La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo ![]() Materialoj por geliceanoj |
![]() PALMODIMANĈO DE ĈEVALKOMERCISTOAŭtoro: András Sütö |
©2023 Geo |
La Enhavo |
Scenejo: kastelo de Tronka, kies pluraj apertaj ĉambregoj vidiĝas de antaŭe. Meze granda manĝoĉambro, dekstre la ofica ejo de la kastelkomandanto, maldekstre familia kapeleto.
Kiam la kurteno leviĝas: fratino Antonia preĝas, en la granda manĝoĉambro sinjoroj festenas.
Ĉeestas: barono Venceslao, barono Günther, Hinz, Kunz, Kallheim, prokuroro Zauner, prokuroro Eibenmeyer. En la dekstra ĉambreto la kastelkomandanto kartludas kun la doganisto.
GÜNTHER: Amikoj! Baronaj moŝtoj, sinjoroj prokuroroj, mi petas silenton.
VENCESLAO: (tablokape) Ni aŭdu Günther!
PLURAJ: Ni aŭdu, ni aŭdu!
GÜNTHER: Amikoj, mi devas malkaŝi la sekreton de nia hodiaŭa kaj ĉiuj niaj ĉasadoj, la propran motivon de la fervorado de barono Venceslao …
PLURAJ: Ni ja scias. Ni konas ĝin. Publika sekreto. Ne cervo, nek leporo.
GÜNTHER: Ne cervo, nek leporo. Sed amazono. Ĉu vi vidis ŝin?
PLURAJ: Kiu ne vidis? Kiu ne admiris ŝin? Kiun ŝi ne delektis?
GÜNTHER: Jes ja, ni vidis ŝin. Sed kiu atentis al nia gastiganto? Ĉu li alfajrumis almenaŭ unufoje preterfu ĝantan sovaĝbeston?
HINZ: Pafon ja ni ne aŭdis.
GÜNTHER: Ĉar li sonigis nur sian koron. Ili sidiĝis sur pitoreska herbejo, kaj … kion ili kantis?
KUNZ: Disiĝi jam ne povas mi de ŝi … (Ridado)
GÜNTHER: Kaj kial? Ĉar: (li kantas)
Mi ekkonis ŝin, horo ho tre rava …
ĈIUJ: ekardis korp’, animo en amoro, ŝin nur vidas mi ekde temp’ tiama, koron mian katenis ŝia bono, disiĝi jam ne povas mi de ŝi …
KUNZ: Disiĝi jam ne povas mi de ŝi …
VENCESLAO: Sinjoro Kunz scias nome nur ĉi unu verson.
(Ili ridas.)
KUNZ: La postsekvon de la interkonatiĝo. La aferon plej gravan.
GÜNTHER: Sed kiom pli bela estus, amikoj, ĉi tiu renkonteto, se ni ĉiuj havus iometon da ĉi-specaj postsekvoj. Kie estas, Venceslao, la knabinoj de la pasinta fojo?
HINZ: (entuziasme) La knabinoj!
VENCESLAO: (kantas) Kie la knabinoj?
ĈIUJ: Kie la knabinoj, la silke jupitoj, kun knabinoj tage, nokte La kiso dolĉas.
KUNZ: La kiso dolĉas!
VENCESLAO: Sinjoro Kunz blovas jam denove la esencon!
KUNZ: Li blovas kaj atendas ĝin.
(Ili ridas, intertintigas la pokalojn, trinkas.)
KASTELKOMANDANTO: (frapĵetas la kartojn, ekstaras, prenas sian mantelon) La diablo forprenis nian partion. Mi povas ekiri, por kolekti jupulinojn.
DOGANISTO: Ĉi-foje ili eble forgesas …
KASTELKOMANDANTO: Kvazaŭ vi ne konus ilin. Kiam ili ekgurdas ”la silke jupitoj”, mi jam povas rompi la kapon, kiujn mi prenu el la kampoj. Sed ĝis ĉi tio nenio malfacilas. Oni alfajfas, ili venas. Ĝis la ĉaro. Sed ĉe la surĉarigo ili jam ŝrikas kiel porkidoj, iuj rezistas, sen vipo eĉ ne movi ĝas kaj krivokas la patron. Tiam venas la patro, frato, bofrato, ili grincas la dentojn, oni devas ilin enkarcerigi, kaj la laboro suferas.
Multan monon kostas al ni ĉi tiu kanto.
VENCESLAO: Komandanto!
KASTELKOMANDANTO: (en) Jes s’joro!
VENCESLAO: Kie la knabinoj, la silke jupitoj …
KASTELKOMANDANTO: Kiom ordonas via moŝto?
VENCESLAO: Ni nombru … Günther, Hinz, Kunz, Kallheim, Eibenmeyer …
KASTELKOMANDANTO: Bonvolu tiel kalkuli, ke ankaŭ sur la kampoj restu kelkaj.
VENCESLAO: Tiel ni kalkulos.
KASTELKOMANDANTO: Ni restos sen aveno. Estu permesite al mi rimarki, ke ĉi tiu kanto prenos ĉiun nian avenon.
VENCESLAO: Jam denove vi prozorgas?
KASTELKOMANDANTO: Ĉu tri sufiĉas?
VENCESLAO: Ĉaron da ili!
KASTELKOMANDANTO: Ĉu urĝe aŭ post lavado?
VENCESLAO: Tiel, kiel ili statas. Kun tero kaj cetero. (For)
KASTELKOMANDANTO: (en la ĉambreto al la doganisto) Restu ĉi tie por la kazo, se io ankoraŭ enkapiĝus al ili.
(Ekiras malsupren sur la longa ŝtuparo. La doganisto malfermas la fenestron, poste pretigas sin por dormi.)
GÜNTHER: Sed ankaŭ ĝis tiam: ĉu gustumeto da jupulinoj ne troviĝas en via tuta rezidejo?
KUNZ: Kie la knabinoj? La kiso dolĉas.
VENCESLAO: Se ne ni honoros fratinon Antonia per fingringo da vino …
(Fratino Antonia, kiun la festenado ankaŭ pli frue ĝenis, komencas subaŭskulti ĉe la pordo.)
HINZ: Kun la fratino tage, nokte dolĉas la kiso. (Ili ridas.)
KUNZ: (kantas)
Frateto marŝetis ame kun fratino man-en-mane Majo estis, aj, aj, oj, oj!
VENCESLAO: (atentige) Fianĉino de Jesuo.
GÜNTHER: Jesuo foras. Ni pli proksimas. (Rido.)
VENCESLAO: Fratino Antonia!
ANTONIA: (en, ektime) Mi preĝis ĝuste …
VENCESLAO: Nur gluteton … Buŝpleneton … Belega fianĉino de Jesuo. (karesas ŝin, post kio la aliaj ĵetas sin sur ŝin. Ili deŝiras ŝian vestaĵon, kisadas ŝian kolon, ŝultrojn, malferminte perforte ŝian buŝon trinkigas ŝin, kaptadas ŝin el brako en brakon. Voĉoj: ”Fianĉino de Jesuo! Rosfreŝa korpo! Sentuŝiteco! Senkulpeco! Frateto marŝetis ame! Kun fratino man-en-mane!”)
ANTONIA: Lasu min! Helpo! Jesuo mia, helpo!
VENCESLAO: Kie estas Jesuo? Li tre distas!
ANTONIA: Helpo! Jesuo mia, helpo! Doktoro Luther! Doktoro Luther! Helpo! Sovaĝbestoj! Vi ĉiuj venos al la infero.
(Voĉoj: ”Dolĉa povas esti la infero kun fratino Antonia! Ni ĉiuj falegos en la inferon! Kun ŝi kaj per ŝi!”)
VENCESLAO: (vidante, ke la fratino prenas tranĉilon) La tranĉilon! Forprenu de ŝi la tranĉilon!
ANTONIA: Dio pardonu vin! (Puŝas la tranĉilon en la koron.)
VENCESLAO: (post kiam en konsterna silento oni kovras la mortinton) Mi ja forgesis doktoron Luther. Morgaŭ li devus inici nin ĉiujn en la reformitan religion.
KALLHEIM: Oni ekscios la aferon supre en la kortego.
EIBENMEYER: Vi ofertos kelkajn el viaj papistaj parencoj al la reformacio.
ZAUNER: Tra deĵorantaj oreloj tuj ekaŭdos tion ankaŭ la princo elektisto.
EIBENMEYER: Se tiel, jam nun oni povas pligrandigi la oferton da parencoj. Ni enterigos ŝin en la ĝardeno.
GÜNTHER: Sinjoro prokuroro Zauner, ni esperas, vi ne apartenas al la deĵorantaj oreloj.
ZAUNER: Mi esperas: nek sinjoro prokuroro Eibenmeyer.
EIBENMEYER: Kies oreloj deĵoras inter ni, sole Dio kapablus diri. Eble ĝuste tiu, kiu diras tion pri aliulo.
Aŭ ĝuste tiu, al kiu li diras tion. Aŭ ambaŭ. Aŭ nek unu, nek alia, sed iu forestanta tria. Eble via plej bona aŭ tia konsiderata amiko, drinkkamarado. Aŭ nek li, nur lia orelo, kiu fremdiĝinte de sia mastro, memstari ĝinte, sen ties konscia konsento laboras, tio estas subaŭskultas. Mi diras ekzemplon.
Nia amiko prokuroro Francisko Müller, kiu ne ĉeestas, ĉu ne, kiel priavancis nin ĉiujn, kaj promociiĝis ĵusnune imperiestra prokuroro?
Ankoraŭ ne scieblas, ĉu ne sur niaj dorsoj li tranĉis al si ŝtuparon por la leviĝo?
(Lanco enflugas, kaj frapiĝas en trabon. Venceslao prenas paperrulaĵon de ĝi.)
VENCESLAO: Deĵorantaj Oreloj, atenton! Sennecese, teruradi unu la alian. Jen legeblas timigo por ni ĉiuj. (Legas.) Al barono de Tronka kaj liaj kompanoj. Aŭdu min, vi degenerinto disde Dio, predisto misnaskita el mikso de hunda fikemo kaj azena seksardo! Mi alvokas vin, restituu al mi en dudekkvar horoj du miajn konfiskitajn ĉevalojn, kvindek groŝojn ŝtelitajn el mia poŝo, la alproprigitajn mantelon, ĉapelon kaj vojaĝsakon de mia servisto Herse Hutten kaj ankaŭ la entenatajn propraĵojn, nome: unu, tio estas unu pecon da argila pipo, dekdu groŝojn, fajroŝtonon, tindron kaj pippurigilon, en kontraŭa kazo mi bruligos vian kastelon, ebenigos ĝin kun viaj teroj, kaj vin kune kun via amiko Günther, inde distranĉitajn manĝigos per viaj korpajanimaj proksimuloj, la porkoj. Dato en Schwerin, anno domini, kaj tiel plu, subskribo:
Mikelo Kolhaas, arkanĝelo.
(Konsterna silento. De ie paŝobruo.)
KUNZ: (kun timo) Venas la knabinoj.
(Günther estas kaptita de konvulsia ridego. Iom post iom ĉiuj komencas ridegi. Dume Nagelschmidt, poste Herse ensaltas tra la fenestro de la malgranda ĉambro. Ili kaptas la dormantan doganiston.)
HERSE: Ĉu ni tradraŝu lin?
NAGELSCHMIDT: (signalas, ke ili elĵetos lin tra la fenestro) Ĉi tiu sonĝos, ke li flugas. Se dumfluge al li kreskos flugiloj, li saviĝos.
(Ili elĵetas lin. Post kelka tempo hurlado.)
HERSE: Ne kreskis.
(Paŝobruo. La sinjoroj ridegas. Sur la ŝtuparo aperas du pliaj armitaj ĉevalistoj.)
VENCESLAO: Kaj ankaŭ la pippurigilon! (Ili ridas.)
GÜNTHER: Ankaŭ la tindron!
HINZ: La fajroŝtonon! (Ili sufokiĝas pro ridego.)
(En la malantaŭa pordo aperas Kolhaas. Al la sinjoroj suspendiĝas la spiro. Nur Venceslao ankoraŭ ridegas, ĉar li ne vidas Kolhaas. El la malgranda ĉambro enpaŝas Nagelschmidt, Herse kaj la ceteraj du ĉevalistoj. Pliaj tri ĉevalistoj post Kolhaas.)
KOLHAAS: (antaŭeniĝas. Venceslao eltiras la glavon, Kolhaas elbatas ĝin per unu movo el lia mano.)
Vian vivon mi ne bezonas, sinjoro. Mi pli insistas pri la pippurigilo. Kaj post grasigo: pri miaj ĉevaloj.
VENCESLAO: La ĉevalojn forportis la senfeligisto.
KOLHAAS: Ĉu la ĉevalojn forportis la senfeligisto? Mi bedaŭras, barona moŝto. Vi postiros ilin sur la ĉevalo de la Osta Falĉisto.
NAGELSCHMIDT: Por la ĝojo de la senfeligistoj ni devos fari el vi hundonutraĵon. Mi nur ne scias, laŭ kiu recepto prepari ĝin: ĉu kun kaĉo aŭ miksitan kun brano.
KOLHAAS: Pardonu al li, se li iom neelekteme parolas.
VENCESLAO: Ankaŭ via alvoko ne tro diferencas.
KOLHAAS: Helpis li en la konceptado. Bedaŭrinde ankaŭ la sciigon pri via morto mi publikigos pere de li. Je elektema stilo do ne kalkulu, barona moŝto.
VENCESLAO: (senespere) Komandanto!
KOLHAAS: Ankaŭ je la gardistoj ne kalkulu. Ili jam dormas — aliloke en la transmondo. La komandanto same.
VENCESLAO: Ne forgesu, Sinjoro Ĉevalkomercisto, ke ĉiuj bienuloj de la ĉirkaŭaĵo kontraktis pri reciproka helpo. Ni havas armitajn taĉmentojn …
KOLHAAS: Havis.
HINZ: En Lützen mi havas kvindekkapan trupon …
KOLHAAS: Kiu disfalis.
NAGELSCHMIDT: Kune kun via kastelo, sinjoro.
KUNZ: Kaj Pleissenburg?
KOLHAAS: Ĝispolve bruligita.
KALLHEIM: Mia intendanto en Vitenbergo iel sciiĝos pri la afero.
KOLHAAS: Vitenbergo estas indulgita. La sola escepto: via kastelo, prokurora moŝto Kallheim.
EIBENMEYER: Kaj Lejpcigo?
KOLHAAS: En Lejpcigo montriĝis la domo de prokurora moŝto Eibenmeyer superflua.
EIBENMEYER: Kaj mia familio? La domanoj?
KOLHAAS: Kiel tio kutime okazas. Kiu kian bonŝancon havis. Sinjoro Zauner trankviliĝu, Dresdenon ni ne tuŝis. Ĉu iu ankoraŭ intencas interesi ĝi pri sia bonfarto?
GÜNTHER: Kun ordinaraj servutuloj ribelantaj, banditoj kaj infanmurdistoj ni ne konversacias. En Jassen mi havas arsenalon, soldularon.
KOLHAAS: Je mia servo. Mi pli bone pagas, sinjoro. Mi monigis ĉion mian. Samkiel sinjorido Venceslao senigis min je ĉio. Je mia paca intenco kaj patrino de miaj infanoj.
GÜNTHER: Mia patro sciiĝos prie.
NAGELSCHMIDT: Nur jam en la ĉielo. Se fakte li tien venis.
GÜNTHER: Ankaŭ lin vi murdis! Hundoj!
(Günther ĵetas sin sur Kolhaas, kiun de malantaŭe ankaŭ Venceslao ekatakas. Komenciĝas ĝenerala interpuŝiĝo. La sinjoroj diskuras, la ĉevalistoj post ili. Nagelschmidt mortpikas Günther, poste ĵetas sin sur Zauner.)
KOLHAAS: Zauner ne tuŝu!
ZAUNER: Dankon, sinjoro Kolhaas. Mi rekompencos vin. (For)
KOLHAAS: (kaptinte Venceslaon ĉebruste) Ŝnuron, Karolo!
NAGELSCHMIDT: Feron al li, ne ŝnuron! (Elkurante.) Herse.
Ŝnureton al la Tronkaano!
VENCESLAO: Ni dividos ĝin. Unu fino ĉirkaŭos vian kolon.
KOLHAAS: Tia honoro ne propriĝos al vi. Hundon ni pendumos nur kun bojulo. Sed unue mi igos ligi vin sur ĉaro, kaj veturigos vin inter la homoj; preter la prokuroraj moŝtoj; preter la tribunalaj konstruaĵoj; preter la justodonaj potenculoj; unue mi montros vin al la leĝo — nome de la leĝo … (Ellasas Venceslaon; ĉi tiu regresas al la enirejo de la kapelo. Li malfermus ĝin, sed la pordo estas ŝlosita.)
VENCESLAO: Kiu punfrapos vin.
KOLHAAS: Vi eraras, fiĝermo de rato! Mi jam staras eksterleĝe. Ekster ĉio, kion iam mi konsideris deviga, diodevena. Eĉ la propran morton mi transpasis. Mi loĝas, kie mia edzino: en Nenio, en tombejo.
VENCESLAO: Ribelintojn, preĝejrabistojn kaj husanojn oni trenadis eĉ elsubtere sur brulŝtiparon. Ne fidu al via unusola feliĉa horo, Kolhaas. Vi ne havas armeon tiel grandan, kiel la duko de Meissen, de la princo elektisto.
KOLHAAS: Ili ne havas tiel grandajn funebron kaj perdon, kiel mi. Per kiuj ili terenluktis kaj armis min. Ankaŭ perdo estas armilo, se vi ne scius tion … Sed de kie vi scius. Neniam oni prenis ion de vi. Eĉ kion vi kunŝteladis: per aliulaj manoj vi akaparis. Per tiuj de tribunalaj servistoj miajn ĉevalojn … Per mensogo mian laŭleĝan rajton, nome de nia komuna Dio mian paciencon …
VENCESLAO: Anstataŭ du mi donos dekdu ĉevalojn …
KOLHAAS: Ĉu vi proponas marĉandon? Dum la intertraktado perdiĝis ĉio mia. Dum la observado de la leĝoj. Dum la laŭdado de la superularo.
Dum la humilaj peticiadoj kaj esperadoj.
Nun mi mem prenas la leĝon en la manon, la leĝon, kiu devus gardi min. Miajn rajtojn. (Elĵetas brulantan torĉon tra la fenestro.)
VENCESLAO: Rajtojn de bruligisto?
KOLHAAS: (elĵetas plian torĉon) Mian hejmon. Edzinon.
(Post la tria torĉo.) Mian pacan intencon.
VENCESLAO: Kiu jen, estis mensogo.
KOLHAAS: Ĉar mi konstruis sur akvo. Sur mensogoj de instancoj. Sur mia facilkredemo! (Fumo saltlevi ĝas el la kastela korto.) Bela incensa fumo, ĉu ne? Fumo de miaj peticioj. De la atendatoj.
De la petskribo, kiun oni elbatis per lanco el la mano de mia Elinjo. Elinjo! Kiu pardonos al mi, ke mi ĵetis ŝin inter la lancojn de korpogardistoj?! Kaj kion ja mi komencus kun la pardono? Kion mi komencos, Tronkaano?
Genuen, fripono! Mi aŭdu vian lastan preĝon!
VENCESLAO: Indulgon, Kolhaas! Ankaŭ vi estas en la mano de Dio.
KOLHAAS: Estis. Nun jam mi estas lia mano.
(La virinoj, rifuĝintaj en la kapelon, kantas.)
Indulgu min Dio pro kulpemo mia, kompatu al koro ĉi melankolia …
NAGELSCHMIDT: (enkuras kun ŝnuro en la mano) Brulas la fojnejoj.
KOLHAAS: Ili brulu!
NAGELSCHMIDT: Ĉu mi ligu lin?
KOLHAAS: Nenecese. Mi kondamnis lin al morto.
VENCESLAO: Indulgu min! Jesuo ĉi-apudas! Jesuo sur la kruco. En via proksimo …
NAGELSCHMIDT: Fia hipokritulo!
KOLHAAS: Lia kruco validas mola kuseno rilate al la mia, sur kiun vi surnajlis min, murdisto de Elinjo!
NAGELSCHMIDT:Unue ni devus iom rosti lin.
KOLHAAS: Mi nur suferas, vidante lin viva. Li mortaĉu laŭeble plej rapide!
NAGELSCHMIDT: For la ŝakristojn de ĉi tie!
(Ĉi-momente enpaŝas Marteno Luther.)
LUTHER: Mikelo Kolhaas! Kolhaas! Kion vi arogas al vi? Kiel vi aŭdacas enrompi armile ĉi tien?
Blindigita homo, malfermu la okulojn: antaŭ kiu vi staras?
KOLHAAS: Antaŭ persono plej kara al mia koro, kiun iam ajn mi konis. Doktoro Luther.
LUTHER: Rigardu al la vundoj de la Nazaretano, ne al mi, vi fatale misvojinta malfeliĉulo! Kiel vi povis ŝajnigi vin esti la misiito de la ĉiela kolero. En la furiozo de la freneza pasio kiu donis la glavon de la vero en vian manon, ke vi mem juĝu super kristanoj laŭ propra kapo kaj mapo en la ebrio de venĝemo? Kiel vi sola povas serĉi vian veron, se ankaŭ vi mem estas ĝisoste infektita per maljusto?
KOLHAAS: Kun tristo, via pastra moŝto.
LUTHER: Por la homa tristo estas promesita konsolo; por maljusto damno.
KOLHAAS: Kun mi okazis maljusto.
LUTHER: Kun vi? Per vi, prefere. Al pacemaj komunumoj vi rompĵetis vin tage kaj nokte simile al la lupoj de la dezertoj. Senkulpulojn konfiditajn al la protekto de Dio vi falĉis glave sub la preteksto de proceso iniciatita por senutila bagatelo. Kien vi apartenas, Mikelo Kolhaas? Ĉu ne sub la provincestron kaj la princon elektiston? Kiu retiris vian rajton ricevi laŭleĝan rekompencon pere de la superularo?
KOLHAAS: Mi provis, via pastra moŝto …
LUTHER: Hezite kaj senpacience, kun anticipa malfido, intermiksante oficiston kun provincestro, identigante tribunalajn servistojn misgvidantajn vian aferon kun la ekzistanta hierar ĥio. Ĉu jam enkapiĝis al vi, kiel longan kalvarion vi ekiris pro via miopeco ĉi-tere kaj ankaŭ trans via morto? Via proceso havos tiamaniere neniam finon. Kiel vi povos akuzi la teran superularon en la ĉielo, se tiu ĉi ĝis hodiaŭ nenion sciis pri via bagatela plendo? Sinjoro, ĉi tiun homon kun la sangogutantaj manoj neniam mi vidis, des malpli mi mistraktis lin. Tion povos diri la superularo antaŭ la trono de Dio. Kaj ĝi pravos.
Anstataŭ proprajuĝado kial vi ne pli humilis kaj diligentis en la serĉado? Kaj kion komunan havas via afero, viaj ĉevaloj, la vojaĝsako de via servisto kun la servutula armeo sekvanta viajn spurojn, ree ribelanta post tiom da sangoverŝado? Ĉu vi informiĝis pri tio, ke en la ĉirkaŭaĵo de Pleissenburg kaj Lützen oni disfamigas la reviviĝon de Münzer, ke estas ĝuste vi, kiu anoncis publike la revolton. Ho karaj sinjoroj, kun kia plezuro la Sinjoro batos inter vi, maljunaj argilaĵoj per sia ferbastono! Ĉi tiujn vortojn diris Münzer, nun jen, oni atribuas ilin al vi.
KOLHAAS: Ĉi tiujn vortojn mi ne elparolis, sinjoro.
LUTHER: Viaj agoj antaŭis ilin. Viajn bataladojn, bruligadojn, manifestojn najlitajn sur la muro de kasteloj. Vian tutan senesperan entreprenon.
La plej bona el miaj plej bonaj adeptoj, Kolhaas! Kiel vi povis tiom forpuŝi vin de Dio?
KOLHAAS: Mi helpis mian esperon, via pastra moŝto, per mia senespero.
LUTHER: Kia esprimo! Per senespero! Via senespero meritas ŝtiparfajron. Ĉu nun vi uzas ĉi tiun paganan vorton, kiam nia liberigita religio definitive solidiĝas?
KOLHAAS: Ĉio solidiĝas. Nur mia vivo kolapsis.
LUTHER: Ĉar vi estas egoisto, blindigita en via malfeliĉo kaj malamiko de nia reformita kredo.
Se vi ne scius, Romo preparas sin al nova atako, ne via ĉevalo kaj sako: la afero de ni ĉiuj staras sur la karto, ni bezonas konkordon, kaj ne diskordon.
KOLHAAS: Tiel devus esti.
NAGELSCHMIDT: Via pastra moŝto! La imperiestron vi mem nomis tirano kaj la saksan princon porko?
Ke unu doganon post la alia, unu imposton post alia postulante ili agas, ke tio eĉ de rabistoj kaj friponoj trous — vi mem diris tion, via pastra moŝto, antaŭ la granda popollevi ĝo?
LUTHER: Ĉio havas sian tempon. Kiu ne scias, ke en la historio ĉiu horo havas alian ordonon, kaj io ĉiam pli gravas, ol estis antaŭe, tiu ne aŭdacu interrompi miajn vortojn. Nia komuna afero estas la reformacio, nia komuna malamiko estas Romo. En Parizo kaj Venecio oni tiras niajn samkredanojn al brulŝtiparo!
La papistoj ne diferencas laŭ bienuloj kaj servutuloj. Nian tutan nacion minacas la infero de la kontraŭreformacio, kaj vi je la nivelo de la pensado de kvarpieduloj murdadas ĉi-lande tiujn, kiuj revenis al la pura evangelio?
KOLHAAS: Ankaŭ mia edzino, fidelĵurinta kunulino revenis, sinjoro. Ĉu vi scias, kio okazis kun ŝi?
LUTHER: Mi scias. La punadon de la deliktuloj mi mem petis de la reganta princo. La morton de Elinjo ankaŭ mi priploris, Mikelo Kolhaas, sed per niaj larmoj ni ne rajtas inundi la Aferon, por kiu ni oferis nian vivon kaj savi ĝon. Promesu, frato mia en la kredo, filo Mikelo, ke vi demetos la glavon, kiu estas la armilo de rabado kaj sangosoifo. Vi demetos ĝin nun, kaj la koleron demetos ankaŭ barono Venceslao. Per la lasta deziro de via edzino la Sinjoro alparolas vin: pardonu al viaj ŝuldantoj …
(Je la mansigno de Luther Venceslao paŝas apud Kolhaas.)
KOLHAAS: Mi ne povas fari, via pastra moŝto. Eĉ preze de mia saviĝo.
(En la kvar anguloj de la kastelo eksonas kornoj.)
LUTHER: La komuna armeo de la duko de Meissen kaj la reganta princo. Ne mi venigis ĝin kontraŭ vi. Kvankam mi devus tion fari. Ĉu vi ne donos al mi la manon, Kolhaas?
KOLHAAS: Antaŭ multaj jaroj oni asignis antaŭ la imperian asembleon en Worms homon, flamaniman viron, kiu per sia kuraĝo renversis la mondon. Oni venigis lin antaŭ rigorajn kaj malamikemajn juĝistojn, por ke li retiru siajn instruojn antaŭ la imperiestro. De unusola gesto lia dependis lia vivo aŭ morto surŝtipara, li tamen diris: Mi ne povas kaj volas ion ajn retiri, ĉar nek konsilindas, nek salutindas ion ajn fari kontraŭ nia konscienco. Mi malhavas la intencon kompari min kun viro, antaŭ kiu nun mi staras, kiun dekomence mi akceptis en mian koron, kun Marteno Luther.
Mi ne havas instruojn; mi povis doni nenion grandan, valoran al la homoj, kies retiron iu ajn postulus de mi. Sed kiom nesignifa estas mia persono: tiom terura kaj neriparebla estas mia perdo. Vi certe pravas: ĉio ĉi grandas kiel polvero en via potenca vero.
Sed kiu kulpas pri tio, ke kiel polveron ni ricevis ankaŭ nian vivon, la unusolan? Kiu disponis tiel, ke sen la vero de la polvero ankaŭ la universalaj juro kaj vero sensenciĝas, kiujn ni devus ne serĉi, postkuri, kiel infano ĉielarkon, sed ili devus troviĝi ĉie, kie ili estas anoncitaj. La anoncita kaj ne realigita vero, la Dresdena kaj Brandenburga konstitucioj, sinjoro, pli naŭzigas, ol la aperta mensogo, ĉar ili efikas kiel lognutraĵo; la hundo grincigas la dentojn aŭ forkuras, se mi ĵetas feran forkon al ĝi, sed lekante la manon ĝi mortas pro peco da venenita pano. La kredemo kaj la peticianta espero metis finon al la vivo de Elinjo. Eble la infano, kiu atendas min en Schwerin, post la patrino nun perdos ankaŭ la patron. Mi povas heredigi al li nenion, nur la orfecon, kiu edukos lin el genuanta espero al rektiĝinta senespero. Tiu viro, la iama doktoro Marteno Luther same rektiĝis en la imperiestra asembleo en Worms, kaj diris: jen ĉi tie mi staras, alie agi mi ne povas. Dio min tiel helpu, amen.
LUTHER: (pli milde) La iama Marteno Luther ankaŭ hodiaŭ pretas morti por la vero de la Filo de l’ Homo. Sed la ordono de la vivo estas ne la morto, sed ties evito: ne la suicida senespero, sed la saĝa agado. Prudentulo antaŭvidas malbonon kaj kaŝiĝas; sed naivuloj antaŭenpaŝas kaj difektiĝas. Ĉar kiu troviĝas inter la vivuloj, tiu havas esperon; ĉar eĉ al hundo vivanta estas pli bone, ol al leono mortinta.
Sufiĉa puno estas por ni la konscio pri la morto. Por ties plenumiĝo necesas vira kura ĝo, ĉar mortintoj scias nenion, kaj por ili jam ne ekzistas rekompenco.
KOLHAAS: Tio jam delonge plenumiĝis pri mi.
LUTHER: Tiu rekondukos vin en la vivon, pri kies bonvolemo vi armile dubis. Legu, barona moŝto!
(Transdonas paperrulaĵon al Venceslao.)
VENCESLAO: Ni, princo elektisto de Saksio, konsiderante, ke Marteno Luther antaŭ ni pledis por li, persone ekzamenis la plendon de la ĉevalkomercisto Mikelo Kolhaas, kiun ni trovis perfekte prava. Sekve: ni ordonas la redebaton de lia proceso kaj la punon de ĉiuj, kiuj malobeis la leĝojn de la paca komercado kaj nia ĝenerala Ordo. Por la senĝena juĝagado ni garantias liberan vojon al Mikelo Kolhaas al Dresdeno, kaj ni amnestias lian tutan taĉmenton.
Ni kondiĉigas, ke nomita ĉevalkomercisto en tri tagoj post la ricevo de jena dispono demetos kaj demetigos la armilon, plue ĉiun lian militan predon li liveros kiel princan proprietaĵon al la tribunalo de Lützen.
Dato, kiel supre … Kaj la ofendo farita al mi? Kio okazos kun ĝi, via pastra moŝto?
LUTHER: Petu, kaj estos donite al vi … Frapu, kaj estos malfermite al vi. Kolhaas, demetu la armilon!
(Kolhaas frapĵetas sian glavon en la trabon.)
NAGELSCHMIDT: (kriante) Mikelo! Vi trompis min! Vi perfidis min!
LUTHER: Petu, kaj estos donite al vi … Frapu, kaj estos malfermite al vi! (For)
(La sceno mallumiĝas, la tumulto iom post iom silentiĝas.)
Foirplaco de Dresdeno. Jubilanta amaso, tribunala tablo. Fone podio, kovrita de blanka tuko. Eniras Kolhaas, Nagelschmidt, Herse kaj kun ili kelkaj ĉevalistoj. Voĉoj: ”Vivu Kolhaas!
Justecon al Kolhaas! Punon al la Tronkaano!
Fajren kun li!” Kolhaas kaj liaj kompanoj sidiĝas sur benko antaŭ la podio. Venceslao venas dum la bas-kriado de la amaso, Nagelschmidt volas transdoni al li sian lokon sur la benko, sed li ne akceptas ĝin. Li restas staranta. La membroj de la tribunalo marŝas sur la podion: Zauner, Eibenmeyer, Müller, flanke sidas: Kallheim, Hinz, Kunz.
EIBENMEYER: Kuncivitanoj! Mi petas silenton, ordon! La princo elektisto ordonis la proklamadon de la verdikto ĉi tie, sur la foirplaco de Dresdeno ne por bruado, sed por ekzemplodono.
Niaj armitaj gardistoj arestos surloke la rompintojn de la ordo. Lia barona moŝto Venceslao de Tronka! Ĉu ĉeestas?
VENCESLAO: Ĉeestas.
EIBENMEYER: Kolhaas, Mikelo, ĉevalkomercisto. (Kolhaas stariĝas.) Jes. Bonvolu resti staranta. Ni devas aŭskulti la verdikton de la princo elektisto kaj la imperiestro. Prokurora moŝto Zauner …
ZAUNER: Mikelo Kolhaas, jen venis la tago, kiu ĵetos plenan lumon sur vian veron. Post kiam mi garantiis al vi liberan foriron el Tronka, detalon post detalo mi ekzamenis vian celon, kiu puŝis vin tien. Ni konstatis, ke vin kondukis nek rabista intenco, nek servutula pasio de la renverso de nia paca sociordo, sed ekskluzive la reakiro de viaj pokaj proprietaĵoj, eroj de via vero. La superularon destinitan de Dio, sian regnestron honoras tiu, kiu restas fidela al ties proklamitaj veroj. Je la pano estas senigita tiu, kiu lasas perdi ties erojn. Ĝuste pro tio ni ordonis en ĉi tiu tago: viaj du nigraj ĉevaloj estu restituitaj en stato, kiel vi juste deziris — kun tintiloj. Simile estu redonitaj viaj senjuste enkasigitaj kvindek groŝoj kaj la manteloj, ĉapelo, vojaĝsako de via servisto nomata Herse kun la personaj objektoj trovitaj en ĝi, nome: argila pipo, tindro, fajroŝtono, dekdu groŝoj kaj unu pippurigilo kun osta tenilo. Dato en Brandenburgo.
Princo elektisto Frederiko … Kiu, signe de sia favoro, dezirus komuniki sian decidon persone. La regnestro petas vian pardonon, Mikelo Kolhaas, sed hodiaŭ li devas gastigi la imperiestron. Ankaŭ la imperiestro petas vian pardonon, ke pro sia speciala okupiteco li estas devigita komuniki sian decidon al via peticio transdonita de via edzino, Elizabeta Kolhaas tra la imperiestra prokuroro Francisko Müller. Sinjoro Müller …
MÜLLER: Karolo la Kvina, pro dia graco nia Romia Imperiestro, ĉiama pliiganto de la imperio, reĝo de Germanio, Hispanio, ambaŭ Sicilioj, Jerusalemo, Hungario, Dalmatio, Kroatio kaj tiel plu, arkiduko de Aŭstrio, grafo de Habsburgo, Flandrio kaj Tirolo signas propramane la suban kompletigan decidon en la procesafero, klarigita per la justa mano de la Brandenburga princo elektisto: vergo kaj skoldoj rezultigas saĝecon; sed infano liberlasita malhonoras sian patrinon. Samtiel makulis la senpartiecon de la Brandenburga kancelario sinjoroj Hinz, Kunz kaj Kallheim: en la hodiaŭa tago ĉiujn tri ni eksigas el siaj oficoj. (La amaso ekjubilas.) Kaj ĉar ĉiu lezo de la leĝo ofendas la Personon de la Plej Supera Leĝdonanto, estu kondamnita barono Venceslao de Tronka al dujara prizona puno.
(Silento de konsterniĝo. En tiu momento eksonas kornoj, poste aŭdiĝas kanonpafo. El la nevideblaj anguloj de la placo miksiĝas en la bruon la sonorado de la sonoriletoj de la ĉevaloj de Kolhaas. Tribunala servisto transdonas al Kolhaas la mantelon, ĉapelon, vojaĝsakon de Herse. La amaso rapide disiĝas. Krioj: ”Jen la imperiestro! Ni renkontu la imperiestron! Vivu la imperiestro!” En severa teniĝo restas nur kelkaj armitaj tribunalaj servistoj en la proksimeco de Kolhaas. Kolhaas malrapide konsciiĝas sub la pezo de la neatendita venko. Li gapas post la amaso tumultanta en la direkto al la kanonpafo.)
KOLHAAS: Homoj bonaj! Ĉu nun vi lasas min sola? Ĉu neniu plu scivolas pri la orgojla Tronkaano?
Homoj! Vivu la imperiestro! Li alportis mian palmodimanĉon … Vivu la imperiestro! (Al Nagelschmidt, kvazaŭ finreplike al ĉiuj iliaj disputoj.)
Vivu la imperiestro! (Nagelschmidt senmovas.) Eĉ se malfrue … Li alportis mian palmodimanĉon. Ĉu vi aŭdas, Karolo? Venceslao de Tronka estu juĝita al dujara prizona puno. (Ebrie li gustumas la vorton.) Juĝita … Juĝita … Elinjo sendas ombron da konsolo el sia tombo: Juĝita! (Triumfe.) Ripetu, Müller, kara amiko, kiel blinda muelejo turnu via lango la vorton: juĝita.
MÜLLER: (emociigite kaj ŝvitoplene) Juĝita.
KOLHAAS: Ho, se ankaŭ Elinjo aŭdus tion, Karolo! (Li brakumas Nagelschmidt.)
NAGELSCHMIDT: Ŝi aŭdas certe.
KOLHAAS: Ŝi alportus al mi …, al ni ĉi tiun mesaĝon.
Kiel povas tiom distiĝi homo kaj kvitiĝo unu de la alia? Mi dankas vin, Karolo, ke vi stariĝis apud mi … Almenaŭ ĉi solan torĉan vorton — juĝita! — ni povis reakiri azile.
NAGELSCHMIDT: Malmulta.
MÜLLER: Ne finiĝis, Mikelo, la teksto de la imperiestro.
Ĉar kiom ajn mallongas la tera vivo de la homo, kaj kiom ajn longas kaj turmentas la vojo de la vero: neniu rajtas ĝin serĉi arbitre, sur flankopadoj.
KOLHAAS: Kiel ĉi tiu Tronkaa porko!
MÜLLER: Ĉar la vero forturnas sin de tiu, kiu per maljusta maniero proksimiĝas al ĝi; ĉar rajton oni povas akiri nur per rajto, saviĝon de la animo nur per humileco. Vi rericevis ĉion, Mikelo Kolhaas, ĉion, je kio vi estis prirajtigita, sed ne forgesu, dum oni postkuras la veron: oni ankaŭ ŝuldiĝas.
KOLHAAS: Mi ĉipvendis ĉion mian.
MÜLLER: Nun jamas via vico senŝuldigi vin.
NAGELSCHMIDT: Ĉu lia? Eble tiu de la Tronkaa Antikristo! Ĉiuj perditaj proprietaĵoj de Kolhaas estu restituitaj!
MÜLLER: (laŭgrade severiĝinte, elŝirinte sin el la ĝena ligiteco de la amika rilato) Nun jamas via vico senŝuldigi vin.
(Kolhaas rigardas Müller ĉiam pli frapite.)
NAGELSCHMIDT: Ni ne senŝuldigas nin! Ni postulas.
EIBENMEYER: Vera instruo estas la instruo de la imperiestro.
MÜLLER: (legas) Vi bruligis kastelojn, estingis homajn vivojn, por la juro vi tretis sur la vojon de la jurrompo …
NAGELSCHMIDT: Kion alian li povus fari? Kiel ni alproksimu la krucumitan veron, se latronoj de Pilato gardas ĝin — kontraŭ ni! Kiel oni povus liberigi la juron el sia sigelita tombo sen disbati la armeon de la fariseoj? Prokurora moŝto! Ĉu nia pleja vero, al kiu ni konstruis preĝejojn, venis eble pace kaj kun humilaj peticioj al Kajafas aŭ la judasoj? Ĉu ne per tertremo kaj rokofendo liberigis kaj levis al si Dio sian solenaskitan filon? Ĉu unusolan vojon destinis al ni la imperiestro? Por unusola irebla vojo — iun neireblan?
EIBENMEYER: Nagelschmidt konfuzas sin kaj siajn bruligistajn kompanojn kun la Leĝo kaj …
NAGELSCHMIDT: Tie ja la homo komenciĝas! Kiam li konfuzas sin kun ĉio, je kio li estas senigita.
EIBENMEYER: Gardo!
(Du soldatoj silentigas Nagelschmidt.)
MÜLLER: Mikelo Kolhaas, loĝanta en Kolhaasenbrück, naskita la dekduan de junio 1502 en Schwerin, estas kondamnita en ĉi tiu tago al morto per ŝnuro. Dato kiel supre, propramana subskribo de la imperiestro.
NAGELSCHMIDT: Dio mia! Oni trompis vin! Oni trompis vin!
Latronoj, vi trompis lin, priinsidis lin, faligis lin en kaptilon, kial ni obeis vin? Oj, mi stulta, kiu nur pli ol Mikelo Kolhaas stultis! …
Mi povus scii … ĉiuj iliaj vortoj haladzas je hiena fetoro, kaj per ĉiuj siaj ruzaj cedoj ili nur kamuflas siajn finajn celojn. Sinjoro Müller! Vi pruntis vian langon al la malnobla verdikto — elŝiru al vi la langon. Vi pruntis al ĝi vian voĉon — tratranĉu al vi la gorĝon!
MÜLLER: La voĉo estis mia — la decido tiu de la imperiestro, Mikelo. Pardonu min.
KOLHAAS: Ĉu via lasta deziro? (Konvulsia ridego.) La lasta deziro de la proklamantoj de verdiktoj: ni pardonu ilin. (Lian denovan ridegon interrompas la triumfa-moka ridego de Venceslao. La sinjoroj akompanas la Tronkaanon eksteren. Kolhaas, postrigardante lin.) Ni ankoraŭ renkonti ĝos! (Al Müller.) Sed kun vi neniam. Fari konton same ni ne plu ne bezonas …
MÜLLER: Bone vi scias … Mi faris ĉion. El la malfeliĉa trudo de la cirkonstancoj rezultas, ke …
KOLHAAS: Estu la potenco facila al vi! Ripozu trankvile!
(Müller eliras. Sur la scenejo restas nur la koncernitoj de la pendumado. Armita gardisto, ekzekutisto, konfidito por la kontrolo de la ekzekuto ktp. Dum la pendumilo estas surloke starigata, Nagelschmidt rigardas Mikelon senespere, kun malpleniĝinta rigardo.)
KOLHAAS: Vi plenkreskigos Henrikon, ĉu ne? (Li pendigas la amuleton ĉirkaŭ la kolon de Karolo.) La disputo de ni ambaŭ finiĝis. La ekzekutisto punkton metas post ĝi. La malgrandan piceon transplantu el la angulo de nia ĝardeno al Schwerin. Mi plantis ĝin laŭ la deziro de Elinjo, ĉe la naskiĝo de nia infano. Atentu, ne lezu ĝiajn radikojn. Akvumadu ĝin, por ke ĝi refortiĝu. Kiel mildas nun via vizaĝo, Karolo. Neniam mi vidis vin tiel milda.
Kvazaŭ vi uzus la viŝtukon de Jesuo. Sur kiu konserviĝis liaj trajtoj. Ni estus bezonintaj lian paciencon — unu al la alia en la komuna danĝero. (Nagelschmidt viŝas al si la larmojn.)
Henriko ne vidu viajn larmojn. Ĉu vi opinias, ke firmiĝos tiu malgranda piceo en Schwerin? La sonoriletojn religu sur la kolojn de la du nigraj ĉevaloj. Kiun vojon vi iros?
NAGELSCHMIDT: Kiu kondukas al Tomaso Münzer.
KOLHAAS: Tiu konvenas. Plej mallongas. Kondukas hejmen.
(La ekzekutisto haltas antaŭ Kolhaas. Tamburado, poste silento. De fore aŭdiĝas la sonoriletoj de la du nigraj ĉevaloj. Eksonas sonoriloj honore al la imperiestro. La scenejo laŭgrade mallumiĝas.)
NAGELSCHMIDT: (lia voĉo)
Ĉu estis ĉu ne la fato
Nigre flugrajdis la fato
En Kolhaasenbrück
Sur komerciston
Mikel’ Kolhaas frapis la fato.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2023 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.