La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


EMILO DE SMOLANDO

Aŭtoro: Astrid Lindgren

©2022 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Mardon la 22-an de majo

Kiam Emilo enigis la kapon en la supujon

Tiun tagon en Katthult oni manĝis viando-supon tagmeze.

Sur la tablo staris la flordesegnita supujo, kaj ĉiuj sidis ĉirkaŭ la kuireja tablo kaj manĝis supon, precipe Emilo.

Li ŝatis supon, kaj oni aŭdis tion, dum li manĝis.

”Ĉu necesas fari tian bruon?” demandis lia patrino.

”Se ne, oni ja ne scius, ke estas supo”, diris Emilo, sed fakte li diris tiamaniere: ”Alie oni ja ne scius, ke estas ’sopo’.” Sed ni ne okupiĝu nun pri tiu smolanda dialekto.

img34

Ĉiuj rajtis manĝi kiel ajn multe ili kapablis kaj poste la supujo estis malplena. Restis nur kelkaj gutoj en la fundo. Tiujn gutojn Emilo volis havi kaj la sola maniero havigi ilin al si estis enŝovi la tutan kapon en la supujon kaj ensuĉi ilin. Emilo tion faris kaj oni bone aŭdis kiel li ensorbis la gutojn en la supujo. Sed poste Emilo volis eligi sian kapon kaj imagu al vi, tio ne eblis! Li fiksiĝis. Tiam Emilo timiĝis kaj kuris de la tablo kaj staris kun la supujo kiel kuveto ĉirkaŭ la kapo. Ĝi tute kovris liajn okulojn kaj liajn orelojn. Emilo ŝovis la supujon kaj kriis. Ankaŭ Lina ektimis.

”Nia bela supujo”, ŝi diris. ”Nia bela, flordesegnita supujo.

En kio ni nun havos la supon?” Dum la supujo estis plena de la kapo de Emilo, oni ne povas surtabligi supon en ĝi, tion ŝi komprenis, kvankam ŝi plej ofte ne komprenis tre multon.

Sed la patrino de Emilo pensis pli pri li.

”Ho, kara, kiamaniere ni eligu la knabon? Ni devas preni la fajrohokon kaj frakasi la supujon!”

”Ĉu vi estas tute freneza?” diris la patro de Emilo. ” Ĝi kostis kvar kronojn”.

img40

”Nun mi provu”, diris Alfredo, kiu estis forta kaj kapabla kamparano. Li ektenis la du tenilojn de la supujo kaj forte levis la ujon rekte supren, sed tio ne helpis. Emilo leviĝis kun ĝi, ĉar li vere forte fiksiĝis. Kaj tiel li pendis kaj baraktis per la piedoj por reatingi la plankon.

”Lasu! Remetu min sur la plankon! Lasu min, mi diras!” li kriis. Kaj tiam Alfredo lasis lin.

Nun ĉiuj estis tute malgajaj. Ili staris tie en la kuirejo ĉirkaŭ Emilo kaj cerbumadis, patro Antono, patrino Alma, eta Ida, Alfredo kaj Lina. Neniu povis elpensi bonan manieron liberigi Emilon el la supujo.

”Rigardu, Emilo ploras”, diris eta Ida kaj fingromontris al kelkaj grandaj larmoj, kiuj elfluis de sub la rando de la supujo kaj malrapide rulis laŭ la vangoj de Emilo.

”Mi ne ploras”, diris Emilo. ”Estas viando-supo”.

Li sonis obstina kiel kutime, sed ne estis tre agrable fiksiĝi en supujo, kaj imagu, se li neniam liberiĝos! Kompatinda Emilo, kiam li do portu sian ’ĉepon’?”

La patrino de Emilo tiel kompatis sian knabeton. Denove ŝi volis uzi la fajrohokon por frakasi la supujon, sed la patro diris:

”Absolute ne! Tiu ujo kostis kvar kronojn. Pli bone ke ni iru al la kuracisto en Mariannelund. Li certe povos forpreni ĝin.

Cetere li postulos nur tri kronojn, kaj tiel ni gajnos unu kronon”.

La patrino de Emilo opiniis, ke tio estas bona ideo. Ne ĉiun tagon oni povas gajni unu kronon. Imagu, kiom da agrablaĵoj oni povas aĉeti por tio, eble ion por eta Ida, kiu devos resti hejme, dum Emilo ekskursos al la kuracisto.

Nun estis granda hasto en Katthult. Oni devis purigi kaj ordigi Emilon, lavi lin kaj surmeti al li liajn plej bonajn vestojn.

Oni ja ne povis kombi lin, eĉ ne lavi liajn orelojn, kvankam tio estis tute necesa. Lia patrino tamen provis enigi sian montrofingron sub la rando de la supujo por elgrati malpuraĵon el la oreloj de Emilo. Sed tio preskaŭ finiĝis katastrofe, ĉar ankaŭ ŝi fiksiĝis en la supujo.

”Vidu kio okazas”, diris eta Ida, kaj patro Antono grave koleriĝis, kvankam kutime li estis tiel kvieta.

”Ĉu ne estas iu alia, kiu volas enŝovi sin en la supujon”, li kriis. ”Bonvolu fari tion, tiel ke mi povas transporti tutan Katthulton per la granda fojnodaro al la kuracisto en Mariannelund.

img51

Sed la patrino de Emilo forte tiris la fingron kaj liberigis ĝin.

”Ne necesas lavi la orelojn, Emilo”, ŝi diris kaj alblovis sian fingron. Tiam oni povis vidi kontentan rideton sub la rando de la supujo kaj Emilo diris:

”Tio estas la unua vera utilo, kiun mi havas de tiu ĉi supujo”.

Sed nun Alfredo estis kondukinta la ĉevalon kaj la ĉaron al la fronta ŝtuparo kaj Emilo eliris el la domo por sidi en la ĉaro.

Li estis belaspekta en siaj striitaj dimanĉo-vestoj kaj siaj nigraj butonaj botoj kaj sia supujo. Eble la supujo kreis nek11 utiman aspekton, sed ĝi estis flordesegnita kaj bela kaj preskaŭ similis al iu speco de laŭmoda, somera ĉapelo. La sola afero pri kiu oni povis plendi, estis, ke ĝi iom tro kovris la okulojn de Emilo.

Kaj nun ek al Mariannelund.

img57

”Bone gardu etan Idan, dum ni estas for”, vokis la patrino de Emilo. Ŝi sidis sur la antaŭa benko kune kun la patro de Emilo. Sur la malantaŭa benko sidis Emilo kun la supujo. Kaj lia ’ĉepo’ kuŝis apud li sur la benko. Li ja devos porti ion sur la kapo, ankaŭ kiam li revenos hejmen. Kiel bone, ke li memoris pri tio!

”Kion mi preparos por vespermanĝo”, vokis Lina, ĝuste kiam la ĉaro ekrulis.

”Faru kion vi volas”, vokis la patrino de Emilo. ”Mi nun havas aliajn aferojn por pripensi”.

”Ni manĝu viando-supon, do’, diris Lina. Sed en la sama momento ŝi vidis ion flordesegnitan malaperi en la vojkurbo kaj ŝi memoris pri tio, kio okazis. Ŝi malgaje turnis sin al Alfredo kaj eta Ida.

”Mi pensas, ke ni devos manĝi sangopanon kaj lardon anstataŭe”, ŝi diris.

Emilo jam plurfoje vizitis Mariannelundon. Kutime li ŝatis sidi alte en la ĉevalĉaro kaj vidi kiel la vojo kurbiĝas kaj rigardi la farmojn, kiujn li pasis, kaj rigardi la infanojn, kiuj loĝis en la farmoj, kaj la hundojn, kiuj bojis ĉe la bariloj, kaj la ĉevalojn, kaj la bovinojn, kiuj paŝtis sin sur la paŝtejoj. Sed nun li tute ne amuziĝis. Nun li sidis tie kun la okuloj kovritaj per supujo kaj povis vidi nur pecon de siaj propraj butonaj botoj, kiuj aperis tra la mallarĝa fendo sub la rando de la supujo. La tutan tempon li devis demandi al sia patro: ’Kie ni nun estas?

Ĉu ni ankoraŭ pasis la patkuk-farmon? Ĉu ni baldaŭ atingos la porko-farmon?”

Emilo donis nomojn al ĉiuj farmoj laŭlonge de la vojo. La patkuk-farmo ricevis sian nomon, pro tio ke la du dikaj infanetoj de tiu farmo iam staris ĉe barilo kaj manĝis patkukojn, kiam Emilo pasis. Kaj la porko-farmo ricevis sian nomon pro amuza porketo, kies dorson Emilo kelkfoje gratis.

Sed nun Emilo sidis tute trista kaj rigardis al siaj butonaj botoj kaj vidis nek patkukojn nek amuzajn porkojn. Ne mirige, ke li ripetaĉis:

”Kie ni nun estas? Ĉu ni ne baldaŭ venos al Mariannelund?”

La atendejo de la kuracisto estis plena de homoj, kiam Emilo eniris kun sia supujo. Ĉiuj, kiuj sidis tie, tuj tre kompatis lin. Ili ja komprenis, ke okazis akcidento. Nur iu malica maljunulo ridegis, kvazaŭ estus plezuro fiksiĝi en supuloj.

”Hohoho”, diris la maljunulo, ”ĉu viaj oreloj suferas pro frosto, bubo? ”

”Ne,” diris Emilo.

img68

”Se ne, kial vi portas tiun aĵon sur via kapo”, demandis la maljunulo.

”Se mi ne portus, tiam miaj oreloj suferus pro frosto”, diris Emilo.

Li ankaŭ povis ŝerci, kvankam li estis eta.

Sed poste Emilo eniris la konsultejon de la kuracisto kaj la kuracisto ne ridis pri li. Li nur diris:

”Bonan tagon! Kion vi faras en tio?”

Emilo ja ne povis vidi la kuraciston, sed li tamen devis saluti lin, kaj tial li riverencis kiel plej profunden li kapablis kun la supujo sur la kapo. Sonis granda krako. Pan! oni aŭdis, kaj jen la supujo sur la planko frakasita en du partojn. Tiel forte batis Emilo la kapon kontraŭ la skribotablo de la kuracisto.

”Nun ni perdis kvar kronojn”, la patro de Emilo iom mallaŭte diris al la patrino de Emilo. Sed la kuracisto aŭdis tion.

img74

”Nu, vi tamen gajnis unu kronon”, li diris. ”Ĉar mi kutime postulas kvin kronojn, kiam mi eligas knabetojn el supujoj.

Kaj nun li mem eligis sin”.

Tiam la patro de Emilo ekĝojis kaj li estis danka al Emilo, kiu frakasis la supujon kaj gajnis unu kronon. Rapide li prenis la difektitan supujon kaj Emilon kaj la patrinon de Emilo kun si kaj foriris. Sed kiam ili eliris sur la straton, la patrino de Emilo diris:

”Imagu, ni denove gajnis unu kronon. Kion ni aĉetu per tio?”

”Ni ne aĉetos ion ajn”, diris la patro de Emilo. ”Tion ni ŝparos.

img80

Sed estas tute ĝuste, ke Emilo ricevu kvin oerojn por enmeti en sian ŝparujon hejme”.

Kaj li tuj elprenis el sia monujo kvinoeran moneron kaj donis ĝin al Emilo. Vi povas imagi kieI Emilo ĝojis. Kaj ili ekiris hejmen al Lönneberga. Emilo sidis sur la malantaŭa benko tute kontenta kun la monero en la mano kaj sia ’ĉepo’ sur la kapo kaj rigardis ĉiujn infanojn kaj hundojn kaj ĉevalojn kaj bovinojn kaj porkojn, kiujn ili pasis. Se Emilo estintus ordinara infano nenio pli okazus tiun tagon. Sed Emilo ne estis ordinara infano. Divenu, kion li faris! Subite, kiam li sidis tie en la ĉaro li enmetis la moneron en la buŝon, kaj kiam li pasis la porko-farmon, aŭdiĝis de la malantaŭa benko ”plop”, kiam Emilo glutis la moneron.

”Ho”, diris Emilo, ”kiel rapide tio malaperis!”

Nun la patrino de Emilo denove lamentadis.

”Ho kara, kiel ni eligos la moneron el la knabo? Ni devas reiri al la kuracisto”.

”Vere, vi elpensas aferojn bone”, diris la patro de Emilo.

”Ĉu ni pagos kvin kronojn al la kuracisto por rehavi kvin oerojn?

Kian ateston vi havis pri matematiko en la lernejo?”

Emilo restis trankvila. Li frapetis sian ventron kaj diris:

”Mi povas esti mia propra ŝparujo kaj konservi la moneron en la stomako same bone kiel hejme en la ŝparujo. Ankaŭ el ĝi oni ne povas eligi ion. Mi scias, ĉar mi jam provis per tranĉilo”.

Sed la patrino de Emilo ne cedis. Ŝi volis reiri al la kuracisto kun Emilo.

”Mi ne diris ion tiun fojon, kiam li manĝis ĉiujn butonojn de la pantalonoj”, ŝi rememorigis la patron de Emilo. ”Sed monero estas pli malfacile digestebla. Kredu min, povos esti danĝere!”

img86

Kaj ŝi sukcesis maltrankviligi la patron de Emilo tiel, ke li turnis la ĉevalon kaj reiris al Mariannelund. Ĉar ankaŭ la patro de Emilo bone zorgis pri sia knabo.

Spirmanke ili enkuris al la kuracisto.

”Ĉu vi ion forgesis?” demandis la kuracisto.

”Ne, estas nur, ke Emilo manĝis kvinoeran moneron”, diris la patro de Emilo.

”Se vi bonvolas iom operacii lin … por ĉirkaŭ kvar kronoj … vi povos ankaŭ reteni la moneron”.

Sed tiam Emilo ektuŝis la palton de la patro kaj flustris:

”Ne faru tion! Estas la miaj kvin oeroj.”

Kaj la kuracisto certe ne volis depreni la kvin oerojn de Emilo.

”Operacio ne necesas”, li diris. ”La monero aperos per si mem post kelkaj tagoj.”

”Sed vi povos manĝi kvin bulkojn”, diris la kuracisto, ”tiel ke la monero havos akompanon kaj ne vundos vian stomakon”.

img92

Estis beninda kuracisto, kaj li eĉ ne postulis pagon. La pa18 tro de Emilo estis tiel kontenta, ke lia vizaĝo kvazaŭ brilis, kiam li denove staris sur la strato kun Emilo kaj la patrino de Emilo.

Sed nun volis la patrino de Emilo tuj iri al la bakejo de la fraŭlinoj Andersson kaj aĉeti kvin bulkojn por Emilo.

”Absolute ne”, diris la patro de Emilo. ”Li ja havas bulkojn hejme”.

Emilo iom cerbumis. Li bone kapablis elpensi aferojn kaj li ankaŭ malsatis, tial li diris:

”Mi havas kvin oerojn deponitajn, kaj se mi nur povus atingi ilin. tiam mj mem aĉetus bulkojn”,

Li iom plu meditis kaj diris:

”Patro, ĉu vi ne povas prunti al mi kvin oerojn dum kelkaj tagoj? Vi rehavos ilin tutcerte!”

Tiam la patro de Emilo cedis kaj ili iris al la bakejo de la fraŭlinoj Andersson kaj aĉetis kvin bulkojn por Emilo, tre bongustajn bulkojn, rondajn kaj flavbrunajn kun sukero sure.

Emilo rapide formanĝis ilin.

”Tio estis la plej bona medikamento, kiun mi ricevis dum mia tuta vivo”, li diris.

Sed nun la patro de Emilo subite fariĝis tute gajpetola, ke li ne sciis, kion li faras.

”Ŝi ja ŝparis multe da mono hodiaŭ”, li diris kaj senhezite li aĉetis bonbonstangon je kvin oeroj por eta Ida hejme.

Rimarku, ke tio ĉi okazis en tiu tempo, kiam la infanoj ne zorgis pri tio, ĉu ili havis dentojn aŭ ne. Tiel stultaj kaj malsa ĝaj ili estis. Nuntempe la infanoj en Lönneberga ne manĝas bonbonojn, kaj tial ili havas bonajn dentojn!

img103

Poste Emilo kaj liaj gepatroj reiris al Katthult. Tuj kiam la patro de Emilo eniris la hejman pordon, eĉ antaŭ ol li demetis la palton kaj la ĉapelon, li ripargluis la supujon. Tio estis facile farita, ĉar ĝi frakasiĝis en nur du partojn. Lina tiel ekĝojis, ke ŝi ĉirkaŭsaltis kaj kriis al Alfredo, kiu ĵus maljungis la ĉevalon:

”Nun ni denove povas manĝi viando-supon en Katthult!”

Jes, Lina tiel pensis! Ĉu ŝi forgesis pri Emilo?

Tiun vesperon Emilo nekutime multe ludis kun eta Ida. Li konstruis ludodometon por ŝi inter la ŝtonoj en la paŝtejo.

Tion ŝi ŝatis. Kaj li nur iomete pinĉis ŝin ĉiun fojon, kiam li volis havi pecon de bombonstango.

Sed krepuskiĝis, kaj Emilo kaj eta Ida intencis enlitiĝi. lli eniris la kuirejon por vidi ĉu la patrino estas tie. Ŝi ne estis,

Neniu estis tie. Sole nur la supujo. Ĝi staris sur la tablo, ripa20 rita kaj belaspekta. Emilo kaj eta Ida staris rigardante la mirigan ujon, kiu vojaĝis la tutan tagon.

”Imagu, ĝis Mariannelund”, diris eta Ida. Kaj ŝi aldonis:

”Kiel vi faris Emilo, por ke via kapo estu en la ujo?”

”Estis facile”, diris Emilo. ”Mi faris tiamaniere”.

img109

Ĝuste tiam la patrino de Emilo eniris la kuirejon. Kaj la unua, kiun ŝi vidis, estis Emilo, kiu staras kun la kapo en la supujo. Emilo ŝovis la ujon, eta Ida kriis, ankaŭ Emilo kriis, ĉar nun li denove fiksiĝis same forte kiel antaŭe.

Tiam lia patrino prenis la fajrohokon kaj forte batis la supujon, tiel ke aŭdiĝis krako tra la tuta Lönneberga. Paf! oni aŭdis, kaj la supujo frakasiĝis en mil pecojn. La pecetoj falis kiel pluvo sur Emilon.

La patro de Emilo estis en la ŝafejo, sed li aŭdis la krakon kaj alrapidis.

Li haltis de la sojlo de la kuirejo. Kaj tie li staris silente, rigardante al Emilo kaj al la pecetoj kaj al la fajrohoko, kiun la patrino de Emilo tenis en la mano.

img115

Neniun vorton diris la patro de Emilo. Li nur turnis sin kaj reiris al la ŝafejo.

img116

Sed post du tagoj li ricevis kvin oerojn de Emilo. Tio almenaŭ estis iom da konsolo.

Jes, nun vi scias kia estis Emilo.

Estis marde, la 22-a de majo, kiam la aventuro pri la supujo okazis. Sed vi eble ankaŭ volas aŭdi ion pri tio, kio okazis …


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2022 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.