La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA BLANKA MALSANO

Aŭtoro: Karel Čapek

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

DUA AKTO: BARONO KRŬG

Unua bildo

La familio ĉe vespermanĝo

LA PATRO legas gazeton: Nu do, panjo: ili havas jam kuracilon kontraŭ tiu lepro. Jen ĝi staras.

LA PATRINO: Dankon al dio!

LA PATRO: Jes, certe. Kaj ĉu vi memoras, mi asertis tion… Ĉe la nuna stato de la civilizo oni ne lasos ja perei tiom da homoj! Ĉu kvindek jaroj estas aĝo, en kiu oni devus morti? Mi diras al vi, panjo, – nun mi denove ĝojas pri la vivo. Oni tamen devis timi. – Nur ĉe ni finspiris pro la blanka malsano pli ol tridek kolegoj, ĉiuj ĉirkaŭ la kvindeka jaro –

LA PATRINO: Kompatinduloj!

LA PATRO: Do por ke vi sciu. – Hodiaŭ matene venigis min al si barono Krüg mem kaj diris: »Kamarado, jen mortis la direktoro de la librotenejo; intertempe vi estros ĝin kaj maksimume en dek kvar tagoj vi estos nomita direktoro.« – Panjo, mi volis surprizi vin, ĝis mi estos nomita, sed ĉar hodiaŭ estas tiel feliĉa tago. – Do, kion vi diras pri tio?

LA PATRINO: Nu jes, mi ĝojas – pro vi.

LA PATRO: Kaj ĉu pro vi ne? Pripensu, patrino, tio signifas dek du mil jare pli! Mi ne scias, sed se vi havas tie ankoraŭ la botelon da vino, kiun mi donacis al vi okaze de via naskiĝotago –

LA PATRINO ekstaras: Ĉu ni ne ĝisatendos la infanojn?

LA PATRO: Kial atendi? La knabino estas ie kun sia amanto kaj la bubo submetiĝos morgaŭ al universitata ekzameno. – Do alportu ĝin!

LA PATRINO: Laŭ via deziro. Ŝi foriras.

LA PATRO legas la gazeton: – laŭdire ĝi estis pli danĝera ol la mezepoka pesto. Sed, karuloj, ni ne plu vivas en la mezepoko! Hodiaŭ la homoj mortas ne tiel stulte. Li legas plue. Hm – Ho nia marŝalo, tio estas heroo. Mi ne irus tien, inter la leprulojn. Mi ne. Li forĵetas la gazeton, ekstaras, iras tien kaj reen kaj ĝoĵfrotas siajn manojn. Do direktoro de la librotenejo! Ĝentilan komplimenton, sinjoro direktoro! Kiel vi bonvolis dormi, sinjoro direktoro? – Nu iel tiel; vi scias ja, la respondeco –

La PATRINO alportas botelon da vino kaj unu glason.

LA PATRO: Ĉu nur unu glason? Ĉu vi ne trinkos kun mi?

LA PATRINO: Ne, mi. – Trinku nur sola.

LA PATRO: Do je via sano, panjo. Li trinkas. Kaj ĉu vi ne donos al mi kiseton?

LA PATRINO: – Ne, mi petas vin, lasu min!

LA PATRO enverŝas vinon al si: Direktoro de la librotenejo ĉe Krüg. – Karulineto, milionoj glitos ĉiutage tra miaj manoj, milionoj, milionoj en ciferoj! Kompreneble, tion povus fari neniu flavbekulo. Laŭdire oni estas post sia kvindeka jaro superflua! Mi montros, kiu estas superflua! Li trinkas. Kiu estus supozinta antaŭ tridek jaroj, kiam mi ekoficis ĉe Krüg, – ke mi rangaltiĝos ĝis direktoro de la librotenejo! Tio estas granda kariero, patrino; jes, mi multe laboregis, honeste mi servis. – Min barono Krüg alparolas nur kamarado, kaj ne sinjoro tiukajtiu, kiel la junajn. Kamarado, intertempe estros vi la librotenejon. – Mi petas, sinjoro barono. Jen same, kiel vi aŭdas min. – Kaj sciu, tiun ĉi postenon avidis kvin kolegoj. Nu kaj ili ĉiuj mortis. Kaj ĉiuj pro la blanka malsano. Oni preskaŭ emus diri –

LA PATRINO: Kion?

LA PATRO: Nenion, nura ideo. – Se vi alkalkulas, ke nun eĉ nia filino edziniĝos – ŝia amanto tamen sukcesis trovi okupon. – Kaj la bubo iĝos oficisto tuj kiam li havos la universitatan ekzamenon. – Nu, patrino, mi diras al vi, kiel mi sentas ĝin: Dankon al dio pro la lepro!

LA PATRINO: Mi petas vin! Kiel vi povas tiel paroli!

LA PATRO: Tio estas ja vero! Rigardu, al ni ĝi helpis kaj al multaj aliaj homoj ankaŭ. – Panjo, oni devas esti dankema al la sorto. Sen la blanka malsano, – nu mi ne scias; tiam ni ne fartus tiel bone kiel nun. Jen kiel. Kaj nun oni trovis kuracilon kontraŭ ĝin. – Al ni povas nenio plu okazi. Sed mi ankoraŭ ne finlegis tion. Li ekprenas la gazeton. Nu, nu, mi ĉiam diradas: profesoro Sigelius estas eminentulo. Ĝuste en lia kliniko oni trovis ĝin. Nia marŝalo estis tie – tion vi devas mem legi. Laŭdire tio estis superhoma momento. Tion mi kredas. Mi vidis lin foje, kiam li veturis tra la strato, li pretersiblis, kvazaŭ vento. – Tio estas granda viro. Impona soldato, patrino.

LA PATRINO: Kaj la milito… ĉu ĝi estos?

LA PATRO: Nu kompreneble, ke jes. Estus ja peko, panjo, se ĝi ne estus, nun kiam ni havas tian brilan militestron. Ĉe ni, en la konzerno de Krüg, oni laboras nun tagnokte en tri ŝanĝoj, nura municio. – Al neniu diru tion, sed nun ni ekfabrikis ĉe ni novan gason. – Laŭdire ĝi estas io fabela. La barono konstruas ses novajn fabrikojn. – Kredu, tie nun fariĝi direktoro de la librotenejo, tio estas granda fido. Mi diras al vi, ke mi eĉ ne prenus tion sur min, se tio ne estus patriota devo. Tiel statas la afero.

LA PATRINO: Mi nur… ke nia knabo ne devu iri militon.

LA PATRO: Nu, ankaŭ li plenumu sian devon, patrino! – Li trinkas. Cetere li estas tro malforta por la militservo. Ne zorgu, karulineto: la estonta milito daŭros eĉ ne semajnon. Oni pistos la malamikon kvazaŭ pipron antaŭ ol li sciiĝos, ke estas milito. Panjo, tiel oni procedas hodiaŭ; sed nun lasu min legi.

Silento.

LA PATRO forĵetas la gazeton: Malbenita ulo! Kiel oni povas permesi tion? – Kaj ke la gazetoj presas tion! Tiun ulon mi simple arestigus kaj mortpafigus! Tio estas ja perfidulo!

LA PATRINO: Kiu, paĉjo?

LA PATRO: Nu jen mi legas. – La kuracilon inventis iu doktoro Galén. Kaj laŭdire li disponigos la kuracilon al neniu ŝtato, kiu ne faros kontrakton pri eterna paco –

LA PATRINO: Kaj kian krimon vi vidas en tio?

LA PATRO: Mi petas vin, kiel vi povas tiel stulte demandi! Tion hodiaŭ neniu ŝtato ja povas fari! Ĉu ni do sencele donis tiom da miliardoj por armado? Eterna paco! Tio estas ja rekta krimo! Oni do fermu la konzernon de Krüg, ĉu? Kaj elĵetu ducentmil homojn sur pavimon, ĉu? Kaj vi demandas ankoraŭ, ĉu tio estas krimo! Oni devus malliberigi tiun ulon! Paroli hodiaŭ pri paco, tio estas ja ribeligo! Kiurajte kuraĝas tia ajnulo postuli, ke pro li la tuta mondo malarmu!

LA PATRINO: Sed ĉar li inventis la kuracilon…

LA PATRO: Tio havas ankoraŭ signon de demando! Mi diras al vi, ke tiu bubaĉo supozeble entute ne estas doktoro, sed sekreta agento kaj provokanto pagata de iu fremda ŝtato. – Ho, tiun oni bone priatentu! Senceremonie oni malliberigu lin; kaj nun, uleto, verŝu la veron. – Jen la recepto!

LA PATRINO: Sed rigardu, se li efektive havus la kuracilon.

– Ŝi prenas la gazeton.

LA PATRO: Des pli malbone! Tiam mi donus liajn poleksojn en premilon kaj premus, ĝis la sentaŭgulo ekflustrus. – Karulineto, ni jam disponas pri rimedoj por paroligi homojn! Mi petas vin, ĉu tiu nazmukulo rajtus lasi nin mortaĉi je la lepro pro sia stulta utopio, kia estas la paco? Tio estus bela humaneco!

LA PATRINO rigardas en la gazeton: La doktoro diras nur, ke li volas forigi la mortigadon –

LA PATRO: Kia fiulo! Ĉu do la gloro de la popolo valoras nenion? Kaj – kaj – kiam nia ŝtato bezonas pli grandan teritorion, tiam iu donos ĝin propravole, ĉu? Kiu parolas kontraŭ la mortigado, tiu parolas kontraŭ niaj plej sanktaj interesoj, ĉu vi komprenas?

LA PATRINO: Ne, paĉjo, mi ne komprenas. Mi dezirus la pacon… pro ni ĉiuj.

LA PATRO: Panjo, mi ne disputos kun vi, sed. – Mi diras al vi; se mi devus elekti… inter la blanka malsano kaj la eterna paco, tiam mi preferus la blankan malsanon. Do, nun vi scias, kiel mi pensas.

LA PATRINO: – Nu bone, paĉjo.

LA PATRO: Mi petas vin, kio estas al vi? Vi estas iel stranga. – Kial vi havas la ŝalon ĉirkaŭ la kolo? Ĉu estas malvarme al vi?

LA PATRINO: Ne.

LA PATRO: Do demetu ĝin, alie vi malvarmumos. Permesu!

Li forigas la ŝalon.

LA PATRINO ekstaras senvorte.

LA PATRO: Jesuo, patrino. – Panjo; vi havas sur la kolo blankan makulon!

Kurteno.


Dua bildo

Vico da lepruloj antaŭ la akceptejo de doktoro Galén. La lastaj en la vico estas la PATRO kaj la PATRINO

LA UNUA LEPRULO el la unua akto: Rigardu, jen sur la kolo –

LA DUA LEPRULO el la unua akto: Estu kontenta, ĝi estas jam bona.

LA UNUA LEPRULO: Ho jes, certe. La doktoro diris, ke ĝi bonege resaniĝas.

LA DUA LEPRULO: Homo, lastokaze li diris al mi, ĝi jam ekboniĝis, ĝi jam tre malgrandiĝis.

LA UNUA LEPRULO: Do vi vidas, vi simplulo!

LA DUA LEPRULO: Sed komence li ne volis akcepti min. Se vi estas bakisto, li diris, vi ne estas malriĉa homo; mi kuracas nur malriĉulojn. Kaj mi diris al li, sinjoro doktoro, kiam bakisto havas la lepron, tiam neniu aĉetas eĉ bulkon de li; mi mizeras ja eĉ pli ol almozulo. Do fine li akceptis min – Ili eniras.

LA PATRO: Jen vi vidas, panjo, fine li akceptis lin; kaj li estis bakisto.

LA PATRINO: Dio mia, mi timas –

LA PATRO: Mi falos sur la genuojn antaŭ li kaj diros: Sinjoro doktoro, kompatu nin; niaj infanoj estas neprizorgitaj. – Ĉu do estas peko, se oni atingas per fidela laboro pli altan rangon? Dum la tuta vivo ni rezignadis. – La doktoro ja ne povas esti tiel malmola!

LA PATRINO: Sed onidire li kuracas nur la plej malriĉajn!

LA PATRO: Mi ne konsilus al li malakcepti vin! Tiam mi dirus ion al li, vi scias ja –

LA PATRINO: Mi petas vin, ne estu malĝentila al li!

LA PATRO: Ne, sed mi diros al li, kio estas lia homa devo! Mi diros al li, sinjoro doktoro, ĝi kostu kiom ajn – ĉiokaze temas pri mia edzino –

Eliras D-RO GALÉN.

D-RO GALÉN: Kion… kion vi deziras?

LA PATRO: Sinjoro doktoro… se vi estus tiel afabla… jen mia edzino…

D-RO GALÉN: Kiu vi estas?

LA PATRO: Mi petas… mi estas direktoro de la librotenejo… en la konzerno de Krüg.

D-RO GALÉN: En la konzerno de Krüg?… Mi petas, tiuokaze mi ne povas. – Mi ege bedaŭras, sinjoro, sed mi kuracas nur malriĉulojn, tion vi certe scias –

LA PATRO: Sinjoro doktoro, kompatu nin! Ĝismorte ni benos vin –

D-RO GALÉN: Ho ne… Mi petas vin, tion ne… Rigardu, mi… mi vere povas nur malriĉulojn… La malriĉuloj povas nenion fari, sed la aliaj kapablas pli –

LA PATRO: Mi petas, mi estas preta al kio ajn… ĝi kostu kiom ajn…

D-RO GALÉN: Rigardu, la riĉuloj kapablas pli facile efektivigi, ĉu ne… ke ne plu estu militoj. Ilin oni pli atentas, sinjoro… Ili havas pli grandan influon… Diru al ili, ke ili ĉiuj uzu sian influon…

LA PATRO: Sinjoro doktoro, mi volonte farus ĉion; sed mi persone povas fari nenion…

D-RO GALÉN: Jes, jes… tion diras ĉiu. Aŭskultu, se vi dirus al barono Krüg… ke li ĉesu fabriki kanonojn kaj municion… Se vi gajnus baronon Krüg –

LA PATRO: Sed tio ja ne estas ebla, sinjoro doktoro… Mi petas, kiel mi povus kuraĝi… Tio absolute ne eblas.

D-RO GALÉN: Jen vi vidas, kaj kiel mi povu, se… Nu, kion fari… Mi ege bedaŭras…

LA PATRO: Sinjoro doktoro, mi petas vin, pro la homa devo almenaŭ –

D-RO GALÉN: Jes, vidu… mi prenis la devon sur min, sinjoro, ĝuste pro tio… Tio estas terure malfacila, ĉu ne… Aŭskultu, se vi rezignus vian postenon ĉe barono Krüg… se vi dirus al li, ke vi ne plu volas labori por lia municio –

LA PATRO: Kaj kiel mi poste vivtenu min?

D-RO GALÉN: Do jen, ankaŭ vin vivtenas… la milito!

LA PATRO: Se mi aliloke ricevus okupon kiel direktoro de librotenejo… Sinjoro doktoro, oni nur en matura aĝo laboratingas… Tion vi ja ne povas postuli!

D-RO GALÉN: Nu vidu… Oni povas postuli de la homoj nenion. Kion fari, kion fari… Nu do adiaŭ, sinjoro; mi bedaŭras. –

Li foriras.

LA PATRO: Ni iru! Tio estas senkora fiulo! Tian oferon li kapablus postuli de mi!

Kurteno.


Tria bildo

Laborĉambro de la kortega konsilanto

LA KORTEGA KONSILANTO ĉe la pordo: Bonvolu do eniri, kara barono Krüg.

BARONO KRŬG eniras: Mi dankas vin, ŝatata kortega konsilanto. Mi pensis jam, ke mi ne sukcesos iri al vi…

LA KORTEGA KONSILANTO: Tion mi kredas; en tia tempo. – Bonvolu sidiĝi. Ĉi tiuj tagoj alportis al vi malfacilajn taskojn, ĉu?

BARONO KRŬG: Jes, gravajn taskojn. Certe.

LA KORTEGA KONSILANTO: Ni vivas en granda epoko.

BARONO KRŬG: Kion? Ho jes, vi pensas politike granda. Jes, granda epoko. Granda kaj malfacila.

LA KORTEGA KONSILANTO: Por vi certe malfacila, sinjoro barono.

BARONO KRŬG: Kial vi opinias?

LA KORTEGA KONSILANTO: Mi opinias – la preparo por la milito, kiu ŝajnas, dank’al dio, neevitebla. – Gvidi en tia tempo la konzernon de Krüg, tio ne povas esti bagatelo.

BARONO KRŬG: Nu jes, estas vero. – Aŭskultu, ŝatata kortega konsilanto, mi ekpensis, ke mi povus deponi ĉe vi certan sumon… por la esplorado de la blanka malsano.

LA KORTEGA KONSILANTO: Tio karakterizas la baronon Krüg. Eĉ en tiel granda kaj decida tempo li pensas pri sciencaj taskoj. – Ĉiam egale grandformata kaj spontanea. Kompreneble, sinjoro barono, ni volonte akceptos kaj uzos ĝin laŭ niaj fortoj al plua esplorlaboro –

BARONO KRŬG: Dankon. Li metas sur la tablon grandan koverton.

LA KORTEGA KONSILANTO: Ĉu mi skribu kvitancon?

BARONO KRŬG: Ne necesas. Kaj kiel statas la afero, kara Sigelius –

LA KORTEGA KONSILANTO: Ĉu la Ĉeng-malsano? Mi dankas pro via demando, ĝi disvastiĝas eĉ troege. – Bonŝance la homoj nun pli multe pensas pri la estonta milito ol pri la blanka malsano. La animstato estas tre optimisma, barono Krüg. Absoluta fido.

BARONO KRŬG: Ke oni venkos la malsanon, ĉu?

LA KORTEGA KONSILANTO: Ne, ne. Ke ni gajnos la militon.

La tuta popolo fidas al la marŝalo, al vi kaj al nia brila soldataro. Neniam ankoraŭ estis tiel konvena momento – BARONO KRŬG: Kaj – ĉu ĝis nun oni trovis neniun medikamenton –

LA KORTEGA KONSILANTO: Ne, ĝis nun ne. Nur la rimedo de Galén. Kompreneble oni streĉe laboras plu –

BARONO KRŬG: Kaj la rimedo de via estinta asistanto. – La malsanuloj onidire amase turnas sin al li. Oni diras, ke li kuracas la malsanon laŭ metodo de la Lilienthalkliniko –

LA KORTEGA KONSILANTO: Tute ordinara ĉarlatanaĵo, sinjoro barono. Inter ni, ĝi valoras neniom. Mi ĝojas, ke la junulo iris for.

BARONO KRŬG: Nu do, jen ĉio. – Ĉi-okaze, kion faras tiu… doktoro Galen?

LA KORTEGA KONSILANTO: Li kuracas siajn malriĉulojn. Vi komprenas ja, tio estas nura demagoga gesto – sed sanigajn rezultojn tiu maniulo havas –

BARONO KRŬG: Ĉu certajn?

LA KORTEGA KONSILANTO: Bedaŭrinde, preskaŭ centprocentajn. Estas nur bone, ke nia publiko estas tiel prudenta. Tiu frenezulo Galén opiniis, ke li povos ĉantaĝi per sia medikamento… por sia sensenca utopio. Nu jen, preskaŭ neniu iras al li… nome el la pli altaj rondoj. Inter ni dirite, la polico kaŝe konstatas, kiu iras al li. – Tiuokaze ankaŭ montri ĝis, kiel patriota estas nia publiko; ĝi preskaŭ bojkotas la ridindan Galén kune kun lia mirakla medikamento. – Admirinde, ĉu?

BARONO KRŬG: Jes, tre. Doktoro Galén principe rifuzas… kuraci riĉulojn, ĉu ne?

LA KORTEGA KONSILANTO: Mi petas vin, tia fanatikulo! Feliĉe estas ĉi tie la junulo, kiu estis mia asistanto; la tuta klientaro el la pli altaj rondoj amase kuras al li – laŭdire li sciiĝis ĉe ni la sekretan recepton de Galén. – Rezultojn li havas ja neniujn, sed praktikon – florantan. Kaj pri Galén oni preskaŭ ne plu scias; li perdiĝis inter siaj malriĉuloj – kaj fantazias plu pri la eterna paco. La kompatindulo, tio estas manio; mi petas vin, fantazii hodiaŭ pri eterna paco. – Kiel kuracisto mi dirus, ke li devus esti kuracata en iu instituto por mensmalsanuloj.

BARONO KRŬG: Do en tiuj ĉi cirkonstancoj… oni povas nenion fari kontraŭ la blanka malsano, ĉu?

LA KORTEGA KONSILANTO: Ho jes, barono. Dank’ al dio, jes. Ĝuste en la lastaj tagoj mi feliĉe atingis… eĉ brilan sukceson; nun ni povas jam esperi, ke ni baldaŭ sukcesos limigi la pluan disvastiĝon de la Ĉengmalsano.

BARONO KRŬG: Tion mi plezure aŭdas, ŝatata Sigelius. Vere, tre plezure… Kaj per kio, mi petas vin –

LA KORTEGA KONSILANTO: Tio estas ankoraŭ severe konfidenca, tamen – Koncize dirite, en la plej proksimaj tagoj aperos ordono, kiu enkondukos la devigan izoligon de la tiel nomataj lepruloj. Tio estas mia verko, sinjoro barono. La marŝalo mem promesis, ke li subtenos ĝin. – Tio estas la plej granda sukceso, kiun oni atingis kontraŭ la Ĉengmalsano sur la tuta mondo.

BARONO KRŬG: Jes, tio estas certe… belega sukceso. Kaj pri kia izoligo vi pensas…

LA KORTEGA KONSILANTO: Tendaroj, sinjoro barono. Ĉiu malsanulo, ĉiu, sur kiu montriĝos blanka makulo, estos transportota en gardatan tendaron –

BARONO KRŬG: Do tiel. Kaj tie oni lasos lin malrapide morti.

LA KORTEGA KONSILANTO: Jes, sed sub kuracista kontrolo. La Ĉeng-malsano estas infekta kaj ĉiu malsanulo disvastigas ĝin plu. Kontraŭ tio ni devas ŝirmi nin ceterajn, ŝatata barono. Ĉiu sentimentaleco estus rekta krimo. Kiu provus fuĝi el la tendaro, tiun oni mortpafos. Ĉiu regnano pli aĝa ol kvardek jarojn submetos sin ĉiumonate al deviga kuracista esploro. Oni perforte subpremos la disvastiĝon de la Ĉeng-malsano. Alia savo ne ekzistas.

BARONO KRŬG: – Supozeble vi pravas, kara Sigelius. Estas domaĝe, ke vi ne pli frue sukcesis.

LA KORTEGA KONSILANTO: Jes, domaĝe; kun tiu stulta medikamento de Galén ni perdis iom da tempo; dum tiu tempo la blanka malsano disvastiĝis. – Estas la plej urĝa tempo fermi la malsanulojn inter pikildratoj; kaj permesi eĉ ne unu escepton.

BARONO KRŬG ekstaras: Jes. Ĉefe permesi eĉ ne unu escepton. Mi dankas vin, kara kortega konsilanto.

LA KORTEGA KONSILANTO ekstaras: Ĉu estas io al vi, barono? Permesu –

BARONO KRŬG disigas sian ĉemizon sur la brusto: Se vi rigardus, kara Sigelius –

LA KORTEGA KONSILANTO: Montru! Ho dio! Li turnas lin al la lumo kaj esplorrigardas la bruston de la barono. Li tuŝas ĝin per tranĉilo por papero. Ĉu vi sentas nenion? Post kelka tempo da silento. Vi povas vesti vin, sinjoro barono.

BARONO KRŬG: – Ĉu tio estas –?

LA KORTEGA KONSILANTO: Oni ankoraŭ ne povas diri – nura blanka makuleto. – Supozeble negrava dermatozo –

BARONO KRŬG: Kaj vi konsilas al mi –

LA KORTEGA KONSILANTO kun senhelpa gesto: Se oni povus iel emigi doktoron Galén – ke li esploru la sinjoron baronon –

BARONO KRŬG: – Mi dankas vin, Sigelius. La manon mi – ne donu al vi, ĉu?

LA KORTEGA KONSILANTO: – Al neniu, barono Krüg. Al neniu plu donu la manon.

BARONO KRŬG en la pordo: Kaj vi diras, ke la ordono… pri izoligo de malsanuloj… aperos en la plej proksimaj tagoj? – Do mi devos aranĝi… ke oni en miaj fabrikoj… plialtigu la produktadon de pikildrato.

Kurteno.


Kvara bildo

La akceptejo de doktoro Galén

D-RO GALÉN: Nu do, homo, ĝi estas bona. Vi povas vesti vin.

LEPRULO el la unua akto: Kaj kiam mi denove venu, sinjoro doktoro? Li vestas sin malantaŭ ŝirma vando.

D-RO GALÉN: Post dek kvar tagoj, por ke mi rigardu, ĉu ne… Kaj poste supozeble ne plu necesos… Li malfermas la pordon. La sekvanta paciento!

Eniras BARONO KRŬG, barbumita kaj en almozula vestaĉo.

D-RO GALÉN: Do kio estas al vi, homo?

BARONO KRŬG: Sinjoro doktoro, mi havas la blankan malsanon –

D-RO GALÉN: Demetu la ĉemizon! – Kaj kion vi tie?… Do rapidu, homo –

LEPRULO: Sinjoro doktoro, mi nur… kion mi ŝuldas…

D-RO GALÉN: Vi devas ankoraŭ veni.

LEPRULO: Do multan dankon. Li foriras.

D-RO GALÉN al BARONO KRŬG: Montru vin, homo. Li esploras lin. Nu, ĝi ankoraŭ ne estas tiel malbona, kvankam tio estas la blanka malsano, tamen. – Kio vi estas?

BARONO KRŬG:… Senokupa, sinjoro doktoro. Mi estis… en metallaborejo…

D-RO GALÉN: Kaj nun?

BARONO KRŬG: Kion mi trovas… . Mi aŭdis, ke la sinjoro doktoro helpas al malriĉuloj…

D-RO GALÉN: Do aŭskultu, tio daŭras dek kvar tagojn… Post dek kvar tagoj vi povus esti en ordo, ĉu vi scias? Mi donus al vi ses injektaĵojn. – Homo, ĉu vi povas pagi ses injektaĵojn?

BARONO KRŬG: Nu kompreneble. – Nome laŭ tio, kiom ili kostos…

D-RO GALÉN: Ili estus… tre altprezaj, sinjoro barono Krüg.

BARONO KRŬG: Ho sinjoro doktoro… Mi ne estas ja la barono Krüg.

D-RO GALÉN: Aŭskultu, sinjoro, tio ne eblas… Tiuokaze, mi petas, mi ne povus plu intertrakti kun vi. Kaj… por tio estus domaĝe pri nia tempo, ĉu ne?

BARONO KRŬG: Vi pravas, doktoro. Domaĝe pri la tempo. Mi scias, vi kuracas… nur malriĉulojn; tamen se vi konsentus kuraci min, mi donus al via… persona dispono… kiom ni diru? Ĉu milionon?

D-RO GALÉN mirigite: Milionon?

BARONO KRŬG: Vi pravas. Kvin milionojn. Doktoro, tio estas jam respektinda sumo. – Mi diris dek milionojn, ĉu ne? Per dek milionoj oni povas multon fari… ekzemple se vi volus fari certan propagandon –

D-RO GALÉN: Atendu… Ĉu vi diris… dek milionojn?

BARONO KRŬG: Dudek…

D-RO GALÉN: Ĉu al propagando de paco?

BARONO KRŬG: Al kio vi deziras. Sinjoro, por tiu mono vi povas aĉeti da ĵurnaloj. – Mia propagando kostas min ĉiujare eĉ ne tiom.

D-RO GALÉN ege mirigita: Diru, ĉu tio efektive kostus tiom da mono, ke oni skribu… por la paco?

BARONO KRŬG: Jes. Tio kostas kelkfoje amason da mono, ke oni skribu por la paco – aŭ por la milito.

D-RO GALÉN: Vidu, pri tio mi ne ekpensis. – Li banas la injektilon en alkoholo kaj bruldesinfektas ĝin super flamo. Ĉi tie oni sciiĝas nenion. – Kaj, mi petas vin, kiel oni faras tion?

BARONO KRŬG: Vi devas havi interrilatojn.

D-RO GALÉN: Mia dio, kaj mi… Havi interrilatojn, tio estas tiel malfacila, ĉu ne?… Tio kostas multe da tempo, ĉu?

BARONO KRŬG: Jes. Tio kostas preskaŭ la tutan vivon.

D-RO GALÉN: Tiuokaze mi do ne scias, kiel mi povus… Li trempas vatpufeton en benzino. Diru, sinjoro barono Krüg, ĉu vi ne volus aranĝi tion mem?

BARONO KRŬG: Ĉu vi opinias – organizi propagandon por la eterna paco?

D-RO GALÉN: Jes, organizi la propagandon. Li purigas al li per la vatpufeto haŭtpeceton sur la antaŭbrako. Vi havas tiujn interrilatojn… Kaj mi, ĉu vi scias… rekompence mi resanigus vin.

BARONO KRŬG: – Pardonu, doktoro, sed en tio ĉi, ŝajnas al mi, mi ne sukcesus.

D-RO GALÉN: Ĉu ne? Li forĵetas la vatpufeton. Do aŭskultu, sinjoro… Tio estas stranga, vi estas… en certa senco… terure honesta homo.

BARONO KRŬG: Eble. Kaj vi estas terure naiva homo, doktoro. Vi opinias, ke vi sola, tute sola, povas propraforte eldevigi la pacon –

D-RO GALÉN: Ne, sinjoro, ne mi sola. Mi havas… fortan liganon, ĉu vi scias?

BARONO KRŬG: Jes, la blankan malsanon. Kaj la timon. Vi pravas, homo, mi timas… Jesuo Kristo, mi timas! Sed se la sola timo kapablus regi la homojn, tiam neniam plu povus esti milito. – Ĉu vi opinias, ke la plejmulto da homoj ne timas ĝin? Kaj atentu, ĝi tamen estos… ĉiam denove ĝi estos –

D-RO GALÉN prenas la injektilon: Kaj kio do, mi petas. – Per kio oni influu la homojn?

BARONO KRŬG: – Mi ne scias. Mi provis tion ordinare per mono. Kaj nur malofte vane, doktoro. Mi povas proponi al vi… nur monon; sed tio estas, kiel vi dirus, en certa senco… honesta propono.

Dudek… tridek milionojn por unu sola vivo!

D-RO GALÉN: Ĉu vi tiel… timas la blankan malsanon? Li sorbplenigas la injektilon per medikanento.

BARONO KRŬG:… Jes.

D-RO GALÉN: Tion mi ege bedaŭras…

Li alproksimiĝas al BARONO KRŬG kun la injektilo ee la mano.

D-RO GALÉN: Aŭskultu, ĉu vi ne povus… en viaj uzinoj… haltigi la fabrikadon de armiloj kaj municio?

BARONO KRŬG: – Ne.

D-RO GALÉN: Dio, tio estas malfacila… Kion do vi povas entute doni al mi?

BARONO KRŬG: – Nur monon.

D-RO GALÉN: Sed vi ja vidas, ke mi ne scius. – Li metas la injektilon sur la tablon. Ne, tio estus superflua, mi petas, tute superflua, ĉu ne?

BARONO KRŬG: Ĉu vi ne volas akcepti min por kuracado?

D-RO GALÉN: Mi ege bedaŭras. – Vi povas vesti vin, sinjoro barono.

BARONO KRŬG: Tio estas do… la fino, Jesuo Kristo… Jesuo Kristo krucumita!

D-RO GALÉN: Homo, vi ankoraŭ revenos.

BARONO KRŬG vestas sin malautaŭ la ŝirmvando: Ĉu mi venu… ĉu mi ankoraŭ foje venu?

D-RO GALÉN: Jes. Kaj vi povas tie malantaŭe tralegi, kiom oni pagas por la kuracista esploro.

BARONO KRŬG eliras butonumante sian jakon: Aŭskultu, doktoro, ŝajnas al mi… ke entute vi ne estas tiel naiva.

D-RO GALÉN: Post kiam vi estos ĉion pripensinta, – vi revenos. Li malfermas la pordon. La sekvanta paciento!

Kurteno.


Kvina bildo

La laborĉambro de la marŝalo

LA ADJUTANTO eniras: Sinjoro barono Krüg.

LA MARŜALO skribas ĉe skribotablo: Li envenu!

La adjutanto enkondukas BARONON KRŬG kaj malaperas.

LA MARŜALO skribante: Sidiĝu, kara barono. Mi tuj estos preta. Li formetas la plumon. Do, kamarado, ekraportu! Sidu nur, kara Krüg. Mi venigis vin, por ke vi persone donu al mi raporton. – Kiel ni statas?

BARONO KRŬG: Ni faris, kiom ni povis, via ekscelenco. Ni konsideris ĉiujn eblecojn –

LA MARŜALO: Kaj la rezulto –?

BARONO KRŬG: Mi ankoraŭ ne estas kontenta. Okdek pezaj tankoj ĉiutage –

LA MARŜALO: Ĉu anstataŭ la postulataj sesdekkvin?

BARONO KRŬG: Jes. Plue sep cent ĉas-aeroplanoj, centdudek bombard-aeroplanoj. – En ĉi fako oni devus ankoraŭ tre altigi la produktatan kvanton. Ni ne produktos nur por ni –

LA MARŜALO: Kompreneble. Daŭrigu!

BARONO KRŬG: La fabrikado de municio estas kontentiga. Ni povas liveri je tridek procentoj pli, ol la ĉefa stabo postulas –

LA MARŜALO: Kaj la gaso C?

BARONO KRŬG: Kiun ajn kvanton. Hieraŭ okazis akcidento per ĝi. – En unu laborejo krevis ujo –

LA MARŜALO: Kiom da mortintoj?

BARONO KRŬG: Ĉiuj. Kvardek knabinoj kaj tri viroj. Ili mortis – tuj.

LA MARŜALO: Malĝojiga, tamen alirilate belega rezulto. Mi gratulas, kara Krüg.

BARONO KRŬG: Mi dankas, via ekscelenco.

LA MARŜALO: Do ĝenerale estus ĉio preparita – BARONO KRŬG: Jes, via ekscelenco.

LA MARŜALO: Mi sciis, ke mi povas fidi vin: Cetere, kiel fartas via nevo?

BARONO KRŬG: Dankon, via ekscelenco, li estas sana.

LA MARŜALO: Mi ofte aŭdas pri li – de mia filino. Ŝajnas al mi, kamarado, ke inter ni ambaŭ… ekligiĝos parencaj rilatoj, ĉu?

BARONO KRŬG ekstaras: Tio estus por mi granda honoro, via ekscelenco.

LA MARŜALO ekstaras: Kaj por mi sincera ĝojo, mia Krüg; jam pro tio, ke sen vi mi ne estus fariĝinta tio, kio mi nun estas. – Tion oni ne kutimas forgesi, amiko.

BARONO KRŬG: Mi faris nur mian devon, via ekscelenco. Mi faris tion por la patrujo; tio estis… en la intereso de mia industria konzerno.

LA MARŜALO iras al li: Ĉu vi memoras, Krüg, kiel ni reciproke donis al ni la manojn, antaŭ ol mi tiam ekmarŝis kun miaj soldatoj kontraŭ la registaro?

BARONO KRŬG: Sinjoro marŝalo, tiajn tagojn oni ne forgesas.

LA MARŜALO: Nu do, malnova amiko, ni donu al ni la manojn ankaŭ nun… antaŭ pli granda kaj pli glora militiro. Li streĉas ambaŭ manojn renkonte al li.

BARONO KRŬG retroiras: – Mi ne povas doni la manon al via ekscelenco.

LA MARŜALO: Kial?

BARONO KRŬG: Via ekscelenco, mi estas… leprulo.

LA MARŜALO faras paŝon dorsen: Mia dio! – Krüg – ĉu vi estis ĉe Sigelius –?

BARONO KRŬG: Jes.

LA MARŜALO: Kaj kion BARONO KRŬG: Li sendis min… al doktoro Galén. Tie mi… ankaŭ estis.

LA MARŜALO: Kaj kion diris Galén?

BARONO KRŬG: Ke mi povas resaniĝi dum dek kvar tagoj –

LA MARŜALO: Dankon al dio! Vi eĉ ne scias, kiel mi ĝojas – Nu jen, kamarado, vi estos denove sana!

BARONO KRŬG: Tamen, se mi plenumos unu kondiĉon.

LA MARŜALO: Krüg, plenumu ĝin! Mi mem ordonas tion al vi. – Ni tro bezonas vin, barono Krüg; ĝi kostu kiom ajn. – Kian kondiĉon vi plenumu?

BARONO KRŬG:… Nur tion, ke mi ĉesigu en miaj uzinoj la fabrikadon de pormilita materialo.

LA MARŜALO: – Jen kiel. Tiu Galén estas do efektiva frenezulo.

BARONO KRŬG: Eble. En la okuloj de via ekscelenco certe.

LA MARŜALO: Kaj ĉu en viaj okuloj ne?

BARONO KRŬG: Pardonu, sinjoro marŝalo, sed mi rigardas la aferon… de iomete alia flanko.

LA MARŜALO: Krüg, tio estas ja tute neebla, ke viaj uzinoj ĉesu la liveradon –

BARONO KRŬG: Teknike tio ne estas neebla, via ekscelenco.

LA MARŜALO: Sed politike jes. Vi devas instigi Galén, ke li rezignu la kondiĉon

BARONO KRŬG: Lia sola kondiĉo estas… la paco.

LA MARŜALO: Infanaĵo! Ni ne povas akcepti kondiĉojn – trudatajn de ia… utopiisto! Rigardu, Krüg. – Vi diras, ke li resanigus vin dum dek kvar tagoj, ĉu ne? Ni supozu, ke vi ĉesigus por tiuj dek kvar tagoj la fabrikadon de la pormilita materialo. – Vere tio estus tre malagrabla, sed kion fari? Ni deklarus, ke tio estas paca gesto – ke ni ankoraŭ foje provas solvi la malfacilaĵojn inter la potencoj per interkonsento. – Jes, Krüg, pro vi mi tion farus. Kaj tuj kiam vi estos sana –

BARONO KRŬG: Mi dankas al via ekscelenco. Sed tio ne estus honesta ludo.

LA MARŜALO: Kamarado, dum milito ne gravas honesta ludo.

BARONO KRŬG: Tion mi scias, ekscelenco. Sed Galén ne estas tiel stulta. – Li povas prokrasti la kuracadon –

LA MARŜALO: Nu jes, li havos vin en la manoj. – Diru do, Krüg, kion vi mem pensas –

BARONO KRŬG: Via ekscelenco, hodiaŭ en la nokto mi estis decidiĝinta… akcepti la kondiĉon de Galén.

LA MARŜALO: Krüg, tio estas freneza!

BARONO KRŬG: Jes, la timo estas freneziga, via ekscelenco.

LA MARŜALO: Ĉu vi tiel timas –?

BARONO KRŬG levas senpove la ŝultrojn.

LA MARŜALO eksidas ĉe la tablo: Tio estas do… bedaŭrinde… tre malfacila afero.

BARONO KRŬG: Marŝalo, se vi scius… Tio estas tiel abomena sento, kiam timo trapenetras la homon… ĝis en la pintojn de la fingroj… Fi! Fi!… Konstante mi vidas min mem… kiel mi krias malantaŭ pikildrato… Jesuo Kristo, iu helpu min! Kristo Dio, ĉu neniu kompatos min –

LA MARŜALO: Mi ŝatas vin, Krüg. Mi ŝatas cin, homo, kiel propran fraton. Kion mi faru kun ci?

BARONO KRŬG: Faru pacon, ekscelenco… Faru pacon! Savu min, savu nin ĉiujn… Li falas sur la genuojn. Marŝalo, savu min!

LA MARŜALO ekstaras: Ekstaru, barono Krüg!

BARONO KRŬG leviĝas: Mi petas, via ekscelenco.

LA MARŜALO: Barono Krüg, vi devas plialtigi la produktadon de la pormilita materialo. Mi ne estas kontenta kun la ciferoj, kiujn vi indikis al mi. Pli, pli, ĉu vi komprenas?

BARONO KRŬG: Laŭ via ordono, via ekscelenco.

LA MARŜALO: Mi esperas, ke vi plenumos vian devon al la patrujo ĝis la lasta punkto.

BARONO KRŬG: Jes, via ekscelenco.

LA MARŜALO iras al li.: Donu konfirme vian manon al mi.

BARONO KRŬG: Ne, marŝalo! Mi estas leprulo!

LA MARŜALO: Mi ne timas, Krüg. En la sama momento, en kiu mi ektimus, mi ĉesos esti… la gvidanto. Vian manon, barono Krüg!

BARONO KRŬG donas hezitante la manon al li: Marŝalo… laŭ via ordono.

LA MARŜALO: Mi dankas vin, barono Krüg.

BARONO KRŬG elŝanceliĝas.

LA MARŜALO sonorigas.

LA ADJUTANTO aperas en la pordo: Kion ordonas via ekscelenco?

LA MARŜALO: Vi devas venigi al mi doktoron Galén.

Kurteno.


Sesa bildo

La sama laborejo de la marŝalo

LA ADJUTANTO en la pordo: Doktoro Galén.

LA MARŜALO skribante: Enkonduku lin!

La ADJUTANTO enkondukas DOKTORON GALÉN.

Ili ambaŭ haltas ĉe la pordo.

LA MARŜALO ankoraŭ skribas. Post kelka tempo: Ĉu doktoro Galén?

D-RO GALÉN ektimas: Mi petas, sinjoro kortega konsilanto.

LA ADJUTANTO mallaŭte sufloras: Via ekscelenco.

D-RO GALÉN: Nome via ekscelenco, ĉu ne –

LA MARŜALO ankoraŭ skribante: Venu pli proksimen.

D-RO GALÉN: Al via servo, sinjoro… via ekscelenco. Li alproksimiĝas je unu paŝo.

LA MARŜALO formetas la krajonon kaj observas lin kelkan tempon: Mi deziris gratuli vin, doktoro Galén, pro viaj sukcesoj en la kuracado de la blanka malsano. Mi ricevadas informojn… de miaj oficialaj lokoj… pri viaj rezultoj Li prenas faskon da aktoj en la manon. La rezultoj estas atestitaj, doktoro. Tio estas admirinda.

D-RO GALÉN embarasita kaj kortuŝita: Mi dankas ĝentile, sinjoro… via ekscelenco.

LA MARŜALO: Jen mi preparis projekton. – Nome mi volas fari el la malsanulejo ĉe Sankta Spirito instituton por kontraŭbatali la Ĉeng-malsanon. Doktoro Galén, vi ekoficos tie kiel gvidanta kuracisto.

D-RO GALÉN: Sed mi… Tio ne eblus, sinjoro… Nome mi havas tian klientaron, via ekscelenco, ĉu ne?… Mi petas, tion mi efektive ne povus.

LA MARŜALO: Konsideru tion kiel ordonon, kara doktoro Galén.

D-RO GALÉN: Alirilate kun la plej granda plezuro, via ekscelenco… Sed mi ne povas ja gvidi… Mi eĉ ne havas la sperton, ĉu ne?…

LA MARŜALO: Do mi diros tion al vi alimaniere. Li alrigardas la adjutanton, kiu malaperas. Vi rifuzis kuraci baronon Krüg.

D-RO GALÉN: Tion ne, mi petas. Mi nur… estis certa kondiĉo –

LA MARŜALO: Mi scias. Vi kuracos do barono Krüg sen kiu ajn kondiĉo, doktoro Galén.

D-RO GALÉN: Mi ege bedaŭras, sinjoro… via ekscelenco… tamen tio efektive ne eblas. Mi… mi devas postuli la plenumon de la kondiĉo.

LA MARŜALO: Doktoro, ekzistas rimedoj, per kiuj oni povas eldevigi… la plenumon de ordonoj.

D-RO GALÉN: Rigardu, vi povas malliberigi min, ĉu ne, tamen –

LA MARŜALO: Bone. Li etendas la manon al la sonorilo.

D-RO GALÉN: Aŭskultu, sinjoro, ne faru tion! Mi havas tiom da pacientoj. – Vi mortigos ilin, se vi malliberigos min!

LA MARŜALO malprenas la sonorilon: Tio ne estus la unuaj mortintoj sur mia vojo. Sed vi ankoraŭ pripensos la aferon. Li ekstaras kaj iras al li. Homo, ĉu vi estas frenezulo – aŭ tia heroo?

D-RO GALÉN retroiras: Ne, mi petas, mi – Heroo certe ne; sed mi estis en la milito… kiel kuracisto… kaj kiam mi vidis mortadi tiom da homoj… tiom da sanaj homoj, ĉu ne –

LA MARŜALO: Ankaŭ mi estis en la milito, doktoro. Sed mi vidis tie homojn batali por la patrujo. Kaj mi rekondukis ilin hejmen kiel venkintojn.

D-RO GALÉN: Jen ĝuste la kaŭzo. Mi vidis pli da tiuj, kiujn… kiujn vi ne plu rekondukis hejmen. Jen la diferenco, sinjoro… via ekscelenco.

LA MARŜALO: En kiu rango vi servis?

D-RO GALÉN klak-kunigas la kalkanojn: Kiel asistanta kuracisto ĉe la trideksesa infanteria regimento, sinjoro marŝalo.

LA MARŜALO: Brila regimento. – Ĉu ordenita?

D-RO GALÉN: Per la Ora Kruco kun glavoj, sinjoro marŝalo.

LA MARŜALO: Bravo. Li donas al li la manon.

D-RO GALÉN: Mi dankas, sinjoro marŝalo.

LA MARŜALO: Bone. Vi iros kaj anoncos vin ĉe barono Krüg.

D-RO GALÉN: – Mi petas, ke oni arestu min pro rifuzo obei.

La MARŜALO levas la ŝultrojn kaj sonorigas. La ADJUTANTO aperas en la pordo.

LA MARŜALO: Arestigu doktoron Galén!

LA ADJUTANTO: Laŭ ordono, via ekscelenco. Li alpaŝas DRON GALÉN.

D-RO GALÉN: Aŭskultu, ne faru tion!

LA MARŜALO: Kial?

D-RO GALÉN: Vi povos min bezoni – eble eĉ vi mem.

LA MARŜALO: Mi ne. Al la adjutanto. Nenio. Vi povas iri.

La ADJUTANTO malaperas.

LA MARŜALO: Sidiĝu, Galén. Li sidiĝas apud li. – Kiel mi diru tion al vi, obstinulo! Rigardu, mi havas personan intereson pri barono Krüg. Li estas rara viro kaj – mia unusola amiko. Vi ne scias, kiel soleca sentas sin… diktatoro. Mi parolas kun vi… kiel homo. Doktoro, savu Krüg-on! Jam… tre longe mi neniun petis.

D-RO GALÉN: Dio, kiel malfacila afero… Mi tiel volonte… Aŭskultu, ankaŭ mi havus peton.

LA MARŜALO: Tio ne estas respondo.

D-RO GALÉN: Mi petas vin, via ekscelenco, mi nur momenton… Vi estas tia ŝtatisto kaj havas tian senliman potencon… Ne ke mi volus flati vin, tamen – bedaŭrinde la afero estas tia, ĉu ne?… Rigardu, se vi volus proponi eternan pacon… Dio, kiel ĉiuj ĝojus! La tuta mondo ja timas nur vin… ĉiuj armas sin nur pro vi… Se vi dirus, ke vi volas pacon, estos paco sur la tuta mondo, ĉu ne?…

LA MARŜALO: – Mi parolis pri barono Krüg, doktoro.

D-RO GALÉN: Jes, ĝuste… Vi povas lin savi… lin kaj ĉiujn leprulojn. Diru, ke vi volas garantii al la mondo daŭran pacon… ke vi faros kontrakton kun ĉiuj popoloj… jen ĉio. Rigardu, via ekscelenco, tio dependas ja nur de vi! Pro dio, mi petas vin, savu la kompatindajn leprulojn! Kaj koncerne la sinjoron baronon, tio ĉagrenis min tiel… Mi petas vin, jam pro li…

LA MARŜALO: Barono Krüg ne povas akcepti vian kondiĉon.

D-RO GALÉN: Sed vi povas, sinjoro… vi povas fari ĉion!

LA MARŜALO: Mi ne povas. Ĉu mi klarigu tion al vi kvazaŭ al malgranda infano? Ĉu vi opinias, ke la paco aŭ milito dependas nur de mia volo? Mi devas gvidigi min per la interesoj de mia popolo. Se mia popolo iam iros en militon, tiam estas… mia devo eduki ĝin por tiu ĉi batalo.

D-RO GALÉN: Nur ke… se ne estus vi… via popolo ne irus en konker-militon, ĉu ne?

LA MARŜALO: Ne. Ĝi ne povus. Ĝi ne estus tiel bone preparita. Ĝi ne konscius tiel sian forton – kaj siajn ŝancojn. Dank’ al dio hodiaŭ ĝi konscias ilin; kaj mi plenumas nur ĝian volon –

D-RO GALÉN: – kiun vi mem estigis.

LA MARŜALO: Jes: Mi vekis en ĝi la volon al vivo. Vi kredas, ke paco estas pli bona ol milito. Mi kredas, ke venka milito estas pli bona ol paco. Kaj mi ne rajtas rabi al mia popolo ĝian venkon.

D-RO GALÉN: Nek ĝiajn falintojn, ĉu ne?

LA MARŜALO: Nek ĝiajn falintojn. Homo, nur la sango de batalmortintoj faras el peco da tero patrujon. Nur batalo faras el homoj popolon kaj el viroj heroojn –

D-RO GALÉN: Kaj kadavrojn. Mi vidis en la milito pli da kadavroj, nome –

LA MARŜALO: Tion kulpas via profesio, doktoro. Mi vidis ĉe mia profesio pli da herooj.

D-RO GALÉN: Jes, tiuj estis malantaŭe, via ekscelenco. Ni en la tranĉeoj ne estis tiel heroaj.

LA MARŜALO: Pro kio vi ricevis la ordenon?

D-RO GALÉN: Tio estis… nur pro tio, ke mi bandaĝis kelkajn vunditojn.

LA MARŜALO: Mi scias. Tio estis sur batalkampo inter tranĉeoj. Ĉu tio ne estis heroeco?

D-RO GALÉN: Ne, mi petas. Tion mi nur… simple kiel kuracisto. Tion oni devas, ĉu ne… ?

LA MARŜALO: – Aŭskultu, vi kun via paco: kial, laŭ kiu rajto vi propre faras tion? Diru, ĉu tio estas al vi… komisiita?

D-RO GALÉN: Mi ne komprenas, mi petas.

LA MARŜALO mallaŭte: Homo, ĉu vi havas… pli altan mision?

D-RO GALÉN: Ne, tute ne. Mi nur kiel ordinara homo, ĉu ne… ?

LA MARŜALO: Tiam vi ne rajtas fari tion, doktoro. Necesas pli alta misio… Necesas pli alta volo, kiu gvidas nin –

D-RO GALÉN: Kies volo?

LA MARŜALO: De Dio. Homo, mi estas komisiita de Dio; alie mi ne povus gvidi…

D-RO GALÉN: Ĉu do… vi devas militi?

LA MARŜALO: Jes. En la nomo de la popolo –

D-RO GALÉN: – kies filoj falos en la batalo –

LA MARŜALO: – kaj akiros la venkon. En la nomo de la popolo –

D-RO GALÉN: – kies patroj kaj patrinoj pereos pro la lepro –

LA MARŜALO ekstaras: Pri tiuj mi ne havas tiom da intereso, doktoro. Ĉi tiuj ne plu iĝos soldatoj… Mi ne scias, kial mi ankoraŭ ne arestigis vin.

D-RO GALÉN ekstaras: Via ekscelenco ordonas –

LA MARŜALO: Vi sanigos baronon Krüg. La patrujo bezonas lin.

D-RO GALÉN: Mi do… La sinjoro barono do venu al mi, ĉu ne… ?

LA MARŜALO: – kaj akceptu vian neeblan kondiĉon, ĉu?

D-RO GALÉN: Jes, via ekscelenco. Ĝis li plenumos tiun… neeblan kondiĉon.

LA MARŜALO: Ĉu vi obstinas pri tio? Tiuokaze –

Li iras al la tablo. Subite ektintas la telefono. La MARŜALO levas la aŭskultilon.

LA MARŜALO: Jes, persone. – Kiel? –, Jes, mi aŭdas. – Kaj ĉu li estas – Kiam ĝi okazis? – Jes. Mi dankas.

Li formetas la aŭskultilon. 

Raŭkvoĉe: Vi povas iri. Dankon al dio, antaŭ kvin minutoj… barono Krüg mortpafis sin.

Kurteno.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.