La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
La MeksikanoAŭtoro: Jack London |
©2024 Geo |
La Enhavo |
La tempo de la krizo proksimiĝis. Ĉu okazus ribelo aŭ ne, tio dependis de la revolucia konsilio, sed la konsilio troviĝis en granda embaraso. La monbezono estis pli granda ol iam, dume fariĝis pli kaj pli komplike havigi monon. La patriotoj donis sian lastan cendon kaj ne plu kapablis doni ion. La rellaboristoj, do peonoj fuĝintaj en la ekzilon, donis duonon de sia mizera salajro. Sed oni bezonis pli da mono. La kordisrompa, konspira streĉiga subfosada laboro promesis fruktojn. La tempo estis matura. La revolucio aŭaŭis. Ankoraŭ plia puŝo, ankoraŭ lasta heroa streĉiĝo, kaj la aŭaŭ-montrilo moviĝus al la venkoflanko. Ili konis sian Meksikon. Foje ekigite la revolucio zorgus por si mem. La tuta Diaz-maŝino renversiĝus kiel kartodomo. La limregionoj estas pretaj por la ribelo. Jankio kun cent sindikataj viroj de la sindikato IWW (IWW = Industruial Workers of the Word – Industriaj Laboristoj de l’ Mondo, revolucia sindikato fondita en la jaro 1905 en Usono). atendis la vorton por transpaŝi la limon por konkeri Malsupran Kalifornion. Sed ili bezonis fusilojn. En la tuta lando kaj rekte ĝis la Atlantiko la konsilio en kontakto kun ili ĉiuj bezonis fusilojn, kaj ĉiuj ili bezonis fusilojn: aventuristoj, kavaliroj de l’ hazardo, banditoj, seniluziiĝintaj usonaj sindikatanoj, socialistoj, anarkiistoj, kruduloj, meksikaj ekzilitoj, peonoj fuĝintaj de la sklaveco, minolaboristoj, kiujn oni skurĝis en la prizonoj de Coeur d’ Alene kaj Koloradio, kaj kiuj tial estis precipe venĝavidaj kaj batalemaj – ruiniĝintoj kaj rubuloj el freneze komplikigita mondo. Fusiloj kaj municio! Fusiloj kaj municio! Jen la eterna krio!
Se tiu ĉi bankrotiĝinta, venĝavida bando estus foje ĵetita trans la limon, la revolucio komenciĝus. La doganajn oficejojn, la nordajn importhavenojn oni konkerus. Diaz ne povus rezisti, li ne kuraĝis ĵeti la plimulton de sia armeo kontraŭ ili, ĉar li devis teni la sudon, ĉar ankaŭ en la sudo disvastiĝus la flamo de ribelo. Urbo post urbo devus kapitulacii, federacia ŝtato post federacia ŝtato devus ekŝanceliĝi kaj renversiĝi. Kaj laste venus de ĉiuj flankoj la marŝo de la venkanta armeo de la revolucio al Meksikurbo, kiu inkludus la lastan fortikaĵon de Diaz.
Sed la mono. La virojn ili havis, kaj tiuj atendis sen pacienco la fusilojn. Ili konis la komercistojn, kiuj vendus kaj liverus fusilojn al ili. Sed la konsilio estis elĉerpinta sian forton ĉe la nutrado de la revolucio. La lasta dolaro estis eldonita, la lasta helpofonto barita, la lasta malsatanta patrioto melkita kiel bovino kaj la granda aventuro ankoraŭ nun tremis ŝvebante sur la pesilo de decido. Fusiloj kaj municio! Oni devas armi la ĉifonitajn batalionojn. Sed kiel? Ramos vee plendis pri sia konfiskita posedaĵo. Arrellano lamentis pri la disipo, kiun li ekzercadis en sia juneco. May Sethby cerbumis, ĉu ne ĉio estus irinta pli bone, se la membroj de la konsilio en la pasinteco estus estintaj pli ŝparemaj.
»La penso frenezigas min, ke la libero de Meksiko pro kelkaj miloj da aĉaj dolaroj aŭ prosperu aŭ falu!« diris Paulino Vera.
La vizaĝoj de ĉiuj esprimis desperon. José Amarillon, ilian lastan esperon, ĵuskonvertiton, kiu promesis monon al ili, oni kaptis en sia haciendo en Chihuahua kaj pafmortigis lin antaŭ sia propra stalomuro. La mesaĝo ĝuste estis alveninta.
Rivera, kiu surgenue frotlavis la plankon, rigardis supren, kun la viŝtuko en la mano kaj kun nudaj etenditaj brakoj makulitaj de kota sapakvo.
»Ĉu kvinmil da dolaroj sufiĉus?« li demandis.
Ili rigardis lin mirigite, Vera kapjesis kaj glutis, li ne povis eligi vorton, sed nova espero vigligis lin subite.
»Mendu la fusilojn«, diris Rivera, kaj tiam li permesis al si la plej longan paroladon, kiun ili iam ajn aŭskultis de li . »Ne estas multe da tempo, post tri semajnoj mi alportos al vi la kvinmilon. Tio estas en ordo. sufiĉe. La vero fariĝos pli varma por tiuj, kiuj batalos. Krome, pli rapide mi ne povus fari tion.«
Vera batalis kun si mem. Estis nekrdeble. Tro da esperoj jam frakasiĝis, de kiam li komencis la revolucian ludon. Sed li emis kredi al la ĉifonita frotlava junulo de la revolucio kaj tamen ne kuraĝis fidi lin.
»Vi estas freneza«, li diris.
»Post tri semajnoj«, diris Rivera. »Mendu la fusilojn.«
Li ekstaris, ŝovis la manikojn de la ĉemizo malsupren kaj surmetis la jakon.
»Mendu la fusilojn«, li diris.
»Mi nun foriras.«
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.