|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() KURIOZA OKAZAĴOAŭtoro: Carlo Goldoni |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
Ĉambro de sinjoro Filiberto.
(sinjoro Filiberto kaj Marianna)
Marianna:
Sinjoro mastro, pardonu, ke mi revenas ĝeni vin.
Filiberto:
Vi venas diri al mi novan azenaĵon.
Marianna:
Mi esperas, ke vi ne havos plu kaŭzon nomi min stulta.
Filiberto:
Sufiĉos, ke vi ne revenu por diri al mi stultaĵojn.
Marianna:
Mi nenion alian diros, ol ke mi estas edziniĝonta, kaj mi min rekomendas al via favoremo.
Filiberto:
Ĉu vi do decidis fari tion antaŭ ol la mastrino?
Marianna:
Ne, sinjoro. Se ŝi faros tion hodiaŭ, mi faros tion morgaŭ.
Filiberto:
Kaj vi ne volas, ke mi nomu vin stulta?
Marianna:
Ĉu ankoraŭ vi volas tion kaŝi al mi?
Filiberto:
Kion?
Marianna:
La edziniĝon de la mastrino.
Filiberto:
Stultega!
Marianna:
Nu, por montri, ke mi ne estas stulta, mi min akuzos pri kulpeto de scivolemo. Mi restis malantaŭ la pordokurteno por aŭskulti sinjoron de la Coterie, kiu parolis kun mia mastrino, kaj mi aŭdis, ke oni decidis plenumi la geedziĝon tre sekrete, kaj ke vi elkasigis kvincent gineojn je konto de doto.
Filiberto:
(ridante) Je konto de doto?
Marianna:
Mi supozas, ke estas je konto de doto. La gineojn mi vidis per miaj okuloj.
Filiberto:
Jes, stulta, kaj plie stulta, kaj trioble stulta.
Marianna:
(Li min tiel venenas, ke mi lin mortigus per miaj propraj manoj.)
Filiberto:
(La leŭtenanto tamen kondutis tre malbone. Li ne estus devinta paroli pri tio kun mia filino, kaj eĉ malpli kun la risko esti aŭdata.)
Marianna:
Se vi volas kaŝi al mi la fakton, timante, ke de mi oni ĝin scios, vi misagas al mia honesteco.
Filiberto:
Bela honesteco! Iri kaŝaŭskulti la aferojn de aliaj, kaj krome miskompreni, kaj fine diri stultaĵojn.
Marianna:
Estas vere, ke mi ne estus devinta aŭskulti; sed rilate la komprenon, mi scias, ke mi komprenis la veron.
Filiberto:
Vi volas tiri el mia buŝo, aŭ el mia mano, ion, kio malplaĉus al vi.
Marianna:
Ho, korpo de diablo! Kien iris, antaŭ momento, la mastrino?
Filiberto:
Kien ŝi iris?
Marianna:
Ĉu ŝi ne iris kun sinjoro de la Coterie?
Filiberto:
Kien?
Marianna:
Mi aŭdis, ke ili iros al sinjorino Geltrude.
Filiberto:
Ĉu al mia fratino?
Marianna:
Ekzakte.
Filiberto:
Eble iris tien Giannina, sed ne la leŭtenanto.
Marianna:
Mi scias, ke ili foriris kune.
Filiberto:
La leŭtenanto eble ŝin akompanis. Mia fratino loĝas ne malproksime de la loko, kien li devis iri. Mia filino ŝatas resti pli proksima, por koni la novaĵojn. Mi scias ĉion, ĉio progresas bone, kaj vi estas stulta.
Marianna:
(Mi sentas vere, ke la galo min sufokas.)
Filiberto:
Rigardu, kiu estas en la salono. Mi aŭdis iun.
Marianna:
(Ho, estus ja bele se la maljunulo restus mokita. Tio ŝajnas al mi ankoraŭ neebla.) (ŝi foriras).
(sinjoro Filiberto kaj poste Guascogna)
Filiberto:
Mi preĝas la ĉielon, ke la afero bone finiĝu: ne mankis tamen senprudento flanke de la leŭtenanto por lin mem defaligi. La junularo metas sin en tiajn malfortaĵojn. Mi, dank’al ĉielo, estis tre sagaca dum la junaĝo, kaj estas tia multe pli en la maljuneco.
Guascogna:
Servanto de sinjoro Filiberto.
Filiberto:
Bonan tagon, amiko. Kio nova?
Guascogna:
Mia mastro prezentas al vi siajn tre humilajn komplimentojn.
Filiberto:
Kie estas la leŭtenanto? Kion li faras, kion li diras? Kiel statas liaj aferoj?
Guascogna:
Mi opinias, ke per ĉi tiu bileto vi estos plene informita.
Filiberto:
Ni vidu (li malfermas la bileton).
Guascogna:
(Se li ne diras, ke mi foriru, mi volonte restos.)
Filiberto:
Estas interne karto, kies skribo ŝajnas de mia filino. Ni vidu unue, kion diras la amiko.
Guascogna:
(Marianna aŭskultas ĉe la pordokurteno. Ŝi ne estas malpli scivolema ol mi.)
Filiberto:
Sinjoro. Viaj konsiloj min kuraĝigis al decido, kiun mi ne estus aŭdacinta fari malgraŭ ĉiuj stimuloj de mia amo. Jes, certe, li ne havis la kuraĝon. Mi kondukis la filinon en lokon honestan kaj sekuran, tio estas, en hejmon de ŝia patra onklino. Li diras, ke li ŝin kondukis. Kredeble li renkontis survoje fraŭlinon Costanza, kaj akompaniĝis kun ŝi. Mi bone agis, urĝe sendante ŝin. Tio estas mia verko. La larmoj de la knabino kortuŝis la bonan maljunulinon kaj ŝi permesis nian geedziĝon. Bone! Bone! Ĝi ne povis okazi pli bone. Oni sendis voki notarion kaj en la ĉeesto de du atestantoj ni celebris la geedziĝan ceremonion. Tre bone! Li lerte kondutis. Mi ne povas tamen esprimi al vi mian konfuzon, kaj ĉar mi ne havas la kuraĝon ree peti vian favoron, tion faros por ni la skribaĵo de via filino, al kiu vi pardonos eble pli facile, kaj mi kisas viajn manojn. Kion li volas de mi, kion li ne kuraĝas peti, kaj volas atingi per mia filino? Mi legu la aldonaĵon. Li iris sendube tuj al mia fratino por komuniki la fakton al Giannina. Kion diras la filino? Tre kara patro. Ŝi skribas tre bone, ŝi havas belan komercan skribon. Kiel saĝa knabino! La ĉielo benu ŝin. Permesu al mi, ke per ĉi tiu karto mi ĵetu min al viaj piedoj kaj petu de vi pardonon. Ho, ĉieloj, kion ŝi faris? Certigita de vi mem pri la konsilo de vi donita al sinjoro de la Coterie, kaj pri la mono al li donita por la plenumo, mi cedis al mia pasio, kaj mi edzini ĝis kun la leŭtenanto. Ha malinda! Ha mensoganto; perfiduloj, friponoj, ili min murdis!
(Marianna kaj la menciitaj)
Marianna:
Kio okazis, sinjoro mastro?
Filiberto:
Helpu min, apogu min. Pro kompato, ne forlasu min.
Marianna:
Kion povas fari por vi stultulino?
Filiberto:
Vi pravas. Moku, insultu min, eĉ bastonu min. Mi tion meritas kaj donas al vi la permeson tion fari.
Marianna:
Ne, male, mi vin kompatas.
Filiberto:
Mi ne meritas kompaton.
Guascogna:
Sinjoro, ne fordonu vin al malespero. Finfine, mia mastro estas persono honesta kaj persono nobela.
Filiberto:
Li ruinigis mian filinon, li disfaligis miajn esperojn.
Marianna:
Vi havas rimedon por doni al li postenon.
Filiberto:
Kaj mi devus do forĵeti miajn havaĵojn en tia maniero?
Guascogna:
Pardonu min, sinjoro, per la sama rezonado, per kiu vi volis konvinki sinjoron Riccardo, provu konvinki vin mem.
Filiberto:
(al Guascogna) Ha, malbenata! Vi min riproĉas kun malico.
Marianna:
(al Filiberto kun varmo) Bone parolas Guascogna, kaj vi ne rajtas lin riproĉi.
Filiberto:
Jes, insultu min, malfeliĉa.
Marianna:
Mi vin kompatas, ĉar la galo vin blindigas.
Guascogna:
Riproĉu al vi mem la sekvon de malbona konsilo.
Filiberto:
Kial trompi min? Kial kredigi al mi, ke la amo de la oficiro celas fraŭlinon Costanza?
Guascogna:
Ĉar Amoro estas sagaca kaj instruas al la geamantoj kaŝi la flamojn kaj prizorgi sian propran feliĉon.
Filiberto:
Kaj se Riccardo estus konsentinta pri la edziniĝo de sia filino, kian rolon mi estus ludinta en tia intrigo?
Guascogna:
Ĉu mia mastro iam petis, ke vi faru tion?
Filiberto:
Ne; sed li konsentis, ke mi faru.
Guascogna:
Diru prefere, ke vi ne komprenis lin.
Filiberto:
Finfine: ili perfidis min, ili trompis min. Mia filino estas perfidulino. La leŭtenanto estas krimulo.
Guascogna:
Parolu pli bone pri oficiro.
Marianna:
Atentu, ke soldatoj kutimiĝis teni la spadon en la mano.
Filiberto:
Ho, estus bele, se kiel aldono li min mortigus.
Guascogna:
Mia mastro ne havas tiajn barbarajn sentojn. Li venos peti pardonon de vi.
Filiberto:
Mi ne volas lin vidi.
Guascogna:
Venos anstataŭ li via filino.
Filiberto:
Ne plu nomu ŝin ĉe mi.
Marianna:
Via sango, sinjoro.
Filiberto:
Sendanka! Ŝi estis mia amo, mia nura kontento.
Guascogna:
La farita ne estas malfarebla.
Filiberto:
Mi tion scias, insolenta, mi tion bedaŭrinde scias.
Guascogna:
Ne koleru kun mi.
Marianna:
Kompatu lin. La pasio lin premegas. Mia kompatinda mastro, li esperis edzinigi laŭ sia plaĉo la filinon, havi ŝin ĉiam proksima, kaj vidi nepetojn naskiĝi, kaj ĝoji ĉirkaŭprenante ilin, vartante ilin mem.
Filiberto:
Miaj perditaj esperoj! Miaj perditaj konsoloj!
Guascogna:
Ĉu vi opinias, sinjoro, ke bofilo, bona franco kaj bona soldato, ne kapablos havigi al vi nepetojn?
Marianna:
Ne pasos jaro, kaj vi vidos ĉirkaŭ vi petoli la plej belan knabeton de la mondo.
Filiberto:
La malamo al la patro igus min malami ankaŭ la filon.
Marianna:
He, la sango, sinjoro, forgesigas ĉian ofendon.
Guascogna:
Vi havas ja nur unu filinon en la mondo, kaj vi havos koron forlasi ŝin, por neniam plu vidi ŝin?
Filiberto:
Mi havas en la animo tian ĉagrenon, ke mi sentas min mortanta (li kovras sian vizaĝon per la manoj).
Marianna:
Guascogna?
Guascogna:
Kion vi diras?
Marianna:
(ŝi gestas al li, ke li foriru) Ĉu vi min komprenis?
Guascogna:
Mi komprenis.
Marianna:
Nun estas tempo.
Guascogna:
Oni povas provi.
Filiberto:
Kion vi diras?
Marianna:
Mi diras al Guascogna, ke li foriru, ke li ne vin malkvietigu plu, kaj ke li ne trouzu vian bonecon.
Filiberto:
Jes, lasu min sola.
Guascogna:
Mi vin respekte salutas, sinjoro. Se mi ne plu devos vin revidi, bonvolu pardoni, se en via hejmo mi hazarde iam maltaŭge kondutis. Mia mastro, laŭ kio mi vidas, estos devigata foriri kaj kondukos en Francujon la edzinon. Ĉu vi nenion diras al mi, kion mi diru al via kompatinda filino?
Filiberto:
(al Guascogna) Ĉu vi opinias, ke li volos foriri tiel frue?
Guascogna:
Li diris al mi, ke se mi ne ricevos bonan respondon, mi senprokraste iru mendi la ĉevalojn.
Marianna:
Granda doloro por patro diri: neniam mi vidos plu mian filinon!
Filiberto:
Ĉu vi vidas, ke via mastro estas barbaro, sendanka fierulaĉo?
Ĉu mi povis fari por li pli ol tion, kion mi faris? Sed li, ĉu li povus agi pli barbare al mi? Ŝiri el mia koro la filinon, sen ke mi povu ŝin eĉ revidi?
Guascogna:
Mi opinias, ke li kondukus ŝin tre volonte antaŭ vin, se li ne timus vian indignon.
Filiberto:
Perfida! Ĉu mi devas lin laŭdi pri tiu bela ago? Ĉu mi devas lin danki pro lia trompo? Li evitas la riproĉojn de ofendita patro? Lin brulas, ke li devus aŭdi sin nomi pertida?
Guascogna:
(ekforirante) Mi komprenis. Laŭ permeso.
Filiberto:
Vi ne diru iam al ili, ke ili venu al mi. Mi ne volas ilin, mi ne deziras ilin.
Guascogna:
Mi komprenis tre bone. (La naturo ne povas misfari.) (li foriras).
(sinjoro Filiberto kaj Marianna)
Marianna:
(La kazo proksimiĝas al ordiĝo.)
Filiberto:
(Mia puno! Mi meritas ĝin. Mia puno!)
Marianna:
Sinjoro, por amuzi vin iomete, ĉu mi povas nun paroli al vi pri miaj aferoj?
Filiberto:
Mankus nur tio, por min malkvietigi, ke vi parolus al mi pri via geedziĝo. Mi malamas ĉi tiun nomon fatalan, kaj mi volos neniam plu aŭdi pri ĝi, ĝis mi vivos.
Marianna:
Vi volus, laŭ tio, kion mi aŭdas, ke finiĝu la mondo?
Filiberto:
Por mi ĝi finiĝis.
Marianna:
Kompatinda mastro! Al kiu iros viaj havaĵoj, viaj riĉaĵoj?
Filiberto:
La diablo ilin prenu!
Marianna:
Vi mortos riĉa, kaj via filino vivados mizera.
Filiberto:
Kompatinda malfeliĉulino!
Marianna:
Kaj vi volos vivi kun tia malamo, kaj morti kun tia interna riproĉo?
Filiberto:
Sed silentu, demono, silentu. Ne turmentu min plie.
(fraŭlino Costanza kaj la menciitaj)
Costanza:
Sinjoro Filiberto, ĉu vi mokludas per mi?
Filiberto:
(Nun mankis nur ĉi tiu.)
Costanza:
De du horoj mi atendas, kaj mi vidas neniun aperi.
Filiberto:
(Mi ne scias, kion respondi.)
Costanza:
Ĉu vi ne instigis min reiri al la onklino, dirante, ke tien iros la sinjoro leŭtenanto?
Marianna:
Mi diros al vi, sinjorino, kiel estas la afero. Sinjoro leŭtenanto devis iri al la onklino, kaj al la onklino li iris; li devis interkonsenti kun fraŭlino, kaj kun fraŭlino li interkonsentis.
Sed la kompatinda ĝentilhomo eraris pri la domo.
Anstataŭ eniri ĉe onklinon Ortensia, li troviĝis ĉe onklino Geltrude, kaj anstataŭ edziĝi kun fraŭlino Costanza, li edziĝis kun fraŭlino Giannina.
Costanza:
Kiel! Ĉu estas eble, ke mi estas tiagrade primokata? Diru, sinjoro Filiberto; klarigu al mi ĉi tiun fakton, kaj ne kredu min tiel malbrava, ke mi toleras ofendon.
Filiberto:
Ho, korpo de diablo! Se mi ĝin toleras, devos toleri ĝin ankaŭ vi.
Costanza:
Kaj kion vi devas toleri?
Filiberto:
Pro vi, mi mem kontribuis al la ruinigo de mia filino.
Costanza:
Pro mi?
Filiberto:
Jes, pro vi stariĝis la maŝino, kiu poste disfalegis sur miajn ŝultrojn.
Marianna:
Bonŝance, la mastro havas bonan dorson.
Costanza:
Mi komprenas nenion.
Filiberto:
Mi diros al vi simple kaj klare la aferon. Sciu do...
(sinjoro Riccardo kaj la menciitaj)
Riccardo:
(al Costanza) Kion vi faras ĉi tie?
Filiberto:
(Jen la resto.)
Costanza:
Sinjoro, vi neniam malpermesis al mi viziti ĉi tiun hejmon.
Riccardo:
Mi nun tion ekmalpermesas al vi. Mi scias, kial vi venas ĉi tien; mi scias pri via amindumado kun la fremdulo, kaj scias, ke ĉi tie oni insidas vian moron kaj mian aŭtoritaton.
Filiberto:
(al Riccardo kolere) Vi scias nenion, kaj se vi scius, kion mi scias, vi ne parolus tiel.
Riccardo:
Mi bazas mian decidon sur tio, kion vi diris al mi, kio ne estas malmulto, kaj tio sufiĉas por devigi mian filinon ne plu veni en ĉi tiun domon.
Marianna:
Ĉu vi timas, ke oni edzinigus ŝin spite vin?
Riccardo:
Mi povas eĉ timi tion.
Marianna:
Aŭdu. Se ŝi ne edziniĝas kun la mastro, ĉi tie estas neniu alia.
Riccardo:
Kie estas la franco? Kie estas la oficiro?
Marianna:
(al Filiberto) Sinjoro, ĉu vi permesas, ke mi diru tion?
Filiberto:
Ha! bedaŭrinde oni ja ekscios tion.
Marianna:
Sinjoro, sciu do, ke la sinjoro oficiro brave edziĝis kun mia mastrino.
Riccardo:
(kun miro) He?
Filiberto:
(kun kolero) Ho!
Costanza:
Jen la insulto, kiun mi timis. Ha! sinjoro patro, venĝu la insulton, kiun mi ricevis. Ili min uzis por maski sian amon; ili flatis min por moki min, kaj la ofendo farita al mi fariĝas ofendo por nia familio.
Riccardo:
Jes, mi venĝos la ofendon faritaal mi. Vi estos ŝlosata inter kvar muroj, kaj sinjoro Filiberto pagos al mi la insulton per la honto pri si mem.
Filiberto:
(Mi tion meritas. Mi meritas pli multon.)
Costanza:
(Mi malfeliĉa! Al kia situacio min kondukis pasio, malforteco kaj malobeemo!)
Filiberto:
Kara amiko, pardonu al mi mian flamiĝon. Nun mi konas la maljustaĵon, kiun mi faris al vi, kaj juste la ĉielo min punas pro mia malbona intenco. Ha! sinjoro Riccardo, mi perdis mian filinon, kaj mi mem havigis al mi la malfeliĉon.
Riccardo:
Ĉu perdita? Se ŝi edziniĝis, ŝi ne estas tute perdita.
Filiberto:
Mi kredas, ke mi neniam vidos ŝin plu. Kiu scias, eble nun tiu hundo kondukos ŝin malproksimen? Mi mem donis al li kvincent gineojn por forporti mian koron. Mian filinon, mian solan filinon, mian amon, mian solan pasion. Ha!
ke mi povu ĉirkaŭpreni ŝin unu fojon almenaŭ. Mi volas scii ĉu ŝi foriris, mi volas klopodi vidi ŝin. Se ŝi foriris. mi volas mortigi min per miaj propraj manoj (elirante, li renkonti ĝas kun la filino).
(fraŭlino Giannina kaj la menciitaj, poste sinjoro de la Coterie kaj Guascogna)
Giannina:
Ha, kara patro!
Filiberto:
Ha, sendankega filino!
Giannina:
(ŝi surgenuiĝas) Pardonu min, pro kompato.
Filiberto:
Vi ne meritas pardonon.
Giannina:
Via kolero estas justega.
Filiberto:
(Mi min sentas mortanta.)
Riccardo:
(La kazo estas kompatinda por ambaŭ.)
Costanza:
(Mi estus venĝita, se la patro ne pardonus al ŝi.)
Filiberto:
Leviĝu.
Giannina:
Mi ne leviĝos sen via pardono.
Filiberto:
Kaj vi havis koron kaŭzi al mi tiel grandan doloron?
Giannina:
Ha, sinjoro, via konsilo...
Filiberto:
Silentu, ne turmentu min pli. Ne parolu plu al mi pri mia senkonsideraĵo, pri mia malfortaĵo. Leviĝu, sub tiu kondiĉo mi vin pardonas.
Giannina:
(ŝi leviĝas) Ho, plej amema patro!
Costanza:
(Kostas malmulte al ŝi la pento.)
Giannina:
Ha, sinjoro, via favoro estu kompleta …
Filiberto:
Ne parolu al mi pri via edzo.
Giannina:
Aŭ vi lin akceptos en vian koron, aŭ mi estos devigata vin forlasi.
Filiberto:
Perfida! Ĉu tiel vi parolas al via patro?
Giannina:
La geedza fidelo min devigas al tia eksceso.
Filiberto:
(Ho, senkompata puno por patro! Sed mi meritas tion, mi meritas pli multon.)
Riccardo:
Amiko, la afero estas farita, ne ekzistas rimedo. Mi konsilas al vi rezignan akcepton, antaŭ la diskonigo tra la urbo de la kurioza okazaĵo travivita de vi.
Filiberto:
Mi min rekomendas al vi, mi min rekomendas al fraŭlino, ke oni ne konu tion, pro mia honoro, pro mia estimateco.
(al Marianna) Atentu vi, ne parolu!
(al Giannina) Filino mia, ne parolu pri tio al iu ajn.
Giannina:
Ne, pro amo al ĉielo, por ke oni ne sciu tion. Urĝe ni ordigu ĉiun aferon, antaŭ ol ĝi forflugas el ĉi tiuj muroj. Urĝe, kara edzo, venu antaŭen, ĵetu vin ĉe la piedojn de mia kara patro, petu de li pardonon, kisu lian manon. Li vin pardonas, vin akceptas kiel bofilon kaj filon. Urĝe kaj flustre, por ke neniu sciu tion (ŝi plenumigas perforte ĉiujn aferojn diritajn).
Filiberto:
(Mi senkonsciiĝis, mi ne scias, kion mi faras.)
Costanza:
Mi ne kuraĝas elteni la vidon al tiu sendanka perfidulo (ŝi foriras).
de la Coterie:
(al Filiberto) Sinjoro, ĉu vi min pardonis?
Filiberto:
Ĉu ŝajnas al vi, ke vi meritas mian pardonon?
Giannina:
Pro amo al ĉielo, ni ne parolu plu. Zorgu, ke neniu sciu pri tio, kio okazis. Mia patro tre deziras savi la konvenecon de la familio, kaj precipe mi avertas vin, neniam memorigu por via senkulpigo, ke li mem konsilis vin al tia faro, kaj ke li donis al vi kvincent gineojn por la plenumo.
Filiberto:
(al Giannina kolere) Mi ordonis al vi ne paroli pri tio.
Giannina:
Mi nur komunikis al mia edzo vian ordonon.
Riccardo:
Nu, sinjoro Filiberto, ĉu vi paciĝis?
Filiberto:
Kion vi volas, ke mi faru? Mi estas devigata de la neceso, de la amo, de mia naiveco, al paciĝo. Mi ne scias, kion diri. Vi estas geedzoj, vi estas en hejmo: ĉi tie restu, kaj la ĉielo vin benu.
Giannina:
Ho, ĝojo perfekta!
de la Coterie:
Sinjoro, mi esperas, ke vi ne devos penti, ke vi pardonis min kaj bonfaris.
Marianna:
Flustre kaj urĝe, por ke neniu sciu tion.
Filiberto:
Kion vi volas nun?
Marianna:
Estas alia malgranda afero, urĝe kaj flustre, finota: Guascogna devas esti mia edzo. Kun permeso de viaj moŝtoj.
Guascogna:
Kun permeso de mia mastro (ili donas al si reciproke la manon).
Marianna:
Flustre kaj urĝe, por ke neniu sciu tion.
Giannina:
Pri ĉi tiu via edziniĝo nenio estas direnda. Pri mia oni povus kritiki, kaj mi mem konfesas, ke mi preterpasis la limojn de devo, mankante je respekto, kiun mi ŝuldas al la patro, kaj endanĝerigante mian bonan moron kaj la bonan famon de la familio. La mondo, kiu nun vidas min kontenta kaj ne punita, gardu sin de la malbona ekzemplo.
Ĝi diru prefere, ke la ĉielo volis humiligi la patron kaj ne liberigas la filinon de konsciencriproĉoj kaj timo. Tre humanaj aŭskultantoj, la rezulto de ĉi tiu spektaklo estu singardemo en la familioj, kaj estu frukto de via boneco viaj tre humanaj akcepto kaj ŝato.
KURTENO
FINO DE LA KOMEDIO
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.