La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


KURIOZA OKAZAĴO

Aŭtoro: Carlo Goldoni

©2026 Geo

La Enhavo

AKTO DUA

SCENO UNUA

Ĉambro de fraŭlino Giannina

(fraŭlino Costanza sidanta)

Costanza:

Kiu estus iam pensinta, ke sinjoro de la Coterie havas al mi iom da inklino? Estas vere, ke li uzis afablaĵojn kaj volonte parolis kun mi, sed montrojn de granda amo mi ne povas diri, kemi ricevis de li . Mi ja ĉiam amis lin, sed mi ne kuraĝis montri mian pasion. Do, pro la sama kaŭzo, mi povas min flati, ke li ardis kiel mi, kaj estis kiel mi diskreta.

Vere, hontema oficiro estas strangaĵo, kaj ankoraŭ mi penas kredi tion; tamen, se sinjoro Filiberto diris tion, li certe havis siajn bonajn motivojn; mi volas kredi tion ĝis mi havos kontraŭajn pruvojn. Jen ĝuste mia ĉarma soldato.

Sed estas kun li fraŭlino Giannina. Ŝi neniam permesis, ke ni estu kune eĉ momenton. Mi suspektas, ke eble ŝi estas mia konkurantino.

SCENO DUA

(fraŭlino Giannina, sinjoro de la Coterie kaj la menciita, kiu stariĝas)

Giannina:

Bonvolu sidiĝi, fraŭlino. Pardonu min, ke mi devis iom lasi vin sola. Mi scias, ke vi estas sufiĉe bona por min pardoni, kaj plie mi havas kun mi personon (montrante al sinjoro de la Coterie), kiu kapablos havigi al mi vian indulgon.

Costanza:

En via hejmo vi ne rajtas havi ĝenon pri vera amikino.

Estas al mi kara via kunestado, se tio ne estas por vi malhelpo.

Giannina:

Ĉu vi aŭdas, sinjoro leŭtenanto? … Ĉu vi opinias, ke niaj nederlandaninoj havas spriton?

de la Coterie:

Ne, de nun mi konvinkiĝis pri tio.

Costanza:

Sinjoro de la Coterie estas en hejmo, kiu honoras ni an nacion; kaj, se li amas spritajn virinojn, li ne povas malproksimi ĝi de ĉi tie.

Giannina:

(sin klinante) Tro ĝentila, fraŭlino.

Costanza:

Mi vin juste juĝas laŭ via merito.

Giannina:

Ni ne diskutu pri nia merito. Ni lasu la juĝon pri ĝi al sinjoro leŭtenanto.

de la Coterie:

Se vi bezonas juĝon, mi konsilas al vi elekti pli valoran juĝanton.

Giannina:

Vere, ne povas esti bona juĝanto, kiu estas iel influata.

Costanza:

Kaj, krom la influo, havas dankan devon al sia hejmestrino.

Giannina:

(al Coterie) Ho! En Francujo la ĉefajn afablaĵojn oni faras al la fremdulinoj. Ĉu ne vere?

de la Coterie:

Nederlando ne estas malpli bonmora ol mia lando.

Costanza:

Tio signifas, ke evidentiĝas plie, kiu plie meritas.

Giannina:

(al Costanza) Kaj pro tio li plimulte vin estimas.

de la Coterie:

(Ĉi tiu konversacio volas min embarasigi.)

Costanza:

Kun via permeso, fraŭlino.

Giannina:

Ĉu vi volas foriri tiel frue?

Costanza:

Mia onklino min atendas. Mi promesis tagmanĝi hodiaŭ kun ŝi, kaj frui ne estas malbone.

Giannina:

Ankoraŭ estas frue. Via onklino estas aĝa; eble vi ŝin trovos en la lito.

de la Coterie:

(mallaute al Giannina) (Ne malhelpu, ke ŝi foriru.)

Costanza:

(al Giannina) Kion diras sinjoro leŭtenanto?

Giannina:

Li instigas min, ke mi vin restigu.

Costanza:

(sin klinante) Min konfuzas lia ĝentileco.

de la Coterie:

(Ŝi ŝatas min turmenti.)

Giannina:

Kion vi diras, amikino, ĉu mi ne estas bonkora?

Costanza:

Mi povas nur laŭdi vin pro via lojala amikeco.

Giannina:

(al Coterie) Konfesu ankaŭ vi la ŝuldon, kiun vi havas al mi.

de la Coterie:

(ironie) Ja, certe, mi havas indan motivon vin danki. Vi, konante mian internon, certe nun scias kiom granda estas la konsolo, kiun vi donas al mi.

Giannina:

(al fraŭlino Costanza) Ĉu vi aŭdas? Li estas tre konsolata...

Costanza:

Kara amikino, ĉar vi estas tiel afabla al mi, kaj tiom interesi ĝas pri li, permesu, ke mi parolu libere. Via aminda patro diris al mi aferojn, kiuj min plenigis per ĝojo kaj miro.

Se estas vera ĉio, kion li diris al mi, vi mem petu sinjoron de la Coterie, ke li bonvolu certigi min pri tio.

Giannina:

Ĝuste tion mi intencis. Sed la interparolado ne povus esti mallonga. La onklino vin atendas, kaj oni povas prokrasti tion ĝis alia renkonto.

Costanza:

(Volu la ĉielo, ke ŝi ne metu min en pli komplikan situacion.)

Costanza:

Malmultaj vortoj sufiĉas por tio, kion mi demandas.

Giannina:

Nu, sinjoro leŭtenanto, ĉu vi sentas vin kapabla diri al ŝi ĉion per malmulto?

de la Coterie:

Vere, mi ne sentas min kapabla.

Giannina:

Ne amikino, ne eblas limigi en mallongaj esprimoj la senfinajn aĵojn, kiujn li devas diri al vi.

Costanza:

Al mi sufiĉas, ke li diru nur unu.

Giannina:

Kaj kion vi volus, ke li vin diru?

Costanza:

Ĉu vere li amas min.

Giannina:

Kompaton, fraŭlino. Sinjoro leŭtenanto estas tro honesta por paroli pri amo en ĉeesto de knabino (ŝi montras al si mem). Mi povas tamen, elirante, faciligi vian interparolon, forprenante de vi la ĝenon de la klarigo (ŝi ekmontras foriron).

de la Coterie:

Haltu, fraŭlino.

Costanza:

Jes, haltu, kaj ne humiligu min pli longe. Estu certa, ke neniam mi estus kuraĝinta paroli pri tio, se vi ne estus min instiginta. Mi ne sukcesas kompreni viajn dirojn. Ŝajnas al mi ekvidi en ili malakordon; sed, kiel ajn estu, mi atendos la veron de la tempo, kaj nun vi permesu, ke mi foriru.

Giannina:

Kara amikino, kompatu mian honestan skrupulon. Vi estas libera foriri aŭ resti, kiel al vi plej plaĉas.

SCENO TRIA

(sinjoro Filiberto kaj la menciitaj)

Filiberto:

Tre bela societo! Sed kial stare? Kial vi ne sidas?

Giannina:

Costanza ekforiras.

Filiberto:

(al Coslanza) Kial tiel frue?

Giannina:

Ŝia onklino ŝin atendas.

Filiberto:

Ne, filino: faru al mi la plezuron resti. Povas esti, ke ni bezonos vin; kaj en ĉi tiuj aferoj la momentoj estas tre valoraj. Mi sendis informi vian patron, ke mi tre urĝe devas paroli kun li. Mi estas certa, ke li venos. Mi parolos kun li aparte; sed, se mi trovos lin nur iom ema konsenti, mi ne volos lasi la eblon al pento. Mi vokos vin ambaŭ en mian ĉambron, kaj oni kontraktos tuj.

de la Coterie:

(Ha! Ĉiam pli nia kazo malboniĝas.)

Filiberto:

(al Coterie) Kion signifas, ke vi ŝajnas malkvieta?

Giannina:

(al Filiberto) Pro troa konsolo.

Filiberto:

(al fraŭlino Costanza) Kaj en vi, kian efekton faras la espero?

Costanza:

Ĝin kontraŭas pluraj timoj.

Filiberto:

(al fraŭlino Costanza) Fidu plene al mi. Dume, bonvolu resti ĉi tie, kaj ĉar ni ne povas scii la precizan horon, kiam venos via patro, restu kaj tagmanĝu kun ni.

Giannina:

(al Filiberto) Ŝi ne povos resti, sinjoro.

Filiberto:

Kaj kial?

Giannina:

Ĉar ŝi promesis al sia onklino tagmanĝi kun ŝi hodiaŭ.

Costanza:

(Mi komprenas, ke ŝi ne volas, ke mi restu.)

Filiberto:

(al fraŭlino Costanza) Ĉi tiu onklino, kiu vin atendas, ĉu ŝi estas fratino de via patro?

Costanza:

Ekzakte.

Filiberto:

Mi konas ŝin, ŝi estas por mi mastrino kaj amikino. Lasu al mi la zorgon, mi sendos mesaĝon al ŝi por vin liberigi; kaj se sinjoro Riccardo ne venos al ni antaŭ tagmezo, mi sciigos lin mem, ke vi estas ĉi tie, kaj ĉio estos en bona ordo.

Costanza:

Mi estas danka pro la koraj afablaĵoj de sinjoro Filiberto.

Permesu, ke mi iru momenton viziti la onklinon, kiu ne tute bone fartas, kaj poste mi baldaŭ revenos por profiti pri viaj komplezaĵoj.

Filiberto:

Brave. Baldaŭ revenu.

de la Coterie:

(Kiel mi sukcesos min eligi el la labirinto?)

Costanza:

Kun via permeso. Ĝis revido post nelonge.

Giannina:

Faru libere. (Kaj se vi ne plu revenos, tion mi taksos ĝentilaĵo.)

Filiberto:

Adiaŭ, ĝojo bela. Atendu momenton. Sinjoro oficiro, malgraŭ via militado, ŝajnas al mi, ke vi havas malmultan aplombon.

de la Coterie:

Kial vi diras tion al mi, sinjoro?

Filiberto:

Vi lasas foriri la fraŭlinon eĉ sen saluti ŝin? Eĉ sen diri al ŝi du ĝentilaĵojn?

Costanza:

Vere, li diris al mi malmulte da ili.

de la Coterie:

(al Filiberto) Mi ne rajtas trouzi la liberecon, kiun vi bonvolas lasi al mi.

Filiberto:

(Mi komprenis.) (li ŝin vokas) Giannina, aŭdu unu vorton.

Giannina:

(ŝi proksimiĝas al Filiberto) Kion vi ordonas?

Filiberto:

(mallaŭte al Giannina) (Ne konven as, ke knabino restu inter du amindumantoj. Pro vi ili ne povas interŝangi du vortojn.)

Giannina:

(mallaŭte al Filiberto) (Ho! Ili diris al si reciproke sufiĉajn vortojn.)

Filiberto:

(kvazaŭ supere) (Kaj vi aŭdis ilin?)

Giannina:

(kvazaŭ supere) (Ili tamen parolis modeste.)

Filiberto:

(al Coterie) Nu, se vi havas ion por diri al ŝi...

de la Coterie:

Ne mankos tempo, sinjoro.

Filiberto:

(al Giannina) Atentu al mi, vi.

Costanza:

(mallaŭte al Coterie) (Certigu min almenaŭ pri via amo.)

de la Coterie:

(mallaŭte al Costanza) (Kompaton, fraŭlino...)

Giannina:

(tusas forte)

de la Coterie:

(Mi estas en granda embaraso.)

Costanza:

(laŭte, sin aŭdigante de ĉiuj) Ĉu estas eble, ke mi ne povas tiri el via buŝo unu ”jes, mi vin amas”?

Giannina:

(al Costanza kolere) Kiom da fojoj vi volas, ke li tion diru?

Ĉu li ne certigis tion al vi jam en mia ĉeesto?

Filiberto:

(al Giannina kolere) Ne enmiksu vin en tion, mi diras al vi.

Costanza:

Ne koleru, fraŭlino. Ĝis la revido, post ne longe. Je via servo sindona. Adiaŭ, sinjoro leŭtenanto. (Li hezitas pro tiu ĝenantino.) (ŝi foriras).

SCENO KVARA

(fraŭlino Giannina, sinjoro de la Coterie kaj sinjoro Filiberto)

Filiberto:

(al Giannina) Mi ne ŝatas tiun vian manieron.

Giannina:

Sed kara sinjoro patro, lasu min iom amuziĝi. Mi, kiu estas tre, tre malproksima de tiaj amoj, havas plezuron kelkfoje malesperigi la geamantojn. Finfine estis mi, kiu malkovris ilian flamon, kaj ili havas al mi ŝuldon pro ilia proksima feliĉo. Ili povas ja min pardoni, kiam mi iom ludas per ili.

Filiberto:

Vi estas diabloj, vi virinoj. Sed venos la tempo, filino, kiam ankaŭ vi konos kiom kostas al geamantoj ĉi tiuj malgravaj impertinentaĵoj. Vi estas en taŭga aĝo, kaj je la unua bona okazo, kiu falos inter miajn manojn, estu preta rezigni. Kion vi diras, sinjoro de la Coterie, ĉu mi parolas bone?

de la Coterie:

Bonege.

Giannina:

(al Coterie) Sinjoro bonege, ne estas vi, kiu devas decidi, estas mi.

Filiberto:

(al Giannina) Kaj ĉu vi ne volas edziniĝi?

Giannina:

Se mi povus esperi trovi edzon laŭ mia gusto.

Filiberto:

Mi deziras, ke ni lin trovu laŭ via gusto. Sed antaŭe li devas esti laŭ gusto mia. La doto, kiun mi destinas al vi, povas igi vin inda je unu el la plej bonaj geedziĝoj el Nederlando.

Giannina:

La samon povus diri la patro de fraŭlino Costanza.

Filiberto:

Ĉu vi volas kompari sinjoron Riccardo kun mi? Ĉu vi volas kompari vin kun filino de financisto? Vi serioze incitas mian koleron. Mi ne volas plu aŭdi pri tio.

Giannina:

Sed mi ne diras...

Filiberto:

Mi ne volas plu aŭdi pri tio (li foriras).

SCENO KVINA

(fraŭlino Giannina kaj sinjoro de la Coterie)

de la Coterie:

Ha, Giannina mia, ni estas en ĉiam pli malbona situacio.

Kiom pli bone estus estinte ne turni sin al la rimedo uzita de vi!

Giannina:

Kiu estus povinta antaŭvidi, ke mia patro volos kompromiti sin tiagrade?

de la Coterie:

Mi vidas neniun alian rimedon ol mian subitan foriron.

Giannina:

Tian malbravaĵon mi ne atendis.

de la Coterie:

Ĉu mi devas konsenti al edziĝo kun fraŭlino Costanza?

Giannina:

Faru tion, se vi havas la koron.

de la Coterie:

Aŭ ĉu vi volas, ke ni malkaŝu la trompon?

Giannina:

Estus malinda ago elmeti min al ruĝiĝo pro malkovrita mensogo.

de la Coterie:

Sugestu ion.

Giannina:

Jen tio, kion mi povas diri. Ke vi foriru, certe ne. Ke vi edziĝu kun Costanza, ankaŭ ne. Ke vi malkaŝu la trompon, nepre neniam. Pensu, kiel savi la amon, la reputacion kaj la konvenon (ŝi foriras).

de la Coterie:

Bonegaj sugestoj, kiuj malfermas por mi la vojon de liberi ĝo. Inter tiom da ne, kia jes restos al mi pripensinda?

Ha ĉieloj! Restas al mi nur fatala senespero (li foriras).

SCENO SESA

Alia ĉambro.

(sinjoro Filiberto, poste Marianna)

Filiberto:

Mi ne opinias, ke sinjoro Riccardo rifuzos veni al mi. Li scias, kiu mi estas, kaj scias, ke ne estus lia profito malplaĉi al iu, kiu povas fari al li bonon, kaj povus ankaŭ fari al li malbonon. Li memoros, ke mi pruntis al li dekmil florenojn kiam li iĝis financisto. Kvankam tiaj homoj forgesas facile la bonfaraĵojn, kaj kiam ili ne plu bezonas ion, ili rigardas plu al la vizaĝo nek parencojn nek amikojn.

Marianna:

Sinjoro mastro, se mi ne ĝenas vin, mi volus paroli al vi pri iu afero.

Filiberto:

Jes, nun mi havas nenion por fari.

Marianna:

Mi volus paroli pri mia afero.

Filiberto:

Sed rapidu, ĉar mi atendas personon.

Marianna:

Per du vortoj mi min liberigas. Sinjoro, laŭ via bona permeso, mi volus edziniĝi.

Filiberto:

Edziniĝu, kaj tio al vi bone profitu.

Marianna:

Sed, sinjoro, tio ne sufiĉas. Mi estas malriĉa knabino, de dek jaroj mi servas en tiu ĉi hejmo kun konvenaj amo kaj fideleco: mi petas de vi, ne pro devo, sed pro favoro, etan monhelpon.

Filiberto:

Bone, ion mi faros pro dankemo de via bona servado. Ĉu vi jam trovis la edzon?

Marianna:

Jes, sinjoro.

Filiberto:

Brave! Mi gratulas. Oni venas informi min, kiam ĉio estas aranĝita?

Marianna:

Kompatu min, sinjoro. Mi eĉ ne estus tion pensinta por nun, se la hazardo, ke mi devis kunloĝi kun junulo dum pluraj monatoj, ne estus doninta al mi favoran okazon.

Filiberto:

Kaj estas tiel, ke vi enamiĝis al la servisto de la oficiro?

Marianna:

Tute ĝuste, sinjoro.

Filiberto:

Kaj vi ne havas ĝenon sekvi lin tra la mondo?

Marianna:

Mi havas esperon, ke li restos ĉi tie. Se lia mastro ankaŭ edziĝos, laŭ tio, kion oni diras...

Filiberto:

Jes, verŝajne li edziĝos.

Marianna:

Neniu povas tion scii pli bone ol vi.

Filiberto:

Mi tre dediĉis min por lia kontentigo.

Marianna:

Tial, ke vi estas konvinkita, mi vidas la aferon jam preta.

Filiberto:

Povas esti malhelpoj, sed mi esperas ilin superi.

Marianna:

Flanke de la knabino mi ne supozas.

Filiberto:

Ne, kontraŭe, ŝi vere ardas de amo.

Marianna:

Certe, tiel al mi ŝajnas.

Filiberto:

Kaj vi, kiam vi pensas edziniĝi?

Marianna:

Se vi estos kontenta, mi edziniĝos kiam edziniĝos la mastrino.

Filiberto:

Kiu mastrino?

Marianna:

Mia mastrino, via filino.

Filiberto:

Se tiel estas, pasos tempo ankoraŭ.

Marianna:

Ĉu vi opinias, ke oni devos longe prokrasti ŝian edziniĝon?

Filiberto:

Tre bele! Ĉu oni devas paroli pri geedziĝo antaŭ ol trovi la edzon?

Marianna:

Sed, ĉu ne jam estas edzo?

Filiberto:

Edzo? ankaŭ mi devus tion scii!

Marianna:

Ĉu vi tion ne scias?

Filiberto:

Mi kompatinda! Mi scias nenion, mi. Diru vi, kion vi scias, ne kaŝu al mi la veron.

Marianna:

Vi min ŝtonigas. Ĉu ŝi ne rajtas edziniĝi kun sinjoro de la Coterie? Ĉu vi mem ne diris, ke vi tion scias kaj ke vi estas kontenta?

Filiberto:

Stulta! Ĉu ŝajnas al vi, ke mi volas doni mian filinon al armeano, al kadeto de malriĉa hejmo, al iu, kiu ne havus la rimedon ŝin tenadi laŭ ŝia naskiĝo?

Marianna:

Ĉu vi ne mem diris, ke sinjoro de la Coterie edziĝas? Kaj, ke vi tre klopodis por lin kontentigi?

Filiberto:

Mi certe diris tion.

Marianna:

Kaj kiu devos esti lia edzino, se ne fraŭlino Giannina?

Filiberto:

Stulta! Ĉu ne estas en Hago aliaj knabinoj ol ŝi?

Marianna:

Li ne vizitas hejmojn.

Filiberto:

Kaj ĉu neniu venas ĉi tien?

Marianna:

Mi ne scias, ke li atentas alian fraŭlinon krom la mastrinon.

Filiberto:

Stulta! Ĉu vi scias nenion pri fraŭlino Costanza?

Marianna:

Stultulino povas nenion scii.

Filiberto:

Kiajn konfidojn faris al vi mia filino?

Marianna:

Ŝi ĉiam parolis al mi kun granda estimo pri la oficiro, kaj ŝi malkaŝis sian kompaton al li.

Filiberto:

Kaj vi opiniis, ke la kompato devenas de la pasio.

Marianna:

Mi jes.

Filiberto:

Stulta!

Marianna:

Kaj mi scias pli multe, ke li volis foriri pro malespero.

Filiberto:

Bone.

Marianna:

Timante, ke la patro ne konsentos.

Filiberto:

Tre bone.

Marianna:

Kaj ĉu ne estas vi tiu patro?

Filiberto:

Kaj ĉu ne estas aliaj patroj ol mi?

Marianna:

Vi volas min mistifiki.

Filiberto:

Mi miras pri via obstino.

Marianna:

Mi vetus la kapon, ke tio, kion mi diras estas la vero.

Filiberto:

Lernu pli bone koni kaj respekti vian mastrinon.

Marianna:

Finfine, ĝi estas honesta amo...

Filiberto:

Foriru de ĉi tie.

Marianna:

Mi ne vidas en ĝi tiel grandan malbonon.

Filiberto:

Venas iu; jen sinjoro Riccardo. Foriru de ĉi tie.

Marianna:

Per ĝentila maniero, sinjoro.

Filiberto:

Stulta!

Marianna:

Ni vidos, kiu estas pli stulta inter mi kaj...

Filiberto:

lnter vi kaj kiu?

Marianna:

Inter mi kaj tiu, kiu ĵus preterpasis la domon (ŝi foriras).

SCENO SEPA

(sinjoro Filiberto, poste sinjoro Riccardo)

Filiberto:

Impertinenta! Ĉu ŝi edziniĝos ĉu ne, mi ne plu volas ŝin en mia hejmo. Pensi tiel pri mia filino! Ne kapablas Giannina, ne kapablas.

Riccardo:

Via servanto, sinjoro Filiberto.

Filiberto:

Bonan tagon, sinjoro Riccardo. Ppardonu min, ke mi ĝenis vin.

Riccardo:

Kion vi ordonas al mi?

Filiberto:

Mi devas paroli kun vi. Bonvolu eksidi.

Riccardo:

Mi havas malmultan tempon por resti.

Filiberto:

Ĉu vi havas multajn aferojn?

Riccardo:

Jes, certe. Inter aliaj aferoj min sieĝas duona mondo pro arestitaj kontrabanduloj.

Filiberto:

Oni rakontis al mi pri tio. Ĉu tiuj malfeliĉuloj estas ankoraŭ en malliberejo?

Riccardo:

Ili estas, kaj tie restos ĝis la plena ekstermo de iliaj familioj.

Filiberto:

Kaj ĉu vi havas koron rezisti la larmojn de iliaj filoj?

Riccardo:

Ĉu ili ne havis koron uzurpi al ni la rajton de financoj? Mi volus, ke el ĉi tiuj ofte iu falu en la reton. Ĉu vi scias, ke la arestitaj kontrabanduloj pagas al ni la subaĉetmonon?

Filiberto:

(Ho, la malhela metio!)

Riccardo:

Diru al mi, kion vi devas diri.

Filiberto:

Sinjoro Riccardo, vi havas edziniĝotan filinon?

Riccardo:

Kiel mi volus ŝin ne havi!

Filiberto:

Ĉu vin ĝenas teni ŝin en via hejmo?

Riccardo:

Ne; min ĝenas, ke mi devas pensi pri la doto.

Filiberto:

(Malbona komenco!) Tamen, se ŝi deziras, estos al vi necese lokigi ŝin.

Riccardo:

Mi tion faros, se mi estos devigata fari tion; sed sub unu el tiuj kondiĉoj: sen doto, se ŝi edziniĝos laŭ sia gusto; kun bona doto, se ŝi edziniĝos laŭ gusto mia.

Filiberto:

Mi havas proponon por vi.

Riccardo:

Mi aŭskultos ĝin: sed rapidu.

Filiberto:

Ĉu vi konas la francan oficiran, kiu estas gasto en mia hejmo?

Riccardo:

Ĉu vi proponus lin por mia filino?

Filiberto:

Se mi proponus lin, ĉu vi trovus en tio malfacilaĵon?

Riccardo:

Oficiro kaj franca? Nek kun doto, nek sen doto.

Filiberto:

Ĉu vi malsimpatias la francojn kaj la soldatojn?

Riccardo:

Jes, egale la unuajn kaj duajn. Despli malbone se la unua kaj la dua estas la sama persono. Mi malamegas la francojn, ĉar ili ne estas amikoj de komerco kaj de penado kiel ni estas, ili pensas nur pri festenoj, spektakloj, promenadoj.

Pri la soldatoj mi plie devas esti malkontenta. Mi konas la difekton, kiun kaŭzas la trupoj; ili pretendas, ke ni financistoj nutradu iliajn soldatojn kaj iliajn ĉevalojn, kaj kiam ili estas en kazerno, ili elĉerpas arsenalon da moneroj.

Filiberto:

La franco, la oficiro, pri kiu mi parolas al vi, estas honesta, ne havas malvirtojn; plie, li estas de nobela sango.

Riccardo:

Ĉu li estas riĉa?

Filiberto:

Li estas kadeto de sia familio.

Riccardo:

Se li ne estas riĉa, mi malmulte estimas lian nobelecon, kaj multe malpli lian metion.

Filiberto:

Kara amiko, ni parolu inter vi kaj mi, kiam neniu nin aŭskultas.

Homo, kia vi, favorita de la sorto, ĉu vi elspezus malbone kvindek aŭ sepdekmil florenojn por nobele boparenci ĝi?

Riccardo:

Por tia celo mi ne elspezus dek lirojn.

Filiberto:

Kaj al kiu vi volas doni vian filinon?

Riccardo:

Se mi devos oferi ian sumon, mi volas ŝin meti en unu el la plej bonaj hejmoj el Nederlando.

Filiberto:

Vi ne sukcesos.

Riccardo:

Ĉu mi ne sukcesos?

Filiberto:

Vi ne sukcesos.

Riccardo:

Kial mi ne sukcesos?

Filiberto:

Ĉar la bonaj hejmoj el Nederlando ne bezonas riĉiĝi per tia rimedo.

Riccardo:

Ĉu tiom da fervoro vi havas por tiu geedziĝo?

Filiberto:

Jes, mi havas por ĝi tre grandan fervoron.

Riccardo:

Kial vi ne donas al li vian filinon?

Filiberto:

Ĉar ... ĉar ŝin mi ne volas doni al li.

Riccardo:

Kaj mi ne volas doni al li mian.

Filiberto:

Inter vi kaj mi estas diferenco.

Riccardo:

Mi ne povas vidi tiun diferencon.

Filiberto:

Oni konas viajn komencojn.

Riccardo:

Kaj de vi oni ne povas koni la finon.

Filiberto:

Vi estas tro aroganta.

Riccardo:

Se mi ne estus en via hejmo, mi parolus pli akre.

Filiberto:

Mi montros al vi, kiu mi estas.

Riccardo:

Mi ne timas vin.

Filiberto:

Iru, kaj ni interparolos.

Riccardo:

Jes, ni interparolos. (Li falos iun tagon en miajn manojn. Se mi sukcesos lin trafi en ŝteltrompo pri la plej eta kontrabandaĵo, mi lin ruinigos.) (li foriras).

SCENO OKA

(sinjoro Filiberto, poste sinjoro de la Coterie)

Filiberto:

(promenante) Malĝentila, kruda, seneduka, impertinenta!

de la Coterie:

(La okazintaj interdisputoj donas al mi la esperon, ke li ricevis rifuzon.)

Filiberto:

(Mi ne estos mi, se mi ne instruos al li kiel konduti.)

de la Coterie:

(al Filiberto) Sinjoro...

Filiberto:

Bruto, animalaĉo...

de la Coterie:

Ĉu al mi venas la komplimento?

Filiberto:

Pardonu. La kolero min blindigas.

de la Coterie:

Al kiu vi estas kolera?

Filiberto:

Al tiu aroganta sinjoro Riccardo.

de la Coterie:

Ĉu estas vere, ke li ne konsentas pri la edziniĝo de sia filino?

Filiberto:

(Mi bedaŭras, ke mi devas kaŭzi al la kompatinda leŭtenanto ĉi tiun novan ĉagrenon.)

de la Coterie:

(Estu dankata la ĉielo. La sorto volas min helpi.)

Filiberto:

Filo mia, ne lasu, ke la galo venenu vian sangon.

de la Coterie:

Diru al mi la veron: ĉu li rifuzis la proponon?

Filiberto:

La mondumaj homoj devas esti preparitaj kontraŭ ĉio.

de la Coterie:

Mi estas senpacienca koni la veron.

Filiberto:

(Ho, se mi diras ĝin, li mortos ĉi tie.)

de la Coterie:

(Ĉi tio estas netolerebla ĝenaĵo.)

Filiberto:

(Tamen necesas, ke li konu ĝin.)

de la Coterie:

(montrante foriron) Sinjoro, kun via afabla permeso...

Filiberto:

Haltu. (Mi ne volus, ke li iru dronigi sin pro malespero.)

de la Coterie:

Ĉu estas tiel malfacile diri al mi, kion li diris al vi?

Filiberto:

Ne koleru, filo, ne malesperu pro tio, ke patro avida, vanta, seneduka, rifuzas destini konvene la filinon, povas ekzisti rimedo por havi ŝin spite al li.

de la Coterie:

Ne, sinjoro. Kiam la patro ne konsentas, ne estas juste, ke mi persistu voli ŝin.

Filiberto:

Kaj kion vi intencus fari?

de la Coterie:

Iri malproksimen de ĉi tie, kaj dediĉi mian amon al honesteco, al devo, kaj al ĉies kvieto.

Filiberto:

Kaj vi havus koron forlasi knabinon, kiu vin amas? Lasi ŝin viktimo de malespero, por baldaŭ ricevi la malĝojan novaĵon pri ŝia ekmalsano aŭ ŝia morto?

de la Coterie:

Ha! Sinjoro Filiberto, vi mortigas min parolante tiel. Se vi konus la pezon de tiuj viaj vortoj, vi tre zorge evitus eldiri ilin.

Filiberto:

Miaj vortoj celas vian bonon, vian pacon, vian feliĉon.

de la Coterie:

Ha! ne; diru prefere mian konfuzon, la perdon de mia vivo.

Filiberto:

Mi miras, ke sprita homo kiel vi estas tiel malkapabla sin hardi.

de la Coterie:

Se vi konus mian kazon, vi ne parolus tiel.

Filiberto:

Mi konas ĝin tre bone, sed mi ne opinias ĝin senespera.

La knabino vin amas, vi sincere amas ŝin. Ĉu tio estus la unua geedziĝo inter du honestaj gejunuloj okazinta sen la patra konsento?

de la Coterie:

Ĉu vi aprobus, ke mi edzinigu la filinon sen la konsento de la patro?

Filiberto:

Jes, en kazo en kiu ni estas, ekzameninte la cirkonstancojn, mi aprobus ĝin. Se la patro estas riĉa, vi estas nobela:

vi honoras lian familion per nobeleco, li aranĝas viajn aferojn per la doto.

de la Coterie:

Sed sinjoro, kiel mi povus esperi je doto, edzinigante ŝin en tia maniero? La patro rifuzos kolera doni al ŝi ian ajn helpon.

Filiberto:

Kiam la afero estos farita, ĝi estos farita. Li havas nur unu filinon. Dum kelkaj tagoj li restos kolera, poste li mem faros, kiel tiom da aliaj faris. Li akceptos vin kiel bofilon, kaj eble faros vin hejma mastro.

de la Coterie:

Ĉion tion mi povus esperi?

Filiberto:

Jes, sed necesas kuraĝo.

de la Coterie:

Kuraĝo ne mankas al mi; la malfacilaĵo estas la rimedoj.

Filiberto:

La rimedoj ne estas malfacilaj. Aŭdu, kion sugestas al mi la penso. Fraŭlino Costanza verŝajne estas ankoraŭ ĉe sia onklino. Faru, kion mi diras al vi: oferu hodiaŭ la tagmanĝon, mi ankaŭ faros la samon, je via profito. Iru trovi ŝin.

Se ŝi vere amas vin, klopodu, ke ŝi pruvu tion al vi per faktoj.

Se ŝi povas esperi, ke la onklino estos favora, ŝi petu ŝian protekton, kaj se ŝi konsentos, vi edzinigu ŝin.

de la Coterie:

Kaj se la patro, indigninta, minacus mian liberecon?

Filiberto:

Konduku ŝin en Francujon kun vi.

de la Coterie:

Per kiaj rimedoj? Per kia mono?

Filiberto:

Atendu (li iras malfermi tirkeston).

de la Coterie:

(Ho ĉieloj! Li ne divenas, ke li min kuraĝigas al entrepreno kies domaĝo povus fali sur lin mem.)

Filiberto:

Prenu; jen por vi cent gineoj en moneroj kaj jen aliaj kvarcent en bankbiletoj. Kvincent gineoj povos sufiĉi dum kelka tempo. Akceptu ilin de mia amo. Mi mem zorgos por rericevi ilin de la patro de la knabino.

de la Coterie:

Sinjoro, mi estas plene konfuzita...

Filiberto:

Kial konfuzo? Mi miras pri vi. Necesas sprito, necesas kuraĝo. Iru tuj kaj ne perdu vane la tempon. Mi intertempe iros rigardi la iradon de sinjoro Riccardo, kaj se mi povos timi, ke li venas surprizi vin, mi trovos personojn, kiuj lin detenos. Informu min pri tio, kio okazis, aŭ persone, aŭ per bileto. Kara amiko, ŝajnas al mi vidi vin jam kontenta.

Mi plenĝojas viaflanke. Adiaŭ. La sorto estu al vi favora

(li iras fermi la tirkeston). (Mi sopiregas la momenton, en kiu mi vidos Riccardon koleregi kaj malesperi.)

de la Coterie:

Li donas al mi la konsilon, kaj donas la monon por ĝin plenumi! Kion mi decidu, kion mi pensu? Oni prenu la fortunon ĉe la haroj, kaj li plendu nur al si mem, intencinte la ĉagrenon de aliulo, se li havigas al si mem la mokridon (li foriras).

SCENO NAÛA

(sinjoro Filiberto, sola)

Filiberto:

Vere mi iom riproĉas min interne pro tia sugesto. Mi pensas, ke ankaŭ mi havas filinon, kaj ne volus, ke oni faru al mi similan maljustaĵon; la naturo instruas kaj la leĝo ordonas, ke al aliaj oni ne havigu, kion oni mem ne ŝatus.

Sed mi estas forte puŝata de pluraj motivoj: la korsentemo, la inklino al gastamo, al amikeco, min kondukas ami kaj favori la leŭtenanton, interesiĝi por li, kvazaŭ li estus el mia propra sango. La geedziĝo ŝajnas al mi tre konvena, kaj mi opinias la reziston de sinjoro Riccardo nejusta, kaj lian severecon kontraŭ la filino tiraneca. Aldonigas al ĉio la malafabla traktado, kiun mi suferis, kaj la plezuro vidi la fierulon humiligita. Jes, eĉ se mi devos perdi la kvincent gineojn, mi ĝojos vidi la amikon kontenta, kaj Riccardon malfierigita.

SCENO DEKA

(fraŭlino Costanza kaj la menciita)

Costanza:

Jen mi je via dispono, sinjoro.

Filiberto:

(malkviete) Kion vi faras ĉi tie?

Costanza:

Ĉu vi ne invitis min?

Filiberto:

(kiel supere) Ĉu vi vidis sinjoron de la Coterie?

Costanza:

Mi ne vidis lin.

Filiberto:

(kiel supere) Reiru tuj al via onklino.

Costanza:

Ĉu vi forpelas min el via hejmo?

Filiberto:

Mi ne forpelas vin: mi konsilas al vi, mi vin petas. Iru tuj, mi diras.

Costanza:

Mi volus scii la kialon...

Filiberto:

Vi scios ĝin, kiam vi estos ĉe via onklino.

Costanza:

Ĉu estas novaĵoj?

Filiberto:

Jes, estas.

Costanza:

Diru ilin al mi, do.

Filiberto:

Ilin diros al vi sinjoro de la Coterie.

Costanza:

Kie?

Filiberto:

Ĉe via onklino.

Costanza:

La leŭtenanto neniam estis tie.

Filiberto:

Li iris tien antaŭ momento.

Costanza:

Por kion fari?

Filiberto:

Reiru tien, vi scios tion.

Costanza:

Ĉu vi parolis kun mia patro?

Filiberto:

Jes, demandu tion al via edzo.

Costanza:

Al mia edzo?

Filiberto:

Al via edzo.

Costanza:

Al sinjoro de la Coterie?

Filiberto:

Al sinjoro de la Coterie.

Costanza:

Ĉu mi povas kredi tion?

Filiberto:

Iru tuj al via onklino.

Costanza:

Diru al mi ion, pro kompato.

Filiberto:

La tempo estas valorega. Se vi perdos tempon, vi perdos la edzon.

Costanza:

Ho ve! mi tuj kuras. Mi volus havi flugilojn ĉe la plandoj (ŝi foriras).

SCENO DEKUNUA

(sinjoro Filiberto, poste fraŭlino Giannina)

Filiberto:

Pli valoros du vortoj de la leŭtenanto, ol dekmilo da miaj rezonaĵoj.

Giannina:

Sinjoro, ĉu estas vera tio, kion diris al mi sinjoro de la

Coterie?

Filiberto:

Kaj kion li diris al vi?

Giannina:

Ĉu vi konsilis lin edziĝi kun la filino sen la konsento de la patro?

Filiberto:

Ĉu li faris al vi la konfidon?

Giannina:

Jes, sinjoro.

Filiberto:

(Ĉi tiu malprudentaĵo malplaĉas al mi.)

Giannina:

Kaj vi donis al li kvincent gineojn, por ke li realigu tion?

Filiberto:

(Nesingarda! Mi preskaŭ pentas, ke mi ĝin faris.)

Giannina:

Kiu silentas, tiu konfirmas: ĉu tio estas vera, do?

Filiberto:

Kion vi volus diri pri tio?

Giannina:

Nenion, sinjoro; sufiĉas por mi scii, ke tio estas vera. Humila servantino de sinjoro patro.

Filiberto:

Kien vi iras?

Giannina:

Kunfesti.

Filiberto:

Pri kio?

Giannina:

Pri la edziĝo de sinjoro de la Coterie.

Filiberto:

Ĝi verŝajne ankoraŭ ne okazis.

Giannina:

Oni esperas, ke ĝi baldaŭ okazos.

Filiberto:

Atentu, ke vi ne parolu pri tio kun iu ajn.

Giannina:

Ne timu. Oni scios pri ĝi, kiam ĝi estos farita. Kaj vi havos la meriton esti preparinta ĝin, kaj mi estos tre kontenta, ke ĝi okazis (ŝi foriras).

Filiberto:

Mi ne volus, ke ŝi ĉerpu influon de la malbona ekzemplo.

Sed ne ekzistas eĉ dubo pri tio. Ŝi estas bona knabino; ŝi kapablas distingi, same kiel mi, la kazojn kaj la konvenojn.

Kaj cetere, mi scias kiel mi ŝin edukis, kaj sub mia gardado ne estas danĝero, ke okazas similaj katastrofoj (li foriras).

KURTENO


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.