La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA FARAONO

Aŭtoro: Bolesław Prus

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

Edukada Servo
Librejo
Titola paĝo

Antaŭparolo

Libro Unua
1 2 3 4 5 6 7 8 9 10
11 12 13 14 15 16 17 18 19 20
21 22 23 24 25

Libro Dua
1 2 3 4 5 6 7 8 9 10
11 12 13 14 15 16 17 18 19 20
21 22 23 24

Libro Tria
1 2 3 4 5 6 7 8 9 10
11 12 13 14 15 16 17 18

Epilogo

Libro Unua: Ĉapitro 1

En la tridek-tria jaro de l'feliĉa regado de Ramzes XII, Egipto festis du solenojn, kiuj plenigis ĝiajn ortodoksajn loĝantojn per fiero kaj feliĉo.

En la monato Meĥir, en decembro, revenis Tebojn, plenkovrita per multekostaj donacoj, la dio Ĥongu, kiu dum tri jaroj kaj naŭ monatoj vojaĝis en la lando Buĥten, resanigis tie la reĝan filinon Bent-res kaj forpelis la malbonan spiriton ne nur el la reĝa familio, sed eĉ el la citadelo de Buĥten.

En la monato Farmuti, en februaro, la sinjoro de Supra kaj Malsupra Egipto, la estro de Fenicio kaj de naŭ popoloj, Mer-amen-Ramzes XII, post interkonsiliĝo kun la dioj, kiujn li egalas, nomis sia erpatre, t.e. kronprinco, sian dudek-dujaran filon Cham-senmereramen-Ramzes.

Ĉi tiu elekto tre ĝojigis la piajn pastrojn, glorajn nomarĥojn, bravan armeon, fidelan popolon kaj ĉiujn kreaĵojn, vivantajn sur la egipta tero, ĉar la pli aĝaj filoj de l'faraono, naskitaj de la reĝidino de Ĥiti, pro neklarigebla sorĉo estis posedataj de malbona spirito. Unu filo, de l'tempo de sia plenaĝeco ne povis paŝi, la dua tranĉis al si la vejnojn kaj mortis, kaj la tria freneziĝis de la venena vino, kiun li ne volis ĉesi trinki; li kredis, ke li estas simio, kaj pasigis tutajn tagojn sur arboj.

Nur la kvara filo, Ramzes, naskita de la reĝino Nikotris, filino de l'ĉefpastro Amenhotep, estis forta kiel la bovo Apis, kuraĝa kiel leono kaj saĝa kiel la pastroj. De la infaneco li ĉirkaŭis sin per militistoj kaj kiam li estis ankoraŭ simpla princo, li diradis:

– Se la dioj, anstataŭ fari min malplej aĝa reĝa filo, donus al mi la ureus'on de l'faraono, mi sklavigus, kiel Granda Ramzes, naŭ popolojn, pri kiuj oni neniam aŭdis en Egipto, mi konstruus templon pli grandan ol la tutaj Teboj, kaj por mi – piramidon, apud kiu la tombo de Ĥeops ŝajnus kvazaŭ rozujo apud matura palmo…

Ricevinte tiel deziratan titolon de erpatre, la juna princo petis, ke la patro nomu lin estro de la korpuso Memfi. Lia Sankta Moŝto Ramzes XII-a, post interkonsiliĝo kun la dioj, kiujn li egalas, respondis, ke li faros tion, se la kronprinco pruvos, ke li scias direkti batalpretan armeon. Por ĉi tiu celo estis kunvokitaj generaloj sub la prezido de la milita ministro Sem-amen-Herhor, kiu estis ĉefpastro de la plej granda templo de Amon en Teboj.

Oni decidis:

En la mezo de la monato Misori (komenco de junio) la kronprinco kolektos dek regimentojn, dislokitajn apud la linio, kiu kunigas la urbon Memfison kun la urbo Pi-uto de la Sebenita golfo. Kun ĉi tiu dekmila korpuso, preta por la batalo, provizita per la tendaro kaj militaj maŝinoj, la kronprinco iros orienton al la vojo, kiu kuras de Memfiso al Ĥetem, sur la limo inter la lando Gosen kaj la egipta dezerto.

En la sama tempo, la generalo Nitager, la ĉefestro de la armeo, kiu gardas la pordegojn de Egipto kontraŭ la invado de aziaj popoloj, ekiros de Maldolĉaj Lagoj renkonte al la kronprinco. Ambaŭ armeoj, la azia kaj la okcidenta, renkontos unu la alian en la ĉirkaŭaĵo de la urbo Pi-Bailos, sed en la dezerto, por ke la laboremaj terkulturistoj de Pessen ne estu malhelpataj en siaj laboroj.

La kronprinco venkos, se li ne lasos sin surprizi de Nitager, t.e. se li kolektos ĉiujn regimentojn kaj sukcesos aranĝi la batalajn vicojn antaŭ la alveno de la malamiko.

En la tendaro de l'princo Ramzes estos lia ekscelenco Herhor mem, la milita ministro, kaj prezentos poste sian raporton al la faraono. La limon inter la lando Gosen kaj la dezerto formis du vojoj. Unu estis kanalo por transportoj de Memfiso al la lago Timrah, la alia estis ŝoseo. La kanalo estis ankoraŭ en la lando Gosen, la ŝoseo en la dezerto, kiun ambaŭ vojoj ĉirkaŭis duoncirkle. De la ŝoseo preskaŭ sur ĝia tuta longo oni povis vidi la kanalon. Sendepende de la artefaritaj limoj, la najbaraj landoj diferencis unu de la alia en ĉiuj rilatoj. La lando Gosen, malgraŭ la ondolinia tero, ŝajnis ebenaĵo, kaj la dezerto konsistis el kelkaj montoj kaj sablaj valoj. La lando Gosen havis aspekton de grandega ŝaka tabulo, kies verdaj kaj flavaj kvadratoj estis desegnitaj per la koloro de l'grenoj kaj de l'palmoj, kreskantaj sur la limoj; sur la flavruĝa sablo de l'dezerto kaj sur ĝiaj blankaj suproj la verdaĵo aŭ aro da arboj kaj arbetoj similis erarvagantan vojaĝanton.

Sur la fruktodona tero de Gosen de ĉiu monteto ŝprucis malhela arbareto de akacioj, sikomoroj kaj tamarindoj, de malproksime rememorigantaj niajn tiliojn, inter kiuj kaŝiĝis malgrandaj palacoj kun vicoj de kolonoj, aŭ flavaj terotegitaj dometoj de l'kamparanoj. Iafoje najbare de l'arbareto aperis tute blanka urbeto kun platetegmentaj domoj, aŭ super la arboj peze leviĝis la piramidaj pordegoj de l'temploj, kvazaŭ duoblaj ŝtonegoj punktitaj de strangaj signoj.

En la dezerto post la unua vico de iomete verdaj montetoj elrigardis nudaj altaĵoj, kovritaj de ŝtonegaj fragmentoj. Ŝajnis, ke la okcidenta lando, saturita de troo da vivo, kun reĝa malavareco ĵetas trans la kanalon verdaĵon kaj florojn; sed la dezerto, ĉiam malsata manĝegas ĝin en la sekvanta jaro kaj ĝin cindrigas.

La iometo da verdaĵo, forpelita sur la ŝtonegojn kaj sablojn, sin krampis al la malpli altaj lokoj, kien per kavoj boritaj tra la ŝoseo oni povis alkonduki akvon el la kanalo. Kaj tiel inter la nudaj altaĵoj, najbare de la ŝoseo, trinkis la ĉielan roson kaŝitaj oazoj, kie kreskis hordeo kaj tritiko, vinberujoj, palmoj kaj tamarindoj.

En tiaj lokoj vivis ankaŭ homoj – izolitaj familioj, kiuj renkontante unu alian en la bazaro de Pi-Bailos povis eĉ ne scii, ke ili estas najbaroj en la dezerto.

La 16-an de Misori, la koncentrigo de la militistaro estis preskaŭ finita. Naŭ regimentoj de l'kronprinco, kiuj devis anstataŭi la azian armeon de Nitager, jam kolektiĝis sur la vojo super la urbo Pi-Bailos, kun tendaro kaj parto da militaj maŝinoj. Iliajn movojn direktis la kronprinco mem. Li organizis du avangardajn liniojn, el kiuj la pli malproksima devis observi la malamikojn, la pli proksima – gardi la propran armeon kontraŭ atako, kiu estis ebla en lando, plena de altaĵoj kaj intermontoj. Li, Ramzes, en daŭro de unu semajno vidis kaj kontrolis la regimentojn, marŝantajn sur diversaj vojoj, li atente observis, ĉu la soldatoj havas bonajn armilojn kaj varmajn mantelojn por la nokto, ĉu sufiĉos la provizo de panbiskvitoj, viando kaj sekigitaj fiŝoj. Fine, li ordonis, ke la edzinoj, infanoj kaj sklavoj de la armeo, marŝanta al la orienta limo, estu transportitaj per la kanalo; ĉi tio malpezigis la tendaron kaj faciligis la movojn de la vera armeo.

La plej maljunaj generaloj admiris la sciojn, fervoron kaj singardemon de la kronprinco, kaj super ĉio lian laboremon kaj simplecon. Sian multenombran sekvantaron, princan tendon, veturilojn kaj portilojn li lasis en Memfiso, kaj en vestoj de simpla oficiro li rajdis de unu regimento al alia, laŭ la asiria maniero, akompanata de du adjutantoj.

Dank' al ĉio ĉi la koncentrigo de la ĉefa korpuso iris tre rapide kaj la armeoj en la difinita tago venis al Pi-Bailos. Alia estis la afero kun la princa stabo, la greka regimento, kiu akompanis lin, kaj kelke da militaj maŝinoj. La stabo, kiu kolektiĝis en Memfiso, havis antaŭ si plej mallongan vojon, ĝi do ekmarŝis la lasta, trenante post si grandegan tendaron. Preskaŭ ĉiu oficiro, ili estis junuloj de altaj familioj, havis portilon kun kvar negroj, duradan militan veturilon, riĉan tendon kaj multe da kestoj kun vestoj kaj manĝaĵo, kun kruĉoj plenaj de biero kaj vino. Krom tio la oficirojn sekvis multenombraj kantistinoj kaj dancistinoj kun orkestro. Ĉiu, ili estis grandaj sinjorinoj, devis havi veturilon kun unu aŭ du paroj da bovoj kaj portilon. Kiam ĉi tiu amaso elfluis el Memfiso, ĝi okupis sur la vojo pli multe da loko ol la armeo de l'kronprinco. Oni marŝis tiel malrapide, ke la militaj maŝinoj, kiuj devis sekvi en la fino, foriris dudek kvar horojn pli malfrue ol estis la ordono. Fine, la dancistinoj kaj kantistinoj, ekvidinte la dezerton – kiu cetere en tiu loko tute ne estis terura – ektimis kaj komencis plori. Por trankviligi ilin oni devis plifruigi la halton, dismeti la tendojn kaj aranĝi spektaklon kaj poste festenon. La nokta amuzo, en la malvarmeta aero, sub la brilanta de l'steloj ĉielo, sur la fono de la sovaĝa naturo, tiel plaĉis al la dancistinoj kaj kantistinoj, ke ili anoncis, ke estonte ili donos spektaklojn nur en la dezerto. Dume, la kronprinco, eksciinte survoje pri la aferoj de sia stabo, sendis ordonon senprokraste resendi la virinojn en la urbon kaj plirapidigi la marŝon. Kun la stabo estis lia ekscelenco Herhor, ministro de la milito, sed kiel simpla spektatoro. Li havis kun si neniun kantistinon, sed li faris ankaŭ neniajn riproĉojn al la stabanoj. Li ordonis porti sian portilon en la fronto de la kolono, kaj konforme al ĝiaj movoj li iris antaŭen aŭ ripozis en la ombro de l'granda ventumilo, kiun tenis lia adjutanto.

Lia ekscelenco Herhor estis homo kvardekjara, kun fortika korpo, ne komunikema. Li malofte parolis kaj same malofte rigardis la homojn el sub la mallevitaj palpebroj. Kiel ĉiu Egiptano li havis nudajn brakojn kaj krurojn, malkovritan bruston, sandalojn sur la piedoj, mallongan jupon ĉirkaŭ la koksoj kaj antaŭtukon kun bluaj kaj blankaj strioj. Kiel pastro, li razis la barbon kaj la kapon kaj portis panteran felon sur la maldekstra ŝultro. Fine, kiel soldato li kovris la kapon per malgranda gvardia kasko, de kiu pendis nukotuko, ankaŭ kun blankaj kaj bluaj strioj. Sur la kolo li havis trioblan oran ĉenon kaj sub la maldekstra brako, sur la brusto, mallongan glavon en multekosta ingo. Lian portilon, portatan de ses sklavoj, ĉiam eskortis tri homoj: unu portis la ventumilon, dua la hakilon de l'ministro, tria keston kun papirusoj. La lasta estis Pentuer, pastro kaj skribisto de l'ministro, malgrasa asketo, kiu eĉ dum plej grandaj varmegoj neniam kovris sian razitan kapon. Malgraŭ sia malalta popola deveno, li okupis gravan postenon en la ŝtato, dank' al esceptaj kapabloj. Kvankam la ministro kun siaj oficistoj estis en la komenco de la staba kolono kaj tute ne miksis sin en ĝian kondukadon, sed oni ne povis nei, ke li sciis pri ĉio, kio okazis post li. Ĉiun horon, iafoje ĉiun duonhoron al la portilo de la altrangulo proksimiĝis jen simpla pastro, ”servisto dia”, jen soldato-marodero, jen komercisto aŭ sklavo, kiu ŝajne indiferente preterpasante ĵetis vorton. Ĉi tiun vorton Pentuer iafoje enskribis, sed plej ofte ekmemoris, ĉar li havis eksterordinaran memoron. Neniu atentis ĉi tiujn bagatelojn, en la brua amaso de la stabanoj. La oficiroj, grandaj sinjoroj, estis tro okupataj per la kurado, brua interparolado aŭ kantoj, por rigardi, kiu proksimiĝas al la ministro, tiom pli ke senĉese multe da homoj iris sur la ŝoseo. La 15-an de Misori la stabo de la kronprinco kune kun lia ekscelenco la ministro pasigis la nokton sub libera ĉielo unu mejlon de la regimentoj, kiuj jam prepariĝadis al la batalo sur la ŝoseo post la urbo Pi-Bailos.

Antaŭ la unua horo matene – nia sesa horo – la altaĵoj de la dezerto fariĝis violaj. Post ili elrigardis la suno. La landon Gosen superverŝis ruĝo, kaj la urbetoj, temploj, palacoj de l'riĉuloj kaj terdometoj de l'vilaĝanoj similis fajrerojn kaj flamojn, subite ekbruligitajn en la verdaĵo.

Baldaŭ la okcidentan horizonton surverŝis ora koloro. Ŝajnis, ke la verdaĵo de Gosen fandiĝas en la oro, kaj ke en la sennombraj kanaloj anstataŭ akvo fluas fandita arĝento. Sed la altaĵoj de la dezerto fariĝis pli kaj pli violaj, ĵetante longajn ombrojn sur sablojn kaj kreskaĵojn.

La gardistoj, starantaj sur la ŝoseo, povis tre bone vidi la kampojn trans la kanalo kaj la plantitajn tie palmojn. Sur unuj verdis la lino, tritiko, trifolio, la aliaj estis oraj de la maturiĝanta hordeo de la dua semado. Samtempe el la domoj, kaŝitaj inter la arboj, komencis eliri al la laboro terkulturistoj, homoj nudaj, kies tuta vesto konsistis el mallonga jupo sur la koksoj kaj kufeto sur la kapo. Unuj ekiris al la kanalo, por purigi ĝin de la ŝlimo, aŭ ĉerpi akvon kaj verŝi ĝin sur la kampojn per maŝinoj similaj al la gruoj de l'puto. Aliaj, disirinte inter la arboj, kolektis maturajn figojn kaj vinberojn. Oni vidis tie multe da nudaj infanoj kaj virinoj en blankaj, flavaj aŭ ruĝaj ĉemizoj sen manikoj.

Estis granda movado en la tuta ĉirkaŭaĵo. Sur la ĉielo la rabobirdoj de la dezerto persekutis la kolombojn kaj monedojn de la lando Gosen. Sur la bordoj de la kanalo balanciĝis la grincantaj gruoj kun siteloj de fruktiga akvo, kaj la homoj, kolektantaj fruktojn, aperis kaj malaperis inter la verdaj arboj kiel multkoloraj papilioj. En la dezerto, sur la ŝoseo jam svarmis la armeo kaj ĝiaj servistoj. Pretergalopis skadro de rajdistoj, armitaj per lancoj. Post ili marŝis pafarkistoj en kufoj kaj jupoj, ili havis la arkojn en la mano, sagujojn sur la dorso kaj larĝajn hakilojn ĉe la dekstra flanko. La arkistojn akompanis ŝtonĵetilistoj, portantaj sakojn kun ŝtonoj kaj armitaj per mallongaj glavoj.

Cent paŝojn post ili iris du malgrandaj infanteriaj taĉmentoj, unu armita per lancoj, la alia per hakiloj. Ambaŭ portis ortangulajn ŝildojn, sur la brusto havis dikajn kamizolojn, kvazaŭ kirasojn, kaj sur la kapo kufojn kun tukoj, gardantaj la nukon kontraŭ la suno. La kufoj kaj kamizoloj havis bluajn kaj blankajn aŭ nigrajn kaj flavajn striojn: la soldatoj similis grandajn krabrojn.

Post la avangardo iris la portilo de l'ministro, ĉirkaŭata de hakilistoj, kaj post ĝi en kupraj kaskoj kaj kirasoj, la grekaj taĉmentoj, kies egalaj paŝoj similis frapojn de pezaj marteloj. En la fino oni aŭdis la krakadon de la veturiloj kaj sur la flanko de la ŝoseo rapidis longebarba fenicia komercisto, en portilo pendigita inter du azenoj.

Subite de la avangardo algalopis soldato kaj sciigis al la ministro, ke la kronprinco proksimiĝas. Lia ekscelenco forlasis la portilon, kaj en la sama momento aperis sur la ŝoseo areto da kavaliroj, kiuj desaltis de la ĉevaloj. Unu el la kavaliroj kaj la ministro ekiris unu al la alia, haltis post ĉiuj kelke da paŝoj kaj salutis.

– Saluton al vi, filo de l'faraono, kiu vivu eterne! – diris la ministro.

– Saluton al vi, sankta patro, kaj vivu longe – respondis la kronprinco, kaj poste aldonis:

– Vi iris tiel malrapide, kvazaŭ oni forsegis al vi la piedojn, kaj Nitager ne pli malfrue ol post du horoj estos antaŭ nia korpuso.

– Vi diris la veron. Via stabo marŝas tre malrapide.

– Eunana ankaŭ diris al mi – Ramzes montris oficiron, kovritan de amuletoj, starantan post li – ke vi ne sendis patrolojn en la intermontojn. En okazo de efektiva milito la malamiko povus ataki vin de tiu flanko.

– Mi ne estas generalo, sed juĝisto – trankvile respondis la ministro.

– Kaj kion faris Patroklo?

– Patroklo kun la greka regimento eskortas la militajn maŝinojn.

– Kaj mia parenco kaj adjutanto Tutmozis?

– Li dormas ankoraŭ, ŝajnas al mi.

Ramzes malpacience piedfrapis la teron kaj eksilentis. Li estis bela junulo, kun vizaĝo preskaŭ virina, al kiu aldonis ĉarmon la kolero kaj la sunbruno. Li havis mallarĝan kamizolon kun blankaj kaj bluaj strioj, samkoloran nukotukon, oran ĉenon sur la kolo kaj multekostan glavon sub la maldekstra brako.

– Mi vidas – diris la princo – ke vi, Eunana, sola zorgas pri mi honoro.

La kovrita de amuletoj oficiro kliniĝis ĝis la tero.

– Tutmozis estas maldiligentulo – daŭrigis la kronprinco. – Revenu, Eunana, al via posteno. Almenaŭ la avangardo havu estron.

Poste, rigardante la sekvantaron, kiu jam ĉirkaŭis lin kvazaŭ elkreskinte el la tero, li aldonis:

– Oni donu la portilon. Mi estas laca, kiel ŝtonrompisto.

– Ĉu la dioj povas laciĝi! – murmuretis Eunana, kiu staris ankoraŭ post li.

– Iru al via posteno! – diris Ramzes.

– Eble vi ordonos al mi, ho bildo de la luno, nun esplori la intermontojn? – mallaŭte demandis la oficiro. – Mi petas vin, ordonu, ĉar kie ajn mi estas, mia koro flugas post vi, por diveni vian volon kaj plenumi ĝin.

– Mi scias, ke vi estas atentema – respondis Ramzes. – Iru jam kaj observu ĉion.

– Sankta patro – sin turnis Eunana al la ministro – mi rekomendas al via ekscelenco miajn plej humilajn servojn.

Apenaŭ foriris Eunana, en la fino de la marŝanta kolono eksonis ankoraŭ pli granda tumulto. Oni serĉis la portilon de la kronprinco, sed ne povis ĝin trovi. Anstataŭe aperis, dispuŝante la grekajn soldatojn juna homo, kiu havis strangan aspekton. Li portis muslinan ĉemizon, riĉe broditan antaŭtukon kaj oran skarpon sur la ŝultro. Sed plej rimarkinda estis lia grandega peruko, konsistanta el multaj malgrandaj harligoj, kaj arta barbo, similanta katan voston.

Tio estis Tutmozis, la plej fama elegantulo en Memfiso; eĉ dum la milita marŝado li zorgis pri sia tualeto kaj surverŝis sin per parfumoj – Saluton al vi, Ramzes – kriis la elegantulo, superforte dispuŝante la oficirojn. – Imagu, ke via portilo perdiĝis; vi estas devigita sidiĝi en la mia, kiu ne indas tian honoron, sed kiu ne estas plej malbona.

– Vi ekkolerigis min – respondis la princo. – Vi dormas, anstataŭ gardi la armeon.

La elegantulo ekmiris kaj haltis.

– Mi dormas?… – ekkriis li. – Sekiĝu la lango de tiu, kiu diras tiajn mensogojn. Sciante, ke vi venos, mi jam de unu horo vestas min; preparas al vi banon kaj parfumojn…

– Kaj dume la taĉmento marŝas sen komando.

– Mi do devas komandi la taĉmenton, en kiu estas lia ekscelenco la milita ministro kaj tia generalo, kiel Patroklo?

La kronprinco eksilentis, kaj dume Tutmozis proksimiĝinte al li, murmuretis:

– Kian aspekton vi havas, filo de l'faraono?… Vi ne havas perukon, viaj haroj kaj vestoj estas plenaj de polvo, via haŭto estas nigra kaj fendita, kiel la tero en somero!… La respektinda reĝino-patrino forpelus vin de la kortego, se ŝi vidus vian mizeron…

– Mi estas nur laca.

– Sidiĝu do en la portilon. Tie estas freŝaj kronoj de rozoj, rostitaj birdetoj kaj kruĉo da vino de Cipro. Mi kaŝis ankaŭ – aldonis li mallaŭte – Senura'n en la tendaro…

– Ŝi estas tie?… – demandis la princo.

Liaj okuloj, kiuj brilis antaŭ momento, nebuliĝis de volupto.

– La armeo iru antaŭen – diris Tutmozis, – kaj ni atendu ŝin ĉi tie. Ramzes kvazaŭ vekiĝis.

– Lasu min, tentanto!… Post du horoj estos la batalo..

– Ĉu tio estas batalo?…

– Almenaŭ estos decidita la sorto de mia komando.

– Ridu tion – diris la elegantulo. – Mi ĵurus, ke jam hieraŭ la milita ministro sendis raporton al Lia Sankteco, kun peto, ke li donu al vi la korpuson de Memfiso.

– Tio estas indiferenta. Hodiaŭ mi ne povus pensi pri io alia ol la armeo.

– Terura estas via inklino al la milito, dum kiu oni ne lavas sin tutajn monatojn por perei unu tagon… Brr! Se vi vidus Senuran… Nur ekrigardu ŝin…

– Ĝuste tiel mi ne rigardos – respondis Ramzes per firma voĉo.

En la sama momento, kiam oni alportis de la grekaj taĉmentoj grandegan portilon de Tutmozis por la kronprinco, de la avangardo algalopis rajdisto. Li deglitis de la ĉevalo kaj kuris tiel rapide, ke sonoris sur lia brusto pentraĵoj de l'dioj kaj tabuletoj kun iliaj nomoj.

Tio estis Eunana kvazaŭ en febro.

Ĉiuj sin turnis al li, kaj ŝajnis, ke tio al li plaĉis.

– Erpatre, plej alta buŝo! – ekkriis Eunana, kliniĝante antaŭ Ramzes. – Kiam laŭ via ordono dia mi rajdis, kondukante la taĉmenton kaj zorge observante ĉion, mi rimarkis sur la ŝoseo du belajn skarabojn. Ĉiu el la sanktaj insektoj rulis antaŭ si argilan buleton, tra la vojo, al la sabloj…

– Kio do? – interrompis la kronprinco.

– Kompreneble – daŭrigis Eunana, rigardante al la ministro – kiel ordonas la pieco, mi kaj miaj homoj, honorinte per nia adoro la sanktajn bildojn de la suno, haltigis la marŝon. Tio estas tiel grava antaŭdiro, ke sen ordono neniu el ni kuraĝus iri antaŭen.

– Mi vidas, ke vi estas vere pia Egiptano, kvankam viaj trajtoj estas ĥetaj, – respondis Herhor, kaj sin turninte al la proksime starantaj altranguloj, aldonis:

– Ni ne iros plu sur la ŝoseo, ĉar ni povus piedpremi la sanktajn skarabojn. Pentuer, ĉu tra la intermonto, dekstre, oni povas ĉirkaŭiri la ŝoseon?

– Jes – respondis la skribisto de la ministro. – La intermonto estas unu mejlon longa kaj revenas al la ŝoseo, preskaŭ kontraŭ Pi-Bailos.

– Granda perdo de tempo! – interrompis kolere la kronprinco.

– Mi ĵurus, ke tio ne estas skaraboj, sed la spiritoj de miaj feniciaj procentegistoj – diris Tutmozis. – Ne povante, post la morto, repreni la monon, ili devigas min, por puno, trairi la dezerton!… La sekvantaro de l'princo maltrankvile atendis la decidon; Ramzes diris al Herhor:

– Sankta patro, kion vi pensas pri tio?

– Ekrigardu la oficirojn – respondis la pastro – kaj vi komprenos, ke ni devas iri tra la intermonto.

Nun eliris la estro de la grekaj soldatoj, la generalo Patroklo, kaj diris al la kronprinco:

– Se vi permesos, princo, mia regimento daŭrigos la antaŭan vojon. Niaj soldatoj ne timas la skarabojn.

– Viaj soldatoj ne timas eĉ la reĝajn tombojn – respondis la ministro.

– Sed kredeble ne estas tie sendanĝere, ĉar neniu revenis. La greko, konfuzita, foriris.

– Konsentu, sankta patro murmuretis la princo kun plej granda kolero – ke tia malhelpo ne haltigus en la vojaĝo eĉ azenon.

– Tial azeno neniam estos faraono – respondis trankvile la ministro.

– En tia okazo vi, ministro, kondukos la taĉmenton tra la intermonto! – ekkriis Ramzes. – Mi ne konas la pastran taktikon, cetere mi devas ripozi. Akompanu min, kuzo – diris li al Tutmozis kaj ekiris al la nudaj montetoj.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.