La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Antaŭen  


La Meksikano

Aŭtoro: Jack London

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Ĉapitro I

NENIU sciis lian historion – liaj kunkonspirantoj plej malmulte. Li estis ilia »malgranda sekreto«, ilia »granda patrioto«, kaj je sia maniero li laboris same tiel por la venonta meksika revolucio kiel ili. Daŭris longe ĝis ili ekkomprenis tion; ĉar eĉ ne unu el la revolucia konsilio ŝatis lin. Je la tago, kiam li unuafoje enpaŝis iliajn ĉambrojn plenŝtopitajn de tre okupitaj homoj, ĉiuj suspektis lin – ke li estas spiono, ilo en la servo de la sekreta polico de Diaz. Tro multaj el liaj kamaradoj troviĝis ĉirkaŭe en Usono en civilaj kaj militaj prizonoj, kaj aliaj ligitaj al ĉenoj, estis kondukataj ĝuste en tiu tempo translimen kaj envicigotaj por pafmortiĝo ĉe adobomuro.

Je la unua rigardo la junulo ne faris bonan impreson al ili. Knabo li estis, ne pli olda ol dekok jarojn, ne tro granda laŭ sia aĝo kaj li klarigis, ke li nomiĝas Felipe Rivera kaj, ke li deziras labori por la revolucio. Jen ĉio – neniu disipita vorto, neniu plia klarigo. Li staris kaj atendis. Neniu rideto estis sur liaj lipoj, neniu afableco en liaj okuloj. La granda verva Paulino Vera sentis internan hororon. Jen io malpermesita, terure nepenetrebla. Estis io venena, io serpenteca en la nigraj okuloj de la junulo. Ili brulis kiel frida fajro, kvazaŭ kun vasta koncentrita amareco. De la vizaĝoj de la kunkonspirantoj li lasis vagi la rigardon al la skribmaŝino, ĉe kiu sidis la malgranda sinjorino Sethby, fervore laboranta. Liaj okuloj haltis je ŝiaj, sed nur por momento – ŝi levis okaze la rigardon -, kaj ankaŭ ŝi sentis la nedifineblan ion, kiu paŭzigis ŝin. Ŝi devis ankoraŭfoje tralegi la skribitan por retrovi la fadenon de la letero.

Paulino Vera rigardis demandante al Arrellano kaj Ramos, kaj ili rigardis sin reciproke. La necerteco de dubo kreskis en iliaj rigardoj. Tiu ĉi magra vizitanto estis la nekonato, kun ĉia minaco de nekonato. Oni tute ne komprenis lin, jen io tiom trans la horzonto de la honesteco de tiuj ĉi simplaj revoluciuloj, kies sovaĝa malamo kontraŭ Diaz kaj lia tiraneco estis finfine nur la malamo de honorindaj, simplaj patriotoj. Sed jen sentiĝis io alia, sed ili ne sciis kio estas. Sed Vera, kiu ĉiam estis plej verva, plej agema, finis la embarason.

»Tre bone«, li diris sobre. »Vi diras, ke vi volas labori por la revolucio. Demetu vian jakon! Pendigu ĝin tien. Mi montros al vi – venu - , kie estas la siteloj kaj la viŝtukoj. La planko estas malpura. Vi tuj komencos viŝi ĝin ĉi tie kaj en la aliaj ĉambroj. Ankaŭ la kraĉujoj bezonas purigadon. Poste ankoraŭ la fenestroj.«

»Ĉu ĝi estas por la revolucio?« demandis la junulo.

»Por la revolucio!« respondis Vera.

Rivera rigardis ilin ĉiujn fride kaj suspekteme kaj tiam demetis sian jakon.

»Estas en ordo«, li diris.

Nenion plu. Tagon post tago li venis al sia laboro, - por balai, lavbrosi kaj purigi ion. Li prenis la cindron el la fornoj, alportis karbojn kaj lignon kaj faris fajron, antaŭ ol la plej rezoluta el la aliaj venis al sia tablo.

»Ĉu mi rajtas dormi ĉi tie?« li demandis foje.

Aha! Tiel do - la mano de Diaz ekmontriĝis. Se li dormus en la ĉambroj de la konsilio, tio signifus, ke li havas aliron al iliaj sekretoj, al la nomlistoj, al la adresoj de la kamaradoj sur meksika tero. Oni rifuzis la peton, kaj Rivera neniam plu demandis pri tio. Ie li dormis, sed kie? Ie li manĝis. Sed kie kaj kion? Unufoje Arrellano ofertis kelkajn dolarojn al li. Sed Rivera kapskuante rifuzis la monon. Kiam Vera alpaŝis kaj provis trudi ĝin al li, li diris:

»Mi laboras por la revolucio.«

Antaŭprepari revolucion kostas monon, kaj la konsilio ĉiam estis premata. La membroj malsatis kaj laboris ĝiskolapse, kaj la plej longa labortago ne estis sufiĉe longa por ili, kaj tamen ŝajnis de tempo al tempo, kvazaŭ la revolucio starus kaj falus de nenio pli ol de kelkaj dolaroj. Foje, estis la unua fojo, ili ŝuldis du monatojn da lupago, kaj la luisto minacis elĵeti ilin - estis Felipe Rivera, la purigista knabo en la aĉaj trivitaj vestoj, kiu metis sesdek ordolarojn sur la pupitron de May Sethby. Kaj same alitempe. Tricent leteroj klake tajpitaj sur la okupataj skribmaŝinoj (Petoj pri subteno, pri agnosko de organizitaj laborgrupoj, urĝaj petoj al redaktoroj pri bonvolemaj mencioj kaj tiel plu) restis sur la tabloj kaj atendis pri afranko. La horloĝo de Vera malaperis – la malnova ora ripeta horloĝo, kiun li heredis de sia patro. La glata ora ringo je la ringofingro de May Sethby malaperis same. Estis malesperige, Ramos kaj Arrellano ŝiradis kolere siajn longajn lipharojn. La leteroj devis eliri, kaj en la poŝtejo ne estis kredito por la aĉetado de poŝtmarkoj. Jen Rivera surmetis la ĉapelon kaj foriris. Kiam li revenis, li metis mil ducendajn poŝtmarkojn sur la pupitron de May Sethby.

»Mi volus scii, ĉu la malbenita mono estas de Diaz?« diris Vera al la kamaradoj.

Ili tiris la palpebrojn supren, sed ne kuraĝis respondi la demandon. Kaj Felipe Rivera, la visĉifonulo por la revolucio, daŭrigis havigi al la konsilio oron kaj arĝenton, se necesis.

Sed ankoraŭ nun ili ne kapablis ŝati lin, ĉar ili ne konis lin. Li iris siajn proprajn vojojn, ne fidis al ili kaj malakceptis ĉiujn provojn pri alproksimiĝo. Kaj spite al lia juneco neniu ekkuraĝis eldemandi lin.

»Granda kaj soleca spirito, eble, mi ne scias«, diris Arellano embarasita.

»Li tute ne estas homo«, diris Ramos.

»Lia animo estas elsekigita«, diris May Sethby. »Lumo kaj ridado estas elbruligita de li. Li similas al mortinto kaj estas tamen terure vivanta.«

»Li iris tra la inferon«, diris Vera. »Neniu viro aspektas tiel, kiu ne estas irinta tra la infero – kaj tamen li estas ankoraŭ junulo.

Tamen ili ne povis ŝati lin. Li neniam parolis, neniam demandis, neniam proponis ion. Li aŭskultis sen esprimo kiel morta aĵo, nur liaj okuloj lumis en frida brilo, dume la aliaj pli kaj pli laŭte kaj pli pasie parolis pri Meksiko.Tiam liaj okuloj glitis de vizaĝo al vizaĝo, de parolanto al parolanto, kvazaŭ borantaj kiel inkandeska glacio, kio ĝenis ilin, kaj kio konsternis ilin.

»Li ne estas spiono«, konfidis Vera al May Sethby. »Li estas patrioto – notu tion, la plej granda patrioto el ni ĉiuj. Mi scias tion, mi sentas. Kun mia koro kaj mia menso mi sentas ĝin. Sed lin mi tute ne konas.«

»Li havas danĝeran temperamenton«, diris May Sethby.

»Mi scias«, diris Vera kun sento de hororo. »Li rigardis min per siaj okuloj. Ili ne amas, ili minacas kaj estas sovaĝaj kiel tiuj de tigro. Se mi perfidus nian aferon, li mortigus min, tion mi scias. Li ne havas koron. Li estas senkompata kiel ŝtalo, akra kaj frida kiel frosto. Li estas kiel lunlumo en vintra nokto, kiam viro frostmortas sur la supro de montaro. Mi timas nek Diazon nek ĉiujn liajn murdistojn, sed tiun Rivera mi timas. Li estas kiel spiro de l’ Morto.«

Tamen estis Vera, kiu persvadis la aliajn doni al Rivera la unuan taskon postulantan konfidon. La kontakto inter Los-Anĝeleso kaj la suda Kalifornio estis interrompita. Tri el la kamaradoj devis fosi siajn proprajn tombojn kaj tiam oni pafmortigis ilin. Du pliaj estis prizonuloj de Usono en Los-Anĝeleso. Juan Alvarado, la federacia generalo estis monstro. Li trakrucis ĉiujn iliajn planojn. Ili ne plu povis ligi kontakton al la aktivaj revoluciuloj kaj al la ekaktivaj kamaradoj en la suda Kalifornio.

La juna Rivera ricevis instrukciojn kaj estis sendita al la sudo. Kiam li revenis, la komunikada linio estis replektita kaj Juan Alvarado estis morta. Oni trovis lin kun tranĉilo profunde pikitan en la bruston, en la lito. Tio transiris la instrukciojn al Rivera, sed oni ne demandis lin, kaj li diris nenion. Sed ili rigardis sin reciproke kaj havis sian opinion pri tio.

»Mi estis dirinta tion al vi«, opiniis Vera. »Diaz devas timi tiun junan viron pli ol iun alian. Li estas la mano de Dio.«

La danĝera temperamento pri kiu paroliss May Sethby, kaj kiun ĉiu el ili rimarkis, evidentiĝis ankaŭ en korpa rilato. Jen li aperis kun disŝirita lipo, jen kun blue kaj brune batita vango, jen kun ŝvelinta orelo. Estis klare, ke li ie en tiu mondo, en kiu li manĝis kaj dormis kaj havigis monon al si kaj vivis vivon, pri kiu ili sciis nenion, havis ofte kverelon. Post kelke da tempo li fariĝis kompostisto en la eta revolucia semajngazeto, kiun ili eldonis. Ĉeokaze ne estis ebla al li komposti ion, ĉar liaj fingraj membroj estis defrotitaj kaj disbatitaj, ĉar liaj dikfingroj estis vunditaj kaj rigidaj aŭ ĉar tiu aŭ tiu brako pendis senforte malsupren, dume lia vizaĝo tordiĝis en silenta doloro.

»Vagabondo« diris Arrellano.

»Frekventanto de aĉaj lokoj«, diris Ramos.

»Sed de kie li ricevas la monon?«, demandis Vera. »Mi ĵus eksciis, ke li pagis la paperkalkulon – cent kvardek dolarojn.«

»Estas liaj forestoj«, diris May Sethby, » li donas neniam klarigon.«

»Ni observu lin«, proponis Ramos.

»La spiono mi ne volus esti«, diris Vera. »Mi timus, ke vi neniam denove revidus min, krom ĉe mia entombiĝo. Lia pasio estas terura, li eĉ ne permesus, ke Dio staras inter li kaj sia pasio.«

»Antaŭ li mi sentas min kiel infano«, koncedis Ramos.

»Por mi li estas la enkorpiĝinta forto, li estas la prahomo - la sovaĝa lupo, la atakanta sonserpento, la pikanta centpiedulo«, diris Arrellano.

»Li estas la karniĝinta revolucio«, diris Vera. »Li estas la flamo kaj la spirito de ĝi, la nesatigebla krio por venĝo, kiu ne eligas krion, sed buĉas sen bruo. Li estas la detruanta anĝelo moviĝanta tra la ankoraŭaj gardantoj de l’ nokto.«

»Mi povus plori pro li, li konas neniun«, diris May Sethby. »Li malamas ĉiujn homojn. Li estas sola… soleca.« Ŝia voĉo eksingultis, kaj ŝiaj okuloj vualiĝis.

La agadoj kaj la tempoj de Rivera estis vera sekreto. Estis periodoj, kiam ili ne vidis lin dum semajno. Unufoje li forestis dum tuta monato. Tio estis tiom pli enigma, ĉar ĉe sia reveno li ĉiam sen klarigo senvorte metis ormonerojn sur la pupitron de May Sethby. Alitempe li pasigis tagojn kaj semajnojn, sian tutan tempon kun la konsilio. Kaj en aliaj malregulaj periodoj li preferis malaperi en la plej valora tempo de la frua mateno ĝis vespere. En tiaj tempoj li venis malfrue kaj restadis longe. Arrellano vidis lin eĉ en noktomezoj kompostantan tekstojn kun ŝvelintaj manoj aŭ lipo ĵus fendigita kaj ankoraŭ sanganta.


<<  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.