La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA INFANOJ DE BETLEHEM

Aŭtoro: Selma Lagerlöf

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

II

La sekvantan matenon la soldato gardestaris kune kun kelkaj kamaradoj tuj interne de la urbopordego. Estis sufiĉe frue, kaj la pezaj pordegoj ĵus estis malfermitaj. Ŝajnis, tamen, kvazaű neniu atendus ilian malfermon ĉi tiun matenon, ĉar neniuj aroj da kamplaboristoj eliris amase kiel kutime aliajn matenojn. Ĉiuj loĝantoj de Betlehem estis tiel timigitaj pro la sangoverŝo de la nokto, ke neniu kuraĝis forlasi sian hejmon.

”Je mia glavo,” diris la soldato, esplore rigardante laűlonge de la mallarĝa strato, kiu kondukis al la pordego, ”mi kredas, ke Voltigius decidis malsaĝe. Pli bone estus, se oni prokrastus la malfermon de la pordegoj kaj traserĉus ĉiun domon de la urbo, ĝis kiam oni trovis la knabon, kiu sukcesis forkuri de la festeno. Voltigius nepre kalkulas je tio, ke la gepatroj de la knabo klopodos forigi ĝin de tie ĉi, tuj kiam ili ekscios, ke la pordegoj estas malfermitaj, kaj li esperas ke mi povos kapti lin ĝuste ĉi tie ĉe la pordego. Sed mi timas, ke tio ne estas saĝa kalkulo. Kiel facile oni ja povas sukcesi kaŝe forigi infanon!”

Kaj li demandis al si, ĉu ili eble povos kaŝi la infanon en fruktkorbo de azeno aű en grandega olekruĉo aű inter la grenpakegojn de karavano.

Dum li atendis, ke oni provos trompi lin tiamaniere, li ekvidis viron kaj virinon, kiuj, irante rapide laűlonge de la strato, alproksimiĝis al la pordego. Ili iris rapide, ĉiumomente timeme rigardante post si, kvazaű ili forkurus por eviti iun danĝeron. La viro tenis en la mano hakilon, kaj li firme premtenis ĝin, kvazaű li decidus perforte haki al si vojon, se iu barus al li la antaűeniron.

Sed la soldato ne tiel atentis la viron kiel la virinon. Li pripensis, ke ŝi estas same altkreska kiel la juna patrino, kiu forsavis sin de li la pasintan vesperon, Li ankaű observis, ke ŝi portas la jupon surkape jetita. ”Eble ŝi portas ĝin tiel,” li pensis,

”por kaŝi, ke ŝi tenas infanon surbrake.”

Ju pli ili alproksimiĝis, des pli klare la soldato vidis Ia infanon, kiun la virino portis surbrake, sin premsignantan sub la suprenĵetita jupo. ”Mi estas certa, ke estas ĝuste ŝi, kiu sin savis hieraű,” li pensis. ”Mi ne havis la tempon, vidi ŝian viza- ĝon, sed mi rekonas la altan staturon. Kaj jen ŝi venas kun la infano sur la brako, eĉ ne penante ĝin kaŝi. Mi certe ne kura- ĝis esperi pri tia bonŝanco.”

La viro kaj la virino ĉiam rapide alproksimiĝis, ĝis kiam ili atingis la urbopordegon. Ili ŝajne ne atendis, ke ili estos haltigitaj ĉi tie, kaj ili timigite ekskuiĝis, kiam la soldato etendis sian lancon antaű ili, barante al ili la vojon.

”Kial vi rifuzas al ni eliri sur la kampon al nia laboro?” demandis la viro.

”Vi tuj ricevos la permeson,” diris la soldato, ”nur mi devas unue vidi, kion kaŝas via edzino subveste.”

”Tio tute ne estas vidinda,” diris la viro. ”Estas nur pano kaj vino, per kio ni nutros nin dum la tago.”

”Eble vi diras la veron,” diris la soldato, ”sed se tiel estas, kial ŝi sin forturnas, kial ŝi ne permesas al mi libervole vidi kion ŝi portas?”

”Mi ne volas, ke vi vidu ĝin,” diris la viro. ”Kaj mi konsilas al vi lasi nin preterpasi.”

Sammomente la viro levis la hakilon, sed la virino metis la manon sur lian brakon.

”Ne komencu batalon!” ŝi petis. ”Mi provos ion alian. Mi permesos al li vidi, kion mi portas, kaj mi estas certa, ke li ne faros malbonon al ĝi.”

Kaj kun fiera, konfidiga rideto ŝi turnis sin al la soldato, forĵetante flikaĵon de sia vestaĵo. Sammomente la soldato retiri ĝis mallevante la okulojn kvazaű blindigita de forta brilo.

Tio, kion kaŝis la virino subveste, eligis blankan brilegon tiel blindigan, ke unue li ne sciis, kion li vidis.

”Mi kredis, ke vi portas infanon sur la brako,” li diris.

”Vi vidas, kion mi portas.” respondis la virino.

Nur tiam la soldato vidis, ke tio blindiga kaj lumanta estis nur fasko da blankaj lilioj, samspecaj kiel tiuj, kiuj kreskis sur la kampo. Sed ilia brilo estis multe pli forta kaj lumanta. Li preskaű ne povis elteni ilian brilon.

Li enigis sian manon inter la florojn. Li ne povis liberiĝi de la penso, ke la virino nepre portas infanon, sed li sentis nur la malvarmetajn petalojn.

Li spertis maldolĉan seniluziiĝon, kaj en sia kolero li volonte estus arestinta kaj la viron kaj la virinon, sed li komprenis, ke li povos doni nenian pretekston por tia ago.

Kiam la virino vidis lian embarason, ŝi diris: ”Ĉu vi nun permesas al ni eliri?”

La soldato silente fortiris la lancon, kiun li tenis antaű la pordega malfermaĵo, kaj flankeniris.

Sed la virino ree kovris la florojn per sia vesto, samtempe kun dolĉa rideto rigardante tion, kion ŝi portis sur la brako.

”Mi sciis, ke vi ne povos fari malbonon al ĝi, se vi ĝin nur vidas,” ŝi diris al la soldato.

Poste ili forrapidis, sed la soldato ilin sekvis per la rigardo, ĝis kiam ili malaperis el la vido.

Kaj kiam li sekvis ilin tiel per la rigardo, denove ŝajnis al li certe, ke ŝi ne portas surbrake faskon da lilioj sed veran, vivantan infanon.

Kiam li ankoraű observadis la du gemigrantojn, li aűdis laűtajn vokojn el la strato. Estis Voltigius kaj kelkaj el liaj viroj, kiuj alkuris.

”Retenu ilin!” ili kriegis. ”Fermu la pordegon! Ne permesu ke ili foriru!”

Kaj kiam ili jam atingis la soldaton, ili rakontis, ke ili nun trovis la postsignojn de la forkurinta knabeto. Ili ĵus serĉis lin en lia hejmo, sed tiam li jam forkuris denove. lli vidis liajn gepatrojn forkurantajn kun li. La patro estis forta, grizbarbulo, portanta hakilon, la patrino altkreska virino, kiu kaŝas la infanon sub la suprenĵetita vestaĵo.

En la sama momento, kiam Voltigius rakontis ĉi tion, bedueno enrajdis tra la pordego sur bonega ĉevalo. La soldato senvorte kuregis al la rajdanto. Li perforte tiregis lin de sur la ĉevalo, ĵetis lin teren, kaj kun saltego li mem sidiĝis sur la selon kaj rapide forrajdis laűlonge de la vojo.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.