La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo ![]() Materialoj por geliceanoj |
![]() PALMODIMANĈO DE ĈEVALKOMERCISTOAŭtoro: András Sütö |
©2023 Geo |
La Enhavo |
Ĉu estis ĉu ne la fato Nigre flugrajdis la fato En Kolhaasenbrück Sur komerciston Mikel’ Kolhaas frapis la fato. Fulmhaste venas la fato Stalone sturmas la fato Ho ĉar sen invit’ Kaj sen anonco Nigrefluge rajdas la fato. Sed tire pasas la fato Venis rajde iras paŝe Ho tire pasas En polvo rampas Maleme nin lasas la fato Sed alvenos ja konsolo Al senĉese esperanto Mikelo Kolhaas Ĉi glavanĝelo Terprofunden tretos la faton. La tago de l’ justec’ ekhelos Se iu spite pledos Fajre kaj glave Kiel Mikelo Kolhaas batalis l’ arkanĝelo |
Loĝejo de Mikelo Kolhaas en Kolhaasenbrück. Pordo, fenestro malfermitaj, kvazaŭ post koŝmara nokto oni komencus tagon pli bonan (aŭ post severa vintro printempiĝus, aŭ mortinto eldoma estus jam sepultita) aŭ — pro ia kaŭzo — oni jam povus fidi al la ekstera mondo. Sonoj de luterana diservo, ankaŭ Maria de tempo al tempo transprenas la melodion: devote kaj mallaŭte ŝi kantas, preĝas. Post kelka tempo estiĝas bruo sur la ĉefplaco de la urbeto (bojado, krioj): ”Kaptu lin! Ŝnurligu! Bastonu lin! Elstampfu al li la intestojn! Sinjoro Günther, mi ne vidas lin!”
(Supozeble la voĉo de sinjoro Günther:) ”Grego de gapuloj! Stultaj durcerbaj kampuloj!” Kun tio la kriantoj brue pretersturmas. Maria konversacias tiomnure kun Dio, ke ŝi eĉ ne aŭdas la voĉojn. Klopodas kunkanti la elpreĝejan melodion. En la pordo al la urboplaco aperas Nagelschmidt anhelanta, kursufokata. Momenton li hezitas, ĉu enpaŝi (Maria staras aŭ sidas dorse al li), post novaj paŝobruoj Nagelschmidt enŝteliĝas kun rapidaj katopaŝoj, kaŝas sin malantaŭ la kurteno de la lavniĉo. La elpreĝeja kanto plifortiĝas, ankaŭ Maria kantas pli laŭte.
En la pordoframo haltas kastelsoldulo kun skurĝo enmane, poste li enpaŝas; kun ŝuldenda respekto li atendas, ĝis Maria finas la kantadon.
KASTELSOLDULO: Kie troviĝas Nagelschmidt?
MARIA: Nagelschmidt?
KASTELSOLDULO: Ĉi tien li devis enkuri.
MARIA: Mi ne vidis lin. Sed pro kio li devus enkuri ĉi tien?
KASTELSOLDULO: Ĉar li ne plu estas servisto, sed koramiko de la domsinjoro, via pieviva mastro.
MARIA: La soldula moŝto eraras …
KASTELSOLDULO: La soldula moŝto povas erari, sed ne lia mastro, barono Günther. La barona moŝto deklaris, ke ĉi tiu ĉevalŝtelisto …
MARIA: Ĉevalkomercisto …
KASTELSOLDULO: … ĉevalŝtelisto. Ĉi tiu ĉevalŝtelisto estas fidelulo de Tomaso Münzer. Kiam okazis la ribelo, li ŝtelis du tirĉevalojn de la barono. La servutuloj de la barono atestas …
MARIA: La servutuloj de barono Günther estas pendumitaj.
KASTELSOLDULO: Jes, sub la pendumilo ili atestis: la tirĉevalojn ŝtelis Nagelschmidt por Münzer.
MARIA: Münzer estas senkapigita.
KASTELSOLDULO: Mi vidis tion. Mi mem ĉeestis, kiam oni senkapigis lin en Mülhausen. Mi staris flanke de barono Günther, ĵusproksime mi vidis, kiel la kapo de ĉi tiu Antikristo falis en la polvon kaj forruliĝis, kaj Münzer kaptadis post ĝi, kvazaŭ li volus ĵeti sian propran kranion inter nin. (Ridas.)
MARIA: Dio mia, kial vi rakontas tion al mi?
KASTELSOLDULO: Mi rakontas, ĉar barono Günther asertas, ke Nagelschmidt partianis al la Antikristo, li ŝtelis niajn tirĉevalojn kaj nun li koramikas kun honesta ĉevalkomercisto.
MARIA: Mia mastro, sinjoro Kolhaas ne amikas kun ĉevalŝtelistoj. Antaŭ Dio kaj homo mi atestas, ke li ne simpatiis kun la ribelantaj servutuloj, nek kun Tomaso Münzer. Sinjoro Kolhaas adeptas al la leĝa ordo kaj admonadis al nenio alia ol al toleremo. Pli milda kaj pacema ol li, estis nur nia Sinjor’ Kristo, ankaŭ via mastro bone scias tion, li estas ja lia delonga kliento, same kiel la barona moŝto Venceslao de Tronka. Sinjoro Mikelo Kolhaas obeas nur al la vortoj de lia pastra moŝto, doktoro Marteno Luther, kaj ĉiufoje li prenis ties partion, se tiu Münzer atakis kaj nomis lin baptano Kaŝmalica, Graskapulo, eĉ Azenviando.
KASTELSOLDULO: Kaj Nagelschmidt?
MARIA: Mi petas vin, lasu min en paco! Baldaŭ hejmenvenos sinjoro Kolhaas kaj li, ja tiel kolombanima, eĉ regalos vin per glaso da vino — rekompence por via impertinento. Se iu ĵetas sur vin ŝtonon, reĵetu sur tiun panon — jen tia estas mia mastro. Se vi volas koni lin, legu la Biblion! Kaj se vi volus koni la Biblion: ĵetu unusolan rigardon al la vivo de Mikelo Kolhaas! Li estas la enkorpigita Dekalogo kaj ties observo en unu persono.
KASTELSOLDULO: Se tiel, mi do iras. Por esti vartistino, vi trosa ĝiĝis …
MARIA: Nur tiom, ke mi ne toleras viajn stultajn kalumniojn en la domo de sinjoro Kolhaas.
KASTELSOLDULO: Pokaleton da vino …
MARIA: Donu al vi via mastro, kun kiu vi plezuriĝas pri dehakitaj kapoj. Kaj se vi nun ne forportos vin, mi malbenos vin.
KASTELSOLDULO: (time) Ĉu eble vi estas sorĉistino?
MARIA: Ĉiela Patro reganta en la alto …
KASTELSOLDULO: (ŝtopante la buŝon al Maria) Silentu! Aŭ mi silentigos vin … Mi petegas vin …
MARIA: (liberiginte sin el la ĉirkaŭpremo de la soldulo)
Mi petas nur: mildeco kaj toleremo plagu vin …
KASTELSOLDULO: Sed ne pli … sed ne pli … (Li forkuras.)
(Trosufiĉis la konfido: oni devas fermi la pordon kaj fenestrojn. Poste Maria rapidas malantaŭen, en la kuirejon. Nagelschmidt aperas el post la kurteno, sidiĝas al la tablo. Maria portas vinon, metas ĝin antaŭ lin. Nagelschmidt volas verŝi al si.)
MARIA: La glaso apartenas al sinjoro Kolhaas. Propre ankaŭ la vinon mi portis por li. (Surtabligas plian glason. Nagelschmidt verŝas al si, trinkas. Maria rigardas lin.) Do tamen vi troviĝas ĉi tie.
NAGELSCHMIDT: Hmhm. (Trinkas.)
MARIA: Kio okazos, se iufoje la pordo ne estos malŝlosita?
(reage al lia ekrigardo al la fenestro)
Nek la fenestro? (post lia denova serĉrigardo)
Nek la kamentruo. Nek la serurtruo.
NAGELSCHMIDT: Via koro restos aperta.
MARIA: Ĉu mia koro? Pli konsilindus klarigi vian disputan aferon kun sinjoro Günther.
NAGELSCHMIDT: Ĉu mi ne faradas tion senĉese? Ĉiufoje, kiam li ekvidas min, li ekblekas: kaptu la ĉevalŝteliston!
Je tio mi ekfrapas la stomakon al la kastelkomandanto kaj vi …
MARIA: … kaj mi nur asertas: tuta Kolhaasenbrück jam scias, kien vi kutimas rifuĝi. Vi eĉ ne zorgas, ke la botopintoj ne vidiĝu el sub la kurteno. Nek vi atentas, ke per via konduto vi damaĝas la reputacion de sinjoro Kolhaas.
Ofte oni vidas vin kune. Ie hazarde oni konfuzos vin …
NAGELSCHMIDT: Ĉu nin? La kulpon kun la virto? La leĝobservulon kun la leĝtretulo? Defore haladzas el mi la eksservutula pasio, kriis ankaŭ lastfoje sinjoro Günther. Kvankam eĉ mia patro ĉevalkomercis.
MARIA: Bedaŭrinde, li diras la veron. Sinjoro Kolhaas havas apud vi palmodimanĉan odoron …
NAGELSCHMIDT: Vi uzas la vortojn de ŝia moŝto Elinjo. Ŝi karakterizas la naturon de Mikelo kiel palmodimanĉan.
Ankaŭ al tiu pedikulo vi eĥis vort-post-vorte sinjorinon Elinjo.
MARIA: Mi ne hontas esti la eĥo de sinjorino Elinjo.
Ŝi ja estas tiu de nia Sinjor’ Kristo …
NAGELSCHMIDT: Kaj mi?
MARIA: Ĉu vi?
NAGELSCHMIDT: Kiam mi asertas: la regantoj ne estas la mastroj de la glavo, do de la publika potenco, sed ties servistoj. Sekve ili ne rajtus fari ajnon, kio ĝuste plaĉas al ili. Kies eĥo mi estas, Maria, asertante tion?
MARIA: Asertante tion vi estas la eĥo de via kapo propra, falonta en la polvon. Grinco de viaj vertebroj en la nodo de la ekzekutista ŝnuro, fileto.
NAGELSCHMIDT: Kaj se mi diras tion ne en mia nomo, sed laŭ Dia ordono … (Dume enpaŝas Kolhaas, kun lulĉevalo subbrake. Kun rideto li aŭskultas la predikantan Nagelschmidt.) … se tiel mi parolas: la potenco de la glavo apartenas al la tuta komunumo, ne al unusola homo, Danielo sep, Apokalipso ses; kaj se iu verdikto ne estas justa, la kristana komunumo devas ĝin rifuzi, Nombroj kvar, verso deksep … kaj se oni senfeligas kaj senplumigas ĉion, kio vivas, Miĥao tri …
KOLHAAS: … kaj se oni senfeligas kaj senplumigas, petu kaj estos donite al vi, serĉu, kaj vi trovos, frapu, kaj estos malfermite al vi, Mateo sep …, kara amiko Nagelschmidt.
NAGELSCHMIDT: Bonvenon, Mikelo! (Ili interbrakumas.)
KOLHAAS: Vi jam denove brulincitas. Ĉu vi volas instigi Marian al ribelo?
MARIA: Nu, estus miraklo …
KOLHAAS: Ĉu vi ĉiuj troviĝas en bona sano?
MARIA: Dank’ al Dio, ni bone fartas, sinjoro. Sinjorino Elinjo kun la infano en la preĝejo, la servistoj ĉe la ĉevalaro … kaj ĉio en ordo.
Kaj …
KOLHAAS: Via filo Herse …
MARIA: Jes, sinjoro, mia unusola filo …
KOLHAAS: … jam devas alveni. Mi direktis lin al Tronka kun du nigraj ĉevaloj. Hieraŭ ili ekvojis el Lejpcigo, kaj mi venis tra Dresdeno.
NAGELSCHMIDT: Ĉu vi ne vendis la nigrajn?
KOLHAAS: Sub tridek orguldenoj mi ne povas vendi ilin. Kiaj estas tiuj du ĉevaloj, amiko?
NAGELSCHMIDT: Eĉ kvardek ili valoras …
KOLHAAS: Ne ĉevaloj ili estas, sed ebonaj statuoj pakitaj en vato. En Lejpcigo mi aĉetis mirindajn sonoriletojn por sur iliaj koloj.
MARIA: Mi kuraĝus veti, sinjoro, ke laŭ la peto de mia filo vi aĉetis ilin.
KOLHAAS: Senpete — laŭ lia delonga deziro. Knabino ne sopiras al sia amato, kiom via filo al belsonaj sonoriletoj.
MARIA: Kiam ni ankoraŭ estis papistoj, infanaĝe mia anĝeleto multe messervis. Li kutimas diri: veturi sur ĉevalo kun sonorileto egalas kvazaŭ diservon.
NAGELSCHMIDT: Kaj li messervas kun ĉevaloj. Gratias agamus Domino Deo nostro … (Ridas.)
MARIA: Blasfemulo (al Kolhaas) Via moŝto faru ion por la savo de ĉi tiu homo. Sub niaj okuloj li marŝas en la inferon aŭ almenaŭ sub pendumilon.
KOLHAAS: Kion li denove misfaris?
MARIA: Ĉu vi ne aŭdas, kiel malpie li parolas pri sanktaj aferoj? Liajn agojn mi ne kapablas prijuĝi, por diri nur ekzemplon, denove li frapis la kapon al la kastelkomandanto, sed liajn vortojn mi orele atestadas, vi mem aŭdis ilin, enpaŝante. Li incitas per ili la regantan potencon — kontraŭ si mem kaj ankaŭ kontraŭ ni, li ja estas amiko de la domo. Ne estu tiel tolerema al li, mi petegas vin! Toleremo estas kulpo … Ankaŭ la tolerema boneco estas kulpo … (For)
NAGELSCHMIDT: Kulpo!
KOLHAAS: Leĝere vi prenas la aferon. Aŭskultu min, Karolo: la ribelo forpasis, Dio ripozigu la mortintojn. Benu la sorton, ĉar parolante pri vi, ni ne devas diri: Dio ripozigu lin. Danku la vivon al lia pastra moŝto doktoro Luther; ke vi obeis al li, al mi kaj ne al Tomaso Münzer.
NAGELSCHMIDT: Mi obeis al la diablo.
KOLHAAS: Se tiel vi nomas la prudenton, la pacan solvon de aferoj …
NAGELSCHMIDT: … ties bagateligon.
KOLHAAS: Intertraktadon anstataŭ bruligado, forton de amo anstataŭ hombuĉado, laŭleĝan validigon de la vero anstataŭ leĝotreto, ĉio ĉi kune estu do diablo. Vin savis ĉi tiu diablo.
NAGELSCHMIDT: Ĉu doktoro Luther instruis ĉiam ĉi tion?
Haku, strangolu, piku kaj batu ilin, aperte kaj kaŝe, kie ajn vi trovas ilin …, ĉar ne ekzistas pli damaĝa kaj diabla, ol la ribelanta homo. Oni devas mortbati ĉiujn kiel rabiajn hundojn; se vi ne mortbatos lin, li disbatos vian kapon kaj la tutan landon. Ĉi tie ne paroleblas pri pacienco, nek pri indulgo; ni travivas la epokon de glavo kaj kolero, ne tiun de pardono. Kiu verŝas sian sangon por la superuloj, konsideriĝos vera martiro antaŭ Dio … kaj kiu mortas flanke de kampuloj, eterne brulos en la fulga infero. Kiu diris tion? Ĉu ne doktoro Luther diris tion?
KOLHAAS: Mi scias. Tiam vi deturnis vin for de li. La senesperiĝo igis lin tiel paroli.
NAGELSCHMIDT: Bela prozorgo. Batu, haku, piku, strangolu ilin laŭ la ordono de la amo, Epistolo dektri al la Romanoj, furaĝon, ŝarĝon kaj vergon al la azeno, por la kampulo konvenas avenpajlo.
Kiel rabian hundon strangolu ilin, sen selekti, se troviĝus senkulpa inter ili, Dio ja savus lin, kiel faris al Loto kaj Jeremio. Mi do estas Loto kaj Jeremio. Min li savis. Ĉar krom ŝteli du ĉevalojn de sinjoro Günther por la ribelantoj, mi faris nenion. Mi nur konsideradis, hezitadis.
KOLHAAS: Ĉu vi insistas pri via fiksa ideo, ke vi malsaĝe preterlasis la pendumilon? La radumadon?
La ardan feron inter viaj ripoj?
NAGELSCHMIDT: Mia samsanga frato, mia onklo kuŝas en la tero. Se ĝustatempe mi estus alkondukinta la ĉevalojn, ili ankoraŭ povus forkuri.
KOLHAAS: Ili estus povintaj resti ankaŭ en paco. La ribelo estas subpremita. La ribelantoj do ne pravis.
NAGELSCHMIDT: La vero apartenas ĉiam al la venkintoj, kompreneble.
KOLHAAS: Kia vero estas, kiu venigas siajn portantojn sub pendumilon? Senrespondeca! Almenaŭ fruenaskita. Kia racio, kia saĝo estas, kiu konsideras la fruenaskitan veron vivtaŭga.
Kiel vi opinius pri la Naturo, se ĝi malsaĝigus kolombon ovumi en februaro, bovinon idumi en kraka frosto? Ĉu vi ne dirus, ke la Naturo perdis la saĝon?
NAGELSCHMIDT: La revolucio ne estas popola moro por konformi ĝi al datoj.
KOLHAAS: Ĝi konformiĝu al sia propra forto. Doktoro Luther povus najlpendigi siajn naŭdekkvin punktojn ankaŭ pli frue en Vitenbergo. Per indulgencoj oni ja same komercis antaŭ 1517. Wesel mokis la papon simio, vestita en purpuro jam cent jarojn pli frue, el liaj sakroj tamen ne fontis reformacio. Devis okazi la granda kermeso kaj la porkaĵoj de Tetzel en Saksio. Devis alveni la ŝanco! La eblo. Kaj tiam li ne fiaskis, ĉar li ekparolis ĝustatempe.
Kiu gardas sian buŝon, tiu gardas sian animon; kiu tro malfermas sian buŝon, tiu pereas. Memoru la sentencon de Salomono.
NAGELSCHMIDT: Espero prokrastata dolorigas la koron. Same de tie.
KOLHAAS: Tamen kiel Münzer povis imagi al si, ke la mondo renverseblas ĉiun duan tagon? Ĉu li ne estus devinta prefere zorgi, por plisolidigi unue la venkon de Luther? Luther neniam malestimis la kamparanojn; por kiuj li ja tradukis la Biblion nacilingven, se ne por la kamparanoj? Eĉ kiam li turnis sin kontraŭ ili, li defendis iliajn interesojn, nian reformitan kredon. Se tiam Luther — male al Münzer — ne gajnus al si la apogon de la feŭdularo, ĉi tiu deviĝus apogi sin sur la armefortoj de la papo kaj nia nacia afero estus definitive perdita. Tiukaze vi nun sidus en la prizono de la papistoj.
NAGELSCHMIDT: Estas liberaj, kiuj sidas en malliberejo. Ĉar ili faris, kion ili devis fari. Ni estas sklavoj, Mikelo: sklavoj de la malbona konscienco.
Dum la ekzekutistoj konfesigis mian fraton per ardaj tenajloj, li memorigadis pri mi siajn ekzekutistojn, ke ili baldaŭ ekkonos mian venĝon. Kvankam mi povas fari nenion.
Mi havas nek monon, nek armitojn; tre bone, se foj-foje mi povas frapfermi la buŝon al kelkaj sinjoraj spurhundoj, kastelkomandantoj …
KOLHAAS: Vi devas kvietiĝi, Karolo. Elinjo!
(Elinjo venas kun Henriko ĉirkaŭ okjara.)
ELINJO: Mikelo!
HENRIKO: Patro!
KOLHAAS: Karaj miaj! Jen, kiom vi kreskis, Henriko!
HENRIKO: Kion vi portis al mi el la foiro?
KOLHAAS: Tuj … Se vi fermos la okulojn.
ELINJO: Ankaŭ en la preĝejo li senĉese demandadis: kion patro portis el la foiro? Nu, fermu la okulojn!
KOLHAAS: (Enportas la lignan ĉevaleton, lasitan en la antaŭĉambro, sidigas Henrikon sur ĝin.) Nu, galopo!
ELINJO: Hip-hop, ne foras Berlino …
HENRIKO: Haku, strangolu, piku …
ELINJO: (ŝtopante mane la buŝon al Henriko) Tion ne … Ni ne hakas.
KOLHAAS: Ni ne glavas.
ELINJO: Estas la fabelo de onklo Nagelschmidt. Li nur ne havas ĉevalon por tio …
NAGELSCHMIDT: Ne. Sed mi havos. (Ekiras.)
ELINJO: Restu ankoraŭ, Karolo! Tagmanĝu kun ni!
NAGELSCHMIDT: El tio ree rezultos disputo. De Maria mi jam ricevis mian porcion. (Ridas.)
ELINJO: Pro la dimanĉo mi ne permesas disputon. Vi ambaŭ silentos.
KOLHAAS: Mi promesas …
NAGELSCHMIDT: Ankaŭ mi.
KOLHAAS: Jen kion mi portis al vi, Elinjo.
(Pendigas ujeton kun arĝenta ĉeno ĉirkaŭ la kolon de Elinjo.)
ELINJO: Amuleto! Arĝenta amuleto! Mi dankas. Kiel ĝi malfermiĝas? En ĝi loĝas fortuno. Mi ne povas malfermi ĝin.
KOLHAAS: Atendu, mi montros … Sed divenu, kio enestas!
ELINJO: Ĉu ne fortuno!
KOLHAAS: Ankaŭ. Sed por la okuloj …
ELINJO: Por la okuloj … kio enestas?
KOLHAAS: Armeo. Mia armeo.
NAGELSCHMIDT: Ĉu armita?
KOLHAAS: Anĝela. (Malfermas, rigardas ĝin.) Mia unupersona anĝela armeo.
NAGELSCHMIDT: Nu, per ĝi ne multe ni akiros.
KOLHAAS: Nur per ĝi ni multe akiros. (mediteme) Post Dio sole per ĝi. (Turnas la ujeton al Elinjo.)
(Elinjo rigardas ĝin senvorte, dume aŭdiĝas la voĉo de Maria el la kuirejo.)
MARIA: Nagelschmidt, rajdsoldulo!
(Nagelschmidt elpaŝas kolerimpulse, post li la infano scivole.)
ELINJO: (post longa silento) Kiu pentris min tiel bela?
KOLHAAS: Majstro el Dresdeno. Ĉu ĝi plaĉas?
ELINJO: Bela, pli bela ol mi.
KOLHAAS: Nur pala reprodukto de la vera.
ELINJO: Kiel li faris ĝin? Neniam li vidis min.
KOLHAAS: Ĉu ne sufiĉas, se vidas vin mi?
ELINJO: Al mi certe. Al la majstro malmulte.
KOLHAAS: Mi diktis al li viajn trajtojn. Diktis sub plumon … pli ĝuste sub penikon.
ELINJO: Ne ruzumu! Blonda, dudeksesjara. Ĝeneralaĵoj.
KOLHAAS: Ho, ne tion mi diris, Mi diris: Elinjo … ŝiaj okuloj estas kolomboj, malantaŭ ŝia vualo …
ELINJO: Mi eĉ ne portas vualon …
KOLHAAS: Ŝiaj okuloj estas kiel kolomboj ĉe la akvofluoj …
ELINJO: Tuta nesto da kolomboj.
KOLHAAS: Ankaŭ aliformaj, mi diris. Ŝiaj okuloj estas kiel la lagetoj en Ĥeŝbon, ĉe la multpopola pordego. Ŝiaj haroj estas kiel aro da kaprinoj, deirantaj sur la deklivo de la monto Gilead.
Ŝiaj dentoj estas aro da ŝafinoj, kiuj elvenas al la lavejo; ĉiuj estas en paroj, kaj ne mankas eĉ unu el ili. Kaj la kapo, la formo de ŝia kapo estas simila al Karmel, ŝia vizaĝo aspektas kiel la matenruĝo, estas bela kiel la luno, hela kiel la suno, ĝi nur ne afliktiĝu: tiam ja estas terura kiel batalantaj taĉmentoj … (Ili ridas.)
ELINJO: (kun ludata koketemo) Kaj plu? Ŝia kolo, ŝiaj ŝultroj, ŝia staturo?
KOLHAAS: Poste mi tiel parolis: Kiel belaj estas ŝiaj paŝoj en sandaloj, ho filino de princo! La svingado de viaj femuroj estas kiel ĉenringoj …
ELINJO: Ĉu tiuj de la majstro aŭ de Ŝulamit?
KOLHAAS: Viaj du mamoj estas kiel du cervidoj, ĝemeloj de gazelino … kaj via staturo similas la palmotrunkon …
ELINJO: Vi multe transsaltis kaj ion vi ellasis …
KOLHAAS: Kaj via palato kiel vino bongusta, kiu englitiĝas ĉarmege kaj glate, kiu paroligas la lipojn de la dormantoj …
ELINJO: Pro la ellasoj reĝo Salomono nun prirespondigus vin …
KOLHAAS: Viaj lipoj estas kiel ruĝa fadeno kaj via elparolado estas bela kiel peco de granato …
ELINJO: Vi denove saltis … Via umbiliko …
KOLHAAS: Via umbiliko estas kiel ronda pokalo … via ventro estas kiel amaso da tritiko ĉirkaŭita de rozoj …
ELINJO: Atentu, la daŭrigo konvenas prefere al vi: via nazo estas kiel la turo de Lebanon rigardanta Damaskon … Jen kion mi diros, se iufoje mi mendos bildon pri vi. Mia amato estas blanka kaj ruĝa, distinginda inter dekmiloj.
KOLHAAS: Lia kapo …
ELINJO: … estas kiel elektita, multekosta, pura oro, liaj haroj estas buklitaj, nigraj kiel korvo … liaj vangoj estas kiel bedoj de aromaĵoj kreskigantaj bonodorajn plantojn … Kaj kiel plu?
KOLHAAS: Nin ambaŭ trafas: Konservu min kiel sigelon en via koro, kiel sigelon sur via brako; ĉar la amo estas forta kiel la morto, la ĵaluzo estas nefleksebla kiel Ŝeol, ĝiaj brulaĵoj estas Brulaĵoj de fajro, la flamo de la Eternulo …
ELINJO: Forkuru, ho mia amato kaj similiĝu al gazelo aŭ al cervo sur la montoj de aromaĵoj … forkuru, mia Mikelo kaj rigardu, kio okazis al Nagelschmidt.
(Ili longe ridas. Kolhaas liberigas sin el ŝia brakumo kaj estas elironta. En ĉi tiu momento komenci ĝas ekstere senindulga frapbruado, laŭta intervoĉado. Oni frapas sur pordo kaj fenestro. Unue Maria enkuras terurite kun la infano, poste Nagelschmidt kun ia fusilo.)
MARIA: Ho Dio! La tribunalaj servistoj.
HENRIKO: Paĉjo, la tribunalaj servistoj. Batu, haku ilin …
KOLHAAS: Ni ne batas, ni ne hakas. Maria, elkonduku la infanon!
MARIA: Venu, anĝeleto! Venu, nu preĝu!
ELINJO: Malfermu! Oni enrompos la pordon.
NAGELSCHMIDT: Enrompos mi ilian porkomuzelon …
KOLHAAS: Kion ili povas celi? (Malfermas la pordon.)
NAGELSCHMIDT: (Kaptas ĉebruste la doganiston, malantaŭ kiu staras du armitaj solduloj.) Kiel vi aŭdacas …
En domon de honestulo, kiel vi aŭdacas tiel enrompi, vi latrono!
DOGANISTO: Barono Venceslao de Tronka … Formetu la manon de sur mi …
KOLHAAS: Nagelschmidt!
ELINJO: Karolo!
DOGANISTO: Mi estas komisiito de barono Venceslao de Tronka. Formetu la manon!
NAGELSCHMIDT: Kune kun via vangosako, vi hamstrovizaĝa!
DOGANISTO: La soldato pafos …
KOLHAAS: Nagelschmidt!
ELINJO: Karolo, kvietiĝu!
KOLHAAS: La komisiita moŝto bonvolu enveni.
DOGANISTO: Ĉu vi aŭdas, kio estas respekta tono?
NAGELSCHMIDT: Kaj la frapego sur la pordo?
DOGANISTO: Ĉu mi estus hamstrovizaĝa?
NAGELSCHMIDT: Plej certe.
DOGANISTO: Sed vi aspektas tia Münzer-vizaĝa, kio ne tre modas … Münzer-muzelo … Dözsa-muzelo …
NAGELSCHMIDT: Lasu la mortintojn, vi vermo!
DOGANISTO: … tia kostumo ne rekomendindas.
NAGELSCHMIDT: Dankon por la takso. De soriko …
KOLHAAS: Nagelschmidt! …
NAGELSCHMIDT: Mi finis. Bela afero flanke de putoro.
DOGANISTO: Ĉu mi havas la honoron renkonti sinjoron Kolhaas?
KOLHAAS: Mi staras je via dispono.
DOGANISTO: Kiel mi diris al ĉi tiu … (Montras fingre al Nagelschmidt.) mi estas la nova doganisto de lia barona moŝto Venceslao de Tronka. Pardonu pro la malpacienco!
KOLHAAS: Certe vi havis kaŭzon por ĝi.
DOGANISTO: Mia komisio urĝas.
KOLHAAS: Kaj kio ĝi estus?
DOGANISTO: La pasletero.
KOLHAAS: Kia pasletero?
NAGELSCHMIDT: Kiu jukas ĝuste en mia manoplato.
DOGANISTO: Sinjoro Kolhaas, mi petas vin. Se lin senĉese jukas la mano, mi ne povas paroli.
NAGELSCHMIDT: Ne nur la mano: ankaŭ la piedo jukas.
DOGANISTO: Jen vidu …
KOLHAAS: La sinjoro doganisto havas komision, ni lasu lin plenumi ĝin! Do, kia pasletero?
DOGANISTO: Rilata al ĉevaloj … Certa servisto Herse de via moŝto troviĝas tie.
KOLHAAS: Kie tie?
DOGANISTO: En la kastelo de Tronka. Retenita. Li estis veninta kun du nigraj ĉevaloj el Lejpcigo. Ĉevaloj kun sonoriletoj.
KOLHAAS: Ĝuste.
DOGANISTO: Li ne havas pasleteron.
KOLHAAS: Kiu ĝin postulas?
DOGANISTO: Lia barona moŝto Venceslao. Antaŭ nelonge li ricevis ĉi tiun privilegion.
(Dume Elinjo elserĉas paperojn el kesteto, transdonas ilin al Kolhaas.)
KOLHAAS: Pri tio jam temis ankaŭ pasintmonate. La notariejo de Dresdeno deklaris: laŭ niaj leĝoj la kastelmastro de Tronkenburg rajtas postuli pasleteron de neniu persono honeste komercanta.
DOGANISTO: Tio vere ĝustas.
KOLHAAS: Do?
DOGANISTO: Laŭ mia eksterofica konvinkiĝo mi mem diras: li ne rajtas postuli ion tian. Ankaŭ mia patro estas ĉevalkomercisto.
NAGELSCHMIDT: Ankaŭ lia patro. Ke lian patrinon …
DOGANISTO: Bedaŭrinde mi enoficas. Ankaŭ mia opinio laŭoficas. Se mankas pasletero: ambaŭ nigraj ĉevaloj restos transbariere, konfiskitaj.
ELINJO: Kontraŭjure. Vi ne rajtas fari tion.
KOLHAAS: Trankviliĝu, kara! La sinjoro doganisto ne kulpas prie …
DOGANISTO: Bedaŭrinde.
NAGELSCHMIDT: Bedaŭrinde. Li eĉ bedaŭras vin. Pro nura bedaŭro li enrompas la pordon. El ofica konvinki ĝo. Ke la Dio de la larmanta ekzekutisto!
Dio mia, kiam vi pendumos la larmantajn ekzekutistojn?! Honestajn ekzekutistojn sendu al ni, Sinjoro …
KOLHAAS: Ne malbonuzu la nomon de la Eternulo, via Dio!
NAGELSCHMIDT: Tiam benu min, Sinjoro, per la trankvilo de Kolhaas!
DOGANISTO: Ĉu vi bonvolas vidi, kiel ventkapa li estas?
Mi petas la pasleteron, via moŝto, aŭ la elaĉeton, kontante kvindek groŝojn. Alie la ĉevaloj restos retenitaj. Tiuj belegaj ĉevaloj.
KOLHAAS: Sed tion mi ja ne lasos …
NAGELSCHMIDT: Finfine!
ELINJO: Jen la mono. Lasu iri tiun malfeliĉan serviston!
Ekde semajno li jam survojas.
DOGANISTO: Estas tubero en la afero, sinjorino: ankaŭ la servisto estas ja tiel Münzer-pasia. Pugne li ĵetis sin sur la armitan gardiston.
ELINJO: Ĉu oni ne traktis lin krude?
KOLHAAS: Rapidu, sinjoro, kun via mono! Liberigu la malfeliĉan Herse! Ĉi tiujn dudek groŝojn transdonu al li, li jam certe konsumis la vojprovizon.
Li konduku la ĉevalojn unue ĉi tien. Mi volas vidi ilin.
DOGANISTO: Mi diros, sinjoro. Dio restu kun ĉi tiu domo!
NAGELSCHMIDT: Nu jes. Li ja kuniras viaspecajn.
DOGANISTO: Ĉu vi bonvolas vidi? Li rekomencas.
KOLHAAS: Dio vin benu!
NAGELSCHMIDT: Kio? Mia botopinto! La pugaĉon de la mizerulo!
Kie lia ofica konvinko sidas.
DOGANISTO: (lerte elsaltinte tra la pordo antaŭ la piedfrapo)
Ĝis repiedbato! (For)
NAGELSCHMIDT: Talpogrilo! Vidu, kure li reakiras sian kuraĝon.
ELINJO: Kvietiĝu, Karolo! Hodiaŭ nenio fareblas pere de kuraĝo. (Eniras la kuirejon.)
KOLHAAS: (post longa silento) Prave. Nenio fareblas pere de kuraĝo …
NAGELSCHMIDT: Kuŝas en la naturo de la kuraĝo, ke ĝi ĉiam trovas frapindan doganistan vangon. Kien ajn oni turnas sin: nuraj frapjukaj, malamuzaj muzeloj alrikanas. Kaj ĉiuj, sen escepto kantas pri leĝoj.
KOLHAAS: Tiuj kantas pri leĝoj: ni validigas ilin. En viaj sangonebulaj rigardoj ĝuste niaj rajtoj turni ĝas kontraŭ ni.
NAGELSCHMIDT: Ĉu niaj rajtoj?
KOLHAAS: Niaj rajtoj! Ĉu la Dresdena ĉefnotario suĉis siajn vortojn el la fingro? La princo elektisto, vi bone scias: estas partiano de la leĝa ordo. Vi ne scias, ĉar …
NAGELSCHMIDT: … Ĉar per unu mano li donas leĝon kaj per la alia piedo li distretas ĝin. Piedfrapas ĝin en ĉiu tago, en ĉiu horo kaj en ĉiu minuto.
Tiu fama leĝdona mano egalas al: servista mano. Servas al imperiestraj interesoj kaj frapantaj piedoj. Latronoj de Tronka.
KOLHAAS: Venceslao de Tronka eĉ image ne egalas registaron, nek imperian asembleon. La princo elektisto volas rekvietiĝon …
NAGELSCHMIDT: Rekvietiĝon!
KOLHAAS: Finiĝu tiuj multaj arbarbruloj. Ankaŭ Münzer devus tiutempe konsciiĝi pri tio. Li elbatalis por si kvindekmil pendumilojn. La animo de via propra frato sidas en la ĉielo. Kiun li elaĉetis per tio?
NAGELSCHMIDT: Sin mem.
KOLHAAS: Kristo elaĉetis nin ĉiujn.
NAGELSCHMIDT: Ne egalmezure.
KOLHAAS: Vi kriadis ”egaleco”. Oni egaligis vian domon kun la tersurfaco. Nun vi volus kompreneble: ĉiuj kunhavu vian ofendon. Vi estas egoisto, Karolo, la homoj jam senspiriĝis en la religiaj disputoj, ribeloj kaj sepultado de mortintoj. Ili volas vivi: labori, eduki infanojn, viziti foirojn; post tiom da tumultoj repreni spiron, anstataŭ armilojn, forĝi dompordojn … fenestrokradojn. Trasidi almenaŭ unu Kristnaskon pace. Vidu, apenaŭ ni reformis nian kredon, jam novaj reformatoroj leviĝas, libertinoj kaj rebaptistoj, kia paco do kreskos el tio?
NAGELSCHMIDT: Ne supozu, ke mi venis por enkonduki pacon sur la teron; mi venis por enkonduki ne pacon, sed glavon …
KOLHAAS: Jes. Diris Kristo. Sed Nagelschmidt ne konfuzu sin kun la filo de Dio. Remetu vian glavon; ĉar ĉiuj, kiuj glavon prenas, per glavo pereos. Ankaŭ tion diris Li. Ĉu mi povas peti ion de vi? Domaĝu, se eblas, la bonan famon de mia domo! Vi frapas la flankon al tribunala servisto; nature, vi fuĝas al mi. Ne miskomprenu min: venu kiel en propran hejmon. Sed ĉiu tribunala servisto frapita surbuŝe rakontas al sia estro: la amiko de Mikelo Kolhaas faris tion. Vin oni persekutas kaj al mi kaj miaj ĉevaloj venĝos sin. Lastan fojon iu bruligis la orelojn de la stelfrunta beja ĉevalo. Vi ĉikanis baronon Günther, kaj ĉi tiu amikas kun Venceslao.
NAGELSCHMIDT: Sekve pro mi vi pagis ankaŭ la pasmonon …
KOLHAAS: Mi ne povas scii …
NAGELSCHMIDT: Tiukaze mi repagos la punon. Jen kvindek groŝoj.
KOLHAAS: Mi ne volis ofendi vin.
NAGELSCHMIDT: Mi ne volis damaĝi vin.
KOLHAAS: Karolo, mi petas vin per Dio: ne mistordu la sencon de miaj vortoj. Mi levis la voĉon en intereso de ni ambaŭ, por la trankvilo de Elinjo kaj mia filo. Kial vi vundas min per tio, ke mi viasupoze domaĝas kvindek mizerajn groŝojn?
NAGELSCHMIDT: Vi timas perdi vian kvindekgroŝan trankvilon.
KOLHAAS: Ĉu por tiom vi taksas miajn principojn?
NAGELSCHMIDT: Por tiom taksis tiuj el Tronka …
KOLHAAS: (eksplode) Sufiĉas! Nun jam sufiĉu, Karolo!
Se ne aliloke: en nia interrilato ĉesigu la leĝorompon! Ĉesigu la leĝotreton!
NAGELSCHMIDT: (ride) Ĉu mi?! Nagelschmidt, la leĝorompulo, la leĝotretulo!
KOLHAAS: Estas mia laŭleĝa rajto, ke vi ne ofendu min en mia honoro! De Dio ricevita rajto mia estas ŝirmi eĉ kontraŭ vi la trankvilon de mia familio. Ĉu vi konsideras min solulo? Ĉu vi pensas: mortintoj vivas ĉi tie kun mi? Fantomoj?
NAGELSCHMIDT: Dio! Vi revenigis lian voĉon!
KOLHAAS: Vi povas havi cent vivojn, riski ĉiujn cent en ĉiuj minutoj; sed konsciigu al vi, Elinjo kaj tiu senkulpa infano havas nur unusolan vivon; antaŭ Dio mi ŝuldas respondecon por ili. Aŭ la Di-Sinjoro konfidis ilin al vi?
NAGELSCHMIDT: Ĉefanĝela alvoko!
KOLHAAS: Se tio estas por vi kvindekgroŝa honoro …
NAGELSCHMIDT: Mi diris: trankvilo.
KOLHAAS: Indiferente! Se kvindekgroŝa: estu do tia. Kaj kiomas la via? La sorton de kiom da animoj vi portadas? Katenojn surmetitajn de kiom da kreitoj perdutaj sen vi? Ĉiutage vi povos riski vian haŭton; vi estas libera — en la senrespondeco.
En la kurado kontraŭmuren!
NAGELSCHMIDT: Kaj ankoraŭ en kio?
KOLHAAS: En lasi vin buĉi! Lasi vin suprentiri sur pendumilo!
Lasi vin radumi! Sed nur vin mem!
Ne ludu je la vivo de aliuloj! Tiu bandito nomis vin Münzer-vizaĝa. Münzer-pasia vi estas, jen la tubero en la afero. Per nura pasio nenio akireblas.
NAGELSCHMIDT: Nek per preĝo!
KOLHAAS: Ne per preĝo. Nek per via venĝsoifo. Haku, piku, tranĉu! Tiel vi gurdas al aliuloj, ja eĉ al mia filo! Al sensciulo! Haku, piku! Ja tiel via Münzer: ni lasu kuri la popolon al sia certo — sia perdo: al paradizo de senrespondecaj promesoj. Ĉar ĝi malestimas, ĉu ne, la kvindekgroŝan trankvilon. Ĉar ĝi preferas, ĉu ne, esti palisumata kaj ke la superforto sternu ĝiajn intestojn sur bariloj! La superforto, Nagelschmidt!
La subtaksita kontraŭulo kaj la stulteco. Ne tuŝu vian malamikon, dum vi ne certas, ke vi povas senkapigi lin! De-kiama estas ĉi tiu averto? Al kiuj ĝi parolas, se ne al stultuloj, aventuristoj, falintaj en militaj sciencoj kaj aritmetiko: doganistoj de la facilkredemo.
NAGELSCHMIDT: Tiel mi amas vin! Pli laŭte per tiu voĉo!
KOLHAAS: Ne moku! Dekmiloj da orfoj kaj vidvinoj priploras la falintan facilkredemon. Notu al vi, Nagelschmidt: kiu incitas ribelon kaj ne venkigas ĝin: estas masakrulo.
NAGELSCHMIDT: (ĉi-foje ankaŭ li ekster si) Vi mensogas! (Elinjo enpaŝas.)
KOLHAAS: Ĉu mi mensogas? Al tio ĉi mi povas respondi nur per glavo … for de ĉi tie! For el mia domo!
ELINJO: Mikelo! Kio okazas? Karolo, per amo de Dio …
NAGELSCHMIDT: Promenas lia menso.
ELINJO: Ĉu neniam finiĝos ĉi tiu disputo! Kion vi atendas de la barono de Tronka, se tiel aĉe vi mordas unu la alian? Mikelo, kara, reprudenti ĝu! Tiel sangoŝaŭma neniam mi vidis vin. Glason da akvo … Sedativon … (For)
NAGELSCHMIDT: Pardonu min, Mikelo.
KOLHAAS: Vi bone scias, Karolo, Münzer mi kritikas, sed ne akuzas. Kvankam ploras mia koro. Vi ja mem povis vidi vojaĝante al Lejpcigo kaj eĉ pli preter Frankenhausen la larmokulajn postrestintojn de murditaj kamparanoj.
Onidire, sur la batalkampo eĉ nun amase vagadas virinoj, infanoj …
(Elinjo envenas kun glaso da akvo, metas ĝin senvorte antaŭ Kolhaas.)
KOLHAAS: … plorante kolektas bagatelajn memoraĵojn de la falintoj … Bone vi scias, ja ankaŭ via frato ĉeestis. Ĉu vi ankoraŭ memoras la raporton de Melanchton? Kaj la malfeliĉuloj nur restis starantaj kaj kantadis. Ni petas vin, ho Sankta Spirito! Kvazaŭ freneziĝintaj, ili nek defendis sin, nek forkuris. La princaj taĉmentoj forhakis sesmil el okmil. Münzer certigadis al ili: ne timu, Li ŝirmkaptos ja ĉiujn kuglojn, Dio ja tiel promesis. Kvankam Dio promesis al neniu ion tian.
NAGELSCHMIDT: (Nur geste indikas, ke Melanchton diris ne la veron, poste) Kaj kio farendas ĉi-kaze?
KOLHAAS: Restas la vojo de la leĝo, la Sankteco de la Leĝo. Ni tenu nin al la proklamitaj leĝoj: ankaŭ tio sufiĉas kiel delikto.
(Bojado defore, poste sonorileta sono: laŭritme de tirpaŝoj sonas du sonoriletoj. Kolhaas kaj Elinjo rapidas alfenestre. Ŝultrofale Nagelschmidt restas sidanta.)
ELINJO: Herse! Li alvenis …
KOLHAAS: Kun miaj ebonaj selĉevaloj pakitaj en vato.
Ni rigardos la ĉevalojn, Karolo, ĉu?
ELINJO: Maria! Jen via filo, Maria!
(Herse enpaŝas, duone mortbatita, kun la sonoriletoj de la ĉevaloj enmane.)
ELINJO: Sankta ĉielo! Maria!
MARIA: (enkuras eksplode) Herse! Kio al vi, filo mia?
Ĉu vi mutiĝis? Mutiĝis aŭ ebriiĝis?
NAGELSCHMIDT: Ambaŭ …
ELINJO: Plena de koto! Plena de sangobluoj.
KOLHAAS: La ĉevaloj, kie ili restas? Kie vi lasis la ĉevalojn?
MARIA: Kvazaŭ el inter porkoj leviĝinta … parolu, kio okazis al vi? Ĉu mi demetu al vi la jakon … Sidiĝu, malfeliĉa. Li ŝanceliĝas … Bonvolu ne koleri lin, via moŝto. Vi bonvolas lin koni … Li ne kutimas fari ion tian … Herse …
Filo Herse!
KOLHAAS: Kie restas la ĉevaloj? Mi konfidis al vi la ĉevalojn.
Kial vi deprenis la sonoriletojn?
ELINJO: Trinku iom da teo, mia filo!
MARIA: Peston, ne teon. Kial vi ne respondas al lia moŝto? Kie oni drinkigis vin, Dia plago? Via moŝto bonvolu ne koleri lin. Vi bonvolas scii, meminiciate li neniam drinkas. (Frotas la kapon al Herse.) Lia kapo plenas de lezoj, sinjorina moŝto. De kie tiom da lezoj sur via kapo, he, filo? De drinkaĵo ne eblas. Diru, ĉu vi falis el la selo?
KOLHAAS: Elrigardu, Karolo, ĉu la ĉevaloj ne staras en la korto?
NAGELSCHMIDT: Se ili ne glitis tra lia gorĝo, ili troviĝas ie.
(For)
ELINJO: Ni kuŝigu lin! Humidan kompreson sur lin, Maria.
MARIA: Nu venu, fileto. Tian honton sur nia senkulpa kapo …
KOLHAAS: Kie vi lasis la ĉevalojn, Herse?
MARIA: Morgaŭ li diros, via moŝto. Li fariĝis tre vortŝpara. Ĉu vi ne mutiĝis? La ĉevalojn! Kio okazis? Respondu al lia moŝto!
HERSE: Mi … trabatita.
MARIA: Trabatita. Vi ne mutiĝis. Vi nur lasas pendi la kapon. (Frapetas al li la vangojn, poste ekkolere vangofrapas lin.) Rekonsciiĝu! Sankta Maria en la ĉielo! Via moŝto … Sinjorina moŝto … Bonvolu alrigardi! Sango fluas el lia buŝo … El liaj pulmoj … Filo amata!
KOLHAAS: Mi vokas la kuraciston. Elinjo … prizorgu … li kuŝu senmova …
MARIA: Filo Herse … Filo amata …
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2023 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.