La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen  


LA INFANOJ DE BETLEHEM

Aŭtoro: Selma Lagerlöf

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

III

Kelke da tagoj pli poste la soldato rajdis antaűen sur la terura montdezerto, kiu plenigas la sudan parton de Judujo.

Li ankoraű persekutis la tri forkurantojn el Betlehem, kaj li koleris, ĉar tiu senfrukta ĉaso neniam finiĝas.

”Vere ŝajnas, ke tiuj homoj posedas la kapablon eniĝi en la teron,” li diris grumblante. ”Kiom da fojoj dum tiuj ĉi tagoj mi estis tiom proksima al ili, ke mi estis ĵetonta mian lancon kontraű la infanon, kaj spite de tio ili forsavis sin! Mi komencas kredi, ke mi neniam atingos ilin.”

Li senkuraĝiĝis simile ai iu, kiu kredas kompreni, ke li kontraűbatalas ion superpovan. Li demandis sin, ĉu estas eble, ke la dioj ŝirmas tiujn homojn kontraű li.

”Estas ja vana peno. Pli bone estas returniĝi, antaű ol mi pereos pro malsato kaj soifo en ĉi tiu dezerta lando!” li refoje diris al si.

Sed tiam li ektimiĝis pro tio, kio ja povos okazi al li ĉe la reveno, se li reirus kun neplenumita tasko. Jam du fojojn li ja kulpiĝis pri la forkuro de la infano. Estis kredeble, ke nek Voltigius nek Herodo pardonos al li tian kulpon.

”Tiom longe kiom Herodo scias, ke unu el la betlehemaj infanoj ankoraű vivas, li ĉiam suferos pro timo,” diris la soldato.

”Plej kredeble ja estas, ke li provos malakrigi sian doloron per mia krucumo.”

Estis varmega tagmezo, kaj li suferis terure, rajdante tra tiu senarba montregiono sur vojo, kiu serpentumis en profundaj intermontoj, kie eĉ ne venteto moviĝis. Ĉevalo kaj rajdanto estis same proksimaj al falo pro laco.

De multaj horoj la soldato perdis ĉiun postsignon de la forkurintoj, kaj li sentis sin pli senkuraĝigita ol iam antaűe.

”Mi nepre devas rezigni pri tio,” li pensis. ”Sendube tute ne penindas daűrigi la persekutadon. Ili ja tamen certe pereos en tiu terura dezerto.”

Pensante tion, li ekvidis ĉe rokmuro leviĝanta apud la vojo arkaĵforman enirejon de groto.

Li tuj direktis sian ĉevalon al la enirejo. ”Mi volas iomete ripozi en la malvarma rokkavaĵo,” li pensis. ”Poste mi eble povos daűrigi la persekutadon kun renovigita forto.”

Kiam li estis enironta la groton, li ekmiregis pri strangaĵo.

Je ambaű flankoj de la enirejo kreskis belega lilia kreskaĵo. Jen ili staris altaj kaj rektaj, dense kovritaj de floroj. lli eligis ebriigan mielparfumon, kaj multaj abeloj zumante ĉirkaűflugis ilin.

Estis tiel neordinara vidaĵo en tiu ĉi dezerto, ke la soldato entreprenis ion eksterordinaran. Li deŝiris grandan, blankan floron kaj kunportis ĝin en la kavaĵon.

La groto estis nek profunda, nek malluma, kaj tuj kiam li eniris sub ĝian arkaĵon, li vidis, ke estas jam tri migrantoj en ĝi. Unu viro, unu virino kaj unu infano, kuŝe etendiĝintaj sur la tero, kiuj profunde dormis.

La soldato neniam antaűe sentis tian korbatadon kiel je tiu vido. Estis ĝuste la tri forkurintoj, kiujn li tiel longe persekutis.

Li tuj rekonis ilin. Kaj jen ili nun dormis, nekapablaj al sindefendo, tute elmetitaj al lia bontrovo!

Lia glavo klaktintante elingiĝis, kaj li klinis sin malsupren, super la dormanta infano.

Malrapide li proksimigis la glavon al ĝia koro, zorge celante, por ke li povu mortigi ĝin per ununura puŝo.

Meze de la ekbato li prokrastis ĝian efektivigon ankoraű unu momenton por rigardi la vizaĝon de la infano. Nun, ĉar li estis tute certa pri venko, li sentis kruelan ĝuon, rigardante sian viktimon.

Sed kiam li rigardis la infanon lia ĝojo, se eble, pliiĝis, ĉar li rekonis la etulon, kiun li jam vidis ludi kun abeloj kaj lilioj sur la kampo ekster la urbopordego.

”Certe,” li pensis, ”mi ja devus kompreni tion la tutan tempon.

Estas pro tio, ke mi ĉiam malamis tiam infanon. Li estas la anoncita princo de paco.”

Li ree proksimigis la glavon pensante: ”Kiam mi demetas la kapon de tiu ĉi infano antaű Herodo, li faros min estro de sia korpogvardio.”

Ĉiam alproksimigante la pinton de la glavo al la dormanto, li spertis plezuron, dirante al si mem: ”Ĉi tiun fojon, certe, neniu intervenos por lin fortiri el miaj manoj.”

Sed la soldato ankoraű tenadis en sia mano la lilion, kiun li deŝiris ĉe la enirejo de la groto, kaj dum li tiel meditis, abelo, kiu ĝis tiam kaŝis sin en ĝia kaliko, suprenflugis al li kaj ĉirkaűflugadis zumante lian kapon.

La soldato ektremis. Li rememoris pri la abeloj, kiujn la etulo hejmenportadis, kaj li pensis, ke ĝuste abelo helpis al la infano forsavi sin de la Heroda festeno.

Tiu ĉi penso lin plenigis je miro. Li tenis la glavon senmova, aűskultante la abelon.

Nun li ne aűdis plu la zumadon de la besteto. Sed kiam li staradis tie tute senmove, li rimarkis la fortan, dolĉan parfumon, kiu eliĝis de la lilio. kiun li tenis en la mano.

Tiam li rememoris pri la lilioj, kiujn iam helpis la etulo, kaj li memoris, ke ĝuste fasko da lilioj kaŝis la infanon de lia rigardo kaj ebligis al ĝi forsavi sin tra la urbopordego.

Li fariĝis ĉiam pli pensema, kaj li retiris la glavon.

”La abeloj kaj la lilioj jam rekompencis al li liajn bonfarojn,” li flustris al si mem.

Li rememoris, ke iam la etulo bonfaris ankaű al li, kaj lia vizaĝo forte hontruĝiĝis.

”Ĉu roma legiano povas forgesi pri rekompenco pro ricevita bonfaro?” li flustris.

Li mallonge batalis kontraű si mem. Li pensis pri Herodo kaj pri sia propra deziro mortigi la junan princon de paco.

”Ne decas al mi mortigi ĉi tiun infanon, kiu ja savis mian vivon,” tamen fine li diris.

Kaj li klinis sin malsupren kaj demetis sian glavon ĉe la flanko de la infano, por ke la forkurintoj komprenu ĉe la veki ĝo, kian danĝeron ili evitis.

Tiam li vidis, ke la infano jam maldormas. Ĝi rigardis lin per siaj belegaj okuloj, kiuj brilis kiel steloj.

Kaj la soldato surgenuiĝis ĉe la flanko de la infano.

”Sinjoro, Vi estas la potenculo,” li diris. ”Vi estas la forta venkinto. Vi estas la amato de la dioj.

Vi estas tiu, kiu povas piedpremi serpentojn kaj skorpiojn.”

Li kisis liajn piedojn kaj poste trankvile eliris el la groto, dum la etulo postrigardis lin per grandaj, mirigitaj infanokuloj.


<<  |  <


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.