|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() SVEDA ALUMETOAŭtoro: Anton Ĉeĥov |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
[1] kampara polickomisaro (R становой пристав). Estro de la subdistrikta polico.
[2] atestantoj. La leĝo postulas, ke dum polica priserĉado ĉeestu nepolicaj atestantoj.
[3] distrikta policestro. (R исправник). Estro de la distrikta polico.
[4] Ŝatato de dioj, eblas diri same kiel Puŝkin. Citaĵo el La kanto pri saĝa Olego (1822) de Aleksandr Puŝkin. Kurioze, en la Esperanta traduko de Sergej Rublov (Puŝkin A. [Elektitaj verkoj]. Jaroslavlj, 2002) ĉi tiuj vortoj mankas: “Respondu, sorĉisto, sen iu sekret’”.
[5] La serboj denove tumultas! Post la ruslanda-turka milito (1877–1878) Serbio ricevis sendependecon de Turkio, sed la reganto de Serbio, princo Milan, en 1881 per kontrakto subigis Serbion al Aŭstrio-Hungario. Reage al tiu kontrakto en oktobro 1883 en Serbio komenciĝis ribelo.
[6] Nana. Protagonistino de la samtitola romano (1880) de Émile Zola, bone pagata amoristino. Ĉeĥov plurfoje menciis ŝin en siaj verkoj.
[7] …sur la forno… La granda rusa forno havas supre kuŝejon.
[8] ikonoŝranko (R кивот, киот; Greke: κῑβωτός). Ŝranketo kun vitra(j) pordeto(j) aŭ surmura vitrita framo por ikonoj.
[9] non dubitandum est. Estas sendube (lat.).
[10] Eŭreka (Greke: εὕρηκα). Ĉi tiu vorto (= mi trovis), kiun laŭ legendo Arĥimedo kriis trovinte la ĉefan regulon de hidrostatiko, nun estas uzata por esprimi ĝojon pri plenumo de komplika tasko aŭ apero de bona ideo.
[11] malnovritano (R старовер). Rusortodokso ne akceptinta la reformojn, kiujn patriarko Nikono (1605–1681) iniciatis meze de la 17a jarcento.
[12] Leskov, Nikolaj Semjonoviĉ (1831–1895). Rusa verkisto, aŭtoro de pluraj verkoj pri la rusaj vivo kaj ideologio; li kritikis la modernajn morojn kaj defendis la tradiciojn en la vivmaniero kaj en la rusortodoksa religio.
[13] Peĉorskij, Andrej. Pseŭdonimo de rusa verkisto Pavel Ivanoviĉ Melnikov (1818–1883), aŭtoro de kvarvoluma epopeo pri la vivo de postvolgaj malnovritanoj En la arbaroj (1871–1874) kaj Sur la montoj (1875–1881).
[14] Via Maria Ivanovna estos en Siberio. Pluraj ruslandaj prizonoj kaj bagnejoj tiutempe estis en Siberio. Pri Siberiaj bagnejoj legu en la Esperanta traduko (de Viktor Sapoĵnikov) de Resurekto de Lev Tolstoj (Jekaterinburg: Sezonoj, 2000).
[15] Veni, vidi, vici! Mi venis, ekvidis, venkis! (lat.). Ĉi tiu esprimo, atribuita de Plutarĥo al Julio Cezaro, estas en la rusa lingvo uzata por karakterizi (ofte, kun ironia nuanco) sukcesan plenumon de grava tasko.
[16] Gaboriau, Èmile (1832–1873). Franca verkisto, aŭtoro de krimromanoj.
[17] Ni pasigu, amiko-o-oj, la… Fragmento el la refreno de populara studenta kanto Tro mallongas la viv’.
[18] Niva. Grenkampo (ruse). Ĉiusemajna populara ilustrita revuo por amasa legantaro (Peterburgo, 1870–1918).
[19] Gladstone, William Ewart (1809–1898). Brita politikisto, gvidanto de la Liberala Partio, kvarfoja ĉefministro de Granda Britio (1868–1874, 1880–1885, 1886, 1892–1894). En 1882 lia registaro iniciatis invadon en Egiption. En la priskribata tempo li tenis firman pozicion en konflikto kun Ruslando pri la problemo de la afganaj limoj.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.