|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() RAKONTOJAŭtoro: Kir Buliĉov |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
Mi nur unufoje vidis, kiel pereas kosma ŝipo. Oni aliaj tion neniam vidis.
Tio ĉi ne estas timinda, ĉar vi ne sukcesas pense transporti vin tien, kaj eksenti ĉion koncerne vin. Ni rigardis de gvidejo, kiel ili provis alteriĝi sur la planedo. Kaj jam ŝajnis, ke ili sukcesus. Sed ilia rapideco estis tro granda.
La ŝipo tuŝetis fundon de malkruta kavaĵo, kaj, anstataŭ ke haltiĝi, daurigis sian movon, simile ĝi volis kaŝiĝi ene de ŝtono. Sed ŝtona lito ne deziris cedi al metalo, kaj ŝipo komencis disrampiĝi, simile guto, falita sur vitro. Ĝia movo malrapidiĝis nur kiel etaj spucoj pigre kaj sensone, iaj partetoj ĝiaj apartiĝis de baza maso de ŝipo, kaj kiel nigraj punktoj superflugis super valo, serĉante oportunajn lokojn por kuŝiĝi kaj senmoviĝi. Kaj poste tia ĉi senfina movo, daŭriginta ĉirkau unu minuto, finis.
Ŝipo estis mortinta, kaj nur tiam mia konscio, malfruante, rekonstruis frapobruon de krevigantaj vandoj, ĝemoj de ŝiriganta metalo, hurlo de aero kristalete sedimentiganta sur muroj. Vivantaj estuloj, kiaj tie ĵus estis, probable, sukcesis aŭdi nur komencon de tiaj sonoj.
Sur ekrano kuŝis multfoje prigrandigita krevigita nigra ovo, kaj fluaĵoj de frostigita “ovoblankajo” kiel mirinde ĉirkauigis gin.
– Ĉio, – diris iu.
Ni kaptis porsavan savneton kaj preskaŭ sukcecis helpi al ili. Kaj ekvidis ilian pereon.
De proksime, kiam ni mallevigis nian kutron kaj alflugis valon, vidaĵo ricevis siajn verajn skalojn kaj tragediecon, aperiĝantan de tio, ke oni eblas almezuri ĉio okazinta al oni mem. Nigraj punktoj aliformiĝis je ŝtofpecoj de metalo kun dimensioj de futbola kampo, eroj de movigiloj, duzoj* kaj ruinetoj de bremsaj kolonoj, rompitaj ludiloj de giganto.
Tio similas, ke kiam ŝipo diskrakante, enpremigis en rokoj, iu penetris en ĝi kaj sentripigis ĝin.
Je distanco de kvindek metroj de ŝipo ni trovis junulinon. Ŝi estis en skafandro – ili ĉiuj krome ŝipestro kaj vaĉantoj entempis surmeti skafandrojn.
Eble junulino okazis ĉe elirejo elŝirita en tempo de bato. Ŝi estis elĵetita el ŝipo, simile veziketo de aero elflugas el pokalo kun gasita akvo.
Tio, ke ŝi restis vivanta, apartenas al fantasiema hazardo, kaj senĥalte reas ekde tia momento, kiam homo unue levigis en aero. Homoj elfalis el flugilo de kvin kilometra alteco kaj sukcesis fali sur kruta negigita deklivo au sur suproj de pinoj, ricevite nur … grataĵojn kaj batbluojn.
Ni alportis ŝin en kutro, ŝi estis en ŝoko, kaj doktoro Streŝnij ne permesis al mi depreni de ŝi helmon, kvankam ĉio el mi komprenis, ke, se ni ne helpos, ŝi povos morti. Doktoro pravis. Ni ne scias konsistaĵojn de ilia atmosfero kaj ne sciis, kiaj mortigantaj por ni sed sendanĝeraj por ŝi virusoj bonfartas sur ŝiaj blankaj brilaj, kurte tonditaj haroj.
Nun devas diri, kiel aspektas ĉi-junulino kaj kiam antautimoj de doktoro vidiĝis al mi pligrandigitaj kaj eĉ neseriozaj. Ni kutimiĝis al danĝero kun estaĵoj, neagrablaj por niaj okuloj. Ankoraŭ en dudeka jarcento unu psikologo konfirmigis, ke li povas proponi fideblan ekzamenon por kosmonaŭto, foriranta al distaj planedoj. Oni devas nur demandi lin, kion li faros, se li renkontos sesmetran fiaspektan araneon.
Unua, instinkta reakcio de ekzamenatulo estis deziro preni blasteron** kaj enigi en araneo tutan ŝargon. Sed araneo povus evidentigi vaganta unusole loka poeto, funkcianta ankaŭ kiel certa sekretario de volontula societo de protektado etaj birdoj kaj lokustoj.
Atendi insidon de flanko de subita junulino, kies longaj okulharoj ĵetis ombron sur palaj teneraj vangoj, kun ĉia rigardo sur vizaĝo ŝia ĉiu el ni kaptis nevenkebla deziro vidi kiel koloras okuloj de ŝi, atendi de ci-junulino insidon, eĉ en vido de virusoj, estis malhonore por viroj.
Tion el neniu diris, kaj mi ne diris ankaŭ, sed mi havis impreson, ke doktoro Streŝnij sentis sin malgranda fluo, oficisto, kiu pro litero de instrukcio rifuzas al senhelpema vizitanto.
Mi ne vidis, kiel doktoro dezinfektis maldiketajn sondilojn, por enmeti gin tra ŝtofo de skafandro kaj preni specimenton de aero. Kaj ne sciis, kiaj rezultoj de liaj klopodoj, okaze ke ni denove foriris al eks-ŝipo, por penetri en ĝi kaj denove trovi miraklon – ankoraŭ iun, restinta vivanta. Tio ĉi estis sensenca okupo – el vico de sensencaj okupoj, kiajn oni ne rajtas cesi, ne finiginte.
– La afero estas malbona,– diris doktoro. Ni ekaŭdis liajn vortojn, kiam provis enigi en ŝipo. Tio ĉi estis malfacile, tiam ĝia cifita muro pendiĝis super ni, kiel futbola pilko super muŝoj.
– Kio estas kun ŝi? – demandis ni.
– Ŝi ankoraŭ vivas, – diris doktoro,– sed ni nenion helpos al ŝi. Ŝi estas Neĝulino.
Nia doktoro estas inklina al poeziaj komparoj sed ĝia travidebleco ne ĉiam komprenebla al oni nedediĉitaj.
– Ni kutimiĝis – daŭridis doktoro, kaj, kvankam lia voĉo sonoris en miaj kapaudiloj, simile li turniĝis al mi, mi sciis, ke diras li plejparte por oni aliaj, kiuj ĉirkaŭas lin en kajuto de kutro. Ni kutimiĝis, ke bazo por nia vivo servas akvo. Por li – amoniako.
Signifo de liaj vortoj atingis min tuj. Aliajn – ankaŭ.
– Ĉe surtera premo, – diris doktoro, – amoniako bolas ĉe minus 33, kaj frostiĝas ĉe minus 78 gradoj.
Tiam ĉio estas evidenta.
Kaj tiam en kapaudiloj estis silento, mi imagis, kiel ili rigardas junulinon, fariginta por ili fantomo, kiu povas transformigi en nubo de vaporo, nur ŝi provu forpreni helmon…
Navigisto Baŭer rezonis laŭte, ne siatempe demontrante erudicion:
– Teorie ĝi estas prognozebla. Atoma pezo de molekulo de amoniako – 17, de akvo – 18. Varmokapacito de ĝi ambaŭ estas preskaŭ sama. Amoniako tiel same facile, kiel akvo, perdas jonon de hidrogeno. Ĝenerale, universala solvilo.
Mi ĉiam envias al homoj, kiuj ne necesas informiĝi en informlibro por trovi informon, kia neniam utiligos. Preskaŭ neniam.
– Sed se malaltaj temperaturoj amoniakaj albumenoj estos tro stabilaj, – kontraŭis doktoro, simile ke junulino estis nur teoria konstruo, modelo, naskiĝita en imago de Gleb Baŭer.
Neniu al li respondis.
Ni dum unu kaj duono de horo trapenetradis laŭ disiĝita ŝipo antaŭ kiam ni trovis nedifektitajn balonojn kun amoniaka miksaĵo. Tio estis sufiĉe pli malgranda miraklo ol tio, kio okazis antaŭe.
Mi alvenis hospitaon, kiel ĉiam, tui post vaĉo. En hospitalo fiodoris amoniako. Senprofita estis batalado kontraŭ ĝia forfluado.
Doktoro sektone tusis iomete. Li sidis ĉe longa vico de retortoj, provglasetoj kaj balonoj. For de iaj el ĝi tiriĝis tuboj kaj tubetoj kaj kaŝiĝis en muro. Super ronda fenestro nigris malgranda krada rondo de maŝintadukilo.
– Ĉu ŝi dormas? – demandis mi.
– Ne, jam demandis, kie estas vi, – diris doktoro. Voĉo lia estis obtuza kaj kverelema. Suban parton de lia vizaĝo protektis filtrilo. Doktoro estis devigata ĉiatage trovi decidon por nedecideblaj problemoj, ligitaj kun nutrado, kuracado kaj psikoterapio de lia pacientino, kaj kverelemeco de doktoro pligrandiĝis de pleniĝanta de ĝi fiereco, okaze ke ni flugis jam trian semajnon, kaj Neĝulino estis sana. Ŝi nur senespere enuis.
Mi eksentis etan doloron en okuloj. En mia gorĝo vaspdoloras. Estas eble ekuzi ian filtrilon por mi, sed ĝi similas al mi, ke mi per tio montris abomenon. Surloke de Neĝulino mi ankau malsatus, se miaj majstroj proksimiĝante al mi surmetis gasmaskon.
Vizaĝo de Neĝulino kiel antikva portreto en ovala bordero, signis ŝin en luko.
– Saluton! – diris ŝi.
Poste ŝi klakis per tradukilo, tiam ŝi finuzis preskaŭ ĉian ŝian vort-rezervon. Ŝi sciis, ke mi iam ŝatas ekaŭdi ŝian voĉon, ŝian veran voĉon. Tiam, antaŭ ŝalti tradukilon, ŝi iomete parolis kun mi ŝiavoĉe.
– Pri kio vi okupiĝas? – demandis mi, kaj ekaŭdis, kiel post la muro eksonis ĉirpado. Ŝiaj lipoj moviĝis ete kaj tradukilo respondis al mi malfruante dum kelkaj sekundoj, dum kiaj mi povas admiri pri ŝia vizaĝo kaj movo de ŝiaj pupiloj, sangantaj koloron, kiel maro en venta, nuba tago.
– Mi rememoras, pri kio min instruis patrino, – diris Neĝulino per malvarma indeferenta voĉo de tradukilo.
– Mi neniam pensis, ke mi mem preparos manĝon por mi. Mi opiniis, ke patrino estas stranĝulino. Sed nun ĉio utilas por mi.
Neĝulino ekdiris antaŭe ol tradukilo sukcesis resendi ŝiajn vortojn.
– Ankoraŭ mi lernas legi, – diris al mi Neĝulino.
– Mi scias.
– Ĉu vi memoras literon “Ŝ”? Gi estas ridema litero. Sed pli ridema estas litero “Ŭ”. Ĉu vi scias, mi rompis unan libron…
Doktoro levis kapon, forturniĝante lian vizaĝon de spruco de fiodora vaporo, eliganta el provtubo, kaj diris:
– Vi povus pripensi aferon, antaŭ doni al ŝi libron. Plasto de paĝoj ĉe minus kvindek gradoj fariĝas rompebla.
– Tiel ĉio okazis, – diris Neĝulino.
Kiam doktoro foriris, mi kun Neĝulino simple staris unu kontraŭ alia. Se tuŝeti per fingroj glason, ĝi perpalpe estas frida. Por ŝi la glaso similas preskaŭ varmega.
Mi procedis ĉirkau kvardek minutojn antaŭ alvenis Baŭer, kunprenos lian diktofonon kaj komencis turmenti Neĝulinon per senfinaj demandoj. “Kiel ĉe vi estas tio”? “Kiel ĉe vi estas alio”? “Kaj kiel en viaj kondiĉoj jena reakcio”?
Neĝulino ridinde mokimitis Baŭer’on kaj ĉagrenis al mi:
– Mi ja ne estas biologisto. Mi povas misi, kaj poste estos maloportune…
Mi kunportos al ŝi pentraĵojn kaj fotojn de homoj, urboj kaj plantoj. Ŝi ridis, demandis min pri detaloj, kiaj por mi similis ne esencaj kaj eĉ ne necesaj. Kaj poste ŝi subite cesis demandojn kaj ekrigardis ien preter mi.
– Kio okazis?
– Mi enuas. Kaj timas.
– Mi nepre alportos vin hejmen.
– Mi ne pri tio timas.
Kaj je sama tago ŝi demandis min:
– Ĉu vi havas bildeton de junulino?
– De kia junulino?
– Kia atendas vin hejme.
– Min neniu atendas.
– Malvero, – diris Neĝulino. Ŝi povis esti terure kategoriema. Plejparte, se ŝi pri ion ne kredis. Ekzemple ŝi ne kredis pri rozoj.
– Kiam vi ne kredas al mi? Neĝulino nenion respondis.
* * *
…Nubo flosanta super maro, fermis sunon, kaj ondoj
ŝangis koloron – fariĝis fridaj kaj grizaj, nur plej proksima al bordo akva strio trabumis verdkolore. Neĝulino ne povis kaŝi ŝiajn pensojn kaj humoron.
Se ŝi bonhumoris, okuloj ŝiaj estis bluaj eĉ
violkoloraj. Sed ĝi tuj senkoloriĝis, prenis grasecon, kiam ŝi tristis, kaj verdiĝis, kiam ŝi koleris.
Mi ne devus vidi ŝiajn okulojn. Kiam ŝi malfermis ĝin unue je rando de nia ŝipo, ŝi doloremis.
La okuloj estis nigraj, senfundaj, kaj ni nenion povis fari por helpi
al ŝi, ĝis kiam rekonstruis parteton de laboratorio. Ni hastis tiel, kvazaŭ ŝipo nia povus ĉiumomente eksploriĝi. Kaj ŝi silentis. Nur post pli ol tri horoj ni sukcesis alporti ŝin en laboratorio, kaj doktoro, restite tie, helpis al ŝi forpreni helmon.
Venontan matenon ŝiai okuloj lumiĝis per travidebla lilakkolora scivolemo kaj ete malheligis, renkontinte mian rigardon.
Alvenis Baŭer. Li aperiĝis pli frue ol kutime, kaj tre ĝoja pri tio. Neĝulino ekridetis al li kaj diris:
– Akvario por vi komplezemas.
– Mi ne komprenis, Neĝulino, – diris Baŭer.
– Kaj en akvario eksperimenta heliko.
– Ni diru pli bone – ora fiŝeto. Baŭer’on oni ne tre facile povus konfuzi.
Neĝulino havis mavan humoron pli ofte ol kutime. Sed kion fari, se vi
dum semajnoj hejmas en ĉelo kun dimensio je du al tri metroj. Kaj komparo pri akvaro estis justa.
– Mi foriras – diris mi, kaj Neĝulino ne respondis kutime: “Revenu rapide”.
* * *
Ŝiaj grizaj okuloj rigardis kun sopiro je Glebon, simile li esis dentisto. Mi provis analizi mian farton kaj komprenis ĝian kontraŭnaturecon. Kun egala progreso mi povus amiĝi je portreto de Marija Stjuart aŭ je statuo de Nefertiti. Kaj eble tio ĉi estis kompato al unusola estulo, respondeco pri vivo ŝia, ke mirinde ŝangis kaj plimoligis interrilatojn en nia ŝipo. Neĝulino kunportis al ni ion bonan, devigatan nin ĉiujn nevole plibonigi, esti pli noblaj kaj bonkoraj, simile kiel dum unua rendevuo. Malkaŝa senespero de mia pasio naskis en ĉirkaŭuloj senton, mezan inter envio kaj kompato, kvankam ĉi-sentoj, sciate, estas nekuniĝeblaj. Iam mi ŝatis, ke iu serĉus pri mi, pidetus, por ke mi povus eksplodi interne, malĝentiligi kaj entute teni min pli malbone ol oni aliaj. Neniu al ŝi tion ne permesis. Rigardante per okuloj de niaj amikoj, mi estis beateme malsana, kaj tia ĉi kvalito distingis min kaj apartis de oni aliaj.
Vespere doktoro Streŝnij alvokis min laŭ interkomo kaj diris:
– Vin Neĝulino vokas.
– Ĉu io okazis?
– Nenio. Ne ĝenu vin.
Mi alkuris hospitalon kaj Neĝulino atendis min ĉe luko.
– Pardonu, – diris ŝi – sed mi ekpensis, ke se mi mortos, mi ne vidos vin plu.
– Absurdo ia, – grumbis diktoro.
Mi nevole trarigardis laŭ ciferplatoj de mezuriloj.
– Sidu apud mi, – diris Neĝulino. Doktoro baldaŭ foriris, elpensinte ian kauzon.
– Mi volas tuŝi vin, – diris Neĝulino, – tio estas nejuste, ke vi ne estas tuŝebla sen samtempa brulvundo.
– Mi pli facilas, – diris mi malsaĝe, – mi nur frostumos min.
– Ĉu ni alflugos dum prokfima tempo? – demandis Neĝulino?
– Jes, – diris mi, – post kvar tagoj.
– Mi ne volas hejmen, – diris Neĝulino. Okaze ke dum mi estas tie ĉi, mi povas imagi, ke tuŝas vin. Kaj je mia hejmo vi mankos. Metu vian polmon sur la glaso.
Mi obeis.
Neĝulino alpremigis al la glaso per frunto, kaj mi imagis, ke miaj fingroj penetras tra diafana maso de glaso kaj kusiĝas sur ŝia frunto.
– Vi ne frostumis?
Neĝulino levigis kapon kaj provis ekrideti.
– Ni devas trovi neŭtralan planedon, – diris mi.
– Kian?
– Neŭtralan. Mezloke. Por ke tie ĉiam estis minus kvardek gradoj.
– Tio ĉi tro varmega.
– Minus kvardekkvin… Ĉu vi eltenos?
– Certe,– diris Neĝulino, – sed ĉu ni povos vivi se ĉiam ni tiom nur eltenigi?
– Mi ŝercas.
– Mi scias, ke vi ŝercas.
– Mi ne povos skribi al vi literojn. Por ĝi necesas speciala papero, por ke ĝi ne disvaporus. Kaj ankoraŭ ĉi-odoro…
– Kaj kiel odoras akvo? Ĝi neniel odoras por vi? – demandis Neĝulino.
– Neniel.
– Vi estas mirinde nesensebla.
– Nu, jen vi gajiĝis.
– Kaj mi amus vin, se ni ambaŭ estus la samsangaj?
– Mi ne scias. Mi komence ekamis vin, sed poste sciiĝis, ke neniam povos esti kun vi.
– Dankon…
* * *
Lastan tagon Neĝulino estis eksciita kaj, kvankam ŝi diris al mi, ke ne imagas, kiel ŝi disiĝos kun ni, kun mi, pensoj siaj ŝaltis, ne detenigis je sur unuajo, kaj jam poste, kiam mi pakis en laboratorio diversaĵojn, kiajn Neĝulino devos kunpreni, ŝi konfesis, ke plej multe ŝi timas ne gisflugi al hejmo. Ŝi jam estis tie, kaj ŝirigis inter mi, kiu restis tie, kaj la mondo, kia atendis ŝin.
Apude jam dum duonhoro flugis ilia patrolŝipo kaj tradukilo en gvidkajuto senhalte babilis, apenaŭ sukcesante traduki interparolojn. Baŭer alvenis en laboratorio kaj diris ke ni malleviĝas al kosmohaveno. Li provis legi laŭte skribitan nomon de ĝi. Neĝulino korektis lin, simile preterirante, kaj demandis, ĉu bone li kontrolis ŝian skafandron.
– Mi tuj kontrolos, – diris Gleb, – kion vi timas? Vi necesas iri nur tridek paŝojn.
– Kaj mi volas iri ĝin, – diris Neĝulino, ne kompreninte, ke ŝi ofendis Glebon, – kontrolu ankoraŭ foje, – petis ŝi min.
– Bone, – diris mi.
Gleb admirante levigis ŝultrojn kaj foriris. Poste de tri minutoj li revenis kaj metis skafandron sur tablo. Balonoj de ĝi obtuze frapis pri plastiko, kaj Neĝulino faltiĝis, simile oni batis ŝin. Poste ŝi frapis laŭ pordeto de antaŭa kluzo.
– Redonu al mi skafandron. Mi mem kontrolos.
Sento de izoleco, aperiĝinta inter ni, fizike kunpremis al mi tempiojn; mi sciis, ke ni disiĝas, sed ni devus disigi alimaniere.
Ni alteriĝis milde. Neĝulino jam estis en skafandro. Mi opiniis, ke ŝi eliros en laboratotio pli frue, sed ŝi ne riskis fari tion ĝis kiam ŝi audis laŭ interkom voĉon de kapitano:
– Surtera brigado surmetu skafandrojn. Temperaturo ekstersipe estas je minus dekkvin tri gradoj.
Luko estis malfermita, kaj tiuj, kiu volis ankoraŭ foje adiaŭi kun Neĝulino staris tie.
Kiam Neĝulino interparolis kun doktoro, mi antaŭigis ŝin kaj eliris sur placeto al ŝtuparo.
Super ĉi-tia monto malalte ramis nuboj. Je tridek metroj haltigis flava aŭtomobila, kaj kelkaj homoj staris apude ĝi sur ŝtonaj platoj. Ili estis certe sen skafandroj, – kiu hejme portas tian vestaĉon? Negranda grupo de renkontantoj similis perditaj sur senfina kampo de kosmodromo.
Alveturis ankoraŭ unu aŭtomobilo, kaj el ĝi ankaŭ elrampis homoj. Mi ekaŭdis, ke Neĝulino venis al mi. Mi returnigis. Oni aliaj repasis, restinte nin duope.
Neĝulino ne rigardas sur mi. Ŝi revenis diveni, kio renkontas ŝin. Kaj subite eksciis. Ŝi levis manon kaj eksvingis. Kaj de la grupo de renkontantoj apartiĝis virino, kia alkuris laŭ platoj al ŝtuparo. Neĝulino ekkuris al la virino.
Kaj mi staris okaze ke mi estis sola, kiu ne adiaŭiĝis kun Neĝulino. Krome en manoj de mi estis granda pakaĵo kun havaĵo de Neĝulino. Fine mi estis inkluzita en surtera brigado kaj devigota labori sube kaj akompani al Baŭer dum interparoloj kun kosmodroma estraro. Ni ne povis resti tie ĉi por longa tempo kaj estis forflugontaj post unu horo.
Virino diris ion al Neĝulino, kaj ŝi ekridetis kaj reĵetis helmon. Ĝi falis kaj ekruligis laŭ platoj. Neĝulino karese gvidis per manplato laŭ haroj. Virino alpremigis ŝian vangon al vango de Neĝulino, kaj mi opiniis ke ili ambaŭ varmumis. Mi rigardis ilin kaj li estis diste. Subite Neĝulino diris ion al la virino kaj ekkuris returnante al nia ŝipo. Ŝi levigis laŭ ŝtuparo, rigardante je mi kaj forŝirante ganton.
– Pardonu, – diris ŝi, – Mi ne adiaŭis kun vi.
Tio ĉi ne estis ŝia voĉo – parolis tradukilo super luko, antaŭvideme saltita de iu el niaj ŝipanoj. Sed mi aŭdis kaj ŝian voĉon.
– Demetu ganton, – diris ŝi, – tie ĉi estas nur minus kvindek.
Mi forigis ganton, kaj neniu haltigis min, kvankam kaj kapitano kaj doktoro aŭdis kaj komprenis ŝiajn vortojn.
Mi ne sentis froston. Nek en la momento nek poste, kiam ŝi prenis mian manon kaj por momento alpremiĝis al ŝia vango. Mi fortiris manon, sed jam estis malfrue.
Sur blurvundita vango restis purpura postsigno de mia mano.
– Ne gravas, – diris Neĝulino, skuante ŝiajn manojn, por ĝi estis ne tiel dolore.
– Tio ĉi iam ĉesos. Sed se ne ĉesos, ĝi estos eĉ pli bone.
– Vi freneziĝis, – diris mi.
– Surmetu ganton, vi frostiĝos, – diris Neĝulino.
De sube la virino ion kriis al Neĝulino.
Neĝulino rigardis je mi, kaj ŝiaj mallume-bluaj, preskaŭ nigraj okuloj estis absolute sekaj…
Kiam ili jam aliris al aŭtomobilo, Neĝulino haltis kaj levigis manon, aŭdiante kun mi kaj ni ĉiuj.
– Vizitu poste min, – diris doktoro, – Mi ungventos kaj vindos vian manon.
– Mi ne sensas doloron, – diris mi.
– Poste vi doloremos, – respondis doktoro.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.