La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA FARAONO

Aŭtoro: Bolesław Prus

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

Edukada Servo
Librejo
Titola paĝo

Antaŭparolo

Libro Unua
1 2 3 4 5 6 7 8 9 10
11 12 13 14 15 16 17 18 19 20
21 22 23 24 25

Libro Dua
1 2 3 4 5 6 7 8 9 10
11 12 13 14 15 16 17 18 19 20
21 22 23 24

Libro Tria
1 2 3 4 5 6 7 8 9 10
11 12 13 14 15 16 17 18

Epilogo

Libro Tria: Ĉapitro 11

Dume Pentuer sin preparis por reveni de Malsupra Egip­to. Unuflanke li devis trovi po dektri reprezentantojn de la kamparanoj kaj metiistoj, kiel li promesis al la nova monarho. Laŭ lia opinio, la plej grava afero por Egipto estis forigi la maljustaĵojn kaj trouzojn, kiujn suferis la laborantaj klasoj.

Tamen Pentuer estis pastro kaj ne nur ne deziris la falon de sia propra klaso, sed eĉ ne volis disŝiri la ligilojn, kiuj kunigis lin kun ĝi.

Por montri sian fidelecon, Pentuer iris adiaŭi Herhoron.

La altrangulo, iam potenca, akceptis lin kun rideto.

– Malofta gasto. malofta gasto! – ekkriis Herhor. – De la tempo, kiam vi povis fariĝi konsilisto de lia sankteco, vi ne montras vin al mi. Verdire, ne vi sola! Sed, kio ajn okazos, mi ne forgesos viajn servojn, eĉ se vi ankoraŭ pli evitos min.

– Mi ne estas konsilisto de nia sinjoro, mi ne evitas vian ekscelencon, al kies favoro mi ŝuldas tion, kio mi estas nun. – respondis Pentuer.

– Mi scias, mi scias! – interrompis Herhor. – Vi ne akceptis la altan oficon, por ne labori por la pereo de la temploj. Mi scias, ke vi ne fariĝis konsilisto de ĉi tiu junulaĉo, simila al petola ĉevalo, kiu, kiel oni diras, regas nin. Sendube vi ne permesus al li sin ĉirkaŭi per perfiduloj, kiuj pereigos lin...

Pentuer ne dezirante paroli pri tiel danĝeraj aferoj, rakontis al Herhor, por kio li veturas en Malsupran Egipton.

– Bone – respondis Herhor – Ramzes XIII kunvoku kunsidon de ĉiuj klasoj! Li havas la rajton. Sed – aldonis li subite – mi bedaŭras, ke vi miksas vin je tio... Grandaj ŝanĝoj fariĝis en vi! Ĉu vi memoras, kion vi diris dum la manovroj apud PiBailos, al mia adjutanto? Mi rememorigos al vi: vi diris, ke oni devas limigi la trouzojn kaj la diboĉojn de la faraonoj. Kaj hodiaŭ. vi mem subtenas la infanajn pretendojn de la plej granda diboĉulo, kiun iam ajn havis Egipto.

– Ramzes XIII – interrompis Pentuer – volas plibonigi la sorton de la popolo. Mi do estus malsaĝa kaj mizera, se mi, filo de kamparanoj, ne servus al li en ĉi tiu afero.

– Sed vi ne demandas, ĉu vi ne malutilos nin, la pastraron?

Pentuer ekmiris.

– Vi ja mem plibonigis la sorton de la kamparanoj, apartenantaj al la temploj! – ekkriis li. – Cetere mi havas vian permeson.

– Kion? kian? – demandis Herhor.

– Rememorigu al vi via ekscelenco la nokton, dum kiu, en la templo de Set, ni akceptis Beroeson. Mefres diris tiam, ke Egipto falis de la malleviĝo de la pastraro, mi certigis, ke la mizero de la popolo estas la kaŭzo de la malfeliĉo de la ŝtato. Al tio, se la memoro ne trompas min, vi respondis: "Mefres zorgu pri la releviĝo de la pastraro, Pentuer pri la plibonigo de la sorto de la kamparanoj. Kaj mi antaŭzorge malhelpos la militon inter Egipto kaj Asirio."

– Vi vidas do – interrompis la ĉefpastro – ke vi havas la devon agi kun ni, ne kun Ramzes.

– Ĉu li volas militon kontraŭ Asirio? – respondis energie Pentuer. – Aŭ eble li malhelpas la pastrojn akiri saĝon? Li volas doni al la popolo ripozon ĉiun sepan tagon, kaj poste donaci al ĉiu kamparana familio pecon da tero. Kaj via ekscelenco ne diru al mi, ke la faraono volas ion malbonan, ĉar oni konstatis en la bienoj de la pastroj, ke kamparano libera kaj posedanta sian kampon laboras pli bone ol sklavo.

– Mi tute ne kontraŭstaras la reformojn por la popolo! – ekkriis Herhor. – Sed mi estas certa, ke Ramzes faros nenion por la popolo.

– Sendube nenion, se vi rifuzos monon.

– Eĉ se oni donus al li unu piramidon da oro kaj arĝento, kaj duan da juveloj, li faros nenion, ĉar li estas petolema bu­bo, kiun la asiria ambasadoro Sargon neniam nomis alie ol "flavbekulo"...

– La faraono havas grandajn kapablojn.

– Sed li scias nenion, li konas nenion! – diris Herhor. – Li apenaŭ metis la piedon en la superan lernejon, el kiu li plej rapide forkuris. Kaj tial hodiaŭ en la aferoj de la regado li estas kvazaŭ blindulo, kvazaŭ infano, kiu kuraĝe dismetas la damojn, sed tute ne scias ludi ilin.

– Tamen li regas.

– Ĉu tio estas regado, Pentuer! – respondis la ĉefpastro kun rideto. – Li fondis novajn militajn lernejojn, pligrandigis kvanton de la regimentoj, armas la tutan popolon, promesas festojn al la popolaĉo. Sed kiel li plenumos tion? Vi restas malproksime de li, vi do scias nenion; sed mi certigas al vi, ke li donante la ordonojn, tute ne konsideras, kiu plenumos ilin? kiel? kiajn sekvojn ili havos? Al vi ŝajnas, ke li regas. Tio estas mi, kiu regas, mi seninterrompe regas, mi, kiun li forpelis de si. Mi estas la kaŭzo, ke hodiaŭ malpli da impostoj alfluas al la trezorejo, sed estas ankaŭ mi, kiu malhelpas ribelojn de la kamparanoj, kiuj jam eksplodus; dank'al mi ili ne forlasas la laborojn ĉe la kanaloj, akvobaroj kaj ŝoseoj. Fine, mi jam dufoje detenis Asirion, kiu volis proklami militon kontraŭ ni, kiun ĉi tiu frenezulo provokas per siaj militaj preparoj... Ramzes regas!... Li nur faras malordon. Vi havis provon de lia mastrumado en Malsupra Egipto: li trinkis, diboĉis, venigis novajn kaj novajn knabinojn kaj sin okupis, oni diras, per administrado de la nomesoj, sed li komprenis nenion, absolute nenion. Sed plej malbone estas, ke li kuniĝis kun Fenicianoj, bankrotintaj nobeloj kaj diversaj perfiduloj, kiuj puŝas lin al la pereo...

– Kaj la venko apud Sodaj Lagoj? – demandis Pentuer.

– Mi ne neas lian energion kaj liajn konojn de la milita arto – respondis Herhor. – Tio estas la sola afero, kiun li scias. Sed diru vi mem, ĉu li gajnus la batalon apud Sodaj Lagoj, sen via helpo, sen la helpo de la aliaj pastroj? Mi ja scias, ke vi komunikis al li detalojn pri ĉiu movo de la libia bando. Kaj nun pensu, ĉu Ramzes, eĉ kun via helpo, povus gajni batalon, ekzemple, kontraŭ Nitager? Nitager estas majstro, Ramzes estas nur metia lernanto.

– Per kio do finiĝos via malamo? – demandis Pentuer.

– Malamo! – ripetis la ĉefpastro. – Ĉu mi povas malami flavbekulon, kiu cetere estas tiel ĉirkaŭita de ĉiuj flankoj, kiel cervo de ĉasistoj, en intermonto? Sed mi devas konfesi, ke lia regado estas tiel malutila por Egipto, ke, se Ramzes havus fraton, aŭ se Nitager estus pli juna, ni jam forigus la nunan faraonon.

– Kaj via ekscelenco fariĝus lia posteulo! – eksplodis Pentuer.

Herhor ne ofendiĝis.

– Strange vi malsaĝiĝis, Pentuer – respondis li, levante la ŝultrojn – de la tempo, kiam vi faras politikon je via propra konto. Kompreneble, se faraono mankus, mi havus la devon fariĝi faraono, kiel la ĉefpastro de teba Amon kaj la estro de la plej alta pastra kolegio. Sed por kio? Ĉu jam de dekkelko da jaroj mi ne posedas pli grandan povon ol la faraonoj? Aŭ ĉu hodiaŭ, mi, la forpelita ministro de milito, ne faras en la ŝtato, kion mi opinias necesa? La samaj ĉefpastroj, trezoristoj, juĝistoj, nomarhoj, eĉ generaloj, kiuj nun evitas min, devas plenumi ĉiun sekretan ordonon de la plej alta kolegio, portanta mian sigelon? Ĉu vi mem kuraĝus kontraŭstari al ili?

Pentuer mallevis la kapon. Se malgraŭ la morto de Ramzes

XIIne malaperis la plej alta sekreta pastra kolegio, Ramzes

XIIIdevas aŭ cedi al ĝi, aŭ konduki kontraŭ ĝi mortan batalon.

La faraono havis ĉe sia flanko la tutan popolon, la tutan armeon, multe da pastroj kaj la plimulton da civilaj altranguloj La kolegio povis kalkuli apenaŭ je kelke da miloj da partianoj, je siaj trezoroj kaj je sia senfine saĝa organizo. La fortoj estis tute neegalaj, sed la rezultato de la batalo tre duba.

– Vi do decidis pereigi la faraonon! – murmuretis Pentuer.

– Tute ne. Ni nur volas savi la ŝtaton.

– En tia okazo, kion devas fari Ramzes XIII?

– Kion li faros? mi ne scias – respondis Herhor. – Sed mi scias, kion faris lia patro. Ramzes XII ankaŭ komencis la regadon per ignoranteco kaj despotismo; sed kiam la mono mankis al li, kaj la plej fervoraj partianoj komencis lin malŝati, li sin turnis al la dioj. Li ĉirkaŭis sin per pastroj, lernis de ili, eĉ edziĝis kun la filino de la ĉefpastro, de Amenhotep... Kaj post dekkelko da jaroj li sukcesis fariĝi ĉefpastro ne sole pia, sed eĉ tre saĝa.

– Kaj se la faraono ne obeos ĉi tiun konsilon?

– Ni ekzistos sen li – diris Herhor,

Post momento li daŭrigis:

– Aŭskultu min, Pentuer. Mi scias ĉion, kion faras, eĉ kion pensas via faraono, kiu cetere ne estas ankoraŭ solene kronita, estas do nenio por ni. Mi scias, ke li volas fari la pastrojn siaj servistoj, kaj sin la sola estro de Egipto. Sed tia intenco estas malsaĝaĵo, eĉ perfido. Ne la faraonoj, vi scias tion tre bone, kreis Egipton, sed la dioj kaj pastroj. Ne la faraonoj mezuras la leviĝon de Nilo kaj reguligas ĝin; ne la faraonoj instruas la popolon semi, rikolti, eduki brutojn. Ne la faraonoj resanigas malsanojn de la loĝantoj kaj gardas sendanĝeron de la ŝtato kontraŭ la eksteraj malamikoj. Kio do okazus, diru mem, se la pastraro donus Egipton al la fantazio de la faraonoj. La plej saĝa el ili havas sperton de kelkdeko da jaroj; sed la pastraro esploris kaj lernis dum dekoj da jarmiloj. La plej potenca monarho havas unu paron da okuloj kaj manoj; ni, ni posedas milojn da okuloj kaj manoj en ĉiuj nomesoj kaj regnoj. Ĉu do la agado de la faraono povas esti komparata kun la nia, kaj se la opinioj diferencas, kiu devas cedi, ni aŭ li?

– Kion mi devas nun fari? – intermetis Pentuer.

– Faru, kion ordonas al vi ĉi tiu junulaĉo, kondiĉe ke vi ne perfidos la sanktajn misterojn. Kaj la ceteron... lasu al la tem­po. Mi sincere deziras, ke la junulo, nomata Ramzes XIII, revenu sur la vojon de la prudento, kaj mi supozas, ke li tion farus, se... se li ne estus ligita kun abomenaj perfiduloj, su­per kiuj jam pendas la mano de la dioj.

Pentuer adiaŭis la ĉefpastron, plena de malĝojaj antaŭsentoj; tamen li ne perdis kuraĝon, sciante, ke kion ajn li akiros hodiaŭ por la plibonigo de la sorto de la popolo, tio jam restos, eĉ se la faraono sin klinus antaŭ la potenco de la pastroj.

"En la plej malbona situacio – pensis li – ni faru, kion ni povas kaj devas. Iam la rilatoj pliboniĝos, kaj la nuna semo donos fruktojn."

Tamen li decidis forlasi la propagandon inter la popolo. Kontraŭe, li estis preta trankviligi la malpaciencajn, por ke ili ne pligrandigu la embarasojn de la faraono.

Post kelke da semajnoj Pentuer penetris en la limojn de Malsupra Egipto, serĉante survoje plej prudentajn kamparanojn kaj metiistojn, el kiuj oni povus elekti delegitojn por la kunveno, kiun kunvokis la faraono. Ĉie dum la vojaĝo li trovis signojn de granda ekscito: kamparanoj kaj metiistoj postulis, ke oni donu al ili ripozon ĉiun sepan tagon kaj pagu por ĉiuj publikaj laboroj, kiel estis iam. Kaj nur dank'al la admonoj de la pastroj de diversaj temploj ne eksplodis ĝenerala ribelo, aŭ almenaŭ oni ne interrompis la laborojn.

Samtempe li rimarkis kun miro kelkajn novajn fenomenojn, kiujn li ne vidis antaŭ unu monato.

Unue, la popolo sin dividis en du partiojn. Unuj estis partianoj de la faraono kaj malamikoj de la pastroj, aliaj indignis kontraŭ Fenicianoj. Unuj pretendis, ke la pastroj devas liveri al la faraono la trezorojn de Labirinto, aliaj murmuretis, ke la faraono tro protektas la fremdulojn.

Sed plej stranga estis la famo, kiu venis oni ne scias de kie, ke Ramzes XIII montris simptomojn de frenezo! Same kiel lia pli aĝa sampatra frato, kiun pro la sama kaŭzo oni forigis de la trono. Pri ĉi tiu famo parolis la pastroj skribistoj, eĉ kamparanoj.

– Kiu rakontas al vi tiajn mensogojn? – demandis Pentuer sian konatan inĝenieron.

– Tio ne estas mensogo – respondis la inĝeniero – sed malĝoja vero. En la tebaj palacoj oni vidis la faraonon tute nudan, kurantan en la ĝardenoj. Foje nokte lia sankteco, sub la fenestro de reĝino Nikotris, suriris la arbon kaj parolis kun si mem.

Pentuer certigis lin, ke antaŭ du semajnoj li vidis la faraonon, kiu ĝuas bonan sanon. Sed li tuj rimarkis, ke la inĝeniero ne kredas al li.

"Tia estas afero de Herhor! – pensis li. – Cetere nur la pastroj povus havi tiel rapide novaĵojn de Teboj..."

Por unu momento li tute perdis la deziron elekti la delegitojn, sed baldaŭ li reakiris la energion, ĉiam ripetante al si, ke kion la popolo ricevos hodiaŭ, ĝi ne povas perdi morgaŭ. Se nur ne okazos io eksterordinara!

Apud Memfiso, norde de la piramidoj kaj Sfinkso, jam sur la limo de la sabloj, estis malgranda templo de la diino Nut. Tie loĝis maljuna pastro Menes, inĝeniero, la plej granda astronomo de Egipto.

Kiam en la ŝtato oni faris grandan konstruaĵon aŭ novan kanalon, Menes iris al la loko kaj desegnis la planon. Ekster tiaj okazoj li vivis malriĉa kaj sola en sia templo, nokte observante la stelojn, tage laborante ĉe strangaj apratoj.

De kelke da jaroj Pentuer ne estis en tiu loko, kaj nun mal

agrable impresis lin ĝia mizero kaj izoleco. La brika barilo disfaladis, en la ĝardeno sekiĝis la arboj, en la korto vagis malgrasa kaprino kaj kelke da kokinoj.

Apud la templo estis neniu. Nur kiam Pentuer komencis voki, el la pilono eliris maljuna homo. Li havis nudajn piedojn, sur la kapo malpuran kufon, kiel la kamparanoj, ĉirkaŭ la koksoj ĉifonan zonon, kaj sur la dorso panteran felon, kiu perdis la harojn. Malgraŭ tio lia eksteraĵo estis plena de memrespekto kaj lia vizaĝo de inteligenteco. Li fikse rigardis la gaston kaj diris:

– Aŭ mi eraras, aŭ vi estas Pentuer?

– Vere mi estas Pentuer – diris la veninto kaj kore ĉirkaŭprenis la maljunulon.

– Ho! Ho!... – ekkriis Menes (tio estis li). – Mi vidas, ke vi ŝanĝiĝis sur la reĝaj plankoj. Vi havas glatan haŭton, pli blankajn manojn kaj oran ĉenon sur la kolo. Tiajn ornamojn longe devus atendi la diino de la ĉiela oceano, la patrino Nut!

Pentuer volis demeti la ĉenon; sed Menes haltigis lin kun rideto.

– Lasu – diris li. – Se vi scius, kiajn juvelojn ni havas sur la ĉielo, vi ne rapidus oferi oron. Do vi venas loĝiĝi ĉe ni? Pentuer skuis la kapon.

– Ne – respondis li. – Mi venas nur por saluti vin, dia majstro.

– Kaj poste ree al la kortego? – ridis la maljunulo. – Ho vi, vi! se vi scius, kion vi perdas forlasante la saĝon por la palacoj, vi estus la plej malfeliĉaj homoj.

– Ĉu vi estas sola, majstro?

– Kvazaŭ palmo en la dezerto, precipe hodiaŭ, kiam mia surdmutulo iris kun korbo Memfison almozpeti ion por la patrino de Ra kaj por ŝia pastro. – Tio ne tedas vin?

– Min? – ekkriis Menes. – Dum la tempo, kiam mi vin ne vidis, mi forŝiris de la dioj kelke da misteroj, kiujn mi ne ŝanĝus je la du kronoj de Egipto.

– Ĉu tio estas sekreto? – demandis Pentuer.

– Kia sekreto!... Antaŭ unu jaro mi finis la mezuradon kaj kalkulojn pri la grando de la tero.

– Kion tio signifas?

– Vi ja scias, ke la tero ne estas ebena, kiel tablo, sed ke ĝi estas grandega globo, sur kies supraĵo troviĝas la maroj, landoj kaj urboj.

– Tio estas konata – diris Pentuer.

– Ne de ĉiuj – respondis Menes. – Sed jen kio tute ne estis konata: kiel granda estas la globo?

– Kaj vi scias? – demandis Pentuer preskaŭ timigita.

– Mi scias. Nia infanterio marŝas dum unu tago ĉirkaŭ dek tri egiptajn mejlojn (tri geografiaj mejloj). La tera globo estas tiel grandega, ke niaj soldatoj farus la plenan ĉirkaŭiron dum kvin jaroj.

– Dioj! – ekkriis Pentuer. – Ĉu vi ne timas, patro, pensi pri tiaj aferoj.

Menes levis la ŝultrojn.

– Mezuri la grandon de piramido aŭ de la tero estas tute la sama afero. Mi faris pli malfaciliajn aferojn, ĉar mi sukcesis mezuri la interspacon inter mia templo kaj la palaco de la faraono, ne transirante Nilon.

– Terure! – murmuretis Pentuer.

– Kia teruro? Sed mi malkovris aferon, kiun vere vi ĉiuj timos... Sed pri tio parolu al neniu. En la monato Paofi ni havos mallumiĝon de la suno. tage fariĝos nokto. Kaj mi mortu de malsato, se en miaj kalkuloj mi eraris nur je la dudekono de unu horo.

Pentuer tuŝis la amuleton, kiun li havis sur la brusto kaj diris preĝon. Poste li demandis:

– Mi legis en la sanktaj libroj, ke jam multfoje, por turmenti la homojn, tagmeze fariĝis nokto. Sed kio tio estas? Mi ne komprenas.

– Ĉu vi vidas la piramidojn? – demandis subite Menes, montrante al la dezerto. – Mi vidas.

– Kaj nun metu vian manon antaŭ la okuloj. Ĉu vi vidas la piramidojn? Vi ne vidas. La mallumiĝo de la suno estas sama afero: inter la suno kaj ni sin metas la luno, kovras la patron de la lumo kaj faras nokton.

– Kaj tio ĉi okazos ĉe ni? – demandis Pentuer.

– En la monato Paofi. Mi jam skribis pri tio al la faraono, pensante, ke rekompence li sendos oferon al nia malzorgata templo. Sed li, leginte la leteron, priridis min kaj ordonis al mia sendito doni la leteron al Herhor.

– Kaj Herhor?

– Li donis al ni tridek mezurojn da hordeo. Li estas la sola homo en Egipto, kiu respektas saĝon; la juna faraono estas senpripensa.

– Ne estu severa por li, patro – intermetis Pentuer. – Ramzes XIII volas plibonigi la sorton de la kamparanoj kaj metiistoj; li donos al ili ripozon ĉiun sepan tagon, malpermesos bati ilin sen juĝo, eble donacos al ili teron.

– Kaj mi diras al vi, ke li estas senpripensa – respondis la incitita Menes. – Antaŭ du monatoj mi sendis al li grandan planon por plifaciligi la laboron de la kamparanoj, kaj. li ankaŭ mokis min! Li estas ignoranto kaj malhumilulo.

– Patro, vi antaŭjuĝas. Sed diru al mi vian planon, kaj eble mi helpos plenumi ĝin.

– Plano! – ripetis la maljunulo. – Tio ne estas plu plano, sed realaĵo...

Li leviĝis de la benko kaj ili ambaŭ iris al la lageto en la ĝardeno, apud kiu staris laŭbo, perfekte kovrita de grimpantaj kreskaĵoj. En la laŭbo troviĝis granda rado, metita sur horizontala akso, kun multo da malgrandaj siteloj sur la ĉirkaŭo. Menes eniris en la internon de la rado kaj komencis movi ĝin per la piedoj; la rado turniĝis, la siteloj ĉerpis akvon el la lageto kaj verŝis ĝin en trogon, metitan pli alte.

– Interesa aparato! – diris Pentuer.

– Kaj ĉu vi divenos, kion ĝi povas fari por la egipta popolo? – Ne.

– Imagu do, ke la rado estas kvin aŭ dek fojojn pli granda, kaj ke en ĝia interno, anstataŭ homo, paŝas kelke da paroj da bovoj.

– Io. io ŝajnas al mi – intermetis Pentuer – sed mi ne komprenas ankoraŭ bone.

– Tio estas tiel simpla! – respondis Menes. – Per la helpo de ĉi tiu rado, bovoj aŭ ĉevaloj povus ĉerpi akvon el Nilo kaj verŝi ĝin en pli kaj pli suprajn kanalojn. kaj tiamaniere la du milionoj da homoj, kiuj hodiaŭ laboras ĉe la siteloj, povus ripozi. Nun vi vidas, ke la saĝo donas pli da feliĉo al la homoj ol la faraonoj.

Pentuer skuis la kapon.

– Kiom da ligno oni bezonus por tio! – diris li – kiom da bovoj, la paŝtaĵo!... Ŝajnas al mi, patro, ke via rado ne anstataŭos la sepan tagon de ripozo.

– Mi vidas – respondis Menes, levante la ŝultrojn – ke la rangoj ne alportis al vi utilon. Sed kvankam vi perdis la sagacecon, kiun mi admiris en vi, mi montros al vi ankoraŭ ion. Eble iam vi revenos al la scienco, kaj kiam mi mortos, vi volos labori por pliperfektigi kaj diskonigi miajn eltrovojn.

Ili revenis al la pilono, kaj Menes metis iom da ligno sub kupran kaldronon. Li blovis sur la flamojn kaj baldaŭ akvo komencis boli.

El la kaldrono elstaris vertikala tubo, kovrita per peza ŝtono. Kiam la akvo eksiblis en la kaldrono, Menes diris:

– Stariĝu ĉi tie kaj rigardu...

Li ekmovis turnilon, aligitan al la tubo kaj subite la peza ŝtono estis ĵetita supren, kaj la ĉambro pleniĝis per kolonoj de varmega vaporo.

– Mirindaĵo! – ekkriis Pentuer.

Sed tuj li trankviliĝis kaj demandis:

– Kaj ĉi tiu ŝtono, kiel ĝi plibonigos la sorton de la popolo?

– La ŝtono neniel – respondis la saĝulo, jam malpacienca. – Sed vere, mi diras al vi kaj tion memoru: venos tago, ke ĉevalo kaj bovo anstataŭos la homan laboron, kaj la bolanta akvo anstataŭos la ĉevalon kaj bovon.

– Sed kian profiton la kamparanoj havos de tio?... – insistis Pentuer.

– Ve al mi! – ekkriis Menes, kaptante sin je la kapo. – Mi ne scias, ĉu vi maljuniĝis aŭ malsaĝiĝis, sed la kamparanoj kovris al vi la tutan mondon, vualis vian inteligenton. Se la saĝuloj atentus nur la kamparanojn, ili devus ĵeti for siajn librojn kaj kalkulojn kaj fariĝi paŝtistoj.

– Ĉiu afero devas alporti utilon – intermetis nekuraĝe Pentuer...

– Vi kortegaj homoj – diris Menes maldolĉe – ofte uzas du mezurojn! Se Feniciano alportas al vi rubenon aŭ safiron, vi ne demandas: kia estas profito de ili? sed vi aĉetas la ŝtonon kaj ŝlosas ĝin en kesto. Sed kiam saĝulo venas al vi kun eltrovo, kiu povus ŝanĝi la aspekton de la mondo, vi tuj demandas: kia estas profito de ĝi?... Sendube timo ekregas vin, ke la esploranto de la naturo postulos plenmanon da hordeo por la objekto, kiun ne komprenas via animo.

– Vi koleras, patro.. Ĉu mi volis ĉagreni vin?

– Mi ne koleras, sed bedaŭras. Ankoraŭ antaŭ dudek jaroj ni estis en la templo kvin, laborantaj por malkovri misterojn de la naturo. Hodiaŭ mi restis sola kaj pro dioj! mi ne povas trovi ne sole posteulon, sed eĉ homon, kiu komprenus min.

– Certe, patro, mi restus ĉi tie ĝis la morto, por ekkoni viajn diajn projektojn – respondis Pentuer. – Sed diru, ĉu mi povas hodiaŭ ŝlosi min en templo, kiam estas pesata sorto de la ŝtato, feliĉo de la simpla popolo kaj kiam mia rolo.

– Povas influi la sorton de la lando kaj de kelke da milionoj da kamparanoj? – interrompis moke Menes. – Ho vi, plenaĝaj infanoj en tiaroj kaj ĉenoj de altranguloj! Ĉar permesite estas al vi ĉerpi akvon el Nilo, tuj ŝajnas al vi, ke vi povas haltigi la leviĝon aŭ malleviĝon de la rivero. Vere, ne alie pensas ŝafino, kiu sekvante la aron, imagas, ke ŝi kondukas ĝin.

– Sed pripensu, majstro. La juna faraono havas koron plenan de nobleco, li volas doni al la popolo ripozon ĉiun sepan tagon, justan juĝadon, eĉ teron.

Menes skuis la kapon.

– Ĉio ĉi – diris li – estas vantaj aferoj. La junaj faraonoj maljuniĝas, kaj la popolo. la popolo havis jam multfoje ripozon ĉiun sepan tagon, kaj poste perdis ĝin. Ah, se nur tio ŝanĝiĝus! Kiom da dinastioj kaj pastroj pasis en Egipto de tri mil jaroj, kiom da urboj kaj temploj disfalis en ruinojn, eĉ novaj tavoloj de tero formiĝis.

Ĉio ŝanĝiĝis, ekster tio, ke du kaj du estas kvar, ke triangulo estas duono de kvarangulo, ke la luno povas kovri la sunon, kaj ke la bolanta akvo povas ĵeti supren ŝtonon... En ĉi tiu pereema mondo daŭras kaj restas nur la saĝo. Ve al tiu, kiu por aferoj pasantaj, kiel la nuboj, forlasas la eternajn! Lia koro neniam ĝuos trankvilon, lia animo balanciĝos, kiel ŝipeto dum ventego.

– La dioj parolas per via buŝo, majstro – respondis Pentuer post pripenso – sed apenaŭ unu homo el milionoj povas fariĝi ilia instrumento. Kaj tio estas bona. Ĉar kio okazus, se la kamparanoj tutajn noktojn rigardus la stelojn, la soldatoj farus kalkulojn, la altranguloj kaj faraono, anstataŭ regi, ĵetus ŝtonojn per la helpo de bolanta akvo? Antaŭ ol la luno unu fojon ĉirkaŭirus la teron, ĉiuj devus morti de malsato. Fine, neniu rado, neniu kaldrono defendus la landon kontraŭ atako de la barbaroj, nek disdonus juston al la plendantoj. Do – konkludis Pentuer – kvankam la saĝo estas kvazaŭ la suno, sango kaj spiro, ni ne povas ĉiuj esti saĝuloj.

Al tiuj vortoj Menes respondis plu nenion.

Kelke da tagoj pasigis Pentuer en la templo de la dia Nut, rigardante kun plezuro jen la sablan maron, jen la fruktodonan valon de Nilo. Kun Menes li observis la stelojn, rigardis la radon por la ĉerpado de akvo, iafoje promenis al la piramidoj. Li admiris la simplecon kaj genion de sia majstro, sed en la animo li pensis:

"Menes estas sendube dio, enkorpigita en homa figuro, kaj tial li ne zorgas pri la surtera vivo. Lia rado por ĉerpi la akvon ne estos akceptita en Egipto, ĉar unue ligno mankas al ni, due por movi tiajn radojn oni bezonus centon da miloj da bovoj, kaj kie trovi por ili paŝtaĵon, eĉ en Supra Egipto?..."


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.