La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Antaŭen  


SVEDA ALUMETO

Aŭtoro: Anton Ĉeĥov

©2026 Geo

La Enhavo

I

Matene, la 6an de oktobro 1885, en la kancelarion de la kampara polickomisaro [1] de la dua subdistrikto de la distrikto S. venis bone vestita junulo kaj deklaris, ke estas murdita lia mastro, eksa gvardia korneto Marko Ivanoviĉ Klauzov. Deklarante, la junulo estis pala kaj tre emociita. Liaj manoj tremis kaj la okuloj plenis je teruro.

– Kun kiu mi havas la honoron paroli? – demandis lin la komisaro.

– Psekov, administranto de Klauzov; agronomo kaj meĥanikisto.

La komisaro kaj atestantoj [2], venintaj kun Psekov al la loko de la krimo, ekvidis jenan bildon. Apud la korta dometo, en kiu loĝis Klauzov, svarmis homamaso. Informo pri la okazintaĵo disvastiĝis fulmrapide, kaj pro la feria tago loĝantoj de ĉiuj najbaraj vilaĝoj amasiĝis ĉe la dometo. Regis rumoro. Kelkaj vizaĝoj estis palaj kaj larmozaj. La dormoĉambra pordo estis ŝlosita. La ŝlosilo estis enŝovita elinterne.

– Evidente, la fiuloj venis al li tra la fenestro, – diris Psekov esplorante la pordon.

La serĉantoj eniris en la ĝardenon, kien direktiĝas la dormeja fenestro. La fenestro estis morna kaj sinistra. Ĝi estis ŝirmita de preskaŭ senkoloriĝinta verda kurteno. Unu el la anguloj de la kurteno estis iom kurbiĝinta, kaj tio ebligis rigardi en la ĉambron.

– Ĉu iu el vi rigardis tra la fenestro? – demandis la komisaro.

– Tute ne, via komisara moŝto, – diris ĝardenisto Jefrem, malalta grizhara maljunulo kun la tipa vizaĝo de eksiĝinta suboficiro, – kiel eblas rigardi, se la tuta korpo tremas pro timo?

– Aĥ, Marko Ivanoviĉ, Marko Ivanoviĉ! – ĝemis la komisaro rigardante al la fenestro. – Ja mi ofte diris al vi, ke malbone vi finos! Mi diris al vi, kompatindulo – sed vi ne atentis miajn vortojn! Malĉasto ne kondukas al bono!

– Dankon al Jefrem, – diris Psekov, – sen li ni certe ne divenus. Li la unua komprenis, ke io ne estas en ordo. Li venis al mi hodiaŭ matene kaj diris: “Kial nia sinjoro tiel longe ne vekiĝas? Jam la tutan semajnon li ne forlasas sian ĉambron”. Apenaŭ li tion diris, mi tuj ŝokiĝis kvazaŭ klabita… Tuj la penso fulmis… Li ne aperis ekde la pasinta sabato, sed hodiaŭ jam estas dimanĉo! Sep tagoj pasis – la afero tute ne estas ŝerca!

– Jes, kompatinda… – ree ĝemis la komisaro. – Li estis saĝa, klera kaj tre bonkora. Ĉetable, eblas diri, li ĉiam estis la plej elstara figuro. Sed malĉastulo, bone li vivu en la ĉielo. Mi de li ĉion atendis! Stefano, – la komisaro diris al unu el la atestantoj, – tuj veturu al mia hejmo kaj urĝu Andreĉjon al la distrikta policestro [3] por raporti. Diru, ke Marko Ivanoviĉ estas murdita! Ankaŭ al la serĝento venu, kial li dolĉe ripozas? Li veturu ĉi tien. Sed vi mem veturu al la enketestro Nikolao Jermolajeviĉ kaj diru al li, ke li venu ĉi tien. Atendu, tuj mi skribos al li leteron.

La komisaro postenigis gardistojn ĉirkaŭ la domo, skribis leteron al la enketestro kaj iris al la administranto trinki teon. Post deko da minutoj li sidis sur tabureto, singarde mordetis sukeron kaj glutis brogantan teon.

– Jen, sinjoro… – li diris al Psekov, – Jen… Nobelo. Riĉa homo… Ŝatato de dioj, eblas diri same kiel Puŝkin [4], sed kio rezultis? Nenio! Li drinkis, malĉastis, kaj… jen sinjoro!… estas mortigita.

Post du horoj alveturis la enketestro Nikolao Jermolajeviĉ Ĉubikov – alta, fortika maljunulo, ĉirkaŭ sesdekjara, jam dum kvarona jarcento laboranta en sia fako. La tuta distrikto konas lin viro honesta, saĝa, vigla kaj ŝatanta sian profesion. Al la krimloko kun li venis lia ĉiama akompananto, asistanto kaj sekretario Djukovskij, alta junulo, ĉirkaŭ dudeksesjara.

– Ĉu vere, sinjoroj? – ekparolis Ĉubikov enirante al la ĉambro de Psekov kaj rapide salutante la ĉeestantojn per manpremoj. – Ĉu vere? Marko Ivanoviĉ? Murdita? Ne… Tio estas neebla! Ne-eb-la!

– Sed ja tiel… – suspiris la kampara komisaro.

– Dio mia! Ja mi pasintvendrede en la foiro en Tarabanjkovo vidis lin! Mi kun li, pardonu min, trinkis vodkon.

– Sed ja tiel… – denove suspiris la komisaro.

Ĉiuj kelkfoje ĝemis, teruriĝis, trinkis po glaso da teo kaj iris al la dometo.

– Liberigu la vojon! – la serĝento kriis al la amaso.

Enirinte en la dometon, la enketestro unue ekzamenis la dormoĉambran pordon. La pordo estis pina, flava kaj nedifektita. Specialaj indikoj, kiuj povus iel helpi la enketon, ne estis trovitaj. Oni komencis rompmalfermi la pordon.

– Sinjoroj, mi petas vin foriri! – diris la enketestro al la publiko, kiam post longa frapado kaj krakado la pordo cedis al hakilo kaj ĉizilo. – Mi petas por sukceso de la enketo. Serĝento, enlasu neniun!

Ĉubikov, lia asistanto kaj la komisaro malfermis la pordon kaj hezite, unu post alia, venis en la ĉambron. Al iliaj okuloj prezentiĝis jeno. Apud la sola fenestro staris granda ligna lito kun grandega lanuga matraco. Sur la ĉifita matraco kuŝis ĉifita kaj buligita lankovrilo. La kapkuseno en indiena tegosako, same forte ĉifita, kuŝaĉis surplanke. Sur la apudlita tableto troviĝis arĝenta poŝhorloĝo kaj arĝenta dudekkopeka monero. Apud ili kuŝis sulfuraj alumetoj. Krom la lito, tableto kaj unusola seĝo en la ĉambro estis neniu meblo. Sub la lito la komisaro ekvidis dudekon da malplenaj boteloj, malnovan pajlan ĉapelon kaj kvaronsitelan botelegon da vodko. Sub la tableto kuŝis polvokovrita boto. Rapide pririgardinte la ĉambron, la enketestro malsereniĝis kaj lia vizaĝo ruĝiĝis.

– Kanajloj! – li murmuris pugnigante la manojn.

– Sed kie estas Marko Ivanoviĉ? – mallaŭte demandis Djukovskij.

– Mi petas vin ne interveni! – bruskis al li Ĉubikov. – Bonvolu esplori la plankon! Tio okazas al mi jam la duan fojon, Jevgraf Kuzjmiĉ, – li diris al la komisaro, mallaŭtigante la voĉon.– En la 1870a jaro mi enketis tian kazon. Ja vi, verŝajne, memoras… La murdo de la komercisto Portretov. Tiam estis same. La kanajloj murdis lin kaj elportis la kadavron tra fenestro…

Ĉubikov venis al la fenestro, tiris flanken la kurteneton kaj neforte puŝis la fenestron. Ĝi malfermiĝis.

– Ĝi malfermiĝis, do ne estis riglita… Hm! Spuroj sur la fenestrobreto. Ĉu vi vidas? Jen spuro de genuo… Iu rampis de tie… Necesas tre zorge pririgardi la fenestron.

– Surplanke estas nenio speciala, – diris Djukovskij, – nek makuloj, nek skrapoj. Mi trovis nur uzitan svedan alumeton. Jen! Laŭ mia memoro Marko Ivanoviĉ ne fumis; ĉebezone li uzis sulfurajn alumetojn, sed ne la svedajn. La alumeto eble estos konviktaĵo…

– Aĥ… bonvolu ĉesi! – la enketestro svingis sian manon. – Ne trudiĝu kun via alumeto. Mi ne toleras tro ardajn personojn. Anstataŭ serĉi alumetojn, prefere esploru la liton!

Esplorinte la liton, Djukovskij raportis:

– Estas nek sangaj, nek aliaj makuloj… Freŝaj ŝiroj same mankas. Sur la kuseno estas dentospuroj. La kovrilo estas priverŝita de likvaĵo kun la odoro kaj gusto de biero… La ĝenerala aspekto de la lito rajtigas nin pensi, ke sur ĝi okazis batalo.

– Sen vi mi scias pri la batalo! Ne pri batalo mi vin demandas. Anstataŭ serĉi batalon, prefere…

– Unu boto estas ĉi tie, la alia mankas.

– Kaj do?

– Oni lin strangolis, kiam li estis demetanta la botojn. Li ne sukcesis demeti la duan boton, kiam oni…

– Halanĝo!.. Kial vi pensas, ke li estis strangolita?

– Sur la kuseno estas spuroj de dentoj. La kuseno mem estas forte ĉifita kaj ĵetita for de la lito je du kaj duona arŝinoj.

– Jen rezono sen bezono! Ni prefere iru en la ĝardenon. Vi prefere la ĝardenon pririgardu anstataŭ ĉi tie fosi… Tion mi faros sen via helpo.

Veninte en la ĝardenon ili tuj ekokupiĝis pri la herbo. Sub la fenestro ĝi estis premita. Ankaŭ lapo, kreskanta subfenestre ĉe la muro, estis malordigita. Djukovskij sukcesis trovi en ĝi kelkajn rompitajn branĉetojn kaj vatopecon. Sur la supraj kapituloj estis trovitaj maldikaj dense bluaj lanfadenoj.

– Kiun koloron havis lia lasta kostumo? – Djukovskij demandis al Psekov.

– Ĝi estis flava, veltola.

– Bonege. Do, ili havis bluan veston.

Kelkaj lapaj kapituloj estis detranĉitaj kaj envolvitaj en paperon. Tiumomente venis la estro de la distrikta polico, Arcibaŝev-Svistakovskij, kaj la kuracisto Tjutjujev. La policestro tuj post la salutoj komencis kontentigi sian scivolon, sed la doktoro, alta kaj tre malgrasa viro kun la kavaj okuloj, longa nazo kaj akra mentono, neniun salutinte kaj pri nenio demandinte, sidiĝis sur arbostumpo, ĝemis kaj diris:

La serboj denove tumultas [5]. Mi ne komprenas, kion ili bezonas. Ho, Aŭstrujo, Aŭstrujo. Ja estas viaj fiaj agoj!

La elekstera esplorado de la fenestro donis absolute nenion, sed la esplorado de la apudaj arbustoj kaj herboj donis multajn utilajn faktojn. Ekzemple, Djukovskij trovis sur la herbo longan malhelan strion konsistantan el makuloj, kiu etendiĝis kelkajn klaftojn de la fenestro en la profundon de la ĝardeno. La strio finiĝis sub unu el la siringaj arbustoj per granda malhelbruna makulo. Sub la sama arbusto troviĝis boto, kiu estis para al la boto trovita en la domo.

– Malnova sango! – diris Djukovskij rigardante la makulojn.

La doktoro, aŭdinte la vorton “sango”, leviĝis kaj ĵetis flegman rigardon al la makuloj.

– Jes, sango, – li balbutis.

– Do, li ne estis strangolita, ĉar estas sango! – diris Ĉubikov, sarkasme rigardante al Djukovskij.

– Oni strangolis lin en la ĉambro, kaj ĉi tie, timante ke li reviviĝos, oni batis lin per io akra. La makulo montras, ke li kuŝis tie sufiĉe longe, dum ili serĉis manieron porti lin el la ĝardeno.

– Sed la boto?

– La boto plifirmigas mian ideon, ke oni mortigis lin, kiam li enlitiĝonte demetis la botojn. Unu boton li demetis, sed la duan – ĉi tiun – li sukcesis demeti nur duone. La duondemetita boto dumvoje deglitiĝis pro skuoj kaj falo.

– Inteligenteco, vidu! – ridetis Ĉubikov. – Tuj li ĉion komprenas kaj prezentas. Kiam vi ĉesos interveni kun via rezonado? Anstataŭ rezonadi, prefere prenu iom da sangomakulita herbo por analizado!

Post la esplorado estis desegnita plano de la loko, kaj la enketantoj iris al la administranto skribi protokolon kaj matenmanĝi. Ĉe la tablo komenciĝis interparolo.

– La horloĝo, mono kaj cetero… ĉio restis surloke, – Ĉubikov komencis la konversacion. – Klaras, kiel duoble du kvaras, ke la murdintoj ne celis lin priŝteli.

– Murdis persono klera kaj edukita, – intervenis Djukovskij.

– El kio vi konkludas?

– Mi havas la svedan alumeton, kaj ilin ankoraŭ ne uzas la kampuloj ĉi tie. Tiajn alumetojn uzas nur bienuloj, sed eĉ ne ĉiu el ili. Cetere, murdis ne unu, sed almenaŭ tri personoj: du tenis lin kaj la tria strangolis. Klauzov estis forta, kaj la murdintoj devis scii tion.

– Kiel li povus uzi sian forton, se li, supozeble, dormis?

– La murdistoj aperis, dum li demetis la botojn. Li demetis la botojn – do, ne dormis.

– Ĉesu elpensi. Prefere manĝu!

– Sed laŭ mia opinio, via moŝto, – diris la ĝardenisto Jefrem surtabligante samovaron, – tiun ĉi fiaĵon faris neniu alia ol Nikolaŝka.

– Tute eble, – diris Psekov.

– Kio estas tiu Nikolaŝka?

– La ĉambristo de l’ sinjoro, via moŝto, – respondis Jefrem. – Kiu, se ne li? Bandito li estas, via moŝto! Tia drinkulo kaj malĉastulo, ke gardu nin de li la Ĉiela Reĝino. Al la mastro vodkon ĉiam li portis, la mastron ĉiam li enlitigis. Kiu do mortigis, se ne li? Kaj li ankoraŭ, mi kuraĝas diri al via moŝto, foje fanfaronis, kanajlo, en drinkejo, ke li mortigos la mastron! Ĉio okazis pro Akuljka, pro la ino. Li havis tiun soldatedzinon… Sed al la sinjoro ŝi ekplaĉis, li do ŝin al si prenis, nu kaj tiu… kompreneble, koleriĝis… En la kuirejo li nun kuŝaĉas ebria. Ploregas… Mensogas, ke li kompatas la mastron…

– Ja vere, pro Akuljka eblas koleriĝi, – diris Psekov. – Ŝi estas soldata edzino, virino simpla, sed… Ne vane Marko Ivanoviĉ nomis ŝin Nana [6]. Estas en ŝi io simila al Nana… io loga.

– Mi vidis… Scias… – diris la enketestro brue purigante sian nazon per ruĝa naztuko.

Djukovskij ruĝiĝis kaj ekrigardis suben. La komisaro ektamburis sian fingron sur la subtaso. La policestro tusis kaj ial komencis serĉi ion en la teko. Ŝajne nur la doktoron tute ne impresis la mencio pri Akuljka kaj Nana. La enketestro ordonis venigi Nikolaŝkan. Nikolaŝka, alta junulo kun longa cikatroza nazo kaj kava brusto, en malnova mastra jako, eniris en la ĉambron de Psekov kaj ĝispiede riverencis al la enketestro. Lia dormema vizaĝo havis larmospurojn. Li estis ebria kaj apenaŭ tenis sin sur la kruroj.

– Kie estas la sinjoro? – demandis lin Ĉubikov.

– Murdita, via moŝto.

Dirinte tion Nikolaŝka komencis palpebrumi kaj ekploris.

– Mi scias, ke murdita. Sed kie li estas nun? Kie estas la korpo?

– Oni diras, ke ili lin elfenestrigis kaj enterigis en la ĝardeno.

– Hm!.. La rezulton de la enketo scias eĉ la servistoj… Aĉe. Karulo, kie vi estis la nokton, kiam estis murdita la sinjoro, do – sabate?

Nikolaŝka ekrigardis supren, longigis la kolon kaj enpensiĝis.

– Mi ne povas scii, via moŝto, – li diris. – Mi estis ebria kaj nenion memoras.

– Alibio! – flustris Djukovskij, rikanante kaj kunfrotante la manojn.

– Bone. Sed kial sub la fenestro estas sango?

Nikolaŝka ekrigardis supren kaj enpensiĝis.

– Pli rapide pensu! – la policestro diris.

– Tuj. La sangon bagatelo kaŭzis, via moŝto. Mi buĉis kokinon. Mi ĝin buĉis tutsimple, kiel kutime, sed ĝi subite elsaltis el miaj manoj kaj ekkuregis… Jen pro tio la sango aperis.

Jefrem depoziciis, ke Nikolaŝka efektive buĉas ĉiuvespere kokinojn en diversaj lokoj, sed ĝis nun neniu vidis fuŝbuĉitan kokinon kuri en la ĝardeno, kion, tamen oni ne povas tute malkonfirmi.

– Alibio, – diris Djukovskij kun rikano. – Kia stulta alibio.

– Ĉu vi havis rilatojn kun Akuljka?

– Jes, mi pekis.

– Ĉu poste la mastro ŝin delogis?

– Ne. Estis sinjoro Ivano Miĥajloviĉ Psekov, kiu kaptis de mi Akuljkan, kaj de Ivano Miĥajloviĉ la sinjoro ŝin forkaptis. Jene okazis.

Psekov konfuziĝis kaj komencis froti sian maldekstran okulon. Djukovskij trapikis lin per siaj okuloj, komprenis la perpleksiĝon kaj tremeris. Sur la administranto li ekvidis bluan pantalonon, kiun li pli frue ne atentis. La pantalono memorigis al li la bluajn fadenojn trovitajn sur la lapo. Ankaŭ Ĉubikov, siavice, ekzamenis Psekovon per suspekta rigardo.

– Foriru! – li diris al Nikolaŝka. – Nun permesu demandi vin, sinjoro Psekov. Vi certe estis ĉi tie la sabatan vesperon, ĉu ne?

– Jes, je la deka mi vespermanĝis kun Marko Ivanoviĉ.

– Kaj poste?

Psekov konfuziĝis kaj ekstaris.

– Poste… poste… Vere, mi ne memoras, – li balbutis. – Mi multe trinkis tiam… Mi ne memoras, kie kaj kiam mi ekdormis… Kial vi ĉiuj rigardas min tiel, kvazaŭ mi mortigus?

– Kie vi vekiĝis?

– En la kuirejo, sur la forno [7]… Ĉiuj povas konfirmi tion. Sed mi ne scias, kiel mi trafis sur la fornon.

– Ne maltrankviliĝu… Ĉu vi estis konata kun Akuljka?

– Tio tute ne estas eksterordinara.

– Ĉu de vi ŝi iris al Klauzov?

– Jes… Jefrem, donu pli da fungoj! Ĉu vi deziras teon, Jevgraf Kuzjmiĉ?

Komenciĝis peza kaj terura silento, kiu daŭris ĉirkaŭ kvin minutojn. Djukovskij silentis sen forpreni siajn pikajn okulojn de la paliĝinta vizaĝo de Psekov. La silenton rompis la enketestro.

– Necesas, – li diris, – viziti la grandan biendomon kaj interparoli tie kun la fratino de la murdito, Maria Ivanovna. Eble ŝi donos al ni iujn informojn.

Ĉubikov kaj lia helpanto dankis pro la matenmanĝo kaj iris al la granda domo. La fratinon de Klauzov, kvardekkvinjaran fraŭlinon Maria Ivanovna, ili ekvidis preĝi antaŭ la alta familia ikonoŝranko [8]. Rimarkinte en la manoj de la gastoj tekojn kaj policajn kaskedojn ŝi paliĝis.

– Unue, mi petas vian pardonon pro la rompo de via, por tiel diri, preĝa humoro, – la galanta Ĉubikov komencis riverencante kaj brue ŝovis la piedojn sur la planko. – Ni venis al vi kun demando. Vi certe jam aŭdis… Oni supozas, ke via frato estas, iel-tiel, murdita. Dia volo, vi ja scias… La morton evitas nek servistoj, nek ministroj. Ĉu vi povas helpi nin per informo aŭ klarigo?..

– Aĥ, ne demandu min! – diris Maria Ivanovna, iĝante eĉ pli pala kaj ŝirmante la vizaĝon per la manoj. – Mi nenion povas diri al vi. Nenion! Mi vin petegas! Mi nenion… Kion mi povas? Aĥ, ne, ne… neniun vorton pri la frato! Eĉ mortonte mi silentos pri li!

Maria Ivanovna ekploris kaj iris en alian ĉambron. La enketistoj rigardis unu la alian, embarasite levis la ŝultrojn kaj retiriĝis.

– Diabla ino! – sakris Djukovskij forlasante la domon. – Evidente, ŝi ion scias, sed kaŝas. Ankaŭ la vizaĝo de la ĉambristino estas suspektinda. Atendu, diablinoj! Ni ĉion ekscios!

Vespere Ĉubikov kaj lia asistanto, lumigataj de la blankvizaĝa luno, estis revenantaj hejmen. Ili sidis en kariolo resumante la rezulton de la taga laboro. Ambaŭ lace silentis. Ĉubikov ne ŝatis paroli dumvoje, kaj la parolema Djukovskij silentis komplezante la maljunulon. Sed fine de la vojaĝo la helpenketestro, ne plu povante silenti, ekparolis:

– Ke Nikolaŝka komplicas en la afero, – li diris, – non dubitandum est [9]. Jam lia muzelo klare montras, kia ulo li estas. La alibio perfidas lin de la kapo ĝis la piedoj. Same sendubas, ke ne li iniciatis la aferon. Li estas nur stulta, dungita instrumento. Ĉu vi konsentas? Ne lastan rolon en la kazo ludas ankaŭ la modesta Psekov. Blua pantalono, konfuziĝo, surforna kuŝado pro timo post la murdo, alibio kaj Akuljka.

– Babilu frato dum via monato. Laŭ vi: murdis tiu, kiu konis Akuljkan, ĉu? Ho, vi, arda kapo! Suĉilon vi devas suĉi, sed ne enketi! Ankaŭ vi Akuljkan amindumis – ĉu do ankaŭ vi partoprenas en la afero?

– Ankaŭ ĉe vi Akuljka unu monaton loĝis kiel kuiristino, sed… mi nenion diras. En la krim-nokto ni kune kartludis, mi vidis vin, aliokaze mi ankaŭ al vi kroĉiĝus. Temas, karulo, ne pri la ino. Temas pri abomena, kovarda kaj fia sento… Vidu, al la modesta junulo ne plaĉis, ke ne li venkis. Memamo, vidu. Venĝon li ekdeziris. Kaj plu. La dikaj lipoj klare parolas pri voluptemo. Ĉu vi memoras, kiel li ŝmacetis per la lipoj komparante Akuljkan kaj Nanan? Li, fripono, brulas pro pasio. Sendube. Do, ofendita memamo kaj nekontentigita pasio. Tio sufiĉas por murdi. La duopo jam estas en niaj manoj, sed kiu estas la tria? Nikolaŝka kaj Psekov tenis, sed kiu strangolis? Psekov estas timida kaj konfuziĝema – vera poltrono. Tiaj, kia Nikolaŝka, ne scias strangoli per kuseno: ili agas krude, per hakilnuko… Strangolis iu alia, sed kiu?

Djukovskij surtiris la ĉapelon ĝisokule kaj enpensiĝis. Li silentis ĝis kiam la kariolo venis al la domo de la enketestro.

Eŭreka [10]! – li diris enirante en la domon kaj demetante la mantelon – Eŭreka, Nikolao Jermolajeviĉ. Mi ne scias, kial mi ne divenis pli frue. Ĉu vi scias, kiu estis la tria?

– Bonvolu lasi min. Jen, la vespermanĝo pretas! Sidiĝu kaj manĝu!

La enketestro kaj Djukovskij sidiĝis al la tablo. Djukovskij verŝis al si glaseton da vodko, ekstaris, rektiĝis kaj diris, brilante per la okuloj:

– Do sciu, ke la tria, kiu agis kun la fripono Psekov kaj strangolis, estis virino. Jes, sinjoro! Mi parolas pri la fratino de la murdito, Maria Ivanovna!

Ĉubikov misglutis vodkon kaj gapis al Djukovskij.

– Ĉu vi… freneza? Ĉu la kapo vin ne tiel? Ĉu ne doloras?

– Mi sanas. Nu, eĉ se mi estas freneza, kiel vi klarigas ŝian konfuziĝon ĉe nia veno? Kiel vi klarigas ŝian nedeziron respondi? Estu ĝi bagatelo – bone! Ne konsideru! Sed rememoru pri iliaj rilatoj. Ŝi malamegis sian fraton. Ŝi estas malnovritanino [11], sed li estas diboĉulo kaj blasfemulo. Jen kie nestas la malamo! Onidire, li sukcesis konvinki ŝin, ke li estas sendito de Satano. En ŝia ĉeesto li praktikis spiritismon.

– Kaj do?

– Ĉu vi ne komprenas? Ŝi, malnovritanino, murdis lin pro fanatikeco. Ja ŝi ne nur elsarkis la misherbon-malpiulon, ŝi liberigis la mondon de Antikristo – kaj tio, ŝi pensas, estas ŝia merito, ŝia religia heroaĵo. Ho, vi ne konas tiajn maljunajn malnovritajn fraŭlinojn! Legu Dostojevskij! Kaj kion skribas Leskov [12], Peĉorskij [13]?.. Ŝi, certe ŝi, tranĉu min, sed mi ne reprenos miajn vortojn. Ŝi strangolis! Ho, ruzega ino! Ja ŝi staris antaŭ la ikonoj, kiam ni venis, nur ĉar ŝi volis nin misgvidi, ĉu ne? Mi staros kaj preĝos, kaj ili pensos, ke mi estas trankvila kaj ne atendas ilin. Jen la metodo de ĉiuj komencantaj krimuloj. Kara Nikolao Jermolajeviĉ! Kara mia! Fordonu al mi la enketon! Permesu al mi persone ĝin fini! Mi ĝin komencis – mi ĝin finos.

Ĉubikov malaprobe skuis la kapon kaj severigis la vizaĝon.

– Mi mem scias esplori komplikajn kazojn, – li diris. – Kaj vi ne devas ŝovi la nazon en fremdan vazon. Via afero estas skribi, kiam mi diktas al vi!

Djukovskij ruĝiĝis, klakfermis la pordon kaj foriris.

– Saĝulo, damne! – balbutis Ĉubikov rigardante al la pordo. – Graaanda saĝulo! Sed tro arda! Necesos al li en foiro cigarujon aĉeti…

Sekvamatene al la enketestro estis venigita el Klauzovka grandkapa, leporlipa junulo, kiu, nominte sin paŝtisto Danilo, faris interesan depozicion.

– Havis mi iom da vaporo en la kapo. Ĝis la noktomezo ĉe la baptulino gastis. Ire hejmen mi, malsobra, ekvolis en la rivero baniĝi. Naĝadas mi… kaj jen! Iras sur la digo du kaj nigraĵon portas. “Tju!” – kriis mi al ili. Ili timiĝis kaj forleporis al la legomĝardenoj de Makarjev. Draŝu min Dio, se ili ne la sinjoron portis.

Samtage antaŭ la vesperiĝo Psekov kaj Nikolaŝka estis arestitaj kaj eskortitaj en la distriktan ĉefurbon, kie ili estis lokitaj en la prizono.


<<  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.