La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


POPOLMALAMIKO

Aŭtoro: Henrik Ibsen

©2026 Geo

La Enhavo

TRIA AKTO

(La redaktejo de “La Popola Mesaĝo”. Maldekstre en la fono estas la enirpordo; dekstre sur la sama muro estas alia pordo kun vitraĵoj, tra kiuj oni vidas en la presejon. Sur la muro dekstre estas pordo. Meze sur la planko estas granda tablo kovrita de paperoj, gazetoj kaj libroj. Antaŭe maldekstre estas fenestro kaj apud ĝi estas skribopupitro kun alta seĝo. Paro da apogseĝoj staras ĉe la tablo kaj kelkaj aliaj seĝoj laŭ la muroj. La ĉambro estas trista kaj malkomforta, la mebloj malnovaj, la apogseĝoj malpuraj kaj ŝiritaj. En la presejo oni vidas paron da kompostistoj en laboro; pli fore manpresilo estas en funkcio.)

(Redaktoro Hovstad sidas ĉe la pupitro skribante. Iom poste venas de dekstre Billing kun la manuskripto de la doktoro en la mano.)

BILLING

Nu, jen vere io –!

HOVSTAD

(skribante) Ĉu vi tralegis ĝin?

BILLING

(metas la manuskripton sur la pupitron) Jes, mi efektive faris.

HOVSTAD

Ĉu vi ne trovas, ke la doktoro estas sufiĉe akra?

BILLING

Akra? Li estas, dia morto, frakasanta, jes vere. Ĉiu vorto falas peze, kiel – mi diru – kiel frapo de hakilkapo.

HOVSTAD

Jes, sed tiuj homoj ne falas post la unua frapo.

BILLING

Vere; sed ni daŭre frapos, – frapon post frapo, ĝis la tuta potenco de la grandeguloj disfalos. Kiam mi sidis tie interne legante tion ĉi, mi kvazaŭ vidis la revolucion veni de fore.

HOVSTAD

(turnas sin) Tŝ; ne diru tion kun Aslaksen aŭskultanta.

BILLING

(mallaŭtigas la voĉon) Aslaksen estas cedema malkuraĝulo; ne troviĝas vira kuraĝo en li. Sed tiun ĉi fojon vi do trapuŝos vian volon? Ĉu? Vi ja enprenos la artikolon de la doktoro?

HOVSTAD

Jes, se la magistranto ne cedas senproteste, –

BILLING

Tio estus diable ĉagrene.

HOVSTAD

Nu, ni povas feliĉe utiligi al ni la situacion, kio ajn kio okazos. Se la magistranto ne akceptos la proponon de la doktoro, li ekhavos ĉiujn etburĝojn sur la nukon, – la tutan asocion de domposedantoj kaj la aliaj. Kaj se li akceptos ĝin, li ekhavos kiel kontraŭulojn aron de la grandaj posedantoj de akcioj en la banejo, kiuj ĝis nun estis liaj plej fortaj subtenantoj –

BILLING

Jes, jes bone; ĉar ili devos ja elspezi grandan sumon –

HOVSTAD

Jes, ho ĵuru pri tio. Kaj jen la rondo estos rompita, vidu, kaj tiam ni en la gazeto, tagon post tago, evidentigu por la publiko, ke la magistranto malkapablas en ĉiu ajn afero, kaj ke la konfidaj postenoj en la urbo, la tuta komunuma estraro, estu transdonota en la manojn de liberalaj homoj.

BILLING

Estas, dia morto, frapante vere! Mi vidas, – mi vidas; ni staras ĵus antaŭ la komenco de revolucio!

(Oni frapas.)

HOVSTAD

(vokas) Envenu!

(Doktoro Stockmann venas tra la pordo maldekstre en la fono.)

HOVSTAD

(iras al li renkonte) Ho, jen la doktoro. Nu?

DOKTORO STOCKMANN

Ekpresu, sinjoro Hovstad!

HOVSTAD

Tiel do rezultis?

BILLING

Hura!

DOKTORO STOCKMANN

Ekpresu, mi diras. Jes certe, en tion rezultis. Sed nun ili havu kion ili deziras. Nun estos milito en la urbo, sinjoro Billing!

BILLING

Milito kun nuda tranĉilo, mi esperas! La tranĉilo al la gorĝo, sinjoro doktoro!

DOKTORO STOCKMANN

La traktaĵo estas nur komenco. Mi jam havas la kapon plena de skizoj por kvar aŭ kvin aliaj artikoloj. Kie estas Aslaksen?

BILLING

(vokas en la presejon) Aslaksen, venu ĉi tien momenton!

HOVSTAD

Kvar aŭ kvin aliaj artikoloj, vi diris? Pri la sama afero?

DOKTORO STOCKMANN

Ho ne, – multe mankas je tio, kara. Estos pri tute aliaj aferoj. Sed ĉio devenas de la akvoliverejo kaj la kloako. Unu afero posttiras alian, vi komprenas. Estas kiel malkonstrui malnovan domon, – ĝuste tiel.

BILLING

Estas, dia morto, vero; ŝajnas ke oni neniam finis, antaŭ ol la tuta domaĉo estas malkonstruita.

ASLAKSEN

(venante de la presejo) Malkonstruita! La doktoro do ne intencas malkonstrui la banejon?

HOVSTAD

Absolute ne; ne timu.

DOKTORO STOCKMANN

Nu ne; temas pri tute aliaj aferoj. Kion vi nun diras pri mia traktaĵo, sinjoro Hovstad?

HOVSTAD

Ĝi estas tiel klara kaj simpla; oni ne bezonas esti fakulo por kompreni la konekson. Mi kuraĝas diri, ke vi havos ĉiun kleran homon ĉe via flanko.

ASLAKSEN

Kaj ankaŭ ĉiujn prudentajn, ĉu?

BILLING

Prudentajn kaj malprudentajn, – jes, mi pensas preskaŭ la tutan urbon.

ASLAKSEN

Nu, do ni kuraĝas presi ĝin.

DOKTORO STOCKMANN

Jes, tion mi opinius.

HOVSTAD

Ni enprenos ĝin morgaŭ frue.

DOKTORO STOCKMANN

Jes, morto kaj plago, ni devas perdi eĉ ne unu solan tagon. Aŭdu, sinjoro Aslaksen, pri tio mi petas vin: Vi devas persone okupiĝi pri la manuskripto.

ASLAKSEN

Mi faros.

DOKTORO STOCKMANN

Atentu pri ĝi kvazaŭ pri oro. Neniun preseraron; ĉiu vorto estas grava. Kaj mi envenos poste; eble mi tiam povos legi presprovaĵon. – Jes, mi ne povas esprimi, kiom mi soifas vidi tiun aferon presita, – ĵetege disigita –

BILLING

Disĵetita, – jes kvazaŭ fulmo!

DOKTORO STOCKMANN

– submetita al la juĝo de ĉiuj spertaj kuncivitanoj. Ho, vi ne povas imagi al vi, kion mi hodiaŭ devis toleri. Oni minacis min per tio kaj tio; oni volis forpreni de mi miajn plej evidentajn homajn raĵtojn –

BILLING

Kion! Viajn homajn rajtojn!

DOKTORO STOCKMANN

– oni volis humiligi min, igi min perfidulo; postulis, ke mi metu personan avantaĝon antaŭ mian internan, sanktan konvinkon –

BILLING

Tio estas, dia morto, tro kruda.

HOVSTAD

Ho jes, oni povas atendi ĉion de tiu flanko.

DOKTORO STOCKMANN

Sed antaŭ mi ili cedu; tion ili vidu nigre sur blanke. Ĉiun tagon mi nun kvazaŭ ĵetos ankron en “La Popola Mesaĝo”, kaj enfilos ilin per eksplodaj artikoloj laŭvice –

ASLAKSEN

Jes, sed aŭskultu –

BILLING

Hura; ni havos militon, militon!

DOKTORO STOCKMANN

– mi frapu ilin teren, frakasu ilin, disfaligu iliajn fortikaĵojn antaŭ la okuloj de la justa publiko! Tion mi faru!

ASLAKSEN

Sed nepre modere, sinjoro doktoro; pafu modere –

BILLING

Ho ne; ho ne! Ne ŝparu la dinamiton!

DOKTORO STOCKMANN

(same nekonfuzebla) Ĉar nun ne estas nur tio pri la akvoliverejo kaj la kloako. Estas la tuta socio, kiu estu purigota, desinfektota –

BILLING

Jen la liberiga vorto!

DOKTORO STOCKMANN

Ĉiuj flikuloj ni forĉasos. Kaj tio en ĉiuj ejoj! Malfermiĝis por mi senfinaj vizioj hodiaŭ. Ankoraŭ ne estas tute klare por mi; sed mi eltrovos. Estas junaj, sanaj portantoj de la standardoj, kiujn ni nun devas serĉi, miaj amikoj; ni devas havi novajn komandantojn en ĉiuj antaŭpostenoj.

BILLING

Aŭdu, aŭdu!

DOKTORO STOCKMANN

Estu ni nur solidaraj, kaj ĉio iros glate, glate! La tuta revolucio kvazaŭ ŝipo lanĉiĝos el la ŝipglitejo. Jes, ĉu vi ne tion kredas?

HOVSTAD

Miaparte, mi opinias, ke nun ni havas esperon meti la estradon de la komunumo tien, kie ĝi juste devas kuŝi.

ASLAKSEN

Kaj antaŭenpaŝante en modereco, mi ne povas imagi, ke tio ĉi estu danĝera.

DOKTORO STOCKMANN

Kiu, diable, atentas, ĉu tio estas danĝera aŭ ne! Kion mi faras, tion mi faras en la nomo de la vero kaj pro mia konscienco.

HOVSTAD

Vi estas viro, kiu meritas subtenon, sinjoro doktoro.

ASLAKSEN

Jes, tio estas firma; la doktoro estas la vera amiko de la urbo; vera amiko de la socio li estas.

BILLING

Doktoro Stockmann estas, dia morto, amiko de la popolo, Aslaksen!

ASLAKSEN

Mi opinias, ke la asocio de domposedantoj baldaŭ uzos tiun esprimon.

DOKTORO STOCKMANN

(tuŝita, premas iliajn manojn) Dankon, dankon, miaj karaj, fidelaj amikoj; – tio ĉi estas por mi konsolo: – mia frato nomis min io tute alia. Nu, honto al mi, se li tion ne rehavu kun rentoj! Sed nun mi devas eliri por kuraci iun malfeliĉan diablon –. Mi revenos, kiel mi diris. Zorgu nun bone pri la manuskripto, sinjoro Aslaksen; – kaj precipe forstreku eĉ ne unu solan krisignon! Prefere aldonu kelkajn! Bone, bone; adiaŭ ĝis poste; adiaŭ, adiaŭ!

(Reciprokaj salutoj dum li estas akompanata al la pordo, kaj li foriras.)

HOVSTAD

Li fariĝos netakseble utila homo por ni.

ASLAKSEN

Jes, tiom longe kiom li nur tenas sin al la afero pri la banejo. Sed se li pluen iros, ne estas konsilinde sekvi lin.

HOVSTAD

Hm, dependas de –

BILLING

Vi estas ja damne timema, Aslaksen.

ASLAKSEN

Timema? Jes, kiam temas pri la lokaj potenculoj, mi estas timema, sinjoro Billing; tion mi lernis en la lernejo de la spertoj. Sed metu min en la grandan politikon, antaŭ la registaro mem, kaj jen vidu ĉu mi estas timema.

BILLING

Certe vi ne estas, ne; sed tio ja estas la kontraŭeco en vi.

ASLAKSEN

Mi estas homo kun konscienco, tia estas la afero. Se oni atakas la registaron, oni almenaŭ ne malutilas al la socio; ĉar tiuj homoj ne ĝenas sin pri tio; – ili restas starantaj same firme. Sed la lokaj aŭtoritatuloj, ilin oni povas elĵeti el ofico, kaj jen eble oni ekhavos la senspertecon ĉe la stirilo, je neriparebla malutilo por domposedantoj kaj por aliuloj.

HOVSTAD

Sed la civitana edukado pere de memregado, – ĉu vi ne pensas pri ĝi?

ASLAKSEN

Kiam homo ricevis ion inter la manojn, pri kio li devas zorgi, li ne povas pensi pri ĉio ajn, sinjoro Hovstad.

HOVSTAD

Ke mi do neniam ricevu ion inter la manojn!

BILLING

Aŭdu, – aŭdu!

ASLAKSEN

(ridetas) Hm. (montras al la seĝo) Sur la redaktortabureto tie sidis antaŭ vi guberniestro Stensgard.

BILLING

(kraĉas) Fi! Tia dizertulo.

HOVSTAD

Mi ne estas ŝancelisto – kaj neniam fariĝos.

ASLAKSEN

Politikisto priĵuru nenion en la mondo, sinjoro Hovstad. Kaj vi, sinjoro Billing, devus iomete refi la velon nuntage, mi opinias; vi ja petskribas pri la ofico kiel sekretario en la magistrato.

BILLING

Mi –!

HOVSTAD

Ĉu vi, Billing!

BILLING

Nu ja. – Diable, vi ja komprenas, ke estas nur por inciti tiujn memkontentajn sinjorojn.

ASLAKSEN

Nu, min tio tute ne koncernas. Sed kiam oni akuzas min pro timemo kaj pro kontraŭdiro en mia sinteno, tiam jenon mi volas akcenti: La pasinteco de presisto Aslaksen kuŝas aperta por ĉiu ajn. Mi ne subiĝis al alia ŝanĝo ol fariĝi pli modera. Mia koro daŭre estas ĉe la popolo; sed mi ne neas, ke mia prudento klinas iomete en la direkton de la potenculoj, – jes, nome al la lokaj.

(Li iras en la presejon.)

BILLING

Ĉu ni ne provu kvitigi nin pri li, Hovstad?

HOVSTAD

Ĉu vi konas iun alian, kiu volas stari kredite por papero kaj preskostoj?

BILLING

Damnite ke ni ne havas sufiĉan komerckapitalon.

HOVSTAD

(eksidas ĉe la pupitro) Jes, se ni nur tiun havus –

BILLING

Ĉu se vi turnus vin al doktoro Stockmann?

HOVSTAD

(foliumante la paperojn) Ho, kiom tio utilus? Li posedas ja nenion.

BILLING

Ne; sed li havas bonan viron rezerve, maljunan Morten Kiil, – “la melon”, kiel homoj nomas lin.

HOVSTAD

(skribante) Ĉu vi scias certe, ke li ion posedas?

BILLING

Jes, dia morto, li ja certe posedas! Kaj parto de ĝi devas ja fali sur la familion de Stockmann. Li devas ja pensi ekipi – almenaŭ la infanojn.

HOVSTAD

(turnas sin duone) Ĉu vi bazas vin sur tio?

BILLING

Bazas? Kompreneble mi bazas sur nenio.

HOVSTAD

Estas saĝe. Kaj sur tiu ofico en la magistrato vi tute ne devas bazi; ĉar mi povas certigi vin, – vi ĝin ne ricevos.

BILLING

Ne, ĉu vi ne komprenas, ke mi tion bone scias? Sed efektive estas bone, ke mi ne ricevos ĝin. Tia neglekto flamigas la batalemon; – oni kvazaŭ ricevas provizon de freŝa galo, kaj tio do estas bezonata en fora angulo kiel la nia, kie rare okazas io vere instiganta.

HOVSTAD

(skribante) Nu ja; nu ja.

BILLING

Nu, – ili baldaŭ aŭdos de mi! – Nun mi eniros por skribi la manifeston de la asocio de domposedantoj.

(Li iras en la ĉambron dekstre.)

HOVSTAD

(sidas ĉe la pupitro, maĉas la plumingon kaj diras malrapide:) Hm, – ĉu tiel? – (Oni frapas.) Envenu!

(Petra venas tra la pordo maldekstre en la fono.)

HOVSTAD

(ekstaras) Ĉu estas vi? Vi venas ĉi tien?

PETRA

Jes, mi petas pardonon –

HOVSTAD

(antaŭentiras apogseĝon) Bonvolu eksidi.

PETRA

Ne dankon; mi tuj foriros.

HOVSTAD

Ĉu eble estas io de via patro, kio –?

PETRA

Ne, estas de mi mem. (tiras libron el la mantelpoŝo) Jen la angla rakonto.

HOVSTAD

Kial vi redonas ĝin?

PETRA

Ĉar mi ne volas traduki ĝin.

HOVSTAD

Sed vi ja promesis al mi certe –

PETRA

Jes, tiam mi ankoraŭ ne estis ĝin leginta. Kaj ankaŭ vi certe ne legis ĝin?

HOVSTAD

Ne; vi ja scias, ke mi ne konas la anglan lingvon; sed –

PETRA

Nu ja; tial mi volis diri al vi, ke vi devas serĉi iun alian. (metas la libron sur la tablon) Tiu ĉi ne taŭgas en “La Popola Mesaĝo”.

HOVSTAD

Kaj kial ne?

PETRA

Ĉar ĝi tute kontraŭas viajn proprajn opiniojn.

HOVSTAD

Nu, pro tio –

PETRA

Vi ja ne komprenas min. Temas pri tio kiel supernatura gvidado zorgas pri la tielnomataj bonaj homoj, kaj fine kondukas ĉion al la plej bona por ili, – kaj ke ĉiuj tielnomataj malbonaj homoj ricevas punon.

HOVSTAD

Tamen tiel ĉio estas ja nur bone. Estas ja ĝuste tiaĵo, kion la homoj volas havi.

PETRA

Ĉu vi do volas esti tiu, kiu donas tiaĵon al la homoj? Vi mem ja kredas eĉ ne unu vorton el tio. Vi ja bone scias, ke ne okazas tiel en la realeco.

HOVSTAD

Vi tute pravas; sed redaktoro ne povas ĉiam agi kiel li volus. Ofte oni devas klini sin antaŭ la opinio de la popolo en negravaj aferoj. La politiko tamen estas la ĉefa afero en la vivo – almenaŭ por gazeto; kaj se mi volas konduki homojn kun mi al libereco kaj progreso, mi ne devas fortimigi ilin. Trovante tian moralan rakonton sube en la gazetkelo, ili pli volonte akceptos, kion ni presas supre; – ili kvazaŭ fariĝas pli konfidemaj.

PETRA

Fi; tiel ruze vi ne starigas kaptilojn por viaj legantoj; vi do ne estas araneo.

HOVSTAD

(ridetas) Dankon, ĉar vi havas tian bonan opinion pri mi. Ne, efektive estas ja la ideo de Billing kaj ne la mia.

PETRA

De Billing!

HOVSTAD

Jes, li almenaŭ parolis tiel pasinttage. Estas ja Billing, kiu absolute volas enpreni tiun rakonton; mi ja ne konas la libron.

PETRA

Sed kiel povas do Billing kun siaj liberalaj opinioj –!

HOVSTAD

Ho, Billing estas multspeca, li. Nun li ankaŭ petskribis pri la ofico kiel sekretario de la magistrato, mi aŭdas.

PETRA

Tion mi ne kredas, Hovstad. Kiel povus li decidigi sin al tiaĵo?

HOVSTAD

Nu, pri tio vi devas demandi lin.

PETRA

Neniam mi imagus tion pri Billing.

HOVSTAD

(rigardas ŝin fikse) Ĉu ne? Ĉu tio venas al vi tiel neatende.

PETRA

Jes. Aŭ tamen eble ne. Ho, mi ne vere scias –.

HOVSTAD

Ni gazetskribistoj ne multe taŭgas, fraŭlino.

PETRA

Ĉu vi vere tion diras?

HOVSTAD

Foje mi tion pensas.

PETRA

Jes, sub la ĉiutaga kverelado; tion mi komprenas. Sed nun, kun granda afero inter la manoj –.

HOVSTAD

Tio ĉi pri via patro, vi aludas?

PETRA

Ĝuste tio, jes. Ŝajnas al mi, ke nun vi devas senti vin kiel viro, kiu taŭgas antaŭ la plimulto.

HOVSTAD

Jes, hodiaŭ mi sentas ion tian.

PETRA

Jes, ĉu ne; vi ja tion sentas! Ho, estas admirinda vivotasko, kiun vi elektis. Tiel rompi vojon por misjuĝitaj veroj kaj por novaj, kuraĝaj opinioj –; jes, antaŭeniri sentime kaj paroli por maljuste traktata homo –

HOVSTAD

Pleje ĉar tiu maljuste traktata homo estas –, hm, – mi ne ĝuste scias kiel mi –

PETRA

Kiam li estas tiel justa kaj funde honesta, vi pensas?

HOVSTAD

(pli mallaŭte) Pleje ĉar li estas via patro, mi pensas.

PETRA

(subite kiel frapita) Tio?

HOVSTAD

Jes, Petra, – fraŭlino Petra.

PETRA

Ĉu estas tio, kio staras por vi, kiel la unua kaj supera? Ne la afero mem? Ne la vero; ne la granda, varma bonkoreco de patro?

HOVSTAD

Jes, – ja kompreneble, ankaŭ tio.

PETRA

Ne dankon; nun vi trodiris, Hovstad; kaj nun mi neniam plu kredos vin en io ajn.

HOVSTAD

Ĉu vi ofendiĝus pro tio, ke estas pleje pro vi –?

PETRA

Tio pro kio mi ofendiĝas, estas ke vi ne estis sincera antaŭ patro. Vi parolis kun li, kvazaŭ la vero kaj la bono de la socio kuŝus en via koro; vi trompis kaj patron kaj min; vi ne estas tia viro, kian vi ŝajnigis. Kaj tion mi neniam pardonos al vi – neniam!

HOVSTAD

Tion vi ne diru tiel akre, fraŭlino Petra; kaj malpli nun.

PETRA

Kial ne nun?

HOVSTAD

Ĉar via patro nun ne povas malhavi mian helpon.

PETRA

(rigardas lin kvazaŭ de supre) Ĉu vi ankaŭ estas tia? Fi do!

HOVSTAD

Ne, ne, mi ne estas; venis ja nur senintence; ne kredu tion.

PETRA

Mi scias kion kredi. Adiaŭ.

ASLAKSEN

(el la presejo, rapide kaj sekrete) Morto kaj plago, sinjoro Hovstad – (vidas Petra) Aj, domaĝe –

PETRA

Jen kuŝas la libro; donu ĝin al iu alia. (iras al la elirejo)

HOVSTAD

(sekvas ŝin) Sed, fraŭlino –

PETRA

Adiaŭ. (ŝi foriras.)

ASLAKSEN

Sinjoro Hovstad, aŭskultu do!

HOVSTAD

Nu, nu do; kio estas?

ASLAKSEN

La magistranto staras en la presejo.

HOVSTAD

La magistranto, vi diras?

ASLAKSEN

Jes, li volas paroli kun vi; li envenis tra la malantaŭa pordo, – ne volis esti vidata, vi komprenas.

HOVSTAD

Kio tio povas esti? Ne; atendu, mi volas mem –

(Li iras al la pordo de la presejo, malfermas, salutas kaj invitas la magistranton enveni)

HOVSTAD

Staru observante, Aslaksen, ke neniu –

ASLAKSEN

Komprenas – (iras en la presejon)

LA MAGISTRANTO

Sinjoro Hovstad certe ne atendis vidi min ĉi tie.

HOVSTAD

Ne, tion mi vere ne atendis.

LA MAGISTRANTO

(ĉirkaŭrigardas) Ĉi tie vi ja aranĝis la ejon hejmece, vere hejmece.

HOVSTAD

Ho –

LA MAGISTRANTO

Kaj nun mi venas tiel senceremonie okupante vian tempon.

HOVSTAD

Bonvolu, sinjoro magistranto; mi estas je via servo. Sed ĉu mi ne devas liberigi vin de –? (metas la kepon kaj la bastonon de la magistranto sur seĝon) Kaj ĉu la magistranto bonvolas sidi?

LA MAGISTRANTO

(eksidas ĉe la tablo) Dankon.

(Ankaŭ Hovstad eksidas ĉe la tablo.)

LA MAGISTRANTO

Mi havis – vere ĝenan travivaĵon hodiaŭ, sinjoro Hovstad.

HOVSTAD

Nu? Jes tiom da farendaĵoj, kiom la magistranto havas, –

LA MAGISTRANTO

Tio ĉi hodiaŭ rilatas al la doktoro de la banejo.

HOVSTAD

Nu ja; al la doktoro?

LA MAGISTRANTO

Li verkis iun proponon al la estraro de la banejo koncerne iujn supozeblajn mankojn.

HOVSTAD

Ho, vere?

LA MAGISTRANTO

Jes, ĉu li ne diris al vi –? Ŝajnas al mi, ke li menciis –

HOVSTAD

Ho jes, efektive, li lasis kelkajn vortojn fali –

ASLAKSEN

(el la presejo) Mi devus ja havi la manuskripton –

HOVSTAD

(ĉagrenita) Hm; ĝi ja kuŝas sur la pupitro.

ASLAKSEN

(trovas ĝin) Bone.

LA MAGISTRANTO

Sed tie ja ĝuste estas –

ASLAKSEN

Jes, estas la traktaĵo de la doktoro, sinjoro magistranto.

HOVSTAD

Nu, do estas tiu, pri kiu vi parolas?

LA MAGISTRANTO

Ĝuste tiu. Kion vi opinias pri ĝi?

HOVSTAD

Mi ja ne estas fakulo, kaj mi nur legis ĝin supraĵe.

LA MAGISTRANTO

Sed vi tamen presigos ĝin?

HOVSTAD

Al homo kiu elpaŝas sub sia propra nomo, mi ne povas rifuzi –

ASLAKSEN

Mi decidas nenion en la gazeto, sinjoro magistranto –

LA MAGISTRANTO

Kompreneble.

ASLAKSEN

Mi nur presas, kion oni donas al mi en la manojn.

LA MAGISTRANTO

Tute en ordo.

ASLAKSEN

Kaj tial mi devas – (iras al la presejo)

LA MAGISTRANTO

Ne, restu momenton, sinjoro Aslaksen. Kun via permeso, sinjoro Hovstad –

HOVSTAD

Mi petas, sinjoro magistranto –

LA MAGISTRANTO

Vi estas saĝa kaj pensema viro, sinjoro Aslaksen.

ASLAKSEN

Ĝojigas min, ke la magistranto tiel pensas.

LA MAGISTRANTO

Kaj viro kun influo en vastaj rondoj.

ASLAKSEN

Nur pleje inter etburĝoj, ja.

LA MAGISTRANTO

La malgrandaj impostpagantoj estas ja la plimulto – ĉi tie kiel en aliaj lokoj.

ASLAKSEN

Efektive ili ja estas.

LA MAGISTRANTO

Kaj mi ne dubas, ke vi konas la opinion de la plimulto. Ĉu ne?

ASLAKSEN

Jes, tion mi ja dirus, ke mi faras, sinjoro magistranto.

LA MAGISTRANTO

Jes, – kaj ĉar regas tia laŭdinda oferemo inter la malpli bonstataj burĝoj, –

ASLAKSEN

Kiel tio?

HOVSTAD

Oferemo?

LA MAGISTRANTO

Estas bela signo pri socia spirito; ege bela signo. Mi dirus, ke tion mi ne atendis. Sed vi konas ja la opinion pli profunde ol mi.

ASLAKSEN

Jes, sed sinjoro magistranto –

LA MAGISTRANTO

Kaj efektive ne fariĝos eta ofero, kiun la urbo verŝajne devos fari.

HOVSTAD

La urbo?

ASLAKSEN

Sed mi ne komprenas –. Estas ja la banejo –!

LA MAGISTRANTO

Post intertempa kalkulo la ŝanĝoj, kiujn la doktoro supozas dezirindaj, sumiĝas al kelkaj centmiloj da kronoj.

ASLAKSEN

Estas ja granda sumo; sed –

LA MAGISTRANTO

Kompreneble fariĝos necese, ke ni kontraktu komunuman prunton.

HOVSTAD

(ekstaras) Ĉu estas la intenco, ke la urbo –?

ASLAKSEN

Ĉu pagiĝus el la kaso de la urbo! El la malriĉaj poŝoj de la etburĝoj!

LA MAGISTRANTO

Jes, estimata sinjoro Aslaksen, de kie alie venus la monaj rimedoj?

ASLAKSEN

Pri tio devas zorgi la sinjoroj, kiuj posedas la banejon.

LA MAGISTRANTO

La posedantoj de la banejo ne estimas sin kapablaj streĉi sin pli foren ol ili jam faris.

ASLAKSEN

Ĉu certe, sinjoro magistranto?

LA MAGISTRANTO

Mi certigis min pri tio. Se oni deziras tiujn ampleksajn ŝanĝojn, la urbo mem devas elspezi la kostojn.

ASLAKSEN

Sed dia morto kaj plago – pardonu! sed tio ĉi estas ja tute alia afero, sinjoro Hovstad!

HOVSTAD

Jes, tia ĝi efektive estas.

LA MAGISTRANTO

La plej fatala estas, ke necesus fermi la banejon dum tempo de du jaroj.

HOVSTAD

Fermi? Tute fermi!

ASLAKSEN

Du jarojn!

LA MAGISTRANTO

Jes, tiom longe daŭrus la laboro – minimume.

ASLAKSEN

Sed morto kaj plago, tion ni ne eltenos, sinjoro magistranto! El kio do vivu ni domposedantoj intertempe?

LA MAGISTRANTO

Al tio estas bedaŭrinde malfacile respondi, sinjoro Aslaksen. Sed kion volas vi, ke ni faru? Ĉu vi opinias ke ni ricevos eĉ unu solan gaston al la banejo, kiam oni kredigas al ili, ke la akvo estas putra, ke ni loĝas sur venena grundo, la tuta urbo –

ASLAKSEN

Kaj ĉio estas nur imagaĵo?

LA MAGISTRANTO

Per mia plej granda bonvolemo mi ne povis konvinki min, ke estas io alia.

ASLAKSEN

Jes, sed do estas ja tute nepravigeble farite de doktoro Stockmann –; mi petas pardonon, sinjoro magistranto, sed –

LA MAGISTRANTO

Estas bedaŭrinda vero, kion vi jen esprimas, sinjoro Aslaksen. Mia frato ĉiam estis impeta homo.

ASLAKSEN

Kaj tamen vi volas subteni lin en tiaĵo, sinjoro Hovstad!

HOVSTAD

Sed kiu do povus pensi, ke –?

LA MAGISTRANTO

Mi redaktis mallongan klarigon pri la afero, tiel kiel ĝi el sobra vidpunkto estu komprenata; kaj aldone mi sugestas kiel eblaj domaĝoj laŭespere estu riparotaj en maniero farebla por la kaso de la banejo.

HOVSTAD

Ĉu vi havas tiun artikolon ĉe vi, sinjoro magistranto?

LA MAGISTRANTO

(foliumas la poŝon) Jes, mi kunprenis ĝin okaze, ke vi –

ASLAKSEN

(rapide) Morto kaj plago, jen li estas!

LA MAGISTRANTO

Kiu? Mia frato?

HOVSTAD

Kie, – kie?

ASLAKSEN

Li iras tra la presejo.

LA MAGISTRANTO

Fatale. Mi ne dezirus renkonti lin ĉi tie, kaj mi ankoraŭ havas multon priparolendan kun vi.

HOVSTAD

(montras al la pordo dekstre) Eniru tien dume.

LA MAGISTRANTO

Sed –?

HOVSTAD

Vi trovos nur Billing.

ASLAKSEN

Rapide, rapide, sinjoro magistranto; jen li venas.

LA MAGISTRANTO

Jes, jes do; sed prizorgu, ke li baldaŭ foriru.

(Li eliras tra la pordo dekstre, kiun Aslaksen malfermas kaj fermas post li.)

HOVSTAD

Trovu iun okupon, Aslaksen.

(Li eksidas kaj skribas. Aslaksen foliumas en amaso da gazetoj sur seĝo dekstre.)

DOKTORO STOCKMANN

(venas el la presejo) Jen mi ree estas. (demetas ĉapelon kaj bastonon)

HOVSTAD

(skribante) Jam nun, sinjoro doktoro? Urĝu pri tio, kion ni priparolis, Aslaksen. La tempo ne sufiĉas por ni hodiaŭ.

DOKTORO STOCKMANN

(al Aslaksen) Ankoraŭ neniu provpresaĵo, mi aŭdas.

ASLAKSEN

(ne sin turnante) Ne, kiel povus la doktoro pensi tion?

DOKTORO STOCKMANN

Ne, ne; sed mi estas senpacienca, vi certe komprenas. Mi havas eĉ ne momentan kvieton antaŭ ol mi vidos ĝin en la gazeto.

HOVSTAD

Hm; daŭros certe ankoraŭ ioman tempon. Ĉu vi ne pensas, Aslaksen?

ASLAKSEN

Jes, mi preskaŭ timas tion.

DOKTORO STOCKMANN

Bone, bone, miaj karaj amikoj; do mi revenos; mi volonte revenos du fojojn, se estos necese. Tia granda afero, – la bonfarto de la tuta urbo –; ne estas ja tempo por vivi en nenifarado. (volas foriri, sed haltas kaj revenas) Sed aŭdu, – ankoraŭ estas afero, kiun mi devas priparoli kun vi.

HOVSTAD

Pardonu; sed ĉu ni povus alian fojon –?

DOKTORO STOCKMANN

Estas en du vortoj dirite. Estas nur tio, vi komprenu, – ke kiam oni morgaŭ legos mian artikolon en la gazeto, kaj ne scias, ke mi la tutan vintron en silento laboradis por la bono de la urbo –

HOVSTAD

Jes, sed doktoro –

DOKTORO STOCKMANN

Mi scias kion vi volas diri. Vi opinias, ke ne estis pli ol mia damnita devo, – simpla civitana devo. Kompreneble; tion mi scias same bone kiel vi. Sed miaj samcivitanoj, vidu –; bona Dio, la benitaj homoj, ili ja tiel amas min –

ASLAKSEN

Jes, la civitanoj amas vin ĝis tiun ĉi tagon, sinjoro doktoro.

DOKTORO STOCKMANN

Jes, kaj ĝuste tial mi timas, ke –; jen kion mi volis diri: Kiam nun tio ĉi venas al ili – precipe al la senhavaj klasoj – kiel instiganta alvoko por en la estonteco preni la aferojn de la urbo en proprajn manojn –

HOVSTAD

(ekstaras) Hm, sinjoro doktoro, mi ne volas kaŝi por vi –

DOKTORO STOCKMANN

Aha, – ĉu mi ne povus pensi, ke io estas en preparo! Sed tion mi ne volas akcepti. Se oni preparadas ion tian –

HOVSTAD

Kion do?

DOKTORO STOCKMANN

Nu, ion aŭ alian, – standard-procesion aŭ festmanĝon aŭ subskripcion al honora donaco – aŭ kion ajn, vi devas promesi al mi je via savo malhelpi tion. Kaj ankaŭ vi, Aslaksen; ĉu vi aŭdas?

HOVSTAD

Pardonu, sinjoro doktoro; ni povas same bone unue kiel laste diri al vi la puran veron –

(Sinjorino Stockmann, kun ĉapelo kaj mantelo envenas tra la pordo maldekstre en la fono.)

SINJORINO STOCKMANN

(vidas la doktoron) Jes, ĝuste!

HOVSTAD

(iras al ŝi renkonte) Jen jen, ankaŭ la sinjorino?

DOKTORO STOCKMANN

Kion, diable, volas vi ĉi tie, Katrine?

SINJORINO STOCKMANN

Vi ja povas bone pensi, kion mi volas.

HOVSTAD

Bonvolu sidi. Aŭ eble –

SINJORINO STOCKMANN

Dankon; ne ĝenu vin. Kaj vi eĉ ne devas esti ĉagrenita pro tio, ke mi venas por serĉi Stockmann; ĉar sciu, ke mi estas patrino de tri infanoj.

DOKTORO STOCKMANN

Babilaĵo; tion ni ja bone scias.

SINJORINO STOCKMANN

Ĉu? Ne aspektas tiel, ke vi pensas iom pri edzino kaj infanoj hodiaŭ; ĉar alie vi ne irus ĵeti nin ĉiujn en malfeliĉon.

DOKTORO STOCKMANN

Sed ĉu vi estas tute freneza, Katrine! Ĉu viro kun edzino kaj infanoj ne havu permeson publikigi la veron, – ne havu permeson esti utila kaj agema civitano, – ne havu permeson servi la urbon en kiu li loĝas!

SINJORINO STOCKMANN

Ĉio kun modereco, Tomas!

ASLAKSEN

Tion ankaŭ mi diras. Modereco en ĉio.

SINJORINO STOCKMANN

Kaj tial vi faras pekon kontraŭ nin, sinjoro Hovstad, kiam vi logas mian edzon for de domo kaj hejmo, kaj forlogas lin en tion ĉi.

HOVSTAD

Mi ja ne forlogas iun en –

DOKTORO STOCKMANN

Forlogas! Ĉu vi kredas, ke mi lasas min forlogi!

SINJORINO STOCKMANN

Jes, vi faras. Mi ja scias, ke vi estas la plej inteligenta homo en la urbo; sed estas tre facile forlogi vin, Tomas. (al Hovstad) Kaj pensu nur, ke li perdas sian oficon ĉe la banejo, se vi presos lian artikolon –

ASLAKSEN

Kio do!

HOVSTAD

Sed aŭdu, sinjoro doktoro –

DOKTORO STOCKMANN

(ridas) Ha-ha, lasu ilin nur provi –! Ho ne, – ili certe gardos sin. Ĉar, vidu, mi havas la kompaktan plimulton malantaŭ mi!

SINJORINO STOCKMANN

Jes, estas ja ĝuste la malfeliĉo, ke vi havas tian teruraĵon malantaŭ vi.

DOKTORO STOCKMANN

Babilaĵo, Katrine; – iru hejmen kaj zorgu pri via domo, kaj lasu min zorgi pri la socio. Kiel vi povas timi, kiam mi estas fidema kaj ĝoja? (frotas la manojn kaj paŝadas tien kaj reen) La vero kaj la popolo gajnos la batalon, je tio vi povas sakri. Ho, mi vidas la tutan liberalan burĝaron ariĝi en venkantan armeon –! (haltas ĉe seĝo) Kio – kio diablo estas jeno?

ASLAKSEN

(rigardas tien) Aj do!

HOVSTAD

(same) Hm –

DOKTORO STOCKMANN

Jen kuŝas ja la pinto de la aŭtoritatulo.

(Li prenas zorgeme la kepon de la magistranto per la fingropintoj, kaj suprenlevas ĝin.)

SINJORINO STOCKMANN

La kepo de la magistranto!

DOKTORO STOCKMANN

Kaj jen ankaŭ la komandobastono. Kiel diable kaj fantome –

HOVSTAD

Nu jeno do –

DOKTORO STOCKMANN

Ha, mi komprenas! Li faris viziton por konvinki vin. Ha-ha, jen li venis al la ĝustaj! Kaj kiam li ekvidis min en la presejo –. (ekridas) Ĉu li kuris, sinjoro Aslaksen?

ASLAKSEN

(rapide) Je Dio li kuris, doktoro.

DOKTORO STOCKMANN

Kuris de bastono kaj –. Babilaĵo; Petro ne kuras de io ajn. Sed diable, kien vi metis lin? Ha, – tie, kompreneble. Nun vi vidu, Katrine!

SINJORINO STOCKMANN

Tomas, – mi petas vin –!

ASLAKSEN

Gardu vin, sinjoro doktoro!

DOKTORO STOCKMANN

(Li metas la kepon de la magistranto sur la kapon kaj prenas lian bastonon; poste li iras al la pordo, abrupte malfermas ĝin, kaj salutas per la mano al la ŝirmilo de la kepo.)

(La magistranto envenas, ruĝa de kolero. Malantaŭ li Billing.)

LA MAGISTRANTO

Kion tiuj tumultoj signifu?

DOKTORO STOCKMANN

Respekto, mia bona Petro. Nun estas mi, kiu estas la aŭtoritato en la urbo.

(Li paŝadas tien kaj reen.)

SINJORINO STOCKMANN

(preskaŭ plorante) Ne, sed Tomas do!

LA MAGISTRANTO

(postsekvas lin) Donu al mi mian kepon kaj bastonon!

DOKTORO STOCKMANN

(kiel antaŭe) Se vi estas policestro, mi estas urbestro, – mi estras la tutan urbon, mi, jen vidu!

LA MAGISTRANTO

Demetu la kepon, mi diras. Memoru ke estas laŭregulara uniformkepo!

DOKTORO STOCKMANN

Ba; ĉu vi opinias, ke la vekiĝanta popola leono lasas sin timigi de uniformkepoj? Ĉar sciu, ke ni faros revolucion en la urbo morgaŭ. Vi minacis maldungi min; sed nun mi maldungos vin, – maldungos vin de ĉiuj viaj konfiditaj postenoj –. Ĉu vi opinias, ke mi ne povas? Ho jes; mi havas la venkantajn potencojn de la socio kun mi. Hovstad kaj Billing volas tondri en “La Popola Mesaĝo”, kaj presisto Aslaksen elmarŝos antaŭe de la tuta asocio de domposedantoj –

ASLAKSEN

Tion mi ne faros, sinjoro doktoro.

DOKTORO STOCKMANN

Certe vi faros –

LA MAGISTRANTO

Aha; sinjoro Hovstad eble aliĝos al la agitado?

HOVSTAD

Ne, sinjoro magistranto.

ASLAKSEN

Ne, tiel freneza sinjoro Hovstad ne estas, ke li detruos kaj sin mem kaj la gazeton pro imagaĵo.

DOKTORO STOCKMANN

(ĉirkaŭrigardas) Kion do jeno signifu?

HOVSTAD

Vi prezentis vian aferon en falsa lumo, sinjoro doktoro; kaj tial mi ne povas subteni ĝin.

BILLING

Ne, post tio, kion sinjoro magistranto bonvole klarigis al mi, –

DOKTORO STOCKMANN

Falsa! Lasu min pri tio. Presigu vi nur mian traktaĵon; mi estos viro por defendi ĝin.

HOVSTAD

Mi ne presigos ĝin. Mi ne povas, ne volas kaj ne kuraĝas presigi ĝin.

DOKTORO STOCKMANN

Vi ne kuraĝas? Kia babilaĵo! Vi ja estas redaktoro; kaj estas ja la redaktoroj, kiuj regas la gazetaron, mi kredus!

ASLAKSEN

Ne; sed estas la abonantoj, sinjoro doktoro.

LA MAGISTRANTO

Feliĉe, jes.

ASLAKSEN

Estas la publika opinio, la klera publiko, la domposedantoj kaj ĉiuj aliaj; tiuj regas la gazetojn.

DOKTORO STOCKMANN

(sinrega) Kaj ĉiujn tiujn potencojn mi havas kontraŭ mi?

ASLAKSEN

Jes, vi havas. Estus la ruinigo de la burĝaro, se ni presus vian artikolon.

DOKTORO STOCKMANN

Nu tiel. –

LA MAGISTRANTO

Mian kepon kaj mian bastonon!

(Doktoro Stockmann demetas la kepon kaj kuŝigas ĝin sur la tablon kune kun la bastono.)

LA MAGISTRANTO

(prenas ambaŭ al si) Via urbestra honoro ekhavis abruptan finon.

DOKTORO STOCKMANN

Ni ankoraŭ ne atingis la finon. (al Hovstad) Do neeblas presigi mian traktaĵon en “La Popola Mesaĝo”?

HOVSTAD

Tute neeblas; ankaŭ pro konsidero pri via familio.

SINJORINO STOCKMANN

Ho, vi tute ne havu konsideron pri la familio, sinjoro Hovstad.

LA MAGISTRANTO

(prenas paperon el la poŝo) Kiel informo por la publiko sufiĉas tion ĉi: Estas aŭtentika klarigo. Bonvolu.

HOVSTAD

(prenas la paperon) Bone; estos zorge presigata.

DOKTORO STOCKMANN

Sed la mia ne. Oni imagas, ke oni povas silentigi min kaj la veron ĝis morto! Sed tio ne iros tiel glate, kiel vi opinias. Sinjoro Aslaksen, bonvolu tuj preni mian manuskripton kaj presi ĝin kiel flugfolion – je mia propra kostopago, – en mia eldonejo. Mi volas havi kvar cent ekzemplerojn; ne, kvin, ses cent mi volas havi.

ASLAKSEN

Eĉ ne se vi ofertus al mi oron, kuraĝus mi ludoni mian presejon al tiaĵo, sinjoro doktoro. Mi ne kuraĝas pro la publika opinio. Neniu en la urbo presos ĝin.

DOKTORO STOCKMANN

Do redonu ĝin al mi.

HOVSTAD

(donas al li la manuskripton) Bonvolu.

DOKTORO STOCKMANN

(serĉas ĉapelon kaj bastonon) Publikigota ĝi tamen estu. Mi legos ĝin en granda popolkunveno; ĉiuj miaj samcivitanoj aŭdu la voĉon de la vero!

LA MAGISTRANTO

Neniu asocio en la tuta urbo pruntedonos al vi ejon por tia celo.

ASLAKSEN

Eĉ ne unu sola; tion mi ja certe scias.

BILLING

Ne, dia morto, ĉu ili faros!

SINJORINO STOCKMANN

Estus do tro indignige! Sed kial staras ili do tiel kontraŭ vi, ĉiuj?

DOKTORO STOCKMANN

(kolera) Jes, tion mi diru. Estas ĉar en tiu ĉi urbo ĉiuj viroj estas timoplenaj virinoj – kiel vi; ĉiuj nur pensas pri la familio kaj ne pri la socio.

SINJORINO STOCKMANN

(kaptas lian brakon) Do mi montru al ili unu – unu virinon, kiu povas esti viro – fojon. Ĉar nun mi kunsentas kun vi, Tomas!

DOKTORO STOCKMANN

Bone dirite, Katrine. Publikigota ĝi estu, je mia beno kaj savo! Se mi ne povos lui ejon, do mi dungos tamburiston por iri tra la urbo kun mi, kaj mi laŭtlegos ĝin ĉe ĉiuj stratanguloj.

LA MAGISTRANTO

Tiel ege freneza vi do ne estas?

DOKTORO STOCKMANN

Jes, mi estas!

ASLAKSEN

Vi havos eĉ neniun homon en la tuta urbo por iri kun vi.

BILLING

Ne, dia morto, ĉu vi ekhavos!

SINJORINO STOCKMANN

Ne cedu, Tomas. Mi sendos la knabojn kuniri kun vi.

DOKTORO STOCKMANN

Bona ideo!

SINJORINO STOCKMANN

Morten volonte kuniros; kaj Ejlif, certe ankaŭ li.

DOKTORO STOCKMANN

Jes, kaj ankaŭ Petra! Kaj vi mem, Katrine!

SINJORINO STOCKMANN

Ne, ne, mi ne; sed mi staros en la fenestro por rigardi vin; tion mi faros.

DOKTORO STOCKMANN

(ĉirkaŭbrakas kaj kisas ŝin) Dankon pro tio! Jes, nun ni provu batalon, vi bonaj sinjoroj! Mi volas vidi ĉu la fiaĵo kapablas kunkudri la buŝon de tiu patrioto, kiu volas purigi la socion!

(Li kaj la sinjorino eliras tra la pordo maldekstre en la fono.)

LA MAGISTRANTO

(malkviete agitas sian kapon) Nun li igis ankaŭ ŝin freneza.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.