La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


ESPRIMO DE SENTOJ EN ESPERANTO

Aŭtoro: Edmond Privat

©2026 Geo

La Enhavo

ĈAPITRO VI

Logiko kaj sento

Esprimo de ”nuancoj”. Logikaj distingoj. Sentaj
distingoj. Sama listo de rimedoj. Insisto. Ĉu. Vera kaj
falsa demando. Ne. Mallogika uzo de la neo kaj
malo. Ironio. Kontrolo de la kompreno. Telefona
stilo. Bildoj. Propraj kaj internaciaj. Du roloj de
sufiksoj. Komparo de la rimedoj en Esperanto kaj
aliaj lingvoj.

En antaŭa ĉapitro ni donis liston de diversaj rimedoj uzataj (plej ofte senkonscie) por esprimi sentojn. Nu, tiuj samaj rimedoj povus esti ankaŭ uzataj por esprimi logikan ideon.

Fakte ĉiu ajn lingva rimedo povas servi al unu aŭ la alia kaj plej ofte al ambaŭ samtempe. Estas afero de grado.

Ni reprenu la kvar aŭ kvin notitajn rimedklasojn, unue la nerektajn:

1-e: Sona plilaŭtigo de iu aŭ alia frazero.

Jen senkolora frazo: ”Li venis je la oka”. Diru nun kun forta akcento: ”Je la oka li venis(ne je la naŭa). Tiu plilaŭtigo certe montras logikan distingon kaj insiston pri akurata fakto. Se vi diras nun ”Je la oka? Vi frenezas. Mi bezonas ripozi dimanĉon matene.” Tiam vi sentas evidente kaj aŭdeble indignon, ke oni kuraĝas proponi al vi tiel frumatenan inviton aŭ ordonon.

Tie estas ne nur plilaŭtigo, sed vere alitonigo, kiu transformas la frazon kvazaŭ en demandon, duone indignan, duone mokan.

En simpla ordono kiel ”Venu je la oka, ne je la naŭa” diferenco en la tono aŭdigus, ĉu temas nur pri logika aŭ krome pri avertriproĉa insisto.

2-e: Ŝanĝo en la ordo de la frazo.

Se vi diras ”Vi aĉetu tian skatolon, ne alispecan”, la plilaŭtigo jam efikas. Tamen, same kiel en la ĉi supra ekzemplo, ia ŝanĝo de la ordo en la frazo ankoraŭ pli impresas: ”Tian skatolon vi aĉetu, ne alispecan”. Tie temas certe pri teknika ordono, do insisto kun senco ĉefe logika. Sed se vi, reveninte, aŭdas la komisianton ekkrii ”Tian skatolon vi kuraĝis aĉeti!”, tiam certe vi tuj komprenas lian senton pri miro kaj malkontenteco, esprimitan per la frazaranĝo kaj plilaŭtigo samtempe.

Sub tiu ĉi sama kategorio rimarku la uzon de demanda aŭ nea formoj. La logika uzo de ĉu estas ja la demanda, kiel en la tipa ”Ĉu vi venos aŭ ne?”, sed en ”Ĉu vi povis tiel agi?” la logiko jam preskaŭ malaperis kaj la sento regas. Temas ne pri demando, ĉar oni ĵus konstatis, ke vi agis tiel kaj do ja povis agi tiel, sed la demanda ordo tie montras miron, surprizon, eble ĉagrenon. Tamen en Esperanto la vorto ĉu estas tiel forte logika en la uzado, ke ĝenerale tiuj falsaj demandoj kun senta esprimeco konsistas pli ofte en ordoŝanĝo en la frazo sen ĉu.

Vidu ekzemple: ”Eliri nokte sen lumo? Koran dankon, mi preteras atendi hejme.

Mallogika uzo de la neo kun senta forto estas konata en ironio aŭ en plendo. Malriĉaj laboristoj okupataj je iu riparo en palaco de milionulo babilas inter si laborante, dum la mastrino ankoraŭ dormas aŭ legas en lito supre: ”La malfeliĉulino neniam havas libertempon, ne havas por manĝi, nek por trinki, nenion en la kelo, nenion en la banko, …!

Rimarkinde tia uzo ne tre ofte okazas en Esperanto, dum ĝi estas oftaĵo en multaj lingvoj. Kial? Ĉar ironio estas unu el la malplej internaciaj aferoj. Ŝerco, kiu ridigas en unu lando, tute ne efikas en alia pro malsimileco de kutimoj. Tiam la ĉion reganta sankcio de la kompreno aŭ nekompreno malkura ĝigas kaj maloftigas en internacia lingvo tro riskajn aŭ malprudentajn esprimojn sur tiu kampo. Atentinda fenomeno.

3-e: Forigo aŭ ripeto de vortoj.

Ni prenu la unuan disponeblan rimedon, la forigon de vortoj:

Skatolon? Ne. Keston prefere!” Jen kvazaŭ telefona interparolo.

Ĉiuj verboj, pronomoj k.t.p. mankas. Tie la forigo de vortoj antaŭ ĉio helpas logikon. La celo estas precizigo teknika.

Sed aŭdu alian telefonan interparolon: ”Min, prezidanto? Neniam!” Tie la forigo de vortoj havas akre sentan signifon kaj vi tuj komprenas kun kia malplezuro la parolanto sin defendas kontraŭ nedezirata elekto.

Nun revenu al la rektaj rimedoj, elĉerpeblaj el la vortoj mem:

4-e: Elekto inter ekzistantaj vortoj.

Elektu ekzemple la vortojn paroli kaj bleki. Jen tute logika uzo de ĝi: ”Homoj parolas, bestoj blekas.” Tio estas scienca konstato.

Se vi nun ekkrias en diskuto: ”Neeble interparoli! Vi nur blekas kaj insultas!” Tiam certe la elekto de la vorto blekas havas malpli logikan intencon oI nereteneblan sentan signifon. Sub tiu ĉi kategorio vi povas ekzameni ĉiujn bildojn uzatajn en la lingvo. Ju pli nelogikaj, eĉ mallogikaj ili ŝajnas, des pli forta estas la sento esprimata.

Por kompreni, kial vi ĵus povis nomi elefanto vian ĉarman delikatan filineton, necesas ekscii, ke ŝi renversis tason da teo kaj marŝis sur vian plej belan silkan robon! Tiam oni ekkompatas vian senton, forte esprimitan.

Esperanto elĉerpas siajn bildojn el tri ĉefaj fontoj: proprajkomunaj, propraj-personaj kaj eksteraj-tradukitaj. Tiu ĉi lasta klaso ekzistas en ĉiuj lingvoj, kiuj konstante pruntas unu al alia, ĉar la homoj havas ĉie similajn emojn. Do en Esperanto, kiel en plej multaj aliaj lingvoj, oni diras ”forta kiel leono”, nomas malican knabon ”diableto” aŭ priskribas malbonan junulon kiel ”sentaŭgulon”. Tiu ĉi lasta vorto estas internacia kopiaĵo tipa kun laŭvortaj egalaĵoj en preskaŭ ĉiuj lingvoj (france: propre à rien aŭ vaurien, angle good for nothing k.t.p.).

Sed ĉiu Esperantoparolanto kreas proprajn bildojn laŭbezone aŭ ripetas tiujn aŭditajn de ceteraj homoj, do la lingvo posedas jam sian apartan materialon tiurilate kaj riĉigas ĝin per uzado. Cetere kategorioj estas tie neniel solidaj. Ĉu la uzo de ”bleki”, ĉi supre notita, estas propra aŭ kopiita? Ĉiukaze ĝi respondas al nepra senta bezono, kaj la uzantoj, kiuj ĝin ripetas en simila okazo, plej ofte ne pensas al sia propra gepatra lingvo.

5-e: Kreo aŭ modifo de vortoj.

Sub tiu kategorio de rimedoj envenas la riĉa produktado per vortkombinoj kaj ĉefe per prefiksoj kaj sufiksoj. Ilian uzon por logikaj celoj instruas ĉiu gramatiko. Se vin informas kompetentuloj, ke ”la fosistoj malkovris romanan vazegon malfacile transporteblan”, vi ja ne aŭdus el la uzitaj sufiksoj ion alian ol pure logikan, sed se vi priskribas iun kiel ”Azenego! Neaŭskultebla ulo!” vi certe montros nek admiran, nek ŝatan senton al tiu malplaĉanto kaj oni povos konstati, ke vi uzis la sufiksojn malpli logike ol subjektive.

Nu, se vi komparas diversajn naciajn lingvojn kun Esperanto rilate al tiuj kvinspecaj disponeblaj esprim-rimedoj, vi povos iel mezuri ilian relativan riĉecon en viveco kaj trafeco.

Rigardu la nerektajn rimedojn denove:

Sub paragrafo unua (plilaŭtigo sona) la kapablecoj estas pli-malpli egalaj. Oni disponas tiun eblecon sufiĉe abunde.

Sub klaso dua (aliordigo en la frazo) Esperanto havas ian avantaĝon pro sia granda libereco tiurilate. Ĉar en ĝi la ordo de vortoj ne havas fiksan logikan rolon, tiu rimedo disponiĝas libere por insistaj celoj aŭ sentesprimaj bezonoj.

Ĉe la tria rimedspeco (ripeto, forigo) la kapablecoj estas denove pli malpli egalaj kaj tiun rimedon konas ŝajne ĉiuj lingvoj.

Nun atentu ree pri la rektaj rimedoj:

La kvaran (elekton inter sinonimoj) la malnovaj lingvoj posedas pli riĉe ol Esperanto havante pli vastan kvanton de radikvortoj en sia disponebla materialo.

Male sub paragrafo kvina (kreo kaj modifo de vortoj) Esperanto disponas preskaŭ senliman fonton kaj vivran riĉecon ĉiam malfermitan, kiu mankas al fiksitaj lingvoj.

Tio ĉi estas ĝia eco plej tipa kaj meritas apartan ĉapitron.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.