La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


ESPRIMO DE SENTOJ EN ESPERANTO

Aŭtoro: Edmond Privat

©2026 Geo

La Enhavo

ĈAPITRO I

Studo post kutimo

Komparo kun gepatra lingvo. Historia vidpunkto.
Ĝia trouzo. Antaŭjuĝoj. Kiel funkcias lingvo.
Konformiĝo al bezonoj. Stato en difinita periodo.

La gepatran lingvon oni scias antaŭ ol oni studas ĝin en lernejo. Esperanton kaj ceterajn fremdajn lingvojn oni plej of te studas antaŭ ol oni scias ilin. Ĉi tiu verko sin turnas al homoj, kiuj ŝatus agi pri Esperanto simile kiel por gepatra lingvo: studo post kutimo.

Tre interesa fariĝas tia studado, ĉar ekzistas jam bazo por komparo inter almenaŭ du lingvoj inkluzive la gepatra. Ĉiu komparo helpas koni pli bone la eblecojn de ambaŭ kaj samtempe fari al si ekideon pri kelkaj aspektoj de ĝenerala lingvo-scienco.

La historian vidpunkton ni provizore lasos tute flanke. Se ekzemple la leganto estas angla-lingvano, li ja scias, ke la vortradikoj de ambaŭ lingvoj havas ofte la saman historion kaj ĉiam la saman prahistorion, ĉar ambaŭ lingvoj elĉerpis sian materialon el germanaj kaj latinidaj dialektoj devenantaj de antikva hindo-eŭropa fonto. Studante la radikon du aŭ tri en sanskrita, latina aŭ gota lingvoj, oni studas samtempe parton el historio de esperantaj du kaj tri aŭ anglaj two kaj three. Studante la gramatikan sistemon de tiuj antikvaj paroliloj, oni samtempe studas la devenon de la esperanta kaj angla, kiuj bazas sur komuna tradicio. Same la rusa aŭ hispana, franca aŭ germana.

Ni lasu tion. En la nomo de historio estas ofte dirataj rimarkindaj malspritaĵoj en lingva instruado aŭ en senpripensaj juĝoj de homoj. En la nomo de historio, dum tuta generacio, intelektuloj, kiuj neniam aŭdis eĉ unu frazon en Esperanto, asertis, ke ĝi estas ”maŝino senanima” kaj ke ĝia sukceso estus ”grava danĝero por la civilizacio”.

Ĉar la fundamentaj elementoj en Esperanto estis iom orde elektitaj kaj klare kunmetitaj de genia Eŭropano scianta multajn lingvojn, ili supozis, ke la rezultato devas esti barbara fabrikita miksaĵo. Dume la fundamentaj elementoj de ilia lingvo – plej parencaj – estis senorde elektitaj kaj malklare miksitaj de barbaraj homoj, nesciantaj eĉ legi kaj ripetantaj esprimojn aŭditajn de senkulturaj gepatroj aŭ batalintaj malamikoj.

En la nomo de tiu diferenco ili juĝis.

Tio estas aspekto de la historia vidpunkto. Ĝi similas la sintenon de nobelo, kies prapatro estis siatempe ĉefrabisto regiona. Li malŝate rigardas al juna poeto, kies patro modeste vendas legomojn.

Por juĝi la valoron de tiuj du homoj – ambaŭ nepoj de Adamo – ni ne rigardu nur la arkivojn de la vilaĝo, sed antaŭ ĉio ilian nunan konduton, scion kaj utilon al la komunumo.

Ni lasu do la historian disputon pri nobeltitoloj laŭ deveno, aĝo, socia rango k.t.p. kaj rigardu tute simple la koncernajn lingvojn en ilia nuna stato, kvazaŭ ni scius nenion pri ilia deveno … ekzemple kiel azia aŭ afrika junulo lerninta anglan kaj Esperantan lingvojn dum restado en iu haveno.

Ni ekzamenu, kiel funkcias la parolilo, kiel ĝi plenumas sian rolon, kiel ĝi kapablas esprimi niajn pensojn kaj sentojn, kiel ĝi sukcesas ilin komprenigi al la ceteraj homoj. Kiam ni plene konos ĉiujn ekzistantajn rimedojn de la lingvo, tiam ni povos, se ni tion ankoraŭ deziros, amuziĝi je juĝo post komparo kaj ludi je tiu festa disdonado de kvalitaj adjektivoj: riĉa, malriĉa, klara, malklara, anima, senanima k.t.p. Ankaŭ tiam ni povos mem konstati, ĉu la faktoj konfirmas, ĉu malkonfirmas tiun rimarkindan supozon, ke miloj da homoj, kutimantaj uzi riĉajn kaj delikatajn kulturlingvojn en sia nacia vivo, povis por siaj internaciaj rilatoj en kunvenoj, vizitoj, korespondado, verkado, aŭ eĉ foje en dugentaj hejmoj, kontentiĝi je ”senanima maŝino” aŭ ”barbara fabrikaĵo sen ia ajn esprima povo”.

La esprimbezonoj de la homa animo ne ŝanĝiĝas laŭ la ilo uzata. Ili restas konstante samaj kaj kreskas kun la kulturo.

Estis do multe pli racie supozi, ke tiuj bezonoj nepre devigis donitajn rimedojn altiĝi al plena kontentigo de siaj postuloj – sed ni vidu la faktojn mem.

Esperanto prezentas al lingvistoj interesan okazon kontroli plurajn hipotezojn. Eĉ se nur pro tio, ĝi devus ilin allogi kiel observinda fenomeno. Ĝin ni provos nun studi antaŭ ĉio state.

Se legantoj deziras precize scii, je kiu akurata momento lokiĝas tiu ĉi provo, ni petos ilin turni sin al la lastaj ĉapitroj de nia ”Historio de la lingvo Esperanto(dua volumo, 1927).


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.