La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


PALMODIMANĈO DE ĈEVALKOMERCISTO

Aŭtoro: András Sütö

©2025 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

DUA AKTO

UNUA BILDO

Scenejo: sama kiel en la unua akto. Elinjo vojpreparas sin. Henriko sur sia lulĉevalo. Somera tago. Pordo malfermita.

HENRIKO: Haku! Haku!

ELINJO: Ni ne hakas.

HENRIKO: Strangolu!

ELINJO: Ni ne strangolas.

HENRIKO: Strangolu! Piku!

ELINJO: Kiomfoje ripeti al vi, Henriko? Jam ĉesu strangolumi! Elseliĝu, iru preni intermanĝon.

HENRIKO: Panjo! Vi kien?

ELINJO: Mi foriros, sed baldaŭ mi revenos.

HENRIKO: Baldaŭ? De kie?

ELINJO: De ĉi-nefore. Mi hejmenkondukos la ĉevalojn de via patro.

HENRIKO: Ĉu patro ne povas rekonduki ilin?

ELINJO: Li havas aliajn farendojn.

HENRIKO: Al mi kion vi portos?

ELINJO: Kion vi petis. Sonorileton por sur la kolo de via ĉevalo. Iru, fileto, manĝi!

HENRIKO: Kunportu min, panjo …

ELINJO: Kien kunporti vin? Kien vi ŝatus?

HENRIKO: Nenien, nenien! Vi nur kunportu min!

ELINJO: Ho, neeble. Rajdistoj tie tre galopas. Jen kiel nun ĉi tie.

(Defore krioj, huffrapado, poste Nagelschmidt ensaltas tra la pordo kaj de tie rekte malantaŭ la lavniĉon.)

HENRIKO: Karolo …

ELINJO: Ĉit!

KASTELSOLDULO: (En.) Pardonon, sinjorina moŝto …

ELINJO: Nenia pardono. Kiel vi aŭdacas tiel rompenveni?

KASTELSOLDULO: Ĉevalŝtelisto …

ELINJO: Nenia ĉevalŝtelisto! En domo de nobelo ne serĉu ĉevalŝteliston!

HENRIKO: Haku … (Elinjo ŝtopas al li la buŝon.)

ELINJO: Ne ĝenu la interparolon!

KASTELSOLDULO: Haku … Do ankaŭ la infano …

ELINJO: La servistoj ekstere hakas rapon. De ili li lernis.

KASTELSOLDULO: Hm.

ELINJO: Sed se vi volas havi ankaŭ vian kapon miksita furaĝe inter rapoj, trankvile ĝisatendu mian edzon.

KASTELSOLDULO: Mian saluton al lia moŝto. (Rapide for.)

NAGELSCHMIDT: (Ridante aperas.) Bone vi timigis lin, Elinjo.

Se li scius, ke Mikelo reĵetus sur lin nur panon.

Ne koleru. Mi promesas: mi ne plu faras leĝon por mi. Ĉi tiu estis mia lasta indigno.

ELINJO: Kion vi refoje fifaris?

NAGELSCHMIDT: Certaj moŝtaj personoj, ĉu ne, deŝiradis la ĉemizon, pantalonon de Herse. Tramordadis liajn gantojn, duone konsumis liajn orelojn.

Kaj mi venenis ilin.

ELINJO: Nu ne …

NAGELSCHMIDT: Ok kadavroj … ok kaj duono, ĉar unu fortrenis sin.

ELINJO: Jesuo!

NAGELSCHMIDT: Aŭskultu ja, kia silento ekregis ĉirkaŭ la kastelo!

Nek bojado, nek hojlado. La hundaro transdormiĝis en pli noblan eston. Kiel kvietas, ĉu ne, la atmosfero? (Hundo hojlas.)

ELINJO: Anstataŭ hundo Dio donas hundon.

NAGELSCHMIDT: Ĉi tiu estas la duonmorta. Restis nur kvindekprocenta hundo. Min ĝi malbenadas.

Rajte de la lasta hojlo.

ELINJO: Kaj miaflanke la lasta averto, Karolo …

NAGELSCHMIDT: Mi ĵuras, ekde hodiaŭ nur la leĝo … Kion Lia Sankteco La Leĝo diras.

HENRIKO: Kiu leĝo? Kie la leĝo loĝas?

NAGELSCHMIDT: Ĉu Lia Sankteco La Leĝo? Ĉu onklo Leĝo?

Mi klarigos.

ELINJO: (Prenas la infanon en la sinon kaj elirante) Ni ne edukas banditon el la infano.

NAGELSCHMIDT: Banditon. Por eviti kulpojn li ja bezonas scii: onklo Leĝo egalas al la imperiestro, la princo elektisto, Venceslao de Tronka kaj la kancelario.

Onklo Leĝo reguligas la konduton, la laboron, la amon, en Ĝenevo — kiel ni aŭdis — la jupolongon kaj la virtojn fermigante en turon la malĉastajn virinojn; onklo Leĝo zorgas, ke ni observu la fastotagojn, liveru vinon, tritikon, kokinojn, porkojn kaj iufoje niajn filinojn al la bienulo; kiajn skulptitajn bildojn ni rajtas teni en nia domo, kion ni sonĝu, kion ni legu, pri kio kiamaniere ni opiniu … Unuvorte, onklo Leĝo tranĉas al ni la padon, sur kiu ni pasu. Sur ĝi li bastonpelas nin al la paradizo.

ELINJO: (aŭskultinta el la pordoframo) Ĉiu vorto via estas regulrompo. Se kun vi mi iros al Berlino, la princa korpogardo arestos vin.

NAGELSCHMIDT: Mi restos muta.

ELINJO: Via hundvenena pasio estas ĉizita al vi sur la vizaĝo.

NAGELSCHMIDT: Proksime al nia reganto mi alprenos mian plej mildan fizionomion. Mi kondutos laŭeble plej fie: pie kaj humile. Serioze mi preparas min por la vojo, Elinjo. Anstataŭ skermado mi ekzercis min ankaŭ hodiaŭ en la fideleco al la imperiestro.

ELINJO: Kvazaŭ ornamitan pordegon, propramane vi skulptas vian pendumilon. Kaj la kaleŝo ankoraŭ ne veturpretas.

NAGELSCHMIDT: (ekiras vigle eksteren, zumkantante) Ĉar ne decas, nek necesas por montano simpla fost’ …

(Kolhaas venas kun Francisko Müller.)

KOLHAAS: Elinjo! Nia savanto, sinjoro Francisko Müller, la plej dokta jurdoktoro de Brandenburgo …

ELINJO: Francisko!

MÜLLER: Nu vidu! Elinjo ne ĉikanas, ĉar iam mi petis por ŝia mano. Mikelo senĉese sinjormüllerumas min.

ELINJO: Certe tone de respekto.

KOLHAAS: Kial ne respekti lin! La plej altan konsilanton de la princa kancelario, frekventantan eĉ la Berlinan kortegon … Nian peticion formulos do li, Francisko.

MÜLLER: Francisko formulos ĝin kaj sinjoro Müller kondukos Elinjon antaŭ la reganton.

ELINJO: Eterne mi dankos vin, Francisko. Loku vin oportune kaj rakontu iom … Dio mia … kiom da jaroj ni ne vidis unu la alian?

MÜLLER: Pasis precize ok jaroj, ekde kiam vi, kvankam afable kaj per molaj vortoj, tamen rifuzis min, ĉar — kiel dirite — ĉi tiu fripono estas reĝo Salomono …

ELINJO: Li estis por mi la Alta Kanto …

MÜLLER: … la Alta Kanto Kaj sinjoro Müller, ej, sinjoro Müller: la obsedito de juraj sciencoj, de malvarmaj paragrafoj. Finfine, kiel vi ambaŭ scias, mi kunligis min kun la jurisprudenco.

Sen virino, infano mia vivo dezertas, sed … kiel diri … libere mi juĝas nun pri tio, de kio mi iam estis obsedito. Lasu veni al mi la infanojn, la venĝon, la ĵaluzon, la amon, lasu veni al mi la junulojn, la aĝulojn kaj la vidvinojn; la amon kaj la ŝtelitajn azenojn, la venĝon, la funebron, la marodistojn kaj envultistinojn, la falsajn profetojn, la persekutatojn kaj persekutantojn, la trompantojn kaj trompitojn, la sinjoron kaj lian serviston, edzon kaj amatinon, la nepagitan imposton kaj la neglektatan preĝon, la erarintan pastron kaj la vagantan hundon, ĉion, kio vivas, kio spiras, do pekas. Ĉar ne ekzistas pli falema estaĵo ol la homo. Juĝata laŭ nia nuna jurisdikcio: se li ekparolas, li kulpas per ĉiu sia centa … centtria vorto kontraŭ iu leĝo.

Kaj ĉu vi havas ideon pri tio, kion la homoj kunbabilas de mateno ĝis vespero? Kion kungestas surdmutuloj?

ELINJO: Kaj kiu observas tion? Ke per ĉiu centa … centtria …?

MÜLLER: Kiuj oficas tiucele. Ja.

ELINJO: Terure.

MÜLLER: Kiel senkulpigi la homon, se liaj kulpoj ne estas registritaj? La socio samas kiel … anserhepato en fritpleto! Ne atentata, ĝi misbrulas.

ELINJO: Lasu veni al mi … Antaŭ tribunalon. La samon diras Nagelschmidt.

MÜLLER: Kiu Nagelschmidt?

ELINJO: Ho, nenio. Nur io venis al mi en la kapon. Vi ja havas enorman potencon en la mano!

MÜLLER: Ja ne! Ankaŭ super mi staras iu kaj ĉi tiu diras: lasu veni al mi sinjoron Müller. Kaj iom de pli supre: lasu humilrampi al mi sinjoron Kallheim, kiu mem estas nur plilongigo de la plej supera mano. En kiun li, ni esperas, Elinjo povos meti la plendon de la brava ĉevalkomercisto.

Nia amiko Mikelo malsereniĝis.

ELINJO: Kio malbona, kara?

KOLHAAS: Mi nur enpensiĝis. Kunkalkulis miajn kulpojn.

ELINJO: Ĉu viajn kulpojn … Diru, Francisko: kian sorton havos Mikelo, se viaj registristoj metos sub akuzon la tutan homaron, la tutan anserhepaton?

MÜLLER: Absolvo, memkompreneble. Kun li ni rekomencos la Edenajn tagojn. Kaj mi, kiel Lucifero envios lin plu pro la beleco de Eva. (Ili ridas.)

ELINJO: Por la komplimento mi portos ion por trinki.

Kaj ensendos Herse por la peticio. (For)

MÜLLER: El plendo ĝermas la vero. El la ovetoj de plendoj elkoviĝas la paseroj de la rekompenco.

Do la afero komenciĝis tiel, ke barono Venceslao de Tronka retenis vian serviston kun la du nigraj ĉevaloj. (Skribas.)

KOLHAAS: Kaj de tiam li vomas sangon.

MÜLLER: Tion nur fine. La drama knalo konserviĝu por tiam. Ankaŭ la mizero, kiel en greka dramo, devas esti redaktata. Alimaniere ĝi restas senefika. Do oni postulis senrajte pasleteron de via servisto … (Herse envenas.) … kvankam la Dresdena ĉefnotariejo … jes …

Kio poste okazis?

KOLHAAS: Rakontu, Herse, kio poste okazis?

HERSE: Ĉu post la draŝado?

MÜLLER: Ankaŭ la draŝado restas por la fino.

HERSE: Tuj ĉe la komenco mi ricevis ĝin.

MÜLLER: Kiel la afero komenciĝis?

HERSE: La kastelkomandanto demandas: de kie mi venas? Mi diras: mi iras hejmen.

MÜLLER: Pro tia respondo ankaŭ mi igus vin draŝi. Diru precize: kial oni ĵetis la ĉevalojn en karceron, post kiam via mastro, sinjoro Kolhaas pagis la kvindek groŝojn al la doganisto?

HERSE: Ĉu la ĉevalojn? En karceron? En stalon.

MÜLLER: En karceron. La princo elektisto estas ŝateganto de ĉevaloj. Do ni devas igi lin ekdomaĝi la ĉevalojn. Ĉu oni batis la ĉevalojn?

HERSE: Min oni batis!

MÜLLER: Tio estas alia afero. Ĉu oni mistraktis la ĉevalojn?

HERSE: Kontraŭe. Algalopis sinjorido Venceslao kaj lia amiko Günther. Kiom mi postulas por ili? Kvardek orguldenojn. Tro multas, ĉu ne? Mi montru la pasleteron. Mi ne havas ion tian.

La doganisto forgalopis por la kvindek groŝoj.

Tiam sinjorido Venceslao diras, ke mi ligu la ĉevalojn en la stalon. La stalo estis plena; mi do konduku ilin en la porkejon.

Sed tien neniel mi povas konduki ilin. La porkejo ja svarmas de puloj. Ke mi tenu la buŝon. Mi tenos ĝin, sed la ĉevalojn ni ne mizerigos. Ili alte tenas la kapon, frakasiĝos en la porkejo. Kaj mi alte tenas la nazon, jen tiel parolas la kastelkomandanto, kaj donas kelkajn glavofrapojn sur mia dorso. Tio eksufiĉis al mi, kaj ek en la selon, rekte al la ĉefpordego. La kastelkomandanto ekfajfis, oni fermis la pordegon, du gardistoj depuŝis, piedtraktis min, unu tretis al mi sur la ventron, aperis hundoj, ili tiris-ŝiris, tramordadis min, jen rigardu min, kaj por ne morti tie, en la korto, oni ĵetis min trans la barilon. Mi svenis. Kaj jen nun mi estas ĉi tie. (Krie.)

Bonvolu alrigardi!

MÜLLER: Dankon. Vi povas foriri.

HERSE: Mi forgesis diri, ke mi ankaŭ strangolis du hundojn.

MÜLLER: Tion ni ne emfazu.

KOLHAAS: La princo elektisto ŝategas ankaŭ la hundojn.

HERSE: Do preferindus, via moŝto, transbaptigi nin al hundoj. (For)

MÜLLER: Kaj ĝuste li miras, se oni draŝas lin.

KOLHAAS: Kaj ĉu vi ne miras?

MÜLLER: Jam la miro mem egalas ian mildan specon de eksceso. Do la ĉevaloj restis tie.

KOLHAAS: Skribe mi pruvis la malpravecon de la postulo de l’ kastelmastro. Ĉi tiun parton de la proceso mi gajnis. Prezo de ses miaj ĉevaloj elspeziĝis por tio. La barona moŝto Venceslao igis min voki, por transpreni la du nigrajn ĉevalojn. El la porkejo.

MÜLLER: (Rapide skribas.) El la porkejo …

KOLHAAS: Dum ses monatoj miaj du belegaj ĉevaloj laŭvorte nuliĝis. Mi ne povis transpreni tiujn du kotŝmiritajn ĉevalaĉojn kuntenatajn de nuraj ostoj kaj haŭto. Mia postulo en la dua parto de la proceso estis: estu redonita al mi, kio estis forprenita. En la Dresdena prokurejo oni dormigis mian apelacion en la tirkesto.

MÜLLER: Ne dormigis. Oni false prijuĝis ĝin. La ofico, kara amiko, estas unueca, solidara familio.

Ne konsilindas kalumnii eĉ unu membron de la familio. Do …

KOLHAAS: Oni dormigis ĝin!

MÜLLER: … sekve de falsa klasifikado …

KOLHAAS: Du parencoj de barono Venceslao intermikis sin en mian aferon. Sinjoro Hinz, la trinkverŝisto de la reganto kaj sinjoro Kunz, kortega ĉambristo. (Ĉi tion Müller ne skribas. Ankaŭ poste: nur kion li konsideras ĝusta.) Tiel okazis, ke la supera instanco resendis mian plendon por prijuĝo al tiu, kontraŭ kiu mi prezentis ĝin: al la kastelmastro de Tronka.

Ĉi tiu formo de la leĝotreto nun jam ĝeneralas.

Sekve de tio plendantoj, anstataŭ esti laŭleĝe defendataj, venas en la manojn de la plenditoj: viktimoj al la pugnoj de la atencintoj.

Ĉu estas vere, ke vi murdis ĉi tiun homon? Kalumnio, insinuo — krias la murdinto kaj oni frapas la buŝon al la kadavro.

MÜLLER: Vi tro forvagis …

KOLHAAS: Kion asertas sinjoro Venceslao? Oni ne trabatis la serviston, sed dum la fuĝo li frakasi ĝis. Miaj ĉevaloj estis bone tenataj, sed estante harfenda, mi lasis ilin al la furaĝado far la kastelmastro, tiel do mi ne postulaĉu. Kaj vidante tiom da mensogoj mi petis provincestran protekton en Brandenburgo, kanceliero Kallheim, la bofrato de la Tronkaano mesaĝis al mi: anstataŭ senutila procesado bazita sur falsaj akuzoj mi tuj transprenu miajn ĉevalojn, alie li igos min malliberigi pro ribeligo. Min, pri kies leĝrespekto kaj honesto, se necesas, atestos doktoro Luther?

Mikelon Kolhaas en karceron? Nun mi jam trudiĝas, eĉ se ĝi daŭros ĝis vivofino, reiniciati la proceson. Mi daŭrigus ĝin eĉ, se temus ne pri du altvaloraj rajdĉevaloj, sed pri fava kataĉo.

MÜLLER: Tio restu inter ni.

KOLHAAS: Kio restu?

MÜLLER: La kato. Ĉi tiu troigita pretendo de jurosento ĉe vi, simila al ora pesilo. Alivorte: la katideca naiveco.

KOLHAAS: Jurosento … ĉu naiveco?

MÜLLER: Se vi pensas tiel, ke la vero estas tajlata laŭ ĉies korpa mezuro: tiam nepre. La vero de la leĝo estas ĝenerala, kaj bedaŭrinde: averaĝa.

Kiel soldataj botetoj. Ĝia celo estas ne la vero de unuopulo, kiun cetere ĝi neniam povas malkovri, do ne la protektado de individuaj kaloj, sed la ŝirmado de la tuta korpo, de la Ordo, de la socia paco. (Skribas.) Petegante por pardono pro mia falema naturo, inklina al malordemo, koncipita en peko …

KOLHAAS: Mi ne inklinas al malordemo!

MÜLLER: Tion malpravigas ja via levita voĉo.

KOLHAAS: Mi petas ne pardonon! Mi postulas mian veron kaj punon de tiuj …

MÜLLER: Haltu, haltu! Ni komencis per humila peto, vi daŭrigas per postulo kaj kulminigas per puno vian petskribon. Via ofendo bagatelas; negrava skrapeto sur la pura vizaĝo de la vero, de la vero de la imperiestro — tiel ni formulos. Via postulo kompare al tio estas troigo, elvokanta do suspekton. En la loko de la imperiestra prokuroro mi demandus: kio fakte nutras la emociiĝon de Mikelo Kolhaas, kia nekontento, se la motivo: kvindek groŝoj, portempa reteno de liaj du ĉevaloj estas finfine bagatela? Ĉu ĉi tiu pasieco de la jurosento ne kovras sekretan ribelon kontraŭ la ekzistanta reĝimo?

KOLHAAS: Ĉu akuza parolo? Ĉu vi laŭtlegas la akuzan akton de la defendo?

MÜLLER: Ne mi diras tion. Mi pensas per la kapo de la prokuroro.

KOLHAAS: Se tiel facile vi interŝanĝas vian kapon kun tiu de la prokuroro, jam nun ni rezignu pri mia defendo. Ni ne daŭrigu. Per via menso lerta pri kontraŭaj konceptoj vi turnos finfine la ofendon kontraŭ mi.

MÜLLER: Povus turni iu, se tiel li dezirus interpreti ĝin.

KOLHAAS: Ĉu la skribita vorto ne plu havas sencon?

MÜLLER: Nur sencinterpreton, kara amiko. La senco de niaj vortoj sidas en la kapoj de tiuj, kiuj ilin legas.

KOLHAAS: Egalas do, kion ni skribas.

MÜLLER: Se el nia petskribo klariĝos, ke via vero estas la vero de la reganto, via ofendo fariĝos lia ofendo; se konvinke ni malkovros, ke la misago de sinjoro Venceslao ĵetas ombron sur lian majeston, ni havos gajnitan aferon.

KOLHAAS: Ĉu ni anoncu do al lia majesto, ke du liaj ĉevaloj estas ŝtelitaj, li estas punita per kvindek groŝoj, ke lia majesto estas draŝita, kaj scii ĝinte pri tio, mi, Mikelo Kolhaas protestas…

MÜLLER: Ne moku, tiel eĉ paŝeton ni ne progresos.

KOLHAAS: Nek per tio, ke mi dronos en flaton mian fidon al la reganto. Povas esti, ke vi pli bone scias, kiuj estas falsaj vojoj kaj kiuj kondukas al la vero; mi povas nur diri: malgraŭ Hinz, Kunz, Kallheim mi kredas je la leĝo, je la boneco kaj senpartieco de la reganto. (Müller skribas.) Se mi estas kolerimpulsa, klarigu tion per ĉi tiu mia kredo. Mi bezonas vin, ĉar mi ne volas propramane preskribi leĝon al mi mem. Sufiĉas al mi la plorinda ekzemplo de la Münzer-anoj. Mi volas vidi feliĉaj mian filon, mian edzinon, kaj mia tuta aspiro estas plezuriĝi pri miaj ĉevalidoj anstataŭ procesadi.

Mi sentas min bone inter miaj fruktarboj kaj sur foirplacoj, kaj kune kun nia Sinjor’ Kristo mi diras al la ofenditoj: petu, kaj estos donite al vi, serĉu kaj vi trovos, frapu kaj estos malfermite al vi.

MÜLLER: Pli bele ankaŭ mi ne povus formuli. Jen ĉi tie kuŝas via vero, Mikelo, en la vortoj de Jesuo.

(Elinjo venas kun vinbotelo, glasoj.) Elinjo, bela virino! Via edzo superis min en elokvento.

Se min trafos missorto, lin mi petos por la plenda parolo.

ELINJO: Li timigas siajn kontraŭulojn per sia mildo.

KOLHAAS: (verŝas) Ni dankas al Francisko por la preĝsimila peticio.

ELINJO: Kaj ke li venigos min antaŭ la vizaĝon de la reganto.

MÜLLER: Ni renkontos nin ĉe la ĉefpordego de Berlino en la interkonsentita tempo. Nun mi devas for. Al Mikelo mi dankas por la devizo de mia tuta jura agado: frapu kaj estos malfermite al vi … En paco kaj ĝojo ni revidu unu la alian! Frapu! (For)

KOLHAAS: Dio benu vin!

ELINJO: Dio benu vian moŝton! (Pli malfrue.) Kiam mi devos aperi?

KOLHAAS: Sabate je la naŭa matene.

ELINJO: Ĉu vere antaŭvizaĝe de la reganto?

KOLHAAS: Eble eĉ la imperiestro ĉeestos. Aŭdu, en kiel altan sferon leviĝis nia afero! (Legas.) Al Karolo, pro Dia graco elektita Romia imperiestro, ĉiama pliiganto de la imperio, reĝo de Germanio, Hispanio, de ambaŭ Sicilioj, Jerusalemo, Hungario, Dalmatio, Kroatio kaj ceteraj, arkiduko de Aŭstrio, princo de Burgundio, grafo de Habsburgo, Flandrio kaj Tirolo … Timige, ĉu?

ELINJO: Dio mia … Trabarakti inter pikdratoj de tiom da titoloj, tiom da oficoj …

KOLHAAS: Mi kuniros vin.

ELINJO: Superflue. Sinjoro Müller ja diris: oni rigardas vin per nebonvolaj okuloj en la kastelo.

Malgaja, senhelpa virina persono … tiel diris Francisko … gajnos la koron eĉ de tirano.

Gardu Henrikon!

KOLHAAS: Gardu vin!

ELINJO: Ne prozorgu! Io ajn okazu: faru nenion!

KOLHAAS: Mi atendos vin. Nagelschmidt ĵure promesis bremsi sian impulsemon. Tamen mi zorgas pro vi.

ELINJO: Ankaŭ mia ŝirmanĝelo, ĉi tiu amuleto ĉie kunestos min. (Legas la tekston ĉizitan sur la dorso de la ujeto.) Mi leviĝos kaj irados tra la urbo; sur la stratoj kaj placoj mi serĉos tiun, kiun mia animo amas … La infano jam dormas … Kisu lin anstataŭ mi! Mi jam parolas poete, kiel reĝo Salomono. (Ili ridas.) Kial vi skribis, ke mi leviĝos, kaj irados tra la urbo?

KOLHAAS: Ĉu vi memoras, tiutempe mi ĉiam survojis.

Al Dresdeno, Lejpcigo, Brandenburgo.

ELINJO: Sed ĉiufoje vi revenis. Kiam mi nur ekforiris de ili, mi renkontis tiun, kiun mia animo amas. Ĉi tie ni sidis kun Henriko, atendis vin ĉiun vesperon. Kiel du statuoj ni nur rigardis la vojon. La patrinstatuo eĉ kantis. Mi muzikigis la sesan verson de la tria ĉapitro. Henriko ridis pri mi. Vi okulserĉas la fumkolonon, li diris, kaj mi mian patron. (Zumkantas.)

Kiu estas li, kiu venas el la dezerto, kiel kolono de fumo? Ĉu bela?

KOLHAAS: Doktoro Luther povus preni ĝin inter siajn preĝejajn kantojn.

ELINJO: Pri via malfeliĉa Elinjo, kompreneble, ne pensis la kantema reĝo. Kiu estas ŝi, kiu iras el la dezerto, kiel kolono de fumo?

KOLHAAS: Kvar blankaj ĉevaloj miaj flugigos ŝin tien kaj reen. La bastono de Nagelschmidt estos la kolono de fumo.

ELINJO: Kie mi trovos mian vojaĝtukon? Ĉar ankaŭ ĝi estas donace portita de mia sinjoro. Mi ĝin serĉis, sed mi ĝin ne trovis, mi volis ĝin, sed ĝi ne respondis al mi!

KOLHAAS: Al mi ĝi respondis, ĉar jen ĉi tie ĝi troviĝas.

(Sterninte la tukon sur la ŝultrojn de Elinjo.) Ne malvarmumu dumvoje!

ELINJO: Ĉar la vintro jam forpasis, la pluvo pasis kaj malaperis. Ankaŭ Elinjo malaperis. Kaj kiam vi estos dironta en vi: mi ŝin serĉis, sed mi ŝin ne trovis, mi vokis ŝin, sed ŝi ne respondis!

— mi jam estos ĉi tie kun la pravigo far la reganto.

NAGELSCHMIDT: (Enpaŝas.) Aŭ kun lia kapo. (je la malaproba gesto de Kolhaas) Mi ŝercis.

KOLHAAS: Elinjo kaj via vivo.

NAGELSCHMIDT: Dio min tiel ŝirmu!

KOLHAAS: Kiel vi respondos, se per ŝtono oni demandos vin?

NAGELSCHMIDT: Per pano, sinjoro. Kaj kuko.

KOLHAAS: Ĝuste. Kion vi jungos, se oni konfiskos ĉiujn kvar ĉevalojn viajn?

NAGELSCHMIDT: Mian langon, sinjoro. Mian muzelaĉon. Al ĉiuj mi rekomendos la samon.

(Ĉiuj tri eliras. La sonoriletoj de la ĉevaloj aŭdiĝas, dum la scenejo mallumiĝas.)

DUA BILDO

Scenejo: la sama, unu semajnon poste. Dimanĉas.

Mallaŭta, fora orgenado. Kolhaas sidas ĉefenestre kun Henriko en la sino.

KOLHAAS: Ĉu vi vidas ion?

HENRIKO: Ne.

KOLHAAS: Mi ja same ne.

HENRIKO: Kantu ankaŭ vi la hejmenvokan kanton!

KOLHAAS: Mi ne konas ĝin.

HENRIKO: (zumkante) Kiu estas ŝi, kiu venas el la dezerto, kiel kolono de fumo? Ĉu Berlino malproksimas?

KOLHAAS: Tre malproksimas. Sed semajno jam forpasis.

Via patrino devas alveni.

HENRIKO: Kion ŝi portos al mi?

KOLHAAS: Punon. Nu, vi ne devas ektimi. Por ni ambaŭ ĝi estos tia … pundonaco. Por ni ĝojo kaj por la barona sinjorido de Tronka … frapo sur la nazo.

HENRIKO: Ĉu frapo?

KOLHAAS: Sur la nazo. Via patrino portas la decidon de la reganto, en kiu estas ordonite: niaj du nigraj ĉevaloj regrasigitaj, estu senprokraste restituitaj.

HENRIKO: Ĉu li povas senprokraste regrasigi ilin?

KOLHAAS: (mirfrapite) Ne senprokraste. Nur laŭvice.

HENRIKO: Do kial vi diris ”senprokraste”?

KOLHAAS: Mi forgesis, ke ĉio okazas nur laŭvice.

HENRIKO: Ĉu ĉio?

KOLHAAS: Vidu, mi refoje eraris. Ne ĉio. Ĉar la malfeliĉo — venas are. Miaj ĉevaloj estis forprenitaj, Herse trabatita kaj neniu volas restarigi la justecon. Estas bona nur, kio venas laŭvice.

HENRIKO: Forte kaj laŭvice?

KOLHAAS: Iom post iom.

HENRIKO: Patro, kiuj venigas la malfeliĉon?

KOLHAAS: Intriguloj.

HENRIKO: Kaj la intrigulojn? kiu ilin venigas?

KOLHAAS: Ĉi tiujn? La malfeliĉo. Ĉu insekto flugis en vian orelon?

HENRIKO: Mi nur skue reĝustigas mian menson.

KOLHAAS: Ĉu ĝi ne sidis ĝustaloke?

HENRIKO: Ne … por tio, kion vi diris.

KOLHAAS: Se vi kreskos granda, mi klarigos al vi. Por tiam ĉio silentiĝos ĉirkaŭ ni. Plenkreskos ankaŭ la ĉevalidoj, libere ni iros-venos al grandaj foiroj. Tribunalaj servistoj ne frapos sur pordoj, ili verŝajne retiriĝos kultivi teron. Se ni iros vizite al Berlino, kun plendo ni ne turnos nin al la imperiestro, sed ni nur promenos riverborde, plezurboatos sur lagoj, manĝos fritaĵojn, rigardos iluziistojn. Ho … kio videblas tie!

HENRIKO: Hm. Estus bone tuj plenkreski.

KOLHAAS: Estus bone. Sed tiam mi tuj maljuniĝus. Kaj ankaŭ via patrino. Tion vi ne dezirus, ĉu?

HENRIKO: Neniel estas bone.

MARIA: (ekscitita enkuras) Via moŝto! Nagelschmidt … Sola kaj surĉevale … Tra la kampoj … eĉ ne sur la ĉefvojo …

KOLHAAS: Fileto, eliru bele kun Maria … Iru vi ambaŭ …

MARIA: Dio mia, Jesu-Kristo! Kio do okazis?

HENRIKO: Patro! Ne forsendu min! Ne forsendu …

KOLHAAS: Vi povos tuj reveni, Henriko.

HENRIKO: Ĉu tuj? Ne laŭvice?

KOLHAAS: Tuj, fileto. Iru do! (Maria, Henriko for.)

NAGELSCHMIDT: (en) Ni devas veturi al Schwerin, Mikelo, urĝe!

KOLHAAS: Al Schwerin? Kial?

NAGELSCHMIDT: Al Elinjo. Sinjoro Müller transportis ŝin tien.

KOLHAAS: Transportis?

NAGELSCHMIDT: Ni kuŝigis ŝin inter kusenojn, kuracisto akompanis ŝin el Berlino, al la gepatroj.

Kvankam li donis severan ordonon ne halti kun ŝi ĝishejme, sed ĉe Potsdam ŝi dormiĝis.

La kuracisto diris: se Schwerin pli proksimas, ni devas tuj transporti ŝin tien.

KOLHAAS: Kio okazis?

NAGELSCHMIDT: Iu korpogardisto de la reganto batis ŝin per lancofusto en la bruston.

KOLHAAS: Kial?

NAGELSCHMIDT: Ŝi tro proksimiris al la princo elektisto.

KOLHAAS: Kie staris sinjoro Müller?

NAGELSCHMIDT: Kelkajn paŝojn for. Antaŭtage li interkonsentis kun la estro de la korpogardo, ke la soldatoj preterlasos Elinjon, por ke ŝi povu persone transdoni la peticion al la reganto.

Sed tiom opis la petantoj, ke antaŭ la Brandenburga pordego la korpogardistoj ektimis kaj komencis lance repuŝadi la amason. Elinjo, la kompatinda, proksimiĝis sensuspekte, svingante sian Lejpcigan tukon laŭinterkonsente en unu mano kaj kun la peticio en la alia al la reganto, kiu ne povis rimarki ŝin, ĉar li devis resaluti al la laŭtaj jubiloj. Laŭ sinjoro Müller la estro de la korpogardo estis anstataŭigita per aliulo, kiu nenion sciis pri la interkonsento. Ĉi tiu havas la kutimon nenion permesi al la popolo ĉe festaj amasi ĝoj, nur entusiasman jubiladon aŭ kantadon, ankaŭ tion nur kun vizaĝoj turnitaj kontraŭflanken, por ke iu, eble fivirino ne malutilu okulsorĉe al lia majesto. Pro la bato Elinjo svenis, ni povas danki al sinjoro Müller, ke la amaso ne morttretis ŝin. La peticion elprenis bonvola kavaliro el ŝia mano. Li eble transigis ĝin al la reganto.

KOLHAAS: Kaj kie vi dume restis?

NAGELSCHMIDT: Laŭ la instrukcio de Elinjo sur la korto de la gastejo, veturprete.

KOLHAAS: Kion diris la kuracisto?

NAGELSCHMIDT: Longedaŭran resaniĝon.

KOLHAAS: Ĉu monaton? Unu jaron?

NAGELSCHMIDT: Tiom li diris. Kiam ni kuŝigis ŝin en la ĉaron, ŝi rekonsciiĝis. Sidiĝis inter la kusenoj, vin vokis, poste postulis de mi pri Henriko, kial mi ne sidigas lin apud ŝin. Tra nazo-buŝo ekfluis al ŝi la sango, sed tio daŭris ne longe. La kuracisto diris, ke ĉi tiu movo bonfaris al ŝi, alie ŝi estus sufokita de la koagulita sango.

KOLHAAS: (post longa silento) En la tago de ŝia resaniĝo mi metos la mortan verdikton de tiu korpogardisto sur ŝian tablon.

NAGELSCHMIDT: Kun kies subskribo?

KOLHAAS: Tiu de la reganto. De la imperiestro. Mi eklaborigos ĉiujn advokatojn de Eŭropo.

NAGELSCHMIDT: Granda havaĵo necesas por tio.

KOLHAAS: Haviĝos. Estos ankaŭ havaĵo. Transsendu la sinjoron intendanton Mann. Petu lin en mia nomo bonvole transveni en afero grava ankaŭ por li. Post duonhoro ni ekveturos al Schwerin. Post kvaronhoro.

NAGELSCHMIDT: (renkontas sursojle sinjoron Mann) Sinjoro Mann!

MANN: Mi venis nur, kara najbaro, ĉar mi vidis sinjoron Nagelschmidt hejmenrajdi kaprompe kaj sola. Ĉu okazis denove io malfeliĉa … Mi petas vin, rakontu ajnon. Nur malfeliĉon ne.

La kolero de la Di-Sinjoro, ni esperas, forpasos de ĉi tie aliloken.

KOLHAAS: La kolero de la Di-Sinjoro ekloĝis en mia domo. Bonvolu sidiĝi, sinjoro Mann. Dum kelkaj minutoj mi volus fari interkonsenton kun vi. (Li puŝas plumon kaj inkujon antaŭ lin.)

Skribu, kalkulu: kiom valoras por vi mia farmo ĉe la bordo de Havel?

MANN: Mi ne scias … tiel eke … kun tia subito …

KOLHAAS: Kiom vi promesis pasintjare?

MANN: Pasintjare? Kiom mi memoras: kvindek. Sed mi petas vin, sinjoro najbaro …, kio okazis?

KOLHAAS: Mi ja rakontos. Mian domon en Dresdeno, por kiom vi aĉetos?

MANN: Mi ne scias. Eĉ konjekton mi ne havas. Vi komplete perpleksis min.

KOLHAAS: Ĉu ĝi valoras cent por vi?

MANN: Mi eĉ ne scias, kie ĝi situas, en kiu punkto de la urbo. Kaj kiel granda, en kia stato …

KOLHAAS: Suburbo, ses ĉambroj, grundo, fruktoĝardeno.

Se multe por vi, skribu sepdek. Skribu, mi petas vin! Plu! El miaj kvardek paroj da ĉevaloj — ĉu vi volas aĉeti dudek? Paro valoras tridek orguldenojn, kiom tio sumas?

MANN: Mi ne povas tiel kalkuli! Ne konsideru min uzurpatoro! Kaj se mi estus tio, vin eĉ per ĝroŝeto mi ne malriĉigus …

KOLHAAS: Mi scias. Skribu: dudek paroj da ĉevaloj — kvarcent. La lasta oferto: mia domo. Mia hejmo. Ĉi tiu domo. Ne miru, sinjoro Mann!

Kiom vi donos por ĉi tiu domo?

MANN: Por amo al Dio, sinjoro najbaro … Ne ekkoleru min … vi estas ekster via menso … pala, kaj viaj manoj tremas … Maria! Maria, glason da akvo al sinjoro Kolhaas! Kien vi intencas transloĝiĝi? Ĉu vi ne volas forvagi en la mondon?! Almenaŭ vi diru, kio okazis! Ĉu bankrotis iu via grandformata entrepreno?

Diru al mi, mi helpos vin per prunto.

(Maria envenas kun glaso da akvo, metas ĝin senvorte sur la tablon, kaj kiel veninta, larmante ŝi eliras.)

KOLHAAS: Prunton mi ne povas preni. Ne certas, ĉu mi povos redoni ĝin. Mi komencos novan proceson.

MANN: Kontraŭ kiu vi procesos, kaj kial?

KOLHAAS: Kontraŭ kiu? Kontraŭ Venceslao de Tronka, la Berlina Korpogardo, la Dresdena Tribunalo, sinjoro Hinz kaj sinjoro Kunz, Saksio, Brandenburgo kaj kontraŭ la tuta imperio.

Kaj kial? Por ajne magra rekompenco, sinjoro Mann, por guteto da fido, kiun mi povas anticipi al Saksio; por fajrero da kredo, kiu retenas min fariĝi bandito.

MANN: Mi ne povas tion mense kapti.

KOLHAAS: Por kvarcent mi aĉetis la domon, vendas ĝin por tricent, la kontrakton formulu poste, ĉi tiun malplenan folion mi subskribos al vi.

MANN: Bonvolu ne fari ion similan, iuj ajn povas vin trompi. Kun subskribita malplena papero ne kuru en la manon de homoj. Dio mem ne farus ion tian, kvankam Li vidas ĝis la fundo de nia koro, Li submetis eĉ sian fidelan filon Abrahamo al provo — petante pruve la sangon de Isaako.

KOLHAAS: Tiu, en kies mano ni estas, povas permesi al si malfidemon: ankaŭ la lukson, ke ni rajtas ne kredi je Li. Lia potenco dependas nur de Lia potenco, ne de nia alkroĉiĝo. Mi havas nenian povon; mi bezonas ne dubi pri via honesteco. Kiom grandas tiu sumo?

MANN: Cent orguldenoj antaŭpage, en la Dresdena banko. Kontrakton ni ne faros, nur se vi repaci ĝos, sinjoro Kolhaas.

KOLHAAS: Mi dankas vin. Por la mebloj mi sendos ĉaregon el Schwerin. La malgrandan abion mi kunportos el la ĝardeno. Elinjo plantis ĝin, kiam nia filo naskiĝis.

MARIA: (terurite) Via moŝto … la doganisto de Tronka kun du armitaj servistoj …

KOLHAAS: Mi ne vidu lin ĉi tie, alie mi mortpafos lin!

(Li malpendigas fusilon de la muro.) Mi mortpafos la kanajlon! (Li demetas la armilon.)

(Frapo sur la pordo alstrata. Kolhaas relevas la armilon. Sinjoro Mann timigite kaptas lian brakon.)

MANN: Sinjoro najbaro, kara amiko … Remildiĝu!

Mi ne rekonas vin. Vian kristanan paciencon.

KOLHAAS: Ĉu ankoraŭ ekzistas kristaneco? Ĉu ankoraŭ eblas pacienco?

MANN: Kie malaperis la malnova, milda Kolhaas?

KOLHAAS: Kie li malaperis? Ĉu min vi demandas? (reage al la denova frapado) Enen, putoroj! Ankaŭ mi jam liberas en la agado.

MANN: Vi ne liberas. Vi havas familion! Vi havas honoron.

KOLHAAS: Mi havis. Se mi havis. Per kuglo mi ankoraŭ povas reakiri ĝin. (Müller enpaŝas.) Sinjoro Müller! Francisko! Kion sciigas al mi Elinjo?

Kion diras la kuracisto? Ĉu tuj ni povos hejmenveturigi ŝin? Ne ĉare sur skuaj vojoj. Per kaleŝo! Bele, mildveture … Sur bona vojo …

Per kovrita kaleŝo ne estas riske, ĉu?

MÜLLER: Elinjo sciigas …

KOLHAAS: Jam diru!

MÜLLER: Pardonu tiujn, kiuj kulpis kontraŭ vi.

KOLHAAS: Ĉu nur tiom? Ĉu nur ĉi tiun katenon ŝi sendas?

MÜLLER: Ĉi tiuj estis ŝiaj lastaj vortoj.

KOLHAAS: Ĉu ŝiaj lastaj vortoj?

MÜLLER: Kaj ŝia lasta deziro, sciigi tion al vi.

KOLHAAS: (Transprenas la pendujon kun kolĉeno.) Di-Sinjoro, kiam?

MÜLLER: Ŝi mortis je la kvara matene. La internan sangadon la kuracisto ne plu scipovis ĉesigi.

KOLHAAS: Ne scipovis … Ne povis ja vidi … Aŭ eble li tute ne estis kuracisto. Sed kunkulpulo de la korpogardistoj. Sed por kio mi parolas? … (al la enpaŝanta Nagelschmidt) Karolo … mi mortigis mian edzinon … Mi ne devus lasi ŝin iri. Ŝi mortis viktime de mia malkuraĝo.

Mildanima virino … kun preĝsimila peticio.

Mi ĵetis ŝin al la fiuloj kiel peticion.

MÜLLER: Vi ja scias, ŝi insistis …

KOLHAAS: Ĉar ŝi domaĝis min. Kaj ŝi kredigis al si, ke ili rigardos ŝian malfortecon pli favorkore. Ilia koro ekkompatos la oferindan ŝafon. La sangon de Isaako petis la Di-Sinjoro nur prove.

Tiun de Elinjo Li akceptis. Li forgesis la anĝelon, kiu ĝustatempe retenus mian manon.

NAGELSCHMIDT: Aliulan kulpon ne prenu sur vin, Mikelo!

KOLHAAS: Li ne havis por mi savanĝelon. Eble Li pravis.

La Di-Sinjoro, se ekzistas en Li kompato, same ne povas toleri, ke anstataŭ armitaj viroj ni serĉu la veron per armeo de peticiantaj virinoj, pri kies ŝajno ni finfine kontenti ĝus.

MARIA: (Venas kun Herse. Ŝi premas la pendujon en la mano de Kolhaas al sia vizaĝo kaj kisas ĝin. Ŝi eksplodas en laŭtan ploron.)

KOLHAAS: Ni elfalis, Maria, el la graco de Dio. Sed eĉ el Lia intenco. (Ie el la ĝardeno aŭdiĝas la kanto de Henriko: ”Kiu estas ŝi, kiu venas el la dezerto …) Kiu estas ŝi, kiu venas el la dezerto kiel kolono de fumo? Kiu? (De ekstere aŭdiĝas orgenado indikanta la finon de la diservo. Nagelschmidt abrupte paŝas al la fenestro, volas preni la fusilon de sur la tablo, Kolhaas ne permesas al li.)

MARIA: (time) Tribunalaj servistoj!

VOĈO (de ekstere) Nagelschmidt!

KOLHAAS: (prenas la armilon en la manojn, malfermas la fenestron.) Mi mem respondos. (Pafas. Tribunala servisto ekkrias, Kolhaas turnas sin al Nagelschmidt.) Kiom da ĉevaloj mi havas hejme?

NAGELSCHMIDT: Sep.

KOLHAAS: Sep homoj, sep fusiloj, sep ĉevaloj. El la tombo ni ekmarŝos al Tronka.

KURTENO


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2025 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.