La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Antaŭen  


LA BLANKA MALSANO

Aŭtoro: Karel Čapek

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Antaŭparolo de la Aŭtoro

La unuan instigon al tiu ĉi teatraĵo donis al mi antaŭ jaroj sugesto de amiko-kuracisto: doktoro, kiu malkovras novajn radiojn, kapablajn detrui pereigajn tumorojn, trovas inter ili radiojn de la morto; iliahelpe li iĝas aŭtokrato kaj fatala savonto de la mondo. El tiu ĉi sugesto fiksiĝis en mia memoro bildo de kuracisto, kiu laŭ sia maniero havas la sorton de la homaro en la manoj. Sed en la nuna tempo, estas tiom da homoj, kiuj havas aŭ volas havi en la manoj la sorton de popoloj aŭ de la homaro, ke nenio estus alloganta min aldoni al ili ankoraŭ unu ekzempleron, se ne efikus dua pli grava instigo: tio estas nia tempo mem.

Unu el la karakterizaj signoj de la postmilita homaro estas, ke ĝi forlasas tion, kion oni diversloke preskaŭ malŝate nomas humaneco; jen vorto ampleksanta pian estimon al homaj vivo kaj rajtoj, amon al libereco kaj paco, celadon al vero kaj justeco kaj al aliaj moralaj postuloj, kiuj estis ĝis nun rigardataj, konforme al la eŭropa tradicio, kiel senco de la homa evoluo. Kiel konate, ekregis kelkajn landojn kaj popolojn tute alia spirito; ne la homo, sed la klaso, ŝtato, popolo aŭ raso estas la por tanto de ĉiuj rajtoj kaj la unusola objekto de estimo, sed ĝuste tial de estimo plej alta: nenio estas super ĝi, kio morale limigus ĝin en ĝiaj volo kaj rajtoj. La ŝtato, popolo, reĝimo havas ĉiopovan aŭtoritaton; la individuo kun sia libera spirito kaj konscienco estas fizike kaj morale absolute subigita al la tiel nomata kolektiva reĝimo, kiu esence estas tamen pure aŭtokratia kaj perforte altrudita.

La spirito de la politika aŭtoritato en la nuna stato de la mondo atakeme luktas kun la eŭropa tradicio de morala kaj demokratia humaneco; tiu ĉi konflikto ludas jaron post jaro pli timigan rolon en internaciaj okazaĵoj, sed ĝi estas samtempe interna problemo de ĉiu popolo.

Ekstere ĝi plej klare manifestiĝas per daŭra militminaco en la nuna Eŭropo kaj per kreskanta emo al perforta kaj ruiniga solvo de politikaj problemoj.

Jes, la nunan mondkonflikton eblas difini ankaŭ per ekonomiaj kaj socialaj nocioj; oni povas klarigi ĝin ankaŭ per biologiaj terminoj kiel vivolukto; sed ĝia plej drama aspekto estas en la kolizio de du grandaj antagonismaj idealoj. Sur unu flanko estas la moralaj idealoj de tuthomara humaneco, demokratia libereco, tutmonda paco kaj estimo al ĉiu homa vivo kaj rajto. Sur la alia flanko estas la dinamismaj, kontraŭhumanecaj idealoj de povo, superrego kaj nacia aŭ alia ekspansio, por kiuj perforto estas bonvena rimedo kaj la homa vivo nura instrumento. Dirite per terminoj nun uzataj, ĝi estas konflikto de idealoj de demokratio kun idealoj de nelimigitaj kaj honoravidaj diktaturoj. Kaj ĝuste tiu ĉi konflikto en sia tragika aktualeco instigis min skribi la Blankan malsanon.

Anstataŭ la fikcia »blanka malsano« ĝi povus esti kancero aŭ alia malsano; sed la aŭtoro klopodis transloki en fikcian sferon kiom eble ĉiujn bildojn, ja eĉ la lokigon de sia teatraĵo por ke oni devu pensi nek pri efektiva malsano nek pri efektiva ŝtato aŭ reĝimo; krome li certagrade sentis la lepron simbole, kvazaŭ fantomon de profunda disfalo de la blanka raso; tia epidemio impresas la nunan homon kvazaŭ reveno al la pestepidemioj de la mezepoko. La aŭtoro intence rilatigis la tutan draman situacion de sia konflikto kun la temo de eksterma epidemio, ĉar homo malsana kaj mizera necese estas tipa objekto de humaneco; lia dependeco de afabla, morala reĝimo estas la plej profunda. Du grandaj mondkonceptoj lukte kunpuŝiĝas ĉi tie kvazaŭ super la dolorolito de la lepra homaro kaj en ilia konflikto decidiĝas pri ĝiaj vivo kaj morto. Tiu, kiu reprezentas la volon al povo, ne lasas haltigi sin sur sia vojo per kompato al homaj doloro kaj teruro; kaj tiu, kiu luktas kun li en la nomo de humaneco kaj estimo al vivo, rifuzas sian helpon al suferantoj, ĉar li mem fatale akceptas la senkompatan moralon de la batalo. Ankaŭ en la nomo de paco kaj humaneco oni mortigados kaj mortados po hekatomboj, se iam necesos decidi la konflikton per batalo. En mondo de militoj eĉ la Paco devas esti kruda kaj necedema batalanto.

Kaj male, la reprezentanto de povo kaj forto mem iĝas unu el tiuj, kiuj petegas homan helpon, dume la nehaltigebla meĥanismo de la masakro, kiun li ekfunkciigis, sensente ruliĝas trans li. Ĝuste en tio vidis la aŭtoro la senesperan pezon de la tutmonda konflikto, kiun ni travivas; en ĝi ne luktas simple nigro kun blanko, malbono kun bono, senrajto kun rajto; en ĝi kunpuŝi ĝas sur ambaŭ flankoj grandaj valoroj sed ankaŭ nepacigeblaj krudecoj; sed kion la konflikto endanĝerigas, tio estas la tuto de bono kaj rajto kaj homa vivo.

Fine ĝi estas la popolamaso sen grandeco kaj kunsento, kiu indiferente tretmortigas ambaŭ reprezentantojn de la malaj voloj. Jen homaro, kiun da humaneco volis savi, jen popolamasoj, kiujn la volo al povo volis gvidi al grandeco kaj gloro! Galén, jen vi havas viajn »ĉiujn homojn, Marŝalo, jen vi havas vian popolon, kaj ni ĉiuj, jen ni havas niajn historiajn konfliktojn, en kiuj la fina sukceso estas necerta, kaj kie estas nedubebla nur tio: ke ilin pagos per sango kaj doloro la Homo. Kia ajn estu la rezulto de la milito, kiu uraganas ĉe la finiĝo de la Blanka malsano, tio estas certa, ke la Homo restos en sia suferado ne savita.

La aŭtoro konscias, ke tiu ĉi ne evitebla tragika finiĝo ne signifas solvon; sed ĉar temas pri efektiva lukto, kiu okazas en niaj tempo kaj spaco inter efektivaj homaj fortoj, ni ne povas solvi ĝin per vortoj kaj ni devas lasi la solvon al la historio. Eble ni povas fidi ankaŭ la venontajn homojn, kiaj estas la du honestaj kaj prudentaj junaj homoj ĉe la finiĝo de la teatraĵo; sed la fina solvo restas al la politika kaj spirita historioj, kiujn ni partoprenas ne kiel nuraj rigardantoj, sed kiel kunbatalantoj kiuj devas scii, sur kiu flanko de la tutmonda drama konflikto estas la tuta rajto kaj la tuta vivo de malgranda popolo.


<<  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.