La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen  


POPOLMALAMIKO

Aŭtoro: Henrik Ibsen

©2026 Geo

La Enhavo

KVINA AKTO

(Laborĉambro de doktoro Stockmann. Librobretoj kaj ŝrankoj kun diversaj preparaĵoj laŭ la muroj. En la fono estas elirejo al la antaŭĉambro; antaŭe maldekstre estas pordo al la sidĉambro. Sur la muro dekstre estas du fenestroj, kies vitroj estas frakasitaj. Meze en la ĉambro staras la skribotablo de la doktoro, kovrita de libroj kaj dokumentoj. La ĉambro estas en malordo. Estas antaŭtagmeze.)

(Doktoro Stockmann, en negliĝo kaj pantofloj kaj kun kaloto, staras klinite, rastante per pluvŝirmilo sub unu el la ŝrankoj; fine li antaŭentiras ŝtonon.)

DOKTORO STOCKMANN

(parolas tra la malfermita pordo al la sidĉambro) Katrine, jen mi trovis ankoraŭ unu.

SINJORINO STOCKMANN

(ene en la sidĉambro) Ho, vi certe ankoraŭ trovos plurajn.

DOKTORO STOCKMANN

(metas la ŝtonon sur aron da aliaj sur la tablo) Tiujn ŝtonojn mi konservos kiel sanktaĵojn. Ejlif kaj Morten vidu ilin ĉiun tagon, kaj kiam ili fariĝos plenkreskaj, ili ricevu ilin herede de mi. (rastas sub librobreto) Ĉu ŝi – kiel diable ŝi nomiĝas, – ŝi, la servistino, – ĉu ŝi ankoraŭ ne serĉis la vitraĵiston?

SINJORINO STOCKMANN

(envenas) Jes, sed li respondis, ke li ne scias, ĉu li povos veni hodiaŭ.

DOKTORO STOCKMANN

Vi certe vidos, ke li ne kuraĝas.

SINJORINO STOCKMANN

Ne, ankaŭ Randine opinias, ke li ne kuraĝas pro la najbaroj. (parolas enen en la sidĉambron) Kion vi volas, Randine? Nu tiel. (iras tien kaj tuj revenas) Jen letero al vi, Tomas.

DOKTORO STOCKMANN

Mi rigardu. (malfermas ĝin kaj legas) Nu tiel.

SINJORINO STOCKMANN

De kiu ĝi estas?

DOKTORO STOCKMANN

De la domposedanto. Li malluigas nin.

SINJORINO STOCKMANN

Ĉu vere? Li, kiu estas tia honesta homo –

DOKTORO STOCKMANN

(rigardas en la leteron) Li ne kuraĝas havi nin, li diras. Malvolonte li tion faras; sed li ne kuraĝas ion alian – pro siaj kuncivitanoj – pro la publika opinio – estas dependanta – ne kuraĝas ofendi certajn riĉulojn.

SINJORINO STOCKMANN

Jen vidu, Tomas.

DOKTORO STOCKMANN

Ja, ja, mi vidas; ili estas malkuraĝuloj, ĉiuj, en ĉi tiu urbo; neniu ion kuraĝas pro ĉiuj aliaj homoj. (ĵetas la leteron sur la tablon) Sed ne gravas por ni, Katrine. Nun ni vojaĝos al la nova mondo, kaj tiam –

SINJORINO STOCKMANN

Jes sed, Tomas, ĉu estas bone pripensite, tio ĉi pri la vojaĝo?

DOKTORO STOCKMANN

Ĉu mi restus ĉi tie, kie oni primokis min kiel popolmalamikon, brulstampis min, frakasis miajn fenestrojn! Kaj jen vidu, Katrine; ili ankaŭ ŝirfendis mian nigran pantalonon.

SINJORINO STOCKMANN

Ho ne; kaj la plej bonan, kiun vi havas!

DOKTORO STOCKMANN

Neniam oni devus surmeti sian plej bonan pantalonon, kiam oni luktas por libereco kaj vero. Nu, la pantalono ne multe gravas por mi; ĉar ĝin vi ja povas kunkudri por mi. Sed estas tio, ke la kanajlaro kaj la amaso kuraĝas agresi min, kvazaŭ ili estus miaj egaluloj, – estas tio kion mi, je mia morto, ne povas akcepti.

SINJORINO STOCKMANN

Jes, ili estis krudaj kontraŭ vin ĉi tie en la urbo, Tomas; sed ĉu pro tio ni devas forvojaĝi el la lando?

DOKTORO STOCKMANN

Ĉu vi opinias, ke la plebanoj ne estas same impertinentaj en niaj aliaj urboj kiel en tiu ĉi? Ho jes, kara, estos certe tute la sama. Nu, egale; lasu la hundaĉojn buŝaĉi; tio ne estas la plej malbona; la plej malbona estas, ke ĉiuj homoj en la tuta lando estas partisklavoj. Nu, pri tio, – eble ne estas pli bone en la libera okcidento; ankaŭ tie ja furiozas la kompakta plimulto kaj la liberala publika opinio kaj ĉiu alia diablaĵo. Sed, vidu, la kondiĉoj estas pli granskalaj tie; ili povas mortigi, sed ili ne torturadas; ili ne pinĉas liberan animon per ŝraŭbtenilo kiel hejme ĉe ni. Kaj en bezono oni povas ja teni sin flanke. (iras trans la planko) Se mi nur sciis, kie estas praarbaro aŭ eta sudmara insulo por vendo malmultekoste –

SINJORINO STOCKMANN

Jes, sed la knaboj, Tomas?

DOKTORO STOCKMANN

(haltas) Vi estas stranga, Katrine! Ĉu vi vere preferus, ke la knaboj kreskus en tia socio kiel la nia? Hieraŭ vespere vi vidis ja mem, ke la duono de la popolo estas furioza; kaj se la alia duono ne perdis sian prudenton, tio estas ĉar ili estas azenoj, kiuj ne havas iun prudenton por perdi.

SINJORINO STOCKMANN

Sed kara Tomas, vi parolas ja tiel nesingardeme.

DOKTORO STOCKMANN

Nu! Ĉu ne estas vero, kion mi diras? Ĉu ili ne turnas ĉiujn konceptojn supron malsupren? Ĉu ili ne faras unu saman kaĉon el justo kaj maljusto? Ĉu ili ne nomas mensogon, kion mi scias esti vero? Sed la plej frenezega estas, ke ĉi tie ĉirkaŭiras plenkreskaj, liberalecaj homoj en amaso, kaj kredas, ke ili estas liberpensantoj! Ĉu vi iam ion tian aŭdis, Katrine!

SINJORINO STOCKMANN

Jes, jes, eble estas stulte, sed –

(Petra envenas de la sidĉambro.)

SINJORINO STOCKMANN

Ĉu vi jam nun venas de la lernejo?

PETRA

Jes; mi estas maldungita!

SINJORINO STOCKMANN

Maldungita!

DOKTORO STOCKMANN

Ankaŭ vi!

PETRA

Sinjorino Busk maldungis min; kaj do mi opiniis plej bone iri tuj.

DOKTORO STOCKMANN

Kaj vi ĝuste faris!

SINJORINO STOCKMANN

Kiu kredus, ke sinjorino Busk estas tiel fia homo!

PETRA

Ho ne, patrino, sinjorino Busk ne estas fia; mi vidis klare, kiel tio ĉagrenigis ŝin. Sed ŝi ne kuraĝis, diris ŝi; kaj jen mi maldungiĝis.

DOKTORO STOCKMANN

(ridas kaj frotas manojn) Ŝi ne kuraĝis, ankaŭ ŝi ne! Ho, belege.

SINJORINO STOCKMANN

Ho ja, post la teruraj tumultoj hieraŭ vespere, do –

PETRA

Ne estis nur sole tio. Aŭdu nun, patro!

DOKTORO STOCKMANN

Nu, kaj kio?

PETRA

Sinjorino Busk montris al mi ne malpli ol tri leterojn, kiujn ŝi ricevis ĉi-matene –

DOKTORO STOCKMANN

Sen subskribo, ĉu?

PETRA

Jes.

DOKTORO STOCKMANN

Jes, ĉar ili ne kuraĝas riski la nomon, Katrine!

PETRA

Kaj en du el ili skribiĝis, ke sinjoro, kiu vizitadas en nia domo, rakontis en la klubo ĉi-nokte, ke mi havas ege liberajn opiniojn pri diversaj aferoj –

DOKTORO STOCKMANN

Kaj tion vi do ne neis?

PETRA

Kompreneble ne. Sinjorino Busk mem havas konsiderinde liberajn opiniojn, kiam ni estas solaj du; sed ĉar ĉi tio pri mi disvastiĝis, ŝi ne kuraĝis reteni min.

SINJORINO STOCKMANN

Kaj imagu, – jen unu kiu vizitadas nian domon! Vidu, kion vi rehavas por via gastameco, Tomas.

DOKTORO STOCKMANN

En tia fiaĵo ni ne volas plu vivi. Enpaku kiel eble plej rapide, Katrine; ni foriru ju pli frue des pli bone.

SINJORINO STOCKMANN

Silentu; ŝajnas al mi, ke estas iu en la koridoro. Iru por vidi, Petra.

PETRA

(malfermas la pordon) Ho, ĉu estas vi, ŝipestro Horster? Bonvolu eniri.

HORSTER

(el la antaŭĉambro) Bonan tagon. Mi pensis, ke mi devis fari viziteton por aŭdi kiel statas.

DOKTORO STOCKMANN

(premas lian manon) Dankon; tre bonvoleme de vi.

SINJORINO STOCKMANN

Kaj dankon, ke vi trahelpis nin, ŝipestro Horster.

PETRA

Sed kiel vi mem trairis hejmen?

HORSTER

Ho jes, iris bone; mi havas ja ioman forton; kaj tiuj homoj pleje preferas uzi la buŝon.

DOKTORO STOCKMANN

Jes, ĉu ne estas strange pri tiu fia malkuraĝeco? Venu, kaj mi montru ion al vi! Jen, tie la ŝtonoj, kiujn ili ĵetis enen al ni. Rigardu ilin! Ne estas pli ol du sufiĉe grandaj ŝtonoj en la tuta aro; la resto estas nenio alia ol ŝtonetoj, – nuraj grajnoj. Kaj tamen ili staris tie ekstere hurlante, kaj ĵuris, ke ili volas bati min pecen; sed ago – ago – ne, el tio oni ne multon vidas en nia urbo!

HORSTER

Estis ja ankaŭ la plej bona por vi ĉi tiun fojon, sinjoro doktoro.

DOKTORO STOCKMANN

Efektive estis. Sed tamen estas ĉagrenige; ĉar se iam okazos serioza batalo grava por la tuta lando, vi vidos, ke la publika opinio preferos forkuri, kaj la kompakta plimulto kuros arbaren kiel aro da ŝafoj, ĉu ne ŝipestro Horster. Estas tio, kio estas tiel ĉagrenige pripensi; vere estas por mi bedaŭrinde –. Ho; sed pro diablo, – funde tio ĉi estas ja nur stultaĵo. Se ili diris, ke mi estas popolmalamiko, lasu min do esti popolmalamiko.

SINJORINO STOCKMANN

Vi neniam fariĝos, Tomas.

DOKTORO STOCKMANN

Ne ĵuru pri tio, Katrine. Malica vorto povas efiki kiel pinglograto en la pulmo. Kaj tiu damnita vorto –; mi ne kvitiĝos de ĝi; ĝi fiksiĝis sub la koro; ĝi kuŝas tie kaj fosas kaj suĉas kiel acidaj sukoj. Kaj kontraŭ tio helpas neniu magnezo.

PETRA

Ba; nur ridu pri ili, patro.

HORSTER

La homoj certe ŝanĝos opiniojn, sinjoro doktoro.

SINJORINO STOCKMANN

Jes, Tomas, pri tio vi povas esti same certa, kiel pri tio ke vi staras ĉi tie.

DOKTORO STOCKMANN

Jes, eble kiam estos tro malfrue. Sed tiam estu por ili laŭ merite! Tiam ili povos iri ĉi tie en sia fiaĵo, kaj pentante ke ili pelis patrioton en ekzilon. Kiam vi forvelos, ŝipestro Horster?

HORSTER

Hm, – vere estas pri tio, ke mi venis por paroli kun vi –

DOKTORO STOCKMANN

Nu, ĉu estas io pri la ŝipo?

HORSTER

Ne; sed ne okazos, ke mi kuniros.

PETRA

Ĉu vi do estas maldungita?

HORSTER

(ridetas) Jes, efektive estas tiel.

PETRA

Ankaŭ vi.

SINJORINO STOCKMANN

Jen vi vidas, Tomas.

DOKTORO STOCKMANN

Kaj tio pro la vero! Aj, se mi estus ion tian pripensinta –

HORSTER

Ne estu afliktita pro tio; mi certe trovos oficon ĉe iu aŭ alia eksterurba ŝipsocieto.

DOKTORO STOCKMANN

Kaj tion de tiu grandkomercisto Vik, – riĉa homo, sendependa de ĉiuj –! Fi, pro diablo!

HORSTER

Alie li estas sufiĉe sincera; kaj li mem diris, ke li volus reteni min, se li nur kuraĝus –

DOKTORO STOCKMANN

Sed li ne kuraĝis? Ne; tion mi komprenas!

HORSTER

Ne estas facile, li diris, kiam oni apartenas al certa partio –

DOKTORO STOCKMANN

Jen vera vorto de honestulo. Partio estas kvazaŭ viandmuelilo; ĝi muelas ĉiujn kapojn kune al kaĉo; kaj tial ili fariĝas kaĉokapoj kaj farĉokapoj ĉiuj!

SINJORINO STOCKMANN

Sed Tomas do!

PETRA

(al Horster) Se vi ne estus nin akompaninta hejmen, eble en tio ĉi ne rezultus.

HORSTER

Pri tio mi ne pentas.

PETRA

(etendas al li la manon) Dankon pro tio.

HORSTER

(al la doktoro) Kaj ankaŭ tion mi volus diri, ke ĉar vi fine decidis ke vi forvojaĝu, mi pensis pri alia solvo –

DOKTORO STOCKMANN

Bone; se ni nur povos rapide forvojaĝi –

SINJORINO STOCKMANN

Tŝ; ĉu iu frapis la pordon?

PETRA

Eble estas onklo.

DOKTORO STOCKMANN

Aha! (krias) Envenu!

SINJORINO STOCKMANN

Kara Tomas, promesu al mi do –

(La magistranto venas de la antaŭĉambro.)

LA MAGISTRANTO

(ĉe la pordo) Nu, vi estas okupata. Jes, do mi prefere –

DOKTORO STOCKMANN

Ne, ne; envenu.

LA MAGISTRANTO

Sed mi dezirus paroli kun vi ni du solaj.

SINJORINO STOCKMANN

Ni iros en la sidĉambron dume.

HORSTER

Kaj mi revenos poste.

DOKTORO STOCKMANN

Ne; vi eniru kune, ŝipestro Horster; mi bezonas plian informon –

HORSTER

Ja, ja, do mi atendas.

(Li sekvas sinjorinon Stockmann kaj Petra en la sidĉambron.)

LA MAGISTRANTO

(silentas, sed ekrigardas al la fenestroj)

DOKTORO STOCKMANN

Vi eble trovas, ke estas iom liberaere ĉe ni hodiaŭ? Surmetu la kepon.

LA MAGISTRANTO

Dankon, se mi povas. (tion faras) Mi sentas, ke mi kaptis malvarmumon hieraŭ; mi frostis –

DOKTORO STOCKMANN

Ĉu? Kontraŭe mi trovis, ke estis sufiĉe varme.

LA MAGISTRANTO

Mi bedaŭras, ke ne estis en mia potenco malebligi tiujn noktajn ekscesojn.

DOKTORO STOCKMANN

Ĉu vi volas diri al mi ion ceteran?

LA MAGISTRANTO

(elprenas grandan leteron) Mi havas tiun ĉi dokumenton por vi de la baneja direkcio.

DOKTORO STOCKMANN

Mi estas maldungita, ĉu?

LA MAGISTRANTO

Jes, de hodiaŭ. (metas la leteron sur la tablon) Ni bedaŭras; sed – sincere dirite – ni ne kuraĝis pro la publika opinio.

DOKTORO STOCKMANN

(ridetas) Ne kuraĝis? Tiujn vortojn mi aŭdis pli frue hodiaŭ.

LA MAGISTRANTO

Mi petas, ke vi ekkomprenu vian staton. Estonte vi ne povas atendi iun ajn praktikon en nia urbo.

DOKTORO STOCKMANN

Al la diablo pri la praktiko! Sed el kio vi tion scias tiel certe?

LA MAGISTRANTO

La asocio de domposedantoj starigis liston, kiun ili portas de domo al domo. Ĉiuj bonanimaj civitanoj estas petataj ne viziti vin; kaj mi kuraĝas garantii, ke neniu domposedanto kuraĝas rifuzi sian subskribon; ili tute simple ne kuraĝas.

DOKTORO STOCKMANN

Ne, ne; pri tio mi ne dubas. Sed kio do?

LA MAGISTRANTO

Se mi povus doni al vi konsilon, ĝi estus, ke vi forlokiĝu el nia urbo por ioma tempo –

DOKTORO STOCKMANN

Jes, mi ĝuste iomete pensas forlasi la lokon.

LA MAGISTRANTO

Bone. Kaj post duona jaro aŭ iom pli, kiam vi ŝanĝis vian opinion, kaj vi post matura konsidero povus decidigi vin esprimi bedaŭron kaj konfesi vian eraron –

DOKTORO STOCKMANN

Tiam mi eble povus rericevi mian oficon, vi pensas?

LA MAGISTRANTO

Eble; estas tute ne senŝance.

DOKTORO STOCKMANN

Jes, sed la publika opinio? Vi ja ne kuraĝas pro la publika opinio.

LA MAGISTRANTO

La opinio estas ege varia afero. Kaj por diri la veron estas ege grave por ni havi tian konfeson de vi.

DOKTORO STOCKMANN

Jes, por ĝi vi lekas viajn lipojn! Sed pro diablo, vi memoras kion mi antaŭe diris al vi pri tiaj vulpo-ruzaĵoj!

LA MAGISTRANTO

Tiam via pozicio estis konsiderinde pli favora; vi povis supozi, ke vi havas la tutan urbon dorse –

DOKTORO STOCKMANN

Jes, kaj nun mi sentas, ke mi havas la tutan urbon sur la nuko –. (ekflamiĝas) Sed eĉ ne se mi havus la diablon mem kaj lian praavinon sur la nuko –! Neniam, – neniam, mi diras!

LA MAGISTRANTO

Patro de familio ne kuraĝas tiel agi, kiel vi faras. Vi ne kuraĝas, Tomas.

DOKTORO STOCKMANN

Mi ne kuraĝas, ĉu? Estas nur unu sola ago en la mondo, kiun libera homo ne kuraĝas; kaj ĉu vi scias, kiu tiu estas?

LA MAGISTRANTO

Ne.

DOKTORO STOCKMANN

Kompreneble; sed mi diru al vi. Libera homo ne kuraĝas malpurigi sin kiel fiulo; li ne kuraĝas konduti tiel, ke li devus kraĉi sin mem en la okulojn.

LA MAGISTRANTO

Tio ĉi sonas ja treege akceptebla; kaj se ne ekzistus alia klarigo por via obstineco –; sed tia ja ekzistas –

DOKTORO STOCKMANN

Kion vi aludas per tio?

LA MAGISTRANTO

Tion vi certe bonege komprenas. Sed ĉar mi estas via frato kaj saĝa homo, mi konsilas al vi, ne bazi vin tro fide sur esperoj kaj perspektivoj, kiuj tre facile povus malsukcesi.

DOKTORO STOCKMANN

Sed al kio do tio aludu?

LA MAGISTRANTO

Ĉu vi vere volas kredigi al mi, ke vi estas senscia pri la testamentaj dispozicioj, kiujn faris tanejestro Kiil?

DOKTORO STOCKMANN

Mi scias, ke la iometon, kiun li posedas, estas destinita al fondaĵo por bezonantaj metiistoj. Sed kiel tio rilatas al mi?

LA MAGISTRANTO

Unue ne estas iometoj pri kio temas. Tanejestro Kiil estas sufiĉe riĉa homo.

DOKTORO STOCKMANN

Tion mi neniam suspektis –!

LA MAGISTRANTO

Hm, – vere ne? Vi do ankaŭ ne scias, ke ne malkonsiderinda parto de lia kapitalo estas heredota de viaj infanoj, tiel ke vi kaj via edzino ĝuu la rentojn dum via vivodaŭro. Ĉu li tion ne diris al vi?

DOKTORO STOCKMANN

Ne; mi ĵuras, ke li ne faris. Kontraŭe; li ĉiam koleriĝadis pro tio, ke li pagu tro altan imposton. Sed ĉu vi scias tion ĉi tiel certe, Petro?

LA MAGISTRANTO

Mi sciiĝis de tute fidinda fonto.

DOKTORO STOCKMANN

Ho, dian dankon, do Katrine estos sekura, – kaj ankaŭ la infanoj! Tion mi ja devas rakonti – (krias) Katrine, Katrine!

LA MAGISTRANTO

(retenas lin) Tŝ, ankoraŭ nenion diru!

SINJORINO STOCKMANN

(malfermas la pordon) Kio estas?

DOKTORO STOCKMANN

Nenio, kara; nur reen eniru.

(Sinjorino Stockmann fermas.)

DOKTORO STOCKMANN

(paŝadas sur la planko) Sekura! Ĉu vere, – ili do ĉiuj estas sekuraj! Kaj tiaj por la vivodaŭro! Ho beniga sento scii, ke oni estas sekura!

LA MAGISTRANTO

Jes, sed estas ja tio, kio vi ne estas. Tanejestro Kiil povas nuligi la testamenton kiun ajn tagon aŭ horon laŭdezire.

DOKTORO STOCKMANN

Sed tion li ne faras, mia bona Petro. La melo estas tro ĝojega, ke mi ekkaptas vin kaj viajn sagacajn amikojn.

LA MAGISTRANTO

(ekmiras, kaj rigardas lin esplore) Aha, tio ĵetas lumon sur multon.

DOKTORO STOCKMANN

Kian multon?

LA MAGISTRANTO

La tuto estis kombinita manovro. Tiuj senbridaj, senkonsideraj atencoj, kiujn vi – en la nomo de la vero – direktis kontraŭ la estrantajn civitanojn en la urbo –

DOKTORO STOCKMANN

Kiujn; kiujn?

LA MAGISTRANTO

– estis do nenio alia, ol interkonsentita kompenso por la testamento de tiu maljuna venĝavida Morten Kiil.

DOKTORO STOCKMANN

(konsternita) Petro, – vi do estas la plej fia plebano, kiun mi konas dum mia vivo.

LA MAGISTRANTO

Inter ni estas finite. Via maldungo estas nerevokebla; – ĉar nun ni havas armilojn kontraŭ vi. (Li foriras.)

DOKTORO STOCKMANN

Fi, fi, fi! (krias) Katrine! La planko estu lavata post li. Enirigu ŝin kun akvujo, ŝin, – ŝin – kion diable –, ŝin, kiu ĉiam havas fulgon sur la nazo –

SINJORINO STOCKMANN

(en la sidĉambro) Tŝ, tŝ do, Tomas!

PETRA

(ankaŭ ĉe la pordo) Patro, avo venas kaj petas, ĉu li povas paroli kun vi sola.

DOKTORO STOCKMANN

Jes, certe li povas. (ĉe la pordo) Envenu, bopatro.

(Morten Kiil envenas. La doktoro fermas la pordon malantaŭ li.)

DOKTORO STOCKMANN

Nu, kio estas? Eksidu.

MORTEN KIIL

Ne sidi. (ĉirkaŭrigardas) Aspektas bele ĉe vi hodiaŭ, sinjoro Stockmann.

DOKTORO STOCKMANN

Jes, ĉu ne?

MORTEN KIIL

Vere bele ja aspektas; freŝan aeron vi ankaŭ havas; hodiaŭ vi havas sufiĉe da tiu “moksigena” ŝtofo, pri kiu vi parolis hieraŭ. Vi certe havas bonegan konsciencon hodiaŭ, mi pensas.

DOKTORO STOCKMANN

Jes, mi havas.

MORTEN KIIL

Ĉu imagu? (frapas sian bruston) Sed ĉu vi scias kion mi havas ĉi tie?

DOKTORO STOCKMANN

Espereble ankaŭ bonan konsciencon.

MORTEN KIIL

Ba! Estas io multe pli bona ol tio.

(Li elprenas dikan poŝdokumentujon, malfermas ĝin kaj montras aron da dokumentoj.)

DOKTORO STOCKMANN

(rigardas lin mire) Akcioj en la banejo?

MORTEN KIIL

Ne estis malfacile ekhavi ilin hodiaŭ.

DOKTORO STOCKMANN

Kaj vi jam aĉetis –?

MORTEN KIIL

Tiom por kio mi havis monon.

DOKTORO STOCKMANN

Sed kara bopatro, – tiel malesperige kiel statas pri la banejo nun!

MORTEN KIIL

Se vi kondutas kiel prudenta homo, vi certe restarigos la banejon.

DOKTORO STOCKMANN

Jes, vi ja mem vidas, ke mi faras, kion mi povas; – sed –! La homoj estas ja frenezaj en nia urbo!

MORTEN KIIL

Vi diris hieraŭ, ke la pleja fiaĵo venas de mia tanejo. Se tio estus vero, mia avo, kaj mia patro antaŭ mi, kaj mi mem dum multaj jaroj malpurigadus la urbon kvazaŭ tri murdanĝeloj. Ĉu vi opinias, ke mi lasas tiun honton gluiĝi sur min?

DOKTORO STOCKMANN

Bedaŭrinde, tion vi devas akcepti.

MORTEN KIIL

Dankon ne. Mi defendos mian bonan nomon kaj reputacion. Oni nomas min “la melo”, mi aŭdis. Melo, ĉu tio ne estas iuspeca porko; sed pri tio ili neniam en la mondo praviĝu. Mi volas vivi kaj morti kiel purema homo.

DOKTORO STOCKMANN

Kaj kiel vi volas realigi tion?

MORTEN KIIL

Vi purigu min, Stockmann.

DOKTORO STOCKMANN

Mi!

MORTEN KIIL

Ĉu vi scias per kiu mono mi aĉetis tiujn ĉi akciojn? Ne, tion vi ne povas scii; sed nun mi diru. Estas la mono kiun Katrine kaj Petra kaj la knabetoj heredos post mi. Jes, ĉar mi ja tamen havas iom ŝparitan, komprenu.

DOKTORO STOCKMANN

(ekflamiĝas) Kaj tiel vi prenas la monon de Katrine por tiaĵo!

MORTEN KIIL

Jes, tiu mono nun investiĝis en la banejo. Kaj nun mi volas vidi, ĉu vi tamen estas tiel furioza – freneza, Stockmann. Se vi daŭre lasos bestojn kaj tiajn fiaĵojn veni el mia tanejo, tio estas la sama kiel tranĉi rimenojn el la haŭto de Katrine, kaj ankaŭ de Petra, kaj de la knabetoj; sed tion neniu vera familipatro faras, – se li ne estas frenezulo.

DOKTORO STOCKMANN

(paŝas tien kaj reen) Jes, sed mi estas freneza, mi estas frenezulo!

MORTEN KIIL

Tiomege delira – freneza vi certe ne estas, kiam la familio estas en danĝero.

DOKTORO STOCKMANN

(haltas antaŭ li) Kial vi ne parolis kun mi, antaŭ ol vi aĉetis tiujn senvaloraĵojn!

MORTEN KIIL

Kio estas farita, plej forte efikas.

DOKTORO STOCKMANN

(paŝadas maltrankvile ĉirkaŭe) Se mi do ne estus tiel certa pri la afero –! Sed mi estas profunde konvinkita, ke mi pravas.

MORTEN KIIL

(pesas la dokumentujon en la mano) Se vi daŭre frenezadas, tiuj ĉi ne valoros multe.

(Li metas la dokumentujon en la poŝon.)

DOKTORO STOCKMANN

Sed pro diablo, la scienco devus do kapabli eltrovi iun ilon por preventi; iu kontraŭinfekta drogo –

MORTEN KIIL

Vi pensas pri io por mortigi la bestojn, ĉu?

DOKTORO STOCKMANN

Jes, aŭ por neŭtraligi ilin.

MORTEN KIIL

Ĉu vi ne povus provi per iom da ratveneno?

DOKTORO STOCKMANN

Ho, babilaĵo! – Sed ĉiuj ja diras, ke estas nur imagaĵo. Ĉu ne povas esti imagaĵo do! Lasu ilin havi sian imagaĵon! Ĉu ne la nesciantaj, etkoraj hundaĉoj insultis min kiel popolmalamikon; – kaj ili eĉ estis pretaj tiri miajn vestaĵojn de mia korpo!

MORTEN KIIL

Kaj ĉiujn fenestrojn, kiujn ili frakasis por vi!

DOKTORO STOCKMANN

Jes, kaj la zorgoj pri miaj devoj al la familio! Tion mi devas priparoli kun Katrine; ŝi pli bone scias pri tiuj aferoj.

MORTEN KIIL

Bone; aŭskultu nur konsilon de saĝa edzino.

DOKTORO STOCKMANN

(ekkoleriĝas kontraŭ lin) Ke vi povis konduti tiel stultege! Forriski la monon de Katrine; meti min en tiun ĉi teruran turmentadon! Kiam mi vidas vin, estas kvazaŭ mi vidus satanon mem –!

MORTEN KIIL

Se tiel estas, mi devas foriri. Sed antaŭ ol la dua mi atendas respondon de vi. Jes aŭ ne. Se vi respondos ne, mi transdonos la akciojn al la bonfara fondaĵo, – kaj tio jam hodiaŭ.

DOKTORO STOCKMANN

Kaj kion ricevos Katrine?

MORTEN KIIL

Eĉ ne grajneton.

(La pordo de la antaŭĉambro malfermiĝas. Redaktoro Hovstad kaj presisto Aslaksen aperas.)

MORTEN KIIL

Jen, vidu tiujn du!

DOKTORO STOCKMANN

(fiksrigardas ilin) Ĉu vi? Ĉu vi denove kuraĝas veni ĉi tien al mi!

HOVSTAD

Jes vere ni tion faras.

ASLAKSEN

Komprenu, ni havas ion por priparoli kun vi.

MORTEN KIIL

(flustras) Jes aŭ ne antaŭ la dua.

ASLAKSEN

(okulumas al Hovstad) Aha!

(Morten Kiil foriras.)

DOKTORO STOCKMANN

Nu, kion vi do volas pri mi? Estu mallonge.

HOVSTAD

Mi bone komprenas, ke vi malŝatas nin pro nia sinteno dum la kunveno hieraŭ –

DOKTORO STOCKMANN

Kaj tion vi nomas sinteno? Ho, bela sinteno! Mi nomas tion sintenaĉa, virinaĉa –. Pro diablo fi!

HOVSTAD

Nomu tion, kiel al vi plaĉas; sed ni ne povis ion alian fari.

DOKTORO STOCKMANN

Vi ne kuraĝis ion alian, ĉu ne?

HOVSTAD

Jes, se vi preferas.

ASLAKSEN

Sed kial vi ne lasis fali vorton antaŭe? Nur etan aludon al sinjoro Hovstad aŭ mi.

DOKTORO STOCKMANN

Aludo? Pri kio?

ASLAKSEN

Pri tio, kio kaŝis sin malantaŭe.

DOKTORO STOCKMANN

Mi tute ne komprenas vin.

ASLAKSEN

(kapsignas intime) Ho, je Dio, vi faras, doktoro Stockmann.

HOVSTAD

Ne estas plu necese teni tion sekrete.

DOKTORO STOCKMANN

(rigardas ilin laŭvice) Sed pro diabla haŭto kaj osto –!

ASLAKSEN

Ĉu mi rajtas demandi, – ĉu via bopatro ne iras ĉirkaŭe en la urbo aĉetante ĉiujn banejakciojn?

DOKTORO STOCKMANN

Jes, aĉetis banejakciojn hodiaŭ; sed –?

ASLAKSEN

Estus pli saĝe, se vi igus iun alian fari tion, – iun, kiu ne estas tiel parence proksima.

HOVSTAD

Kaj vi ne devus ekstari sub propra nomo. Neniu devus ja scii, ke la atako kontraŭ la banejo venis de vi. Vi estus devinta konsiliĝi kun mi, doktoro Stockmann.

DOKTORO STOCKMANN

(rigardas kvazaŭ foren; aspekte io prilumiĝas por li, kaj li diras kvazaŭ perpleksa) Ĉu tiaĵo estas imagebla? Ĉu tiaĵo estas farebla?

ASLAKSEN

(ridetas) Montriĝas, ke estas farebla. Sed komprenu, ke ĝi devas esti plenumata elegante.

HOVSTAD

Kaj prefere pluraj devas partopreni; ĉar estas ja ĉiam tiel, ke la respondeco malgrandiĝas por la opulo, kiam li kunlaboras kun aliaj.

DOKTORO STOCKMANN

(sinrege) Mallonge, sinjoroj, – kion vi do deziras?

ASLAKSEN

Tion sinjoro Hovstad plej bone –

HOVSTAD

Ne, vi parolu, Aslaksen.

ASLAKSEN

Nu ja; estas tio, ke nun, kiam ni konas la tutan konekson, ni ja opinias, ke ni kuraĝas meti “La Popolan Mesaĝon” je via dispono.

DOKTORO STOCKMANN

Nun vi kuraĝas? Sed la publika opinio? Ĉu vi ne timas, ke leviĝos ŝtormo kontraŭ nin?

HOVSTAD

Ni devas elteni la ŝtormon.

ASLAKSEN

Kaj la doktoro devas esti rapidfara. Tuj kiam via atako havos rezulton –

DOKTORO STOCKMANN

Tuj kiam mia bopatro kaj mi ekkaptis la akciojn je malalta prezo, vi aludas –?

HOVSTAD

Certe estas nur sciencaj konsideroj, kiuj instigas vin fariĝi la estro de la banejo.

DOKTORO STOCKMANN

Kompreneble; estis pro sciencaj konsideroj, ke mi igis tiun maljunan “melon” partopreni en tio ĉi. Kaj poste ni laŭŝajne riparos la akvokondukilon kaj iom fosadas en la plaĝo, sen kaŭzi al la urba kaso elspezon eĉ ne de duona krono. Ĉu vi ne opinias, ke ni sukcesos? Ĉu?

HOVSTAD

Mi opinias, – kiam vi havas “La Popolan Mesaĝon” kun vi.

ASLAKSEN

En libera socio la gazetaro estas potenco, sinjoro doktoro.

DOKTORO STOCKMANN

Jes bone; kaj tio estas ja ankaŭ la publika opinio; kaj vi, sinjoro Aslaksen, vi garantias pri la asocio de domposedantoj?

ASLAKSEN

Pri la asocio de domposedantoj same kiel pri la amikoj de modereco. Fidu tion.

DOKTORO STOCKMANN

Sed, miaj sinjoroj –; nu, mi hontas fari demandon; sed kiun kompenson –?

HOVSTAD

Prefere ni helpus vin por nenio, kompreneble. Sed “La Popola Mesaĝo” staras sur malfortaj piedoj; ĝi ne eldoniĝas senprobleme; kaj ĉesigi la gazeton nun, kiam estas tiom, por kio agi en la granda politiko, mi vere malvolonte farus.

DOKTORO STOCKMANN

Mi komprenas; estus ja ĉagrenige por amiko de la popolo kiel vi. (ekscitiĝas) Sed mi estas malamiko de la popolo, mi! (kuras ĉirkaŭe en la ĉambro) Kie mi havas mian bastonon? Pro diablo, kie estas la bastono?

HOVSTAD

Kion tio signifu?

ASLAKSEN

Vi do ne volas –?

DOKTORO STOCKMANN

(haltas) Kaj se mi nun donu al vi eĉ ne nuran oeron de miaj multaj akcioj? Memoru ke la moneroj ne facile glitas el la poŝoj de ni riĉuloj.

HOVSTAD

Ho, vi devas memori, ke tiu afero pri la akcioj povas esti prezentata dumaniere.

DOKTORO STOCKMANN

Jes, tion vi certe kapablas; se mi ne kontribuos por helpi “La Popolan Mesaĝon”, vi certe ekhavos malbelan opinion pri tiu afero; vi persekutos min, mi opinias, – ĉasos min, – provos gorĝmordi min, kiel la hundo gorĝmordas la leporon!

HOVSTAD

Tio estas laŭ natura leĝo; ĉiu besto volas trovi nutraĵon.

ASLAKSEN

Oni ja devas preni la nutraĵon, kie oni ĝin trovas.

DOKTORO STOCKMANN

Do serĉu ion en la kloakdefluilo; (ĉirkaŭkuras en la ĉambro) – ĉar morto kaj plago, vi nun spertu, kiu estas la plej forta besto el ni tri. (trovas la pluvŝirmilon kaj frape svingas ĝin) Hej, jen –!

HOVSTAD

Vi do ne volas atenci nin!

ASLAKSEN

Atentu pri tiu pluvŝirmilo!

DOKTORO STOCKMANN

Tra la fenestro, sinjoro Hovstad!

HOVSTAD

(ĉe la pordo de la antaŭĉambro) Ĉu vi estas tute freneza!

DOKTORO STOCKMANN

Tra la fenestro, sinjoro Aslaksen! Saltu, mi diras! Same bone frue kiel poste.

ASLAKSEN

(kuras ĉirkaŭ la skribotablon) Modereco, sinjoro doktoro; mi ne estas forta viro; mi ne multe eltenas – (krias) Helpu, helpu!

(Sinjorino Stockmann, Petra kaj Horster venas de la sidĉambro.)

SINJORINO STOCKMANN

Sed Dio pardonu, Tomas, kio estas!

DOKTORO STOCKMANN

(frapsvingas la pluvŝirmilon) Saltu eksteren, mi diras! En la defluilon!

HOVSTAD

Atako kontraŭ senkulpan homon! Mi nomas vin atestanto, ŝipestro Horster (Li rapidas tra la antaŭĉambro)

ASLAKSEN

(konfuzita) Se oni nur konus la lokajn rilatojn – (forglitas tra la sidĉambro)

SINJORINO STOCKMANN

(retenas la doktoron) Sed regu vin do, Tomas!

DOKTORO STOCKMANN

(ĵetas la pluvŝirmilon) Honto al mi ke ili ja tamen forsavis sin.

SINJORINO STOCKMANN

Sed kion ili volis pri vi?

DOKTORO STOCKMANN

Tion vi sciu poste; nun mi devas pripensi aliajn aferojn. (iras al la tablo kaj skribas sur vizitkarton) Jen, Katrine; kion vi legas tie?

SINJORINO STOCKMANN

Tri grandajn Ne; kion tio signifas?

DOKTORO STOCKMANN

Tion vi sciu poste. (transdonas la karton) Jen, Petra; kure sendu la fulgitinon al la “melo” kun ĝi plej eble rapide. Rapidu!

(Petra eliras kun la karto tra la antaŭĉambro.)

DOKTORO STOCKMANN

Aj; se mi ne hodiaŭ havis viziton de ĉiuj satanaj sendintoj, mi ne scias de kiuj plu. Sed nun mi akrigu mian plumon kontraŭ ilin, ke ĝi fariĝu aleno; mi trempos ĝin en venenon kaj galon; mi ĵetos mian inkujon rekte en ilian kapaĉojn!

SINJORINO STOCKMANN

Jes, sed ni ja forvojaĝos, Tomas.

(Petra revenas.)

DOKTORO STOCKMANN

Nu?

PETRA

Farite.

DOKTORO STOCKMANN

Bone. – Forvojaĝos, vi diras? Ne, morto kaj plago ĉu ni faru; ni restos, kie ni estas, Katrine!

PETRA

Ni restos!

SINJORINO STOCKMANN

En ĉi tiu urbo?

DOKTORO STOCKMANN

Jes, ĝuste ĉi tie; ĉi tie estas la batalejo; ĉi tie mi luktos; ĉi tie mi volas venki! Kiam vi estos kunkudrinta mian pantalonon, mi eliros en la urbon por lui domon; ni devas ja havi tegmenton super ni dum la vintro.

HORSTER

Tion vi ricevos ĉe mi.

DOKTORO STOCKMANN

Ĉu vere?

HORSTER

Jes, bonvolu; mi havas sufiĉe da ĉambroj, kaj preskaŭ neniam estas hejme.

SINJORINO STOCKMANN

Ho, kiel bonvole de vi. Horster.

PETRA

Dankon!

DOKTORO STOCKMANN

(premas lian manon) Dankon, dankon! Jen tiu zorgo estas for. Kaj nun mi komencos serioze jam en tiu ĉi tago. Ho, estas senfino da aferoj por elfosi, Katrine! Sed estas bone, ke mi nun havas liberan tempon je mia dispono; jes, jen vidu; vi sciu, ke mi estas maldungita de la banejo –

SINJORINO STOCKMANN

(suspiras) Ho jes, tion mi ja atendis.

DOKTORO STOCKMANN

– kaj poste ili volas forpreni de mi mian praktikon. Sed lasu ilin fari! La malriĉulojn mi tamen retenas – tiujn, kiuj nenion pagas; kaj, bona Dio, estas ja ili, kiuj pleje min bezonas. Sed, morto kaj plago, aŭskulti min ili devos; mi predikos por ili ĉiutempe, kiel estas ie skribita.

SINJORINO STOCKMANN

Sed, kara Tomas, ĉu vi ne vidis kiom utilas prediki.

DOKTORO STOCKMANN

Vi vere estas komika, Katrine. Ĉu mi lasu min frapiĝi el la batalejo de tiu publika opinio kaj de la kompakta plimulto kaj tiaj satanaĵoj? Ne dankon, kara! Kaj kion mi volas, tio estas ja tiel simpla kaj klara kaj rekta. Mi nur volas marteladi en la kapojn de la hundaĉoj, ke la liberaluloj estas la plej insidaj malamikoj de liberaj homoj, – ke la partiprogramoj tordas la kolojn de junaj vivopovaj veroj, – ke konsideroj pri oportuneco turnas supron malsupren moralon kaj justecon, tiel ke fine fariĝos neelteneble vivi ĉi tie. Jes, ĉu ne ŝajnas al vi, ŝipestro Horster, ke mi devas kapabli igi la homojn kompreni tion?

HORSTER

Povas esti; mi ne komprenas tiajn aferojn.

DOKTORO STOCKMANN

Nun vi aŭskultu! Estas la partiestroj, kiujn ni devas ekstermi. Ĉar komprenu, ke partiestro estas kvazaŭ lupo, – li estas kvazaŭ glutavida lupaĉo; – li bezonas tioman nombron da brutetoj ĉiun jaron, por ekzisti. Rigardu nun Hovstad kaj Aslaksen! Kiom da brutetoj ili konsumas; aŭ ili vundmordas ilin kaj disŝiras ilin, tiel, ke ili neniam plu fariĝos aliaj ol domposedantoj kaj abonantoj de “La Popola Mesaĝo”! (eksidas duone sur la tablon) Ho, venu ĉi tien, kara Katrine, – vidu, kiel bele la suno brilas enen ĉe ni hodiaŭ. Kaj tiu benata printempa aero, kiu enfluas ĉe mi.

SINJORINO STOCKMANN

Jes, se ni nur povus vivi el sunbrilo kaj printempa aero, Tomas.

DOKTORO STOCKMANN

Nu, aldone vi devas pene ŝpari, – kaj ni certe traluktos. Tio estas mia plej malgranda zorgo. Ne, tio kio pli grava estas, estas tio, ke mi ne konas iun tian liberan kaj noblan viron, kiu post mi kuraĝos preni sur sin mian taskon.

PETRA

Ho, ne pensu pri tio, patro; vi havas la tempon antaŭ vi. – Sed jen jam la knaboj.

(Ejlif kaj Morten envenas tra la sidĉambro.)

SINJORINO STOCKMANN

Ĉu vi ricevis forpermeson hodiaŭ?

MORTEN

Ne; sed ni luktis kun la aliaj dum la paŭzo –

EJLIF

Ne estas vero; estis la aliaj, kiuj luktis kun ni.

MORTEN

Jes, kaj sinjoro Rørlund diris, ke ni pli bone restu hejme kelkajn tagojn.

DOKTORO STOCKMANN

(klakas per la fingroj kaj eksaltas de la tablo) Jen mi vidas! Jen mi vidas, mi ĵuru! Vi neniam plu metu viajn piedojn en la lernejon!

LA KNABOJ

Ne en la lernejon!

SINJORINO STOCKMANN

Sed ne, Tomas –

DOKTORO STOCKMANN

Neniam, mi diras! Mi volas mem instrui vin; – ja, tio signifas, ke vi eĉ nenion lernu –

MORTEN

Hura!

DOKTORO STOCKMANN

– sed mi volas fari el vi liberajn, noblajn homojn. Aŭdu, pri tio vi devas helpi min, Petra.

PETRA

Jes, patro, fidu min je tio.

DOKTORO STOCKMANN

Kaj la lernejo, ĝi estu en la salono, kie ili moknomis min popolmalamiko. Sed ni bezonas plurajn; mi devas havi almenaŭ dek du knabojn por komenci.

SINJORINO STOCKMANN

Ilin vi certe ne trovos en tiu ĉi urbo.

DOKTORO STOCKMANN

Ni vidos. (al la knaboj) Ĉu vi ne konas iujn stratbubojn, – iujn vere bubaĉajn –?

MORTEN

Jes, patro, el tiuj mi konas multajn!

DOKTORO STOCKMANN

Jen bone; havigu kelkajn por mi. Unu solan fojon mi volas eksperimenti pri la hundaĉoj; ofte sidas strangaj kapoj sur ili.

MORTEN

Sed kion ni do faru, kiam ni jam estos liberaj kaj noblaj homoj?

DOKTORO STOCKMANN

Tiam vi forpelu ĉiujn lupaĉojn al la fora okcidento, knaboj!

(Ejlif aspektas iom dubema; Morten saltetas kaj krias hura.)

SINJORINO STOCKMANN

Aj, se nur tiuj lupaĉoj ne forpelos vin, Tomas.

DOKTORO STOCKMANN

Ĉu vi tute freneziĝas, Katrine! Forpeli min? Nun, kiam mi estas la plej forta viro en la urbo!

SINJORINO STOCKMANN

La plej forta – nun?

DOKTORO STOCKMANN

Jes, tian grandan vorton mi kuraĝas esprimi, ke nun mi estas unu el la plej fortaj viroj en la tuta mondo.

MORTEN

Ho ne do!

DOKTORO STOCKMANN

(mallaŭtigas la voĉon) Tŝ; ankoraŭ ne tion priparolu; sed mi faris grandan malkovron.

SINJORINO STOCKMANN

Nun denove?

DOKTORO STOCKMANN

Certe, jes certe! (kolektas ilin ĉirkaŭ sin kaj diras konfideme) La afero estas tia, komprenu, ke la plej forta viro en la mondo, estas tiu, kiu staras tute sola.

SINJORINO STOCKMANN

(ridetas skuante la kapon) Ho, vi Tomas –!

PETRA

(fidoplene, kaptas liajn manojn) Patro!


<<  |  <


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.