|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() ESPRIMO DE SENTOJ EN ESPERANTOAŭtoro: Edmond Privat |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
|
La Edukada Servo |
Tiu ĉi verketo ne estas lernolibro. Ĝi ne celas doni konsilon aŭ regulojn. Ĝi estas nur observa rigardo al la lingvo Esperanto en ĝia nuna viva stato. La unuaj kvar ĉapitroj priskribas la parolan materialon kompare kun tiu de aliaj lingvoj. La sekvantaj ĉapitroj montras, kiamaniere fleksiĝas tiu materialo sub la vigla ludo de la homaj sentoj, kiuj neeviteble postulas kaj trovas kontentigon de siaj esprimbezonoj. Kompreneble ĉi tiu studo tute ne estas kompleta, kaj fakte ĝi prezentas nur ĝeneralan ekvidon super vasta esplorinda kampo. Teknikajn esprimojn de lingvoscienco mi kiom eble evitis intence, por faciligi la legadon al ĝenerala publiko.
Al Profesoro Charles Bally, la konata lingvisto kaj fondinto de la stilistika scienco, mi enskribas ĉi tie mian memoran dankon pro lia decida voĉo en la kreo de la katedro, kiu ebligas tiun kurson, kaj pro la intereso, kiun li vekis al tiaj studoj pri lingvo kaj vivo.
Al Profesoro Collinson, kiu bonvolis afable tralegi la presprovaĵon, mi ankaŭ esprimas sinceran dankon kaj bondeziron por la nova katedro pri Esperanto ĉe la Universitato en Liverpulo.
Ĝenevo, Junio 1930
Edmond Privat
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.