La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen  


LA FARAONO

Aŭtoro: Bolesław Prus

©2026 Geo

Edukada Servo
Librejo
Titola paĝo

Antaŭparolo

Libro Unua
1 2 3 4 5 6 7 8 9 10
11 12 13 14 15 16 17 18 19 20
21 22 23 24 25

Libro Dua
1 2 3 4 5 6 7 8 9 10
11 12 13 14 15 16 17 18 19 20
21 22 23 24

Libro Tria
1 2 3 4 5 6 7 8 9 10
11 12 13 14 15 16 17 18

Epilogo

Epilogo

En la monato Mefrir (novembro, decembro) Pentuer venis en la templon post Memfiso, kie Menes grave laboris pri la ĉielo kaj tero. La maljuna, enpensiĝinta saĝulo ree ne rekonis Pentueron. Rekonsciiĝinte tamen li alpremis lin kaj demandis:

– Kio do, ĉu vi ree intencas malkvietigi la kamparanojn por plifortigo de la faraona povo?

– Mi alvenis por resti kun vi kaj al vi servi – respondis Pentuer.

– Ho, ho … – ekkriis Menes atente rigardante lin. – Ho! ho!… Ĉu vere vin jam tedis la kortega vivo kaj honoroj?… Benata estu tiu ĉi tago!… Kiam de la supro de mia pilono vi observos la mondon, vi konvinkiĝos, kia ĝi estas, malgranda kaj malbela.

Ĉar Pentuer nenion respondis, do Menes ree okupiĝis pri siaj aferoj. Reveninte post kelke da horoj li trovis la lernanton, sidanta sur la sama loko, obstine rigardanta en la punkton, kie de malproksime estis videbla la palaco de la faraonoj. Menes donis al li hordean kukon, poteton da lakto kaj lasis lin en trankvilo.

Tiel daŭris kelke da tagoj. Pentuer manĝis malmulte, parolis ankoraŭ pli malmulte, vekiĝadis kelkfoje nokte kaj la tagojn pasigis sen movoj, rigardante ne sciate kien. Tiu ĉi vivmaniero ne plaĉis al Menes. Do unufoje okupinte lokon apud Pentuer sur la ŝtono li diris:

– Ĉu vi tute freneziĝis, aŭ la spiritoj de mallumo nur portempe ekregis vian koron?…

Pentuer turnis sur lin la nebulecajn okulojn.

– Rigardu ĉirkaŭen – diris la maljunulo. – Tio ja estas la plej agrabla sezono de la jaro. La noktoj estas longaj kaj steloriĉaj, la tagoj mallongaj, la teron kovras floroj kaj nova herbo. La akvo estas pli travidebla ol kristalo. La dezerto kuŝas kvieta, sed la aero estas plenplena per kanto, plepado, zumado … Se la printempo faras tiajn miraklojn sur la morta tero, do kiel ŝtoniĝinta devas esti via animo, kiu ne sentas similajn miraklojn?… Mi diras al vi, rekonsciiĝu, ĉar vi aspektas kiel mortinto meze de la viva naturo. Sub tiu ĉi suno vi similas al la sekiĝinta kotbulo kaj preskaŭ malodoras inter la narcisoj kaj violoj.

– Mia animo estas malsana – rediris Pentuer.

– Kio okazas al vi?

– Ju pli longe mi meditas, des pli certa mi estas, ke se mi ne forlasus Ramzeson XIII, se mi disponigus al li miajn servojn, estus vivanta ĝis nun tiu ĉi plej nobla el la faraonoj. Ĉirkaŭis lin centoj da perfiduloj, sed eĉ ne unu bona homo montris al li rimedojn por saviĝo!…

– Kaj ĉu vere ŝajnas al vi, ke vi povis lin savi? – demandis Menes. – Ho, la fiero de la nefinlerninta saĝulo!… Ĉiuj saĝoj ne savus la falkon erarvagintan inter la kornikoj, kaj vi, kvazaŭ ia dieto, dezirus ŝangi la sorton de la homo?

– Sed, ĉu Ramzes devis perei?…

– Certe, jes. Antaŭ ĉio li estis militema faraono kaj la nuna Egipto abomenas militistojn. Ĝi preferas oran braceleton ol glavon, eĉ se el ŝtalo; ĝi pli preferas bonan kantiston aŭ dancistojn ol sentiman soldaton; profiton kaj sagon ol militon. Se en la monato Meĥir maturiĝus olivo aŭ violo ekflorus en la monato Tot, tiel la unua, kiel la alia devus perei, kiel la fruktoj malfruiĝintaj aŭ antaŭtempaj. Vi ja deziras, ke en la epoko de Amenhotepoj kaj Herhoroj povus konserviĝi faraono apartenanta al la epoko de Hiksosoj. Ĉio havas sian tempon, dum kiu ĝi maturiĝas, kaj tian – dum kiu ĝi neniiĝas. Ramzes XIII aperis en nekonforma epoko, do li devis cedi.

– Kaj ĉu vi pensas, ke nenio lin povus savi? – demandis Pentuer.

– Mi ne konas tian potencon. Li ne nur ne taŭgis por sia epoko kaj rango, sed ankoraŭ trafis je la periodo de la falo de la ŝtato kaj estis kiel juna folio sur putriĝinta arbo.

– Vi tiel trankvile parolas pri la fato de la ŝtato? – ekmiris Pentuer.

– Mi vidas ĝin de kelkdeko da jaroj, kaj vidis ĝin jam miaj antaŭuloj en tiu ĉi templo … Oni povis alkutimiĝi.

– Ĉu vi havas duoblan vidkapablon?…

– Tute ne – diris Menes – sed ni havas mezuron. Laŭ movoj de la flageto vi ekscios: kia vento blovas, la puto ĉe Nilo atestas: ĉu la rivero leviĝas aŭ malleviĝas … Kaj nin tra jarcentoj instruas pri malforto de la stato tiu ĉi Sfinkso …

Kaj li montris per la mano direkton al la piramidoj.

– Nenion mi scias pri tio … – flustris Pentuer.

– Legu la malnovajn kronikojn de nia templo kaj vi konvinki ĝos, ke – kiomfoje Egipto floris, ĝia Sfinkso estis sendifekta kaj leviĝis alte super la dezerto. Sed kiam la ŝtato komencis fali, Sfinkso krevis, dispeciĝis kaj sablo atingis ĝis ĝiaj piedoj. Kaj nun de kelkaj jarcentoj Sfinkso dispeciĝas kaj ju pli altiĝas la sablo ĉirkaŭ ĝi, ju pli profundaj montriĝas sulkoj sur la korpoj, des pli rapide kliniĝas al pereo la ŝtato …

– Kaj pereos?…

–Tute ne – rediris Menes. – Same kiel post la nokto sekvas la tago, kaj post la malalta akvo sekvas la leviĝo de Nilo, tiel post periodoj de faloj venas la tempo de vivdisfloro. Eterna historio!… De certaj arboj falas la folioj en la monato Meĥir, sed nur por rekreski denove en la monato Faĥono … Vere Egipto estas miljaraĝa arbo, kaj la dinastioj ĝiaj branĉoj. Ni vidas propraokule, ke elkreskas la dudek unua branĉo, kial do malgaji?… Ĉu pro tio, ke kvankam defalas la branĉoj, la kreskaĵo vivas?…

Pentuer enpensiĝis, sed liaj okuloj rigardis pli konscie. Post kelke da tagoj diris Menes al Fentuer: – Elĉerpiĝas nia nutraĵo. Ni devas iri en la direkton al Nilo kaj provizi nin por iom da tempo.

Ili ambaŭ prenis grandajn korbojn sur la ŝultrojn kaj de la frua mateno komencis viziti la apudbordajn vilaĝojn. Kutime ili ekstaris antaŭ la kabanoj de la kamparanoj, kantante piajn kantojn, post kio Menes frapis en la pordon kaj diris:

– Kompatemaj animoj, piaj Egiptanoj, oferu almozon al la servistoj de la diino de Saĝo!… Oni donis al ili (plejofte virinoj) tie plenmanon da tritiko aŭ hordeo, ĉi tie panpecon aŭ sekiĝintan fiŝeton. Foje ilin atakis malbonaj hundoj aŭ infanoj de la idolanoj superĵetis ilin per ŝtonoj aŭ koto.

Eksterordinara estis la vidaĵo de tiuj ĉi humilaj almozuloj, el kiuj unu dum kelke da jaroj influis la sorton de la ŝtato, kaj la alia per kono de la plej profundaj misteroj de la naturo sanĝis la kuradon de la historio.

En pli riĉaj vilaĝoj oni akceptis ilin pli bone, kaj en iu domo, kie okazis edziĝfesto oni manĝigis ilin, regalis per biero kaj permesis tranokti inter la mastrumaj konstruaĵoj. Sed nek iliaj razitaj vizaĝoj kaj kapoj, nek la kalviĝinta pantera felo imponis al la loĝantoj. La popolo de Malsupra Egipto, miksita kun diverskreduloj, ne karakteriziĝis per pieco kaj precipe ignoris la pastrojn de la diino de Saĝo. Kuŝante en la budo sur faskoj de freŝa kano, Menes kaj Pentuer aŭskultis la edziĝfestan muzikon, ebriajn kriojn, kaj de tempo al tempo malpaciĝojn de la ĝojantaj gastoj.

– Estas terure – elkdiris Pentuer. – Apenaŭ nur kelke da monatoj forpasis de post la morto de la sinjoro, kiu estis bonfaranto de la kamparanoj kaj ili jam forgesis lin … Vere mallonge daŭras la homa dankemo …

– Ĉu vi dezirus, ke la homoj ĝis fino de la jarcentoj superŝutu siajn kapojn per cindro? – demandis Menes. – Kiam krokodilo kaptas virinon aŭ infanon, ĉu vi pensas, ke tuj ĉesos flui akvo en Nilo?… Ĝi ruliĝas malgraŭ la senvivuloj kaj malgraŭ la leviĝo aŭ malleviĝo de la rivero. La samo estas kun la vivo de la popolo. Kiam finiĝas unu dinastio kaj komenciĝas la alia aŭ la ŝtaton tordas ribeloj kaj milito aŭ floras prospero, la popolamasoj devas manĝi, trinki, dormi, geedziĝi kaj labori, same kiel arbo kreskas malgraŭ pluvo kaj sekeco. Permesu do al ili salti, se ili havas sanajn piedojn, aŭ plori kaj kanti, se iliajn brustojn plenigas la sento.

– Konfesu tamen, ke ilia ĝojo aspektas strange vide al la falo, laŭ via diro, de la ŝtato – intermitis Pentuer.

– Tute ne mirinde, ĉar ĝuste ili estas la ŝtato, kaj ilia vivo estas la vivo de la ŝtato. Homoj ĉiam malgajas aŭ gojas kaj ne ekzistas horo, dum kiu iu ne ridus aŭ sopirus. Ja la tuta kurado de la historio konsistas el tio, ke – se estas pli da ĝojo inter la homoj oni diras: la ŝtato floras, kaj se pli ofte estas verŝataj larmoj, oni nomas tion la falo. Oni ne devas alkutimi ĝi al esprimoj, sed rigardi la homojn. En tiu ĉi kabano estas ĝojo, ĉi tie la ŝtato floras, do vi ne rajtas sopiri, ke ĝi falas. Vi devas nur penadi, ke ĉiam pli kaj pli multaj estu la kontentaj kabanoj.

Kiam la saĝuloj revenis post la almozpetado en la templon, Menes kondukis Pentueron sur la supron de la pilono. Li montris al li grandan marmoran globon, sur kiu helpe de oraj punktoj li mem fiksis la situon de kelkcent steloj, kaj – ordonis al li dum duono de la nokto observi la lunon sur la ĉielo. Pentuer volonte prenis tiun ĉi taskon kaj hodiaŭ, la unuan fojon en la vivo, propraokule konstatis, ke dum kelkaj horoj la ĉiela firmamento kvazaŭ turniĝas okcidenten, sed la luno transŝoviĝis inter la steloj al oriento. Tiujn tiel simplajn fenomenojn Pentuer bonege konis, sed nur de aŭdo. Do kiam la unuan fojon li propraokule ekvidis la movadon de la ĉielo kaj kvietan vagadon de la luno, li tiel emociiĝis, ke li falis sur la vizaĝon kaj ekploris. Antaŭ lia animo malkovriĝis nova mondo, kies belecon li des pli bone taksis, ĉar li jam estis granda saĝulo.

Ree forpasis kelke da tagoj, kiam sin turnis al ili riĉa farmisto, proponante, ke ili kiel saĝuloj mezuru la grundon kaj fosu kanalon. Interŝanĝe li proponis al ili nutraĵon por la daŭro de la laboro kaj ankaŭ kaprinon kun kaprido kiel pagon. Ĉar lakto mankis en la templo, Menes konsentis kaj kun Pentuer ambaŭ iris al la laboro. Ili nivelis la grundon, desegnis la direkton kaj fosadis.

Dum la malfacila okupado, Pentuer plivigliĝis kaj eĉ, kiam li estis sola kun Menes, interparolis. Nur en ĉeesto de homoj li perdis humoron: ŝajnis ke iliaj ridoj kaj kantoj pligrandigis liajn suferojn.

Menes ne iris por la nokto en la vilaĝon, sed kune kun Pentuer dormis sur la kampo, de kie ili povis vidi la florantan grenon kaj aŭskulti eĥojn de la homa ĝojo, ne partoprenante ĝin.

Iun vesperon la kampaj laboroj estis pli frue ĉesigitaj, ĉar en la vilaĝon venis por almozpeti malriĉa pastro kun malgranda knabo. Ili iris de domo al domo petegante almozon. La knabo ludis per fluto malgajan melodion, kaj en la paŭzoj la pastro kantis per forta voĉo kanton duone laikan, duone pian.

Menes kaj Pentuer kuŝante sur monteto observis la disflami ĝintan ĉielon, sur kies ora fono forte reliefiĝis la nigraj trianguloj de la piramidoj, ankaŭ brunaj trunkoj kaj malhele verdaj bukedoj de palmarboj. Dume la pastro treniĝis de kabano al kabano kaj elkantetis sian kanton ripozante longan tempon post ĉiu strofo.

Kiel kvieta estas tiu justa princo! La bela destino plenumi ĝis. De la tempo de Ra forpasas la malnovaj korpoj kaj sur iliajn lokojn alvenas la junaj. Ĉiun matenon leviĝas la suno kaj ĉiun vesperon ĝi kaŝiĝas en la okcidento. Viroj naskiĝas, virinoj gravediĝas, ĉiu brusto spiras per la freŝa aero. Sed ĉiuj, kiuj naskiĝis, ĉiuj sen escepto, iras al la loko por la homo destinita.(aŭtentika)

– Kaj pro kio? – subite diris Pentuer. – Se almenaŭ estus vero, ke la vivon oni tiucele kreis, por ke kresku honoro al la dioj kaj virto. Sed tiel ne estas. La insida krueulo, la patrino, kiu fariĝas edzino de la mortiginto de ŝia filo, la amantino, kiu dum karesoj pensas pri perfido, ĉi tiuj sukcesas kaj estiĝas potencaj. Kaj la saĝaj sekiĝas en senageco, kaj la bravaj kaj noblaj pereas kaj pereas memoro pri ili.

Faru al vi, princo, ĝojan tagon – kantis la pastro – ĉar ne multe da ili oni al vi donacis! Preparu ŝmirajojn kaj incensojn por la nazo via, kaj lotosajn kronojn por la membroj, por la korpo de la fratino, kiu logante en via koro sidas apud vi. Oni kantu kaj ludu por vi. Forĵetu zorgojn kaj ĝoju, ĉar baldaŭ venos la tago, en kiu oni veturas en la landon, kie regas silento.

– La ŝmiraĵoj por la nazo, la lotosaj kronoj por la membroj, kaj poste … la silento!… – intermitis Pentuer. – Vere arlekeno ŝajniganta kavaliron havas pli multe da senco ol tiu ĉi mondo, en kiu ĉiuj ion ŝajnigas, sen ia utilo por si. Kaj almenaŭ tiu ĉi tera sonĝo estu seninterrompa ĝojo?… Sed, ho ne!…

Se al iu malsato ne tordas la intestojn, do lian koron venenas deziro aŭ maltrankvilo. Kaj se iafoje okazos momento de silento, tiam el ĝia profundaĵo eliĝos la penso pri la lando de la eterna silento kaj turmentas la homan animon.

Solenu la gajan tagon, ho Nefarhotep, viro kun la puraj manoj! Mi scias ĉion, kio okazis al viaj antaŭuloj: iliaj muroj disrompiĝis, la urboj jam plu ne ekzistas, kaj ili mem estas, kvazaŭ neniam estis. Neniu alvenas de tie, kiu dirus al ni, kiel ili fartas, kaj la korojn niajn ĝojigus. Kaj tiel estos, ĝis kiam vi mem ne proksimiĝos al la loko, kien ili iris.

– Ĉu vi vidis iam trankvilan maron? – ekparolis Menes al Pentuer. – Vere, kiel enua ĝi estas, kvazaŭ bildo de la dormo, en kiu nenion oni sonĝas? Nur kiam uragano plugas la glatan surfacon, kiam unu ondo falas en la profundegaĵon, kaj la alia leviĝas, kiam ekludas sur la ondsupraĵoj la lumoj, kaj el la profundo eksonas minacaj aŭ timemaj voĉoj, tiam la maro fariĝas bela. Same estas kun rivero. Kiam ĝi fluas en unu direkton, ĝi aspektas morta; sed kiam ĝi turniĝas dekstren kaj maldekstren – ĝi estiĝas ĉarma. Same okazas kun montoj: unutona altaĵo estas enua, sed malegalaj pintoj kaj profundaj intermontoj estas belaj …

Surmetu mirhon sur la kapon vian, survestu la maldikajn tolojn kaj ŝmiru vin per la diaj donacoj – kantis la pastro. – Vestu vin bele, se vi povas, kaj ne permesu fali al la kora via. Vivu por la plezuro, ĝis kiam vi estas sur la tero, kaj ne malgajigu la koron, antaŭ ol venos por vi la tago de malĝojo.

– La samo estas kun la homa vivo – daŭrigis Menes. – Plezuro estas kvazaŭ ondoj kaj pintoj de la montoj, suferoj – kvazaŭ profundegaĵoj kaj intermontoj, kaj nur ĉiuj kune kaŭzas, ke la vivo estas bela, ĉar ĝi skulptigas sin kiel la disŝirita orienta montarĉeno, kiun ni rigardas kun admiro.

Sed tiu, kies koro jam ne batas – kantis la pastro – ne aŭdas la plendojn kaj ne malgajas pro la fremda funebro. Do kun la heliĝinta vizaĝo solenu la gajajn tagojn kaj multobligu ilian nombron …

– Ĉu vi aŭdas? – demandis Pentuer montrante en direkton de la vilaĝo. – Tiu, kies koro jam ne batas, ne nur ne malgajas pro la fremda funebro, sed eĉ ne ĝojas pri la propra vivo, kvankam ĝi estus plej bele skulptita … Kiacele do ekzistas tiuj ĉi skulptaĵoj, por kiuj oni pagas per doloro kaj sangaj larmoj?…

Noktiĝis. Menes volvis sin en la mantelon kaj rediris:

– Kiomfoje komencas vin ataki similaj pensoj, iru en iun ajn nian templon kaj atente rigardu ĝiajn murojn, sur kiuj amasiĝis bildoj de homoj, bestoj, arboj, riveroj, steloj – tute kiel la mondo, en kiu ni vivas. Por profano similaj figuroj havas nenian valoron kaj eble ne unu demandadis: por kio ili estas?… Kial oni skulptas ilin kun tia laborstreĉo?… Sed saĝulo respekte alproksimiĝas al tiuj figuroj kaj ĉirkaŭrigardante ilin legas en ili la historion de la longe pasintaj tempoj aŭ misterojn de la saĝo.

FINO


<<  |  <


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.