La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


SVEDA ALUMETO

Aŭtoro: Anton Ĉeĥov

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

II

Dek du tagoj pasis.

Estis mateno. Enketestro Nikolao Jermolajeviĉ sidis ĉe verda tablo en sia kabineto kaj foliumis la dokumentojn de la afero “Klauzov”. Djukovskij malkviete, kiel lupo en kaĝo, paŝadis de angulo al angulo.

– Vi kredas la kulpon de Nikolaŝka kaj Psekov, – li parolis senpacience pinĉante sian junan barbon. – Sed kial vi ne volas konvinkiĝi pri la kulpo de Maria Ivanovna? Ĉu la pruvoj ne sufiĉas, ha?

– Mi ne diras, ke mi ne estas konvinkita. Mi estas, sed ial mi ne kredas… Fidindaj pruvoj mankas, estas nur filozofio… Fanatikeco, kaj tiel plu…

– Kaj vi nepre bezonas hakilon, sangozajn litotukojn… Juristoj! Sed mi pruvos al vi! Vi ĉesos tiel senzorge rilati al la psiĥologia aspekto de la kazo. Via Maria Ivanovna estos en Siberio [14]. Mi pruvos. Al vi ne sufiĉas la filozofio, mi havas ion pli materian… Ĝi montros al vi, ke pravas mia filozofio. Nur permesu al mi iom veturi en la distrikto.

– Pri kio temas?

– Pri la sveda alumeto, sinjoro… Ĉu vi forgesis? Sed mi ne forgesis. Mi ekscios, kiu bruligis ĝin en la ĉambro de la murdito! Ĝin bruligis nek Nikolaŝka, nek Psekov, kiuj dum la traserĉo ne havis alumetojn, sed la tria, do, Maria Ivanovna. Kaj mi pruvos!.. Nur permesu al mi traveturi la distrikton kaj ekscii ĉion…

– Jam sufiĉas, sidiĝu… Ni faru pridemandadon.

Djukovskij sidiĝis ĉe tableto kaj enigis sian longan nazon en paperojn.

– Venigu Nikolaon Teteĥov! – kriis la enketestro.

Oni venigis Nikolaŝkan. Nikolaŝka estis pala kaj malgrasa kiel splito. Li tremis.

– Teteĥov! – komencis Ĉubikov. – En la 1879a jaro vi estis juĝita ĉe la juĝisto de la unua subdistrikto kaj estis enprizonigita. En la 1882a jaro vi denove estis juĝita pro ŝtelo kaj duafoje trafis en prizonon… Ni ĉion scias…

La vizaĝo de Nikolaŝka esprimis miregon. La ĉioscio de la enketestro tre mirigis lin. Sed baldaŭ la miro ŝanĝiĝis je ekstrema malĝojo. Li ekploregis kaj petis permeson lavi sin kaj trankviliĝi. Oni forkondukis lin.

– Venigu Psekovon! – ordonis la enketestro.

Estis venigita Psekov. La mieno de la junulo dum la lastaj tagoj tre ŝanĝiĝis. Li maldikiĝis, paliĝis kaj malvigliĝis. En liaj okuloj videblis apatio.

– Sidiĝu, Psekov, – diris Ĉubikov. – Mi esperas, ke ĉi-foje vi estos prudenta kaj ne plu mensogos. En la pasintaj tagoj vi ĉiam malagnoskis vian partoprenon en la murdo de Klauzov, malgraŭ la amaso de pruvoj, atestantaj kontraŭ vi. Tio estas malprudenta. Konfeso mildigas la punon. Hodiaŭ mi interparolas kun vi lastafoje. Se vi hodiaŭ ne konfesos, morgaŭ estos jam malfrue. Nu, rakontu al ni…

– Mi scias nenion… Ankaŭ viajn pruvojn mi ne scias, – li flustris.

– Vane, sinjoro! Permesu do al mi rakonti, kiel tio okazis. La sabatan vesperon en la dormejo de Klauzov vi trinkis kun li vodkon kaj bieron. (Djukovskij ponardis sian rigardon en la vizaĝon de Psekov sen forpreni ĝin dum la tuta monologo de Ĉubikov.) Vin servis Nikolao. Post la dek-dua horo Marko Ivanoviĉ deklaris al vi sian deziron enlitiĝi. Li ĉiam kuŝiĝis tiutempe. Kiam li estis demetanta la botojn kaj donanta al vi ordonojn pri la mastrumado, vi kun Nikolao post konvencia signo kaptis la ebrian mastron kaj ĵetis lin sur la liton. Unu el vi sidiĝis sur liajn krurojn, la alia sur la kapon. Tiumomente el la vestiblo eniris nigraroba virino, konata al vi, ŝi anticipe interkonsentis kun vi pri partopreno en tiu krima afero. Ŝi prenis la kusenon kaj komencis strangoli lin. Dum la luktado la kandelo estingiĝis. La virino elpoŝigis skatolon da svedaj alumetoj kaj rebruligis la kandelon, ĉu ne? Mi en via vizaĝo legas, ke mi diras la veron. Sed plu… Strangolinte lin kaj certiĝinte, ke li ne plu spiras, vi kun Nikolao eltrenis lin tra la fenestro kaj metis apud la laparo. Timante lian reviviĝon, vi batis lin per io akra. Poste vi plu portis lin kaj kuŝigis lin por kelka tempo sub siringo. Ripozinte kaj iom pensinte, vi denove portis lin… Portis super la barilon. Poste ekiris sur la vojo… Poste sur la digo. Apud ĝi vin timigis iu kamparano. Sed kio al vi okazis?

Psekov, pala kiel blanka tolo, ekstaris kaj ŝanceliĝis.

– Tro sufoke por mi! – li diris. – Bone… estu tiel… Nur permesu al mi eliri… Bonvole.

Oni forkondukis lin.

– Finfine li konfesis! – Ĉubikov plezure etendis la korpon. – Li perfidis sin. Sed kiel lerte mi agis! Fakte superŝutis…

– Ankaŭ la virinon en nigro li ne kontestas! – ekridis Djukovskij. – Tamen min terure turmentas la sveda alumeto! Mi ne plu povas toleri. Ĝis! Mi veturos.

Djukovskij surmetis sian kaskedon kaj forveturis. Ĉubikov komencis pridemandi Akuljkan. Akuljka deklaris, ke ŝi scias tute nenion…

– Mi vivis nur kun vi, kun neniu alia, – ŝi diris.

Je la sepa vespere revenis Djukovskij. Li estis enorme emociita. Liaj manoj tremis tiel forte, ke li ne povis malbutoni la palton. Liaj vangoj flamis. Estis videble, ke li revenis kun novaĵo.

Veni, vidi, vici [15]! – li diris enflugante en la ĉambron de Ĉubikov kaj falante sur fotelon. – Mi ĵuras per mia honoro, ke mi komencas kredi mian genion. Aŭskultu min, diablo vin prenu ĉiom! Aŭskultu kaj miru, mia oĉjo! Ridinde kaj triste! En viaj manoj jam estas triopo… ĉu ne? Mi trovis la kvaran krimulon, pli ĝuste, krimulinon, ĉar ankaŭ tiu estas virino! Kaj kia virino! Nur pro unu tuŝo al ŝiaj ŝultroj mi oferus dek jarojn da vivo! Sed aŭskultu… Mi venis al Klauzovka kaj komencis spirali ĉirkaŭ ĝi. Dumvoje mi vizitis ĉiujn butikojn, drinkejojn kaj gastejojn, ĉie petante svedajn alumetojn. Ĉie oni respondis al mi “ne”. Mi rondiris ĝis nun. Dudekfoje mi perdis la esperon kaj dudekfoje rericevis ĝin. Mi vagaĉis la tutan tagon kaj nur antaŭ unu horo trovis la serĉaton. Je tri verstoj de ĉi tie. Oni donis al mi dekskatolan kesteton. Unu skatoleto mankis. Mi tuj: “Kiu ĝin aĉetis?” – “Sinjorino … Ekplaĉis al ŝi kiel ili ŝuŝas”. Anĝelo mia! Nikolao Jermolajeviĉ! Kiajn miraklojn povas fari homo forpelita el seminario kaj leginta verkojn de Gaboriau [16] – oni ne povas imagi! Ekde hodiaŭ mi estimas min!.. Ufff… Nu, ni veturu!

– Sed kien?

– Al ŝi, al la kvara… Necesas hasti, alie… mi forbrulos pro la senpacienco. Ĉu vi scias, kiu ŝi estas? Vi ne divenos! La juna edzino de nia maljuna kampara polickomisaro, Jevgraf Kuzjmiĉ. Olga Petrovna – jen kiu! Ŝi aĉetis la alumetskatolon!

– Ĉu vi… ci… vi… freneziĝis?

– Tre kompreneble! Unue, ŝi fumas. Due, ŝi supermezure enamiĝis al Klauzov. Sed li ignoris ŝian amon pro iu Akuljka. Venĝon! Nun mi rememoras, ke mi foje vidis ilin en la kuirejo post ekranego. Ŝi amĵuris al li, kaj li fumis ŝian cigaredon eligante la fumon en ŝian vizaĝon. Tamen ni veturu… jam krepuskiĝas… Ni veturu!

– Mi ankoraŭ ne estas tiel freneza, ke pro iu bubaĉo mi nokte malkvietigu la noblan, honestan virinon.

– Nobla, honesta… Ĉifono vi estas pro tio, sed ne enketestro. Mi neniam kuraĝis insulti vin, sed nun vi devigas min! Ĉifono! Nokta surtuto! Nu, karulo, Nikolao Jermolajeviĉ! Mi petas vin!

La enketestro svingis sian brakon kaj kraĉis.

– Mi petas vin! Mi petas ne por mi, sed je la intereso de l’ justico! Mi petegas! Komplezu min almenaŭ unu fojon en la vivo.

Djukovskij surgenuiĝis.

– Nikolao Jermolajeviĉ! Nu, estu bona! Nomu min kanajlo, fiulo, se mi ne pravos pri tiu virino. Sed kia kazo! Brila kazo! Romano, sed ne kazo! Tra la tuta Ruslando iros la famo. Oni promocios vin enketestro pri speciale gravaj kazoj! Komprenu, senprudenta maljunulo!

La enketestro malsereniĝis kaj nevolonte etendis la manon al sia ĉapelo.

– Nu, diablo vin prenu! – li diris. – Ni veturu.

Jam estis mallume, kiam la kariolo de la enketestro venis al la komisara domo.

– Kiaj porkoj ni estas! – diris Ĉubikov prenante la sonorilon. – Ni maltrankviligas homojn.

– Ne gravas… ne timu… Ni diros, ke nia risortaro rompiĝis.

Ĉe la sojlo Ĉubikov kaj Djukovskij estis akceptitaj de alta, graseta virino, ĉirkaŭ dudektrijara, kun brovoj nigraj kiel gudro kaj kun grasaj ruĝaj lipoj. Ŝi estis Olga Petrovna.

– Aĥ… Tre agrable! – ŝi diris ridetante per la tuta vizaĝo. – Vi sukcesis ĝuste al la vespermanĝo. Mia Jevgraf Kuzjmiĉ forestas. Ĉe la popo li gastas. Sed ni ĉion bone aranĝos sen li… Sidiĝu! Ĉu vi revenas de enketado?..

– Jes, ĉe nia kariolo, vi sciu, risortaro difektiĝis, – komencis Ĉubikov, enirante en la gastoĉambron kaj sidiĝis sur fotelon.

– Vi tuj… ŝoku ŝin! – flustris Djukovskij. – Ŝoku ŝin!

– Risorto… hm… jes… Ni, do, venis.

– Ŝoku, mi diras al vi. Ja ŝi divenos, se vi plu maĉados la vortojn.

– Nu, faru tiel, kiel vi volas, sed min liberigu! – balbutis Ĉubikov, ekstarante kaj irante al la fenestro. – Mi ne povas! Vi la kaĉon ekkuiris, vi ĝin manĝu!

– Jes, risorto… – komencis Djukovskij alirante la komisaredzinon kaj sulkante sian longan nazon. – Ni venis nek por vespermanĝi, nek al Jevgraf Kuzjmiĉ. Ni venis por demandi vin, kara sinjorino, kie estas Marko Ivanoviĉ, kiun vi mortigis?

– Kio? Kia Marko Ivanoviĉ? – ekbalbutis la komisaredzino kaj ŝia granda vizaĝo subite tuj punciĝis. – Mi… ne komprenas.

– Mi demandas je la nomo de l’ justico. Kie estas Klauzov? Ni ĉion scias!

– Kiu diris? – ŝi mallaŭte demandis, ne elportante lian rigardon.

– Bonvolu montri al ni, kie li estas?

– Sed kiel vi eksciis? Kiu rakontis al vi?

– Ni ĉion scias, sinjorino! Mi postulas je la nomo de l’ justico.

La enketestro, kuraĝigita de ŝia konsterniĝo, venis al ŝi kaj diris:

– Montru al ni, kaj ni foriros. Alie ni…

– Por kio vi bezonas lin?

– Kial vi demandas, sinjorino? Ni petas vin montri. Vi estas konfuzita, vi tremas… Jes, li estas murdita kaj, se vi volas aŭdi la veron, murdita de vi! La komplicoj denuncis vin!

La komisaredzino paliĝis.

– Iru, – ŝi mallaŭte diris, tordante al si la brakojn. – Mi lin kaŝis en la bandometo. Sed, je Dio, nenion diru al la edzo! Mi petegas! Li ne elportos tion.

Ŝi prenis de la muro grandan ŝlosilon kaj ekgvidis la gastojn tra la kuirejo kaj vestibleto al la korto. En la korto estis mallume. Pluvetis. Ŝi ekiris antaŭen. Ĉubikov kaj Djukovskij paŝis post ŝi tra altaj herboj, spirante odorojn de sovaĝa kanabo kaj lavakvo subpiede ŝmacanta. La korto estis granda. La koto baldaŭ finiĝis, kaj la piedoj eksentis plugitan teron. En la mallumo aperis siluetoj de arboj, kaj inter la arboj – dometo kun oblikva fumtubo.

– Bandometo, – ŝi diris. – Sed mi petegas vin: rakontu al neniu!

Veninte al la bandometo Ĉubikov kaj Djukovskij ekvidis sur la pordo grandegan pendseruron.

– Preparu kandelon kaj alumetojn! – la enketestro flustris al sia asistanto.

La komisaredzino malŝlosis la seruron kaj enlasis la gastojn en la dometon. Djukovskij bruligis alumeton kaj lumigis la antaŭĉambron. Meze de ĝi staris tablo. Sur la tablo apud negranda globforma samovaro staris supujo kun malvarma brasiksupo kaj telero kun restaĵo de iu saŭco.

– Plu!

Ili eniris en la bandometon mem. Ankaŭ tie staris tablo, sur kiu estis granda plado kun porkfemuro, botelego da vodko, teleroj, tranĉiloj, forkoj.

– Sed kie estas… tiu? Kie la murdito? – demandis la enketestro.

– Sur la supra breto! – murmuris la pala kaj tremanta komisaredzino.

Djukovskij prenis la kandelon kaj grimpis sur la supran breton. Tie li ekvidis longan homan korpon, kiu senmove kuŝis sur granda lanuga matraco. La korpo mallaŭte ronkis…

– Oni nin mistifikas, diablo prenu! – kriis Djukovskij. – Estas ne li. Ĉi tie kuŝas iu vivanta idioto. Hej, kiu vi estas, diablo vin prenu!

La korpo kun fajfo enspiris aeron kaj ekmoviĝis. Djukovskij kubutis ĝin. Ĝi levis la brakojn, etendiĝis kaj duonlevis la kapon.

– Kiu grimpas ĉi tien? – raŭke demandis peza baso. – Kion ci bezonas?

Djukovskij movis la kandelon al la vizaĝo de la nekonato kaj ekkriis. Laŭ la skarlata nazo, laŭ la taŭzitaj haroj, laŭ la gudre nigra paro de lipharaj faskoj, unu el kiuj brave direktiĝis al la plafono, li rekonis la kavalerian subleŭtenanton Klauzov.

– Ĉu vi… Marko… Ivanoviĉ?! Ne povas esti!

La enketestro rigardis supren kaj stuporiĝis…

– Estas mi, jes… Ha, Djukovskij! Kiu diablo sendis vin ĉi tien? Kaj kies muzelo estas malsupre? Patro ĉiela! La enketestro! Kial la sorto pelis vin ĉi tien?

Klauzov haste saltis malsupren kaj brakumis Ĉubikovon. Olga Petrovna tuj forkuris tra la pordo.

– Pro kio vi venis ĉi tien? Damne, ni trinku! Tra-ta-ti-to-tom! Ni trinku! Sed kiu vin venigis? Kiel vi eksciis, ke mi estas ĉi tie? Cetere, tio ne gravas! Ni trinku!

Klauzov funkciigis lampon kaj verŝis tri glasetojn da vodko.

– Sed mi ne komprenas vin, – diris la enketestro disetendante la brakojn. – Ĉu estas vi aŭ ne vi?

– Jam sufiĉas. Ĉu vi volas admoni min? Ne valoras la penon! Junulo Djukovskij, malplenigu vian glaseton! Ni pasigu, amiko-o-oj, la… [17] – li ekkantis. – Kial vi spektas? Trinku!

– Tamen, mi ne povas kompreni, – diris la enketestro maŝine trinkinte vodkon. – Kial vi estas ĉi tie?

– Kial mi ne estu ĉi tie, se mi ĉi tie bone fartas? – Klauzov trinkis kaj akompanis la vodkon per ŝinko. – Mi loĝas ĉe la komisaredzino, kiel vi vidas. En densej’, en ĝangalo, kvazaŭ koboldo. Trinku. Mi kompatis, frato mia, ŝin. Kompatis, kaj do ermitas nun en la forgesita bandometo… Nutriĝas. Sekvasemajne mi forpafos min de ĉi tie… Tio jam tedis min.

– Nekoncepteble! – diris Djukovskij.

– Kio do en tio estas nekonceptebla?

– Nekoncepteble! Diru, je Dio, kiel via boto trafis en la ĝardenon?

– Kia boto?

– Unu boton ni trovis en la dormejo kaj la duan en la ĝardeno.

– Sed por kio vi sciu tion? Ne via afero! Sed trinku, diablo vin prenu! Vi min vekis, do trinku! Interesa aventuro, frato mia, okazis al tiu boto. Mi ne volis iri al Olga. La humoro ne taŭgis, vi komprenas, mi havis iom da vaporo en la kapo. Ŝi venis al la fenestro kaj ekinsultis. Vi ja scias, kiel inoj… entute… Mi, ebrie, ĵetis al ŝi la boton… Ha-ha… Jen, ne insultu. Ŝi enrampis tra la fenestro, bruligis la lampon kaj komencis draŝi min, ebrian. Tradraŝinte, ŝi altrenis min ĉi tien kaj enŝlosis. Nutriĝas mi nun… Amo, vodko kaj zakusko. Sed kien vi, Ĉubikov? Kien vi foriras?

La enketestro kraĉis kaj eliris. Lin sekvis Djukovskij, klininte la kapon. Ili silente sidiĝis en la kariolon kaj forveturis. Neniam la vojo ŝajnis al ili tiel enua kaj longa kiel ĉi-foje. Ambaŭ silentis. Ĉubikov la tutan vojon tremis pro la indigno. Djukovskij kaŝis sian vizaĝon post la kolumo, kvazaŭ timante, ke la mallumo kaj pluveto tralegos la honton sur lia vizaĝo.

Reveninte hejmen la enketestro trovis ĉe si doktoron Tjutjujev. La doktoro sidis ĉe la tablo kaj, peze suspirante, foliumis la revuon Niva [18].

– Jen kio okazas en la mondo! – li diris salutante per trista rideto la enketestron. – Aŭstrujo denove ekas! Ankaŭ Gladstone [19] iel…

Ĉubikov ĵetis sian ĉapelon sur la tablon kaj skuiĝis:

– Damna skeleto! Ne alkroĉiĝu! Milfoje mi diris al vi, ke vi ne tedu min kun via politiko! Nun la politiko ne interesas min! Kaj al vi, – Ĉubikov turniĝis al Djukovskij, svingante sian pugnon, – al vi… eterne mi tion memoros!

– Sed… ja la sveda alumeto! Ĉu mi povus scii?

– Forglutu vian alumeton kaj sufokiĝu! Foriru kaj ne iritu min, alie mi el vi faros diablo-scias-kion! Ne plu metu viajn piedojn en mian hejmon.

Djukovskij ĝemis, prenis la ĉapelon kaj foriris.

– Mi iru trinki! – li decidis, elirinte post la pordegon kaj triste treniĝis al drinkejo.

La komisaredzino, reveninte hejmen el la bandometo, trovis la edzon en la gastoĉambro.

– Por kio la enketestro nin vizitis?

– Por diri, ke Klauzov estas trovita. Imagu, oni trovis lin ĉe fremda edzino!

– Ho, Marko Ivanoviĉ, Marko Ivanoviĉ! – suspiris la komisaro, levante la rigardon. – Mi ja diris al vi, ke malĉasto ne kondukas al bono! Mi diris al vi… sed vi ne atentis!


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.