La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie Materialoj
por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen  


2.
CONAN
EL CYMMERIA

Aŭtoroj:
Robert Ervin Howard
L. Sprague de Camp
Lin Carter

©2026 Geo


Dum preskaŭ du jaroj, Conan restas en la servo de la Reĝo de Turan, vojaĝante malproksime kaj lernante la komplikaĵojn de militado. Kiel kutime, li konstante trovas sin en problemoj. Post unu grava interbatiĝo – pri kiu oni diras, ke ĝi implikas la amantinon de lia estro – Conan decidas, ke estus plej bone forlasi la turanan armeon, kaj cirkulantaj onidiroj pri kaŝitaj trezoroj devigas lin vojaĝi al la orientaj limoj de Zamora kaj serĉi riĉaĵojn en la Kezankiaj Montoj.

La Enhavo

LA SANGŜPRUCIGITA DIO

ROBERT E. HOWARD

L.SPRAGUE DE CAMP

1.

Conan la Cymmeriano serĉis palpe, kiel nun, en tiu ĉi abisme malluma, fetora strateto. Se iu sukcesus vidi lin, tiu vidus altan, forte konstruitan viron en volumena mantelo el kamellano kaŝanta maŝkirason el fortaj ŝtalaj ligiloj, tiritan super maldika zuagira khilat. El sub larĝa turbano videbliĝis nigra kolhararo kaj juna vizaĝo, bronzigita de la suno.

Abrupte, penetranta dolorkrio traŝiris liajn orelojn. En la labirinto de stratoj de Arenjun, la Urbo de Ŝtelistoj, similaj krioj neniun mirigis, kaj neniu singarda aŭ timema viro estis sufiĉe malsaĝa por enmiksiĝi en fremdaj al si aferojn. Sed Conan apartenis nek al singardaj nek al timemaj. Lia ĉiam lin turmentanta scivolemo ne permesis al li ignori la krion por helpo. Krome, li serĉis certajn homojn kaj bezonis akiri iujn informojn.

Obeeme al sia furioza, barbara naturo, la Cymmeriano moviĝis direkte al lumfasko trapikanta la proksiman mallumon. Momenton poste, li trovis krevon en la fendo de fermita ŝutro, do li ekrigardis en la fenestron de malalta konstruaĵo kun dikaj ŝtonaj muroj.

Antaŭ si li ekvidis vastan ĉambron kovritan per veluraj drapiraĵoj, plenan de multekostaj tapiŝoj kaj mebloj. Ĉirkaŭ lito staris kelkaj viroj – ses fortikaj zamoraj fiuloj kaj du aliaj de malfacile determinebla nacieco. Sur la lito oni etendis nudigitan ĝis la talio viron. Li estis kezankia altmontarano: alta, potence konstruita viro kun sangruĝaj okuloj kaj larĝa brusto brilanta de ŝvito. Kvar fortikaj atakantoj tenis lin je la brakoj kaj kruroj, tute senmovigante lin, kvankam la muskoloj en liaj membroj kaj ŝultroj tremis kiel streĉitaj ŝnuroj. Antaŭ la okuloj de Conan, svelta viro en ruĝa silka turbano eltiris per prenilo ardantan karbon el la fajrujo kaj alproksimiĝis ĝin al la tremanta, brulvund-markita brusto de la Kezankiano. Alia viro, pli alta ol tiu en la ruĝa turbano, grumblis ion, kion la Cymmeriano ne komprenis. La altmontarano perforte skuis la kapon kaj furioze kraĉis al la demandanto. La brulanta karbo falis sur la harkovritan bruston, elŝirante nehoman muĝon el la lipoj de la viktimo. Sammomente, Conan tutforte frapis per sia ŝultro la fenestroŝutron.

La Cymmeriano entute ne agis tiel malsaĝe kiel ŝajnus. Pro iu kialo, li bezonis la amikecon de la kezankiaj montaranoj, popolo vaste konata pro sia malamikeco al ĉiuj eksteruloj. Nun estis la perfekta okazo por certigi ĝin. La ŝutro frakasiĝis kun kraŝo, falante kune kun Conan internen. La Cymmeriano saltis en la ĉambron, tenante mallongan, kurban sabron en unu mano kaj longan zuagiran ponardon en la alia. La sbiroj turniĝis subite, eligante kriojn de miro.

Ili vidis altan figuron, vestitan per zuagiraj vestoj, kun la vizaĝo kaŝita sub la faldoj de fluanta turbano. Briletaj bluaj okuloj ekbrilis en la duonmallumo. Por momento, ĉiuj frostiĝis.

La viro en la ruĝa turbano ekkriis mallongan ordonon, kaj tiam taŭza, grandega Zamorano saltis renkonte al la alproksimiĝanta malamiko. La brutulo tenis sian mallongan glavon malalte kaj atakis de sube. La bato estis vere murdiga, sed la leviĝanta brako renkontis la malsuprenirantan cimitaron de Conan. La mano premanta la glavtenilon flugis flanken, ŝprucante sangoduŝon, kaj la longa, mallarĝa klingo en la maldekstra mano de la Cymmeriano tranĉis tra la gorĝo de la atakanto, subpremante dolorkrion.

Conan saltis super la korpon de sia falinta malamiko. Li atakis la Ruĝan Turbanon kaj lian altan kunulon. La unua eltiris sian tranĉilon, la alia sian sabron.

– Mortigu lin, Jillad! – Ruĝa Turbano murmuregis, saltante for de la furioza atako de la Cymmeriano. – Zal, helpu nin!

La homo nomata Jillad deturnis la tranĉon de la sabro kaj rebatis. Conan evitis la puŝon, saltante flanken kun kata lerteco, sed tiu ĉi evito alportis lin en la atingon de la tranĉilo de Ruĝa Turbano. La klingo ekbrilis kaj batis la flankon de la barbaro sed malsukcesante penetri la ringojn de lia nigra maŝkiraso. La atakanto fulmrapide retiriĝis, apenaŭ evitante la puŝon de Conan, tiel, ke la mallarĝa klingo de la zuagira ponardo tranĉis tra lia silka robo kaj la haŭto de lia brusto. Ruĝa Turbano stumblis je tabureto. Li falis forte, sed antaŭ ol Conan povis profiti sian avantaĝon, Jillad atakis lin per sia sabro, pluvigante amason da batoj. Forpuŝante la atakon, la Cymmeriano rimarkis la atakanton, nomatan Zal, alproksimiĝantan de la flanko kun peza glavo enmane, dum Ruĝa Turbano provas stariĝi.

Li ne atendis, ĝis ili fortranĉu lian retiriĝon. Per larĝa svingo de sia sabro, li devigis Jillad-on retiriĝi. Zal levis sian glavon por frapi, kaj Conan plonĝis sub lian levitan brakon kaj per fulmrapida puŝo, etendis sian kontraŭulon sur la plankon. Momenton poste, la fiulo tordiĝis en sia propra sango kaj internaĵoj. La Cymimeriano rapidis al la homoj tenantaj la kaptiton. Kun kriego, ili liberigis la Kezankianon, elprenante siajn kurbajn sabrojn. La kaptito ruliĝis de la lito, apenaŭ evitante baton de unu el siaj buĉistoj. Conan ekstaris inter la altmontarano kaj la atakantoj – kvankam la retiriĝo komenciĝis, li daŭre batalis, forpuŝante iliajn batojn.

– Malfermu la pordon kaj eliru! Rapide! – li kriis al la Kezankiano.

– Hundoj! – muĝis Ruĝa Turbano. – Ne lasu ilin eskapi!

– Venu ĉi tien kaj gustumu la morton, fiulo! – ekridis Conan, parolante la zamoran lingvon kun barbara akĉento.

Malfortigita de la torturoj, la altmontarano fine sukcesis forpuŝi la riglilon kaj puŝis malfermen la pordon kondukantan al malgranda korto. Stumblante li kuris en la nokton, dum Conan haltigis siajn kontraŭulojn en mallarĝa pasejo, kie ili ne povis uzi sian avantaĝon. Donante batojn kaj forpuŝante ilin, li alterne ridis kaj malbenis. Ruĝa Turbano baraktis malantaŭ la antaŭenirantaj atakantoj, kriante insultojn.

La sabro de Conan falis kiel fulmo. Unu el la Zamoranoj ekkriis kaj falis, kaptante sian bruston. La atakanta Jilad renversiĝis sur lin. Antaŭ ol la malbenantaj, kriantaj kaj amasiĝantaj atakantoj povis eliĝi eksteren, Conan turnis sin kaj forkuris trans la korton al la muro, malantaŭ kiu la Kezankiano malaperis. Enŝovinte sian glavon malantaŭ sian zonon, li saltis de la tero, kaptis la randon de la muro, leviĝis kaj ĵetis rapidan rigardon sur la malluman, kurbiĝeman strateton. Subite, la ĉielo falis sur lian kapon, kaj li falis senkonscie al la alia flanko, en la mallumon…

2.

Malforta brilo falanta sur la vizaĝon de Conan rekonsciigis lin. Li sidiĝis, palpebrumante, mallaŭte malbenante, kaj palpserĉante sian armilon. La flamo estingiĝis, kaj voĉo aŭdiĝis en la mallumo:

– Ne timu, Conan el Cymmeria, mi estas via amiko.

– Kiu vi estas, je Crom? – demandis la barbaro. Li jam trovis la sabron kuŝantan apude kaj iomete fleksis siajn krurojn por salti. Li kuŝis sur la strato, ĉe la piedo de la muro, de kiu li falis, kaj la homo kliniĝanta super li estis nur malklara, fortika formo kontraŭ la stelplena ĉielo.

– Amiko – ripetis la homo kun mola Iranistana akĉento. – Nomu min Sassan.

Conan leviĝis kun sabro enmane. La Iranistanano etendis ion direkte al li. En la stellumo Conan ekvidis la brilon de ŝtalo, sed antaŭ ol li atakis, li rimarkis, ke la fremdulo tenas lian propran ponardon, direktitan ne per la klingo sed per la tenilo.

– Vi estas suspektema kiel lupo, Cymmeriano – Sassan ekridis. – Pli bone rezervu vian ŝtalon por la malamikoj.

– Kie ili estas? – demandis Conan, prenante la ponardon.

– Ili rajdis for en la montojn, sekvante spuron de la Sangŝprucigita Dio.

La barbaro saltis al li kaj, kaptante la ĥilaton sur la brusto de Sassan per fera teno, ekrigardis en la mokantajn, malhelajn okulojn kun enigma esprimo.

– Al diablo kun vi, diru, kion vi scias pri la Sangŝprucigita Dio! – li siblis, premante sian tranĉilon kontraŭ la flankon de la Iranistanano, tuj sub la ripoj.

– Mi scias – Sassan diris – ke vi venis al Arenjun postkurante ŝtelistojn, kiuj ŝtelis mapon de vi, montrantan la kaŝlokon de trezoro pli granda ol la riĉaĵoj de Yildiz. Ankaŭ mi serĉas ion ĉi tie. Mi kaŝis min proksime kaj vidis tra truo en la muro, kiam vi enkuris en la ĉambron, kie la Kezankiano estis torturata. Kiel vi sciis, ke ĝuste ili ŝtelis vian mapon?”

– Mi tute ne sciis – Conan murmuris. – Mi aŭdis krion kaj ŝajnis al mi, ke mi devus enmiksiĝi. Se mi scius, ke ili estis tiuj, kiujn mi serĉas… Kion alian vi scias?

– Ne multe. Ne malproksime de ĉi tie, en la montoj, troviĝas kaŝita templo, al kiu eĉ la montaranoj timas alproksimiĝi. Oni diras, ke ĝi staras tie ekde tempo nememorebla, kaj kleraj viroj diskutas ĉu ĝin konstruis la Grondaranoj aŭ nekonata, antikva popolo, kiu loĝis en Hyrkania post la Kataklismo. La Kezankianoj malpermesas eksterulojn veni tien, sed Nemediano nomita Ostorio sukcesis trovi ĝin. Li eniris internen kaj ekvidis oran statueton ornamitan per ruĝaj ŝtonoj. Li nomis ĝin la Sangŝprucigita Dio. Li ne povis kunporti ĝin, ĉar la statueto estis pli granda ol homo kaj multe tro peza, sed li faris mapon, intencante reveni por preni ĝin. Li feliĉe eskapis el la montara lando, sed iu fiulo ponardis lin ĝismorte en Shadizar. Antaŭ ol li mortis, li donis la mapon al vi, Conan.

– Kaj kio poste? – la Cymmeriano demandis morne.

La strato daŭre estis malplena kaj kvieta.

– Oni ŝtelis ĝin de vi – diris Sassan. – Vi scias, kiu faris ĝin.

– Komence mi tute ne sciis – grumblis Conan. – Poste mi lernis, ke la ŝtelistoj estis Zyras la Corynthiano kaj Arahak – senheredigita turana princo. Ilia servisto spionis la mortantan Ostorio kaj raportis pri la mapo al ili. Mi postkuris ilin ĝis ĉi tie, sed mi ne sciis, kiel ili aspektas. Ĉi-vespere mi aŭdis, ke ili kaŝiĝas ie proksime. Mi vagadis en la mallumo, serĉante iun spuron, kiam mi aŭdis tiun krion.

– Vi batalis kontraŭ ili sen scii, kiuj ili estis! – diris Sassan. – La Kezankiano estas Rustum – spiono por Keraspa, la ĉefo de la montaranoj. Ili logis lin al ĉi tiu domo kaj bruligis lin por ke li malkaŝu al ili la sekretan pasejon tra la montoj. Vi scias la reston.

– Ĉion, krom kiu faligis min de la muro.

– Unu el ili ĵetis tabureton kaj trafis vin en la kapon. Kiam vi falis al la alia flanko, ili ne plu atentis vin. Ili probable pensis, ke vi estas mortinta, aŭ ne rekonis vin en viaj vestaĵoj. Ili komencis ĉasi la Kezankianon, sed mi ne scias, ĉu ili kaptis lin. Baldaŭ ili revenis, surĉevaliĝis kaj forrajdis kiel frenezaj okcidenten, lasante malantaŭe la korpojn de la mortigitoj. Mi iris vidi, kiu vi estas, kaj mi rekonis vin.

– Do la homo en la ruĝa turbano estas Arahak – murmuris Conan. – Kaj kie estas Zyras?

– Travestita kiel Turanano. Li estas tiu, kiun ili nomis Jillad.

– Aha! Kaj kio pri vi? – grumblis Conan.

– Kiel vi, mi volas akiri la idolon, kvankam el ĉiuj, kiuj serĉis ĝin, nur Ostorio revenis vivanta. Ia malbeno ŝajnas kuŝi sur tiuj, kiuj intencas prirabi la templon...

– Kion vi scias pri tio? – la Cymmeriano demandis akre.

Sassan ŝultrolevis.

– Ne multe. La montaranoj parolas pri malbeno ĵetita de la dio sur ĉiujn, kiuj avide etendas la manon al lia idolo, sed mi ne kredas je superstiĉoj. Mi pensas, ke ankaŭ vi ne timas ilin, ĉu?

– Kompreneble ke ne!

Verdire, Conan timis. Kvankam li timis nek homon nek beston, supernaturaj fenomenoj vekis atavisman timon en lia barbara animo. Li tamen ne intencis konfesi ĝin.

– Kion vi celas? – li demandis la Iranistananon.

– Nu, nur ke neniu el ni povas alfronti la tutan bandon de Zyras sola, sed kune ni povas ĉasi ilin kaj forpreni la idolon de ili. Kion vi diras?

– Jes, ni tiel faros. Tamen, se vi provos iujn ajn ruzojn, mi mortigos vin kiel hundon.

Sassan ekridis.

– Mi scias, je kio vi kapablas. Vi povas fidi min. Venu, la ĉevaloj atendas.

La Iranistanano kondukis Conan-on tra labirinto da stratoj kun aĵuraj balkonoj pendantaj de supre kaj tra mallumaj, fetoraj stratetoj ĝis ili haltis antaŭ pordego lumigata per la brilo de lanterno pendanta super ĝi. Ĉe la frapo, barba vizaĝo aperis ĉe la pordego. Sassan diris kelkajn vortojn mallaŭte, kaj la pordego malfermiĝis. Li eniris internen, sekvata de Conan, turmentata de suspektoj. Tamen la ĉevaloj efektive atendis ilin.

Laŭ la ordono de la supergardisto, dormemaj servistoj komencis seli ilin kaj plenigi iliajn selsakojn per manĝaĵo.

Baldaŭ Conan kaj Sassan elrajdis el la urbo tra la okcidenta pordego, senatente gardata de dormemaj gardistoj. Sassan estis dika sed muskola viro kun larĝa, saĝa vizaĝo kaj viglaj, malhelaj okuloj. Li estis armita per lanco, kiun li uzis kun lerteco montranta konsiderindan sperton. Conan ne dubis, ke Sassan batalus kun egala lerteco kaj kuraĝo se necese. Nek li dubis, ke li povas fidi je lia honesteco, kondiĉe ke ilia alianco profitigus la Iranistananon, kaj ke Sassan poste provos murdi sian komplicon ĉe la unua okazo, nur por konservi la tutan rabaĵon por si mem.

3.

 

* * *

tradukata

<<  |  <


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl. Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.