La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


SKARLATAJ VELOJ

Aŭtoro: Aleksandro Grin

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

VII. La skarlata «Sekreto»

Estis blanka matena horo; en la grandega arbaro staris delikata vaporo, plena de strangaj vizioj. Nekonata ĉasisto, ĵus forlasinta sian lignofajron, estis iranta laŭlonge de la rivero; tra arboj brilis lumo de ĝiaj aeraj interspacoj, sed la diligenta ĉasisto ne aliradis al ili, esplorante freŝan spuron de urso, direktantan sin al la montoj.

Subita sono traflugis inter la arboj kun neatenditeco de maltrankvila persekuto; tio estis kanto de klarneto. La muzikisto, elirinte sur la ferdekon, ludis fragmenton de melodio, plena de malgaja, tira ripetiĝo. La sono tremis, kiel voĉo, kaŝanta malfeliĉon; ĝi plifortiĝis, ridetis per malgaja trilo kaj abrupte ĉesis. Malproksima eĥo malklare rekantis la saman melodion.

La ĉasisto, markinte la spuron per rompita branĉo, trairis al la akvo. La nebulo ankoraŭ ne malaperis; en ĝi estis estingiĝantaj konturoj de grandega ŝipo, malrapide turnanta sin al la enfluejo de la rivero. Ĝiaj volvitaj veloj ekvivis, pendante festone, malvolviĝante kaj kovrante la mastojn per senfortaj ŝildoj de grandegaj faldoj; aŭdiĝis voĉoj kaj paŝoj. Borda vento, provante blovi, pigre taŭzadis la velojn; finfine, la varmo de la suno faris la necesan efikon; la aera premo plifortiĝis, dispelis la nebulon kaj elverŝiĝis laŭ la velstangoj en malpezajn skarlatajn formojn, plenajn de rozoj. Rozaj ombroj glitis laŭ blanko de la mastoj kaj de la rigilaro, ĉio estis blanka, krom la disetenditaj, glate movitaj veloj de koloro de profunda ĝojo.

La ĉasisto, rigardinta de sur la bordo, longe frotis la okulojn, ĝis konvinkiĝis, ke li vidas ĝuste tiel, sed ne alie. La ŝipo malaperis post rivera turno, sed li plu staris kaj rigardis; poste, silente levinte la ŝultrojn, direktis sin al sia urso.

Dum «Sekreto» iris laŭ la riverujo, Gray staris ĉe la rudrorado, ne konfidante la rudron al matroso – li timis malprofundaĵon. Panten sidis apude, en nova drapa vestokompleto, en nova brilanta kaskedo, razita kaj humile paŭta. Li plu sentis nenian ligon inter la skarlata ornamo kaj la rekta celo de Gray.

– Nun, – diris Gray, – kiam miaj veloj ruĝas, la vento bonas, kaj en mia koro estas pli da feliĉo, ol en elefanto, vidanta malgrandan bulketon, mi penos agordi vin per miaj pensoj, kiel mi promesis jam en Liss. Rimarku – mi ne opinias vin stulta aŭ obstina, tute ne; vi estas modela maristo, kaj tio valoras multe. Sed vi, samkiel la plejmulto, aŭskultas voĉojn de ĉiuj simplaj veraĵoj tra dika vitro de la vivo; ili krias, sed vi ne aŭdos. Mi faras tion, kio ekzistas, kiel antikva imago pri io bela kaj nerealigebla, kaj kio, fakte, estas same realigebla, kiel eksterurba promeno. Baldaŭ vi ekvidos la junulinon, kiu ne povas, ne devas alie edziniĝi, ol nur en tia maniero, kiun mi disvolvas antaŭ viaj okuloj.

Li koncize rakontis al la maristo tion, pri kio ni tre bone scias, fininte la klarigon tiel:

– Vi vidas, kiel proksime estas interplektitaj ĉi tie la sorto, volo kaj naturo de la karakteroj; mi venas al tiu, kiu atendas kaj povas atendi nur min, kaj mi deziras neniun alian, krom ŝin, eble ĝuste tial, ke danke al ŝi mi komprenis unu simplan veraĵon. Ĝi konsistas en tio, ke oni faru tiel nomatajn miraklojn per propraj manoj. Kiam por homo la plej grava afero estas ricevi deziregatan groŝon, estas facile doni tiun groŝon, sed, kiam la animo kaŝas en si semon de flama kreskaĵo – miraklo, faru al li tiun miraklon, se vi povas. Novan animon havos li kaj novan – vi. Kiam prizonestro mem liberigos malliberulon, kiam miliardulo donacos al skribisto vilaon, operetan kantistinon kaj gardoŝrankon, kaj ĵokeo almenaŭ foje retenos sian ĉevalon por alia ĉevalo, al kiu malfortunas, – tiam ĉiuj komprenos, kiel tio estas agrabla, kiel neesprimeble mirakla. Sed ekzistas ne malpli grandaj mirakloj: rideto, gajo, pardono, kaj – ĝustatempe dirita, necesa vorto. Posedi tion – signifas posedi ĉion. Koncerne min, nia komenco – de mi kaj de Assol – restos al ni por ĉiam en la skarlata brilo de la veloj, kreitaj de la profundo de la koro, scianta, kio estas la amo. Ĉu vi komprenis min?

– Jes, ŝipestro. – Panten krakĝemis, viŝinte la lipharojn per zorgeme faldita pura naztuketo. – Mi ĉion komprenis. Vi kortuŝis min. Mi iru malsupren kaj petu pardonon de Nicks, kiun mi hieraŭ mallaŭdis pro la dronigita sitelo. Kaj mi donu al li tabakon – la sian li forkartludis.

Antaŭ ol Gray, iom mirigita per tia rapida praktika rezulto de siaj vortoj, sukcesis ion diri, Panten jam ektondris malsupren laŭ la ŝtuparo kaj ie malproksime suspiris. Gray retrorigardis supren; super li estis sensone svingiĝantaj la skarlataj veloj; la suno en iliaj orloj brilis per purpura fumo. «Sekreto» iris en la maron, malproksimiĝante disde la bordo. Estis neniaj duboj en la sonora animo de Gray – nek obtuzaj frapoj de maltrankvilo, nek bruo de bagatelaj zorgoj; trankvile, kiel velo, impetis li al la admirinda celo, plena de tiuj pensoj, kiuj antaŭas vortojn.

Antaŭ la tagmezo sur la horizonto aperis fumeto de milita krozŝipo, la krozŝipo ŝanĝis la kurson kaj el duonmejla distanco levis signalon – «ekdrivu!»

– Knaboj, – diris Gray al la matrosoj, – ili nin ne pripafos, ne timu; ili simple ne kredas al propraj okuloj.

Li ordonis ekdrivi. Panten, kriante kiel ĉe incendio, elirigis «Sekreton» el la vento; la ŝipo haltis, kiam de la krozŝipo ekkuris vapora kutro kun matrosoj kaj leŭtenanto en blankaj gantoj; la leŭtenanto, surpaŝinte la ferdekon de la ŝipo, mirigite ĉirkaŭrigardis kaj sekvis kun Gray en la kajuton, el kie post horo li ekiris, strange svinginte la manon kaj ridetante, kvazaŭ promociita, reen al la blua krozŝipo. Verŝajne, ĉi-foje Gray havis pli da sukceso, ol kun la simplanima Panten, ĉar la krozŝipo, post paŭzo, batis la horizonton per potenca saluta salvo, kies rapida fumo, trabatinte la aeron per grandegaj brilantaj pilkoj, disbloviĝis floke super la kvieta akvo. Dum la tuta tago sur la krozŝipo regis ia duonfesta konsterniĝo; la humoro estis nelabora, konfuza – sub signo de la amo, pri kiu oni parolis ĉie – de la salono ĝis la maŝina holdo, kaj vaĉanto de la mina fako demandis preterirantan matroson: «Tom, kiel vi edziĝis?» – «Mi kaptis ŝin je la jupo, kiam ŝi intencis fuĝi de mi tra fenestro», – diris Tom kaj fiere buklis la lipharojn.

Dum ioma tempo «Sekreto» iris en malplena maro, sen bordoj; en la tagmezo malfermiĝis la malproksima bordo. Preninte la lornon, Gray ekrigardis al Kaperno. Se ne malhelpus vico da tegmentoj, li distingus en fenestro de unu domo Assol-on, sidantan ĉe iu libro. Ŝi legis; laŭ la paĝo rampis verda skarabeto, haltante kaj leviĝante sur la antaŭaj piedoj kun aspekto sendependa kaj hejma. Jam dufoje ĝi estis sen kompato forblovita sur la fenestrobreton, de kie ĝi reaperadis fideme kaj senĝene, kvazaŭ volis ion diri. Ĉi-foje ĝi preskaŭ sukcesis atingi la manon de la junulino, tenantan la angulon de la paĝo; ĉi tie ĝi bremsiĝis sur vorto «rigardu», kun dubo haltis, atendante novan skualon, kaj vere, apenaŭ evitis akcidenton, ĉar Assol jam ekkriis: «Ree la skarabeto... stultulo!..» – kaj intencis definitive forblovi la gaston en la herbon, sed subite hazarda transiro de la rigardo disde unu tegmento al la alia malkovris al ŝi sur la blua mara fendo de la strata spaco blankan ŝipon kun skarlataj veloj.

Ŝi tremeris, forŝanceliĝis, rigidiĝis; poste abrupte salte ekstaris kun kapturne falanta koro, ekflaminte per nereteneblaj larmoj de inspira afekcio. «Sekreto» tiutempe estis ĉirkaŭiranta negrandan kabon, tenante sin angule al la bordo per la maldekstra flanko; nelaŭta muziko estis verŝiĝanta en la blua vastaĵo de sur la blanka ferdeko sub la fajro de la skarlata silko; la muziko de ritmaj triloj, esprimitaj ne tute sukcese per konataj al ĉiuj vortoj:

«Plenigu, plenigu pokalojn – kaj drinku, amikoj, je am'...» – En ĝia simpleco, jubilante, estis disvolviĝanta kaj murmureganta emocio.

Ne memorante, kiel ŝi forlasis la hejmon, Assol jam kuris al la maro, subkaptita de nevenkebla blovo de la evento; ĉe la unua angulo ŝi haltis preskaŭ senforte; ŝiaj kruroj estis fleksiĝantaj, la spirado estis rompiĝanta kaj estingiĝanta, la konscio tenis sin sur hareto. Estante ekster si pro timo perdi la volon, ŝi stamfis kaj rekonsciiĝis. De tempo al tempo jen tegmento, jen barilo ŝirmadis disde ŝi la skarlatajn velojn; tiam, timante, ke ili malaperos, kiel simpla fantomo, ŝi hastadis preteri la turmentan obstaklon kaj, ree ekvidinte la ŝipon, haltadis por faciligite suspiri.

Tiutempe en Kaperno okazis tia konsterniĝo, tia ekscitiĝo, tia komuna afekcio, kiu ne cedus al efiko de famaj tertremoj. Ankoraŭ neniam granda ŝipo aliradis al tiu ĉi bordo; la ŝipo havis ĝuste tiujn velojn, kies nomo sonis kiel moko; nun ili klare kaj nerefuteble flamis kun senkulpeco de fakto, refutanta ĉiujn leĝojn de la ekzistado kaj de la komuna saĝo. Viroj, virinoj, infanoj haste kuris al la bordo en tumulto; la loĝantoj interkriadis el korto al korto, kunpuŝiĝante unu kun la alia, kriegadis kaj faladis; baldaŭ ĉe la akvo kreiĝis homamaso, kaj en tiun homamason impete enkuris Assol. Dum ŝi ne ĉeestis, ŝia nomo transflugadis inter la homoj kun nervoza kaj malserena maltrankvilo, kun kolera timo. Pli multe parolis viroj; sufoke, per serpenta siblo singultadis stuporiĝintaj virinoj, sed se iu el ili komencadis mueli – la veneno eniradis en la kapon. Tuj kiam aperis Assol, ĉiuj eksilentis, ĉiuj kun timo deiris de ŝi, kaj ŝi restis sola sur malpleno de la varmega sablo, konsternita, hontanta, feliĉa, kun la vizaĝo ne malpli skarlata, ol ŝia miraklo, senforte etendinte la manojn al la alta ŝipo.

i_008

De ĝi deiris boato, plena de sunbrunaj remistoj; inter ili staris tiu, kiun, kiel ŝajnis al ŝi nun, ŝi konis, malklare memoris ekde la infaneco. Li rigardis al ŝi kun varmiganta kaj urĝanta rideto. Sed miloj da lastaj ridindaj timoj kaptis Assol-on; morte timante ĉion – eraron, miskomprenojn, misteran kaj malican embarason – ŝi enkuris ĝis la zono en la varman svingiĝon de ondoj, kriante:

– Mi estas ĉi tie, ĉi tie! Tio estas mi!

Tiam Zimmer svingis la arĉon – kaj la sama melodio frapis la nervojn de la homamaso, sed ĉi-foje per plena, jubilanta ĥoro. Pro la emocio, pro moviĝo de nuboj kaj ondoj, pro brilo de la akvo kaj de la foro la junulino preskaŭ ne povis jam distingi, kio moviĝas: ĉu ŝi, ĉu la ŝipo aŭ la boato – ĉio estis moviĝanta, turniĝanta kaj ondiĝanta.

Sed remilo akre plaŭdis apud ŝi; ŝi levis la kapon. Gray kliniĝis, ŝiaj manoj kaptis lian zonon. Assol premfermis la okulojn; poste, rapide malferminte ilin, kuraĝe ridetis al lia lumanta vizaĝo kaj, anhelante, diris: – Ĝuste tia.

– Kaj vi same, infano mia! – elprenante el la akvo la malsekan trezoron, diris Gray. – Jen, mi venis. Ĉu vi rekonis min?

Ŝi kapjesis, tenante sin je lia zono, kun nova animo kaj treme premfermitaj okuloj. La feliĉo sidis en ŝi kiel lanuga katido. Kiam Assol decidiĝis malfermi la okulojn, balancado de la boato, brilo de ondoj, la alproksimiĝanta, kun potenca turniĝo, flanko de «Sekreto», – ĉio estis sonĝo, kie lumo kaj akvo turne balanciĝis, kiel ludo de sunaj makuloj sur radie strianta muro. Ne memorante – kiel, ŝi leviĝis laŭ la ŝtuparo en la fortaj manoj de Gray. La ferdeko, kovrita kaj ĉirkaŭpendigita per tapiŝoj, en skarlataj ondoj de la veloj, estis kiel ĉiela ĝardeno. Kaj baldaŭ Assol ekvidis, ke ŝi staras en kajuto – en la ĉambro, pli bona ol kiu jam ne povas ekzisti.

Tiam de supre, skuante kaj absorbante la koron en sian jubilan krion, denove impetis grandega muziko. Ree Assol fermis la okulojn, timante, ke ĉio ĉi malaperos, se ŝi rigardos. Gray prenis ŝiajn manojn kaj, jam sciante nun, kien ŝi povas sendanĝere iri, ŝi kaŝis la vizaĝon, malsekan pro larmoj, sur la brusto de la amiko, veninta tiel mirakle. Gardeme, sed kun rido, mem afekciita kaj mirigita de tio, ke venis la neesprimebla, al neniu atingebla valorega minuto, Gray levis supren je la mentono tiun ĉi tre delonge sonĝitan vizaĝon, kaj la okuloj de la junulino, finfine, klare malfermiĝis. En ili estis ĉio plej bona de la homo.

– Ĉu vi prenos al ni mian Longren-on? – diris ŝi.

– Jes. – Kaj tiel firme kisis li ŝin post sia fera «jes», ke ŝi ekridis.

Nun ni forlasu ilin, sciante, ke ili devas esti solaj duope. En la mondo estas multaj vortoj en diversaj lingvoj kaj en diversaj idiomoj, sed ili ĉiuj, eĉ proksimume, ne povas esprimi tion, kion diris ili en tiu tago al si reciproke.

Tiutempe sur la ferdeko ĉe la ĉefmasto, apud bareleto, ronĝita de vermo, kun forbatita fundo, malferminta la centjaran malhelan lukson, atendis jam la tuta ŝipanaro. Atwood staris; Panten prude sidis, brilante, kiel novnaskito. Gray leviĝis supren, signis al la orkestro kaj, demetinte la kaskedon, la unua ĉerpis per tabloglaso, en kanto de oraj trumpetoj, la sanktan vinon.

– Nu, jen... – diris li, fintrinkinte, poste ĵetis la glason. – Nun drinku, drinku ĉiuj; kiu ne drinkas, tiu estas mia malamiko.

Ripeti tiujn vortojn li ne devis. Dum «Sekreto» plenrapide, sub ĉiuj veloj estis foriranta disde la por ĉiam teruriĝinta Kaperno, la tumulto ĉirkaŭ la bareleto superis ĉion, kio tiaspeca okazas en grandaj festoj.

– Kiel ĝi plaĉis al vi? – demandis Gray Letikon.

– Ŝipestro! – diris, serĉante vortojn, la matroso. – Mi ne scias, ĉu mi plaĉis al ĝi, sed miajn impresojn necesas pripensi. Abelujo kaj ĝardeno!

– Kio?!

– Mi volas diri, ke en mian buŝon oni enpuŝis abelujon kaj ĝardenon. Estu feliĉa, ŝipestro. Kaj estu feliĉa tiu, kiun «la plej bona kargo» mi nomu, la plej bona trofe' de «Sekreto»!

Kiam mateniĝis la sekva tago, la ŝipo estis malproksime de Kaperno. Parto de la ŝipanaro restis kuŝi sur la ferdeko tie, kie ĝi ekdormis, venkita de la vino de Gray; tenis sin sur la piedoj nur la rudristo kaj la vaĉanto, kaj ankoraŭ sidanta sur la poŭpo meditema kaj ebria Zimmer kun la violonĉela kolo ĉe la mentono. Li sidis, facile movadis la arĉon, paroligante la kordojn per sorĉa, ĉiela voĉo, kaj pensis pri feliĉo... 


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.