La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Antaŭen  


EMILO DE SMOLANDO

Aŭtoro: Astrid Lindgren

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Enkonduko

img11

Emilo de Lönneberga estis la nomo de knabo, kiu loĝis en la vilaĝo Lönneberga. Li estis iom sovaĝa kaj obstina bubeto, certe ne tiel bonkonduta kiel vi. Sed li aspektis kiel bonkonduta knabo, tiel li vere aspektis, dum li ne kriis. Li havis rondajn, bluajn okulojn, kaj rondan, rozvangan vizaĝon kaj blondan lanosimilan hararon. De lia aspekto oni povus imagi, ke Emilo vere estas anĝeleto. Sed tio estus eraro. Li havis kvin jarojn kaj estis forta kiel eta bovo kaj li loĝis en la farmo Katthult en la vilaĝo Lönneberga en Smolando. Kaj li parolis smolandan dialekton, la kompatinda knabeto. sed pri tio li ne kulpis. Tiel oni parolas en Smolando. Kiam li volis, ke oni donu al li lian ĉapon, tiam li ne diris kiel vi: ”Mi volas mian ĉapon!” Li diris tiel: ’Mi volas mian ’ĉepon’!”Lia ’ĉepo’ estis kaskedo kun nigra viziero kaj blua verto, sufiĉe malbela. Tiun lia patro aĉetis por li iam, kiam li vizitis la urbon. Emilo tre ĝojis pri la ĉapo kaj kiam li devis enlitiĝi en la vespero, li diris:

’Mi volas mian ’ĉepon’!” Lia patrino ne kontentis, ke Emilo portu la ĉapon en la lito. Ŝi volis meti ĝin sur la breton en la vestiblo. sed tiam Emilo kriis tiel, ke aŭdiĝis tra la tuta Lönneberga:

”Mi volas mian ’ĉepon’!”

Kaj Emilo dormis kun la ĉapo sur la kapo ĉiun nokton dum tri semajnoj. Estis sufiĉe malkomforte, sed por Emilo plej grave estis, ke aferoj iris laŭ lia volo kaj ne laŭ la volo de lia patrino.

Unu kristnaskon ŝi provis persvadi Emilon manĝi verdajn fazeolojn, ĉar verdaĵoj estas tiel sanigaj, sed Emilo diris ”ne”.

”Ĉu vi neniam volas manĝi verdaĵojn,”demandis lia patrino.

”Jes,” diris Emilo. ”Verajn verdaĵojn”.

img17

Kaj tute kaŝe kaj silente li kaŭris malantaŭ la kristnaska arbo kaj ekmordetis al ĝi. Sed li baldaŭ ĉesis, ĉar ĝi pikdolorigis lian buŝon.

Tiel obstina estis Emilo. Li volis disponi pri patrino kaj pri patro kaj pri la tuta Katthult, kaj prefere pri la tuta Lönneberga, sed la anoj de Lönneberga ne konsentis tion.

”Estas domaĝe al la familio Svensson en Katthult, ke la filo estas tiel miskonduta”, ili diris. ”Li neniam fariĝos taŭgulo”.

Jes tiel opiniis la anoj de Lönneberga! Se ili estus sciintaj, kio okazos al Emilo, ili certe ne estus dirintaj tion. Imagu, se ili estus sciintaj, ke Emilo fariĝos prezidanto de la komunuma estraro, kiam li estos plenkreska! Vi certe ne scias kion tio signifas, ”esti prezidanto de la komunuma estraro”, sed tio estas io tre grava, tion mi povas aserti al vi.

Sed nun ni parolu pri tio, kio okazis, kiam Emilo estis eta kaj loĝis en la farmo Katthult en la vilaĝo Lönneberga en Smolando kun sia patro, kiu nomiĝis Antono Svensson, kaj sia patrino, kiu nomiĝis Alma Svensson kaj kun sia fratineto Ida. En Katthult ili ankaŭ havis bienserviston kun la nomo Alfredo kaj bienservistinon kun la nomo Lina. Ĉar en tiu tempo, kiam Emilo estis infano, ĉie troviĝis bienservistoj kaj bienservistinoj.

La servistoj plugis kaj zorgis pri la ĉevaloj kaj bovoj kaj rikoltis la fojnon kaj plantis terpomojn, kaj la servistinoj melkis, kaj lavis la telerojn kaj broslavis la plankon kaj kantis por la infanoj.

img23

Nun vi scias pri tiuj, kiuj loĝis en Katthult, patro Antono, patrino Alma, eta Ida, Alfredo kaj Lina. Kaj du ĉevaloj, paro da bovoj, ok bovinoj, tri porkoj, dek ŝafoj, dekkvin kokinoj, unu koko, unu kato kaj unu hundo. Kaj kompreneble Emilo.

Katthult estis bela farmeto kun ruĝfarbita domo, kiu situis inter pomarboj kaj siringoj sur monteto, ĉirkaŭata de kampoj kaj herbejoj kaj paŝtejoj kaj lago kaj vasta arbarego.

Estintus tute kviete kaj serene en Katthult, se nur Emilo ne estus tie.

”Li ĉiam faras tiom da petolaĵoj, tiu knabo”, diris Lina. ”Kaj se li mem ne petolas, tamen ĉiam okazas tiom da ĝenaĵoj pro li. Mi neniam vidis alian tian knabaĉon”.

Sed la patrino de Emilo defendis lin.

”Emilo ne estas tiel malbona”, ŝi diris. ”Hodiaŭ li nur pinĉis Idan unu fojon kaj disverŝis la kremon por la kafo. Ne pli ol tio …. nu li ankaŭ postkuris la katon ĉirkaŭ la kokinejo! Sed tamen ŝajnas al mi, ke li komencas konduti pli trankvile kaj obeeme”.

Sed Emilo ne estis malbonvola, tion oni ne rajtas diri. Li tre ŝatis Idan kaj la katon. Sed li devis iom pinĉi Idan, sen tio ŝi ne donintus al li sian buterpanon kun melaso, kaj la katon li ĉasis tute amike nur, ĉar li volis kontroli, ĉu li kapablis kuri same rapide kiel kato. Sed tion la kato ne komprenis.

Estis la 7-a de marto, kiam Emilo estis tiel bonkonduta, ke li nur pinĉis Idan unu fojon, disverŝis la kremon kaj ĉasis la katon. Sed nun vi aŭdu pri kelkaj aliaj tagoj en la vivo de Emilo, pli eventoplenaj tagoj, ĉu pro tio, ke li petoladis, kiel Lina diris, ĉu pro tio, ke tiom multe ĉiam okazis, kie ajn troviĝis Emilo.


<<  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.