La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


La Meksikano

Aŭtoro: Jack London

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Ĉapitro III

Post longa kurado kaj hastado, sennombraj telefonaj interparoloj kaj sakroj oni kunsidis en la nokto en la kontoro de Kelly. Kelly estis ĝis la oreloj en negocoj, kaj krome li malfeliĉis. Li kontrakte devigis la boksiston Danny Ward el Nov-Jorko, kaj li aranĝis boksbatalon inter tiu Billy Carthey, kiu okazu post tri semajnoj. Kaj nun Carthey de du tagoj, zorgeme kaŝita kontraŭ la okuloj de la sportreporteroj, devis kuŝi en la lito pro grava vundiĝo. Ne estis alia ulo, kiu povus anstataŭi lin. Kelly kiel freneziĝinte telegrafis pro kiu ajn akceptebla boksisto de la leĝera peza klaso en la usona oriento, sed ĉiuj estis ligitaj al interkonsentiĝoj kaj kontraktoj. Sed nun li havis esperon, eĉ se nur feblan.

»Vi havas infere bonajn nervojn!« diris Kelly, dume li rigardis ekde la momento, kiam ili kunestis. En la okuloj de Rivera ekfulmis malice, sed lia vizaĝo konservis sian neskueblan esprimon.

»Mi povas nokaŭti Wardon«, estis ĉio, kion li diris.

»Kiel vi povas scii tion? Ĉu vi iam vidis boksi lin?«

Rivera nee skuis la kapon.

»Li povas detrui vin per unu mano kaj fermitaj okuloj“.

Rivera suprentiris la ŝultrojn.

»Ĉu vi havas nenion por diri?« grumblis la batalaranĝisto.

»Mi povas nokaŭti lin.«

»Ĉu vi efektive jam iam boksbatalis?« demandis Mikaelo Kelly. Mikaelo estis la frato de la aranĝisto, li posedis la Yellowstone-bilardejojn kaj enspezis multe da mono je la boksbataloj.

Rivera favoris lin per severa senresponda fiksa rigardo.

La sekretario, nepre sportkorpa junulo de karakteriza sportista tipo, rikanis kvazaŭ aŭdeble.

»Nu, vi konas Roberts«, rompis Kelly la venenan silenton. »Li jam devus esti ĉi tie. Sed sidiĝu kaj atendu, ankaŭ se vi ne havas bonŝancon laŭ via magra aspekto. Mi ne povas oferti trompmaĉon al la publiko. La lokoj ĉe la ringo estas pagitaj per dekkvin dolaroj, kiel vi scias.«

Kiam Roberts alvenis, li evidente estis ebrieta. Li estis alta, svelta, longmembra homo, kaj lia irado kiel lia dirado estis trankvila kaj treniĝema.

Kelly tuj celis la kernon de la afero.

»Diru foje, Roberts, vi ja fanfaronis pri la malkovro de tiu ĉi malgranda meksikano. Kiel vi eksciis tion, ke Carthey rompis la brakon al si?Kaj nun tiu malgranda flava ulo havas la impertinentecon hodiaŭ enflugi ĉi tien kaj diri, ke li intencas iri en la ringon por Carthey. Kion vi pensas pri tio?«

»Jam en ordo, Kelly«, estis la treniĝanta respondo. »Li kapablas boksi.«

»Vi ja ne eble volas konvinki min pri tio, ke li povas venki Wardon«, diris Kelly atakeme. Roberts pripensis la aferon.

»Ne, tion mi ne volas aserti. Ward estas boksmaŝino. Sed li ankaŭ ne tuj dishakos Riveran. Mi konas Rivera. Li neniam sendefendigas sin, mi almenaŭ ankoraŭ ne vidis tion. Kaj li boksas per ambaŭ manoj same bone. En ĉiu pozicio li povas kroĉi svenigajn batojn.«

»Nu bone, sed kiun ŝancon li havas? Vi trejnis boksistojn dum via tuta vivo. Mi demetas mian ĉapelon pro viaj fakaj konoj. Ĉu li povas doni ion al la publiko por la mono?«

»Tion certe, kaj krome li faros multajn problemojn al Ward. Vi ne konas la knabon, sed mi lin konas. Mi malkovris lin. Li ne havas malfortan flankon. Li estas pura diablo. Se iu demandas vin, vi povas diri, ke li estas sorĉista majstro. Ward kaj vi ĉiuj ege malfermos la okulojn. Mi ne volas aserti, ke li venkos Wardon, sed ĉiukaze li montros siajn kapablojn, tiel, ke vi ĉiuj vidos la novan viron je li.«

»Bone«. Kelly turnis sin al la sekretario. »Telefonu Wardon. Mi promesis al li, se indus la penon. Li estas ĝuste transe en la Yellowstone-oficejo kaj vetludas kiel kutime.« Kelly turnis sin denove al Roberts.

»Kion vi volas trinki?«

Roberts trinketis el sia glaso kaj malŝarĝis sian animon.

»Mi ja ankoraŭ ne rakontis al vi kiel mi trovis la junulon. Antaŭ kelkaj jaroj li aperis en la kampejo. Mi ĵus trejnis Prayne por la batalo kontraŭ Delanay. Prayne estas fia ulo. Ne estas eĉ fajrero da kompato en li. Li terure traktis sian partneron, kaj mi povis trovi neniun, kiu havis la emon trejni kun li. Jen mi rimarkis tiun malgrandan malsatan meksikanon, kiu ĉiam vagadis ĉi tie kaj observis ĉion. Mi estis malesperiĝinta kaj ne sciis kion fari. Jen mi tiris lin al mi, surmetis al li la boksgantojn kaj puŝis lin en la ringon. Li estis pli rezistema ol tanita ledo, sed malforta. Kaj ĉe tio li ne sciis eĉ literon de la alfabeto de la boksarto. Prayne faris pomokaĉon el li. Sed li tamen eltenis du rondojn, antaŭ ol li laciĝis. Estis nenio alia krom la malsato. Ĉu li estis frakasita? Vi ne estus rekoninta lin. Mi donis al li duonon de dolaro kaj ion bonan por manĝi. Vi devus esti rigardinta lian lupecan malsaton, kiam li voris ĝin. De tagoj li ne manĝis eĉ nur buŝplenon. Nun li estas sata pri la boksado, mi pensis. Sed je la venonta tago li revenis, rigida kaj vundita, sed avida pri tio denove perlabori duonon de dolaro kaj bonan tagmanĝon. Kaj iom post iom li fariĝis pli kaj pli kapabla. Li estas la naskita boksisto kaj nekredeble obstina. Li ne havas koron. Li estas peco de glacio. Kaj en la tuta tempo, kiam mi jam konas lin, ni parolis eĉ ne dek vortojn kune. Li ne babilaĉas, sed li faras sian laboron.«

»Mi vidis lin «, diris la sekretario. »Li laboris sufiĉe ofte por vi.«

»Ĉiuj ĉi elstaraj buboj elprovis sin ĉe li«, respondis Roberts, »kaj li ja lernis de ili. Mi vidis kelkajn el ili, kiujn li povus nokaŭti. Sed lia koro estis ie alia. Mi pensas, ke li neniam vere ŝatis la ludon. Almenaŭ li agis tiel.«

»Li batalis en la lastaj monatoj sufiĉe ofte en malgrandaj klubo«, diris Kelly.

»Certe! Sed mi ne scias, kio obsedigis lin. Subite li malkovris sian koron por tio. Li atakis furioze kaj venkis ĉiujn regionajn heroojn. Ŝajne li bezonis la monon kaj li ankaŭ gajnis atentindan sumeton, eĉ se oni ne vidas tion je liaj vestoj. Stranga homo! Neniu scias, kion li faras kutime. Neniu scias, kiel li pasigas sian tempon. Meze en la laboro li subite forkuras kaj malaperas por la resto de la tago. Kelkfoje li forestas dum semajnoj. Sed oni ne povas konsili lin, li ne atentas tion. Riĉo atendas je la viro, kiu scias lin manaĝeri, sed li ne konsideros tion. Atentu foje precipe pri tio, kiom multe li celas la kontantan monon, se vi interkonsentas kun li la kondiĉojn.«

Jen la momento, kiam Danny Ward alvenis. Nun la societo estis kompleta. Lia manaĝero kaj trejnisto estis veninta kun li, kaj li mem envenis kiel ekpuŝanta trablova brizo el afableco, kun bona humuro kaj plena de konkeremo pri amikoj. Danny salutis ĉiujn, havis por ĉiu ŝercon, humuran respondon, rideton aŭ ridon. Tio estis lia maniero, sed ĝi estis ne tute aŭtentika. Li estis bona aktoro, kaj li malkovris, ke afableco ne estas malestiminda, se oni volas fari karieron en la mondo. Sed sur la fundo de lia animo li estis sobra, sangofrida batalanto kaj negocisto. Ĉio alia estis masko. Tiuj, kiuj konis lin aŭ faris negocojn kun li, diris, ke Danny ne lasas mistifiki sin, se temas pri io decida. Li estis neeviteble ĉeestanta ĉe ĉiuj negocaj interparoloj kaj kelkaj asertis, ke lia manaĝero estis nur ilo, kies tasko estas servi kiel laŭtparolilo.

La maniero de Rivera estis tute alia. En liaj vejnoj fluis kaj la sango de indiĝenoj kaj tiu de hispanoj. Li sidis silente kaj senmove en angulo en la fono, kaj nur liaj okuloj glitis de vizaĝo al vizaĝo kaj notis ĉion.

»Tio estas do la bubo, diris Danny kaj taksante lasis vagi sian rigardon laŭ la proponita kontraŭulo. »Kiel statas, olda kamarado?«

La okuloj de Rivera briltremis venene, sed li ne moviĝis por doni signon de agnosko. Li povis flari neniun gringon, sed tiun li ekmalamis tiom, kiom tio estis nekutima eĉ ĉe li.

»Dio mia!« Danny protestis gaje turniĝante al Kelly. »Vi ja ne eble volas, ke mi batalu kontraŭ surdmutulo.« Kiam la ridado trankviliĝis, li denove atakis lin: »Pri Los-Anĝeleso devas stati malbone, se tio estas la plej bona, kion vi povas prezenti. El kiu infanĝardeno vi plukis lin?«

»Li estas bona knabeto, Danny, fidu pri tio«, diris Roberts. »Li ne tiel facile venkeblas kiel tio ŝajnas.«

»Kaj la bokshalo jam je duono estas elvendata«, diris Kelly insiste. »Vi devos provi tion kun li, Danny. Io pli bona jam ne eblas.«

Danny ĵetis plian fojon senzorgan kaj neflateman rigardon al Rivera kaj ĝemis.

»Mi devas trakti lin iom gardeme, mi supozas. Se li nur ne tute finiĝas ĉe tio!«

Roberts blovis kolere tra la nazo.

»Vi devas atenti«, avertis la manaĝero de Danny. »Oni ne povas scii ĉe tia novulo, ĉu ne tamen sukcesas lanĉi neatenditan bonŝancan baton.«

»Ho, mi ja gardos min, gardos min«, ridete diris Danny. »Mi tuj dekomence prenos lin en mian beboflegon, por ke la kara publiko havu ion de tio. Kion vi pensas pri dekkvin rondoj, Kelly? - Kaj poste la pajlon por li.«

»Tio sufiĉas«, tuj venis la respondo. »Vi devas fari tion nur iom reala.«

»Do, ni ekparolu pri la negoco.« Danny eksilentis kaj postkalkulis. »Memkompreneble sesdek kvin procentojn, kiel kontraŭ Carthey. Sed alia dispartigo. Okdek procentoj estus la ĝusta por mi.« Kaj turniĝinte al sia manaĝero: »Ĉu en ordo?«

La manaĝero kapjesis.

»He, vi tie, ĉu vi komprenis tion?« demandis Kelly al Rivera.

Rivera skuis la kapon.

»Nu, la afero statas tiel«, klarigis Kelly. »La batalmono estas sesdek kvin procentoj de la malneta enspezo. Vi estas novulo kaj tute nekonata. Vi kaj Danny dispartigos tiel: vi ricevos dudek procentojn kaj okdek Danny. Tio estas do justa, ĉu ne, Roberts?«

»Tre justa«, Robert konsentis.

»Vi devas akcepti tion“, Roberts konsentis. »Vi ankoraŭ ne havas reputacion, tion vi scias.«

»Kiom da mono ĉe sesdek kvin procentoj de la malneta enspezo elvenos?« demandis Rivera.

»Nu, eble kvinmil, eble eĉ ok«, enmiksiĝis Danny por klarigo. »Proksimume tiel do. Via pagoparto estos ĉirkaŭ mil ĝis dekses cent. Tute beleta sumeto por laŭorda tradraŝo fare de viro kia mi. Kion vi pensas pri tio?«

La respondo de Rivera prenis la spiron de ambaŭ.

»La venkinto ricevos ĉion«, li diris decide.

Fariĝis kviete kiel en tombo.

»Tio estas ja tiel, kvazaŭ oni volus forpreni bombonon de infano«, klarigis la manaĝero de Danny.

Danny skuis la kapon. »Mi estas tro longe en la negoco«, li klarigis.

»Mi volas suspektigi nek la ringojuĝiston nek la ĉeestantojn iel. Mi ne volas paroli pri vetperistoj kaj pri certaj aferoj, kiuj okazas de tempo al tempo. Sed mi rajtas ja diri, ke estas malbona negoco por boksisto tia kia mi. Mi ludas sekure. Mi scias, ke mi venkos. Pri tio ne estas dubo. Sed mi povus rompi la brakon al mi, eh? Aŭ iu sentaŭgulo elglitigas min per ŝmiraĵo, ĉu?« Li skuis solene la kapon. »Ĉu mi venkas aŭ malvenkas – mi ricevos okdek procentojn. Kiel pensas vi, meksikano?«

Rivera skuis la kapon. Danny eksplodis – nun fariĝis tro por li.

»Kial? Ŝmirulo? Mi emus tuj nun marteli vian lignokapon.« Roberts intermetiĝis per sia lanta hezitema maniero por malhelpi malicaĵojn.

»La venkinto ricevos ĉion«, ripetis Rivera paŭte.

»Kial vi nepre volas tion?« demandis Danny.

»Mi povas venki vin«, li sincere respondis.

Danny eksaltis kaj estis forĵetonta la surtuton. Sed tio estis, kiel lia manaĝero sciis, nur blufo kaj pozo. La surtuto ne falis malsupren, kaj Danny lasis trankviligi sin de la aliaj. Ĉiuj simpatiis kun li. Rivera staris sola.

»Vidu foje, klaŭneto«, reargumentis nun Kelly. »Vi estas nenio. Ni scias, kion vi faris en la lastaj monatoj: Vi venkis kelkajn regionajn batalantojn. Sed Danny estas grandioza. Se oni vidos lin post tiu batalo denove en la ringo, temos pri la ĉampioneco. Sed vi estas tute malkonata. Ekstere de Los-Anĝeleso ankoraŭ neniu iam aŭdis ion pri vi.«

»Ili aŭskultos pri mi«, ŝultroleve respondis Rivera. »Post tiu ĉi batalo.«

»Vi ja ne supozas eĉ nur momenton, ke vi povas venki min?«

Rivera kapjesis.

»Nun aŭskultu foje, fariĝu prudenta«, diris Kelly insiste. »Pensu pri la reklamo!«

»Mi volas havi la monon«, respondis Rivera.

»Vi ne povas venki min, eĉ ne post mil jaroj«, furiozis Danny.

»Kial vi do estas tiel obstina?« demandis Rivera. »Se la mono tiel facile gajneblas, kial vi do ne volas gajni ĝin?«

»Mi volas, Dio helpu al mi!« vokis Danny subite konvinkite. »Mi batmortigos vin en la ringo, knabo mia, se vi tiel farse petolas kun mi. Pretigu la kontrakton, Kelly, dissendu la artikolojn, la venkinto ricevos ĉion. Fervore reklamu en la sportgazetoj. Rakontu al la homoj, ke estas batalo inter du personaj malamikoj. Mi montros al tiu ĉi flavbekulo.«

La sekretario de Kelly komencis skribi, sed Danny interrompis lin. »Unu momenton!« Li turnis sin al Rivera: »Ĉu la pesado?«

»En la ringo«, estis la respondo.

»Ne en via vivo, flavbekulo. Se la venkinto ricevu ĉion, la pesado estos morgaŭ matene je la deka.«

»Kaj la venkinto ricevos ĉion, ĉu?« demandis Rivera.

Danny kapjesis. Tio decidis la aferon. Li do eniros la ringon en la plej maturiĝinta forto.

»Pesado je la deka«, dirs Rivera.

La krajono de la sekretario daŭrigis grati.

»Tio kostos kvin funtojn«, Roberts plendis al Rivera.

»Vi tro fordonis«, diris Roberts al Rivera. »Danny tute certe venkos vin. Li estos tiel forta kiel bovo. Vi ne havos eĉ tiom da bonŝancoj kiel akvoguto en la infero.«

La respondo de Rivera estis bone kalkulita hatoplena rigardo. Eĉ tiun gringon li malestimis, kaj estis trovinta je li la plej blankan gringon el ĉiuj.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.