La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen  


La Meksikano

Aŭtoro: Jack London

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Ĉapitro IV

Oni apenaŭ atentis Riveran, kiam li estis irinta en la ringon. Li estis salutata nur per sporada sufiĉe senkora aplaŭdado. La spektantoj ne fidis al li. Li estis la ŝafido gvidata de la potenca Danny al la buĉejo. Krome la spektantoj seniluziiĝis. Ili atendis furiozan batalon inter Danny Ward kaj Billy Carthey, kaj nun ili kontentiĝu pri tiu mizera komencanto. La publiko montris sian misplaĉon pri la evento ankaŭ tiel, ke ili vetis du je unu aŭ eĉ tri je unu por Danny. Kaj la koro de vetanta publiko ĉiam estas je la flanko de sia mono.

La juna meksikano sidis en sia angulo kaj atendis. La minutoj rampadis. Danny lasis atendi lin. Tio estis malnova truko, sed ĝi havis efikon je la komencantoj. Ili fariĝis timemaj, se ili tiel sidadis kaj atendis, plenumitaj de korpremigaj antaŭdivenoj, vidalvide kun senkompata fumanta publiko. Sed ĉifoje la truko ne funkciis. Roberts ĝuste rigardis: Rivera ne havas malfortan flankon. Li, kiu estis pli delikata kaj pli sentema kaj havis pli fajnajn nervojfibrojn ol ili ĉiuj, ne estis nervoza. La atmosfero de la malvenko jam antaŭe certigita kaj tiel afliktanta liajn ĉirkaŭantojn, ne impresis lin. Liaj sekundantoj estis gringoj kaj stranguloj: aĉuloj, la kota rubo de la bokssporto, sen honorsento, sen forto. Kaj krome paralizis ilin la sento devi stari en la angulo de la malvenkoto.

»Nun vi devas esti atenta!« avertis lin Spider Hagerthy. Spider estis lia unua sekundanto. » Eltenu ĝin tiom longe, kiom eblas – jen la instrukcioj de Kelly al mi. Se vi ne faras, la gazetoj skribos pri plia ŝajnbatalo kaj batos ŝvelantan bluan okulon al la sporto en Los Anĝeleso.«

Ĉio ĉi ne estis vere instiga, sed tio glitis de Rivera kiel pizo de la muro. Li malestimis boksbatalon premian. Tio estis la malamata sporto de la malamataj gringoj. Li mem sufiĉe ofte ekzercis ĝin, kiel buĉa materialo por aliaj, sed nur ĉar li estis malsata. La fakto, ke li estis kvazaŭ kreita por tiu sporto, signifis nenion al li. Ĝis li venis al la konsilio li ne boksis por mono, sed tiam li kolektis monon sufiĉe facile. Kaj li ne estis la unua inter la homfiloj, kiuj malkovras, ke ili sukcesas en malestimata okupo.

Li ne analizis. Li sciis nur, ke li devis venki en tiu batalo. Io alia ne eblis. Sed post li - puŝinta lin al tiu konvinko - staris forto, pri kiu la bokspubliko eĉ ne sonĝis. Danny Ward batalis por mono kaj por tiuj agrablaĵoj, kiujn la mono povas havigi al li en tiu ĉi vivo. Sed ĉi tio, por kio batalis Rivera, bruligis sin en ties cerbon. Kiam li nun tute sola sidis en sia angulo de la ringo, kun vaste malfermaj okuloj, kaj atendis sian trukoriĉan kontraŭulon, li havis viziojn ardajn kaj terurajn, kaj tiuj estis tiel klaraj kaj precizaj, kvazaŭ li travivus ilin.

Li vidis la blankajn murojn de la akvoenergia fabriko de Rio Blanco. Li vidis la ses mil malsatajn palajn laboristojn kaj la sep- kaj ok-jarajn infanojn, kiuj laboraĉis en longtempaj skipoj por dek cendoj ĉiutage. Li vidis la migrulo-laboristojn, la fantomecajn mortulajn kraniojn de la tinkturisto-laboristoj en la tinkturejo. Li memoris sian patron nomi la tinkturejon suicida infero, ĉar nur unu jaro da laboro tie signifis la morton. Li vidis la antaŭdomejon kun sia patrino, kiu kuiris kaj kiu de mateno ĝis vespero streĉite dommastrumadis, sed tamen havis tempon karesi kaj ami lin. Kaj li vidis sian altstaturan patron kun lia densa liphara barbo kaj larĝa brusto, lian patron, kiu, pli afabla ol ĉiuj, amanta ĉiujn homojn, sed kies koro tamen tiom superfluis de amo, ke ankoraŭ sufiĉe da amo postrestis por la patrino kaj la malgranda muchacho, kiu ludis en angulo de la antaŭdomejo. En tiuj tagoj li ne nomiĝis Felipe Rivera. Li nomiĝis Fernandez, kiel lia patro kaj lia patrino. Lin ili nomis Juan. Pli poste li ŝanĝis la nomon, ĉar li rimarkis, ke la nomo Fernandez estas malamata de la policaj ĉefoj, de la politikaj oficejoj kaj de la kamparaj milicoj.

La granda, varmkora Joakino Fernandez! Elstaran lokon li okupis en la vizioj de Rivera. Tiam li ne komprenis, sed kiam li nun retrorigardis, li ekkomprenis. Li povis vidi lin, kiel tiu kompostis litertipojn en la eta presejo aŭ ĉe la plene okupita pupitro, kiel li haste kaj nervoze skribadis senfinajn zigzagajn liniojn. Kaj li memoris la strangajn vesperojn, kiam la laboristoj en malhelo sekrete aliris kvazaŭ kiel homoj, kiuj intencas malbonon, kiel ili renkontis lian patron kaj dum horoj parolis kun li, dume la muchacho ofte sen dormi, kuŝis en sia angulo.

Kvazaŭ el granda foro li aŭdis la voĉon de Spider Hagerthy, kiu diris al li: »Do ne tuj dekomence sternu vin. Tio estus kontraŭ la instrukcioj. Akceptu vian tradraŝadon kaj poste rikoltu vian monon.«

Dek minutoj pasis, sed li ankoraŭ nun sidis en sia angulo. Oni vidis nenion de Danny, kiu evidente eluzis sian trukon ĝis la ekstremo.

Sed pliaj vizioj brulis en la memoro de Rivera. La striko, aŭ pli bone la elbariĝo de la laboristoj, ĉar tiuj estis helpintaj al iuj strikantaj fratoj en Puebla. La malsato, la »ekspedicioj« en la montojn pro beroj, radikoj kaj herboj, kiujn ili manĝis kaj kiuj havigis al ili stomakajn spasmojn kaj ventrodolorojn. Kaj tiam la inkuba okazaĵo: La soldatoj de la generalo Rosalio Martinez kaj de Porfirio Diaz kaj la mortigaj fusiloj, kiuj neniam volis ĉesi kraĉi morton kaj pereon, dume la pekoj de la laboristoj denove kaj denove estis lavitaj en ilia propra sango. Kaj tiu nokto! Li vidis la malaltajn ĉarojn, sur kiuj la mortintoj estis tavoligitaj, antaŭvidata por Verakruco, kiel nutraĵo por la ŝarkoj en la golfo. Li revidis sin grimpi trans la makabran monton de mortintoj por serĉi kaj trovi la patran kaj patrinan kadavrojn je parto nudigitajn kaj perforte traktitajn. Precipe klare, li memoris pri sia patrino – nur ŝia vizaĝo elrigardis, la korpo estis kaŝita de dekoj de mortintoj. Denove knalis la fusiloj de Porfirio Diaz, kaj li vidis sin haste forkuregi kiel persekutitan surmontan kojoton.

Al liaj oreloj sonis laŭta muĝado simila al la maro, li vidis veni malsupren Danny Wardon je la pinto de lia sekvantaro el trejnistoj kaj sekundantoj tra la meza irejo. La publiko muĝis pro entuziasmo por la populara heroo, kiu estis destinita venki. Ĉiuj jubilis al li. Ĉiuj estis por li. Eĉ la sekundantoj de Rivera elspiris malŝarĝite kaj pliboniĝis ilia humuro, kiam Danny lerte kliniĝis sub la ŝnuregoj kaj paŝis en la ringon. Lia vizaĝo montris senfinan rideton. Kaj se Danny ridetis, ridetis ĉiu colo de lia vizaĝo ĝis la sulketoj en la okulanguletoj kaj profunden en liajn okulojn mem. Neniam oni vidis tian afablan batalanton. Lia vizaĝo estis enkorpiĝo de bonvolemo kaj de kamaradeco. Li konis ĉiun. Li ŝercis kaj ridis kaj salutis siajn amikojn tra la ŝnuregoj. La aliaj, pli foraj, kiuj ne povis bridi sian admiron vokis laŭte: »Ho, Danny!« La bona humuro kreskis kaj elfurioziĝis en aplaŭdaj ovacioj, kiuj daŭris kvin minutojn.

Rivera restadis neatentata. Laŭ tio, kio interesis la publikon, Rivera ne ekzistis. Spider Hagerthy kliniĝis kun ŝvelinta vizaĝo super lin.

»Ne ektimu«, Spider avertis lin.

»Kaj ne forgesu la instrukciojn. Vi devas elteni. Ne sternu vin. Se vi sternos vin ni poste tradraŝos vin en la transvestiĝejo. Komprenite, ĉu? Vi devas batali.«

La publiko ekaplaŭdis. Danny trapaŝis la ringon, rekte al Rivera kaj kliniĝis al li. Li prenis manon de Rivera inter siajn kaj premis ĝin per impulsa bonkoreco.La publiko elkriis sian rekonon pro la prezentita sportspirito de li. Danny salutis sian kontraŭulon kun la dediĉiteco de frato. Liaj lipoj moviĝis kaj la publiko ne povanta aŭdi la vortojn parolatajn de li kaj supozanta ilin ja afablaj, amindaj kaj diritaj en la maniero de sportulo, kriis ree. Nur Rivera aŭdis la mallaŭte diritajn vortojn.

»Eta meksika rato, kiu vi estas«, elpenetris sible inter la ridetantaj lipoj »mi elŝiros viajn intestojn.«

Rivera ne moviĝis. Li ne ekstaris. Li montris sian malamon nur per la okuloj.

»Ekstaru, hundo«, ŝrikis de malantaŭe tra la ŝnurego el la spektantejo.

La amaso komencis sibli kaj moke fajfi lin pro lia apenaŭa sportulmaniera konduto, sed li ne ekstaris. Nova aplaŭdego salutis la boksiston Danny, kiam li moviĝis tra la ringo reen al sia loko.

Kiam Danny demetis la mantelon, oni vokis entuziasmigite »Ha!« kaj »ho!« Lia korpo estis perfekta, loĝata de elasteco, sano kaj forto. La haŭto estis blanka kaj glata kiel tiu de junulino. Gracio, rezistokapablo kaj energio estis en li. Tion li pruvis en dekoj de bataloj. Lia bildo iris tra la tuta sport- kaj kulturgazetaro.

Ĝemado eksonis, kiam Spider Hagerthy detiris la lanĉemizon trans la kapon de Rivera. Lia korpo pro la malhela haŭtkoloro ŝajnis esti pli etstatura ol ĝi estis efektive. Li havis muskolojn, sed tiuj ne tiom impresis kiel tiuj de la kontraŭulo. Sed kion la publiko tamen pretervidis, tio estis lia profunda brusto. Kaj la publiko ankaŭ ne imagis - ne povis imagi tion – kia persistemo estis en lia karno kaj kia eksploda forto en liaj pugnoj, kiel fajnaj estis liaj nervoj, kiuj kiel dratoj etendiĝis en lia tuta korpo kaj faris tiel el li grandiozan batalmaŝinon. La ununura, kion la publiko vidis, estis brunhaŭta dekokjara junulo kun korpo, kiu aspektis kiel tiu de knabo. Alie je Danny. Jen viro dudekkvarjara kaj lia korpo estis tiu de viro. La kontrasto eĉ pli okulfrapis, kiam ili staris unu apud la alia en la ringo kaj ricevis la lastajn ringojuĝistajn atentigojn.

Rivera konstatis, ke Roberts sidis rekte malantaŭ la sportraportistoj. Li estis eĉ pli ebria ol kutime kaj lia parolo laŭ tio eĉ pli treniĝema.

»Estu trankvila, Rivera«, diris Roberts.

»Batmortigi li ne povas vin. Tion ne forgesu. Li tuj dekomence ege atakos vin, sed ne lasu vin perpleksigi pro tio. Simple kovru vin, staru firme kaj klinĉu. Li ne povas vundi vin tro. Imagu simple, ke li tradraŝas vin en la trejnhalo.«

Rivera ne donis signon, ke li aŭdis lin.

»Grumbla eta diablo«, murmuris Roberts al sia apuda najbaro. »Tiel li ĉiam estis.«

Sed Rivera forgesis ĵeti sian kutiman venenan rigardon al li. Vizio de senfine multaj fusiloj kvazaŭ blindgis lin. Ĉiu vizaĝo en la spektantejo de la plej multekostaj ĝis la plej foraj lokoj tute malantaŭe, kiujn li ankoraŭ povis vidi - estis transŝanĝintaj en fusilon kaj li vidis la meksikan limon antaŭ si - seka, elsuĉita de la suno, plena de doloro, kaj je tiu limo la ĉifonitaj aroj, kiuj malfruiĝis pro la fusiloj.

Li atendis starante tute malantaŭe en sia angulo. Liaj sekundantoj rampis tra la ŝnuregoj eksteren kaj kunprenis siajn faldoseĝojn. Danny staris transverse al li en la kontraŭa angulo de la kvarangula ringo. La gongo eksonis, kaj la batalo komenciĝis. La publiko hurlis pro ĝojo. Ankoraŭ neniam la publiko ĉeestis batalon, kiu komenciĝis pli konvinkige. La gazetaro pravis. Estis batalo de malamikoj. Tri kvaronojn de la distanco Danny trapasis per salto, por povi ataki la korpon de sia kontraŭulo, avanco, kiu klare perfidis, ke estis lia intenco vori la etan meksikanon kun haŭto kaj hararo. Li atakis ne per unu bato, ne per du batoj, ne per deko da batoj. Estis kirliĝanta turbo de batoj, ciklono de detruo. Rivera kvazaŭ perdiĝis. Li estis ŝutkovrita, tombigita sub lavangoj de duraj batoj, kiujn lanĉis fama majstro de l’ boksarto. Rivera estis ŝanceligita, balaita kontraŭ la ŝnuregojn, de la ringojuĝisto deŝirita kaj plian fojon ĵetita kontraŭ la ŝnuregojn.

Ne estis batalo, estis buĉado, masakro. Ĉiu alia publiko, krom tiu de premia boksbatalo, retenus la aeron en tiu unua minuto. Efektive: Danny sciis, kion li kapablas – estis grandioza uverturo. La publiko tiom certis pri sia juĝo kaj ĉe tio estis tiel ekscitita kaj favorema, ke ĝi tute pretervidis, ke la meksikano plu staris sur siaj piedoj. Ili tute forgesis la boksiston Rivera. Ili apenaŭ vidis lin, tiom li perdiĝis sub la vorema atako de Danny. Minuto tiel pasis kaj ankoraŭ plia. Tiam la publiko, en momento, kiam la batalantoj estis disigataj, vidis klare la meksikanon. Unu lipo estis fendigita, lia nazo sangis. Kiam li turnis sin kaj ŝanceliĝante ekklinĉis, oni vidis tie, kie li tuŝis la ŝnuregojn, ruĝajn striojn sur lia dorso, el kiu fontis sango. Sed kion la publiko ne rimarkis, tio estis, ke lia brusto ne forte laboris, kaj ke liaj okuloj fride brilis kiel kutime. Tro da ambiciaj estontaj majstroj en la kruela kaoso de trejnigejoj provis jam per similaj kruelaj atakoj al li. Por salajro de duono da dolaro ĝis dekkvin dolaroj semajne, li lernis elteni – dura instruado, kiun li trairis.

Jen okazis nekutima. La konfuziga intermiksiĝo de pugnoj, kies detaloj oni apenaŭ povis sekvi, subite ĉesis. Rivera staris sola tie. Danny, la terura Danny, kuŝis sur la dorso, lia korpo ektremis, dume li lante rekonsciiĝis. Li nek ŝanceliĝis, nek li sinkis planken aŭ lante falis. La dekstra hokopugno de Rivera trafis lin, kiam Danny ŝvebis en la aero, kiel fulmo el serena ĉielo. La juĝisto mansignis al Rivera, ke tiu retiriĝu kaj kliniĝis super la falintan gladiatoron, nombrante la sekundojn. La publiko de boksbatalo kutime aplaŭde jubilas post nokaŭtiga bato. Sed tiu ĉi publiko ne jubilis. La afero okazis tro netatendite. La nombrado de la sekundoj estis akompanata de streĉita silento, kiu estis disŝirata per la triumfa voĉo de Roberts.

»Mi ja diris tion al vi, ke li boksas per ambaŭ pugnoj!«

En la kvina sekundo Danny turniĝis pene sur la vizaĝon, kaj kiam la juĝisto nombris la sep, li apogis sin sur unu genuon, preta ekstari tuj kun la naŭ antaŭ ol dek estos dirita. Se lia genuo kun 10 ankoraŭ estus tuŝinta la plankon, jen li estus konsiderata “malsupre” kaj do kiel “venkita”. En tiu momento, kiam lia genuo estus leviĝinta de la planko, li estus rigardata kiel staranta, kaj en la sama momento la dekstra pugno de Rivera rajtus bati lin denove planken. Rivera volis uzi sian bonŝancon. Tuj kiam la genuo de Danny estos solviĝinta de la planko, li ekbatus denove. Li rondiris sian kontraŭulon, sed la juĝisto ŝovi sin inter ilin kaj Rivera rimarkis, ke la sekundoj, kiujn li nombris, estis tre lantaj sekundoj. Ĉiuj gringoj estis kontraŭ li, eĉ la juĝisto.

Ĉe »naŭ« la juĝisto puŝis Riveran tiom, ke li estis retroĵetata. Tio estis malsportuleca. Per tio al Danny fariĝis ebla restariĝi, ree kun rideto sur la lipoj. Duone kurbiĝinte kaj per la brakoj defendantaj la vizaĝon kaj la abdomenon, li ŝanceliĝis antaŭen kaj lerte klinĉis. Laŭ la reguloj de la bokssporto la juĝisto estus devigita disigi Danny de Rivera, sed li ne faris tion, kaj Danny kroĉiĝis al li kiel surfe damaĝita anasokonko en la puŝado de ondofrapado, kaj Danny iom post iom rekolektis fortojn. La lasta minuto de la rondo rapidis. Se li eltenus ĝis ties fino, li povus ripozi tutan minuton en sia angulo. Kaj li eltenis kaj ridetis spite al siaj despero kaj mizero.

»Danny reridetas!« kriis unu el ili kaj la publiko laŭte ridis pro malŝarĝiĝo. »Damnitan puŝforton havas tiu ŝmirulo«, Danny diris ĝemante en sia angulo al sia konsilanto, dume liaj asistantoj kiel freneze prilaboris lin.

La dua kaj la tria rondo estis malsovaĝaj. Danny, kiu estis ruza kaj perfekta ringogeneralo, starigis sin kaj blokis por ripozi de la obtuziga bato ricevita en la unua rondo. En la kvara rondo li ree estis tute la malnova. Kvankam li estis tre elĉerpita kaj traskuita, lia bona fizika stato ebligis al li regajni sian forton. Sed li ne reprovis virovorajn taktikojn. La meksikano montriĝis danĝera tartaro. Anstataŭ tio li nun prezentis siajn plej bonajn boksartifikaĵojn. En ĉiuj trukoj kaj pri sperto kaj trejniteco li estis majstro; eĉ, se li ne povis lanĉi ion decidan, sed li ja plu batadis sian kontraŭulon kaj iom post iom lacigis lin laŭ ĉiuj reguloj de la boksarto. Li batis trifoje, se Rivera batis unufoje, sed ne estis decidaj batoj. La sumo de multaj batoj donu la finigan decidon mem. Li respektis la novulon, kiu batis same bone per ambaŭ manoj, kaj kies pugnoj mirinde mallongbrake eksplodis.

En la defendo Rivera evoluigis maltrankviligan rektecon de la maldekstra pugno. Ĉiam denove, atakon post atako tiu elpafiĝis kaj terure lezis la buŝon kaj la nazon de Danny. Sed Danny adaptiĝis. Ĝuste tio estis, kial li estis ĉampiononto. Li povis laŭplaĉe ŝanĝi batalmanieron kontraŭ alia. Nun li pli proksimiĝis al sia kontraŭulo. Per tiu tekniko, kiu estis precipe agrabla al li, fariĝis ebla al li eviti la maldekstran pugnon de la alia. Nun li plurfoje kapablis sovaĝigi la publikon, sed la nigron de la celtabulo li trafis, kiam li per potenca hoko suprenlevis la meksikanon en la aeron kaj faligis lin sur la maton. Rivera ripozis sur unu genuo kaj uzis la sekundojn, sed interne li estis konvinkita, ke la juĝisto tre kurtigis la sekundojn por li.

En la sepa rondo denove sukcesis al Danny lanĉi diablan hokon supren. Li tamen nur ŝanceligis Riveran. Sed en la sekva momento, kiam tiu staris senhelpa kaj sendefenda, per nova bato li lasis traflugi lin inter la ŝnuregoj. Rivera falis sur la kapojn de la gazetistoj, kiuj puŝante levis lin kaj transportis ekstere de la ŝnuroj ĝis ties angulo ĉe la platformo. Ĉi tie li ripozis sur unu genuo, dum la juĝisto rapidege nombris la sekundojn. Interne de la ŝnuregoj, tra kiuj li devis kliniĝi por povi ree atingi la batalejon, atendis Danny. La juĝisto nek interŝovis sin, nek li repuŝis Danny-on.

La spektantoj estis ekster si pro entuziasmo. »Batmortigu lin, Danny, batmortigu lin!« oni kriis. Dekoj da voĉoj daŭrigis la krion ĝis ĝi sonis kiel la milithurlado de lupoj.

Danny faris sian plej bonan, sed kiam la juĝisto ne nombris naŭ, sed nur ok, Rivera subite jam neatendite glitis inter la ŝnuregoj enen kaj savis sin per klinĉado. Nun la juĝisto tuj ĉeestis, deŝiris lin, tiel, ke li estis celtabulo, li helpis al la boksisto Danny tiom, kiom malsportuleca juĝisto iel povas helpi al li.

Sed Rivera eltenis la atakon kaj la kirlado foriĝis el lia cerbo. Ili ĉiuj estas samaj. Ili estas la malamataj gringoj, kaj ili ĉiuj estas malhonestaj. Sed eĉ en la plej teruraj momentoj lumis kaj radiis la vizioj en lia cerbo – longaj trajnoj kun vagonaroj, kiuj pumpumas tra la dezerto, prizonoj kaj karceroj, vagabondoj ĉe akvejoj – la tuta turmentiga aĉa panoramo, kiun li estis vidinta en sia vagado post la tagoj de Rio Blanco kaj post la striko. En belega brila vizio li vidis la grandan revolucion balai tra la tuta lando. La fusiloj ĉeestis, ĝuste antaŭ li. Ĉiu unuopa vizaĝo de la malamataj vizaĝoj estis fusilo. Por la fusiloj li batalis. Li kaj la fusiloj estis unueco. Li kaj la revolucio estis unueco. Li batalis ĉi tie por ĉiu parto de Meksiko.

La publiko ekĉagreniĝis pri Rivera. Kial li ne akceptas la tradraŝon ordigitan al li? Kompreneble li estos venkita, sed kial li faras tiom da spektaklo pri tio? Nur tre malmultaj interesiĝas por li, kaj tio estis la difinita limigita procentaĵo de ludantoj, kiuj ludis riskan ludon. Kvankam ili certis pri la venko de Danny, ili tamen vetis kvar je 10 aŭ unu je tri favore al la meksikano. La vetoj konsiderindis, kiom da rondoj Rivera eltenus. Kelkaj eĉ facilanime vetis je tio, ke li ne sep, ja eĉ ne ses rondojn eltenus. Tiuj, kiuj kontraŭvetis, do jam gajnis kaj tiel feliĉe solvis la demandon rilate al la riskita mono, kaj nun ili aliĝis al la alia flanko kaj subtenis la favoraton.

Rivera rifuzis, ke Danny venkas lin. En la oka rondo tiu provis vane ripeti la suprenhokon. En la naŭa rondo li denove perpleksigis la publikon. Enmeze de klinĉo Rivera liberigis sin per rapida fleksebla movo kaj en la malvasta loko inter iliaj korpoj lia dekstra sagis supren de la koksa alto. Danny falis planken kaj eluzis la nombradon. La spektantoj estis alarmitaj. Li estis atakita en sia propra specialfako. Lia fama dekstra suprenhoko estis uzata kontraŭ li mem. Kiam li je naŭ ekstaris, Rivera ne provis trafi lin kiam estis nombrate naŭ. La juĝisto ja jam evidente estis blokinta lin en la sama situacio, sed male al tio li estis paŝinta flanken, kiam Rivera estis tiu, kiu ĵus devis ekstari.

En la deka rondo Rivera kroĉigis el koksa alto dekstran suprenhokon kontraŭ la mentonon de sia kontraŭulo. Danny pli kaj pli desperiĝis. Lia rideto eĉ ne momenton forlasis lian vizaĝon, sed li reprovis siajn virovorajn atakojn. Sed kiom ajn li dancadis, li ne povis fari ion decidan kontraŭ Rivera, kiom ajn li kirloventis. Sed Rivera en la kaosa kirlado eĉ trifoje plankenbatis lin. Danny ne tiom rapide reakiris siajn fortojn. Kaj en la dekunua rondo la afero fariĝis serioza por li, kvankam li de tiam ĝis la dekkvara rondo montris la plej bonan, kion li montris en sia tuta kariero. Li interrompis, blokis, batalis ekonomie kaj penis regajni fortojn, kiujn li jam foruzis. Krome li batalis kaŝe tiom fie, kiom kapablas tion nur sukcesa boksisto. Ĉiun fiartifikon kaj ĉiun intrigon li uzis, li klinĉis, sed ŝajne nur hazarde. Li premegis la boksgantojn de Rivera inter brako kaj korpo kaj metis sian propran ganton sur la buŝon de Rivera por senspirigi lin. Ofte dum klinĉoj, kiam ili korpe proksimis unu al la alia, li siblis abomenajn kaj neeldireblajn insultvortojn inter la diskrevitaj sed ridetantaj lipoj en la orelojn de Rivera. Ĉiu de la ringojuiĝisto ĝis la publiko prenis la partion de Danny kaj helpis lin. Kaj ili sciis, kion li intencis fari. Subigite de la mirigaj surprizoj de la nekonatulo, li metis ĉiun esperon en unu decidan baton. Li malfermis sian defendon kaj akceptis la batojn, li kvazaŭ fiŝkaptadis, ŝajnigis eksveniĝojn kaj tiris je sia kontraŭulo, por ke tiu malfermu por momento la defendon, por ke tio permesu al li el tuta forto ekbati kaj turni la batalon. Kiel faris tion jam alia pli granda boksisto antaŭ li, li eble provis trafi sian kontraŭulon per dekstra hoko sur la mentonon kaj per maldekstra sur la sunplekson. Li kapablis al tio, ĉar li estis konata pri sia puŝforto, kiu restadis en liaj brakoj, tiom longe kiom li iel povis teni sin sur la piedoj.

La sekundantoj de Rivera en la paŭzoj inter la rondoj zorgis nur malmulte por li. Ili iom sekigis lin per svingado de mantukoj, sed havigis al lia pumpumanta pulmo ne multe da aero. Spider Hagerthy donis al li konsilojn, sed li sciis, ke estis malbonaj konsiloj. Ĉiuj estis kontraŭ li. Li estis ĉirkaŭata de perfiduloj. En la dekkvara rondo li ree surplankigis la boksiston Danny kaj ripozis staranta , dume la juĝisto nombris la sekundojn. El la alia angulo Rivera aŭskultis suspektigan flustradon. Li vidis kiel Michael Kelly iris al Roberts, kliniĝis al li kaj flustris ion al tiu. La oreloj de Rivera estis kiel tiuj de kato, dezerte ekzercita, li aŭdis frazfragmentojn de tio, kion Mikaelo diris. Li volonte volis aŭdi pli, kaj kiam lia kontraŭulo leviĝis, sukcesis al li manovri la batalon tiel , ke ili klinĉis transe ĉe la ŝnuregoj.

»Li devas«, li aŭdis paroli Mikaleon, Roberts kapjesis. »Danny devas gajni – mi perdus sumegon – mi vetis gigante grandan sumon – mian propran monon – se li trairos la dekkvinan rondon, mi estos bankrota – la ulo agos laŭ tio, kion vi diras. Tranŝovu iom al li.«

»Kaj nun Rivera ne plu vidis viziojn. Ili provis mistifiki lin. Ankoraŭ plian fojon li sendis Danny-on sur la plankon kaj ripozis, la manoj apogataj je la flankoj. Roberts ekstaris.

»Nun li estas kaputa«, li diris. Iru en vian angulon.«

Li parolis ordeme, kiel li ofte parolis en la trejnado al Rivera. Sed Rivera rigardis lin furioze kaj atendis, ke Danny ekstaru.

Kiam li en la minutojn longa paŭzo ree sidis en sia angulo, venis Kelly, la entreprenisto, al Rivera kaj parolis al li. »Ĵetu la mantukon, damnita ulo!« Li siblis mallaŭte kun raŭka voĉo. »Vi devas sterni vin, Rivera. Faru, kiel mi diras, kaj mi sekurigos al vi vian estontecon. La sekvan fojon mi lasos vin venki kontraŭ Danny. Sed ĉifoje devas vi kuŝi surplanke.« Rivera per rigardo komprenigis, ke li aŭdis la vortojn, sed li montris per neniu signo, ĉu li konsentas aŭ ne.

»Kial vi diras nenion?« demandis Kelly ĉagrenite.

»Vi perdas en ĉiu kazo«, aldonis Spider Hagerthy. »La juĝisto ne lasos vin venki. Obeu al Kelly kaj sternu vin!«

»Jes, sternu vin, knabo mia!« petegis Kelly. »Tiukaze mi helpos al vi ĝis la ĉampioneco.«

Rivera ne respondis.

»Mi faros, do helpu min, knabo mia.«

Kiam la gongo eksonis, Rivera sentis, ke iu danĝero minacas lin. La publiko rimarkis nenion. Kion ajn tio povus esti – ĉiukaze minacis interne de la ringo kaj tute en lia proksimo. Danny ŝajne regajnis sian pli fruan memcertecon. La optimismo, kun kiu Danny proksimiĝis, ektimigis Riveran. Evidente iu fia truko estis en preparo. Danny saltis al li, sed Rivera evitis kunpuŝiĝon. Li sekurigis sin per tio, ke li flankeniris paŝon. Kion la alia atendis, tio estis klinĉo. Tio estis iel necesa, por ke la fia truko sukcesu. Rivera retroiris kaj rondcirklis malproksimen de la kontraŭulo, sed li sentis, ke la kunpuŝiĝo kaj la truko pli frue aŭ pli malfrue okazos. Despere li provis elŝovi la momenton. Kiam Danny ree sturme antaŭeniĝis, Rivera kondutis tiel kvazaŭ li volus klinĉi. Sed en la lasta momento, kiam iliaj korpoj estis kunpuŝontaj, li rapide retrosaltis. Kaj en la sama momento eksonis el la angulo de Danny la voko: Foul! Rivera estis mistifikinta ilin. La ringojuĝisto hezitis nedecideme. La decida frazo, kiun li sur la lipoj jam estis formulinta, falis neniam, ĉar knabovoĉo sur la galerio kriis: »Trompo! Trompo!« Danny laŭte insultis Riveran kaj kuregis atakante al li, sed Rivera evitis lin dancece. Rivera decidis nun ne plu bati al la korpo de la alia, per tio li riskis duonon de la bonŝanco gajni, sed li sciis, ke li, se li vere volis venki, devis eviti la proksimdistancan batalon. Ĉe la plej eta eblo ili kulpigus lin je »faŭlo«. Danny lasis ĉiun memgardemon flanken. Dum du rondoj li verve atakis la junulon, kiu ne kuraĝis renkonti lin en proksimdistanca batalo. Ĉiam denove Rivera estis trafita; li devis akcepti la batojn je dekoj, por eviti la danĝeran proksimdistancan batalon. Ĉe tiu unika finprezentado de Danny la publiko leviĝis kaj ekfreneziĝis. Ĝi komprenis nenion pri tio, kio okazis. La sola afero, kiun ĝi povis vidi, estis, ke la favorato tamen venkos post ĉio.

»Kial vi ne batalas?« ili kriis kolere al Rivera. »Malkuraĝulo! Malkuraĝulo! Ek, filo de hundo! Buĉu lin, Danny! Buĉu lin! Vi jam havas lin, buĉu lin!«

En la tuta halo Rivera estis la ununura, kiu retenis sian sangofridecon. Laŭ temperamento kaj raso li estis la plej pasia el ĉiuj, sed li jam estis elmetita al multe pli grandaj ekscitiĝoj, tiel, ke tiu komuna pasio el dek mil gorĝoj krianta, kiu leviĝis ondon post ondo, al li ne signifis pli ol la velureca frideto de somera vespero.

En la deksepa rondo Danny daŭrigis sian prezentadon, Rivera, trafita post forta bato, ekŝanceliĝis, liaj manoj falis senhelpe malsupren, dume li ŝajne malvoleme reŝanceliĝis. Nun Danny pensis, ke lia bonŝanco estas veninta. La ulo nun estis sub lia kontrolo. Sed Rivera per la montrita aktora trompago superruzis lin kaj trafis lin kun la rekta dekstra pugno sur la buŝon. Danny falis. Kiam li ekstaris, Rivera ree surplankigis lin per dekstra hoko al kolo kaj nuko. Tion li ripetis trifoje. Neniu juĝisto de la mondo estus povinta paroli pri faŭlo.

»Ho, Bill! Bill!« Kelly insiste petegis la ringojuĝiston.

»Mi povas fari nenion« diris la juĝisto bedaŭrante. »Li ne donas al mi okazon pri tio. «

Danny, preskaŭ tute detruita, heroe starigis sin denove kaj denove. Kelly kaj aliaj en la proksimo de la ringo komencis voki la policon, por ke tiu intervenu, kvankam la angulo de Danny rifuzis ĵeti la mantukon. Rivera vidis kiel la dika serĝento faris nelertan provon tragrimpi sub la ŝnuroj, kaj li ne klare sciis, kion signifas tio. Tiuj gringoj sciis trompi je tiom da manieroj ĉe boksbatalo. Danny resurpiediĝinte, ŝanceliĝis nesekure kaj senhelpe antaŭ li tien kaj tien. La juĝisto kaj la policisto ambaŭ etendis la manojn al Rivera, kiam li batis lastan fojon. Ne estis plu kaŭzo interrompi la batalon, ĉar Danny ne plu ekstaris.

»Nombru!« Rivera kriis raŭke al la juĝisto.

Kaj kiam la nombrado estis finita, la sekundantoj levis la boksiston Danny kaj portis lin en ties angulon.

»Kiu estas la venkinto?« demandis Rivera.

Malvoleme la juĝisto kaptis unu el liaj boksgantmanoj kaj tenis ĝin supre.

Rivera ne ricevis bondezirajn salutojn. Sen akompano li iris en sian angulon, kie liaj sekundantoj ankoraŭ ne starigis la faldseĝon por li. Li apogis sin kontraŭ la ŝnuregoj, furioze rigardis ilin plena de malamo, li fikse rigardis al ili kaj rondirigis la okulglobojn preter la dekmiloj de gringoj. Liaj genuoj tremis kaj li singultis pro elĉerpiteco. Antaŭ liaj okuloj ondadis la malamataj vizaĝoj tien kaj tien, kapturnige naŭzigante lin. Sed tiam Rivera rekonsciiĝis, ke ili signifas fusilojn. La fusiloj estis liaj. La revolucio povis marŝi plu.


<<  |  <


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.