|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() POPOLMALAMIKOAŭtoro: Henrik Ibsen |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
(La sidĉambro de la doktoro. La pordo de la manĝoĉambro estas fermita. Antaŭtagmeze.)
SINJORINO STOCKMANN
(Kun sigelita letero en la mano venas de la manĝoĉambro, iras al la antaŭa pordo dekstre kaj enrigardas.) Ĉu vi estas hejme, Tomas?
DOKTORO STOCKMANN
(interne) Jes, mi ĵus revenis. (venas) Ĉu estas io?
SINJORINO STOCKMANN
Letero de via frato. (donas ĝin al li)
DOKTORO STOCKMANN
Aha, ni rigardu. (daŭre legas murmurante) Hm –
SINJORINO STOCKMANN
Kion li do diras?
DOKTORO STOCKMANN
(metas la paperojn en la poŝon) Ne, li nur skribas, ke li mem vizitos nin tagmeze.
SINJORINO STOCKMANN
Do memoru, ke vi tiam estu hejme.
DOKTORO STOCKMANN
Jes, mi ja povos; ĉar mi jam finis miajn antaŭtagmezajn vizitojn.
SINJORINO STOCKMANN
Vere mi estas scivola aŭdi kiel li konsideras la aferon.
DOKTORO STOCKMANN
Eble li ne ŝatas, ke estas mi kaj ne li mem, kiu faris la malkovron.
SINJORINO STOCKMANN
Jes, ĉu ankaŭ vi tion timas?
DOKTORO STOCKMANN
Nu, funde li kompreneble fariĝos ĝoja. Sed tamen –; Petro tiel diable timas, ke aliaj homoj ol li mem, faras ion por la bono de la urbo.
SINJORINO STOCKMANN
Sed sciu, Tomas, – vi devus esti tiel ĝentila, ke vi dividu la honoron kun li. Ĉu oni ne povus diri, ke estas li, kiu unue metis vin sur la spuron –?
DOKTORO STOCKMANN
Jes, egale por mi. Se mi nur sukcesos rebonigi la aferon.
MALJUNA MORTEN KIIL
(enmetas la kapon ĉe la antaŭĉambra pordo, ĉirkaŭrigardas ekzamene, ridas kaŝe kaj demandas ruze) Ĉu estas – estas vero?
SINJORINO STOCKMANN
(al li renkonte) Patro, – ĉu estas vi!
DOKTORO STOCKMANN
Jen, jen, bopatro; bonan matenon, bonan matenon!
SINJORINO STOCKMANN
Ho, sed envenu do.
MORTEN KIIL
Jes, se estas vero; ĉar alie mi foriros.
DOKTORO STOCKMANN
Kio estas vero?
MORTEN KIIL
Tiu stultaĵo pri la akvosistemo. Ĉu ĝi estas vero?
DOKTORO STOCKMANN
Kompreneble estas vero. Sed kiel vi sciiĝis pri tio?
MORTEN KIIL
(envenas) Petra enkuris, kiam ŝi iris al la lernejo –
DOKTORO STOCKMANN
Ĉu ŝi faris?
MORTEN KIIL
Jes ja; kaj ŝi rakontis –. Mi pensis, ke ŝi volis nur ridindigi min; sed tia Petra ja ne estas.
DOKTORO STOCKMANN
Ne, kiel vi povus pensi tiaĵon!
MORTEN KIIL
Ho, oni fidu neniun; oni povas esti ridindigata antaŭ ol oni scias. Sed tio tamen do estas vero, ĉu?
DOKTORO STOCKMANN
Jes, efektive tiel estas. Eksidu nun, bopatro. (sidigas lin en la sofon) Kaj ĉu ne estas vera feliĉo por la urbo –?
MORTEN KIIL
(baraktas kun la ridado) Feliĉo por la urbo?
DOKTORO STOCKMANN
Jes, ke mi faris tiun malkovraĵon ĝustatempe –
MORTEN KIIL
(kiel antaŭe) Ja ja ja! – Sed neniam mi imagis, ke vi volis fari arlekenaĵon pri via propra samsanga frato.
DOKTORO STOCKMANN
Arlekenaĵon!
SINJORINO STOCKMANN
Sed, kara patro –
MORTEN KIIL
(ripozigas la manojn kaj la mentonon sur la bastonbutonon kaj palpebrumas ruze al la doktoro) Kiel efektive estis? Ĉu ne iuj bestoj enrampis en la akvotubojn?
DOKTORO STOCKMANN
Ho jes, infuzorioj.
MORTEN KIIL
Kaj eĉ multaj tiaj bestoj envenis, diris Petra. Enorma amaso.
DOKTORO STOCKMANN
Nu jes; ili povas ĉeesti en centmiloj.
MORTEN KIIL
Sed neniu povas vidi ilin, – ĉu ne estas tiel?
DOKTORO STOCKMANN
Ne, vidi ilin oni ne povas.
MORTEN KIIL
(silente klukridante) Jeno estas, diablo portu min, la plej bona, kion mi ĝis nun aŭdis pri vi.
DOKTORO STOCKMANN
Kiel? Kio?
MORTEN KIIL
Sed neniel vi povos kredigi tiaĵon al la magistranto.
DOKTORO STOCKMANN
Nu, ni vidos.
MORTEN KIIL
Ĉu vi imagas lin tiel freneza?
DOKTORO STOCKMANN
Mi esperas, ke la tuta urbo estas tiel freneza.
MORTEN KIIL
La tuta urbo! Jes, povas esti. Sed tion ili meritas; tio servu al ili bone. Ili estus tiom pli saĝaj ol ni maljunuloj. Ili hundbalotis min el la urba konsilantaro. Jes, tiel mi diras; ĉar ili balotis pri mi kiel pri hundo. Sed nun ili ekhavos. Faru arlekenaĵon pri ili, Stockmann.
DOKTORO STOCKMANN
Sed bopatro –
MORTEN KIIL
Nur arlekenaĵon, mi diras. (ekstaras) Se vi kapablas tion fari, tiel ke la magistranto kaj liaj amikoj kuros ĉirkaŭe nur flarante sian propran odoron, mi surloke donos cent kronojn al la malriĉuloj.
DOKTORO STOCKMANN
Nu, tio estas ja ĝentila.
MORTEN KIIL
Jes, mi ja ne havas multe por disponi, vi scias; sed se vi tion kapablas, mi pensos pri la mizeruloj per kvindek kronoj julvespere.
(Redaktoro Hovstad venas de la antaŭĉambro.)
HOVSTAD
Bonan matenon! (haltas) Ho, pardonu –
DOKTORO STOCKMANN
Ne, ne. Envenu; envenu.
MORTEN KIIL
(denove klukridas) Li! Ĉu ankaŭ li partoprenas?
HOVSTAD
Kion vi aludas?
DOKTORO STOCKMANN
Jes, kompreneble, li partoprenas.
MORTEN KIIL
Ĉu mi ne tion pensus! Estos enmetata en la gazetojn. Jes, vi estas vere la ĝusta, Stockmann. Sed faru vian kabalon; nun mi foriros.
DOKTORO STOCKMANN
Ho ne; restu iomete, bopatro.
MORTEN KIIL
Ne, nun mi foriros. Kaj eltrovu kiel eble plej multajn arlekenaĵojn; diable, tion vi ne estu farinta por nenio.
(Li eliras; Sinjorino Stockmann akompanas lin eksteren.)
DOKTORO STOCKMANN
(ridas) Imagu, – la maljunulo kredas eĉ ne unu vorton el tio ĉi pri la akvoliverejo.
HOVSTAD
Ĉu estis tiu afero –?
DOKTORO STOCKMANN
Jes, pri tiu ni parolis. Kaj eble estas koncerne la samon, ke ankaŭ vi venas?
HOVSTAD
Jes, estas pri ĝi. Ĉu vi havas liberan momenton, sinjoro doktoro?
DOKTORO STOCKMANN
Tiom longe kiom vi deziras, kara.
HOVSTAD
Ĉu vi ricevis respondon de la magistranto?
DOKTORO STOCKMANN
Ankoraŭ ne. Li venos post iom.
HOVSTAD
Mi iom pensis pri la afero de post hieraŭ vespere.
DOKTORO STOCKMANN
Nu ja?
HOVSTAD
Por vi kiu estas kuracisto kaj sciencisto, tiu afero pri la akvoliverejo gravas en si mem. Mi aludas, ke vi ne pensas, ke la afero estas ligita kun multaj aliaj aferoj.
DOKTORO STOCKMANN
Jes, kiel –? Ni eksidu, kara. – Tie en la sofon.
(Hovstad eksidas en la sofon, la doktoro en apogseĝon aliflanke de la tablo.)
DOKTORO STOCKMANN
Nu? Vi do opinias –?
HOVSTAD
Vi diris hieraŭ, ke la putra akvo venas de malpuraĵoj en la grundo.
DOKTORO STOCKMANN
Jes, ĝi venas sendube de tiu venena marĉo supre en la Muelejvalo.
HOVSTAD
Pardonu, sinjoro doktoro, sed mi opinias, ke ĝi venas de tute alia marĉo.
DOKTORO STOCKMANN
Kiu marĉo tiu do estus?
HOVSTAD
La marĉo en kiu nia tuta komunuma vivo kuŝas putrante.
DOKTORO STOCKMANN
Sed, diable, sinjoro Hovstad, kia babilado estas tiu?
HOVSTAD
Ĉiuj aferoj de la urbo estas iom post iom transprenitaj de la aro de publikaj oficistoj –
DOKTORO STOCKMANN
Nu, oficistoj ili ja ne ĉiuj estas.
HOVSTAD
Ne, sed tiuj, kiuj ne estas oficistoj, ili almenaŭ estas la amikoj kaj subtenantoj de la oficistoj; estas ĉiuj riĉuloj, ĉiuj tiuj kun la malnovaj respektataj nomoj en la urbo; estas tiuj, kiuj estras kaj regas super ni.
DOKTORO STOCKMANN
Jes, sed tiuj homoj vere havas kaj kapablon kaj sperton.
HOVSTAD
Ĉu ili montris kapablon kaj sperton, kiam ili lokigis la akvotubon tien, kie ĝi nun kuŝas?
DOKTORO STOCKMANN
Ne, tio kompreneble estis granda stultaĵo de ili. Sed tio ja nun pliboniĝos.
HOVSTAD
Ĉu vi kredas, ke iros tiel glate?
DOKTORO STOCKMANN
Glate aŭ ne glate, – farenda ĝi tamen estas.
HOVSTAD
Jes, se la gazetaro prenos la taskon.
DOKTORO STOCKMANN
Neniam fariĝos necese, kara. Mi estas certa, ke mia frato –
HOVSTAD
Pardonu al mi, sinjoro doktoro, sed mi diras al vi, ke mi volas trakti la aferon.
DOKTORO STOCKMANN
En la gazeto?
HOVSTAD
Jes. Kiam mi transprenis “La Popolan Mesaĝon”, mia intenco estis, ke mi rompu tiun rondon de obstinaj reakciuloj, kiuj posedas la tutan potencon.
DOKTORO STOCKMANN
Sed vi ja mem rakontis al mi kiel tio finiĝis; vi ja tiel preskaŭ ruinigis la gazeton.
HOVSTAD
Jes, tiam mi devis refi velojn, vere. Ĉar danĝero estis, ke ni ne havus banejon, se tiuj homoj falus. Sed nun ni havas ĝin, kaj ni povas malhavi la altajn sinjorojn.
DOKTORO STOCKMANN
Malhavi, jes; sed ni tamen ŝuldas al ili grandan dankon.
HOVSTAD
Tion ni ja rekonos, kiel decas. Sed gazetisto de mia popoleca inklino ne povas malkapti tian ŝancon kiel tiun ĉi. Ni devas skui tiun miton pri la neerarpovaj estrantoj. Tiaĵojn oni devas elradikigi kiel ĉiaspecajn superstiĉojn.
DOKTORO STOCKMANN
Pri tio mi tutkore samopinias kun vi, sinjoro Hovstad; se estas superstiĉo, do forigu ĝin!
HOVSTAD
La magistranto mi ja nevolonte tuŝus, ĉar li ja estas via frato. Sed certe vi opinias kiel mi, ke la vero antaŭas ĉiujn aliajn konsiderojn.
DOKTORO STOCKMANN
Kompreneble. (forte) Jes, sed – Jes, sed –!
HOVSTAD
Vi ne havu malbonan opinion pri mi. Mi estas nek pli profitema nek pli potencavida ol la plimulto de homoj.
DOKTORO STOCKMANN
Sed kara, – kiu pensas tiel?
HOVSTAD
Mi devenas el simplaj homoj, kiel vi scias; kaj mi havis sufiĉan okazon vidi, kion la bazaj tavoloj de la socio bezonas. Kaj tio estas partopreni la estradon de la publikaj aferoj, sinjoro doktoro. Tio estas kio evoluigas la kapablojn, la sciojn kaj la memkonsciecon –
DOKTORO STOCKMANN
Tion mi bonege komprenas –
HOVSTAD
Jes, – kaj tial mi pensas, ke ĵurnalisto prenas sur sin pezan respondecon, se li ne profitas de avantaĝa situacio por liberigi la plimulton, la simplulojn, la subprematojn. Mi bone scias, – ke inter la superuloj ili nomos tion ribeligo kaj tiaĵojn; sed ili faru kiel al ili plaĉas. Kiam mi mem havas mian puran konsciencon, jen –
DOKTORO STOCKMANN
Ĝuste tio, jes! ĝuste tio, kara sinjoro Hovstad. Sed tamen – diable –! (Iu frapas.) Envenu!
(Presisto Aslaksen ĉe la pordo de la antaŭĉambro. Li estas simple sed konvene vestita, nigre, kun blanka, iomete kunĉifita koltuko, kaj kun gantoj kaj cilindra ĉapelo en la mano.)
ASLAKSEN
(salutas kapkline) Pardonu, sinjoro doktoro, ke mi estas tiel aŭdaca –
DOKTORO STOCKMANN
(ekstaras) Jen, jen, – presisto Aslaksen!
ASLAKSEN
Jes, ĝuste, sinjoro doktoro.
HOVSTAD
(ekstaras) Ĉu min vi serĉas, Aslaksen?
ASLAKSEN
Ne, tute ne; mi ne sciis, ke ni renkontiĝus ĉi tie. Estas la doktoro mem –
DOKTORO STOCKMANN
Nu, per kio mi servu?
ASLAKSEN
Ĉu estas vero, kion mi aŭdis de sinjoro Billing, ke la doktoro intencas havigi al ni pli bonan akvoliverejon?
DOKTORO STOCKMANN
Jes, por la banejo.
ASLAKSEN
Bone; tion mi komprenas. Do mi venas por diri, ke tiun aferon mi volas subteni el ĉiuj fortoj.
HOVSTAD
(al la doktoro) Jen vi vidas!
DOKTORO STOCKMANN
Mi kore dankas vin pro tio! Sed –
ASLAKSEN
Ĉar estus eble bezonate havi nin etburĝojn subtenantaj dorse. Ni kvazaŭ konsistigas kompaktan plimulton en la urbo, – kiam ni vere volas. Kaj estas ĉiam bone havi la plimulton kun si, sinjoro doktoro.
DOKTORO STOCKMANN
Senduba vero; sed mi tute ne komprenas, ke ĉi tie apartaj aranĝoj estus necesaj. Ŝajnas al mi, ke tia simpla afero –
ASLAKSEN
Nu ja, povus tamen esti bone; ĉar mi konas la lokajn aŭtoritatulojn sufiĉe bone; la potenculoj ne volonte akceptas proponojn venantajn de aliuloj. Kaj tial mi pensas, ke ne estus malavantaĝe, ke ni faru iometan manifestacion.
HOVSTAD
Ĝuste tio, jes.
DOKTORO STOCKMANN
Manifestacion vi diras? Nu, kiel vi do volas manifestacii?
ASLAKSEN
Kompreneble tre modere, sinjoro doktoro; mi ĉiam estas laŭeble modera; ĉar modereco estas la unua deco de civitano, – laŭ mia opinio.
DOKTORO STOCKMANN
Pri tio vi ja estas konata, sinjoro Aslaksen.
ASLAKSEN
Jes, mi kuraĝas tion diri. Kaj tiu afero pri la akvoliverejo, ĝi estas ege grava por ni etburĝoj. Aspekte la banejo fariĝos kvazaŭ eta orminejo por la urbo. Estas pere de la banejo, ke ni ĉiuj vivas, kaj precipe ni domposedantoj. Tial ni ja volonte subtenas la institucion per ĉiuj fortoj. Kaj ĉar mi ja estas estro de la asocio de domposedantoj –
DOKTORO STOCKMANN
Jes –?
ASLAKSEN
– kaj ĉar mi aldone estas agento por la asocio por modereco, – ja, la doktoro certe scias, ke mi agadas por la moderecmovado?
DOKTORO STOCKMANN
Jes, kompreneble.
ASLAKSEN
Nu, – sekve mi kompreneble renkontas multajn homojn. Kaj ĉar mi estas konata por esti prudenta kaj lojala civitano, kiel la doktoro mem diris, mi ja havas certan influon en la urbo, – iun potencon, – se mi mem tion diru.
DOKTORO STOCKMANN
Tion mi scias tre bone, sinjoro Aslaksen.
ASLAKSEN
Jes, jes – tial estus por mi facila afero starigi iun manifeston, se estus bezone.
DOKTORO STOCKMANN
Manifeston, vi diras?
ASLAKSEN
Jes, iun dankadreson de la civitanoj de la urbo, pro tio ke vi antaŭenportis tiun ĉi komune gravan aferon. Kompreneble ni devas ĝin vortumi en la plej deca modereco, ke ĝi ne ofendos la aŭtoritatulojn kaj tiujn, kiuj cetere havas la potencon. Kaj se ni estos singardaj pri tio, neniu povos ofendiĝi, mi pensas?
HOVSTAD
Nu, eĉ se ili ne tion ŝatus –
ASLAKSEN
Ne, ne, ne; neniun ofendon kontraŭ la aŭtoritatuloj, sinjoro Hovstad. Neniun opozicion kontraŭ homoj, kiuj staras al ni tiel proksime. Da tiaj spertoj mi rikoltis sufiĉe dum miaj tagoj; kaj el tio ankaŭ neniam venos io bona. Sed prudentaj kaj sinceraj eldiroj de civitano ne devas al li esti rifuzataj.
DOKTORO STOCKMANN
(agitas lian manon) Mi preskaŭ ne povas diri al vi, Aslaksen, kiel kore ĝojigas min trovi tiun subtenon inter miaj kuncivitanoj. Mi estas tiel ĝoja, – tiel ĝoja! Aŭdu; ĉu ne glaseton da ŝereo? Ĉu!
ASLAKSEN
Ne, multan dankon; mi neniam gustumas tiajn alkoholaĵojn.
DOKTORO STOCKMANN
Nu, sed glason da biero do; kion vi diras?
ASLAKSEN
Dankon, ankaŭ ne, sinjoro doktoro; mi nenion prenas tiel frue en la tago. Sed nun mi volas eliri en la urbon kaj paroli kun kelkaj el la domposedantoj kaj pretigi la etoson.
DOKTORO STOCKMANN
Jes, estas senmezure ĝentile de vi, sinjoro Aslaksen; sed mi ne povas igi en mian kapon, ke ĉiuj tiuj aranĝoj estus necesaj; mi pensas, ke la afero iros glate de si mem.
ASLAKSEN
La aŭtoritatuloj laboras iom mallerte, sinjoro doktoro. Jes, Dio pardonu, mi tion ne diras por mallaŭdi ilin –
HOVSTAD
Morgaŭ ni pelĉasos ilin en la gazeto, Aslaksen.
ASLAKSEN
Sed ne tro senbride, sinjoro Hovstad. Antaŭeniru kun modereco, aŭ vi ne sukcesos movi ilin el la loko; fidu mian konsilon; ĉar mi rikoltis spertojn en la lernejo de la vivo. – Nu ja, mi diru adiaŭ al la doktoro. Vi nun scias, ke almenaŭ ni etburĝoj staras malantaŭ vi kiel muro. Vi havas la kompaktan plimulton ĉe via flanko, sinjoro doktoro.
DOKTORO STOCKMANN
Dankon pro tio, mia kara sinjoro Aslaksen. (prezentas al li la manon) Adiaŭ, adiaŭ!
ASLAKSEN
Ĉu vi kuniras al la presejo, sinjoro Hovstad?
HOVSTAD
Mi venos poste; restas ankoraŭ io por decidi.
ASLAKSEN
Bone, bone.
(Li salutas kaj eliras; doktoro Stockmann sekvas lin eksteren en la antaŭĉambron.)
HOVSTAD
(je enveno de la doktoro) Nu, kion vi nun diras, sinjoro doktoro? Ĉu ne ŝajnas al vi, ke estas la tempo por aerumi kaj iom agiti ĉi tie en tiu kovarda malkuraĝeco kaj malvigleco?
DOKTORO STOCKMANN
Ĉu vi aludas al presisto Aslaksen?
HOVSTAD
Jes, mi faras. Li estas unu el tiuj, kiuj staras en la marĉo – tia honesta homo kia li cetere estas. Kaj tiaj estas la plimulto ĉi tie ĉe ni; ili iras kliniĝante kaj svingante al ambaŭ flankoj; pro nuraj konsideroj kaj hezitemo ili neniam kuraĝas fari plenan paŝon.
DOKTORO STOCKMANN
Jes, sed Aslaksen estis ja kore bonvola, ŝajnas al mi.
HOVSTAD
Estas unu sinteno, kiun mi pli alte taksas; kaj tio estas stari kiel fidinda, konfidema homo.
DOKTORO STOCKMANN
Mi komplete samopinias kun vi.
HOVSTAD
Tial mi nun volas kapti la ŝancon kaj provi, ĉu mi povus instigi la bonvolemulojn foje montri kuraĝon. La kulto de aŭtoritato devas esti elradikiĝata en la urbo. Pri tiu nepardoneble granda eraro pri la akvoliverejo ni devas informi ĉiujn voĉdonrajtulojn.
DOKTORO STOCKMANN
Bone; se vi opinias, ke estas por la bono de la komunumo, do faru; sed ne antaŭ ol mi parolis kun mia frato.
HOVSTAD
Mi tamen pretskribos redakcian artikolon dume. Kaj se la magistranto ne volas antaŭenigi la aferon –
DOKTORO STOCKMANN
Ho, kiel vi povas imagi tion?
HOVSTAD
Estas imageble. Kaj tiam –?
DOKTORO STOCKMANN
Jes, tiam mi promesas al vi –; aŭdu, – tiam vi povos presigi mian artikolon, – enpreni ĝin tuta kaj kompleta.
HOVSTAD
Ĉu mi rajtos? Ĉu decidite?
DOKTORO STOCKMANN
(prezentas al li la manuskripton) Jen ĝi estas; prenu ĝin kun vi; ne malutilos, ke vi tralegu ĝin; kaj vi redonu ĝin al mi poste.
HOVSTAD
Bone, bone; mi faros. Kaj nun adiaŭ, doktoro.
DOKTORO STOCKMANN
Adiaŭ, adiaŭ. Jes, vi vidos, ke iros glate, sinjoro Hovstad, – vere glate!
HOVSTAD
Hm, – ni vidos. (Li salutas kaj eliras tra la antaŭĉambro.)
DOKTORO STOCKMANN
(rigardas en la manĝoĉambron) Katrine –! Nu, Petra, ĉu vi venis hejmen?
PETRA
(envenas) Jes, mi ĵus venis de la lernejo.
SINJORINO STOCKMANN
(venas) Ĉu li ankoraŭ ne venis?
DOKTORO STOCKMANN
Petro? Ne. Sed mi multe parolis kun Hovstad. Li estas tute kaptita de mia malkovro. Jes, ĉar sciu, ke ĝi estas multe pli grava, ol mi unue pensis. Kaj li ankaŭ metis sian gazeton por mia bezono, se fariĝos necese.
SINJORINO STOCKMANN
Sed ĉu vi opinias, ke tio estos bezonata?
DOKTORO STOCKMANN
Ho, tute ne. Sed almenaŭ estas fieriga konscio, ke oni havas la liberalan, sendependan gazetaron ĉe sia flanko. Jes, kaj imagu – mi havis viziton de la estro de la asocio de domposedantoj.
SINJORINO STOCKMANN
Nu? Kaj kion li volis?
DOKTORO STOCKMANN
Ankaŭ subteni min. Ĉiuj volas ili subteni min, se estos necese. Katrine, – ĉu vi scias kion mi havas malantaŭ mi?
SINJORINO STOCKMANN
Malantaŭ vi? Ne; kion vi do havas malantaŭ vi?
DOKTORO STOCKMANN
La kompaktan plimulton.
SINJORINO STOCKMANN
Ĉu vere? Ĉu estas bone por vi, Tomas?
DOKTORO STOCKMANN
Jes, mi opinius, ke estas bone! (frotas la manojn kaj paŝadas tien kaj reen) Ja, bona Dio, kiel ĝojige estas stari tiel en frata ligo kune kun siaj samurbanoj!
PETRA
Kaj fari tiom bonan kaj utilan, patro!
DOKTORO STOCKMANN
Jes, kaj krome por mia propra hejmurbo!
SINJORINO STOCKMANN
Oni sonorigas.
DOKTORO STOCKMANN
Do ni certe havas lin. – – (Oni frapas.) Bonvole envenu!
LA MAGISTRANTO
(venas de la antaŭĉambro) Bonan matenon.
DOKTORO STOCKMANN
Bonvenon, Petro!
SINJORINO STOCKMANN
Bonan matenon, bofrato. Kiel vi fartas?
LA MAGISTRANTO
Dankon; nu, iel. (al la doktoro) Hieraŭ post oficejaj horoj mi ricevis de vi artikolon rilate la akvokondiĉojn ĉe la banejo.
DOKTORO STOCKMANN
Jes, ĉu vi legis ĝin?
LA MAGISTRANTO
Jes, mi faris.
DOKTORO STOCKMANN
Kaj kion vi sekve diras pri tiu afero?
LA MAGISTRANTO
(kun rigardo flanken) Hm –
SINJORINO STOCKMANN
Venu, Petra. (Ŝi kaj Petra iras en la ĉambron maldekstre.)
LA MAGISTRANTO
(post ioma paŭzo) Ĉu estis necese fari tiujn ekzamenojn malantaŭ mia dorso?
DOKTORO STOCKMANN
Jes, tiom longe kiom mi nenion certe sciis, mi –
LA MAGISTRANTO
Kaj nun vi opinias, ke vi scias?
DOKTORO STOCKMANN
Jes, pri tio vi ja mem nun konvinkis vin.
LA MAGISTRANTO
Ĉu vi intencas meti tiun ĉi dokumenton antaŭ la banejan estraron kvazaŭ oficialan dokumenton?
DOKTORO STOCKMANN
Jes ja. Ion oni devas ja fari pri la afero; kaj tion urĝe.
LA MAGISTRANTO
Vi uzas, kiel kutime, fortajn parolmanierojn en via traktaĵo. Inter alie vi diras, ke tio, kion ni ofertas al niaj bangastoj, estas permanenta venenigo.
DOKTORO STOCKMANN
Jes sed, Petro, ĉu ĝi povas alimaniere nomiĝi? Pensu nur, – venena akvo por interna same kiel por ekstera uzo! Kaj tio al kompatindaj, malsanaj homoj, kiuj bonfide serĉas sanon ĉe ni, kaj kiuj pagas multekoste por regajni sian sanon!
LA MAGISTRANTO
Kaj jen vi en via postulato venas per via dedukto al la rezulto, ke ni devas fosi novan kloakon, kiu prenu la fiaĵojn de la Muelejvalo, kaj ke la akvotubo devas esti alie lokigata.
DOKTORO STOCKMANN
Jes, ĉu vi do scias pri alia solvo? Mi ne.
LA MAGISTRANTO
Antaŭtagmeze mi faris viziteton al la urba inĝeniero. Kaj al li mi menciis – tiel duone ŝerce – tiujn laborojn, kvazaŭ ion, kion ni devas pripensi iam en la estonteco.
DOKTORO STOCKMANN
Iam en la estonteco!
LA MAGISTRANTO
Li ridetis de mia supozata ekstravaganco – kompreneble. Ĉu vi faris al vi la maloportunon pripensi kiom la proponitaj ŝanĝoj eble kostus? Laŭ la informoj, kiujn mi ricevis, la elspezoj verŝajne sumiĝus al pluraj ĉentmiloj da kronoj.
DOKTORO STOCKMANN
Ĉu fariĝus tiom multekoste?
LA MAGISTRANTO
Jes. Kaj post tio sekvas la plej malbona. La laboro daŭrus minimuman tempospacon de du jaroj.
DOKTORO STOCKMANN
Du jaroj, vi diras? Tutaj du jaroj?
LA MAGISTRANTO
Minimume. Kaj kion ni dume faru pri la banejo? Ĉu ni fermu ĝin? Jes, tion ni devus. Aŭ ĉu vi opinias, ke iuj vizitos nin, kiam la onidiro disvastiĝos, ke la akvo estas malsaniga?
DOKTORO STOCKMANN
Sed, Petro, tia ĝi ja estas.
LA MAGISTRANTO
Kaj ĉio tio nun, – ĝuste nun, kiam la institucio estas en progreso. Ankaŭ la najbaraj urboj havas certajn kondiĉojn por fariĝi serĉataj banlokoj. Ĉu vi ne pensas, ke ili tuj ekagu por direkti la fluon de fremduloj al si? Jes, tute sendube. Kaj jen ni starus tie; ni devus verŝajne fermi la tutan multekostan institucion; kaj jen vi ruinigus vian hejmurbon.
DOKTORO STOCKMANN
– ruinigus –!
LA MAGISTRANTO
Estas sole pere de la banejo, ke la urbo havas ian notindan estontecon. Tion vi ja certe komprenas same bone kiel mi.
DOKTORO STOCKMANN
Sed kion vi elpensu, ke oni faru?
LA MAGISTRANTO
El via traktaĵo mi ne povis konvinkiĝi, ke la akvokondiĉoj ĉe la banejo estas tiel krizaj, kiel vi ilin prezentas.
DOKTORO STOCKMANN
Ili estas eĉ pli krizaj! Aŭ ili almenaŭ fariĝos tiaj en la somero. Kiam la vetero fariĝos varma.
LA MAGISTRANTO
Kiel mi jam diris, mi opinias ke vi konsiderinde troigas. Kapabla kuracisto devas scii fari siajn disponojn, – li devas scii kiel preventi malutilajn efikojn kaj forigi ilin, se ili evidente aperus.
DOKTORO STOCKMANN
Kaj sekve –? Kio poste?
LA MAGISTRANTO
La establita akvoliverejo ĉe la banejo nun ja estas fakto, kaj devas kompreneble esti traktata kiel tia. Sed kredeble la direkcio siatempe ne volos esti neinklina preni en konsideron, ĉu kun akceptindaj financaj oferoj estus eble realigi kelkajn plibonigojn.
DOKTORO STOCKMANN
Kaj vi opinias, ke mi iam akceptus tian ruzaĵon!
LA MAGISTRANTO
Ruzaĵon?
DOKTORO STOCKMANN
Jes, estus ruzaĵo, – trompo, mensogo, rekta krimo kontaŭ la publiko, kontraŭ la tuta komunumo!
LA MAGISTRANTO
Kiel mi antaŭe diris, mi ne povis al mi alproprigi la konvinkon, ke estas iu vere superpenda danĝero.
DOKTORO STOCKMANN
Jes, vi povis! Io alia ne eblas. Mia prezento estas tiel frapante vera kaj ĝusta, tion mi scias! Kaj vi tre bone komprenas, Petro; sed vi nur ne volas tion konfesi. Estis vi, kiu akceptigis, ke kaj la banejaj konstruaĵoj kaj la akvoliverejo fariĝis lokigitaj, kie ili nun situas; kaj estas tiu, – estas tiu fatala eraro, kiun vi ne volas konfesi. Pa, – ĉu vi opinias, ke mi ne travidas vin?
LA MAGISTRANTO
Kaj eĉ se tiel estus? Se mi per ia konsideremo gardas mian prestiĝon, tio okazas por la bono de la urbo. Sen morala aŭtoritato mi ne povas estri kaj konduki la aferojn tiel, kiel mi tion konsideras plej praktike por la bono de la tuto. Tial, – kaj el diversaj aliaj kialoj, – estas grave por mi, ke via prezentaĵo ne direktiĝas al la direkcio de la banejo. Ĝi devas esti retenata pro konsidero al la komuna bono. Mi iom poste metos la aferon sub diskuto, kaj ni agu plej eble efike en plena silento; sed nenio, – eĉ neniu vorto devas veni al la scio de la publiko en tiu ĉi fatala afero.
DOKTORO STOCKMANN
Nu, tion vi ne povas malhelpi, mia kara Petro.
LA MAGISTRANTO
Devas esti kaj estu malhelpota.
DOKTORO STOCKMANN
Neeblas, mi diras; tro multaj jam konas ĝin.
LA MAGISTRANTO
Konas ĝin! Kiuj? Do ne tiuj sinjoroj en “La Popola Mesaĝo” –?
DOKTORO STOCKMANN
Ho jes; ankaŭ ili. La liberala sendependa gazetaro certe zorgos pri tio, ke vi faru vian devon.
LA MAGISTRANTO
(post mallonga paŭzo) Vi estas senmezure senprudenta homo, Tomas. Ĉu vi ne pripensis la konsekvencojn, kiujn tio povos havi por vi mem?
DOKTORO STOCKMANN
Konsekvencojn? Konsekvencojn por mi?
LA MAGISTRANTO
Por vi kaj por la viaj, jes.
DOKTORO STOCKMANN
Kion diable tio signifas?
LA MAGISTRANTO
Mi pensas, ke mi ĉiam montris min kiel serveman kaj helpeman fraton al vi.
DOKTORO STOCKMANN
Jes, vi faris; kaj pro tio mi dankas vin.
LA MAGISTRANTO
Mi ne petas. Iel mi ja ankaŭ devis – pro mi mem. Estis ĉiam mia espero, ke mi iomete bridus vin, kiam mi helpis vin plibonigi vian ekonomian staton.
DOKTORO STOCKMANN
Ĉu? Ĉu nure pro vi mem –!
LA MAGISTRANTO
Parte, mi diras. Estas malagrable por publika oficisto, ke lia plej proksima parenco foje kaj foje kompromitas sin.
DOKTORO STOCKMANN
Kaj tion vi opinias, ke mi faras?
LA MAGISTRANTO
Jes, bedaŭrinde, vi faras, sen via propra scio. Vi havas maltrankvilan, bataleman, ribeleman animon. Kaj ankaŭ vian malfeliĉan emon skribi publike pri ĉiuj eblaj kaj neeblaj aferoj. Post subita ideo, – tuj vi skribas gazetartikolon aŭ tutan broŝuron pri ĝi.
DOKTORO STOCKMANN
Jes, sed estas ja la devo de civitano konigi al la publiko novan ideon, kiun li ekhavis!
LA MAGISTRANTO
Ho, la publiko tute ne bezonas novajn pensojn. Al la publiko plej bone servas la malnovaj, bonaj, aprobitaj ideoj, kiujn ĝi jam havas.
DOKTORO STOCKMANN
Kaj tion vi tiel rekte diras!
LA MAGISTRANTO
Jes, iam mi do devas paroli rekte al vi. Ĝis nun mi provis eviti tion, ĉar mi scias, kiel iritema vi estas; sed nun mi devas diri al vi la veron, Tomas. Vi ne havas imagon kiom vi malutilas al vi mem per via impeta konduto. Vi plendas pri la aŭtoritatuloj, jes eĉ pri la registaro, – kritikaĉas ĝin, – pretendas, ke vi estas neglektita, persekutata. Sed ĉu vi povas ion alian atendi, – tia trudema homo, kia vi estas.
DOKTORO STOCKMANN
Nu do, – ĉu mi ankaŭ estas trudema?
LA MAGISTRANTO
Jes, Tomas, vi estas tre malfacila homo por kunlaboro. Tion mi spertis. Vi transpaŝas ĉiujn konsiderojn; aspekte vi tute forgesas, ke estas mi, kiun vi povas danki pro la ofico ĉi tie kiel baneja kuracisto –
DOKTORO STOCKMANN
Al tiu mi estis la sole ĝusta! Mi kaj neniu alia! Mi estis la unua, kiu vidis, ke la urbo povis fariĝi floranta banloko; kaj tiam mi estis la sola, kiu tion vidis. Mi staris sola kaj luktis por la ideo dum multaj jaroj; kaj mi skribis kaj skribis –
LA MAGISTRANTO
Sendube. Sed tiam la ĝusta tempo ankoraŭ ne prezentis sin; nu, pri tio vi tie norde en via forejo ne povis juĝi. Sed kiam la oportuna momento venis, tiam mi – kaj la aliuloj – prenis la aferon en niajn manojn –
DOKTORO STOCKMANN
Jes, kaj sekve vi fuŝis mian belan planon. Ho ja, montriĝas efektive nun, kiaj saĝaj uloj vi estis!
LA MAGISTRANTO
Laŭ mia supozo montriĝas nun nur, ke vi denove bezonas elfluon por via batalemo. Vi volas venki viajn superulojn; – estas ja via ĉiama kutimo. Vi ne toleras iun aŭtoritatulon super vi; vi strabas malkontente al ĉiu, kiu okupas superan publikan pozicion; vi rigardas lin kiel personan malamikon, – kaj tuj ĉiuj atakiloj estas same bonaj por vi. Sed nun mi atentigis vin, kio staras riske por la tuta urbo, – kaj sekve ankaŭ por mi. Kaj tial mi diras al vi, Tomas, ke mi ne cedas en la postulo, kiun mi nun intencas starigi al vi.
DOKTORO STOCKMANN
Kia postulo estas tiu?
LA MAGISTRANTO
Ĉar vi estis tiel babilema, ke vi menciis tiun delikatan aferon por nekoncernantuloj, kvankam ĝi devus esti konservata kiel sekreto de la direkcio, ni kompreneble ne povas silentigi la aferon. Ĉiuspecaj onidiroj disvastiĝos ĉirkaŭen, kaj la maliculoj inter ni volos nutri la onidirojn per ĉiuspecaj aldonaĵoj. Tial fariĝas necese, ke vi publike kontraŭdiru tiajn onidirojn.
DOKTORO STOCKMANN
Mi! Kiel? Mi ne komprenas vin.
LA MAGISTRANTO
Estas atendata, ke vi post novaj ekzamenoj venos al la rezulto, ke la afero eĉ ne proksimume estas tiel danĝera aŭ kriza, kiel vi en la unua momento imagis al vi.
DOKTORO STOCKMANN
Aha, – do tion vi atendas!
LA MAGISTRANTO
Plue oni atendas, ke vi nutras kaj publike esprimas tiun konfidon al la estraro, ke ĝi profunde kaj konscience volas okazigi ĉion necesan por plibonigi eblajn difektojn.
DOKTORO STOCKMANN
Jes, sed tion vi neniam povos fari, tiom longe kiom vi faras fuŝadon kaj flikaĵon. Tion mi diras al vi, Petro; kaj tio estas mia klara kaj serioza konvinko –!
LA MAGISTRANTO
Kiel funkciisto vi ne rajtas nutri iun apartan konvinkon.
DOKTORO STOCKMANN
(haltas) Ne rajtas –?
LA MAGISTRANTO
Kiel funkciisto, mi diras. Kiel privata persono, – kompreneble, tio estas alia afero. Sed kiel subordigita funkciisto ĉe la banejo vi ne rajtas esprimi iun konvinkon, kiu kontraŭas tiun de viaj superuloj.
DOKTORO STOCKMANN
Tio troas! Mi, kiel kuracisto, kiel sciencisto, ne rajtus –!
LA MAGISTRANTO
La afero ĉi tie traktata ne estas nure scienca; estas kompleksa afero; ĝi estas kaj teknika kaj ekonomia afero.
DOKTORO STOCKMANN
Ho, ke ĝi estu por mi kio diable ĝi volas esti! Mi volas esti libera por diri mian opinion pri ĉiuj aferoj en la tuta mondo!
LA MAGISTRANTO
Bonvolu. Sed nur ne pri la banejo – Tion ni malpermesas al vi.
DOKTORO STOCKMANN
(krias) Vi malpermesas –; Vi! Tiaj, tiaj –!
LA MAGISTRANTO
Mi malpermesas al vi, – mi, via plej supera ĉefo; kaj kiam mi malpermesas, por vi estas obei.
DOKTORO STOCKMANN
(sin regante) Petro, – se vi ne estus mia frato –
PETRA
(ektire malfermas la pordon) Patro, tion vi ne toleru!
SINJORINO STOCKMANN
(post ŝi) Petra, Petra!
LA MAGISTRANTO
Aha, oni staras gvate.
SINJORINO STOCKMANN
Traaŭdeblas; ni ne povis eviti –
PETRA
Jes, mi staris aŭskultante.
LA MAGISTRANTO
Nu, estas ja bone –
DOKTORO STOCKMANN
(iras pli proksimen) Vi parolis pri malpermeso kaj obeo –?
LA MAGISTRANTO
Vi mem devigis min paroli en tiu tono.
DOKTORO STOCKMANN
Kaj mi do en publika deklaro ŝtopu al mi mem la buŝon?
LA MAGISTRANTO
Ni estimas tion absolute necesa, ke vi publikigu deklaron tian, kian mi postulis.
DOKTORO STOCKMANN
Kaj se mi ne – obeas?
LA MAGISTRANTO
En tiu okazo ni mem elsendos deklaron por trankviligi la publikon.
DOKTORO STOCKMANN
Bone; sed en tiu okazo mi skribos kontraŭ vin. Mi persistos; mi pruvu, ke mi pravas kaj ke vi malpravas. Kaj kion volas vi tiam fari?
LA MAGISTRANTO
En tiu okazo mi ne povos malhelpi, ke vi ricevos vian maldungon.
DOKTORO STOCKMANN
Kion –!
PETRA
Patro, – maldungon!
LA MAGISTRANTO
Maldungon kiel kuracisto ĉe la banejo. Mi vidos min devigata rekomendi tujan maldungon, forigi vin de ĉiu rilato kun la aferoj de la banejo.
DOKTORO STOCKMANN
Kaj tion vi kuraĝus!
LA MAGISTRANTO
Estas vi mem, kiu ĉi tie ludas riske.
PETRA
Onklo, tio estas indigniga konduto kontraŭ homo kiel patro!
SINJORINO STOCKMANN
Silentu do, Petra!
LA MAGISTRANTO
(rigardas al Petra) Aha, oni jam permesas al si esprimi opiniojn. Kompreneble. (al la sinjorino) Bofratino, supozeble vi estas la plej prudenta en ĉi tiu domo. Uzu la influon, kiun vi eble havas sur vian edzon; igu lin percepti, al kio tio kondukos kaj por lia familio –
DOKTORO STOCKMANN
Mia familio koncernas neniun alian ol mi mem!
LA MAGISTRANTO
– kaj por lia familio, mi diras, kaj por la urbo en kiu li loĝas.
DOKTORO STOCKMANN
Estas mi, kiu laboras por la vera bono de la urbo! Mi volas senvualigi la mankojn, kiuj frue aŭ malfrue aperos en la plena lumo de la tago. Ho, montriĝos, ke mi amas mian hejmurbon.
LA MAGISTRANTO
Vi, kiu en blinda spito ekiras fortranĉi la plej gravan fonton de prospero por la urbo.
DOKTORO STOCKMANN
Tiu fonto estas venena, homo! Ĉu vi estas freneza! Ni vivas ĉi tie vendaĉante malpuraĵojn kaj putraĵojn! Nia tuta floranta publika vivo suĉas sian nutron el mensogo!
LA MAGISTRANTO
Fantaziaĵo – aŭ io ankoraŭ pli malbona. Homo, kiu elĵetas tiajn ofendajn akuzojn kontraŭ sian propran hejmlokon, tiu efektive estas malamiko de la socio.
DOKTORO STOCKMANN
(kontraŭen al li) Kaj jenon vi kuraĝas –
SINJORINO STOCKMANN
(ĵetas sin inter ilin) Tomas!
PETRA
(kaptas la brakon de sia patro) Estu trankvila, patro!
LA MAGISTRANTO
Mi ne volas riski perforton. Mi nun avertis vin. Pripensu nun, kion vi ŝuldas al vi mem kaj al la viaj. Adiaŭ.
(Li eliras.)
DOKTORO STOCKMANN
(paŝas tien kaj reen) Kaj tian traktadon mi devas sperti! En mia propra hejmo, Katrine! Kion vi al tio diras!
SINJORINO STOCKMANN
Jes, vere estas kaj honto kaj spito, Tomas –
PETRA
Se eblus por mi iel gorĝe kapti onklon –!
DOKTORO STOCKMANN
Mi mem kulpas; mi estus devinta hirti harojn kontraŭ ili antaŭ longe, – grinci dentojn, – morde ataki! – Eĉ nomi min malamiko de la socio! Mi! Diable, tion mi ne lasas gluiĝi sur min!
SINJORINO STOCKMANN
Sed, kara Tomas, via frato ja havas la potencon –
DOKTORO STOCKMANN
Jes, sed estas mi, kiu pravas!
SINJORINO STOCKMANN
Aĥ jes, vi pravas, vi pravas; kion helpas tio, ke vi pravas, kiam vi ne havas potencon?
PETRA
Sed patrino do, – kiel vi povas paroli tiel?
DOKTORO STOCKMANN
Ĉu ne helpus en libera socio esti tiu, kiu pravas? Vi estas ridinda, Katrine. Kaj aŭdu, – ĉu mi ne havas la liberalan gazetaron antaŭ mi, – kaj la kompaktan plimulton dorse? Tiuj do estas sufiĉa potenco, mi opinias!
SINJORINO STOCKMANN
Sed, bona Dio, Tomas, vi do ne intencas –?
DOKTORO STOCKMANN
Kion mi ne intencas?
SINJORINO STOCKMANN
– kontraŭstari vian fraton.
DOKTORO STOCKMANN
Kion, diable, volas vi, ke mi alie farus, se mi ne rajtas insisti pri ĝusteco kaj vero!
PETRA
Jes, pri tio ankaŭ mi demandas?
SINJORINO STOCKMANN
Sed utilas ja al nenio; kiam ili ne volas, ili ne volas.
DOKTORO STOCKMANN
Hoho, Katrine, atendu nur, kaj vi vidos, ke mi faros mian militon al venko.
SINJORINO STOCKMANN
Jes, vi eble venkos tiel, ke vi ricevos vian maldungon, – tion vi faros.
DOKTORO STOCKMANN
Tiam mi almenaŭ farus mian devon al la publiko, – al la socio. Mi, kiu nomiĝas malamiko de la socio!
SINJORINO STOCKMANN
Sed al via familio, Tomas? Al ni hejme? Ĉu ŝajnas al vi, ke tio estas fari vian devon al tiuj, kiujn vi devas prizorgi?
PETRA
Ho, ne pensu ĉiam unue pri ni patrino.
SINJORINO STOCKMANN
Jes, vi povas senzorge paroli; vi povas stari sur propraj piedoj, se gravas. – Sed pensu pri la knaboj, Tomas; pensu ankaŭ iom pri vi mem, kaj pri mi –
DOKTORO STOCKMANN
Vere mi opinias, ke vi estas tute freneza, Katrine! Se mi tiel mizere, malkuraĝe submetigus min antaŭ tiun Petro kaj lian kanajlaron, – ĉu mi plu iam havus feliĉan momenton en mia vivo?
SINJORINO STOCKMANN
Nu, tion mi ne scias; sed Dio gardu nin antaŭ tiu feliĉo, kiun ni ĉiuj ricevos, se vi daŭre obstinos. Tiam vi denove staros sen vivrimedoj, sen stabilaj enspezoj. Ŝajnas al mi, ke ni sufiĉe spertis tion en la pasinteco; memoru tion, Tomas; pensu kion tio kunportos.
DOKTORO STOCKMANN
(tordas sin luktante kaj pugnigas la manojn) Kaj tiaĵon tiuj oficejsklavoj ĵetu sur liberan honestan homon! Ĉu ne estas terure, Katrine?
SINJORINO STOCKMANN
Jes, vere estas granda peko kontraŭ vi. Sed, bona Dio, estas ja tiom multaj maljustaĵoj en la mondo sub kiujn oni devas klini sin. – Jen la knaboj, Tomas! Rigardu ilin! Kio fariĝu el ili? Ho ne, ne, vi do neniam povos –
(Ejlif kaj Morten, kun lernolibroj, dume envenis.)
DOKTORO STOCKMANN
La knaboj –! (subite li staras firme kaj sinrege.) Eĉ ne se la tuta mondo falus, volas mi klini la nukon sub la jugon.
(Li iras al sia ĉambro.)
SINJORINO STOCKMANN
(post lin) Tomas, – kion vi volas fari!
DOKTORO STOCKMANN
(ĉe la pordo) Mi volas havi la rajton rigardi miajn knabojn en la okulojn, kiam ili fine fariĝos plenkreskaj, liberaj homoj.
(Li iras en sian ĉambron)
SINJORINO STOCKMANN
(ekploras) Ho Dio helpu kaj konsolu nin ĉiujn!
PETRA
Patro, li estas brava! Li ne cedas.
(La knaboj mire demandas, kio okazis; Petra signas al ili por silenti.)
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.