La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen  


LA BLANKA MALSANO

Aŭtoro: Karel Čapek

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

TRIA AKTO: LA MARŜALO

Unua bildo

Ĉe la Marŝalo

LA MARŜALO: Do en ĉefaj trajtoj –

LA MINISTRO POR PROPAGANDO: – ĉie disvastiĝas agitado kontraŭ la milito. Precipe la angla gazetaro… La angloj ĉiam terure timis malsanojn. La registaro ricevis petskribon kun multaj milionoj da subskriboj –

LA MARŜALO: Bone. Tiamaniere ili mem interne malforti ĝas. Plue!

LA MINISTRO: Ĉi-okaze eĉ la plej altaj rondoj bedaŭrinde deklaras sin por la paco; eĉ unu reĝa kortego –

LA MARŜALO: Tion mi scias.

LA MINISTRO: Ŝia majesto terure timas la blankan malsanon; ĝi ekkaptis ŝian onklinon. – La reĝo laŭdire preparas alvokon al ĉiuj registaroj de la mondo, ke ili sendu delegitojn al konferenco pri daŭra paco.

LA MARŜALO: Tio estus malagrabla. Ĉu ne eblus antaŭinterveni –?

LA MINISTRO: Ĉio jam tro multe progresis. La publika opinio de la tuta mondo furioze kontraŭstaros ĉiun militon. Tion kaŭzas la timo antaŭ la lepro, via ekscelenco. La homoj ne plu volas politikon, ili volas nur medikamenton, nur savon. – Ni ricevadas raportojn, ke eĉ ĉe ni oni parolas jam sufiĉe malkuraĝe – ja ni diru rekte kontraŭ la milito. Laŭdire pli valoras la sano ol iaj laŭroj –

LA MARŜALO: Kiaj malkuraĝuloj! Nun, kiam ni estas tiel preparitaj. – Tiel bonŝanca situacio prezentiĝas apenaŭ unu fojon dum cent jaroj! Diru, ĉu vi garantias al mi, ke oni subpremos ĉe min tiun… malmilitemon?

LA MINISTRO: Via ekscelenco, por longa tempo mi ne povas tion garantii. La junularo estas plena de entuziasmo kaj iros por vi tra fajro; sed inter la pli aĝaj homoj disvastiĝas angoro kaj timo –

LA MARŜALO: Mi pli bezonas la junajn.

LA MINISTRO: Certe, tamen la pli aĝaj estas… ekonomie pli fortaj. Krome ili ĉiam ankoraŭ havas en siaj manoj la gvidajn postenojn kaj altajn oficojn. En okazo de milito la radaro povus jen kaj jen ekgrinci. Nepre necesas trankviligi la publikon –

LA MARŜALO: Per kio?

LA MINISTRO: Devigi tiun doktoron, ke li disponigu sian medikamenton.

LA MARŜALO: Homo, eĉ se vi streĉus lin per turmentilo, ĉio estus vana. Mi konas lin.

LA MINISTRO: Ni havas niajn elprovitajn rimedojn por preminflui la homojn –

LA MARŜALO: – nur ke la rimedoj plej ofte finiĝas per la morto. Ne, dankon; ĉi-okaze tio ne farus bonan impreson.

LA MINISTRO: Tiuokaze restus nenio ol… eble nur por kelka tempo… cedi al la voĉoj por la paco –

LA MARŜALO: – kaj malprofiti la favoran situacion. Forstreku tion.

LA MINISTRO: Aŭ tiel rapide ekbategi, ke ne restu tempo al formiĝo de paca fronto. Tio signifas –

LA MARŜALO: – ekbategi tuj. Kaj ekbategi la plej malfortan lokon. Koncerne la kaŭzojn por ekmiliti –

LA MINISTRO: – ni havas ilin pretaj jam de longe. Insidoj kontraŭ nia ŝtato, sistemaj provokoj kaj tiel plu. En la ĝusta momento okazos ne tro grava politika atenco. – Poste sufiĉas ordoni multnombran arestigon kaj doni signon al la gazetaro. Fine okazos spontaneaj pormilitaj demonstracioj. – Mi garantias pri porpatruja entuziasmo – dum ne estas tro malfrue.

LA MARŜALO: – Mi dankas vin. Mi vidis, ke mi povas fidi al vi. – Fine! Dio, fine mi gvidos mian popolon al grandeco!

Kurteno.


Dua bildo

Antaŭ la leviĝo de la kurteno oni aŭdas militistajn marŝojn, trumpetojn kaj tamburojn, kiuj malaperas en la kreskanta entuziasmo de krieganta popolamaso.

La kurteno leviĝas. La laborĉambro de la Marŝalo.

Sur malfermita balkono parolas la MARŜALO al la popolamaso. Interne de la laborĉambro estas la FILINO DE LA MARŜALO kaj la JUNA BARONO KRŬG en soldata uniformo.

LA MARŜALO al la popolamaso: – en tiu ĉi momento, en kiu niaj arĝentaj aeroplanoj dissemas pereon super la urboj de niaj embuskemaj malamikoj – Entuziasma vokado – mi volas prirespondi al mia popolo mian plej sortoplenan paŝon. Vivu la marŝalo! Vivu nia glora marŝalo! Jes, mi komencis la militon, kaj mi komencis ĝin sen deklaro. Mi procedis tiel por ŝpari milojn da vivoj de viaj infanoj, kiuj en tiu ĉi momento gajnas sian unuan batalon, pli frue ol la malamiko povis rekonsciiĝi el sia konsterniĝo. Postfare mi petas nun vian konsenton.

– FRENEZA KRIADO: Jes! Jes! Ni konsentas! Vivu la marŝalo! – Plue, mi ekbatalis sen plia humiliga traktado kun tiu malgranda, mizera ŝtateto, kiu opiniis, ke ĝi povas senpune provoki kaj ofendi nian grandan popolon – Kolera kriado de la popolamaso. – kaj subfosi ĝian ordon kaj sekurecon per siaj pagitaj banditoj. Kriego de la popolamasoj: Mortigu ilin! Ek kontraŭ la perfiduloj! Pendigu ilin! Silenton! Per kriado ni ne liberiĝos de tiu malbono! Estis nur unu vojo: frakasi per pun-ekspedicio la ĝenan ŝtateton, kiu sisteme minacis nian pacon; ekstermi la malgrandan kaj malplivaloran popolon, kiu eĉ ne rajtas vivi; ekstermi ĝin, ĝi estu protektata de kiu ajn, – kaj nun la aliaj potencoj montru siajn kartojn! Mi nur diras, ke ni timas neniun! Laŭta kriado: Ni ne timas! Vivu la marŝalo! Vivu la milito! Mi sciis, ke vi subtenos min. Pro via honoro mi sendis mian admirindan armeon en la batalon. Kaj ankaŭ en via nomo mi malkaŝe deklaras antaŭ la mondo: Ni ne volis tiun ĉi militon, sed ni gajnos ĝin! Ni gajnos ĝin, ĉar tio estas la volo de Dio. – Ni gajnos ĝin – Li pugnobatas sian bruston. – ĉar ni pravas!… Ni pravas… Malpli forte: Ni… pravas… Laŭta kriado: Ni pravas! Vivu la milito! Vivu la marŝalo!

La marŝalo ŝanceliĝas for de la balkono kaj pugnobatas sian bruston: Ni pravas… Ni pravas… Ni pra… Ni…

KRŬG alkuras al li: Kio estas al vi, ekscelenco?

LA FILINO: Kio okazis al vi?

LA MARŜALO: Lasu min… Foriru… Li pugnobatos sian bruston. Ni pravas… Kio estas tio? Li malbutonumas sian jakon kaj palpas sian bruston. Ni… pravas… Li disŝiras sian ĉemizon. Rigardu… jen…

KRŬG: Montru! KRŬG kaj la FILINO kliniĝas al la brusto de la marŝalo.

LA MARŜALO: Jen ĉi tie mi sentas nenion… Ĝi estas kvazaŭ marmoro…

LA FILINO kun korpremo: Ho ne, paĉjo… Nenion vi havas tie, eĉ ne rigardu tien…

LA MARŜALO: Lasu min… Li palpas sian bruston. Sen sento… tute sen sento…

LA FILINO: Paĉjo, tio ne gravas… vi vidos! De ekstere kreskanta vokado: Marŝalo! Marŝalo! Marŝalo!

LA MARŜALO: Mi scias, kio estas tio. Iru, knabineto, iru… Lasu min…

DE EKSTERE VOKADO: Marŝalo! Ni volas la marŝalon!

LA MARŜALO: Jes… Mi iras jam. Li butonumas sian jakon.

Mi petas vin, infanoj, iru! Tio ne havas sencon, ke vi ĉi tie… Tio ĉi ne plu estas por vi. Marŝalo! Ni volas la marŝalon!

LA MARŜALO: Mi iras jam. Rekta li surpaŝas la balkonon, salutante per levita mano.

FRENEZA KRIADO: Vivu la marŝalo! Vivu la glora marŝolo! Vivu la milito!

La FILINO ekploras.

KRŬG: Tion vi ne darfas! Ĉu vi aŭdas, karulineto?…

LA FILINO: Paŭlo… la patro ja…

KRŬG: Mi scias; tamen vi nun ne darfas plori. Li alpaŝas la telefonon, febre foliumas en la nomaro kaj elturnas numeron. Halo… Ĉu la kortega konsilanto Sigelius? Ĉi tie Krüg. Venu tuj ĉi tien, en la palacon de la marŝalo. – Jes, al la marŝalo mem… Jes, blanka makuleto. Li formetas la aŭskultilon. Mi petas vin, Aneto, ne ploru!

DE EKSTERE VOKADO: Vivu la marŝalo! Vivu la milito! Vivu la armeo! Vivu la glora marŝalo!

LA MARŜALO revenas de la balkono: Ili tamen amas min… Tio estas granda tago. – Nu, ne ploru, etulino!

KRŬG: Via ekscelenco, mi permesis al mi alvoki la kortegan konsilanton Sigelius…

LA MARŜALO: Jes, Paŭlo, por ke mi malsanu laŭ sciencaj reguloj, ĉu? Li faras mangeston, kvazaŭ li volus diri: vana ĉiu klopodo! Ĉu venis ankoraŭ neniuj sciigoj… pri niaj aeroplanoj?

De ekstere aŭdiĝas kantado kaj militista muziko.

LA MARŜALO: Ĉu vi aŭdas ilin? Kiel ili ĝojegas. – Fine mi faris el ili popolon! Li palpas sub la jakon. Strange… Ĝi estas malvarma kvazaŭ marmoro. Kvazaŭ tio ne plu estus mi –

DE EKSTERE: Marŝalo! Marŝalo! Marŝalo!

LA MARŜALO: Mi iras jam… mi iras jam… Li ŝanceliĝas al la balkono.

KRŬG: Permesu, via ekscelenco. Li kuras sur la balkonon kaj mansignas, por ke la popolamaso silentiĝu. Lia ekscelenco la sinjoro marŝalo dankas vin. Ĵus li foriris al sia laboro. Vivu la marŝalo! Vivu la milito! Vivu la glora marŝalo!

LA MARŜALO: Li estas bona knabo… La maljunan Krüg mi tre ŝatis. Li eksidas. Ho la kompatinda barono Krüg! Kia kompatindulo… kia kompatindulo…

KRŬG revenas de la balkono: Mi petas vin, Aneto. – Li montras al la fenestro. Ili ambaŭ malsuprentiras la pezajn kurtenojn kaj eklumigas la lampon sur la tablo.

Krepusko kaj silento, de ekstere aŭdiĝas obtuza kantado kaj militistaj marŝoj.

LA MARŜALO: Jes. Nun almenaŭ tio aspektas ĉi tie kiel ĉe malsanulo.

LA FILINO eksidas ĉe liaj piedoj: Vi ne estos malsana. Venos la plej eminentaj doktoroj en la mondo kaj resanigos vin. Paĉjo, nun vi devas enlitiĝi –

LA MARŜALO: Ne, ne, mi ne povas ja malsani. Mi devas gvidi la militon, knabineto. Vi vidos, ke mi eĉ ne pensos pri tio. – Nur nun, la momenton inter vi… mi nur iom ripozos. Tion kaŭzis la bruado. La homo fartas pli bone, se li povas kaŝi sin en la mallumo… kaj teni iun ĉe la mano, ĉu vi komprenas?… Sed tio pasos, vi vidos; mi devas fari la militon… Mi nur atendas la unuajn sciigojn. – Ĉu vi aŭdas, kiel ili kantas ekstere? Tio sonas kvazaŭ… de alia bordo.

KRŬG: Se tio ĝenus vian ekscelencon –

LA MARŜALO: Ne, lasu tion. Nun ĉie, ĉie flirtas standardoj… Mi devus veturi tra la urbo… montri min… kaj diri al ĉiuj, ke ni pravas, ni… ni… Batas sian bruston.

LA FILINO: Paĉjo, ne! Vi ne darfas pensi plu pri tio!

LA MARŜALO: Ne, mi ne darfas, filineto. Atendu, kiam mi rajdos antaŭ la soldatoj kiel venkinto… Vi ne vidis min, kiam post la lasta milito mi gvidis niajn soldatojn hejmen. Tiam vi estis ankoraŭ tre malgranda, ĉu ne? Sed nun vi vidos. – Atendu, kiel vi ĝojos! Paŭlo, la milito estas belega afero! Tio estas, por ni viroj, la plej grandioza afero! – Ekataku la dekstran flankon! Ĉirkaŭigu ĝin! Ĵetu tien dek armeajn korpusojn!

LA ADJUTANTO en la pordo: La sinjoro kortega konsilanto Sigelius venis. Ĉu mi enkonduku lin ĉi tien?

LA MARŜALO: Kion… Kion li volas?

LA FILINO: Konduku lin… en la dormoĉambron de la paĉjo.

LA ADJUTANTO: Mi petas. Li malaperas.

LA MARŜALO: Jes, mi scias jam. La plej kapablaj doktoroj de la mondo, ĉu ne?… Li ekstaras. Domaĝe. Kun vi mi sentis min pli bone.

LA FILINO akompanas lin al la pordo: Vi ne darfas timi, paĉjo.

LA MARŜALO: Kion? – Marŝalo ne timas, knabineto. Marŝalo… havas sian mision. Li eliras.

Silento. Nur de ekstere aŭdiĝas militista marŝo.

KRŬG: Ploru, Aneto, ploru! Nun vi darfas!

LA FILINO: Aŭdu, Paŭlo – eble li efektive havas ian mision. – Al li eble povas efektive nenio okazi!

KRŬG: – Tio estas terura, Aneto! Tiel progresinta stadio… Pro dio, kiel eblas, ke li ne pli frue sciis pri tio?

LA FILINO: Ĉar… ĉar li entute ne pensis pri si… Li estis tiel certa… Ŝi plorsingultas kaj apogas sin al la kameno.

KRŬG: Aneto, hodiaŭ vespere mi ekservos ĉe mia regimento.

LA FILINO: Vi ne devas ja – KRŬG: En nia familio oni kutimas plenumi siajn devojn. Tia tradicio, ĉu vi komprenas?

LA FILINO: Sed la milito ne povas ja longe daŭri! Paĉjo diris, ke post kelkaj tagoj…

KRŬG: Eble. Tamen ĉiuokaze… ioman tempon vi estos ĉi tie sola. Vi devas esti brava, Aneto.

LA FILINO: Mi estos.

LA ADJUTANTO eniras: Perradiaj depeŝoj, mi petas.

KRŬG: Metu ilin sur la tablon de sinjoro marŝalo.

LA ADJUTANTO: Mi petas. Li metas la radiogramojn sur la tablon kaj malaperas.

LA FILINO: Paŭlo… kion mi faru?

KRŬG: Momenton. Li iras al la tablo kaj esploras la depeŝojn. Pardonu, mi ne rajtas, tamen… Tio estas nekredebla! Tia malgranda nacio –

LA FILINO: Kion ili faras?

KRŬG: Ili komencis defendi sin. Kiel obstinaj koboldoj. Ni havas sukcesojn, tamen la atako kontraŭ la ĉefurbo malsukcesis. Ni perdis tie okdek aeroplanojn… La tankoj renkontis fortan kontraŭstaron –

LA FILINO: Ĉu tio estas malbona?

KRŬG: Minimume tio estas tempoperdo. Dume povas veni helpo, ĉu vi komprenas? La marŝalo verŝajne supozis, ke sufiĉos la unua atakpuŝo – Jen du grandpotencoj sendas al ni ultimatojn. – Ili ordonis jam mobilizadon. Jesuo, kiel rapide! Tri, kvar… kvin ultimatoj samtempe –

LA FILINO: Do propre… malfavoraj sciigoj, ĉu?

KRŬG: Laŭ mia opinio, tre malfavoraj, Aneto.

LA FILINO: Ĉu ni montru ilin al li?

KRŬG: Ni devas. Ne timu, knabino, la marŝalo estas forta. – Tian homon ne rompas malsano. Vi vidos, kiel li kliniĝos nun super la milit-mapo kaj forgesos ĉion… Li estas soldato. Starigu lin antaŭ la faŭkoj de pafiloj kaj li eĉ ne ekpalpebrumos…

En la laborĉambron ŝanceliĝas la MARŜALO vestita per flirtanta nokto-surtuto.

LA MARŜALO plorsingultas: Jesuo Dio en la ĉielo… Kristo… Kristo Jesuo… Jesuo Kristo krucumita!…

LA FILINO: Paĉjo!

KRŬG: kuras al li: Via ekscelenco, konsciiĝu. – Li kondukas lin al apogseĝo.

LA MARŜALO: Iru ambaŭ for! Iru for! Tio pasos… post momento… Dio mia, mia Jesuo Kristo… Ankoraŭ ses semajnojn… Nur ses semajnojn, diris la doktoro. – Kaj poste tiu fino… tiu fino… Jesuo Kristo! Kial oni ne scias imagi tion pli frue! Nur kiam oni spertas tion sur si mem… Jesuo Kristo, kompatu!

KRŬG signas al Aneto, ke ŝi lasu la aferon al li: Via ekscelenco, alvenis depeŝoj de la batalkampo.

LA MARŜALO: Kio?… Lasu min nun, mi ne povas… Vi ĉiuj iru for! Ĉu vi ne vidas, homoj, ĉu vi ne vidas?…

KRŬG: Via ekscelenco, alvenis malbonaj depeŝoj.

LA MARŜALO: Kiel? – Donu ilin! Li prenas la depeŝojn kaj silente studas ilin. Tio kompreneble… ŝanĝas la situacion. Li ekstaras. Voku ĉi tien… ne, neniun. Mi skribe sciigos miajn ordonojn. Li eksidas al sia skribotablo.

KRŬG stariĝas apud li. La FILINO staras senmove kaj pregas. De ekstere aŭdiĝas kantado.

LA MARŜALO skribas rapide: Mobilizi pluajn kontingentojn!

KRŬG prenas de li da folion: Jes, via ekscelenco.

LA MARŜALO skribas tiel, ke li rompas la krajonon. KRŬG donas al li alian: Ordonoj por la flugarmeo.

KRŬG prenas de li la folion: Jes, sinjoro marŝalo.

LA MARŜALO: Kaj jen. – Li febrece strekas ion. – Ne, tio ne estas ebla. Li ŝiras folion de notkajero, ĉifas kaj ĵetas ĝin en la korbon. Tion oni devas fari alimaniere. – Li skribas kaj denove embarasiĝas. Ne. Atendu momenton. Li metas la kapon sur la tablon.

KRŬG konfuzita rigardas al Aneto.

LA MARŜALO: – Dio, kompatu! Dio kompatu!

KRŬG: Via ekscelenco, mi atendas viajn pluajn ordonojn.

LA MARŜALO levas la kapon: Jes, tuj… Li ekstaras kaj ŝanceliĝas en la mezon de la scenejo. Mi do ordonas… Aneto, morgaŭ… morgaŭ mi persone ekokupos mian lokon frunte de la atakanta armeo. Mi mem gvidos ĉiujn operaciojn… Nome tio estas mia misio, ĉu vi scias? Kaj kiam ni estos venkintaj… mi rajdos antaŭ la soldatoj sur ĉevalo…

De ekstere aŭdiĝas militista marŝo.

LA MARŜALO: – inter amaso da ruboj. Nome tie estis ia ĉefurbo. Kaj mi rajdos, la karno jam de longe estos falinta de mi… mi havos jam nur la okulojn, tamen ĉiam ankoraŭ mi rajdos frunte de la soldatoj, skeleto sur blanka ĉevalo… Kaj la homoj vokos: Vivu la marŝalo! Vivu Lia Ekscelenco la Skeleto!

La FILINO plore ekĝemas kaj kovras sian vizaĝon per la manoj.

KRŬG: Vi ne darfas tiel paroli, marŝalo!

LA MARŜALO: Vi pravas, Paŭlo… Ne timu, tion mi ne ĝisatendos. Mi scias, kion mi faros. Morgaŭ… morgaŭ mi ekokupos mian lokon frunte de la soldatoj. Sed ne en la ĉefa tendo. Tie mi… eble… jam tro malbonodorus al miaj generaloj. Sed frunte de la atakanta armeo… kun la sabro en la mano… knaboj, sekvu min, ek! antaŭen! Kaj se mi mortfalos, Paŭlo… nome mi devas fali. Tiam la soldatoj almenaŭ venĝos sian marŝalon… Ili batalos kvazaŭ diabloj… Knaboj, antaŭen! Bajonetatako! Huraaa, knaboj, faru bravan laboron! Li batas sian bruston. Ni gajnis! Ni… Ni… Li palpas sian bruston. Mi… Aneto! Aneto, mi timas! –

LA FILINO patrinece forta, iras al li: Tion vi ne darfas, paĉjo. Jen sidiĝu kaj pensu pri nenio, ĉu vi komprenas?

Ŝi sidigas lin en apogseĝon.

LA MARŜALO: Jes, Mi ne darfas pensi alie… alie… Nome, mi vidis tion en la kliniko… Unu homo volis ekstari, por saluti min… kaj jen… granda peco da karno falis de li… Jesuo Kristo! Jesuo Kristo. Ĉu ekzistas neniu sav-ebleco?

KRŬG interŝanĝas okulsignon kun la filino, kapsignas kaj iras al telefono. Li serĉas en la telefon-nomaro.

LA FILINO mankaresas la kapon de la marŝalo: Ne pensu nun pri tio, paĉjo. Ni ja ne forlasos vin. Vi resaniĝos ja. Pri tio zorgos ni, paĉjo. Vi devas resaniĝi, vi devas, vi simple devas! Diru, ke vi volas resani ĝi –

LA MARŜALO: Mi volas… Nome mi devas gajni la militon. Se mi havus almenaŭ duonjaron! Dio, almenaŭ jaron se mi havus por la milito!

KRŬG elturnis sur la telefono numeron.: Halo – ĉu doktoro Galén? – Ĉi tie Krüg. Doktoro, vi devas veni al la marŝalo. – Jes, li estas… tre grave malsana. Nur vi povas – Jes, mi komprenas. Via kondiĉo estas, ke… li faru pacon. Jes, mi diros tion al li. Bonvolu atendi ĉe la telefono. Li kovras la parolilon per la manplato.

LA MARŜALO eksaltas: Ne! Ne! Mi ne volas pacon! Mi devas fari mian militon. Nun mi ja ne plu povas nuligi. – Tio estus tia humiliĝo. – Vi freneziĝis, Paŭlo! Mi devas ja gajni la militon! Ni pravas – KRŬG: Ne, ni ne pravas, sinjoro marŝalo.

LA MARŜALO: – Mi scias, junulo, ke ni ne pravas; sed mi volas, ke mia popolo venku! Ne mi gravas, homo, sed nur ĝi, la popolo… En la nomo de la popolo… Kuŝigu ĝin, Paŭlo, kuŝigu ĝin; mi povas… morti por mia popolo.

KRŬG donas la telefonon al Aneto: Jes, vi povas, sinjoro; sed kio okazos poste?

LA MARŜALO: Ĉu post mia morto? – Mia knabo, kun tio oni devas kalkuli, ke mi estas mortema, ĉu ne?

KRŬG: Sed vi ne kalkulis kun tio, sinjoro. Neniu povas anstataŭi vin – dum la milito. Vi faris el vi la unusolan kapon. – Sen vi ni estos venkitaj. Sen vi ekestos ĥaoso. Dio gardu nin antaŭ tio, kio nun venus post vi!

LA MARŜALO: Vi pravas, Paŭlo; mi – ne darfas foriri dum la milito. Antaŭe mi devas gajni la militon.

KRŬG: La milito… ne estos finita dum ses semajnoj, sinjoro marŝalo.

LA MARŜALO: Estas vero, dum ses semajnoj… Dio ne devus fari tion al mi! Dio… ne devus… permesi tion… Jesuo Kristo, kion mi faru?

KRŬG: Malebligi la ĥaoson, sinjoro. Tio estas nun… via tasko. – Aneto –

LA FILINO en la telefonon: Doktoro ĉu vi aŭdas? – Mi estas lia filino. Ĉu vi venos? – Jes, li plenumos vian kondiĉon. Ne, li ankoraŭ ne diris tion, sed li povas fari nenion alian. – Ĉu vi venus tiuokaze? Kaj ĉu vi savos lin? Do mi diros al li. – Ŝi kovras la parolilon. Paĉjo, laŭdire sufiĉus, se vi dirus al li unu vorton –

LA MARŜALO: Ne, kuŝigu ĝin, Aneto. Mi – ne povas. Finite.

KRŬG trankvile: Mi petas pardonon. Via ekscelenco devas tion fari.

LA MARŜALO: Kion fari? Ĉu venigi al mi tiun – KRŬG: Jes.

LA MARŜALO: Kaj poste humile proponi pacon, ĉu? Returnen marŝigi la armeon, ĉu?

KRŬG: Jes.

LA MARŜALO: Kaj senkulpigi min… akcepti eĉ punon – KRŬG: – Jes.

LA MARŜALO: Tiel terure, tiel senlime humiligi mian popolon.

KRŬG: – Jes, sinjoro.

LA MARŜALO: Kaj poste tamen foriri, devige rezigni mian senhonorigitan oficon – KRŬG: Jes. Sed foriri meze de la paco, sinjoro.

LA MARŜALO: Ne! Ĉu vi aŭdas? Ne! Tion faru iu alia! Estas eĉ tro da tiuj, kiuj staris kontraŭ mi; ili nun montru. – Mi nur – eksiĝos de mia posteno; kaj iu alia proponu la senhonorigan pacon – KRŬG: Iu alia – ne povas fari tion, via ekscelenco.

LA MARŜALO: Kial?

KRŬG: Tio kaŭzus intercivitanan militon. Nur vi povas ordoni retiriĝon al la armeo –

LA MARŜALO: Do pereu la popolo, kiu ne kapablas regi sin mem! Ili lasu min foriri… ili helpu sin sen mi<– KRŬG: Tion vi instruis al ili, via ekscelenco.

LA MARŜALO: – Tiuokaze restas al oficiro… nur unu ebleco Li ekiras al la pordo.

KRŬG baras la vojon al li: Tion vi ne faros, sinjoro.

LA MARŜALO: Kion? Ĉu mi eble ne rajtas disponi pri mia vivo?

KRŬG: Ne, via ekscelenco. Vi devas ankoraŭ… fini la militon.

LA MARŜALO: Eble, ke vi pravas, junulo. – Aneto, li estas bona knabo, sed li havas tro da prudento. Neniam li faros ion grandan –

LA FILINO donas la aŭskultilon al li: Do, paĉjo –

LA MARŜALO forŝovas la aŭskultilon: Ne, knabineto. Mi ne volas. Mi ne scias plu, kial mi… vivu ankoraŭ.

LA FILINO: Mi petas vin, paĉjo! Mi petas vin anstataŭ ĉiuj lepruloj –

LA MARŜALO: Anstataŭ ĉiuj – Vi pravas, Aneto: jen estas ankoraŭ aliaj. – Jen estas ni, ni lepruloj! Milionoj da ni, lepruloj, sur la tuta mondo. – Estas vero, mi estas unu el ili. – Rigardu, mondo, rigardu, jen staras… la marŝalo de lepruloj; kaj ne plu frunte de militistaro, sed frunte de ĉiu dolora homa karno. – For, for de nia vojo, nun marŝas ni. – Ni, ni pravas, ni lepruloj; ni volas nur kompaton. – Donu, Aneto!

Li prenas la aŭskultilon.

LA MARŜALO: Halo, doktoro. – Jes, mi mem. – Jes. – Jes. Mi jam diris al vi, ke jes! – Bone. Dankon. Li remetas la aŭskultilon. Do, tio estas farita. Li estos ĉi tie… post kelkaj mi utoj.

LA FILINO: Dankon al dio! Ŝi ekploras pro ĝojo. Mi tiel ĝojas, paĉjo – tiel mi ĝojas, Paŭlo –

LA MARŜALO mankaresas ŝiajn harojn: Nu, iru. – Ĉu mi ankoraŭ ne naŭzas vin? – Mia kara, poste ni forveturos… kiam estos paco –

LA FILINO: Kiam vi resaniĝos –

LA MARŜALO: Jes, kiam ni ĉiuj resaniĝos. Kaj kiam mi ordigos la aferojn, mia kara. Tio estos malfacila, Paŭlo… Tuj kiam venos la doktoro! – Ni devas haltigi la ofensivon… kaj anonci al ĉiuj registaroj… Li prenas de sur la skribo-tablo siajn ordonojn kaj disŝiras ilin en pecetojn. Domaĝe, tio povis esti… bela, granda milito.

LA FILINO: Kaj vidu, paĉjo, supozeble neniam plu estos milito. Se vi likvidos la plej grandan armeon de la mondo –

LA MARŜALO: Jes, tio estis belega armeo, knabineto… Vi eĉ ne scias, kiel brila armeo tio estis. Dudek jarojn mi faris ĝin…

KRŬG: Vi faros pacon, sinjoro. Vi diros al la homoj, ke Dio instruis vin –

LA MARŜALO: Dio… Se mi efektive scius, ke Dio volas tion. – Paŭlo, tio estus ankaŭ misio, ĉu?

KRŬG: Jes, sinjoro. Tio estus… granda laboro.

LA MARŜALO: Mi scias, laboro por longa tempo. Mi konas ja la diplomatojn, mia knabo. Tamen, se mi vivos ankoraŭ kelkajn jarojn… Oni multe eltenas, se oni havas mision. Paco… Dio volas, ke mi faru pacon. – Aneto, diru tion… por ke mi sciu, kiel tio sonas.

LA FILINO: Dio volas, ke vi faru pacon, paĉjo.

LA MARŜALO: Vere, tio ne sonas malbone… Tio estus granda misio, ĉu ne, Aneto? Jam pro tio, ke en la mondo ĉesus la blanka malsano. – Tio estus giganta venko, ĉu ne? Fari pacon: tiuokaze nia popolo estus la unua inter ĉiuj. – Nu, tio estos laboro por longa tempo, sed se mi vivos… Nur se mi havos taskon de Dio! – Do, kie estas la doktoro, Aneto? Kie estas la doktoro?

Kurteno.


Tria bildo

Strato

POPOLAMASO kun standardoj.

Kantado, en kiun miksiĝas krioj: Vivu la marŝalo! Vivu la milito! Vivu la glora marŝalo!

LA FILO el la unua akto: Kaj ĉiuj samtempe: Vivu la milito!

LA POPOLAMASO: Vivu la milito!

LA FILO: Nin gvidas la marŝalo!

LA POPOLAMASO: Nin gvidas la marŝalo!

LA FILO: Vivu la marŝalo!

LA POPOLAMASO: La marŝalo! La marŝalo!

Hupado de aŭtomobilo, al kiu la manifestantoj baras la vojon.

D-RO GALÉN elkuras kun kofreto en la mano: Mi ĝiskuros piede… Permesu, mi petas… Mi petas, lasu min antaŭen… iu atendas min…

LA FILO: Civitano, voku: Vivu la marŝalo! Vivu la milito!

D-RO GALÉN: Ne! La milito ne! Ne darfas esti milito! Aŭskultu, ne, milito ne darfas esti!

EKKRIOJ: Kion li diras? – Perfidulo! – Malkuraĝulo! – Bategu lin!

D-RO GALÉN: Devas esti paco! Lasu min antaŭen. – Mi iras al la marŝalo –

EKKRIOJ: Li ofendis la marŝalon! – Sur la lanternon lin! – Mortigu lin!

La bruanta popolamaso ĉirkaŭfermas D-RON GALÉN.

Konfuza tumulto.

La popolamaso disiĝas. Sur la tero kuŝas D-RO GALÉN kaj lia kofreto.

LA FILO donas al li piedbaton: Ekstaru, fiulo! For vi, alie –

VIRO EL LA POPOLAMASO ekgenuas ĉe la kuŝanto: Haltu, civitano. Li estas morta.

LA FILO: Nenia domaĝo. Estas je unu perfidulo malpli. Vivu la marŝalo!

LA POPOLAMASO: Vivu la marŝalo! La marŝalo! La marŝalo!

LA FILO malfermas la kofreton: Jen, li estis ia doktoro! Li frakasas boteletojn plenajn de medikamentoj kaj distretas ilin. Jen! Vivu la milito! Vivu la marŝalo!

LA POPOLAMASO ruliĝas for: La marŝalo! La marŝalo! Vivu – la – marŝalo!

Kurteno.

FINO


<<  |  <


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.