La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA FARAONO

Aŭtoro: Bolesław Prus

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

Edukada Servo
Librejo
Titola paĝo

Antaŭparolo

Libro Unua
1 2 3 4 5 6 7 8 9 10
11 12 13 14 15 16 17 18 19 20
21 22 23 24 25

Libro Dua
1 2 3 4 5 6 7 8 9 10
11 12 13 14 15 16 17 18 19 20
21 22 23 24

Libro Tria
1 2 3 4 5 6 7 8 9 10
11 12 13 14 15 16 17 18

Epilogo

Libro Tria: Ĉapitro 15

Jam la 18-an de Paofi en Egipto ekregis haoso. La vojoj in­ter Malsupra kaj Supra Egipto estis interrompitaj, la komerco ĉesis, la ŝoseoj estis okupitaj de la regimentoj, kiuj rapidis al la urboj, posedantaj la plej famajn templojn.

Sur la kampoj laboris nur la pastraj kamparanoj. En bienoj de la nobeloj, nomarhoj, kaj precipe de la faraono, lino ne estis elŝirita, trifolio ne estis tuŝita, vinberojn ŝirkolektis neniu. La kamparanoj faris nenion, vagis en bandoj, kantis, manĝis, trinkis kaj minacis al la pastroj aŭ al Fenicianoj.

En la urboj butikoj estis fermitaj kaj la senokupaj metiistoj tutajn tagojn diskutis pri la ŝanĝoj en la ŝtato. Ci tiu skandala fenomeno ne estis plu novaĵo por Egipto, sed nun ĝi atingis tiel minacan gradon, ke la kolektistoj de impostoj, eĉ juĝistoj komencis sin kaŝi tiom pli, ke la polico tre malsevere agis kontraŭ la trouzoj de la popolo.

Ankoraŭ unu afero meritis atenton: la granda kvanto da nutraĵo kaj vino. En la drinkejoj kaj gastejoj, precipe en la feniciaj, en Memfiso same kiel en la provinco, povis manĝi kaj trinki ĉiu, kiu volis kaj kiam li volis, tre malkare eĉ tute senpage.

Oni diris, ke lia sankteco donas al sia popolo festenon, kiu daŭros tutan monaton.

Kaŭze de la malfaciligo, eĉ interrompo de la interkomunikiĝoj, la urboj ne bone sciis, kio okazas ĉe la najbaroj. Nur la faraono, kaj ankoraŭ pli bone la pastroj, konis la staton de la lando.

La situacion antaŭ ĉio karakterizis la malkonsento inter Supra aŭ Teba kaj Malsupra aŭ Memfisa Egipto. En Teboj oni diris, ke Ramzes freneziĝis kaj volas vendi Egipton al Fenici­anoj; en Memfiso oni rakontis, ke la pastroj volas veneni la faraonon kaj alkonduki Asirianojn en la landon.

La simpla popolo, norde kaj sude, estis altirita al Ramzes per ia instinkto. Sed la popolo estis forte pasiva kaj ŝanceliĝema. Kiam parolis faraona agitanto, la kamparanoj estis pretaj ataki la pastrojn: sed kiam venis procesio, ili falis sur la vizaĝon kaj tremis, aŭskultante la antaŭdirojn pri katastrofoj, kiuj minacis Egipton jam en ĉi tiu monato.

La teruritaj nobeloj kaj nomarhoj preskaŭ ĉiuj kunveturis Memfison petegi la faraonon pri helpo kontraŭ la ribelantaj kamparanoj. Sed ĉar Ramzes XIII rekomendis al ili paciencon, kaj ne mallaŭdis la popolaĉon, la grandaj sinjoroj komencis interkonsiliĝi kun la pastra partio.

Vere estas, ke Herhor ankaŭ silentis, aŭ ankaŭ konsilis al ili piaciencon, sed aliaj ĉefpastroj rakontis, ke Ramzes estas freneza, kaj malklare komprenigis, ke oni devas forigi lin de la povo.

En Memfiso ambaŭ partioj vagis unu apud la alia. Malpiuloj, kiuj trinkis, bruis, ĵetis koton sur la murojn de la temploj, eĉ sur la statuojn; kaj piuloj, plejparte maljunuloj kaj virinoj, kiuj preĝis en la stratoj, laŭte antaŭdirante malfeliĉojn kaj petegante la helpon de la dioj. La malpiuloj ĉiutage faris ian trouzon, inter la piuloj ĉiutage iu malsanulo retrovis la sanon.

Sed stranga afero: ambaŭ partioj, malgraŭ la bolantaj pasioj, ne malutilis, ne atakis unu la alian. La kaŭzo estis, ke ĉiu el ili faris malordon laŭ direkto kaj plano, preparita per la superuloj.

La faraono, ne kolektinte ankoraŭ regimentojn kaj pruvojn kontraŭ la pastroj, ne donis la signalon al la decida atako kontraŭ la temploj; la pastroj, ŝajnis, atendis ion. Estis tamen videble, ke hodiaŭ ili ne sentas sin plu tiel malfortaj, kiel en la unua tago post la voĉdono de la delegitoj. Ramzes mem komencis mediti, kiam de ĉiuj flankoj oni sciigis al li, ke la pastraj kamparanoj preskaŭ tute ne partoprenas en la malordoj, sed laboras.

"Kion tio signifas? – demandis la faraono sin mem. Ĉu la nudaj kapoj pensas, ke mi ne kuraĝos ataki la templojn, aŭ ĉu ili havas iajn nekonatajn de mi defendajn rimedojn?"

La 19-an de Paofi la polico konigis al la monarho, ke en la lasta nokto la popolo komencis detrui la murojn, ĉirkaŭantajn la templon de Horus.

– Ĉu vi ordonis al ili tion fari? – demandis la faraono la ĉefon.

– Ne. Ili ĵetis sin je sia propra impulso...

– Haltigu ilin delikate. haltigu. – diris la sinjoro. – Post kelke da tagoj ili povos fari, kio plaĉos al ili. Sed nun ili ankoraŭ ne agu tro vivege.

Ramzes XIII, kiel militestro kaj venkinto apud Sodaj Lagoj, sciis, ke kiam unu fojon la amasoj iras al la atako, nenio haltigos ilin: ili devas rompi aŭ esti rompitaj. Se la temploj ne defendos sin, la popolaĉo sukcesos preni ilin, sed se ili volos sin defendi? La popolo forkuros kaj oni devos sendi tien soldatojn ili estis multenombraj, estas vere, sed ne tiel, kiel estis necese laŭ la kalkuloj de la faraono.

Krom tio, Hiram ne revenis ankoraŭ de PiBast kun la leteroj, pruvantaj la perfidon de Herhor kaj Mefres. Kaj pli grave estis, ke la pastroj, partianoj de la faraono, devis doni helpon al la armeo ne pli frue ol la 23an de Paofi. Kiel do averti ilin en tiom da temploj, tiel malproksimaj unu de alia? Kaj ĉu simpla singardemo ne ordonis eviti rilatojn kun ili, por ne perfidi ilin?

Pro ĉiuj ĉi motivoj Ramzes ne deziris pli fruan atakon de la popolo kontraŭ la temploj.

Tamen malgraŭ la volo de la faraono la ekscito kreskis. Apud la templo de Izido oni mortigis kelke da piuloj, kiuj antaŭdiris malfeliĉojn por Egipto, aŭ mirakle retrovis la sanon. Apud la templo de Ptah la popolaĉo sin ĵetis kontraŭ procesio, batis la pastrojn kaj rompis la sanktan ŝipeton, en kiu vojaĝis la statuo de la dio. Preskaŭ samtempe venis kurieroj de la urboj Sohem kaj Anu kun la sciigo, ke la popolo volas superforte eniri en la templojn, kaj en Heran eĉ faris tion kaj sakrilegis la sanktejon.

Vespere, preskaŭ kaŝante sin, venis en la palacon de lia sankteco deputataro de la pastroj. La respektindaj pastroj kun ploro falis al la piedoj de la estro, petegante, ke li ŝirmu la diojn kaj templojn.

Ci tiu tute neatendita okazo plenigis la koron de Ramzes per granda ĝojo kaj ankoraŭ pli granda fiero. Li ordonis al la delegitoj leviĝi kaj favore respondis, ke liaj regimentoj ĉiam estas pretaj defendi la templojn, se nur ili estos tien enkondukitaj.

– Mi ne dubas – diris li – ke la detruantoj mem forkuros, vidante ke la domoj de la dioj estas okupitaj per la armeo. La delegitoj ŝanceliĝis.

– Via sankteco scias – respondis la plej aĝa – ke la armeo ne povas eniri inter la ĉirkaŭbaron de la temploj. Ni do devas demandi la opinion de la ĉefpastroj.

– Bone, konsiliĝu – diris la sinjoro. – Mi ne scias fari miraklojn kaj de nia palaco mi ne povas defendi la templojn.

La delegitoj malĝojaj forlasis la faraonon, kiu post ilia foriro kunvokis privatan konsilan kunvenon. Li estis konvinkita, ke la pastroj submetiĝos al lia volo, kaj tute ne venis al li la penso, ke la delegitaro estas ruzo, aranĝita de Herhor, por erarigi lin.

Kiam en la reĝa ĉambro kunvenis la civilaj kaj militaj altranguloj, Ramzes, plena de fiero, ekparolis:

– Mi volis – diris li – nur la 23an de Paofi okupi la memfisajn templojn... Sed mi opinias, ke pli bone estos fari tion morgaŭ.

– Niaj regimentoj ankoraŭ ne kolektiĝis. – intermetis Tutmozis.

– Kaj ni ne havas la leterojn de Herhor al Asirianoj – aldonis la granda skribisto.

– Ne grave! – respondis la faraono. – La popolo eksciu morgaŭ, ke Herhor kaj Mefres estas perfiduloj; al la nomarhoj kaj pastroj ni montros la pruvojn post kelke da tagoj, kiam Hiram revenos de PiBast.

– La nova ordono de via sankteco tre ŝanĝas la antaŭan planon – diris Tutmozis. – Morgaŭ ni ne okupos Labirinton... Kaj se ankaŭ en Memfiso la temploj kuraĝus kontraŭstari, ni ne havas murrompilojn por rompi la pordojn.

– Tutmozis – diris la faraono – mi povus ne doni klarigojn pri miaj ordonoj. Sed mi volas konvinki vin, ke mia koro pli profunde juĝas la fluon de la okazoj... La popolo – daŭrigis li – jam hodiaŭ atakas la templojn, morgaŭ ĝi volos penetri en ilin. Se ni ne subtenos ĝin, ĝi estos forpuŝita, kaj en ĉiu okazo post tri tagoj ĝi ne havos plu kuraĝon. Post kelke da tagoj povas pligrandiĝi la nombro de pastraj piartianoj inter la popolo. Entuziasmo kaj timo estas kvazaŭ vino en kruĉo: ju pli multe oni elverŝas, des pli malmulte restas, kaj nur tiu povas trinki, kiu ĝustatempe alŝovos sian glason. Se do hodiaŭ la popolo estas preta al la atako kaj la malamikoj timigitaj, ni profitu tion, ĉar mi diras al vi, ke la fortuno povas post kelke da tagoj forlasi nin, eĉ sin turni kontraŭ ni.

– La nutraĵo ankaŭ finiĝas – intermetis la trezoristo. – Post tri tagoj la popolaĉo devas reveni al la laboro, ĉar ni ne povos plu nutri ilin senpage.

– Vi vidas! – diris la faraono al Tutmozis. – Mi mem ordonis al la ĉefo de la polico, ke li haltigadu la popolaĉon. Sed se oni ne povas ĝin deteni, oni devas uzi la movadon. La sperta maristo ne batalas kontraŭ la fluo, nek kontraŭ la vento, sed li permesas al ili, ke ili portu lin en la elektita direkto.

En ĉi tiu momento venis kuriero kun novajo, ke la popolo sin ĵetis kontraŭ la eksterlanduloj. Oni atakis Grekojn, Sirianojn kaj precipe Fenicianojn. Oni rabis multe da butikoj kaj mortigis kelke da homoj.

– Jen estas la pruvo – ekkriis la monarho kun indigno – ke oni ne devas dekonduki la amasojn de la montrita vojo! Morgaŭ la regimentoj estu proksime de la temploj. Kaj ili tuj enmarŝu tien, se la popolo komencos penetri tien, aŭ... se ĝi komencos cedi sub la premo. Estas vere, ke oni devas ŝirkolekti en la monato Paofi. Sed ĉu ekzistas ĝardenisto, kiu lasus la fruktojn sur trunketoj, se ili estus maturaj unu monaton pli frue? Mi ripetas: mi volis malfruigi la movadon de la popolaĉo, ĝis kiam niaj preparoj estos finitaj. Sed ĉar oni ne povas nun prokrasti, ni profitu la venton, kiu blovas, kaj ni disetendu la velojn! Morgaŭ Herhor kaj Mefres devas esti arestitaj kaj alkondukitaj en la palacon. Kun Labirinto ni finos post kelke da tagoj.

La membroj de la kunveno konsentis, ke la decido de la faraono estas bona, kaj disiris, admirante lian decidemon kaj saĝon. Eĉ la generaloj diris, ke pli bone estas profiti la okazon ol kolekti la fortojn por la tempo, kiam la okazo forpasos.

Jam estis nokto. Alkuris alia kuriero de Memfiso kun novaĵo, ke la polico sukcesis ŝirmi la eksterlandulojn. Sed la popolo estas ekscitita, kaj oni ne scias, kion ĝi entreprenos morgaŭ.

De ĉi tiu momento. unu kuriero venis post alia. Unuj alportis sciigojn, ke grandaj amasoj da kamparanoj, armitaj per hakiloj kaj bastonegoj, de ĉiuj flankoj rapidas al Memfiso. Aliaj anoncis, ke en la ĉirkaŭaĵo: de Peme, Sohem kaj On la popolo forkuras en la kampojn, kriante, ke margaŭ estos fino de la mondo. Alia kuriero alportis leteron de Hiram, ke li tuj venos. Alia konigis, ke la pastraj regimentoj sekrete marŝas al Memfiso kaj, kio estas pli grava, ke de Supra Egipto iras grandaj taĉmentoj de popolo kaj soldatoj, malamikaj al Fenicianoj kaj eĉ al lia sankteco.

"Antaŭ ol ili venos – pensis la faraono – mi jam havos en miaj manoj la ĉefpastrojn kaj eĉ la regimentojn de Nitager. Ili malfruis je kelke da tagoj."

Fine oni komunikis, ke en diversaj lokoj la soldatoj kaptis alivestitajn pastrojn, kiuj penis penetri en la palacon de lia sankteco, kredeble kun malbonaj intencoj.

– Oni alkonduku ilin al mi – respondis la faraono kun rido. – Mi volas vidi tiujn, kiuj kuraĝas havi malbonajn intencojn kontraŭ mi!

Cirkaŭ noktomezo, la respektinda reĝino Nikotris postulis aŭdiencon de lia sankteco.

La nobla sinjorino estis pala kaj tremanta. Ŝi ordonis al la oficiroj eliri el la reĝa ĉambro kaj restinte sola kun la faraono, diris plorante:

– Mia filo, mi alportas al vi tre malbonajn antaŭdirojn...

– Mi preferus, reĝino, aŭdi detalajn sciigojn pri la fortoj kaj intencoj de miaj malamikoj.

– Hodiaŭ vespere la statuo de la dio Izido en mia preĝoĉambro deturnis la vizaĝon al la muro, kaj la akvo en la sankta cisterno ruĝiĝis, kiel sango.

– Tio pruvas – respondis la faraono – ke en la interno de la palaco ni havas perfidulojn. Sed ili ne estas tre danĝeraj, se ili scias nur malpurigi la akvon kaj turni la statuojn.

– Ĉiuj niaj servistoj – daŭrigis la reĝino – la tuta popolo estas konvinkita, ke se viaj regimentoj penetros en la templojn, granda malfeliĉo falos sur Egipton.

– Pli granda malfeliĉo – diris la sinjoro – estas la trokuraĝo de la pastroj. Enlasitaj de mia eterne vivanta patro en la palacon, ili pensas hodiaŭ, ke ili fariĝis ĝiaj posedantoj. Sed pro dioj, kio mi fine fariĝos ĉe ilia ĉiopoveco!... Kaj ĉu mi ne povas repostuli miajn reĝajn rajtojn?

– Almenaŭ. almenaŭ – diris la reĝino post pripenso – estu kompatema. Jes, la rajtojn vi devas reakiri, sed ne permesu al viaj soldatoj sakrilegi la sanktejojn kaj ataki la pastrojn. Memoru, ke la dioj favore sendas la ĝojon al Egipto, kaj la pastroj malgraŭ siaj mankoj (kiu ne havas ilin!) faras al la lando grandegajn servojn. Imagu nur, ke se vi malriĉiĝus kaj dispelus ilin, vi detruus la saĝon, kiu levis nian ŝtaton su­per la aliajn popolojn.

La faraono prenis la patrinon je ambaŭ manoj, kisis ŝin kaj ridante diris:

– La virinoj ĉiam devas troigi! Vi, patrino, parolas al mi, kvazaŭ mi estus ĉefo de la sovaĝaj Hiksosoj, ne la faraono. Ĉu mi deziras la pereon de la pastroj? Ĉu mi malamas ilian saĝon, eĉ tiel senfruktan, kiel la observado de la movoj de la steloj, kiuj sen mi promenas sur la ĉielo, ne pliriĉigante nin eĉ per unu uteno! Ne kolerigas min ilia saĝo aŭ pieco, sed la mizero de Egipto, kiu interne malgrasiĝas de la malsato kaj ekstere timas iajn ajn asiriajn minacojn. La pastroj, malgraŭ la saĝo, ne sole ne volas helpi miajn reĝajn intencojn, sed tute senhonte kontraŭstaras al mi. Permesu do, patrino, al mi konvinki ilin, ke ne ili, sed mi estas la sinjoro de mia heredaĵo. Mi ne scius venĝi al humilaj, sed mi piedpremos la nukojn de la trobravaj. Ili scias pri tio, sed ne kredas ankoraŭ kaj ne havante realajn fortojn, volas timigi min per antaŭdiro de iu ka­tastrofo. Tio estas ilia lasta armilo kaj ŝirmo... kaj tiam eĉ unu ŝtono de iliaj temploj ne falos, ne perdiĝos eĉ unu juvelo de iliaj trezorejoj. Mi konas ilin! Hodiaŭ ili faras bravajn gestojn, ĉar mi estas malproksime de ili. Sed kiam mi etendos mian bronzan manon, ili falos sur la vizaĝon kaj la tuta malordo finiĝos per paco kaj ĝenerala prospero.

La reĝino ĉirkaŭprenis la piedojn de la sinjoro kaj foriris trankviligita, petegante tamen Ramzeson, ke li respektu la diojn kaj estu kompatema al iliaj servistoj.

Post la foriro de la patrino la faraono alvokis Tutmozison.

– Morgaŭ do – diris la sinjoro – miaj soldatoj okupos la templojn. Avertu la kolonenojn, ke mia volo estas, ke la sanktejoj restu netuŝitaj kaj ke neniu levu la manon kontraŭ la pastroj.

– Eĉ kontraŭ Meres kaj Herhor? – demandis Tutmozis.

– Eĉ kontraŭ ili – respondis la faraono. – Ili estos sufiĉe punitaj, kiam forigitaj de la nunaj postenoj ili ekloĝos en la temploj kun saĝuloj por preĝi kaj sen malhelpo studi la saĝon.

– Estos, kiel ordonas via sankteco. kvankam.

Ramzes levis supren la fingron, kiel signon, ke li volas aŭskulti nenian proponon... Poste, por ŝanĝi la temon, li diris kun rideto:

– Ĉu vi memoras, Tutmozis, la manovrojn apud PiBailos? Du jaroj jam pasis! Kiam mi koleris en tiu kontraŭ la trouzoj kaj avideco de la pastroj, ĉu mi povis supozi, ke tiel baldaŭ mi reguligos kun ili la kontojn? Kaj la malfeliĉa Sara... Kaj mia malgranda filo... Kiel bela li estis!...

Du larmoj ruliĝis sur la vizaĝo de la faraono.

– Vere – diris li – se mi ne estus filo de la dioj, kiuj estas kompatemaj kaj grandanimaj, miaj malamikoj pasigus morgaŭ malfacilajn horojn. Kiom da humiligoj ili kaŭzis al mi. Kiom da fojoj, pro ili, ploro vualis miajn okulojn!


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.