La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


SKARLATAJ VELOJ

Aŭtoro: Aleksandro Grin

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

IV. Tagon antaŭe

Tagon antaŭ tiam kaj sep jarojn post kiam Egle, la kolektisto de kantoj, rakontis al la knabino sur la mara bordo la fabelon pri la ŝipo kun Skarlataj Veloj, Assol post unu el siaj ĉiusemajnaj vizitoj de la ludila vendejo revenis hejmen malĝojigita, kun malgaja vizaĝo. Siajn varojn ŝi alportis reen. Ŝi estis tiel ĉagrenita, ke ne povis tuj paroli, kaj nur post kiam ŝi laŭ la maltrankviligita vizaĝo de Longren ekvidis, ke li atendas ion multe pli malbonan, ol la realo, ŝi komencis rakonti, movante la fingron laŭ la vitro de la fenestro, ĉe kiu ŝi staris, distriĝeme observante la maron.

La mastro de la ludila vendejo komencis ĉi-foje per tio, ke malfermis la kontolibron kaj montris al ŝi, kiom ili ŝuldas. Ŝi tremeris, ekvidinte imponan triciferan nombron. «Jen kiom vi prenis ekde decembro, – diris la vendisto, – kaj jen rigardu, je kiom estas vendite». Kaj tuŝis per la fingro alian nombron, jam el du ciferoj.

– Estis domaĝe kaj ofende rigardi. Mi vidis laŭ lia vizaĝo, ke li estas malmilda kaj kolera. Mi kun ĝojo forkurus, sed, honeste, mi ne havis fortojn pro honto. Kaj li ekparolis: «Por mi, kara, tio ne plu estas profita. Nun en modo estas eksterlandaj varoj, ĉiuj vendejoj estas plenaj de ili, kaj ĉi tiajn laboraĵojn oni ne prenas». Tiel li diris. Li diris ankoraŭ multon, sed mi ĉion konfuzis kaj forgesis. Verŝajne, li kompatis min, ĉar konsilis iri en la «Infanan Bazaron» kaj la «Aladinan Lampon».

Eldirinte la ĉefan, la knabino turnis la kapon, ĵetinte timeman rigardon al la maljunulo. Longren sidis ĝibiĝinte, kunkroĉinte la fingrojn inter la genuoj, sur kiujn li apogiĝis per la kubutoj. Sentante la rigardon, li levis la kapon kaj suspiris. Venkinte la preman humoron, la knabino alkuris lin, instalis sin sidi apude kaj, eniginte sian malpezan manon sub la ledan manikon de lia jako, ridante kaj rigardante en la patran vizaĝon de malsupre, daŭrigis kun afekta vigliĝo:

– Ne gravas, ĉio ĉi ne gravas, vi aŭskultu plu, mi petas. Jen mi ekiris. Nu, mi venas en grandan teruran magazenon; tie estas amaso da popolo. Oni min puŝis ĉiuflanke; tamen mi elŝoviĝis kaj aliris al nigra homo en okulvitroj. Kion mi al li diris, mi nenion memoras; fine li subridis, fosis en mia korbo, rigardis ion, poste ree envolvis, kiel estis, en la tukon, kaj redonis.

Longren estis kolere aŭskultanta. Li kvazaŭ vidis sian konsterniĝintan filinon en riĉa homamaso ĉe la vendotablo, kovrita per valoraj varoj. La diligenta homo en okulvitroj degne klarigis al ŝi, ke li devas bankroti, se komercos per senartifikaj laboraĵoj de Longren. Neglekte kaj lerte li starigadis antaŭ ŝi sur la vendotablon faldeblajn modelojn de konstruaĵoj kaj fervojaj pontoj; miniaturajn perfektajn aŭtojn, elektrajn garniturojn, aeroplanojn kaj motorojn. Ĉio ĉi odoris per farbo kaj lernejo. Laŭ ĉiuj liaj vortoj rezultis, ke infanoj en ludoj nun nur imitas tion, kion faras plenaĝuloj.

Assol vizitis ankaŭ la «Aladinan Lampon» kaj du aliajn vendejojn, sed nenion atingis.

Finante la rakonton, ŝi preparis vespermanĝon; manĝinte kaj eltrinkinte glason da forta kafo, Longren diris:

– Se al ni ne fortunas, ni devas serĉi. Mi, eble, denove dungiĝos sur ŝipon – sur «Fitzroy»-on aŭ sur «Palermon». Certe, ili pravas, – penseme daŭrigis li, pensante pri la ludiloj. – Nun infanoj ne ludas, sed lernas. Ili ĉiam lernas, lernas kaj neniam komencos vivi. Ĉio ĉi estas vero, sed estas domaĝe, vere, domaĝe. Ĉu vi povos travivi sen mi daŭron de unu vojaĝo? Estas neimageble lasi vin sola.

– Mi same povus servi kun vi; ekzemple, en bufedo.

– Ne! – Longren stampis tiun vorton per frapo de la manplato al la tremerinta tablo. – Dum mi estas viva, vi ne servos. Tamen, ankoraŭ estas tempo por pripensi.

Li morne eksilentis. Assol almetiĝis apud li sur angulo de la tabureto; li vidis flanke, ne turnante la kapon, ke ŝi klopodas konsoli lin, kaj preskaŭ ridetis. Sed rideti signifus timigi kaj konfuzi la knabinon. Ŝi, murmurante ion interne de si, glatigis liajn implikiĝintajn grizajn harojn, kisis sur la lipharoj kaj, ŝtopinte la vilajn patrajn orelojn per siaj etaj maldikaj fingroj, diris: «Nu jen, nun vi ne aŭdas, ke mi vin amas». Dum ŝi estis beliganta lin, Longren sidis, forte sulkiĝinte, kiel homo, timanta elspiri fumon, sed, aŭdinte ŝiajn vortojn, brue ekridegis.

– Vi estas ĉarma, – simple diris li kaj, karesinte la vangon de la knabino, ekiris al la bordo por pririgardi la boaton.

Assol dum ioma tempo staris en medito meze de la ĉambro, hezitante inter deziro fordoniĝi al kvieta malgajo kaj neceso de hejmaj zorgoj; poste, lavinte la vazaron, ŝi reviziis en la ŝranko restaĵojn de provianto. Ŝi ne pesis kaj ne mezuris, sed vidis, ke faruno ne sufiĉos ĝis la fino de la semajno, ke en la ladaĵo kun sukero videblas la fundo, ke la paketoj kun teo kaj kafo estas preskaŭ malplenaj, mankas oleo, kaj la sola, sur kio, kun ioma bedaŭro pri escepto, ripozis la okulo, estis sako da terpomoj. Poste ŝi lavis la plankon kaj eksidis stebi falbalon al jupo, farita el iu malnova vesto, sed, tuj rememorinte, ke la ŝtofaj tranĉpecoj kuŝas malantaŭ la spegulo, aliris ĝin kaj prenis la volvaĵon; poste ŝi ĵetis rigardon al sia spegulaĵo.

Trans la juglandligna kadro en hela malpleno de la spegulita ĉambro staris maldikega nealta knabino, vestita en malmultekosta blanka muslino kun rozkoloraj floretoj. Sur ŝiaj ŝultroj kuŝis griza silka kaptuko. La duoninfana, hele sunbruna vizaĝo estis moviĝema kaj esprimema; la belaj, iom seriozaj por ŝia aĝo, okuloj rigardis kun timema koncentriĝo de profundaj animoj. Ŝia neregula vizaĝeto povis kortuŝi per fajna pureco de la konturoj; ĉiu sinuo, ĉiu elstaraĵo de tiu vizaĝo, certe, trovus lokon en multaj virinaj vizaĝoj, sed ilia kombino, ilia stilo estis tute originala, – originale agrabla; sur tio ni haltu. La ceteron ne regas vortoj, krom la vorto «ĉarmo».

La spegulita knabino ridetis same senkonscie, kiel Assol. La rideto rezultis malgaja; rimarkinte tion, ŝi maltrankviliĝis, kvazaŭ ŝi rigardus al fremdulino. Ŝi alpremiĝis per la vango al la vitro, fermis la okulojn kaj facile karesis la spegulon tie, kie lokiĝis ŝia spegulaĵo. Svarmo de malklaraj, teneraj pensoj glitis en ŝi; ŝi rektiĝis, ekridis kaj eksidis, komencinte kudri.

Dum ŝi kudras, ni rigardu ŝin pli proksime – internen. En ŝi estas du knabinoj, du Assol-oj, miksitaj en bonega, belega malreguleco. Unu estis la filino de matroso, metiisto, la faristino de ludiloj, la alia estis viva versaĵo, kun ĉiuj mirakloj de ties konsonancoj kaj imagoj, kun mistero de najbareco de vortoj, en tuta interago de iliaj ombroj kaj lumo, falantaj de unu al la alia. Ŝi konis la vivon en la limoj de sia sperto, sed super ĝeneralaj fenomenoj ŝi vidis reflektitan sencon de alia ordo. Tiel, atente rigardante al objektoj, ni rimarkas en ili ion ne rekte, sed per impreso – sendube homan, kaj – same, kiel homan – malsaman. Ion similan al tio, kion (se ni sukcesis) ni diris per tiu ekzemplo, vidis ŝi ankoraŭ super la videbla. Sen tiuj modestaj konkeroj ĉio simple komprenebla estis fremda al ŝia animo. Ŝi sciis kaj ŝatis legi, sed ankaŭ en libro ŝi legadis precipe inter linioj, same, kiel ŝi vivis. Senkonscie, per siaspeca inspiro ŝi faradis sur ĉiu paŝo multajn etere subtilajn malkovrojn, neesprimeblajn, sed gravajn, kiel pureco kaj varmo. Fojfoje – kaj tio daŭradis dum kelkaj tagoj – ŝi eĉ transformiĝadis; la fizika kontraŭstarado al la vivo malaperadis, kiel silento en bato de arĉo kontraŭ kordojn, kaj ĉio, kion ŝi vidis, per kio vivis, kio estis ĉirkaŭe, iĝadis punto de misteroj en la bildo de ĉiutageco. Plurfoje, emociiĝante kaj timetante, ŝi foriradis nokte al la mara bordo, kie, ĝisatendinte mateniĝon, tute serioze fiksrigardadis, serĉante la ŝipon kun Skarlataj Veloj. Tiuj minutoj estis por ŝi feliĉo; por ni estas malfacile tiel eniri en fabelon, por ŝi estis ne malpli malfacile eliri el ĝia potenco kaj ĉarmo.

En alia tempo, pensante pri ĉio ĉi, ŝi sincere miradis pri si, ne kredante, ke ŝi kredis, per rideto pardonante la maron kaj malgaje transirante al la realo; nun, deŝovante la falbalon, la junulino estis rememoranta sian vivon. Tie estis multe da enuo kaj simpleco. La duopa soleco fojfoje senlime ĝenis ŝin, sed en ŝi kreiĝis jam tiu falto de interna timeto, tiu sufera sulko, kun kiu ne eblas doni, nek ricevi viglon. Ŝin oni moketadis, dirante: «Ŝi estas freneza, difektmensa»; ŝi kutimiĝis al tiu doloro; la junulino fojfoje devis eĉ elteni insultojn, post kio ŝia brusto doloradis, kiel pro bato. Kiel virino, ŝi estis nepopulara en Kaperno, tamen multaj suspektis, kvankam sovaĝe kaj malklare, ke ŝi estas dotita pli, ol la ceteraj – sed en alia lingvo. La kapernanoj adoris korpulentajn, pezajn virinojn kun oleeca haŭto de dikaj suroj kaj fortaj manoj; ĉi tie oni flirtadis, plaŭdfrapante la dorson per la manplato kaj puŝante, kiel en bazaro. La tipo de tiu emocio estis rememoriganta senartifikan simplecon de muĝo. Assol same konvenis al tiu senhezita medio, kiel konvenus al homoj de rafinita nerva vivo kompanio de fantomo, se ĝi havus tutan ĉarmon de Assunta aŭ Aspazio: tio, kio koncernas la amon, – ĉi tie estas neimagebla. Tiel, en egalmezura zumado de soldata trumpeto ĉarma malgajo de violono ne kapablas elirigi severan regimenton el influo de ties rektaj linioj. Al tio, kio estis dirita en tiuj ĉi linioj, la junulino staris dorse.

Dum ŝia kapo estis murmuranta la kanteton de la vivo, la malgrandaj manoj laboris diligente kaj lerte; demordante la fadenon, ŝi rigardis malproksimen antaŭ si, sed tio ne malhelpis al ŝi rekte turni la orlon kaj stebi ĝin kun reguleco de kudromaŝino. Kvankam Longren ne revenis, ŝi ne maltrankvilis pri la patro. Lastatempe li sufiĉe ofte fornavigadis nokte por fiŝkapti aŭ simple por spiri freŝan aeron.

Ŝin ne taŭzis timo; ŝi sciis, ke nenio malbona al li okazos. En tiu rilato Assol plu estis tiu eta knabino, kiu preĝis siamaniere, amike pepante matene: «Saluton, Dio!», kaj vespere: «Adiaŭ, Dio!»

Laŭ ŝia opinio, tia familiara kono de Dio estis tute sufiĉa, por ke li preventu ajnan malfeliĉon. Ŝi kompatis ankaŭ lin: Dio ĉiam estis okupita pri aferoj de milionoj da homoj, tial al ĉiutagaj ombroj de la vivo oni devus, laŭ ŝi, rilati kun taktoplena pacienco de gasto, kiu, trovinte la domon plena de homoj, atendas la mastron, absorbitan de klopodoj, lokante kaj nutrante sin laŭ cirkonstancoj.

Fininte kudri, Assol faldis la laboraĵon kaj metis ĝin sur la angulan tableton, malvestis sin kaj ekkuŝis. La fajro estis estingita. Ŝi baldaŭ rimarkis, ke dormemo malestas; la konscio estis klara, kiel en tagmezo, eĉ la mallumo ŝajnis artefarita, la korpo, samkiel la konscio, sentiĝis malpeza, taga. La koro batis kun rapideco de poŝa horloĝo; ĝi batadis kvazaŭ inter la kuseno kaj la orelo. Assol koleris, turniĝante, jen deĵetante la kovrilon, jen envolviĝante en ĝin kun la kapo. Finfine, ŝi sukcesis voki la kutiman imagon, helpantan ekdormi: ŝi mense ĵetadis ŝtonojn en helan akvon, rigardante al diskuro de malpezegaj rondoj. La dormo, vere, kvazaŭ atendis tiun donon; ĝi venis, interflustris kun Mary, staranta ĉe la litkapo, kaj, obeante al ŝia rideto, diris ĉirkaŭe: «Ŝŝŝ». Assol tuj ekdormis. Ŝi sonĝis sian ŝatatan sonĝon: florantajn arbojn, sopiron, ĉarmon, kantojn kaj misterajn scenojn, el kiuj, vekiĝinte, ŝi rememoradis nur briladon de blua akvo, leviĝanta de la piedoj al la koro kun malvarmo kaj ekstazo. Vidinte ĉion ĉi, ŝi restis dum ankoraŭ ioma tempo en la neebla lando, poste vekiĝis kaj eksidis.

Ŝi ne estis dormema, kvazaŭ ŝi entute ne dormis. Sento de noveco, de ĝojo kaj de deziro ion fari estis varmiganta ŝin. Ŝi ĉirkaŭrigardis per tia rigardo, per kia oni ĉirkaŭrigardas novan ejon. Penetris la aŭroro – ne per tuta helo de lumo, sed per tiu malklara peno, en kiu eblas kompreni la ĉirkaŭaĵon. La malsupra parto de la fenestro estis nigra; la supraĵo heliĝis. Ekster la domo, preskaŭ sur la rando de la kadro, brilis la matena stelo. Sciante, ke nun ŝi ne ekdormos, Assol vestis sin, aliris al la fenestro, kaj, demetinte la hokon, deŝovis la kadron. Trans la fenestro staris atenta sentema silento; ĝi kvazaŭ venis nur ĵus. En blua krepusko flagris arbustoj, pli malproksime dormis arboj; la aero estis sufoka kaj odoris per tero.

Apogante sin sur la supraĵo de la kadro, la junulino estis rigardanta kaj ridetanta. Subite io, simila al fora voko, puŝis ŝin el interne kaj eksteren, kaj ŝi kvazaŭ vekiĝis ankoraŭfoje el la evidenta realo al tio, kio estas pli evidenta kaj senduba. Ekde tiu minuto jubilanta riĉeco de la konscio ne forlasadis ŝin. Tiel, komprenante, ni aŭskultas parolojn de homoj, sed, se ripeti la diritan, ni komprenos ankoraŭfoje, kun alia, nova signifo. La samo okazis al ŝi.

Preninte la malnovan, sed sur ŝia kapo ĉiam junan silkan kaptukon, ŝi fiksis ĝin per la mano sub la mentono, ŝlosis la pordon kaj elflugis nudpieda sur la vojon. Kvankam la ĉirkaŭaĵo estis senhoma kaj silenta, sed al ŝi ŝajnis, ke ŝi sonas kiel orkestro, ke ŝin oni povas aŭdi. Ĉio plaĉis al ŝi, ĉio ĝojigis ŝin. Varma polvo estis tiklanta la nudajn piedojn; ŝi spiris libere kaj gaje. Sur krepuska peco de la ĉielo malhelis tegmentoj kaj nuboj; dormetis bariloj, eglanterioj, legomaj kaj fruktaj ĝardenoj, kaj la delikate videbla vojo. En ĉio rimarkeblis alia ordo, ol tage, – la sama, sed en antaŭe pretervidita interkonformo. Ĉio dormis kun malfermitaj okuloj, kaŝe pririgardante la pasantan knabinon.

Ŝi iris, ju pli longe, des pli rapide, hastante forlasi la vilaĝon. Post Kaperno estis etendiĝantaj herbejoj; post la herbejoj sur deklivoj de bordaj montetoj kreskis avelujoj, poploj kaj kaŝtanarboj. Tie, kie la vojo finiĝis, transirante en mallarĝan padon, ĉe la piedoj de Assol milde ekturniĝis lanuga nigra hundo kun blanka brusto kaj parolanta streĉo de la okuloj. La hundo, rekoninte Assol-on, jelpetante kaj kokete fleksante la korpon, ekiris apude, silente konsentante kun la junulino en io komprenebla, kiel «mi» kaj «vi». Assol, rigardante en ĝiajn komunikemajn okulojn, estis firme certa, ke la hundo povus ekparoli, se ĝi ne havus sekretajn kaŭzojn silenti. Rimarkinte la rideton de la kunulino, la hundo gaje sulkiĝis, svingis la voston kaj glate ekkuris antaŭen, sed subite indiferente eksidis, afereme skrapis per la piedo la orelon, morditan de sia eterna malamiko, kaj ekkuris reen.

Assol penetris en altan herbejan herbon, ŝprucigantan roson; tenante la manon kun la polmo malsupren, super ĝiaj panikloj, ŝi iris, ridetante al la striiĝanta tuŝo. Rigardante en specialajn vizaĝojn de floroj, en interplektaĵon de tigoj, ŝi distingadis tie preskaŭ homajn aludojn – pozojn, penojn, moviĝojn, trajtojn kaj rigardojn; ŝin ne mirigus nun procesio de kampomusoj, balo de zizeloj aŭ kruda amuziĝo de erinaco, timiganta dormantan gnomon per sia huŝ-ado. Kaj vere, griza erinaco elruliĝis antaŭ ŝi sur la padon. «Huŝ-huŝ», – abrupte diris ĝi kolere, kiel koĉero al piediranto. Assol parolis kun tiuj, kiujn ŝi komprenis kaj vidis. «Saluton, malsanulo, – diris ŝi al lila irido, tratruita de vermo. – Vi devas iom sidi hejme», – tio rilatis al arbusto, restinta meze de la pado kaj pro tio senfoliigata de vestoj de preterirantoj. Granda skarabo estis alkroĉiĝanta al kampanulo, fleksante la vegetaĵon kaj faladante, sed obstine puŝante per la piedoj. «Forskuu la dikan pasaĝeron», – konsilis Assol. La skarabo, vere, ne retenis sin kaj kun krako ekflugis flanken. Tiel, emociiĝante, tremetante kaj brilante, ŝi aliris deklivon de monteto, kaŝiĝinte en ĝia densejo disde la herbeja spaco, sed ĉirkaŭita nun de siaj veraj amikoj, kiuj – ŝi sciis tion – parolis base.

Tio estis grandaj maljunaj arboj, kreskantaj inter kaprifolio kaj avelujo. Iliaj pendantaj branĉoj estis tuŝantaj la suprajn foliojn de la arbustoj. En la kviete peza foliaro de la kaŝtanarboj staris blankaj konusoj de floroj, ilia aromo miksiĝis kun odoro de roso kaj rezino. La pado, kovrita de elstaraĵoj de glitaj radikoj, jen faladis, jen leviĝadis sur la deklivon. Assol sentis sin, kiel hejme; ŝi salutadis la arbojn, kiel homojn, manpremante iliajn larĝajn foliojn. Ŝi iris, flustrante jen mense, jen per vortoj: «Jen vi, kara, jen alia vi; multas vi, miaj fraĉjoj! Mi iras, fraĉjoj, mi hastas, tralasu min. Mi rekonas vin ĉiujn, ĉiujn mi memoras kaj respektas». La «fraĉjoj» majeste karesadis ŝin, per kio ili povis – per folioj – kaj parence knaradis responde. Ŝi eliris, malpuriginte la piedojn per grundo, al la deklivo super la maro kaj ekstaris sur la rando de la deklivo, anhelante pro la rapida irado. La profunda nevenkebla kredo, jubilante, ŝaŭmis kaj bruis en ŝi. Ŝi disĵetadis ĝin per rigardo trans la horizonton, el kie per facila bruo de borda ondo ĝi revenadis, fiera pro pureco de la flugo. Dume la maro, konturita laŭ la horizonto per ora fadeno, ankoraŭ dormis; nur sub la deklivo, en flakoj de bordaj kavoj, leviĝadis kaj faladis akvo. La ŝtalgriza – ĉe la bordo – koloro de la dormanta oceano estis transiranta en la bluan kaj nigran. Trans la ora fadeno la ĉielo, ekflamante, brilis per grandega ventumilo de lumo; blankajn nubojn tuŝis malforta ruĝo. Delikataj, diecaj koloroj lumis en ili. Sur la nigran foron jam ekkuŝis tremetanta neĝa blanko; la ŝaŭmo brilis, kaj purpura disŝiro, ekflaminte meze de la ora fadeno, ĵetis laŭ la oceano, al la piedoj de Assol, skarlatajn faldetojn.

i_006

Ŝi eksidis, subfleksinte la krurojn, kun la brakoj ĉirkaŭ la genuoj. Atente kliniĝante al la maro, ŝi rigardis al la horizonto per grandaj okuloj, en kiuj restis jam nenio plenaĝa, – per okuloj de infano. Ĉio, kion ŝi atendis tiom longe kaj fervore, estis fariĝanta tie – ĉe la rando de la mondo. Ŝi vidis en la lando de foraj abismoj subakvan monteton; de sur ties supraĵo striis supren volviĝantaj vegetaĵoj; inter iliaj rondaj folioj, ĉe la rando trapikitaj de la tigo, radiis bizaraj floroj. La supraj folioj brilis sur la supraĵo de la oceano; tiu, kiu sciis nenion, kion sciis Assol, vidis nur tremon kaj brilon.

El la kreskaĵoj leviĝis ŝipo; ĝi elmergiĝis kaj haltis en la mezo mem de la aŭroro. El tiu foro ĝi estis videbla klare, kiel la nuboj. Disĵetante gajon, ĝi flamis, kiel vino, rozo, sango, lipoj, ruĝa veluro kaj punca fajro. La ŝipo estis iranta rekte al Assol. Ŝaŭmaj flugiloj estis tremantaj sub potenca premo de ĝia kilo; jam ekstarinte, la junulino alpremis la manojn al la brusto, sed la mirakla ludo de lumo iĝis ondoj; leviĝis la suno, kaj matena helpleno deŝiris kovrilojn de sur ĉio, kio ankoraŭ estis langvoranta kaj tiriĝanta sur la dormema tero.

La junulino suspiris kaj ĉirkaŭrigardis. La muziko eksilentis, sed Assol plu estis sub potenco de ĝia sonora ĥoro. Tiu impreso iom post iom malfortiĝis, poste iĝis rememoro kaj, finfine, simple laco. Ŝi ekkuŝis sur herbon, oscedis kaj, beate ferminte la okulojn, ekdormis – vere, per firma, kiel juna juglando, dormo, sen zorgo kaj sonĝoj.

Ŝin vekis muŝo, vaganta laŭ la nuda plando. Maltrankvile turninte la piedon, Assol vekiĝis; sidante, ŝi estis pinglanta la malordiĝintajn harojn, tial la ringo de Gray sentigis sin, sed opiniante ĝin ne pli ol tigeto, trafinta inter la fingrojn, ŝi rektigis ilin; ĉar la embaraso ne malaperis, ŝi malpacience alportis la manon al la okuloj kaj rektiĝis, momente salte ekstarinte kun forto de ŝprucinta fontano.

Sur ŝia fingro brilis la radia ringo de Gray, kvazaŭ sur la fremda, – la sia ŝi ne povis ĝin agnoski en tiu momento, ŝi ne sentis sian fingron. «Kies aĵo estas tio? Kies ŝerco? – impete ekkriis ŝi. – Ĉu mi dormas? Eble, mi trovis kaj forgesis?». Kaptinte per la maldekstra mano la dekstran, sur kiu estis la ringo, kun mirego ŝi estis ĉirkaŭrigardanta, esplorante la maron kaj la verdan densaĵon; sed neniu estis moviĝanta, neniu kaŝiĝis en arbustoj, kaj en la blua, fore prilumita maro estis neniu signo, kaj ruĝo kovris Assol-on, kaj la voĉoj de la koro diris profetan «jes». Ne ekzistis klarigoj al la okazintaĵo, sed sen vortoj kaj pensoj ŝi trovis ilin en sia stranga sento, kaj la ringo jam iĝis proksima al ŝi. Tremante tuta, ŝi deŝiris ĝin de sur la fingro; tenante en la mankavo, kiel akvon, ŝi pririgardis ĝin – per tuta animo, per tuta koro, per tuta jubilo kaj serena superstiĉo de juneco, poste, kaŝinte ĝin trans la korsaĵon, Assol kaŝis la vizaĝon en la polmojn, el sub kiuj estis nereteneble elŝiriĝanta rideto, kaj, mallevinte la kapon, malrapide ekiris reen al la hejmo.

Tiel, – hazarde, kiel diras homoj, sciantaj legi kaj skribi, – Gray kaj Assol trovis unu la alian en la somera mateno, plena de neeviteblo.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.