La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


RAKONTOJ

Aŭtoro: Kir Buliĉov

©2026 Geo

La Enhavo

SONORANTA BRIKO

Tradukis P. Moĵaev

Meze de la 6-a jarcento a.K. la stato de la Babilonia ŝtato, kiun regis la fama Belŝacaro, estis ĉiuflanke malbona.

La provincaj tiranoj kaj ŝtatoficistoj konstante prirabis la obeeman loĝantaron, la ekonomio estis disfalanta, la artoj kaj sciencoj malprogresis. Samtempe la persa caro Ciro aliance kun insidaj medoj prepariĝis por transiro de la bastion-linio, konstruita ankoraŭ de Nebukadnecaro, kaj tiel rompi la fragilan politikan kaj militan ekvilibron.

Multaj en Babilonio opiniis, ke kulpas la politiko de Nabonido, la patro de Belŝacaro, kiu ne okupiĝis pri aktualaj aferoj, sed ŝatis luksecon kaj sinklinemon de la subuloj, krome ─ ankaŭ partoprenon en solenaj ceremonioj.

Foje antaŭ vica festeno la plejaj proksimuloj de Belŝacaro kolektiĝis en la palaco. La provizejestro raportis, ke greno trafas la provizejojn en malgrandaj kvantoj kaj havas aĉan kvaliton. La satrapo de Lidio komunikis, ke en la lando, kiun ruinigis lia senkapigita antaŭulo, estas atendata malbona rikolto. La saĝulo Ululajo diris, ke invento de katapulto prokrastiĝas pro nesufiĉa provizado de lamenforma kupro. Ĉie oni trovis iujn misojn kaj fuŝojn. Multaj komprenis, ke sekvos ekzekutoj kaj etataj permutoj.

Finfine elpaŝis la estro de la gardistaro kaj diris:

─ Permesu al mi paroli, granda reganto!

Belŝacaro morne kapjesis.

─ Miaj homoj ricevis de unu egiptia karavanestro la specimenon de nova malamika teknologio.

Laŭ lia signo servisto enportis pladon, sur kiu kuŝis io, kovrita de silka tuko. La gardistarestro deŝiris la tukon, kaj sur la plado aperis briko.

Iu ekridis. Oni forkondukis lin. La reganto kuntiris la brovojn.

─ Ne rapidu pri konkludoj, ─ diris la gardistarestro. ─ Ĝi estas ne simpla briko, sed nova paĝo en strategio.

Li facile batis la brikon per la longa ungo de la etfingro, kaj la briko resonis per arĝente fajna sonoro.

─ Mi ne komprenis, ─ diris Belŝacaro.

─ La egiptiaj saĝuloj inventis tiun sonorantan brikon por tre multpromesaj celoj. De nun ĉiuj vojoj, kondukantaj al iliaj urboj, kaj, eble, eĉ al la landlimo, estos pavumitaj per ĉi tiuj brikoj, kaj la malamika armeo sciigos pri sia proksimiĝo longege antaŭ la proksimiĝo mem. La sonoro de hufoferoj kaj kalkanumoj estas propagata laŭ ĉi tiu vojo je tagmarŝa distanco. De nun Egiptio estos sekura kontraŭ subitaj atakoj.

─ Sensencaĵo, ─ diris iu. Oni forkondukis lin. Belŝacaro enpensiĝis. Poste li ordonis voki la specialistojn pri brikoj.

La specialistoj multe disputis, dividiĝinte je kvar partioj. Kelkaj opiniis, ke estas neeble krei tiun brikon, ĉar Babilonio ne havas por tio la necesajn materialojn. La aliaj opiniis, ke la brikoj estas falsaĵo kaj elpensaĵo de la egiptia propagando. Ili proponis disbati la specimenon por ekvidi en la mezo arĝentan sonorileton. La triaj subtenis la ideon, ke eblos aranĝi importadon de la brikoj interŝanĝe je lebanona cedro. Fine la kvaraj, prezentitaj de freŝbakita saĝulo Avelmarduko, tuj promesis inventi kaj produkti la saman, sed pli kvalitan brikon dum dek jaroj.

Belŝacaro finaŭskultis ĉiujn. Poste oni disbatis la brikon laŭ lia ordono. La sonorileto ne estis trovita, tial oni manĝigis la brikajn rompaĵojn al la skeptikuloj. Kaj la optimistoj, prezentataj de Avelmarduko, ricevis la taskon inventi la patrian sonorantan brikon ĝis fino de la jaro.

Por la institucio, fondita por produktado de la briko, kiu sekurigos la ŝtaton, oni donis la someran palacon de Nebukadnecaro, najbare al la templo de Marduko. La briko ricevis la nomon “BS”, la tuta areo, najbara al la prov-entrepreno, estis ĉirkaŭita de netraireblaj dornoplantoj, veturigitaj el Arabio. Krome, oni aranĝis la sistemon de pas-dokumentoj sur argilaj tabuletoj.

Pro tio, ke la entrepreno postulis por la komenca tempo mil talantojn da arĝento jare, oni malgrandigis la asignojn por agrokulturo kaj skrib-lernejoj. Post tri monatoj pri la produktado de “BS” laboris jam okdek mil sklavoj kaj pli ol kvardek mil provizore dungitaj specialistoj. La estro de la Entrepreno saĝulo Avelmarduko ricevis postenon de plej proksima konsilanto kaj la rajton forpreni ajnan havaĵon por la projekto. Al la vintro li forprenis la valon de la rivero Dijala, kie oni konstruis palacojn por li kaj liaj parencoj el provaj kaj netaŭgaj stokoj de la briko “BS”.

Pro tio, ke la vivkondiĉoj de la loĝantaro daŭre malboniĝis, en la ŝtato plioftiĝis ekzekutoj. Samtempe disvastiĝis la onidiroj, ke la kunlaborantoj de Avelmarduko vane prodigas la popolan monon kaj tute ne rapidas inventi “BS”-n, dum ĉiuj aliaj sciencoj en Babilonio vivetas per nur senfermentaj flanoj kaj akvo.

Kelkaj komencis skribi al la reganto denuncojn sur argilaj tabuletoj. Tamen oni baldaŭ ĉesis praktiki tion, ĉar pro pligrandiĝantaj postuloj de la Entrepreno “BS” pri altkvalita argilo ĉiuj argil-minejoj estis sekretigitaj, kaj al ĉiuj skribistoj kaj laborantoj de la babiloniaj amaskomunikiloj oni proponis skribi leterojn kaj librojn sursable per bastonetoj.

Tiel pasis la unua jaro. Post kiam ĝi pasis, la reĝo Belŝacar vokis sub siajn minacajn okulojn konsilanton Avelmarduko kaj demandis lin:

─ Kie estas via briko? La malamikoj proksimiĝas al la ĉefurbo, sed mi ne aŭdas tion.

─ Ili ankoraŭ malproksimas, ─ respondis Avelmarduko. Li rimarkeble plidikiĝis, fortiĝis kaj sunbruniĝis dum vica libertempo en la valo de l' rivero Dijala.

─ Kie estas “BS”? ─ persistis Belŝacaro.

─ Mi ĝojus raporti al vi, ho mia reganto, pri fino de la laboro. Sed, bedaŭrinde, la amasa sabotado de miaj kolegoj fiaskigis miajn intencojn.

─ Klarigu, ─ diris Belŝacar.

─ Mi estos sincera, mia reganto, ─ diris Avelmarduko. ─ Malgraŭ tio, ke mi riskas kolerigi vin. Por savi nian ŝtaton kaj per unu movo disbati la nodon de l' problemo, bezonatas la pleja kuncentriteco de la penoj al la sola direkto. Sed kion ni vidas reale? Unuj plu bredas ĉevalojn kaj ŝafojn, la aliaj elminigas iun nafton, la triaj inventas katapultojn, la kvaraj planas fari ion tute frenezan-herezan: batalmaŝinon, movatan de vaporo! Eĉ pli, mi scias pri perfidintoj kaj sabotantoj, kiuj kaŝe konstruas ŝiparon kaj penas plenigi grandan globon je fetora fumo, asertante, ke ili povos supreniĝi per ĝi al la ĉielo. Jen, kara reganto, por kio la popola mono estas disipata! Kaj ni pro tio ne povas sekurigi la ŝtaton kontraŭ la malamikoj.

Belŝacaro furioziĝis. Komence li venigis al si ĉiujn saĝulojn, kiuj persiste okupiĝis pri sencela inventado, dum la sorto de “BS” kaj de la tuta ŝtato estis riskataj. En tiu kunveno parolis konsilanto Avelmarduko, kiu konvinke pruvis al la kunvenintoj, ke ĉiuj tiuj saĝuloj kaj ĥaldeoj estas persiaj kaŝ-agentoj. Post tio la plimulto de saĝuloj pentis pri siaj eraroj, dum la aliaj estis senditaj en la Arabian dezerton al salminejoj.

Mono kaj rimedoj, liberiĝintaj post tiu “granda purigo de la scienco” estis direktitaj al la Entrepreno “BS”, ties prov-uzinoj ekfumis trioble pli aktive, kaj konsilanto Avelmarduko konstruigis kvar kromajn palacojn por siaj odoliskoj sur la bordoj de Eŭfrato.

Bedaŭrinde, la ekonomia stato de Babilonio plu malboniĝis, sed la tuta lando, konsiderante ankaŭ Belŝacaron, vivis per la espero pri plej baldaŭa sukceso de la programo “BS”.

Samtempe malica Ciro transiris la Milian muron de Nebukadnecaro, okupis la urbon Sippar kaj rapide ekmarŝis al la ĉefurbo. Pro marŝado de lia armeo tremis la tero, kaj tiu sono atingadis la palacon de Belŝacaro.

Unu tagon antaŭ la unua sturmo de Babilono la reganto kunvenigis ĉiujn oficistojn de la ŝtato kaj demandis:

─ Ĉu pretas la muroj de Babilono al sindefendo?

─ Ne, ─ respondis la mur-estro, ─ ĉiuj brikoj, kiuj antaŭe estis uzataj por tiu celo estas transdonitaj al la Entrepreno “BS”. Ankaŭ argilo estis transdonita tien. La muroj estas parte ruiniĝintaj.

Belŝacaro, kompreneble, ordonis ekzekuti la mur-estron.

─ Ĉu pretas miaj nevenkeblaj batalĉaroj neniigi la malnoblajn persojn? ─ demandis li poste.

─ Bedaŭrinde, ne, ĉar iliaj feraj partoj estis transdonitaj al la uzinoj de “BS”, kaj la lignaj partoj estis forbruligitaj en la fornoj de “BS”, ─ respondis, tremante per mort-aŭgura tremo, la ĉarestro.

La ĉarestro estis ekzekutita. Post li perdis la vivon katapultistoj, pordegistoj, provizistoj, ne pretaj al la sindefendo, kaj ankaŭ saĝuloj kaj ĥaldeoj, kiuj ne sukcesis ĝustatempe inventi caran maŝinon, balonon, velŝiparon kaj terfajron.

Sed ne ĉio estis perdita. De la Entrepreno “BS” estis promesite plej baldaŭ alveturigi la provan stokon de sonorantaj brikoj.

Atendante la brikojn Belŝacaro aranĝis festenon por la oficistoj, kiuj ankoraŭ restis vivaj. Oni tiel ebriiĝis, ke iu skribis surmure iujn nekompreneblajn vortojn. La postaj historiistoj asertas, ke ili sonis tiel: “MENE, MENE, TEKEL, UFARSIN” ─ kaj aŭguris pereon de Babilonio kaj de Belŝacaro persone. Kompreneble, post la fakto estas ja facile aŭguri.

Sekvamatene Belŝacaro, sentanta teruran postebrion, vokigis al si Avelmardukon. Oni longe serĉis lin kaj finfine kaptis ĉe la okcidenta pordego, kiam li penis fuĝi el la urbo sur batal-dromedaro, akompanata de fidela odalisko, du sakoj da oro kaj prov-specimeno de la briko. La dizertinto estis venigita al la reganto.

─ Ĉu ankaŭ vi, Avelmarduko? ─ riproĉe demandis Belŝacaro.

─ Oni miskomprenis min, ─ respondis la konsilanto. ─ Mi estis evakuanta la prov-specimenojn el la ĉefurbo por aranĝi industrian briko-faradon en malfacile atingeblaj montaraj regionoj.

Kaj Avelmarduko donis al la reganto la unuan brikon.

La reganto frapetis ĝin per la ungo. La briko mallaŭte resonis.

─ Post tri jaroj ni atingos la necesajn kvalitojn, ─ certigis lin Avelmarduko.

Belŝacaro ekrigardis la vortojn, skribitajn de iu sur la muro, kaj poste fiksaŭskultis. Ĉe la palaca pordego bolis batalo, estis tia bruego, ke necesis krii.

─ Ĝi sonoras! ─ trakriis Belŝacaro. Li levis la brikon kaj frakasis per ĝi la kapon de Avelmarduko.

Post kelkaj minutoj ankaŭ Belŝacaro pereis apud sia trono.

Tio okazis en la jaro 538.

Antaŭ Kristo.


<<  |  <  |  >


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl. Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.