

Jes, Emilo certe aranĝis tiel, ke eta Ida amuziĝu. Sed neniu dankis lin pro tio. Kontraŭe! Nun lia patro forte prenis lian brakon kaj skuis lin.

”Kion mi diris”, diris Lina, kiam ŝi vidis la patron de Emilo kondukantan Emilon al la lignaĵistejo. Estis tie, kie li devis sidi, post kiam li faris siajn diversajn petolaĵojn.

Emilo kriis kaj ploris.

img169

”Ŝi ja volis vidi Ma - ri - anne - lund - on”, li plorsingultis.

Emilo opiniis, ke lia patro traktis lin tre maljuste. Neniu iam ajn diris al Emilo, ke li ne rajtis montri Mariannelundon al eta Ida. Kaj ne estis lia kulpo, ke ŝi povis vidi nur Lönnebergan!

Emilo daŭre ploris. Sed nur ĝis lia patro ŝlosis la pordon kaj foriris. Tiam li ĉesis. Verdire estis agrable en la lignaĵistejo. Tie troviĝis multaj lignopecoj kaj pecoj de tabuloj el kiuj oni povis krej aĵojn. Emilo kutimis eltranĉi por si amuzan lignofiguron ĉiufoje, kiam li sidis en la lignaĵistejo post iu petolaĵo. Li jam posedis kvindekkvar kaj ŝajnis, ke la nombro kreskos.

”Mi fajfos pri ilia stulta festo”, diris Emilo. ”Patro povas mem hisi la flagon kiel li volas. Mi volas fari por mi novan lignofiguron kaj esti kolera kaj terura la tutan tempon”.

Emilo sciis, ke oni baldaŭ liberigos lin. Neniam li devis longe resti en la lignaĵistejo.

”Nur ĝis vi sufiĉe bone pripensis viajn petolaĵojn”, lia patro kutimis diri, ”tiel ke vi ne ripetos ilin”.

Kaj Emilo estis bona tiamaniere, ke li malofte faris la saman petolaĵon dufoje, sed ĉiam elpensis novajn.

img175

Nun li sidis tie, eltranĉis sian lignan figuron kaj pripensis sian petolaĵon kun Ida. Tio baldaŭ estis farita, ĉar li ne multe pensis, kaj li tranĉis rapide kaj sperte.

Poste Emilo volis eliri. Evidente oni pro la festado forgesis pri li. Li atendis, atendadis, sed neniu venis. Tiam Emilo provis elpensi kiamaniere mem eligi sin.

Eble tra la fenestro! Tio ne estos tre malfacile, Emilo pensis.

img181

Certe ĝi situis alte, sed oni povis bone grimpi laŭ la amaso da tabuloj, kiu troviĝis apud la muro.

Emilo malfermis la fenestron kaj intencis elsalti. Sed tiam li ekvidis la malagrablajn urtikojn, kiuj kreskis sub la fenestro,

Estus tro malagrable salti meze inter urtikojn. Emilo jam faris tion iun fojon simple por ekscii kiel tio sentiĝas. Nun li sciis kaj li ne volis ripeti tion.

”Mi ja ne estas freneza”, diris Emilo. ”Certe mi povas elpensi iun pli bonan solvon”.

Se vi iam vizitis tian farmon kia Katthult, vi jam scias kiel tiu aspektas kaj kia agrabla domaro ĝi estas. Oni tuj emas kaŝludi tie, En Katthult ili ne nur havis stalon kaj brutejon kaj porkejon kaj kokinejon kaj ŝafejon sed ankaŭ amason da alispecaj dometoj kaj budoj, Troviĝis fumaĵejo, kie la patrino de Emilo fumaĵis sian bonan kolbason, kaj lavejo, kie Lina lavis ĉiujn iliajn malpurajn vestojn, kaj du aliaj domoj tute proksime unu al la alia, En unu estis la lignaĵistejo kaj stokejo por brulligno kaj en la alia la kalandrejo kaj la stokejo por man33 ĝaĵo. Inter tiuj domoj Emilo kaj eta Ida kutime kaŝludis kaj embuske ĉirkaŭiris en la vesperoj. Kompreneble ne tie, kie kreskis la urtikoj.

Sed ĝuste nun Emilo ne kapablis iel ajn ludi. Li fiksiĝis tie, kie li estis, bar sur la eta spaco inter la lignaĵistejo kaj la manĝostokejo kreskis tiom da urtikoj.

Emilo cerbumis. Li vidis, ke la fenestro de la manĝostokejo estas malfermita, kaj li ekhavis bonan ideon. Estus tute simple meti tabulon inter la fenestro de la lignaĵistejo kaj la fenestro de la manĝostokejo kaj sur ĝi rampi al la alia domo. Li nun vere laciĝis pri la lignaĵistejo, kaj krome li ekmalsatis.

img187

Neniam Emilo longe cerbumis, kiam li ekhavis siajn bonajn ideojn. Li rapidege kuŝigis la tabulon inter la fenestrojn kaj komencis rampi. Aspektis danĝere, ĉar la tabulo estis mallar ĝa kaj Emilo estis peza.

”Se iros bone, mi donos al Ida mian fadenpupon. Tion mi promesas”, diris Emilo dum li rampis laŭ la tabulo. La tabulo kraketis tre malagrable kaj kiam li vidis la urtikojn sub si, li ektimis kaj ŝanceliĝis.

”Helpu”, kriis Emilo kaj ekfalis,

Li estis survoje al la urtikamaso, sed lastmomente li ektenis la tabulon per la gamboj kaj sukcesis pene surrampi la tabulon. Poste li bone sukcesis atingi la manĝostokejon.

”Tio estis tre facila”, diris Emilo. ”Sed Ida tamen ricevos mian fadenpupon … mi pensas … alian tagon … eble kiam ĝi estos frakasita … jes, mi vidos, kio okazos! ”

Li forte puŝis la tabulon, tiel ke ĝi refalis en la lignaĵistejon, ĉar Emilo volis havi ordon en ĉio. Poste li kuris al la pordo kaj kontrolis. Ĝi estis ŝIosita.

”Ĝuste kiel mi imagis”, diris Emilo. ”Sed ili certe baldaŭ venos por preni la kolbason, kaj mi scias pri iu, kiu tiam eskapos.

Emilo flarsentis. Bonodoris en la manĝostokejo, ĉar ekzistis multe da frandaĵoj tie. Emilo atente ĉirkaŭrigardis. Jes vere, ekzistis multe da manĝaĵoj. Sub la plafono pendis fumaĵitaj ŝinkoj kaj rondaj sangopanoj en longaj vicoj sur longa stango, ĉar la patro de Emilo tre ŝatis sangopanon kun lardo kaj blanka sauco. Kaj tie en la angulo staris la pankesto kun ĉiuj belaj, bongustaj panoj apud faldolablo kun ĉiuj flavaj froma ĝoj kaj argilaj ujoj kun novfarita butero. Malantaŭ la tablo staris ta ligna pelvo plena de salumita lardo kaj apud ĝi la granda ŝranko, kie la patrino de Emilo konservis sian frambosukon kaj siajn vinagritajn kukumetojn kaj siajn pirojn en zingibro kaj sian fragokonfitaĵon. Kaj sur la meza breto en la ŝranko ŝi havis sian bongustan kolbason.

img198

Emilo vere ŝatis kolbason.

La festo en Katthult nun estis en plena movado. La gastoj ricevis kafon kun multaj kukoj, Nun ili sidis atendante la revenon de la malsato, tiel ke ili povu ekmanĝi porkripaĵon kaj haringan salaton kaj kolbason kaj ĉion alian.

Dum ili sidis tie, la patrino de Emilo subite ekkriis:

”Ho, ni ja forgesis Emilon! Li sidis tie jam tro longe, kompatinda knabo!”

La patro de Emilo tuj ekkuris al la lignaĵistejo kaj eta Ida postkuris.

”Nun Emilo, vi povas eliri”, kriis la patro de Emilo kaj larĝe malfermis la pordon. lmagu, kiel li surpriziĝis! Emilo ne estis tie!

”Li eskapis tra la fenestro, tiu bubo”, diris la patro de Emilo.

img204

Sed kiam li elrigardis kaj vidis kiel la urtikoj staris sub la fenestro bele kaj rekte kaj tute ne surtretite, tiam la patro de Emilo ektimis.

”Kion signifas tio ĉi?” li diris. ”Neniu tretis tie ĉi, almenaŭ neniu kun homa piedo”.

img210

Eta Ida ekploris. Kio okazis al Emilo? Lina kutimis kanti kanton tre malgajan. Ĝi temis pri knabino, kiu transformiĝis en blankan kolombon, kiu flugis al la ĉielo anstataŭ resti en la malagrabla najlita barelo, en kiu oni enŝlosis ĝin. Emilo estis enŝlosita. Kiu scias, ĉu ankaŭ li transformiĝis kaj forflugis!

Eta Ida ĉirkaŭrigardis por vidi, ĉu iu kolombo videblis.

Sed la solan, kion ŝi vidis, estis grasa, blanka kokino, kiu promenis ekster la lignaĵistejo kaj kolektis vermojn.

Eta Ida ploris kaj fingromontris al la kokino.

”Tiu eble estas Emilo”, diris eta Ida.

img211

Tion ne kredis la patro de Emilo. Sed por esti certa li kuris al la patrino de Emilo kaj demandis, ĉu ŝi iam rimarkis, ĉu Emilo kapablas flugi.

Tion ŝi neniam faris. Ĉiuj en Katthult ekscitiĝis. La festo devis atendi. Ĉiuj devis eliri por serĉi Emilon.

”Li devas esti en la lignajistejo, ĉu vi ne komprenas tion”, diris la patrino de Emilo kaj ĉiuj kuris tien por pli bone traserĉi la ejon,

Sed Emilo ne estis tie. Nur kvindekkvin etaj lignaj figuroj, kiuj staris en vico sur breto. Sinjorino Petrell neniam vidis tiom da lignaj figuroj samtempe, kaj ŝi demandis, kiu faris ilin.

”Neniu alia ol nia eta Emilo”, diris la patrino de Emilo kaj ekploris, ”Li estis ĉarma knabeto”.

img217

”Ho jes”, diris Lina kaj reĵetis la kapon, kaj ŝi aldiris:

”Estus bone, se ni ankaŭ serĉus en la manĝostokejo!”

Tio ne estis stulta ideo eĉ se ĝi estis elpensita de Lina. Ĉiuj kuris al la manĝostokejo. Sed tie ne estis Emilo!

Eta Ida ploris silente kaj senĉese, kaj kiam neniu rigardis ŝi iris al la blanka kokino kaj flustris:

”Ne flugu al la ĉielo, kara Emilo! Mi donos al vi plenajn sitelojn da kokinmanĝaĵo, se vi nur restos en Katthult!”

Sed la kokino ne volis ion promesi, ĝi klukis kaj foriris.

Ho, la kompatindaj homoj en Katthult, kiel ili serĉadis! En la lignostokejo kaj en la kalandrejo, sed Emilo ne estis tie! En la stalo kaj en la brutejo kaj en la porkejo … sed Emilo ne estis tie! En la ŝafejo kaj la kokinejo kaj la fumaĵigejo kaj la lavejo …. Emilo ne estis tie! Poste ili rigardis en la puton. Ankaŭ tie ne estis Emilo, kaj kompreneble tio estis bona. Nun ĉiuj ploris.

Kaj la Lönnebergaanoj, kiuj partoprenis la feston flustris unu al la aliaj:

”Fakte li estis ĉarma knabeto, tiu Emilo! Vera malbonulo li ne estis … neniam mi diris, ke li estas!”

”Li certe falis en la rivereton”, diris Lina. La rivereto de Katthult estis sovaĝa, torenta kaj danĝera. Etaj infanoj facile povis droni tie.

img223

”Li devis ne iri tien, tion vi scias”, diris la patrino de Emilo severe.

Lina reĵetis la kapon.

”Ne, sed ĝuste tial”, ŝi diris.

Ĉiuj kuris al la rivereto. Feliĉe Emilo ankaŭ ne troviĝis tie, tamen ĉiuj ploris ege pli forte ol antaŭe. Kaj la patrino de Emilo estis antaŭĝuinta ĝojan kaj bonan feston!

Nun restis neniuj lokoj por priserĉi.

”Kion ni entute faru?” diris la patrino de Emilo.

”Ĉiuokaze ni devas manĝi ion”, diris la patro de Emilo, kaj tio estis bona propono, ĉar dum ili malĝojis kaj serĉis ĉiuj ja malsatiĝis.

La patrino de Emilo tuj komencis surtabligi la manĝaĵojn.Ŝi lasis fali kelkajn larmojn en la haringan salaton, dum ŝi alportis ĝin, sed tamen ŝi metis ĝin sur la tablon kune kun la bovidrulaĵo kaj la rostita porkripaĵoj kaj la kazeaj flanoj kaj ĉio alia. Sinjorino Petrell lekis al si la lipojn. Ĉio tio aspektis promesoplena.

Sed ŝi ankoraŭ ne vidis la kolbason, kaj pro tio ŝi iom maltrankviliĝis.

Sed subite diris la patrino de Emilo:

”Lina, ni ja forgesis la kolbason! Alportu ĝin tuj!”

Lina foriris. Ĉiuj atendis avide kaj sinjorino Petrell kapjesis:

”Jes, la kolbaso!”ŝi diris. ”Tio bongustos dum la nuna malĝojo”.

Ĝuste tiam Lina revenis. Sen la kolbaso.

”Venu kun mi ĉiuj, kaj mi montros ion al vi”, ŝi diris.

img234

Ŝi mienis iom strange, sed tio ne estis eksterordinare, ĉar tiel ŝi kutimis mieni.

”Kiujn stultaĵojn vi elpensis nun?” demandis la patrino de Emilo severe.

Lina mienis eĉ pli strange kaj ŝi ridis mallaŭte kaj kurioze.

”Venu kun mi”, ŝi diris. Kaj tion faris ĉiuj, kiuj partoprenis la feston en Katthult.

Lina gvidis kaj ili surprizite sekvis ŝin al la manĝo-stokejo.

La tutan tempon ili povis aŭdi ŝin ridi mallaŭte kaj kurioze al si mem. Ŝi malfermis la pezan pordon, superpaŝis la altan sojlon kaj ĉiuj sekvis ŝin al la granda ŝranko. Ŝi malfermis la pordon de la ŝranko per granda krako kaj fingromontris al la meza breto, kie la patrino de Emilo kutimis stoki sian bongustan kolbason.

img235

Tie ne troviĝis kolbaso. Sed tie troviĝis Emilo. Li dormis.

Meze inter ĉiuj kolbashaŭtoj li kuŝis dormanta, la ĉarma knabeto, kaj lia patrino tiel ekĝojis kiel se ŝi estus malkovrinta grandan orbulon en sia ŝranko. Neniel gravis, ke Emilo forman ĝis la tutan kolbason!

Certe estis milfoje pli bone trovi Emilon tie sur la breto ol trovi kelkajn kilogramojn da kolbaso. Tiel ankaŭ opiniis la patro de Emilo.

”Hi, hi, tie kuŝas Emilo”, diris eta Ida. ”Li ne estas transformita, almenaŭ ne tre multe”.

img241

Imagu, ke unu eta retrovita knabeto plena de kolbaso povis ĝojigi tiom da homoj! Nun finfine la festo en Katthult fariĝis gaja kaj bona. La patrino de Emilo trovis peceton da kolbaso, kiun Emilo ne kapablis formanĝi, Tion ricevis sinjorino Petrell je sia granda ĝojo. Kaj la aliaj, kiuj ne ricevis kolbason, tamen ne devis foriri malsate de la festo. Troviĝis rostitaj porkoripaĵoj, bovidrulaĵoj kaj viandobuletoj kaj peklitaj haringoj kaj haringosalato kaj stufaĵo kaj pudingoj kaj angilo en gelatenaĵo, kiom ajn multe ili kapablis manĝi. Kaj fine ili ricevis plej bongustan kazean flanon kun fragokonfitaĵo kaj batita kremo.

”Tio estas la plej bongusta, kio ekzistas”, diris Emilo. Se vi iam ajn manĝis tian kazean flanon, kian ili havis en Katthult, tiam vi scias, ke Emilo neniam diris vortojn pli verajn!

img247

Venis la vespero, kaj bele krepuskiĝis en Katthult kaj en la tuta Lönneberga kaj en la tuta Smolando, La patro de Emilo malhisis la flagon. Emilo kaj eta Ida staris apude kaj rigardis.

Kaj tiel finiĝis la festo en Katthult. Ĉiuj vojaĝis hejmen.

Unu ĉaro post la alia forrulis, Laste foriris en sia fiakro la eleganta sinjorino Petrell. Emilo kaj eta Ida aŭskultis la pezan frapadon de la ĉevalhufoj formorti inter la deklivoj.

”Mi esperas, ke ŝi bone traktos mian etan muson”, diris Emilo.

”Kiu muso?”, demandis Ida.

”Tiu, kiun mi metis en ŝian mansakon”, diris Emilo.

”Kial vi faris tion?” demandis eta Ida.

”Ĉar mi kompatis tiun muson”, diris Emilo.

”Ĝi neniam vidis ion alian ol la grandan kolbasoŝrankon dum sia tuta vivo. Mi volis ke ĝi almenaŭ havu la ŝancon vidi Vimmerbyon”.

”Se nur sinjorino Petrell bone traktos ĝin”, diris eta Ida.

”Tion ŝi certe faros”, diris Emilo.

Estis la 10-a de junio, kiam Emilo hisis etan ldan ĉe la flagstango kaj finmanĝis la tutan kolbason.

Eble vi fine volas aŭdi ion pri tio, kio okazis …

img253


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2022 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.