La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA BLANKA MALSANO

Aŭtoro: Karel Čapek

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

UNUA AKTO: LA KORTEGA KONSILANTO

Unua bildo

Tri lepruloj en bandaĝoj

LA UNUA LEPRULO: Pesto ĝi estas, pesto. En nia strato estas jam en ĉiu domo kelkaj pestuloj. Najbaro, mi diris, ankaŭ vi havas ja sur la mentono la blankan makulon; kaj li, ke tio ne gravas, ke li eĉ ne sentas ĝin. Kaj hodiaŭ jam falas karno-pecoj de li same kiel de mi. Pesto ĝi estas.

LA DUA LEPRULO: Nenia pesto, lepro ĝi estas. Oni nomas ĝin la blanka malsano, sed oni devus nomi ĝin puno. – Tia malsano ja ne povas ekesti per si mem; jen Dio punas nin.

LA TRIA LEPRULO: Dio Jesuo Kristo – Dio Jesuo Kristo – Dio Jesuo Kristo –

LA UNUA LEPRULO: Puno! puno! Mi scivolus, pro kio mi estu punata. Karulo, la vivo donis al mi ne tro multe da ĝuo. Da mizero jes! Tio estus stranga Dio, se li punus malriĉulojn, ĉu ne?

LA DUA LEPRULO: Atendu, vi vidos ja. Komence vi havas ĝin nur sur la haŭto, sed kiam ĝi ekmanĝegos vin interne kiel ĉi tiun, vi diros al vi, tio ne eblas, ke ĝi estas pro nenio, ĝi devas esti puno, ĝi devas havi iun kaŭzon –

LA TRIA LEPRULO: Jesuo… Jesuo Dio en la ĉielo…

LA UNUA LEPRULO: Nature, ke ĝi havas. Estis jam tro multe da homoj en la mondo, kaj tial duono de ni devas formortaĉi, por ke estu loko por la aliaj.Tiel estas. Vi estas bakisto kaj faros lokon al alia bakistaĉo. Kaj mi estas malriĉulo kaj faros lokon al alia malriĉulo, por ke iu alia mizeru kaj malsatu anstataŭ mi. Tial devis veni la pesto inter la homojn.

LA DUA LEPRULO: Nenia pesto, lepro. Ĉe pesto vi nigriĝus, karulo, sed ĉe lepro vi estas blanka kiel… nu, kiel kreto.

LA UNUA LEPRULO: Ĉu blanka, ĉu nigra, tio nun ne gravas; nur se mi ne tiel fiodorus.

LA TRIA LEPRULO: Dio Jesuo Kristo… Jesuo mia… Jesuo Kristo, kompatu min…

LA DUA LEPRULO: Vi ne plendu; vi estas bonŝanca, ĉar vi estas sola; sed kiam oni naŭzas siajn proprajn edzinon kaj infanojn. – La kompatinduloj, kiel ili eltenu kun mi! Kaj sur la mamo de la edzino aperis nun blanka makulo. – Najbare al ni loĝas tapetisto, kaj tiu veas tage kaj nokte, tage kaj nokte! –

LA TRIA LEPRULO: Jesuo – Jesuo – Jesuo…

LA UNUA LEPRULO: Silentaĉu! Kiu aŭskultu tion senĉese, vi – leprulo!

Kurteno.


Dua bildo

Laborĉambro de la kortega konsilanto profesoro doktoro Sigelius

LA KORTEGA KONSILANTO:… mi petas, sinjoro redaktoro; sed mi havas nur tri minutojn da tempo – vi scias ja, miaj pacientoj! Do kion vi havas sur la koro?

LA GAZETISTO: Sinjoro kortega konsilanto, nia gazeto dezirus informi la publikon el la plej kompetenta buŝo –

LA KORTEGA KONSILANTO: – pri la tiel nomata blanka malsano aŭ Peipinga lepro, mi scias. Bedaŭrinde oni skribas pri ĝi troege. Kaj tro laike, sinjoro. Laŭ mia opinio oni devas lasi la malsanojn al la kuracistoj. Skribu pri ili en la gazeto, kaj la plejparto de la legantaro tuj ekserĉos sur si la koncernajn simptomojn, ĉu ne?

LA GAZETISTO: Jes, sed nia gazeto ĝuste volus trankviligi la publikon –

LA KORTEGA KONSILANTO: Trankviligi? Homo, per kio vi volas trankviligi ĝin? – Rigardu, ĝi estas… danĝera malsano, kaj disvastiĝas kvazaŭ lavango. – Nu vere, oni febre laboras pri ĝi en ĉiuj klinikoj de la mondo, sed – li levas la ŝultrojn. Dume nia scienco estas senpova. Skribu, ke ĉe la unuaj simptomoj oni plenfide turnu sin al sia kuracisto, kaj jen ĉio.

LA GAZETISTO: Kaj ilia kuracisto –

LA KORTEGA KONSILANTO: – preskribos al ili ŝmiraĵon: al la malpli riĉaj kalian permanganaton kaj al la pli bonhavaj Peruan balzamon.

LA GAZETISTO: Ĉu tio helpas?

LA KORTEGA KONSILANTO: Jes, kontraŭ la fiodoro, kiam la vundoj malfermiĝis. Tio estas la dua stadio de la malsano.

LA GAZETISTO: Kaj la tria stadio?

LA KORTEGA KONSILANTO: Morfino, junulo. Nenio krom morfino. Kaj sufiĉe pri tio, ĉu ne? Ĝi estas aĉa malsano.

LA GAZETISTO: Kaj ĉu ĝi estas… tre infekta?

LA KORTEGA KONSILANTO per tono de preleganta profesoro: Kiel oni ĝin prenas. Nome ni ne konas la mikrobon, kiu komunikas nian malsanon; ni scias nur, ke ĝi eksterordinare rapide disvastiĝas; plue ke ĝi ne estas komunikebla al kiu ajn besto kaj ke ĝi ne estas inokulebla eĉ al homo – almenaŭ ne al juna homo; tiun belan eksperimenton faris sur si mem doktoro Hirota en Tokio. Ni batalas, amiko, ni batalas, sed kontraŭ nekonata malamiko. Vi povas skribi, ke en nia kliniko oni laboras pri la afero jam la trian jaron; pri nia malsano ni publikigis jam respektindan vicon de sciencaj artikoloj, kiuj estas ofte kaj laŭde citataj en la faka literaturo. – Li sonorigas. Ĝis nun oni nerefuteble konstatis – bedaŭrinde mi havas nur tri minutojn da tempo.

LA FLEGISTINO eniras: Kion ordonas, sinjoro kortega konsilanto?

LA KORTEGA KONSILANTO: Preparu por la sinjoro redaktoro la sciencajn publikaĵojn de nia kliniko.

LA FLEGISTINO: Jes!

LA KORTEGA KONSILANTO: Vi povas mencii ilin, juna amiko. Tio trankviligos la publikon, kiam ĝi vidos, kiel streĉe oni batalas ĉe ni kontraŭ la tiel nomata Peipinga lepro. Ni kompreneble ne nomas ĝin lepro. La lepro estas haŭtmalsano, dume nia malsano estas pure interna. La sinjoroj kolegoj el la kliniko por haŭtmalsanoj ja ankaŭ pretendas la rajton prelegi pri ĝi, sed – nu, ni lasu tion. Nia malsano, sinjoro, ne estas ia skabio. Vi povas trankviligi la publikon, ke ne temas pri lepro. Kia aroga penso kompari tian lepron kun nia malsano!

LA GAZETISTO: Ĉu ĝi… estas pli danĝera malsano ol la lepro?

LA KORTEGA KONSILANTO: Nu nature. Multe pli danĝera kaj multe pli interesa. Nur la unuaj simptomoj rememorigas la ordinaran lepron: malgranda blanka makuleto ie sur la surfaco de la korpo, malvarmeta kiel marmoro kaj tute sensentiĝinta – tiel nomata macula marmorea; tial oni nomas ĝin la blanka malsano; sed ĝia plua evoluo estas tute karakteriza kaj diferenca de la ordinara leprosis maculosa. Ni nomas ĝin simple la malsano de Ĉeng aŭ Morbus Tshengi. Doktoro Ĉeng, disĉiplo de Charcot kaj kompreneble ankaŭ internisto kiel unua priskribis kelkajn ĝiajn kazojn en la Peipinga malsanulejo. Tre bela publikaĵo, sinjoro; mi raportis pri ĝi jam en la jaro dudektri, kiam ankoraŭ neniu eĉ scietis, ke la malsano de Ĉeng foje iĝos pandemio.

LA GAZETISTO: Kio, mi petas?

LA KORTEGA KONSILANTO: Pandemio. Tio estas malsano, kiu ekkaptas kvazaŭ lavango la tutan mondon. En Ĉinujo, sinjoro, ekaperas preskaŭ ĉiujare nova interesa malsano – tion kaŭzas la mizero; sed neniu havis ĝis nun tian sukceson kiel la malsano de Ĉeng. Ĝi estas simple la malsano de la hodiaŭo. Ĝis nun ĝi pereigis supraĵe kalkulite kvin milionojn da homoj, proksimume dek du milionoj akute malsanas kaj minimume la triobla nombro kuras en la mondo kaj eĉ ne scias, ke ie sur la korpo ili jam havas marmorecan kaj ne sentokapablan makulon grandan apenaŭ kiel lento. – Kaj eĉ ne tri jaroj pasis, kiam la malsano aperis ĉe ni! Vi povas skribi, ke la unua kazo en Eŭropo estis diagnozita ĝuste en mia kliniko. Pri tio ni povas fieri, kamarado. Unu bela simptomo de la Ĉeng-malsano ricevis eĉ la nomon simptomo de Sigelius.

LA GAZETISTO skribas: Simptomo – de la sinjoro kortega konsilanto – profesoro doktoro Sigelius.

LA KORTEGA KONSILANTO: Jes, simptomo de Sigelius. Kiel vi vidas, ni laboras plenvapore. Ĝis nun oni konstatis, ke la Ĉeng-malsano atakas nur personojn proksimume kvardek-kvin ĝis kvindekjarajn aŭ pli aĝajn. La normalaj ŝanĝoj en la organismo, kiujn oni nomas maljuniĝado, supozeble prezentas al ĝi favoran grundon –

LA GAZETISTO: Tio estas eksterordinare interesa.

LA KORTEGA KONSILANTO: Ĉu vi opinias? – Kiom vi aĝas?

LA GAZETISTO: Tridek, mi petas.

LA KORTEGA KONSILANTO: Nu tial. Se vi estus pli aĝa, certe ĝi ne ŝajnus al vi… tiel interesa. Plue ni scias nepre certe, ke post la unua simptomo de la malsano estas prognosis infaustissima; la morto sekvas post tri ĝis kvin monatoj, ordinare pro ĝenerala sepso. – Laŭ mia opinio kaj laŭ la opinio de mia skolo, kiu ankoraŭ nun fieras pri tio, ke ĝi estas la kliniko de la granda Lilienthal, de mia mortinta bopatro, tion vi povus mencii, – do laŭ la opinio de la klasika skolo de Lilienthal estas Morbus Tshengi infekta malsano, kiun komunikas ĝis nun nekonata aganto; la inklino al ĝi koincidas kun la unuaj signoj de la korpa maljuniĝado; la simptomoj kaj la evoluo de la malsano – tion ni povus preterlasi, ĉu ne? Homo, tio estas nenio bela. Kio koncernas la kuracadon – sedativa tantum praescribere opportet.

LA GAZETISTO: Kiel, mi petas?

LA KORTEGA KONSILANTO: Ellasu tion, junulo, tio estas nur por doktoroj. Klasika recepto de la granda Lilienthal. Tio estis kuracisto, amiko! Se ni havus lin hodiaŭ! – Ĉu vi havas ankoraŭ iun demandon? Restas al mi nome nur tri minutoj da tempo.

LA GAZETISTO: Se la sinjoro kortega konsilanto permesus… nian legantaron certe plej multe interesus, kiel eblas gardi sin kontraŭ tiu malsano –

LA KORTEGA KONSILANTO: Kio – kio? Gardi sin? Neniel! Entute neniel! Li eksaltas. Homo, ĝi pereigos ja nin ĉiujn! Ĉiu, kiu aĝas pli ol kvardek jarojn, estas antaŭkondamnita – al vi tio estas indiferenta, vi, vi kun viaj stultaj tridek jaroj! Sed ni, ni homoj ĉe la apogeo de la vivo. – Venu ĉi tien! Ĉu vi vidas nenion sur mi? Ĉu mi ne havas ie en la vizaĝo blankan makulon? Kion? Ĉu ne ankoraŭ? Nu jen, ĉiutage, dekfoje ĉiutage mi rigardas en la spegulon. – Ho, jen viajn legantojn interesus do, kiel ili povus gardi sin kontraŭ putrado ĉe la viva korpo! Tion mi kredas, sinjoro; min ĝi ankaŭ interesus.

Li eksidas, la kapon en la manplatoj. Dio, kiel vana estas la homa scienco!

LA GAZETISTO: Sinjoro kortega konsilanto, ĉe la fino vi povus eble diri kelkajn esperigajn vortojn –

LA KORTEGA KONSILANTO: Jes. Skribu… skribu en la gazeton… ke ni devas akcepti ĝin kiel faton.

Sonoras telefono.

LA KORTEGA KONSILANTO levas la aŭskultilon: Halo… Jes. – Kion? – Vi scias ja, ke mi neniun akceptas. – Kuracisto? Kiel li nomiĝas? – Hm, doktoro Galén. Ĉu li havas ian rekomendon? Ne? Kion do li volas ĉe mi? – Mi petas vin, en la intereso de la scienco! Li ĝenu per tio mian duan asistanton; mi ne havas tempon por ia duba scienco. – Nu do sendu lin al mi, se jam kvinfoje li serĉis min; sed diru al li, ke mi havas nur tri minutojn da tempo. Jes. Li pendigas la aŭskultilon kaj ekstaras. Jen vi vidas, mia juna amiko. En tiaj cirkonstancoj oni koncentriĝu por scienca laboro!

LA GAZETISTO: Pardonu, sinjoro kortega konsilanto, ke mi rabis al vi tiom da multvalora tempo –

LA KORTEGA KONSILANTO: Ne domaĝas, kamarado, ne domaĝas. La scienco kaj la publiko devas reciproke servi sin. Se vi ion bezonus, turnu vin nur al mi. Donas al li la manon.

LA GAZETISTO: Respektan riverencon, sinjoro kortega konsilanto! Konstante riverencante li foriras.

LA KORTEGA KONSILANTO: Adiaŭ! Li eksidas ĉe la skribotablo.

Ekfrapo sur la pordon.

LA KORTEGA KONSILANTO prenas la plumon kaj skribas; post eta tempo: Eniru!

D-RO GALÉN eniras kaj embarasite haltas ĉe la pordo.

LA KORTEGA KONSILANTO skribas ne levinte la kapon. Post ioma tempo: Vi igas min atendi, sinjoro kolego.

D-RO GALÉN konfuziĝante balbutas: Pardonu, sinjoro kortega konsilanto… mi ne volis ĝeni… Mia nomo estas doktoro Galén…

LA KORTEGA KONSILANTO skribante: Tion mi scias. Kion vi deziras, sinjoro doktoro Galén?

D-RO GALÉN: Mi… mi havas nome malsanul-asekurejan klientaron, sinjoro kortega konsilanto… kiel oni kutimas diri, malriĉulan klientaron, ĉu ne… kaj pro tio mi havas okazon… vidi amason da kazoj, ĉu ne… ĉar… en la malriĉaj tavoloj… abundas malsanoj…

LA KORTEGA KONSILANTO: Kiel? Abundas?

D-RO GALÉN: Jes, disvastiĝas.

LA KORTEGA KONSILANTO: Ho tiel! Kuracisto neniam parolu en metaforoj, sinjoro kolego.

D-RO GALÉN: Jes, mi petas. Precipe en la lasta tempo… kiam la blanka malsano tiel disvastiĝas –

LA KORTEGA KONSILANTO: Morbus Tshengi, sinjoro kolego:

Sciencisto esprimiĝas precize kaj mallonge.

D-RO GALÉN: Kaj kiam oni vidas la mizeron… kiel la lepruloj putras ĉe la viva korpo… meze de la familio… la terura fiodoro, ĉu ne?…

LA KORTEGA KONSILANTO: Uzu rimedojn, kiuj forigas la fiodoron, sinjoro kolego.

D-RO GALÉN: Jes, sed oni volus savi la homojn! Mi havis centojn da kazoj… terurajn kazojn, sinjoro kortega konsilanto; kaj kiam mi tiel staris super ili… kun senpovaj manoj… preskaŭ malesperanta…

LA KORTEGA KONSILANTO: Tio estas manko, sinjoro kolego.

Kuracisto neniam malesperu.

D-RO GALÉN: Sed kiam ĝi estas tia teruraĵo, sinjoro kortega konsilanto! Kaj mi diris do al mi, ke io devas okazi… ke mi devas provi ion; por ke mi ne staru ĉi tie tute senutila. Mi kolektis do la tutan literaturon pri tiu malsano, sed la sinjoro kortega konsilanto pardonos… tie ĝi ne estas trovebla… tie, mi petas, ne…

LA KORTEGA KONSILANTO: Kio ne estas trovebla?

D-RO GALÉN: La ĝusta vojo, mi petas.

LA KORTEGA KONSILANTO formetas la plumon: Kaj vi konas ĝin, ĉu?

D-RO GALÉN: Jes. Nome mi opinias, ke mi konas ĝin.

LA KORTEGA KONSILANTO: Tiel do! Vi opinias! Supozeble vi havas pri la Ĉeng-malsano vian propran teorion, ĉu?

D-RO GALÉN: Jes, mi petas. Mian propran teorion…

LA KORTEGA KONSILANTO: Do tio sufiĉas al mi, sinjoro kolego Galén. Kiam oni ne scias kiel kuraci iun malsanon, oni elpensas almenaŭ teorion pri ĝi. Tion oni kutimas fari. Sed praktika kuracisto devas laŭ mia opinio prefere uzi elprovitajn rimedojn. Kial toleru viaj klientoj, ke vi elprovadu ĉe ili viajn dubindajn ideojn? Tiucele ekzistas klinikoj, sinjoro kolego.

D-RO GALÉN: Sed ĝuste pro tio mi –

LA KORTEGA KONSILANTO: Mi ne finparolis ankoraŭ, sinjoro doktoro Galén. Mi diris al vi, ke bedaŭrinde mi havas nur tri minutojn da tempo. Koncerne la Ĉengmalsanon mi rekomendus al vi diligente uzi rimedojn, kiuj forigas la fiodoron – kaj poste uzu morfinon, sinjoro kolego, precipe morfinon; finfine ni estas ĉi tie por mildigi suferojn – almenaŭ al la pagantaj klientoj. Jen ĉio, sinjoro kolego. Via vizito min ĝojigis. Li ekprenas la plumon.

D-RO GALÉN: Sed mi… sinjoro kortega konsilanto…

LA KORTEGA KONSILANTO: Ĉu vi deziras eble ankoraŭ ion?

D-RO GALÉN: Jes. Mi nome kapablas sukcese kuraci la blankan malsanon.

LA KORTEGA KONSILANTO skribas: Vi estas proksimume jam la dekdua homo, kiu venis kun tiu ĉi aserto al mi. Eĉ kelkaj kuracistoj estis inter ili.

D-RO GALÉN: Sed mi elprovis jam praktike mian metodon… en kelkcent kazoj, ĉu ne, kaj – montriĝis certaj rezultoj –

LA KORTEGA KONSILANTO: Kiom da procentoj de resaniĝoj?

D-RO GALÉN: Proksimume sesdek. Ĉe aliaj dudek mi ankoraŭ ne estas certa –

LA KORTEGA KONSILANTO formetas la plumon: Homo, se vi estus dirinta cent procentoj, mi tuj ordonus forkonduki vin kiel frenezulon aŭ ĉarlatanon. Kion mi faru kun vi? – Rigardu, sinjoro kolego, mi komprenas tion; trovi kuracilon kontraŭ la Ĉengmalsano, tiu imago estas alloga. Tio signifus famon, fabelan klientaron, la Nobel-premion kaj eble eĉ universitatan katedron, ĉu ne? Tiuokaze vi estus pli ol Pasteur, pli ol Koch, pli ol Lilienthal. – Vere, tio kapablas konfuzi al homo la kapon; domaĝe nur, ke similaj seniluziiĝoj estis jam multaj –

D-RO GALÉN: Mi elprovus mian metodon en via kliniko, sinjoro kortega konsilanto.

LA KORTEGA KONSILANTO: Ĉu en mia kliniko? Tio estas ja infaneca ideo. Vi estas – laŭdevene fremdulo, ĉu ne?

D-RO GALÉN: Jes, mi petas. Laŭdevene mi estas Greko el Pergamo.

LA KORTEGA KONSILANTO: Vidu do! Mi ne povas ja enlasi fremdulon en la ŝtatan klinikon de Lilienthal!

D-RO GALÉN: Sed mi estas ĉi-ŝtatano… jam de la infana ĝo…

LA KORTEGA KONSILANTO: Jes, sed la deveno, sinjoro kolego! La deveno!

D-RO GALÉN: Lilienthal estis ankaŭ… laŭdevene fremdulo, ĉu ne?…

LA KORTEGA KONSILANTO: Mi atentigas vin, sinjoro, ke la kortega konsilanto orda profesoro doktoro Lilienthal estis mia bopatro. Cetere nun estas alia tempo. Tion eble vi mem scias. – Krome, sinjoro doktoro Galén, mi tre dubas, ĉu la granda Lilienthal permesus labori en sia scienca instituto… al iu asekureja kuracisto. Pardonu!

D-RO GALÉN: Al mi li permesus labori ĉi tie, sinjoro kortega konsilanto. Mi estis iam lia asistanto –

 LA KORTEGA KONSILANTO eksaltas: Vi estis – Homo, kial vi ne diris tion tuj? Mi petas, kolego, sidiĝu! – Nur senceremonie, Galén. Jen kiel, vi estis do asistanto ĉe mia bopatro! Strange, mi ne memoras, ke li iam estus menciinta vin!

D-RO GALÉN sur la seĝo-rando: Li… li nome vokis min doktoro Infanulo.

LA KORTEGA KONSILANTO: Pro Dio, vi do estas doktoro Infanulo! Infanulo, jes – mia plej bona disĉiplo, diradis Lilienthal; kaj kia domaĝo pro la doktoro Infanulo! – Homo, kial vi ne restis ĉe li?

D-RO GALÉN: Estis diversaj kaŭzoj, sinjoro kortega konsilanto… la ĉefa… mi volis edziĝi… kaj kiel asistanto mi ne kapablus vivteni familion, ĉu ne?

LA KORTEGA KONSILANTO: Erara decido. Mi ĉiam diradas al miaj disĉiploj: se vi volas science labori, ne edziĝu; kaj se tamen, do nur riĉe. Al la scienco oni devas oferi sian privatan vivon. – Ĉu vi fumas, Galén?

D-RO GALÉN: Ne, mi dankas, mi – nome mi havas anginon pectoris…

LA KORTEGA KONSILANTO: Nu, nu, ĝi certe ne estas tiel grava! Montru, kamarado, mi rigardos!

D-RO GALÉN: Mi dankas, sinjoro kortega konsilanto, sed nun… mi eĉ ne pensas pri tio. Mi petus, ke mi rajtu en via kliniko… apliki mian metodon… ĉe kelkaj lepruloj, kiujn vi opinias perditaj…

LA KORTEGA KONSILANTO: Tiaj ili estas ĉiuj, Galén. Sed tio, kion vi postulas, estas malfacila, kredu, tre malfacila… Oni ne volonte vidus tion, kolego.

Sed ĉar tio estas vi, la plej ŝatata disĉiplo de mia bopatro – atendu, mi diros ion al vi: klarigu al ni la esencon de via metodo, kaj ni prikonsideros ĝin, ni eventuale elprovos ĝin klinike. Mi aranĝos nur, ke neniu nin ĝenu nun… etendas la manon por preni la telefonon.

D-RO GALÉN: Pardonu, mi petas, sinjoro kortega konsilanto, tamen… antaŭ ol ĝi estos klinike elprovita… mi diros al neniu, kiel mi kuracas la blankan malsanon. Mi petas, mi efektive ne povas.

LA KORTEGA KONSILANTO: Ĉu eĉ al mi ne?

D-RO GALÉN: Al neniu, mi petas. Tio efektive ne eblus.

LA KORTEGA KONSILANTO: Ĉu vi opinias tion serioze?

D-RO GALÉN: Tute serioze, sinjoro kortega konsilanto.

LA KORTEGA KONSILANTO: Nu, oni do povas nenion fari. Pardonu, Galén, tio estus kontraŭ la klinikaj reguloj kaj kontraŭ – kiel mi diru tion – D-RO GALÉN: – kontraŭ via scienca respondeco, mi scias. Tamen, mi petas, mi havas miajn kialojn…

LA KORTEGA KONSILANTO: Kiujn?

D-RO GALÉN: Sinjoro kortega konsilanto, mi ege bedaŭras… tamen mi dirus ilin nur pli poste.

LA KORTEGA KONSILANTO: Nu, kiel vi volas. En tiuj ĉi cirkonstancoj ni faros do punkton post la afero, ĉu? Malgraŭ tio mi ĝojas, ke mi persone konatiĝis kun vi, doktoro Infanulo.

D-RO GALÉN: Aŭskultu, ne faru tion! Vi devus enlasi min en la klinikon, sinjoro kortega konsilanto. Tion vi devus fari!

LA KORTEGA KONSILANTO: Kial?

D-RO GALÉN: Sinjoro kortega konsilanto, mi garantias pri mia kuracilo! Mian honorvorton! Rigardu, eĉ unu recidivon mi ne havas… Kaj jen leteroj de kolegoj… ili sendas al mi siajn leprulojn el la tuta kvartalo. El tia malriĉa kvartalo la publiko eĉ ne sciiĝas pri tio. Mi petas, bonvolu rigardi, sinjoro kortega konsilanto…

LA KORTEGA KONSILANTO: Mi ne havas intereson.

D-RO GALÉN: Mia dio, kia domaĝo… Do mi iru, ĉu ne?

LA KORTEGA KONSILANTO ekstaras: Jes. Mi bedaŭras.

D-RO GALÉN hezitas apud la pordo: Tia terura malsano… Sinjoro kortega konsilanto, eble vi mem iam…

LA KORTEGA KONSILANTO: Kion?

D-RO GALÉN: Nenion, mi nur… Eble eĉ la sinjoro kortega konsilanto povus iam bezoni tiun kuracilon.

LA KORTEGA KONSILANTO: Tion vi ne devis diri, Galén! Li iras tien kaj reen. Aĉa malsano, homo, tro aĉa malsano. Mi ne volus putri ĉe la viva korpo.

D-RO GALÉN: Tiam la sinjoro kortega konsilanto povos uzi sur si mem la rimedojn forigantajn la fiodoron.

LA KORTEGA KONSILANTO: Dankon! Montru la leterojn!

D-RO GALÉN: Jen, sinjoro kortega konsilanto –

LA KORTEGA KONSILANTO legas la leterojn: Hm. Li ektusas. Ho jen. – Doktoro Stradella, li estas mia disĉiplo, ĉu ne? Tia longulo, ĉu ne?

D-RO GALÉN: Jes, sinjoro kortega konsilanto. Ega longulo.

LA KORTEGA KONSILANTO legas plue: Jen kiel! Li balancas la kapon. Damnite, kolego. – Kvankam ili estas nur praktikuloj, tamen – Homo, tiam vi havus ja fabelajn rezultojn! – Aŭskultu, Galén, mi havas ideon. – Ĉar tio estas vi, mi mem provus vian metodon ĉe kelkaj kazoj. Pli vi ne povas ja postuli, ĉu?

D-RO GALÉN: Ne, sed… Mi scias, ke tio estus ega honoro por mi, sed…

LA KORTEGA KONSILANTO: Sed vi volas apliki vian metodon provizore mem, ĉu?

D-RO GALÉN: Jes, sinjoro kortega konsilanto. Mi tre ŝatus… en la kliniko… praktiki ĝin mem.

LA KORTEGA KONSILANTO: Kaj ĉu vi poste publikigos ĝin?

D-RO GALÉN: Jes, propre… sub certaj kondiĉoj, ĉu ne?

LA KORTEGA KONSILANTO: Sub kiuj kondiĉoj?

D-RO GALÉN: – Mi sciigus ilin pli poste, sinjoro kortega konsilanto.

LA KORTEGA KONSILANTO eksidas ĉe la tablo: Mi komprenas.

Do vi volus, ke mia kliniko nur konfirmu vian metodon, sed ĝian pluan aplikadon vi rezervus por vi mem. Proksimume tiel vi imagas tion, ĉu?

D-RO GALÉN: Jes, sinjoro kortega konsilanto. Nome…

LA KORTEGA KONSILANTO: Atendu. Tio estas senlima arogaĵo postuli ion similan de la kliniko de Lilienthal, sinjoro doktoro Galén, kaj mi emegas ĵeti vin propramane de sur la ŝtuparo. Mi komprenas ja, ke ĉiu kuracisto volas profiti ion per sia arto; sed fari el kuraca procedo sian negocan sekreton, tio ne estas agado inda al kuracisto, sed al surstrata marĉandistaĉo, ĉarlatano kaj fuŝkuracisto. Unue tio estas, sinjoro kolego, malhoma rilate la suferantan homaron, kaj due –

D-RO GALÉN: Sed mi, sinjoro kortega konsilanto –

LA KORTEGA KONSILANTO: Momenton, mi petas. Due tio estas ekstreme malkolegeca al la ceteraj kuracistoj. Ankaŭ ili volas sanigi siajn klientojn, sinjoro kolego; per tio ili sin ja vivtenas. Tiel statas la afero. Vi konsideras vian metodon kiel aferon de via privata profito; mi devas konsideri ĝin – bedaŭrinde – kiel sciencisto kaj kiel kuracisto, kiu konscias pri sia devo al la homaro. Niaj vidpunktoj principe diverĝas, sinjoro doktoro Galén. Momenton. Li prenas la telefonon. Sendu al mi ĉi tien la unuan asistanton. Jes, tuj. Formetas la aŭskultilon. Tio estas ja skandalo, kiel profunde sinkis la kuracista moralo! Ĉiumomente aperas mirakla doktoro, kiu draŝas monon el sia dubinda sekreta metodo; sed la intenco krome fari al si reklamon en scienca kliniko, tian senhontaĵon, sinjoro kolego, mi ankoraŭ ne spertis.

Ekfrapo sur la pordon.

LA KORTEGA KONSILANTO: Eniru!

LA UNUA ASISTANTO eniras: La sinjoro kortega konsilanto vokis min…

LA KORTEGA KONSILANTO: Venu ĉi tien. En kiuj ĉambroj ni havas Morbus Tshengi?

LA UNUA ASISTANTO: En preskaŭ ĉiuj, sinjoro kortega konsilanto. En la numeroj du, kvar, kvin…

LA KORTEGA KONSILANTO: Kaj la nepagantojn –?

LA UNUA ASISTANTO: La malriĉaj blankmalsanuloj estas en numero dek tri.

LA KORTEGA KONSILANTO: Kaj kiu deĵoras tie?

LA UNUA ASISTANTO: La dua asistanto, sinjoro kortega konsilanto.

LA KORTEGA KONSILANTO: Bone. Sinjoro unua asistanto, diru al la sinjoro dua asistanto, ke de hodiaŭ preskribos kaj faros ĉiujn kuracistajn intervenojn en numero dek tri kolego doktoro Galén. Tio estos liaj kazoj.

LA UNUA ASISTANTO: Laŭ via ordono, sinjoro kortega konsilanto, sed –

LA KORTEGA KONSILANTO: Kion? Kion vi volas diri?

LA UNUA ASISTANTO: Nenion, sinjoro kortega konsilanto.

LA KORTEGA KONSILANTO: Nu do! Mi opiniis, ke vi havas iajn kontraŭdirojn. Plue diru al la sinjoro dua asistanto, ke lin tute ne koncernos, kiel kaj per kio kolego Galén kuracos siajn kazojn. Tio estas mia persona deziro.

LA UNUA ASISTANTO: Laŭ via ordono, sinjoro kortega konsilanto.

LA KORTEGA KONSILANTO: Vi povas iri.

La asistanto foriras.

D-RO GALÉN: Mi eĉ ne scias… sinjoro kortega konsilanto… kiel mi danku al vi…

LA KORTEGA KONSILANTO: Ne necesas. Mi faras tion nur en la intereso de la medicina scienco, sinjoro kolego. Al ĝi devas cedi ĉio – eĉ la plej forta malinklino. Se vi volas, vi povas tuj rigardi vian numeron dek tri. Li ekprenas la telefonon. Supera flegistino, vi gvidos sinjoron doktoron Galén al numero dek tri. – Formetas la aŭskultilon. Kiom da tempo vi bezonos, sinjoro kolego?

D-RO GALÉN: Sufiĉos… ses semajnoj.

LA KORTEGA KONSILANTO: Ĉu? Ŝajnas, sinjoro doktoro Galén, ke vi volas sorĉi. Adiaŭ!

D-RO GALÉN dorseniras al la pordo: Mi estas efektive… senlime dankema al vi, sinjoro kortega konsilanto –

LA KORTEGA KONSILANTO: Multajn sukcesojn! Li ekprenas la plumon.

D-RO GALÉN konfuzita elŝovas sin eksteren.

LA KORTEGA KONSILANTO ĵetas la plumon sur la tablon: Mizera profitemulo! Li leviĝas kaj iras al la spegulo. Li atente esploras sian vizaĝon. Ne, nenio. Ĝis nun nenio.

Kurteno


Tria bildo

Familio ĉe la vesperlampo

LA PATRO legas gazeton: Denove artikolo pri tiu malsano! Se ili jam lasus nin trankvilaj kun tio! Oni havas dum la tuta tago sufiĉe de siaj propraj zorgoj –

LA PATRINO: La sinjorino en la tria etaĝo fartas laŭdire tre malbone. Neniu povas plu eĉ iri al ŝi… Ĉu vi ne flaris sur la ŝtuparo la fiodoron?

LA PATRO: Ne. Jen intervjuo kun la kortega konsilanto Sigelius. Tio estas mondfama eminentulo, panjo, al tiu mi fidas. Vi vidos, ke li konfirmos miajn vortojn.

LA PATRINO: Kiujn?

LA PATRO: Ke tio estas ĉarlatanaĵo, tiu lepro. Jen kaj jen iu kazo, kaj la gazetoj faras el tio sensacion. Kaj la homoj, kompreneble: kiam iu malsaniĝas pro nazkataro, tuj ili diras, ke li havas la blankan malsanon.

LA PATRINO: La fratino skribas al mi, ke ankaŭ ĉe ili ĝi ege disvastiĝas.

LA PATRO: Sensencaĵo. Tio estas jam paniko. – Tio estas interesa, ĉi tie Sigelius diras, ke la malsano venis el Ĉinujo. Jen, mi ĉiam diras: oni faru el Ĉinujo eŭropan kolonion, faru tie ordon kaj ni povos esti trankvilaj. Jen la sekvo, ĉar oni ankoraŭ nun toleras tiajn malprogresemajn landojn. Nuraj malsato kaj mizero, neniu higieno kaj simile: kaj la sekvo estas la lepro. – Li, Sigelius, ĉi tie skribas, ke ĝi tamen estas infekta malsano. Oni devus ion fari.

LA PATRINO: Kaj kion oni devus fari?

LA PATRO: Malliberigi la leprulojn kaj ne lasi ilin inter la homojn. Tuj kiam la blanka malsano montriĝas ĉe iu, for lin! Tio estas ja terura, panjo, ke oni lasas al ni supre en la domo la mortantan virinaĉon. Oni devas ja timi iri hejmen… krome la fiodoro sur la ŝtuparo…

LA PATRINO: Mi alportus al ŝi almenaŭ supon, kiam ŝi tie estas tiel sola.

LA PATRO: Ne aŭdacu! Ĝi estas ja infekta! Vi pro via mola koro ankoraŭ infektos nin. – Tio ankoraŭ mankus! Kaj ni devus malinfekti per io nian koridoron.

LA PATRINO: Per kio?

LA PATRO: Atendu. – Kia idioto!

LA PATRINO: Kiu?

LA PATRO: Tiu gazetisto! Jen li skribas. – Mi miras, ke oni ne konfiskis tion! Tion oni devus ja malpermesi, ke oni skribu tiajn stultaĵojn! Sed mi skribos al la redakcio, tion ili ne enkadrigos al si. Kia idioto!

LA PATRINO: Kion li skribas tie?

LA PATRO: Nu jen li skribas, ke neniu povas protekti sin kontraŭ tiu malsano… ke ĝi ekkaptos ĉiujn homojn proksimume kvindekjarajn…

LA PATRINO: Montru!

LA PATRO ĵetas la gazeton sur la tablon kaj kuras tien kaj reen en la ĉambro: Etcerbulo! Ĉu estas permesite tiel skribi? Neniam plu mi aĉetos tiun gazeton!

Mi montros al ili – tion mi al ili ne pardonos…

LA PATRINO legas: Sed paĉjo, tion ja diris tiu kortega konsilanto Sigelius!

LA PATRO: Sensencaĵo! Tio estas ja neebla, ĉe la nuna stato de la scienco kaj civilizeco. – Ĉu ni vivas en la mezepoko, ke eblas tiaj infektoj? Kaj ĉu kvindek jaroj estas ia aĝo? Ĉe ni ricevis tion kolego, kiu aĝas nur kvardek-kvin jarojn. – Tio estus stranga justeco, se tion devus ricevi nur homoj proksimume kvindekjaraj! Kial, mi demandas, kial –

LA FILINO kiu ĝis nun legis sur divano ronanon: Kial? Nu paĉjo! Ja pro tio, por ke fine liberiĝu loko por la junaj, ĉu ne? Ili ne scias ja kion komenci –

LA PATRO: Do tiel! Tio estas bela! Ĉu vi aŭdis tion, panjo?

Do vi ne rekonas, ke la gepatroj vivtenas vin, ke ili laboregas por vi, sed ili baras la vojon al vi, ĉu? Kaj okupas vian lokon, ĉu? Kaj per la lepro ili devus elmorti, por ke estu pli da loko por vi, la junaj, ĉu ne? Jen laŭdinda vidpunkto!

LA PATRINO: Nu paĉjo, tiel ŝi ne intencis tion!

LA PATRO: Ne, sed ŝi diris tion! Ĉu ne vere, estus en plena ordo, se viaj patro kaj patrino foriĝus en sia kvindeka jaro, ĉu ne vere, filineto?

LA FILINO: Vi prenas tion tuj persone –

LA PATRO: Kaj kiel mi prenu tion? Se vi tiel aprobas, ke ĉiuj kvindekjaruloj formortaĉu. – Mi do ne scias, kiel mi komprenu vian vidpunkton!

LA FILINO: Mi parolis ĝenerale, paĉjo. Juna homo trovas ja nun nenian ekzistadon – en la mondo simple ne estas tiom da postenoj. – Io devis jam okazi, por ke ni junaj povu fine vivi kaj fondi familiojn!

LA PATRINO: Tiurilate ŝi pravas, paĉjo!

LA PATRO: Ho jen, ŝi pravas! Kaj ni do pereaĉu pro vi en niaj plej bonaj jaroj, ĉu?

Eniras la FILO.

LA FILO: Halo, pri kio temas?

LA PATRINO: Pri nenio. La paĉjon ekscitis… li legis ion en la gazeto pri tiu malsano…

LA FILO: Nu kaj? Kio ekscitas lin ĉe ĝi?

LA FILINO: Mi diris nur, ke io devis jam veni, por ke liberiĝu loko al novaj homoj.

LA FILO: Kaj ĉu tio la paĉjon tiel ekscitas? Mirige. Tion diras ja ĉiu.

LA PATRO: Nome vi junaj, ĉu? Mi kredas, ke tio konvenas al vi!

LA FILO: Nu kompreneble, paĉjo. Se ne estus tiu lepro, mi vere ne scias, kio fariĝus el ni. Jen ĉi knabino eĉ edziniĝi ne povas, kaj mi. – Nu, mi devos nun akceli miajn universitatajn ekzamenojn.

LA PATRO: La plej urĝa tempo, junulo! La tempo estas tro serioza por nura oscedado.

LA FILO: Nu kio? Eĉ kun ekzamenoj oni nenion akiris. Nun supozeble ĉio pliboniĝos.

LA PATRO: Tuj kiam la homoj ĉirkaŭ la kvindeka jaro formortaĉos, ĉu ne?

LA FILO: Ĝuste. Nur ke tio daŭru ankoraŭ ioman tempon.

Kurteno.


Kvara bildo

Malsanuleja koridoro antaŭ la ĉambroj n-ro 12 kaj LA KORTEGA KONSILANTO antaŭ areto da profesoroj: Do mi petas, sinjoroj, jen ĝi estas. Par ici, chers confrères. Here we are, gentlemen. Ich bitte, meine verehrten Herren Kollegen hereinzutreten.

Li kondukas ilin en la ĉambron numero dek tri.

LA UNUA ASISTANTO: La aĝulo freneziĝis. Li nur: Galén vi, Galén ci – kaj nun li trenas ĉi tien eminentulojn el la tuta mondo, por ke ili rigardu la miraklojn. Sed kiam venos recidivoj, tio estos skandaleto, kamarado! Kaj ke la makuloj sur tiuj homoj reaperos, pri tio mi ĵuras.

LA DUA ASISTANTO: Kial?

LA UNUA ASISTANTO: Miaj spertoj ne estas ja nur de hodiaŭ, kolego. La medicino havas siajn limojn, jen mia opinio. La cerbo de la aĝulo moliĝas, se li kredas, ke ni povas resanigi iun. Amiko, mi estas ĉi tie jam la okan jaron; sed nun mi luis beletan akceptejon kaj komencos mian praktikon. Ĝuste nun estas fabela okazo, pro la lepro. Mi kuracos la Ĉeng-malsanon.

LA DUA ASISTANTO: Ĉu laŭ la Galén-metodo?

LA UNUA ASISTANTO: Laŭ la metodo de Lilienthalkliniko.

Mi ne estis ja ĉi tie ok jarojn pro nura plezuro, ĉu? Nun oni distrumpetos, ke ni havas iajn rezultojn!

LA DUA ASISTANTO: Sed Galén volvas sian metodon en grandan sekreton!

LA UNUA ASISTANTO: Galén iru al la diablo kun sia metodo! Homo, kun li mi entute ne parolas; sed de la flegistino el numero dek tri mi sciiĝis, ke li injektaĉas al siaj lepruloj ian mustard-koloran flavaĵon. Do mi kunmiksis kelkajn fortigajn kaj trankviligajn drogojn, kiujn oni preskribas al la blankuloj, kaj flavkolorigis tion. – Tute bona aĵo, kolego. Mi provis tion ĉe mi mem, nu, kaj nenio okazis, nenia malagrabla reakcio; kaj por kelka tempo la pacientoj fartas pli bone. – Do mi komencos per ĝi. Li aŭskultas ĉe la pordo. Jen, la aĝulo predikas. »La publikigon de nia metodo ni devas ankoraŭ prokrasti. –« Kia ruzulo! Li scias pri ĝi same tiom, kiom mi. – Nun li diras tion angle al tiuj mandarenoj. Jes, lingvojn li konas, la maljuna belulo; sian sciencan karieron li ricevis ja nur dote! Diablo, se Galén nur ne publikigus tion, antaŭ ol mi bone aranĝos mian praktikon!

LA DUA ASISTANTO: Kompreneble, poste ĉiu kuregos al li.

LA UNUA ASISTANTO: Nu kamarado, tion mi eĉ ne timas tiom. Galén devis honor-vorte promesi al la aĝulo, ke li ne uzos sian metodon al privataj kazoj, dum ĝi ne estos elprovita ĉi tie en la kliniko. Dume mi profitdone ekkomercos per la lepro –

LA DUA ASISTANTO: Kaj tiu Galén respektas sian honorvorton kiel – kiel –

LA UNUA ASISTANTO levas da ŝultrojn: Nu jes, frenezulo! Sian budon en la antaŭurbo li laŭdire eĉ fermis kaj entute ne profesias. – La flegistino el numero dek tri diris, ke li havas nenion plu eĉ por maĉi; laŭdire li portas en siaj poŝoj nur kelkajn bulkojn. – Ŝi volis alportadi manĝaĵon al li kiel al la malsanuloj, sed la administranto finigis tion; laŭdire li ne havas doktoron Galén en la listo, kaj fino. Li pravas.

LA DUA ASISTANTO: Mia panjo… sur ŝia nuko ĉi tie aperis blanka makulo. Do mi petis Galén-on, ke li esploru ŝin; kaj Galén, ke li ne povas, ke li ligis sin al Sigelius per sia honor-vorto –

LA UNUA ASISTANTO: Kia aĉulo! En tiu ĉi nekolega ago li perfekte respeguliĝas.

LA DUA ASISTANTO: Do mi iris al nia aĝulo, ke li parolu kun li kaj permesu al li tiun ĉi unusolan escepton… ke temas pri mia panjo –

LA UNUA ASISTANTO: Kaj kion li diris?

LA DUA ASISTANTO: »Sinjoro dua asistanto, en mia kliniko mi permesas neniun escepton. Adiaŭ.«

LA UNUA ASISTANTO: Tio karakterizas lin. La avaĉo estas kvazaŭ kvarco. Sed tiu Galén povus tion fari; por kio taŭgas honor-vortoj inter kolegoj, ĉu mi ne pravas? Aĉa mizerulo!

LA DUA ASISTANTO: Se ne temus ĝuste pri mia panjo… Ho kiom ŝi, la kompatindulino, ŝparegis, por ke mi povu finstudi la medicinon… Mi kredas, kolego, mi kredas, ke li resanigus ŝin!

LA UNUA ASISTANTO: Ĉu Galén? Ho! Ne babilu!

LA DUA ASISTANTO: Kolego, liaj rezultoj – nu vera miraklo!

El numero dek tri eliras areto da profesoroj kaj la KORTEGA KONSILANTO.

LA UNUA PROFESORO: I congratulate you, professor! Splendid! Splendid!

LA DUA PROFESORO: Wirklich überraschend! Ja, es ist erstaunlich!

LA TRIA PROFESORO: Mes félicitations, mon ami! C’est un miracle! La areto parolante ŝoviĝas plue.

LA KVARA PROFESORO: Momenton, sinjoro kolego. Mi gratulas vin al via brila sukceso.

LA KORTEGA KONSILANTO: Ho ne, kolego, ho ne. Tio estas sukceso de la Lilienthal-kliniko.

LA KVARA PROFESORO: Mi petas vin, kiu estis tiu vireto –

LA KORTEGA KONSILANTO: Ĉu en la ĉambro dek tri? Ho, tio estis doktoro, nu kiel li nomiĝas – Galén, se mi ne eraras.

LA KVARA PROFESORO: Ĉu via asistanto?

LA KORTEGA KONSILANTO: Ne, dio gardu min! Li venadas ĉi tien… li interesiĝas pri la Ĉeng-malsano. Li estas ankaŭ el la skolo de Lilienthal.

LA KVARA PROFESORO: Vere grandioza sukceso. Ĵus mi rememoras… mi havas pacienton… leprulon… kiun mi tre ŝatus resanigi. Ĝi estas… Li flustras al la kortega konsilanto en la orelon.

LA KORTEGA KONSILANTO ekfajfas: Ho, la kompatindulo!

LA KVARA PROFESORO: Ĉu vi permesus, ke mi sendu lin al vi?

LA KORTEGA KONSILANTO: Nu kompreneble, kolego, kompreneble! Diru nur, mi petas, al via sinjoro paciento, ke li anoncu sin ĉe mi. Kvankam ni ne aplikas ĝis nun nian metodon al privataj pacientoj

LA KVARA PROFESORO: Nature, mi plene konsentas, sinjoro kolego, sed –

LA KORTEGA KONSILANTO: – sed kiam mi povas komplezi vin –

LA KVARA PROFESORO: – kaj kiam temas pri tia paciento. – Bravo!

LA KORTEGA KONSILANTO: Tre volonte, sinjoro kolego, kun la plej granda plezuro. Ili foriras al la areto.

LA UNUA ASISTANTO: Ĉu vi aŭdis? Homo, jen abundos mono!

LA DUA ASISTANTO: Nu, kaj por mia panjo li ne volis tion fari.

LA UNUA ASISTANTO: Kamarado, ĉi tie estas mono kaj interrilatoj. – Fulmo-tondro, se mi ricevus tian pacienton!

D-RO GALÉN ŝovas la kapon el numero dek tri.

D-RO GALÉN: Ĉu ili jam foriris?

LA DUA ASISTANTO: Ĉu vi bezonas ion, sinjoro doktoro?

D-RO GALÉN: Ne, ne, dankon, sinjoro kolego… ĝentilan dankon…

LA UNUA ASISTANTO: Homo, venu! Sinjoro doktoro Galén pli ŝatus esti sola.

Ili ambaŭ foriras.

D-RO GALÉN ĉirkaŭrigardas kaj vidante, ke li estas sola, li elpoŝigas bulkon kaj ekmaĉas apogita al la pordo. La KORTEGA KONSILANTO revenas.

LA KORTEGA KONSILANTO: Bone, ke mi vidas vin, Galén. Mi devas elkore gratuli vin. Ni havas belegan sukceson, kolego. Grandiozan sukceson!

D-RO GALÉN glutas: Ni devas… eble ni devas ankoraŭ atendi, sinjoro kortega konsilanto…

LA KORTEGA KONSILANTO: Nu kompreneble, doktoro Infanulo, nu kompreneble! La rezultoj estas tamen tiel surprizigaj. – Por ke mi ne forgesu, vi ricevos privatan pacienton.

D-RO GALÉN: Sed mi… mi nome ne havas nun privatan praktikon…

LA KORTEGA KONSILANTO: Mi scias, kolego, mi scias kaj laŭdas vin pro tio. Dediĉi sin nur al scienca laboro, tio estas ĝusta. Sed tiun ĉi kazon mi por vi speciale elektis. Unuaranga paciento, kara Galén.

D-RO GALÉN: Mi ligis ja min per honor-vorto, sinjoro kortega konsilanto… ke mi ne aplikos mian metodon… nur ĉi tie en numero dek tri…

LA KORTEGA KONSILANTO: Tute ĝuste, kolego. Sed por tiu ĉi unu-sola kazo mi liberigos vin de via honorligo.

D-RO GALÉN: Sed mi… mi tamen respektos ĝin, sinjoro kortega konsilanto.

LA KORTEGA KONSILANTO: Kiel vi opinias tion, sinjoro kolego?

D-RO GALÉN: Ke mi neniun kuracos antaŭ ol mi finos ĉi tie mian laboron, ĉu ne?…

LA KORTEGA KONSILANTO: Mi atentigas vin, Galén, ke mi persone ligis min per promeso.

D-RO GALÉN: Mi ege bedaŭras, sed…

LA KORTEGA KONSILANTO: Mi opinias, sinjoro kolego, ke en mia kliniko la estro estas mi. Kaj la taskojn ĉi tie atribuas mi.

D-RO GALÉN: Se la sinjoro kortega konsilanto kuŝigus tiun sian pacienton en la numeron dek tri, tiuokaze jes… kompreneble…

LA KORTEGA KONSILANTO: Kien, homo?

D-RO GALÉN: En la ĉambron dek tri, sur la plankon. Mi tie ne plu havas liberan liton.

LA KORTEGA KONSILANTO: Sed tio nepre ne eblas, Galén! Tian pacienton ni ja ne povas enigi en klinikon! Tiu prefere mortus ol kuŝi inter tiuj ĉi. – Tre riĉa sinjoro, kamarado! Ne, tio ne eblas. Do, mi petas vin, doktoro Infanulo, ne faru naivaĵojn –

D-RO GALÉN: Mi kuracos nur en la ĉambro dek tri, sinjoro kortega konsilanto. Mi ligis min per mia vorto, ĉu ne?… Se la sinjoro kortega konsilanto permesus… la sinjoroj longe malhelpis min… Ĉu vi permesas, ke mi iru al miaj pacientoj?

LA KORTEGA KONSILANTO: Vi povas iri al la diablo, vi – vi –

D-RO GALÉN: Ĝentilan dankon.

Li englitas en ĉambron dek tri.

LA KORTEGA KONSILANTO: – Malbenita idioto. Tiel kompromiti min!

Alproksimiĝas la UNUA ASISTANTO.

LA UNUA ASISTANTO tusante: Se la sinjoro kortega konsilanto permesus… mi kontraŭvole kaptis kelkajn vortojn. – La konduto de la doktoro Galén estas skandala! Kaj jen mi ekpensis… Mi nome komponis injektaĵon, kiu laŭkolore similas la rimedon de doktoro Galén. Nu absoluta simileco, sinjoro kortega konsilanto.

LA KORTEGA KONSILANTO: Nu, kaj por kio ĝi?

LA UNUA ASISTANTO: Oni povus uzi ĝin… anstataŭ la ĝustaj injektaĵoj de doktoro Galén. Mi nome garantias, ke ĝi ne malutilas.

LA KORTEGA KONSILANTO: Kaj la saniga rezulto?

LA UNUA ASISTANTO: Ĝi enhavas fortigajn rimedojn, kiujn la sinjoro kortega konsilanto mem preskribas. La malsanuloj fartas por kelka tempo pli bone –

LA KORTEGA KONSILANTO: Sed la malsano progresas, ĉu?

LA UNUA ASISTANTO: La injektaĵoj de doktoro Galén restis en kelkaj kazoj ankaŭ senefikaj, sinjoro kortega konsilanto.

LA KORTEGA KONSILANTO: – Vi pravas, junulo. Sed profesoro Sigelius ne faras similaĵojn.

LA UNUA ASISTANTO: Tio estas konata, mi petas, sed – sinjoro kortega konsilanto, vi eble ne volonte rifuzus tiun aŭ alian pacienton, kiu estas grava por vi –

LA KORTEGA KONSILANTO: Jen vi ankaŭ pravas. Li elpoŝigas receptolibron kaj skribas. Kun malvarma malrespekto. Junulo, ĉu vi ne opinias, ke estas domaĝe pri vi por scienca laboro? Ĉu vi ne preferus komenci privatan praktikon?

LA UNUA ASISTANTO: Nome ĝuste nun mi intencas fari tion –

LA KORTEGA KONSILANTO: Tion mi konsilas al vi. Li donas al li la forŝiritan recepton. Kun tio vizitu survoje mian kolegon. Li prenos vin kun si… al paciento, ĉu vi komprenas?

LA UNUA ASISTANTO riverencas: Mian plej ĝentilan dankon, sinjoro kortega konsilanto!

LA KORTEGA KONSILANTO: Multan sukceson! Rapide foriras.

LA UNUA ASISTANTO skuetas al si mem la manon: Mi gratulas!… Mi gratulas al vi, karulo! Mi gratulas, sinjoro doktoro! Ni gajnis!

Kurteno.


Kvina bildo

La sama koridoro. Kordono da viroj en blankaj flegistaj kiteloj, tamen en pozo videble soldata LA OFICIALA SINJORO rigardas sian horloĝon.

LA DUA ASISTANTO alkuras senspire: Sinjoro komisaro, oni ĵus telefonis. – La sinjoro marŝalo jam enaŭtiĝis.

LA OFICIALA SINJORO: Do ankoraŭ unu fojon: ĉiuj ĉambroj kun malsanuloj –

LA DUA ASISTANTO: – estas ŝlositaj de la naŭa matene. La tuta personaro kunvenigita atendas malsupre en la vestiblo. Ankaŭ la ministro por publika higieno estas jam tie, mi devas rapidegi. – Li malaperas.

LA OFICIALA SINJORO komandas: Atentu! La viroj en flegistaj kiteloj starigas sin en »atentu-pozon«. Do la lastan fojon: Neniu rajtas trairi ĉi tie krom la sekvantaro de la ekscelenco! – Li komandas: Ripozu!

Hupo de aŭtomobilo.

LA OFICIALA SINJORO: Jen li alvenis! Li komandas: Atentu!

Li malaperas inter la kulisoj.

Silento. De ie malsupre oni aŭdas bonvenigan paroladon.

Du civiluloj rapide trairas la koridoron, la viroj en flegistaj kiteloj soldatmaniere salutas.

La MARŜALO alvenas en kamp-uniformo, ĉe lia unu flanko estas la KORTEGA KONSILANTO, ĉe la alia la MINISTRO POR LA PUBLIKA HIGIENO.

Post ili la sekvantaro, oficiroj, kuracistoj.

LA KORTEGA KONSILANTO: – jen, en numero dek du ni havas la kontrolpacientojn, kiuj ankaŭ malsanas je la Ĉeng-malsano; sed ni ne kuracas ilin per nia nova metodo, por ke ni povu kompari la atingitajn rezultojn –

LA MARŜALO: Mi komprenas. Ni rigardos ilin.

LA KORTEGA KONSILANTO: Via ekscelenco permesu, ke mi avertu vin. La malsano estas infekta. Krome tio estas terura aspekto – kaj neeltenebla fiodoro malgraŭ ĉiuj aranĝoj.

LA MARŜALO: Ni soldatoj kaj doktoroj devas ĉion elteni. Ni iru! li eniras ĉambron dek du. La tuta sekvantaro sekvas lin.

Por momento regas silento, oni aŭdas nur la voĉon de la KORTEGA KONSILANTO el numero dek du.

Post ioma tempo elŝanceliĝas la GENERALO, apogata de la DUA ASISTANTO.

LA GENERALO ĝemas: Terura! Terura! El numero dek du premiĝas la aliaj anoj de la sekventaro.

LA MINISTRO POR PUBLIKA HIGIENO: Tio estas terura! Malfermu la fenestron!

LA ADJUTANTO kun poŝtuko ĉe la nazo: Skandalo! Konduki ĉi tien gastojn!

ALIA SINJORO: Kristo – Jesuo! Jesuo Kristo!

LA GENERALO: Kiel la marŝalo povas elteni tion!

LA MINISTRO: Sinjoroj, mi preskaŭ svenis!

LA ADJUTANTO: Kiel ili povis inviti ĉi tien la marŝalon! Idiotoj! Sed mi montros al ili –

LA ALIA SlNJORO: Ĉu vi vidis… ĉu vi vidis… ĉu vi vidis…

LA GENERALO: Mi petas, ne parolu pri tio! Fi, tio sufiĉos al mi por la tuta vivo; kaj kiel soldato mi vidis kelkion, sinjoroj –

LA DUA ASISTANTO: Mi alportus al la sinjoroj kolonjan akvon!

LA MINISTRO: Vi devus kunhavi ĝin, homo!

LA DUA ASISTANTO forkuras.

LA ADJUTANTO komandas: Atentu!

La sekvantaro foriras de la pordo, el kiu eliras la MARŜALO, post li la KORTEGA KONSILANTO kaj kuracistoj.

LA MARŜALO ekhaltas: Kiel mi vidas, la sinjoroj ne multe eltenas. – Ni iru pluen.

LA KORTEGA KONSILANTO: En numero dek tri prezentiĝas nature tute alia bildo. Tie ni nome aplikas nian novan metodon. Via ekscelenco mem povas konvinki ĝi –

La MARŜALO eniras en numeron dek tri. Post li la KORTEGA KONSILANTO kaj la kuracistoj. La sekvantaro hezitas, rigardas en la pordon kaj poste unuope eniras la ĉambron dek tri. Silento, denove aŭdiĝas nur la obtuza voĉo de la KORTEGA KONSILANTO.

VOĈO POST LA SCENEJO: Haltu!

ALIA VOĈO: Lasu min, mi devas tien –

LA OFICIALA SINJORO aperas el inter la kulisoj: Kio okazas? Kiu li estas?

Du viroj en flegistaj kiteloj trenas je la manoj D-RON GALÉN.

LA OFICIALA SINJORO: Kiu enlasis lin ĉi tien? Homo, kion vi volas ĉi tie?

D-RO GALÉN: Lasu min al miaj malsanuloj!

LA DUA ASISTANTO revenas kun botelo de kolonja akvo.

LA OFICIALA SINJORO: Ĉu vi konas ĉi tiun sinjoron?

LA DUA ASISTANTO: Tio estas doktoro Galén, sinjoro komisaro.

LA OFICIALA SlNJORO: Ĉu li estas okupita ĉi tie?

LA DUA ASISTANTO: Jes, nome. – Verdire jes. Li laboras en ĉambro dek tri.

LA OFICIALA SINJORO: Pardonu, sinjoro doktoro. – Liberlasu lin! – Kial vi ne venis antaŭ la naŭa horo, kiel la ceteraj kuracistoj?

D-RO GALÉN mankaresas siajn brakojn: Mi… mi ne havis tempon… mi faris medikamenton por miaj malsanuloj –

LA DUA ASISTANTO mallaŭte: Sinjoro doktoro Galén nome ne estis invitita.

LA OFICIALA SINJORO: Do tiel. Nun vi devas resti ĉe mi, sinjoro doktoro. Vi ne povas eniri antaŭ ol la sinjoro marŝalo foriros.

D-RO GALÉN: Sed mi…

LA OFICIALA SINJORO: Bonvolu iri kun mi! La forkondukas lin inter la kulisojn.

El ĉambro numero dek tri eliras la MARŜALO, la KORTEGA KONSILANTO kaj la ceteraj.

LA MARŜALO: Mi gratulas vin, kara Sigelius. Tio estas efektiva miraklo.

LA MINISTRO POR PUBLIKA HIGIENO legas de papero: »Via ekscelenco, amata sinjoro marŝalo, permesu al mi, ke mi en la nomo de mia fako –«

LA MARŜALO: Mi dankas vin, sinjoro ministro por la publika higieno.

Li turnas sin al la KORTEGA KONSILANTO.

LA KORTEGA KONSILANTO: Via ekscelenco, mi apenaŭ kapablas esprimi… Ni, la Lilienthal-kliniko, atingis tiel altan aprobon… Ni sciencaj laborantoj tamen konscias, kiel modesta kaj eta estas nia merito kompare al la merito de tiu, kiu venkis multe pli danĝeran tuberon: la tuberon de anarkio, la epidemion de barbara libereco, la lepron de korupto kaj la peston de societa disfalo, kiu ekkaptis kaj preskaŭ mortige malfortigis la organismon de nia popolo –

LAÛDON ESPRIMANTA MURMURO: Bonege! Bravo!

LA KORTEGA KONSILANTO: Kaj pro tio mi, simpla kuracisto, uzas tiun ĉi maloftan okazon, por fari mian humilan riverencon antaŭ la plej granda kuracisto, kiu sanigis nin el tutpopola lepro per senkompata, kelkfoje ĥirurgia, sed ĉiam saviga terapio.

Li profunde kliniĝas antaŭ la MARŜALO.

LAÛDON ESPRIMANTA SUSURADO: Bravo! Bravo!

LA MARŜALO donas al li la manon: Mi dankas vin, kara Sigelius. Vi faris grandan verkon. Ĝis la revido!

LA KORTEGA KONSILANTO: Mian plej profundan dankon, via ekscelenco!

La MARŜALO foriras akompanata de la KORTEGA KONSILANTO, de la sekvantaro, kuracistoj ktp.

LA OFICIALA SINJORO aperas el inter la kulisoj: Do finite. Li komandas: Atentu! Duope aliĝu al la fino de la sekvantaro! La viroj en kiteloj iras post la sekvantaro.

D-RO GALÉN: Ĉu mi rajtas jam eniri?

LA OFICIALA SINJORO: Momenton, sinjoro doktoro, tuj kiam la marŝalo estos forveturinta. Li iras al ĉambro numero dek du, enigas tien la nazon kaj rapide refermas. Fulmotondro! Kaj ĉu tien iradas doktoroj?

D-RO GALÉN: Kion? Jes, kompreneble.

LA OFICIALA SINJORO: Nerefuteble, sinjoro doktoro, li estas granda viro. Li estas heroo.

D-RO GALÉN: Kiu?

LA OFICIALA SINJORO: Nia marŝalo. Li eltenis tie du minutojn.

Mi mezuris tion per la horloĝo.

Huposignalo de aŭtomobilo.

LA OFICIALA SINJORO: Li jam forveturis. Do vi povas jam eniri, sinjoro doktoro. Kaj pardonu, ke ni arestis vin por tempeto – D-RO GALÉN: Ne domaĝas, estis plezuro por mi. – Li malaperas en numero dek tri.

La DUA ASISTANTO alkuras.

LA DUA ASISTANTO: Rapide, kie estas la sinjoroj de la gazetoj? Kuras trans la scenejo.

LA OFICIALA SINJORO ekrigardas da horloĝon: Nu. Ĝi daŭris ne tro longe. Li foriras.

LA VOĈO DE LA DUA ASISTANTO: Tien ĉi, sinjoroj, tien ĉi. La sinjoro kortega konsilanto estos ĉi tie post momento.

Alvenas areto da ĵurnalistoj kun la DUA ASISTANTO.

LA DUA ASISTANTO: – Jen, sinjoroj, en numero dek du vi povus vidi, kiel aspektas la tiel nomata blanka malsano, se ĝi ne estas kuracata laŭ nia metodo; sed mi ne rekomendas al la sinjoroj…

ARETO DA ĴURNALISTOJ penetras en numeron dek du, sed tuj ĝi terurite retroiras: Kio estas tie? – Reen! Lasu min eliri! – Tio estas terura! – Teruro!

LA UNUA GAZETISTO: Tiuj… tiuj estas perditaj, ĉu?

LA DUA ASISTANTO: Nu nature. Kaj tie ĉi, en numero dek tri, la sinjoroj povas mem konvinkiĝi, kiel aspektas la rezultoj post kelkaj semajnoj de nia kuracado. Mi petas, bonvolu nenion timi –

La ARETO DA ĴURNALISTOJ hezitante iras en numeron dek tri; ĉiuj eniras.

Revenas la KORTEGA KONSILANTO, li brilas pro entuziasmo.

LA DUA ASISTANTO: Mi petas, sinjoro kortega konsilanto, la sinjoroj ĵurnalistoj ĵus troviĝas en numero dek tri…

LA KORTEGA KONSILANTO: Nun ili povus lasi min trankvila! Mi estas tiel kortuŝita… Do rapide, kie vi havas ilin?

LA DUA ASISTANTO en la pordo de numero dek tri: Bonvolu, sinjoroj, la sinjoro kortega konsilanto ĵus venis.

LA ARETO DA ĴURNALISTOJ eliras en la koridoron: Tio estas miraklo! – Mireginda! – Brila!

LA DUA ASISTANTO: Bonvolu disstarigi vin, sinjoroj; la sinjoro kortega konsilanto donos al vi informojn…

LA KORTEGA KONSILANTO: La sinjoroj devas pardoni min, sed mi estas tiel profunde emociita… Se vi vidus, kun kia kunsento… kaj kun kia morala braveco nia marŝalo kliniĝis super la litoj de la plej kompatindaj mizeruloj… Sinjoroj, tio estis neforgesebla momento!

LA UNUA GAZETISTO: Kaj kion li diris?

LA KORTEGA KONSILANTO: Nu, poste li esprimiĝis eĉ tro flate –

LA DUA ASISTANTO: Se la sinjoro kortega konsilanto permesus, lia ekscelenco esprimiĝis jene: Mi gratulas al vi, kara Sigelius. Tio estas miraklo. Vi faris grandan verkon, sinjoro kortega konsilanto.

LA KORTEGA KONSILANTO: Nu jes, la sinjoro marŝalo tre trotaksis mian meriton. Nun, kiam estas trovita sekura rimedo kontraŭ la tiel nomata blanka malsano, vi povas, sinjoroj, skribi… ke ĝi estis la plej terura malsano en la historio, pli terura ol la mezepoka pesto. – Nun ne plu necesas prisilenti la eblan amplekson de tiu teruraĵo. Sinjoroj, mi fieras, ke la palmon de ĉi tiu sukceso gajnis nia popolo – kaj ke ĝi estis atingita ĝuste sur la grundo de la kliniko de mia granda instruisto kaj antaŭulo Lilienthal.

D-RO GALÉN staras laca en la pordo de ĉambro numero dek tri.

LA KORTEGA KONSILANTO: Venu ĉi tien, Galén! Sinjoroj, jen estas ankoraŭ unu el la meritplenaj kunbatalantoj. En nia medicina scienco ne gravas personaj sukcesoj; ni laboras simple por la homaro. – Ne hontu, kara Infanulo. Ni ĉiuj plenumis nian devon… ĝis la plej eta flegistino. Mi ĝojas, ke en ĉi tiu granda tago mi povas elkore danki al ĉiuj miaj oferemaj kunlaborantoj –

LA UNUA GAZETISTO: Sinjoro kortega konsilanto, ĉu vi povus klarigi al ni la esencon de via kurac-metodo?

LA KORTEGA KONSILANTO: Ne mia, sinjoro. Ne mia. La metodo de la Lilienthal-kliniko. Ĝia esenco – sinjoroj, tion ni sciigos al la kuracistoj; sanigiloj konvenas nur por manoj de fakuloj. Diru al la publiko, kion vi tie ĉi vidis. Skribu simple: la medikamento kontraŭ la plej mortiga malsano estas trovita. Nenion plu. Tamen se vi volas eternigi ĉi tiun ĝojigan tagon, skribu, sinjoroj, pri la granda militestro… pri la estro de nia ŝtato… pri la senkompara heroo, kiu eniris inter la leprulojn rezistante la teruron kaj infekton… Sinjoroj, tio estis superhoma! Vere, mi ne estras eĉ miajn vortojn… Pardonu, miaj malsanuloj atendas jam. Mian komplimenton, sinjoroj; se vi bezonus ion, mi estas ĉiam al via dispono. Rapide foriras.

LA UNUA GAZETISTO: Do jen ĉio, ĉu ne?

D-RO GALÉN iras antaŭen: Bonvolu sinjoroj… eble etan momenton ankoraŭ… Mi petas vin, sciigu, ke mi, doktoro Galén… la doktoro de malriĉuloj…

LA UNUA GAZETISTO: Al kiu ni sciigu tion?

D-RO GALÉN: Al kiu? Al ĉiuj reĝoj kaj regantoj en la mondo… Skribu al ili, ke mi petus ilin… Nome mi estis en la milito, sinjoroj, kiel doktoro… kaj mi volus, ke ne plu estu militoj, ĉu vi komprenas? Mi petas vin, skribu tion al ili!

LA UNUA GAZETISTO: Ĉu vi opinias, ke ili obeos vin?

D-RO GALÉN: Jes, nome… Diru al ili, ke alie ili pereos pro la lepro, ĉu ne?… La medikamento kontraŭ la Ĉeng-malsano, tio estas mia medikamento, ĉu vi komprenas? Kaj mi ne donos ĝin antaŭ ol… antaŭ ol ili promesos, ke ne plu okazos buĉado! Mi petas vin, sinjoroj, diru al ili, ke mi al ili tion sciigas! Mi vere… neniu alia konas mian rimedon, demandu ĉi tie en la kliniko; nur mi kapablas kuraci, nur mi… Diru al ili, ke ili estas jam maljunaj… ĉiuj, kiuj regas. Diru al ili, ke ili putros ĉe la viva korpo… same kiel ĉi tiuj. Diru, ke tio atendas ĉiujn homojn… entute ĉiujn…

LA DUA GAZETISTO: Kaj ĉu vi lasus la homojn tiel mortadi?

D-RO GALÉN: Kaj ĉu vi lasus ilin buĉadi? Kial, mi petas… Kiam la homoj povas mortigadi per plumbo kaj gaso… kial ni doktoroj savadu iun, ĉu ne? Se vi scius, kiom da laboro kelkiam necesas… por savi infanon… aŭ sanigi ekzemple osto-karion… Kaj poste oni diras milito! Kiel kuracisto… mi devas esti kontraŭ la mortpafado kaj iperito, ĉu ne? Mi vidis, kian abomenaĵon ĝi faras en la homo… Ĉu vi komprenas? Simple kiel doktoro – Sinjoroj, mi ne estas politikisto, sed kiel kuracisto mi havas la devon… lukti pro ĉiu homvivo, ĉu ne? Tio estas simpla devo de kuracisto, forigi la militon!

LA UNUA GAZETISTO: Mi petas vin, kiel vi volas forigi ĝin?

D-RO GALÉN: Kiel? Simple… ili rezignu la militan perforton, kaj mi donos al ili por tio la medikamenton kontraŭ la blanka malsano, ĉu ne?

La DUA ASISTANTO forkuras.

LA UNUA GAZETISTO: Kiel vi imagas tion, devigi la registarojn de la tuta mondo –

D-RO GALÉN: Jes, kiel… Jen ĝuste la malfacilaĵo, ĉu ne?

Mi scias, ke ili ne traktos kun mi, sed kiam vi skribos en la gazetoj. – Skribu, ke neniu popolo ricevos tiun sanigilon antaŭ ol ĝi ligos sin… ke… ke… ke ĝi neniam plu militos, ĉu vi komprenas?

LA UNUA GAZETISTO: Ĉu eĉ tiam ne, se ĝi devus defendi sin?

D-RO GALÉN: Defendi sin… Aŭskultu, ankaŭ mi defendus min, se iu irus kontraŭ ni, do… mi pafos, ĉu ne?… Sed kial oni ne povus nuligi atakajn armilojn… kial oni ne povus en ĉiuj ŝtatoj limigi la armadon?

LA DUA GAZETISTO: Absolute neeble. Tion faros hodiaŭ neniu ŝtato.

D-RO GALÉN: Ĉu ne? Kaj ĉu… ĉu ĝi lasos do tiel terure mortadi siajn anojn? Ĉu jes? Ĉu oni lasos tiom da homoj senkaŭze suferi? Kaj… kaj… kaj ĉu la homoj tion toleros, ĉu? Ĉu vi opinias, ke ili ne ribelos?

Kaj eĉ la potenculoj mem putros ĉe la viva korpo… Homo, ili timos ja… ĉiuj timos…

LA UNUA GAZETISTO: En kelkio vi pravas. Oni devus konsideri la publikon –

D-RO GALÉN: Jes. Kaj vi diru al ili: Ne timu, ekzistas kuracilo. – Decidigu viajn ŝtatestrojn promesi eternan pacon… fari eternan kontrakton kun ĉiuj popoloj… jen fino de la blanka malsano, ĉu ne?

LA UNUA GAZETISTO: Kaj se tamen neniu registaro akceptos la proponon… ?

D-RO GALÉN: Ho tio ege ĉagrenus min… Tiam mi ne povus disponigi mian medikamenton. Ne, mi petas, mi ne povus.

LA UNUA GAZETISTO: Kaj kion vi farus kun ĝi?

D-RO GALÉN: Kion? Mi? Kiel doktoro… mi devas ja kuraci, ĉu ne? Mi kuracus miajn malriĉulojn…

LA UNUA GAZETISTO: Kial nur la malriĉulojn?

D-RO GALÉN: Ĉar estas multe da ili. Homo, tio estus giganta praktiko. Komprenu, mi povus almenaŭ pruvi… je amaso da kazoj, ke la blankmalsanuloj estas resanigeblaj.

LA UNUA GAZETISTO: Kaj ĉu vi ne kuracus riĉulojn?

D-RO GALÉN: Mi bedaŭras, sinjoro… sed tion mi ne povus. La riĉuloj – la riĉuloj havas pli da influo, ĉu ne? – Se la potenculoj kaj riĉuloj sincere volos la pacon. – Ilia influo pli gravas, ĉu vi komprenas?

LA UNUA GAZETISTO: Ĉu vi ne opinias, ke tio estas rilate la riĉulojn – iom maljusta?

D-RO GALÉN: Jes, sinjoro. Mi scias. Sed ĉu vi ne opinias, ke rilate la malriĉulojn – estas ankaŭ iom maljuste, ke ili estas malriĉaj? Rigardu, ĉiam mortadis multe pli da malriĉuloj, ĉu ne? – Kaj tio ne necesus, sinjoro, tio ne necesus! Ĉiu rajtas vivi, ĉu? Mia kara, se oni tiom elspezus por hospitaloj, kiom por militŝipoj –

La KORTEGA KONSILANTO rapide venas kun la DUA ASISTANTO.

LA KORTEGA KONSILANTO: Mi petas la sinjorojn ĵurnalistojn, ke ili forlasu la klinikon. Kolego Galén nervo-malsaniĝis.

LA UNUA GAZETISTO: Sed nin interesus ankoraŭ aŭdi –

LA KORTEGA KONSILANTO: Sinjoroj, jen post tiu ĉi pordo estas infekta malsano. Estas en via intereso foriri. Sinjoro asistanto, akompanu la sinjorojn redaktorojn al la elirejo.

La areto da ĵurnalistoj malproksimiĝas.

LA KORTEGA KONSILANTO: Galén, vi freneziĝis! Mi ne toleros sur la grundo de mia kliniko tiajn sensencajn kaj subfosajn parolojn – kaj atentu bone, hodiaŭ, en tia tago! Mi devus tuj arestigi vin pro ribeligo, ĉu vi komprenas? Feliĉe mi kiel kuracisto senkulpigas vin; supozeble vi trolaboris. Venu kun mi, Infanulo!

D-RO GALÉN: Kial?

LA KORTEGA KONSILANTO: Vi nur diros al mi la ĥemian formulon kaj la precizan aplikon de via medikamento, kaj poste vi iros ripozi. Tio necesas al vi.

D-RO GALÉN: Sinjoro kortega konsilanto, mi sciigis mian kondiĉon, ĉu ne?… Alie…

LA KORTEGA KONSILANTO: Kion alie? Nu? Kio okazos?

D-RO GALÉN: Mi petas vian pardonon, tamen… alie mi ne povas disponigi mian medikamenton, sinjoro kortega konsilanto.

LA KORTEGA KONSILANTO: Galén, vi estas aŭ frenezulo aŭ patrujperfidulo! Mi insiste petas vin, ke vi kondutu kiel kuracisto. Via devo estas helpi la malsanulojn; ĉio cetera ne koncernas vin.

D-RO GALÉN: Sed kiel kuracisto mi dezirus, ke la homoj ne plu mortigu sin reciproke –

LA KORTEGA KONSILANTO: Sed tiajn opiniojn mi malpermesas sur la grundo de mia kliniko! Sinjoro kolego, ni ne servas al la humaneco sed al la scienco – kaj al nia popolo. Ne forgesu, ke vi troviĝas en ŝtata instituto.

D-RO GALÉN: Sed diru, kial. – Kial nia ŝtato ne povus kontrakti eternan pacon?…

LA KORTEGA KONSILANTO: Ĉar ĝi ne povas kaj ne darfas. Sinjoro Galén kiel laŭdevena fremdulo havas supozeble ne tute klaran koncepton pri tio, kio estas la destino kaj estonteco de nia popolo. Kaj sufiĉe de tiu sensencaĵo! Doktoro Galén, la lastan fojon mi postulas de vi, ke vi sciigu al mi, al la estro de la kliniko, la formulon de via medikamento.

D-RO GALÉN: Sinjoro kortega konsilanto, mi ege bedaŭras, tamen… mi petas, tion mi ne povas fari.

LA KORTEGA KONSILANTO: – Iru! Kaj ne plu enpaŝu mian klinikon!

D-RO GALÉN:… Laŭ via ordono, sinjoro kortega konsilanto. Sed mi vere bedaŭras –

LA KORTEGA KONSILANTO: Homo, ankaŭ mi bedaŭras. Ĉu vi pensas, ke mi ne kompatas la malsanulojn, kiuj plue mortados pro la Ĉeng-malsano? Ĉu? Kaj ĉu vi pensas, ke mi ne vidas… la diable strangan situacion, en kiu mi nun troviĝas? Homo, kian rolon mi ludos nun? Jen mi solene deklaris, ke ni havas kuracilon kontraŭ la lepro; nu, ĉio nun finiĝis, kaj mi. – Doktoro Infanulo, jen la fino de mia scienca honoro; mi tro bone scias, kia skandalo tio estos. Tamen mi preferas ĉi tiun malvenkon, ol allasi… Galén, vian utopian ĉantaĝon! Prefere mi lasos perei la tutan mondon pro la lepro, ol toleri ĉi tie… eĉ dum unusola momento… vian pacifisman peston!

D-RO GALÉN: Ho, tion vi ne devus… tion vi kiel kuracisto ne devus diri!

LA KORTEGA KONSILANTO: Sinjoro, mi ne estas nur kuracisto. Mi servas – dankon al dio – ankaŭ al mia ŝtato. – For!

Kurteno


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.