|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() RAKONTOJAŭtoro: Kir Buliĉov |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
Mi malrapide iris tra longa shipkoridoro. Pordoj de kajutoj estis malfermitaj, kelkaj kajutoj jam estis malplenaj – iliaj loghantoj, kolektinte siajn havajhojn, descendis al la shargha sektoro. En aliaj, malfruintuloj ankorau metis en sakojn kaj kontenerojn proprajhojn kaj aparatojn, kiuj ilin chirkauis dum nia longa vojagho. Kiel homo enshlimighas je bagateloj, kiel rapide sukcesas li krei barilojn el la ajhoj chirkau si, sen kiuj li perdas sian individuecon! Prenu nenion nebezonatan, oni diras al ni en la komenca tago de flugo. Kaj ni, profesiaj arkeologistoj, scias, kiom multe kostas chiu gramo de nenecesa pezo. Sed chu oni povas forflugi por longa tempo sen foto de parencoj, shatata amuleto, tri ruloj de nova romano, shtrumpetoj trikitaj de avino, tiu chi palto, en kiu vi jam fosis dum 3 sezonoj... Kaj mia rugha sako? Ghi pezigas shultron, ghi estas ege pli peza kaj granda, ol lauregulas, sed pro kio ghi estas tiel granda kaj peza, mi diri ne povas – shajne mi havas nenion nebezonatan.
Mi preterpasis du laborantinojn, ili babilis, tirante grandegan kofron, distirante ghin je teniloj, kaj ghi pendolis inter ili kvazau beblulilo.
Sed esceptoj ekzistas. Mia vajco eliris el kajuto, zorgeme fermis la pordon post sin. En lia mano estas regula metala kontenero, enhavanta regulan ajharon, kiuj, kiel asertas pri tiu respondeca instituto, povas esti bezonataj al arkeologisto en tendaro sur malproksima planedo. Kaj nenio pli. Felicha homo. Li chiam scias kiel konduti, pri kio pensi kaj per kio nutri sin. Feliche, mi apartenas al la neorganizita majoritato de la homaro kaj mi chiam malfelichas pro la penso ke baldau li anstatauos min, ekestros nian ekspedicion kaj devigos chiujn kontentighi pri regula ajharo en regula kontenero. Vershajne, duono da arkeologistoj tiam diskuros.
La shargha sektoro havis kutiman, agrablan, sed por nescianto strangan aspekton: post unu horo estos alterigho sur planedo. Shajnis, ke chi tie estis trioblo da la homoj pli, ol tiuj cent dudek, kiuj descendos hodiau al la planedo, aranghos tendaron kaj komencos labori – serchi por delonge mortajn urbojn, postsignojn de grandaj bataloj kaj postrestojn de konstruajhoj, impresantaj imagon de samtempuloj centjaroj antaue, kaj analogiojn kun eterneco, kio ne ekzistadas. Chi tiu laborantino purigos de verda oksido antikvajn monemojn, kaj tiu trovos preskau tutan marmoran statuon, kaj ni admiros ghin, kunveninte post polvoza tago sub labora kupolo. Kaj poste, eble, post dek tagoj, eble, post cent, venos la momento de sateco – ghi venos pli frue, ol komprenado de la mortita mondo, kaj shajnos, ke ni scias chion, kaj novaj miloj de pecetoj kaj rubetoj nenion donos al la scio. Kaj nur mia vajco, neregulinda per sencoj, raportos chiu vespere, ungoklakante sur infoekrano, ke dum la tago malkovrighis da tomboj tiom, da loghejoj tiom, malsanuloj en la ekspedicio ne estas, unu kunlaboranto estas mordita de serpento, alia ricevis termofrapon, kaj la malaperita bioserchilo malkovrighis sur la dektria fosujo, kie ghi estis frivole perdita, sed neniu konfesas, ke frivole forlasis valoran aparaton.
Mi aliris al unua modjulo kaj transdonis la sakon al asistanto. Li silente prenis la sakon kaj malaperis kun ghi en la interno de la modjulo. Neniu demandis ion, sed la shargha sektoro malbruighis – ili chiuj rigardis al mi. Komencighis la rito, kiun mi ne povis rezigni: nun mi eniros en skoltan kapsulon, fermos lukon kaj sole, unu horo antau de modjuloj de ekspedicio, descendos sur la planedon.
Tio estas mia rajto kaj mia ekscentrikajho – pasigi unuan horon sole.
Traflugi, trapasi la venontajn tagojn de trovajhoj kaj chagrenoj, de reveno al vivo de tio, kio fine mortis jarcentoj antau, senti, sorbi al si tutan chi tiun mondon unu momento antau tiam, kiam ghia eterna ripozo estos detruigita per bagroj, metaloserchiloj, manojn de junuloj, chasistoj, rabuloj lau naturo, por kiuj cherkoserchado estas ekscita sporto kiel, shajne, kolektado de fongoj. Iam, en la momentoj de malbona humoro, min vizitas pensoj pri senmoraleco de mia profesio. Jen veni al tombejo kaj elfosi tombon estas krimo. Fari la samon kun la tombo, kiu estas miljara kaj pro kio, shajnus, ghia netushebleco estas sanktigita per la tempo, estas atingo de arkeologia scienco. Chu tio signifas, ke en animo mi estas rabulo? Mi ne scias.
Mi adiauis la shipestron kaj diris la vajcon ke post unu horo li komencu sendadon de modjuloj. Li kapjesis, sed rigardis al flanko. Li malaprobas miajn unusolajn flugojn, char ili estas nelauinstrukciaj, donas malbonan ekzemplon al junaj sciencistoj kaj estas dangherozaj. Loka fauno estas nesufiche esplorita.
Mi eksaltis al la planedo, kiu ankorau ne havas nomon, se ne konsideru ciferan kodon kaj stelajn koordinatojn. Kaj post unu monato au jaro lau loka tempo ni ekscios ghia nomo, pli jhuste, kelkajn nomojn, se en la planedo loghis diferencaj popoloj kaj estis tie multaj lingvoj.
La kapsulo penetris travolon de nuboj, flugis malalte super neghaj montoj, kiuj nur devos esti nomigitaj, poste sub mi ek-sternighis altmonta dezerto. En la konzolo eklumis, lumighis lumeto – tie, sube, laboras teamo de geologoj, ilia aparataro radaris mian kapsulon. Mi klavis saluton al kolegoj. La lumeto ighis brila, konfirmante ricevon, kaj mallumighis.
Mi flugis norden, al modera zono, ekzakte tie iam situighis plej grandaj urboj, kaj ankau labori en modera klimato estas pli bone. Se poste bezonighos, mi sendos teamojn en aliajn klimatzonojn.
En la distrikto, elektita por unuaj fosadoj, mi malgrandigis rapidecon kaj ekflugis en negranda alteco, tiel ke mi povis vidi chiun folion en arboj.
Arbaro plene kovris chi tiun glatajhon, nur en kelkaj lokoj, precipe che riverbordoj, trovighis kalvajhoj. Arbaro tie shanghighis al rara arbusto, kaj mi scias ke chi tiajn lokojn devas ni ekzameni – tie povis kashighi restajhoj de setlejoj.
Kaj jhus mi vidis trueton – restajhon de shoseo. Iam ghi estis vasta, betona, por arbaro estas nefacile rompi ghin per radikoj, kaj ie fragmentoj de la shoseo restis preskau netushitaj.
Mi descendigis la kapsulon al betono. Ne longe restis al ghi kovri la grundon – vastaj krevajhoj, el kiuj kreskis arbustoj, liniitigis ghin. Sur aperta loko varmighis griza serpento kun du kapoj. Ghi ne timis min – en sia vivo ghi neniam vidis homon, kaj rabobestoj chi tie ne loghas. Iel serpentoj povis adaptighi, kiam pereis ne nur varmosangraj, sed multaj insektoj. Geologoj diris nin, ke en kelkaj lokoj serpentoj svarmas. Sed per kio ili nutrighas? Estas domaghe, ke mi forgesis demandi.
– Per kio vi nutrighas? – demandis mi la serpenton. Ghi rigardis rekte al mi – ambauaj kapoj levighis, okuloj ighis du nigrajn punktojn.
En arbustoj io bruetis. La serpenteto rektighis kaj glitis al krevajho de betono. Folioj tremis. Mi senintence mallevis fingrojn al mia zono. Skoltoj observis chi tiun planedon malprofunde, kaj neniu scias, kio savighis sub la kovrilo de arbaro, kio nova aperis dum lastaj jarcentoj.
Mi revenis al la kapsulo. Kiam vi staras unusola, tute unusola por multajn mil da pashojn chirkau, vi komprenas, kiel vi estas malgranda, sensignifa kaj senprotekta.
Mi levis la kapsulon kaj ne povis deteni min – jhetis ghin al arbustoj, shaltinte sirenon. La arbustoj fendighis – io nigra, vila, ega, rompante arbustojn, ekkuris al arboj, al jhunglo. Jen kredu al skoltoj! Estas domaghe, ke chi tie estas grandaj bestoj, – ni devis aranghi gardon chirkau fosejoj. Kaj mi pensis ke ni laboros sen gardo.
Mi ekflugis plu lau la shoseo. Iam ghi malaperis en jhunglo, iam aperis denove. En unu loko la shoseon baris trabo. Putra, dika. Tiuj arboj en la planedo plu ne estas – tio estas restajho de la tempo kiam la shoseo estis konstruata. Nun arbaroj de la planedo konsistas de grandegaj arbustoj kaj tiuj plantoj mutaciintaj, kiuj povis travivi dum ekologia katastrofo, superforti "ruban krizon", eksplodo de atomaj militoj, kiam loghantoj de la planedo furioze batalis por lastaj nemortigitaj pecoj de lando kaj mortigis ilin en chi tiuj militoj.
En unu loko che la shoseo videblis implikitaj en grizaj lianoj, kovritaj per musko kaj likenoj, ruinoj. Eble, chi tie estis chevoja kafejo, apud ghi haltis autoj, homoj eliris el ili, malstrechis rigidajn muskulojn, laute parolis, ridis, sidighis che tabletoj, trinkis refresh-trinkajhojn kaj priparolis pri la ajhoj kutimaj, provante ne paroli pri tio, kio okazos morgau.
Estas surprizante, kiel raciaj entoj povas trompi sin. Mi renkontis tiun fenomenon en multaj planedoj, kiujn mi fosadis. Eble, ekzakte tiuj civilizacioj estas kondamnitaj al pereo, kiuj ne povas devigi sin akcepti la veron. Vi dechifras fragilajn paghojn de libroj kaj gazetoj kaj komprenas, ke en la tagoj, kiam nur per forta komuna penado povis oni savi fragilan balancon inter la rajto de racia ento vivi plu kaj rezisteco de la naturo, homoj serchis kulpulojn chie, krom si mem, elpensante fantomojn de la malbono kaj trankvilante sin per iluziaj elpensajhoj pri bono kaj toleremo de ilia mondo. La granda legho de la Toleremo de naturo, kiu diras: 'Planedo eligas la komunumon, kiu minacas ghian vivon", tiel malofte atingas konsciencon de raciaj entoj, ke pereoj de civilizacioj en la Galaktiko ighas pli baldau regulon, ol escepton. Kaj naturo efektivigas sian savon (sed iam malfruas), incitante homojn unu kontrau la alian, provokante ilin al memdetruado. Kaj vi, arkeologisto, tombisto inversa, konforme al via laboro devas denove kaj denove renkonti agadon de la legho, komprenas, ke ghia universaleco estas tiel banala kaj ordinara, kiel vi surprizas, kial Ili ne ekvidis chi tiun veron kaj preferis perei, sed ne rezignaciighi. Kiel chi tie, en chi tiu ordinara planedo.
Ekzumis radiadmezurilo – la arbaro sub mi malgrandighis, malhelighis, iris al profundajho, al kolosa funelo – vershajne, chi tie iam eksplodis atomcentralo. Bluaj filikoj je homa alteco dense loghighis la funelon, kaj pasos multaj jarcentoj, antau kiam ordinaraj, kutimaj al chi tiu planedo specoj de plantoj povos anstataui alkrochemajn idojn de atomaj militoj kaj stultaj penoj savighi, detruante similulojn.
Antaŭe estis granda urbo. Ghi estis trovita de orbito. Tie ni komencos labori.
Montetoj ighis pli kaj pli altaj, iam tra travolo de musko penetris dento de detruita konstruajho. Antaue levighis restajhoj de iu antikva citadelo. Detruitaj muroj estis implikitaj per lianoj, kovrighis per likenoj, tegmentoj kaj suprajhoj de turoj delonge falis. Sed citadeloj chiam vivas pli longe, ol ordinaraj domoj.
Mi malsuprighis apud la citadelo. Gloraj muroj, mi pensis, vi vidis invadojn de malamikoj, super vi svingis brilaj flagoj kaj bruis muziko. Vi ankau vidis la lastan homon, kiu kashighis, venenita, surdigita, timita, vivis lastajn horojn en jam malplena urbo. Chu li estis la lasta homo en la planedo? Au chu dum jaroj plu ie en montoj kashighis sovaghighitaj kutimuloj, venenighante per akvo fushita per ili mem, sufokighante en aero venenigita per ili mem, – la lastaj sinmortigantoj, punitaj por jarcentaj krimoj.
En la plej granda akrategmenta turo savighis ronda horlogho. Unu el nadloj malaperis, la dua montris al la cifero "3". Eble, tiu horlogho iam sonorade batis tempon. Maldekstre de la turo, fermante la placon, staris ruinigita, multchapela, iam dekorita katedralo. Che ghia fundo iam staris monumento. Al la sidanta figuro mankis kapo. De la staranta restis nur piedoj. Kio estis famo de tiuj homoj? Chu ni iam scios?
Mi imagis, kiel feroce blovis super chi tiun citadelon teruraj polvshtormoj, skurghis murajn dentojn neghaj obusoj, kiel detruighis de impeto de kataklizmo rughaj brikaj turoj kaj kvazau sekaj folioj flugis senhelpaj korpoj de homoj.
Mi volis foriri, forflugi, por chiam, neniam reveni nek chi tien, nek en aliajn similajn mortajn mondojn.
Klaketis komunikilo. Mi aliris al la kapsulo.
– Chu chio estas en ordo? – audis mi la vochon de mia vajco. – Ni komencas sendadon de modjuloj.
– Che mi chio estas en ordo. Komencu.
La obsedo foriris. Kapsula shelo estis varma, nuboj disiris, kaj mola suno varmis arbustaron kaj rughajn ruinojn. Mi ekvidis papilion, malgrandan, flavan, ghi pigre papiliumis super arbustoj. Do, ie jam renaskighis floraj plantoj.
La aero estis pura, kristala, la planedo sin kuracis, liberita de la malbeno de la neraciaj loghantoj.
Ne, mi estas nek rabobesto, nek rabisto. Mi venis chi tien por trovi tion bonan, kio vivis en tiuj homoj, iliajn pensojn kaj esperojn, kiuj ne realighis, tiujn , kiuj lasis ilin vivi jarmilojn en la planedo, konstrui chi tiun citadelon kaj chi tiu multchapelan katedralon, krei skulpturojn, fragmentojn de kiuj ni trovos, kaj pentrajhojn, kiujn ni, plej vershajne, ne trovos. Mia devo estas savado de la memoro.
Kiam post multaj jaroj chi tie alflugos raciaj homoj, ili scios kaj sekvos ne nur la fortikan leghon de la Toleremo de naturo, sed ankau faritajhojn de siaj antauvenintoj. Pro nesciado kaj sovagheco sia ili mortigis sin. Sed mi ilin savos – savos de forgesado.
Freshe ventis, kaj la papilio ascendis al chielo. Rigardu chirkau, mi diris al mi: jen estas mirinda, bonega, afabla mondo, kaj ghi atendas la homon. Mi imagis, kia gaja rumoro de miaj junaj kolegoj plenigos post unu horo chi tiun mortan placon. Kaj ekridetis. Kaj ekiris al la turon sur shtona pavimo. Mi devis decidi, kie ni komencu la unuan fosadon.
...Arkeologisto, ridetante, iris sur la Rugha Placo.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.