|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() KURIOZA OKAZAĴOAŭtoro: Carlo Goldoni |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
Ĉambro en la hejmo de sinjoro Filiberto
(Guascogna, preparante la kofron de sia mastro, poste Marianna)
Marianna:
Ĉu oni povas diri bonan tagon al sinjoro Guascogna?
Guascogna:
Jes, aminda Marianna, de vi estas al mi kara la bona tago, sed estus al mi pli kara la bona nokto.
Marianna:
Mi bedaŭras, laŭ kio mi vidas, ke mi devas deziri al vi bonan vojaĝon.
Guascogna:
Ha, kara mia ĝojo, post malgaja foriro povos okazi nur tre malfeliĉa vojaĝo.
Marianna:
Ŝajnas, ke vi bedaŭras foriri.
Guascogna:
Ĉu vi dubas pri tio? Post ses monatoj, de kiam mi ĝuas vian amindan kunestadon, ĉu mi povas foriri sen malespero?
Marianna:
Kaj kiu vin devigas fari ion, kio malplaĉas al vi?
Guascogna:
Ĉu vi ne scias? La mastro.
Marianna:
Mastroj ne mankas en Hago, kaj ĉi tie sendube vi trovus iun, kiu donus pli multe al vi ol franca militkaptita oficiro, vundita kaj persekutita de la sorto.
Guascogna:
Kompatu min, simila diro ne indas je junulino kia vi. Jam de multaj jaroj mi havas la honoron servi mian mastron.
Lia patro, mi povas diri, lin rekomendis al mi. Mi servis lin dum la milito. Mi ne evitis danĝerojn por pruvi al li mian fidelecon. Li estas malriĉa, sed bonkora; mi estas certa, ke kiam li progresos en sia kariero, mi men partoprenos ĉiun lian profiton, kaj vi konsilus al mi forlasi lin kaj konsenti, ke li reiru al Francujo sen mi?
Marianna:
Vi parolas kiel saĝa homo, kia vi estas, sed mi ne povas kaŝi mian pasion.
Guascogna:
Kara Marianna, mi estas malĝoja kiel vi. Sed mi esperas revidi vin kaj esti en pli bona stato kaj povi diri al vi: jen mi, mi povas vin subteni, kaj mi estas via, se vi volas min.
Marianna:
Volu la ĉielo! Sed kial sinjoro leŭtenanto volas. tiel frue forveturi? Mia mastro lin vidas tre volonte, kaj mi opinias, ke lia filino lin vidas ne malpli volonte ol la patro.
Guascogna:
Bedaŭrinde jes, kaj jen la kaŭzo, kial li foriras.
Marianna:
Ĉu ĝenas lin esti bone akceptata?
Guascogna:
Ha, Marianna mia, mia mastro enamiĝis al via mastrino ĝis perdiĝo! Li vivas la plej mizeran vivon de tiu ĉi mondo.
Li komprenas, ke pli kaj pli tiu reciproka amo grandi ĝas, kaj ne povante plu ĝin kaŝi, li timas por si mem kaj por fraŭlino Giannina. Via mastro estas tre riĉa, kaj mia tre malriĉa. Sinjoro Filiberto, kiu havas nur tiun ĉi filinon, ne volus doni ŝin al kadeto, al soldato, al iu fine, kiu devus vivi per la doto. La leŭtenanto estas malriĉa, sed honesta.
Li respektas la gastemon, la amikecon, la sincerecon. Li timas, ke amo lin blindigos, li dubas, ke li estos delogita aŭ estos en neceso delogi. Pro tio, perfortante sin mem, li oferas sian koron al sia honesteco, kaj tute firme decidis foriri.
Marianna:
Mi laŭdas la belan heroaĵon. Sed, se tio dependus de mi, mi provus helpi lin.
Guascogna:
Tamen oni devas sin fortigi.
Marianna:
Vi faros tion pli facile ol mi.
Guascogna:
Vere, ni viroj havas pli fortikan koron.
Marianna:
Ho ne, diru prefere, ke via amemo estas pli malforta.
Guascogna:
Koncerne min, vi misjuĝas, se vi tiel opinias.
Marianna:
Mi kredas faktojn, ne vortojn.
Guascogna:
Kion mi devus fari, por certigi vin pri mia amo?
Marianna:
Sinjoro Guascogna ne bezonas mian sugeston.
Guascogna:
Ĉu vi volus, ke antaŭ mia foriro mi edziĝu kun vi?
Marianna:
Tio estus ja fakto ne dubinda.
Guascogna:
Sed poste necesus, ke ni disiĝu.
Marianna:
Kaj vi kapablus min forlasi?
Guascogna:
Aŭ, ke vi kuniru.
Marianna:
Prefere.
Guascogna:
Sed por malbone stati?
Marianna:
Tio ĝenus min, verdire.
Guascogna:
Se ni restus ĉi tie, ĉu vi ŝatus?
Marianna:
Tre multe.
Guascogna:
Por kiom da tempo?
Marianna:
Nu, almenaŭ unu jaron.
Guascogna:
Kaj, post unu jaro, ĉu vi lasus min foriri?
Marianna:
Post unu jaro da edzeco estus pli facile.
Guascogna:
Mi dubas, ke vi lasus min foriri post unu monato.
Marianna:
Mi ne kredas.
Guascogna:
Mi estas certa.
Marianna:
Ni tion provu.
Guascogna:
Venas la mastro. Ni parolos kun pli da libero.
Marianna:
Ha, sinjoro Guascogna, la ĵusa dialogo min tute faligis.
Ĉiel klopodu! Mi rekomendas. (Vere, mi ne scias, kion mi diras.) (ŝi foriras).
(Guascogna, poste sinjoro de la Coterie).
Guascogna:
Se mi ne estus pli prudenta ol ŝi, la fuŝaĵo estus farita.
de la Coterie:
(Ho ĉieloj! mi estas ja malfeliĉa! mi estas ja malbonŝanca!)
Guascogna:
Sinjoro, la kofro estos tuj preta.
de la Coterie:
Ha! Guascogna, mi malesperas.
Guascogna:
Ho ve! Kia malbono vin trafis?
de la Coterie:
La plej granda malbono, kiu povis okazi.
Guascogna:
La malfeliĉoj neniam alvenas unuope.
de la Coterie:
Mia malfeliĉo estas nur unu, sed ĝi estas tiom granda, ke mia koro ne povas ĝin elteni.
Guascogna:
Mi supozas, ke vi ĝin ŝuldas al via amo.
de la Coterie:
Jes, sed ĝi tiom grandigis, ke nenia forto sufiĉas por ĝin superi.
Guascogna:
Ĉu estas tiel, ke via bela amatino estas indiferenta al via foriro kaj ne amas vin, kiom vi supozis esti amata?
de la Coterie:
Kontraŭe. Neniam pli milda, neniam pli amema. Ho Dio!
Aŭskultu ĝis kie atingas mia malespero. Mi vidis ŝin plori.
Guascogna:
Ho! malbone: sed mi supozis pli grandan malfeliĉon.
de la Coterie:
Nehumana! malsaĝa! aŭ pli bone, malnobla animo! plebano!
Ĉu vi povas imagi ion pli malbonan en la mondo, ol larmojn de milda, aflikta virino, kiu riproĉas al mi mian kruelecon, senfortigas mian firmecon, kiu endanĝerigas mian honoron, mian honestecon, mian fidon?
Guascogna:
Mi ne opiniis meriti tiel insultajn riproĉojn. Post dek jaroj, mia servado estas ja tre bone rekompencata.
de la Coterie:
Ha! Vestu vin en miaj vestaĵoj kaj kondamnu, se vi povas, mian pasion. Miaj vundoj, mia sango, mia milita kaptiteco, kiu malhelpas al mi la karieron, la nesufiĉo de mia havaĵo, ĉio ŝajnis al mi malgrava kompare kun la beleco, kiu min enamigis… kiu min ekflamigis. La bona moro de la knabino neniam konsentis al mi certiĝon pri la plena posedo de ŝia koro, kaj ebligis al mi la grandaniman intencon ŝin forlasi. Ha! Ĉe momento de disiĝo, la larmoj kaj singultoj. kiuj haltigis al ŝi inter la lipoj la lastan saluton, certigis al mi, ke mi estas tiom amata, kiom mi ŝin amas, kaj mia doloro estas ekstrema, kaj mia decido ŝajnas al mi kruela, kaj en la amo mi perdiĝas, kaj la prudento min forlasas.
Guascogna:
Prokrastu, sinjoro. De ĉi tie oni vin ne forpelas. Sinjoro Filiberto estas la plej bona honestulo de tiu ĉi mondo. La gastamo en Nederlando estas la plej tipa virto de la nacio, kaj ĉi tiu estiminda homo tre zorgas por vi, kaj pri via sano. Ne ankoraŭ perfekte vi resaniĝis, kaj jen prava preteksto por daŭrigi vian restadon.
de la Coterie:
Pripensu bone vian konsilon, nur malmulto sufiĉas por min decidigi.
Guascogna:
(li komencas malplenigi) Koncerne min, laŭ via bona permeso, mi ne hezitas malplenigi la kofron.
de la Coterie:
(Kion ili diros pri mi, se, petinte forpermeson, mi restos?)
Guascogna:
(malplenigante) (Marianna ne devus esti pri tio malkontenta.)
de la Coterie:
(Jes, se mi devas ŝajnigi malfortan sanon, mia malĝojo donas al mi la motivon.)
Guascogna:
(Verdire, ĉi tiu prokrasto ankaŭ al mi ne malplaĉas.)
de la Coterie:
(Ha! ne; ju pli mi malfruas, des pli la flamo grandiĝas. Kaj kia helpo al brulado? Kia flato al mia senespera amo?)
Guascogna:
(Ho! la tempo ĝustigas multajn aferojn!)
de la Coterie:
(He, mi renkontu nur unu morton, por ne multobligi la turmentojn.)
Guascogna:
(La mastro estos al mi dankema.)
de la Coterie:
Kion vi faras?
Guascogna:
Mi malplenigas la kofron.
de la Coterie:
Kiu diris al vi, ke vi tion faru?
Guascogna:
Mi tion diris, kaj vi ne kontraŭis.
de la Coterie:
Stulta! Remetu la vestojn. Mi volas foriri.
Guascogna:
Kaj kial vi lasis min fari tion ĝis nun?
de la Coterie:
Ne spitu mian paciencon!
Guascogna:
Mi ĝin repretigos vespere.
de la Coterie:
Rapidu tuj kaj klopodu, ke antaŭ tagmezo la kurierĉevaloj estu ĉi tie.
Guascogna:
Kaj la larmojn de la fraŭlino?
de la Coterie:
Malinda! Ĉu vi havas koron turmenti min?
Guascogna:
Kompatinda mastro mia!
de la Coterie:
(kviete) Jes, kompatu min, ĉar mi tion meritas.
Guascogna:
(kviete) Ĉu ni lasu?
de la Coterie:
(malĝoje) Ne.
Guascogna:
(kviete) Ĉu mi enmetu do?
de la Coterie:
(malĝoje) Jes.
Guascogna:
(remetante en la kofron) (Li vere kompatindas.)
de la Coterie:
(Ho, se mi povus foriri sen revidi ŝin!)
Guascogna:
(Sed mi ja timas, ke ĉi tie la scenoj ne finiĝos.)
de la Coterie:
(Tion malkonsentas konveno, kaj mi dubas, ke tion malkonsentos mia amo.)
Guascogna:
(rigardante tra la kulisoj) (Ve, malfeliĉa mastro! Ve! Kion mi vidas!)
de la Coterie:
Kion vi faras? Kial vi ne daŭrigas?
Guascogna:
(konfuze) He, mi daŭrigas, jes, sinjoro.
de la Coterie:
Ĉu vi estas konfuzita?
Guascogna:
lom.
de la Coterie:
Kion vi vidas?
Guascogna:
Nenion.
de la Coterie:
Ho ĉieloj! Fraŭlino Giannina? Kia renkonto estas ĉi tiu? Kion vi konsilas, ke mi faru?
Guascogna:
Mi ne scias. Ĉia konsilo estas danĝera.
de la Coterie:
Ne forlasu min!
Guascogna:
Mi ne foriras.
de la Coterie:
Mi foriros.
Guascogna:
Ĉio laŭ via plaĉo.
de la Coterie:
Mi ne povas.
Guascogna:
Mi vin kompatas.
de la Coterie:
Kial ŝi haltas? Kial ŝi ne venas?
Guascogna:
Eble ŝi timas vin kolerigi.
de la Coterie:
Ne, eble ŝi hezitas pro vi.
Guascogna:
(ekforirante) Momente mi forigas la ĝenon.
de la Coterie:
Haltu!
Guascogna:
Mi restas.
de la Coterie:
Ĉu vi havas tabakon?
Guascogna:
Mi ne havas, sinjoro.
de la Coterie:
Malsaĝa! eĉ ne tabakon?
Guascogna:
Mi kuras preni la tabakujon (li foriras kurante).
(sinjoro de la Coterie, poste fraŭlino Giannina)
de la Coterie:
Aŭskultu. Kien vi iras? Mi malfeliĉa! Guascogna?
Giannina:
Ĉu vi bezonas ion?
de la Coterie:
Kompatu min. Mi bezonas mian serviston.
Giannina:
Se via forestas, aliaj estos. Ĉu vi volas iun?
de la Coterie:
Ne, mi vin dankas. Necesas mia por finplenigi mian kofron.
Giannina:
Kaj vi malkvietiĝas tiagrade pro la urĝo fini tiel gravan laboron? Ĉu vi timas, ke la tempo mankos al vi? Ĉu la kuriero vin atendas? Se la aero de ĉi tiu ĉielo ne taŭgas plu por via sano, aŭ, por pli bone diri, se la restado en tiu ĉi hejmo vin enuigas, jen mi mem pretas vin servi por rapidigi vian foriron.
de la Coterie:
Fraŭlino, havu kompaton. Ne ĉagrenu min plie.
Giannina:
Se mi scius, de kio devenas via ĉagreno, mi klopodus mildigi ĝin anstataŭ kreskigi.
de la Coterie:
Serĉu ties kaŭzon en vi mem, kaj vi ne bezonos, ke mi ĝin diru.
Giannina:
Ĉu vi do foriras pro mi?
de la Coterie:
Jes, pro vi mi estas devigata rapidigi mian foriron.
Giannina:
Tiel malaminda mi do fariĝis je via vido?
de la Coterie:
Ho ĉieloj! Neniam vi aperis tiel aminda al mi. Neniam pli dolĉe vundis min via rigardo.
Giannina:
Ha! Se tio estus vera, mi ne vidus vin tiel urĝeme foriri.
de la Coterie:
Se mi amus nur la belecon de via vizaĝo, mi cedus al la fortega amo, kiu instigas min resti. Mi amas vian virton, mi vidas en danĝero vian kvieton, kaj mi intencas rekompenci la bonecon, kiun vi montras al mi, oferante la plej belajn esperojn de mia amo.
Giannina:
Mi ne kredas vin tiel malsprita, ke vi ne povas superi kian ajn pasion, kaj vi ofendas mian virton se vi opinias min nekapabla rezisti la inklinojn de la koro. Mi vin amis ĝis nun sen honti pri mia amo. Ŝajnas al mi, ke dum la tuta daŭro de mia vivo mi povus min kompromiti per tia virta amo, kaj mi ne sukcesas min konvinki, ke viro estus malpli kapabla ol mi elteni glore la internan batalon de la pasioj. Mi povas vin ami sen danĝero. Mi deziregus vin vidi por mia konsolo. Vi, male, volante foriri perforte, celas pli feliĉan trankvilon, montrante, pli ol amon, malsuferemon.
Mi aŭdis, ke espero estas konsolo de la deziranto.
Kiu deturnigas de la rimedoj, tiu pruvas, ke li malmulte zorgas pri la celo, kaj vi, rifuzante suferi la turmentan malkvieton de esperado, montras aŭ malŝatindan malforton, aŭ insultan malvarmon. Kia ajn estas la stimulo, kiu vin spronas foriri, iru libere fiera pri via sendanka triumfo, sed hontu pri senkompara kruelo.
de la Coterie:
Ha! ne, fraŭlino; ne kulpigu min pri maldankemo, ne ĵetu sur min la kruelon. Mi opiniis, ke mi servos vin forirante; se mi trompiĝis, pardonu; se vi ordonas, mi restos.
Giannina:
Ne, neniam okazos, ke mia ordono vin perfortas; sekvu la sugeston de via koro.
de la Coterie:
La koro diras al mi, ke mi restu.
Giannina:
Ĝin vi obeu sen timo; kaj se la kuraĝo ne forlasos vin, estu certa pri mia konstanteco.
de la Coterie:
Kion diros via patro pri mia pensoŝanĝo?
Giannina:
Li estis pri via foriro same malkontenta kiel mi. Li ne estas kontenta pri via sano; kaj vere, ĉu pro via danĝera vundo, ĉu pro ia ĉagreno de via animo, la kuracistoj ne opinias vin resaniĝinta, kaj ŝajnas al mia patro antaŭtempa la vojaĝo, kiun vi komencas. Li vin amas kaj estimas, kaj li estos tre kontenta, se vi restos.
de la Coterie:
Ĉu neniam li rimarkis, ke mi sentas inklinon al vi, kaj ke vi ankaŭ al mi inklinas?
Giannina:
Nia konduto ne konsentis al li suspekton.
de la Coterie:
Ĉu estas eble, ke li neniam ekpensis, ke libera homo, ke soldato, povas ekflamiĝi pri la beleco kaj merito de la filino?
Giannina:
Homo kun tia karaktero kiel mia patro facile konvinkiĝas pri la honesteco de la aliaj. La malfermita koro, kun kiu li akceptis vin en sia hejmo, lin certigas pri la tuta fido de honorinda oficiro, kaj la kono pri mia moro tenas lin en trankvilega kvieto. Li trompiĝis nek pri vi nek pri mi. Naski ĝis en niaj koroj la dolĉa flamo, sed de ni estas respektata la virto, kaj ne estas perfidata lia kredo.
de la Coterie:
Kaj ne eblas esperi, ke lia boneco por mi agos ĝis konsento pri nia geedziĝo?
Giannina:
Jen tio, kion mi kuraĝas esperi de la tempo. La malfacilaĵoj ne dependas de la monhavo, sed de certa ligo al naciaj kutimoj. Se vi estus malriĉa nederlanda komercisto, sed kun bonetaj esperoj pri la estonteco, vi nun estus ricevinta ne nur mian manon, sed cent mil guldenojn por krei al vi mem bonan situacion. La edziniĝon kun oficiro, lasta ido de sia familio, oni konsideras ĉe ni malbonega edziniĝo, kaj se mia patro inklinus mem tion konsenti, lin tre forte ĝenus parencoj, amikoj kaj la nacia kutimo mem.
de la Coterie:
Sed mi ne povas esperi plibonigi mian situacion.
Giannina:
La tempo povos doni favorajn cirkonstancojn por ni.
de la Coterie:
Ĉu vi metas inter ili la morton de via patro?
Giannina:
La ĉielo tenu ĝin malproksima; sed en tiu okazo mi estus mastrino pri mi mem.
de la Coterie:
Kaj vi volas, ke mi restu ĉe li ĝis lia morto?
Giannina:
Ne, kara leŭtenanto, restu ĉi tie ĝis la deco permesos, sed ne montru vin deziranta foriri kiam vi havas bonajn motivojn por resti. Mi ne esperas mian feliĉon nur de la morto de mia patro, sed mi havas motivon fidi pri lia amo.
Tiun amon konvenas kulturi, kaj ĉiu laboro postulas tempon.
de la Coterie:
Adorata Giannina, kiom mi ŝuldas al via boneco! Disponu pri mi, vi havas plenan liberon. Mi ne foriros, se vi mem ne diros, ke mi foriru. Konvinku vi la patron toleri min, kaj estu certa, ke nenia situacio en la mondo povus esti al mi pli favora kaj pli agrabla.
Giannina:
Pri nur unu afero mi volus vin peti.
de la Coterie:
Ĉu vi ne povas ordoni al mi?
Giannina:
Kompatu mian mankon, ne strangan por iu, kiu amas. Mi petegas vin ne doni al mi motivon pri ĵaluzo.
de la Coterie:
Ĉu estus iam eble, ke mi falus en tian malzorgaĵon?
Giannina:
Mi diros: fraŭlino Costanza vizitas pli ofte ol kutime depost kelkaj tagoj nian hejmon. Ŝi vin rigardas tre favore, kaj kompatas vin iom tro multe. Vi estas pro kutimo ĝentila, kaj mi, kelkfoje, mi konfesas la veron, suferas de tio.
de la Coterie:
Mi zorgos en la estonteco plej rigore, por ke ŝi ne flatu sin, kaj vi vivu kontenta.
Giannina:
Sed kondutu tiel, ke nek mia ĵaluzo, nek mia amo por vi evidentiĝu.
de la Coterie:
Ha! Volu la ĉielo, fraŭlino, ke ni eliru iun tagon el la ĉagreno.
Giannina:
Necesas suferi por meriti la donacojn de la sorto.
de la Coterie:
Jes, kara, mi ĉion suferos por tiel feliĉa espero. Permesu, ke mi serĉu mian serviston kaj sendu lin haltigi la mendon ĉe la poŝto.
Giannina:
Ĉu la ĉevaloj estas jam menditaj?
de la Coterie:
Jes, certe.
Giannina:
Sendanka!
de la Coterie:
Kompatu min …
Giannina:
Iru tuj, antaŭ ol mia patro ekscios tion.
de la Coterie:
Ho, mia espero! Ho, mia konsolo! La ĉielo favoru nian deziron, kaj donu al ni la premion de la vera amo kaj de la virta konstanteco (li foriras).
(fraŭlino Giannina, poste sinjoro Filiberto)
Giannina:
Neniam mi estus supozinta, ke mi devos submetiĝi al tia faro. Mem uzi vortojn kaj rimedojn por lin restigi! Sed sen tio li post momento forveturus, kaj mi mortus iom post lia foriro. — Jen mia patro. Mi bedaŭras, ke li trovas min en la ĉambroj de la fremdulo. Dank’al ĉielo li jam foriris.
Konvenas dispeli el la mieno ĉian montron de malĝojo.
Filiberto:
Filino, kion vi faras en ĉi tiuj ĉambroj?
Giannina:
Sinjoro, scivolo min puŝis.
Filiberto:
Kaj pri kio vi estas scivola?
Giannina:
Vidi sentaŭgan mastron kaj fuŝpetolan serviston pretigi tre malbone unu kofron.
Filiberto:
Ĉu vi scias, kiam li foriros?
Giannina:
Li intencis foriri ĉi-matene; sed, dum li paŝis tra la ĉambro, li tiel malbone sin tenis sur la kruroj, ke li ektimis ne elteni la vojaĝon.
Filiberto:
Mi dubas, ke la malsano, je kiu li nun suferas estas kaŭzata de alia vundo iom pli penetrinta.
Giannina:
Ĝis nun la kuracistoj trovis ĉe li nur unu vundon.
Filiberto:
Ho! ekzistas vundoj, kiujn la kuracistoj ne konas.
Giannina:
Kia ajn frapo, kvankam malgrava, faras ekstere sian signon.
Filiberto:
He, ne, estas armiloj kiuj vundas tra la interno.
Giannina:
Ĉu sen ŝiri la haŭton?
Filiberto:
Certe.
Giannina:
Kie trairas tiaj frapoj?
Filiberto:
Tra la pupiloj, tra la oreloj, tra la korpaj malplenoj.
Giannina:
Ĉu vi intencas paroli pri la impresoj de aero?
Filiberto:
Ne, mi intencas paroli pri tiuj de la fajro.
Giannina:
Vere, sinjoro, mi ne komprenas vin.
Filiberto:
Mi ŝatus, ke vi ne komprenu min.
Giannina:
Ĉu vi opinias min malica?
Filiberto:
Ne, mi opinias vin bona knabino, saĝa, prudenta, kiu konas la malsanon de la oficiro, kaj ŝajnigas ĝin ne koni pro honesteco.
Giannina:
(Mi malfeliĉa! Tiu lia maniero paroli min metas en maltrankvilon.)
Filiberto:
Giannina, al mi ŝajnas, ke vi iomete ruĝiĝis.
Giannina:
Sinjoro, vi diras aferojn, kiuj devige min ruĝigas. Nun mi komprenas la misterajn vundojn, pri kiuj vi parolis. Kiel ajn estu, mi konas nek lian malsanon, nek ĝian rimedon.
Filiberto:
Filino mia, ni venu al klara parolo. Sinjoro de la Coterie estis jam preskaŭ plene resaniĝinta unu monaton post lia alveno ĉi tien. Bone li fartis, bone li manĝis, li komencis reakiri siajn fortojn, havis belan koloron, kaj estis la plezuro de mia tablo kaj de nia konversacio. lom post iom li komencis iĝi malgaja, perdis la apetiton, paliĝis, kaj liaj ŝerchumoraĵoj aliiĝis al vespiroj. Mi estas iom filozofo.
Lian malsanon mi opinias pli de la spirito ol de la korpo, kaj por paroli eĉ pli klare al vi, mi juĝas lin enamiĝinta.
Giannina:
Eble la afero estas kiel vi diras; sed mi pensas, ke, se li estus ĉi tie enamiĝinta, li ne klopodus foriri.
Filiberto:
Ho! ankaŭ pri tio, filozofio liveras bonajn pravigojn. Se eble, pro hazardo, tiu virino, kiu lin enamigis estus riĉa, dependus de la patro, kaj ne povus konsenti al li ian bonan esperon, ne estus ekster temo, ke malespero lin konsilas foriri.
Giannina:
(Ŝajnas, ke li ĉion scias.)
Filiberto:
Kaj la ektremo de kruroj, kiu lin subite kaptis iom antaŭ la foriro, diras mi, filozofie parolante, ĉu ne povus deveni de la batalo inter la du kontraŭaj pasioj?
Giannina:
(Preskaŭ mi malbenus la filozofion.)
Filiberto:
Ĝis nun instigis min helpi lin la simpatio, kiun mi sentas al li, la gastamo, al kiu volonte mi inklinas, kaj la humaneco mem, kiu min igas zorgema por la bono de la najbaro; sed mi ne volus, ke kun lia malsano estu kunmiksita tiu de mia filino.
Giannina:
Ho! jes, nun vi min vere ridigas. Ĉu ŝajnas al vi, ke mi estas konsumita, pala, larmetanta? Kion diras via filozofio pri la eksteraj signoj de mia vizaĝo kaj de mia ridemo?
Filiberto:
Ĝi tenas min hezita inter du juĝoj. Aŭ ke vi havis la virton rezisti, aŭ ke vi havas tiun de ŝajnigo.
Giannina:
Sinjoro, ĉu vi iam povis konstati, ke mi estas mensogema?
Filiberto:
Ne, neniam mi tion konstatis, kaj pro tio mi ne dubas.
Giannina:
Ke vi decidis en vi mem, ke la oficiro estas enamiĝinta, tio bone iras kaj povas esti; sed mi ne estas la sola, sur kiun povas fali la suspekto pri lia flamiĝo.
Filiberto:
Ĉar la sinjoro leŭtenanto eliras tre malmulte el la hejmo, estas racie suspekti, ke ĉi tie lia malsano naskiĝis.
Giannina:
Fremdaj belulinoj venas ĉi tien, kiuj povus esti lin flamiĝintaj.
Filiberto:
Ankaŭ ĉi tio povus esti; kaj vi, konante la societon kaj ne mankante je sprito kaj je kompreno, devus scii tion precize; kaj sciante tion, vi agus saĝe, se vi eltirus min el suspekto.
Giannina:
Verdire mi promesis ne paroli.
Filiberto:
La patron oni devas escepti el similaj promesoj.
Giannina:
Jes, certe, precipe kiam per silento mi riskas kaŭzi al li bedaŭron.
Filiberto:
Nu, do, bona filino, parolu. (Mi min devigis suspekti pri ŝi kun peno.)
Giannina:
(Mi opinias mian elturniĝon neevitebla.) Sciu, sinjoro, ke la kompatinda sinjoro de la Coterie brulas kaj deliras pro fraŭlino Costanza.
Filiberto:
Tiu, kiu estas filino de sinjoro Riccardo?
Giannina:
Jes, tiu precize.
Filiberto:
Ĉu same sentas por li la junulino?
Giannina:
Kun la plej granda varmo de tiu ĉi mondo.
Filiberto:
Kaj kiaj malfacilaĵoj kontraŭas la honestan celon de ilia amo?
Giannina:
Mi opinias, ke la patro de la knabino ne konsentas doni ŝin al oficiro havanta apenaŭ rimedon subteni sin.
Filiberto:
Ja, bela fantaziaĵo! Kaj kiu estas sinjoro Riccardo por permesi al si mem tiel rigorajn maksimojn? Li estas fine nur financisto, suprenlevita el la koto kaj riĉigita je la sono de veplendoj popolaj. Ĉu li volus sin meti en rangon kun la nederlandaj komercistoj? Edziniĝo kun oficiro honorus lian filinon, kaj li estus neniel elspezonta pli bone sian monon malbone akiritan.
Giannina:
Laŭ tio, kion mi aŭdas, se vi estus la financisto, vi ne rifuzus al li vian filinon?
Filiberto:
Ne, certe.
Giannina:
Sed, estante nederlanda komercisto, ne taŭgus por vi la elekto.
Filiberto:
Ne, ĝi ne taŭgus. Vi tion scias, por mi ĝi ne taŭgus.
Giannina:
Mi pensis ankaŭ laŭ sama maniero.
Filiberto:
Mi volas zorgi favore al sinjoro de la Coterie.
Giannina:
Kiamaniere, sinjoro?
Filiberto:
Konvinkante sinjoron Riccardo ne rifuzi al li sian filinon.
Giannina:
Mi ne konsilas tamen, ke vi tiel enmiksiĝu en tian aferon.
Filiberto:
Ni aŭdu, kion diras la leŭtenanto.
Giannina:
Jes, lin aŭdu. (Necesas, ke mi lin informu.)
Filiberto:
Mi ne opinias, ke li insistos forveturi senprokraste.
Giannina:
Tamen mi scias, ke li mendis la poŝton.
Filiberto:
Ni sendu tuj iun rigardi.
Giannina:
Mi mem iros, sinjoro. (Mi ne volus, por bone fari, esti fuŝinta la aferon.) (ŝi foriras).
(sinjoro Filiberto sola)
Filiberto:
Vere, mi misjuĝis mian filinon, dubante pri ŝi. Mi ŝatas, ke eĉ plie mi certiĝis pri ŝia boneco. Estas vere, ke inter ŝiaj vortoj povus kaŝiĝi mensogo; sed mi ne povas ŝin kredi tiel artifika. Ŝi estas filino de patro, kiu amas la veron, kiu ne kapablas ŝajnigi eĉ nur pro ŝerco. Ĉiuj detaloj, kiujn ŝi diris, estas tre saĝaj. Tre eble la oficiro ekflamiĝis pri fraŭlino Costanza. Ŝia patro, tiu fierulaĉo, ne opinios lin bofilo sufiĉe inda por kontentigi sian vantecon; kaj mi, laŭ mia povo, volas esti svatisto de tiu geedziĝo. Ĉe unu flanko iom da nobeleco senŝanca; ĉe la alia iom da hazarda riĉeco, ŝajnas al mi, ke ili inter si egale pezas, kaj ke ĉiu devos trovi sian utilon.
(Marianna kaj la menciitaj)
Marianna:
Sinjoro, ĉu la mastrino ne plu estas tie ĉi?
Filiberto:
Ne, ŝi eliris antaŭ momento.
Marianna:
(ekforirante) Laŭ via permeso.
Filiberto:
Kien vi iras tiel urĝe?
Marianna:
Trovi la mastrinon.
Filiberto:
Ĉu vi havas ion urĝan por diri al ŝi?
Marianna:
Estas sinjorino, kiu petas pri ŝi.
Filiberto:
Kaj kiu ŝi estas?
Marianna:
Fraŭlino Costanza.
Filiberto:
Ho! Ĉu fraŭlino Costanza estas ĉi tie?
Marianna:
Jes, sinjoro, kaj mi opinias, vidante ŝin je ĉi tiu nekutima horo, ke io eksterordinara pelas ŝin.
Filiberto:
(ridante) He! Mi konas la eksterordinaran motivon. Diru al fraŭlino Costanza, ke antaŭ ol eniri ĉe mia filino, ŝi bonvolu, se tio plaĉas al ŝi, veni ĉi tien.
Marianna:
Vi estos servita.
Filiberto:
Hej! La oficiro, ĉu li estas hejme?
Marianna:
Ne, sinjoro, li foriris.
Filiberto:
Tuj kiam li venos, sendu lin al mi.
Marianna:
Jes, sinjoro. Ĉu vi opinias, ke la leŭtenanto foriros hodiaŭ?
Filiberto:
Mi estas certa, ke ne.
Marianna:
Kaj fakte li havas tiel malfortan sanon, ke li ruinigus sin, se li ekvojaĝus.
Filiberto:
Li restos. Li resaniĝos.
Marianna:
Spite ĉion, kion oni diris al li, nepre li volas iri al sinofero.
Filiberto:
Li ne iros. Li restos, restos kaj resaniĝos.
Marianna:
Kara sinjoro mastro, vi sola povus doni al li la sanon.
Filiberto:
Mi, he! Ankaŭ vi konas la malsanon de la leŭtenanto?
Marianna:
Mi konas ĝin; kaj vi, sinjoro, ĉu vi ĝin konas?
Filiberto:
Mi scias ĉion.
Marianna:
Kiu diris tion al vi?
Filiberto:
Mia filino.
Marianna:
(mirante) Ĉu vere!
Filiberto:
Kia miro estas la via? Ĉu la filino ne devas konfidi la veron al sia patro?
Marianna:
Kontraŭe, ŝi agis tre bone.
Filiberto:
Tiel oni povas rimedi.
Marianna:
Finfine tio estas honesta amo.
Filiberto:
Tre honesta.
Marianna:
La leŭtenanto estas edukita persono.
Filiberto:
Tre bone edukita.
Marianna:
La nura malbono estas, ke li ne estas riĉa.
Filiberto:
Patro, kiu havas en la mondo nur ĉi tiun knabinon, trovante la eblon edzinigi ŝin konvene, ne povas rifuzi kontentigi ŝin.
Marianna:
Estu benata! Jen maksimoj vere indaj de tia saĝa homo, kia vi estas. Mi estas tre konsolata kaj pro la fraŭlo kaj pro la knabino. (Sed multe pli pro mi mem, se kun mi restos mia adorata Guascogna.) (ŝi foriras).
(sinjoro Filiberto, poste fraŭlino Costanza)
Filiberto:
La bonaj agoj povas esti nur laŭdataj, kaj ĉiu persono havanta iom da prudento, ilin komprenas kaj aprobas.
Costanza:
Sinjoro, jen mi laŭ via ordono.
Filiberto:
Ho, fraŭlino Costanza, mi vin vidas tre volonte.
Costanza:
Pro via boneco.
Filiberto:
Plaĉas al mi, ke vi estas amika al mia filino.
Costanza:
Ŝi tre meritas, kaj mi amas ŝin tutkore.
Filiberto:
Ho, ne diru tutkore, ne taŭgas diri mensogojn.
Costanza:
Ĉu vi kredas, ke mi ne amas ŝin sincere?
Filiberto:
Sincere, mi kredas, sed per la tuta koro, tion mi ne kredas.
Costanza:
De kie vi venigas tian dubon?
Filiberto:
Ĉar se vi amus mian filinon per la tuta koro, ne restus al vi koro por aliaj.
Costanza:
Vi min ridigas. Kun kiu mi devas ĝin partigi?
Filiberto:
Ruzeta! Ni nin komprenis.
Costanza:
Vere, mi vin ne komprenas.
Filiberto:
He, ĉesu! Ni metu ĝian moŝton la modestecon flanken, kaj bonvolu antaŭenvenigi ĝian moŝton la sincerecon.
Costanza:
(Mi ne scias, kien celas simila babilado.)
Filiberto:
Hej, diru: ĉu vi nun venis por viziti mian filinon?
Costanza:
Jes, sinjoro.
Filiberto:
Ne, sinjorino.
Costanza:
Kaj kial do?
Filiberto:
Sciu, fraŭlino, ke mi estas astrologo; mi havas koboldon, kiu diras al mi ĉion, kaj la koboldo diras al mi en la nuna momento: fraŭlino Costanza ne venis por viziti tiun, kiu restas, sed por komplimenti tiun, kiu foriras.
Costanza:
(Mi pensas, ke vere iu demono parolas al li.)
Filiberto:
Kaj jes ja, ĉu vi ne scias respondi?
Costanza:
Mi sincere respondos, ke se eĉ mi estus veninta por plenumi ceremoniaĵon al via gasto, mi ne meritus esti riproĉata.
Filiberto:
Riproĉata? Laŭdata, aplaŭdata. La ceremoniaĵojn oni ne rajtas formeti; multe pli, cetere, kiam la ceremoniemo estas vigligata de iom da sentemo.
Costanza:
Vi estas ema ridi ĉi-matene.
Filiberto:
Kaj vi, ŝajne, estus ema plori; sed jes ja, mi gajigos vian humoron?
Costanza:
Ĉu vere?
Filiberto:
Ja, certe.
Costanza:
Kaj kiel?
Filiberto:
Per du vortoj.
Costanza:
Kaj kiuj estas la du belaj vortoj?
Filiberto:
Ilin aŭdu. Venu apuden, alproksimiĝu. La leŭtenanto ne foriras plu. Ha, kion vi diras? Ĉu vi ne sentas ekbrili la koron ĉe tiu ĉi neatendita anonco?
Costanza:
Pro komplezo, sinjoro Filiberto, ĉu vi min opinias enamiĝinta?
Filiberto:
Diru, ke ne, se vi povas.
Costanza:
Ne, sinjoro; jen, mi diris tion.
Filiberto:
Ĵuru tion.
Costanza:
Ho, oni ne ĵuras pro tia bagatelo.
Filiberto:
Vi volas kaŝi al mi la veron. Kiel se mi ne povus utili al vi, kaj ne estus kapabla konsoli vin, kaj konsoli tiun kompatindan doloranton.
Costanza:
Doloranto pro kiu?
Filiberto:
Pro vi.
Costanza:
Pro mi?
Filiberto:
Ho jes, ja vere ni estas en mallumo! Kion, oni ne vidas klare la amon, kiun li sentas al vi? Kion, oni ne scias certe, ke li volas foriri pro malespero?
Costanza:
Malespero de kio?
Filiberto:
Pro via patro, kiu ne konsentas vin doni al li pro fiereco, pro avareco. He, filino mia, oni scias ĉion.
Costanza:
Vi scias pli ol mi, laŭ tio, kion mi aŭdas.
Filiberto:
Vi scias kaj ne volas scii. Mi kompatas la honestan hontemon; sed kiam homo kun mia karaktero sin proponas al via utilo, vi devas lasi la honton kaj malfermi la koron libere.
Costanza:
Mi restas tiel surprizita, ke mi ne trovas vortojn.
Filiberto:
Ni konkludu la interparolon. Diru al mi la veron, kiel povas diri tia honesta junulino, kia vi estas; ĉu vi amas sinjoron de la Coterie?
Costanza:
Vi tiel devigas min, ke mi ne povas nei tion.
Filiberto:
Estu dankata la ĉielo! (He, mia filino ne kapablas mensogi.)
Kaj li, ĉu li amas vin per egala sento?
Costanza:
Tion mi ja ne scias, sinjoro.
Filiberto:
Se vi ne scias tion, mi mem diros tion al vi: li vin amas ĝis perdiĝo.
Costanza:
(Ĉu eblas, ke mi neniam tion rimarkis?)
Filiberto:
Kaj mi prenis sur min la taskon konvinki vian patron.
Costanza:
Sed mia patro, ĉu li scias, ke mi amas tiun ĉi oficiron?
Filiberto:
Li devas tute certe scii tion.
Costanza:
Al mi li diris pri tio neniun vorton.
Filiberto:
Ho ja, via patro venos dialogi kun vi pri tia temo!
Costanza:
Li lasas min veni ĉi tien libere.
Filiberto:
Li scias, ke vi venas en honoratan hejmon. Li ne povas timi, ke oni lasos al vi pli grandan liberon ol tiun, kiu al honesta knabino konvenas. Resume, se mi enmiksiĝos en la aferon, ĉu vi estos kontenta?
Costanza:
Justa ĉielo! Tre kontenta.
Filiberto:
Brave! Jen kiel mi ŝatas; la veron oni ne rajtas kaŝi; kaj cetere, al kio utilus nei per la lipoj tion, kion elmontras viaj pupiloj? Oni vidas sur via vizaĝo la fajron, kiu brulru ĝigas vian koron.
Costanza:
Vi havas tre penetreman vidon.
Filiberto:
Ho! Jen ĉi tie la oficiro.
Costanza:
Se vi permesas, sinjoro.
Filiberto:
Kien vi iras?
Costanza:
Al fraŭlino Giannina.
Filiberto:
Restu ĉi tie, se vi volas.
Costanza:
Ho! mi ne restos, sinjoro; kompatu min. Mi estas je via servo. (Mi perdis la prudenton. Mi ne scias en kia mondo mi estas.) (ŝi foriras).
(sinjoro Filiberto poste sinjoro de la Coterie)
Filiberto:
Estas ja ĉarmaj ĉi tiuj knabinoj! Ili prezentas tian alternadon inter kuraĝo kaj honto, ke estas plezuro aŭskulti ilin. Jen la pasiulo. Se mi sukcesos konsoli lin, li havos ŝuldon al mia filino.
de la Coterie:
Sinjoro, oni diris al mi, ke vi deziras min.
Filiberto:
Ĉu vi vidis fraŭlinon Giannina?
de la Coterie:
Mi ne vidis ŝin.
Filiberto:
Sed mi ne volus vidi vin tiel melankolia.
de la Coterie:
Kiam mankas la sano, oni ne povas senti gajecon.
Filiberto:
Vi do ne scias, ke mi estas kuracisto, kaj havas la kapablon resanigi vin?
de la Coterie:
Mi neniam sciis, ke inter viaj virtoj vi posedas ankaŭ ĉi tiun.
Filiberto:
He, amiko, virto foje estas, kie malplej oni supozas.
de la Coterie:
Sed kial ĝis nun vi ne klopodis por mia resanigo?
Filiberto:
Ĉar antaŭe mi ne konis la specon de via malsano.
de la Coterie:
Kaj nun, ĉu vi opinias ĝin koni?
Filiberto:
Jes, certe, perfekte.
de la Coterie:
Sinjoro, se vi estas instruita pri la kuracista arto, vi certe scias pli bone ol mi kiel ĝi estas malcerta, kaj kiel eraremaj estas la supozoj, laŭ kiuj oni povas dedukti la kaŭzon de la malsano.
Filiberto:
La diagnozo, kiun mi formis pri via malsano havas tian fundamenton, ke mi estas tute certa, ke mi ne eraras, kaj se vi nur bonvolos fidi mian amikecon, mallonga tempo pasos ĝis via konsolo.
de la Coterie:
Kaj kiel vi intencus min kuraci?
Filiberto:
Mia unua recepto estas tute forlasi por la momento ĉian projekton pri foriro, kaj profiti ĉi tiun aeron, kiu povas esti por vi resaniga.
de la Coterie:
Tute male, sinjoro, mi kredas, ke ĉi tiu aero estas al mi tre, tre malutila.
Filiberto:
Ĉu vi scias, ke ankaŭ de la cikuto oni eltiras sanigajn medikamentojn?
de la Coterie:
Mi konas tiun novan eltrovon. Sed la komparo estas iom metafizika.
Filiberto:
Ne amiko, vi vidos, ke, koncerne la aeron de tiu ĉi loko, ni estas en la sama situacio. Ni parolu sen metaloro. Vian malsanon kaŭzas pasio; forkuri de ĝi ŝajnas al vi kuraco, sed estas senespera. Ĉie vi kunportus dornon en la koro; se vi volas vere resaniĝi, necesas, ke tiu sama mano, kiu vin pikis, retiru la dornon.
de la Coterie:
Sinjoro, tia parolado min surprizas.
Filiberto:
Ne ŝajnigu kun mi nekomprenon. Vi nun parolas kun amiko, kiu vin amas kaj interesiĝas pri via bono, kvazaŭ vi estus lia filo. Konsideru, ke de via ŝajnigo eble dependos la forĵeto de via sano. Krom la amo, kiun naskis en mi la konstato pri via merito, kaj la kutimo de via kunestado dum pluraj monatoj, restas en mi la ĉagreno, ke en mia hejmo via koro ekmalsanis, kaj ĉio forte min instigas kaj devigas vin resanigi.
de la Coterie:
Kara amiko, kaj de kio vi konjektis la fonton de mia ĉagreno?
Filiberto:
Ĉu vi volas, ke mi diru la veron? Ĉion klarigis al mi mia filino.
de la Coterie:
Ho, ĉieloj! Ĉu ŝi mem kuraĝis tion diri?
Filiberto:
Jes, certe. Ŝi devigis min iom insisti, poste ŝi diris.
de la Coterie:
Ha! Pro la amo per, kiu vi bonvolas min honori, kompatu mian pasion.
Filiberto:
Mi vin kompatas. Mi konas kiom vi la homan malforton kaj la perforton de amo.
de la Coterie:
Mi scias, ke mi ne devuss nutri tian fajron sen konigi ĝin al via kara amikeco.
Filiberto:
Ĝuste pri tio mi nun plendas. Vi ne montris al mi tiun lojalan fidon, kiun mi supozis meriti.
de la Coterie:
Mankis al mi la kuraĝo.
Filiberto:
Ho, bone, dank’al ĉielo ni ne malfruis por la solvo. Mi scias, ke la knabino vin amas; tion ŝi konfesis al mi mem.
de la Coterie:
Kaj kion diras vi, sinjoro?
Filiberto:
Mi diras, ke tia geedziĝo ne malplaĉas al mi.
de la Coterie:
Vi min konsolas ekstreme.
Filiberto:
Vi vidas, ke mi estas tiu lerta kuracisto, kapabla rekoni la malsanon kaj trovi por vi la rimedon?
de la Coterie:
Mi ne kapablis konvinki min pri tia granda feliĉo.
Filiberto:
Kaj kial?
de la Coterie:
Mi opiniis nesuperebla barilo la malgrandecon de mia havaĵo.
Filiberto:
Via sango kaj via merito povas egalvalori riĉan doton.
de la Coterie:
Vi montras al mi nekompareblan bonvolon.
Filiberto:
Mia amo ankoraŭ nenion faris por vi. Nun mi prenas la taskon krei vian feliĉon.
de la Coterie:
Tio povas dependi nur de via bona koro.
Filiberto:
Necesas pristudi la manieron superi la malfacilaĵojn.
de la Coterie:
Kaj kiaj ili estas, sinjoro?
Filiberto:
La konvenoj de la patro de la knabino.
de la Coterie:
Amiko, mi ne volus, ke vi amuzu vin pri mi. De la maniero laŭ kiu vi parolis kun mi ĝis nun, mi kredis ĉiun malfacilaĵon superita.
Filiberto:
Mi ankoraŭ ne parolis kun li.
de la Coterie:
Kun kiu vi ne parolis?
Filiberto:
Kun la patro de la knabino.
de la Coterie:
Ho ĉielo! Kaj kiu estas la patro de la knabino?
Filiberto:
Ho bele! Ĉu vi ne konas lin? Ĉu vi ne scias, ke la patro de fraŭlino Costanza estas tiu flera, malafabla sinjoro Riccardo, kiu riĉiĝis per financoj, kaj konas neniun alian idolon ol profiton?
de la Coterie:
(Mi perdas la prudenton. Falegis mia espero.)
Filiberto:
Riccardo ne venas al ni. Vi malmulte eliras el la hejmo kaj ne estas strange, ke vi ne konas lin.
de la Coterie:
(Ha! mi estas devigata kaŝi mian senton por ne divenigi neoportune mian fajron.)
Filiberto:
Sed kiel vi supozas, ke la patro ne konsentos doni al vi sian filinon, se vi eĉ ne konas lin?
de la Coterie:
Mi havas motivojn kredi linkontraŭa al tio , kaj pro tio mia malespero estas senrimeda.
Filiberto:
Ĉu mi ne estas via kuracisto?
de la Coterie:
Estos neutilaj viaj zorgoj.
Filiberto:
Lasu min agi. Nun mi iras trovi sinjoron Riccardon, kaj mi esperas …
de la Coterie:
Ne sinjoro, haltu.
Filiberto:
Mi ne volus, ke la konsolo vin delirigu. Antaŭ momento vi aspektis al mi tute gaja. De kio naskigas nun tia ŝanĝo?
de la Coterie:
Mi estas certa, ke mi havos malbonan ŝancon.
Filiberto:
Tia malbravaĵo estas malinda je vi, kaj estus malinda je mi.
de la Coterie:
Ne risku pligrandigi mian malfeliĉon!
Filiberto:
Ĉu vi timas, ke la patro insistos? Lasu, ke mi faru la provon.
de la Coterie:
Ne, certe, miaflanke mi malaprobas.
Filiberto:
Kaj mi, miaflanke, volas fari ĝin.
de la Coterie:
Mi foriros el Hago; mi foriros tuj.
Filiberto:
Vi ne agos al mi tiel malĝentile.
(fraŭlino Giannina kaj la menciitaj)
Giannina:
Kion signifas, miaj sinjoroj, ĉi tiu disputado?
Filiberto:
Sinjoro de la Coterie reagas al mi per sendankemo, kiun mi ne meritas.
Giannina:
Ĉu eblas, ke li estas kapabla je tio?
de la Coterie:
Ha! fraŭlino, mi estas kompatinda malfeliĉulo.
Filiberto:
Mi preskaŭ dirus, ke li mem ne scias, kion li volas. Li konfesas sian pasion, sin rekomendas al mia helpo, kaj kiam mi min proponas por havigi al li fraŭlinon Costanza, li ekfuriozas kaj minacas foriri.
Giannina:
Mi miras, ke sinjoro leŭtenanto ankoraŭ parolas pri foriro.
de la Coterie:
(al Giannina, ironie) Ĉu vi konsilus al mi resti, dank’al tiel bela espero?
Giannina:
Vi devas resti dank’al tiu, kiu vin amas. Kun permeso de mia patro, aŭdu, kion ĵus diris al mi pri vi fraŭlino Costanza.
Filiberto:
(al Giannina) Ĉu mi ne povas aŭdi?
Giannina:
(al Filiberto) Kompatu min. La amikino komisiis min ĝin diri nur al li.
Filiberto:
(He, mia filino poste ĉion diros inter ŝi kaj mi.)
Giannina:
(mallaŭte al Coterie) (Laŭ improvizita savilo mi kredigis al mia patro, ke vi estas logita de Costanza. Tion vi ŝajnigu, se vi min amas, kaj ne plu parolu pri foriro.)
de la Coterie:
(Ho subtilaĵo de amo!)
Filiberto:
Nu, ĉu vi persistas en via obstino?
de la Coterie:
Ha, ne, sinjoro; mi min rekomendas al via boneco.
Filiberto:
Ĉu vi volas, ke mi parolu al sinjoro Riccardo?
de la Coterie:
Faru, kio plaĉas al vi.
Filiberto:
Vi ne plu diras, ke vi volas foriri?
de la Coterie:
Mi promesas resti.
Filiberto:
(Kiaj miraklegaj vortoj kaŭzis tian ŝanĝon? Mi tre scivolas koni ilin.)
de la Coterie:
Pardonu, mi vin humile petas, miajn ekstravagancojn.
Filiberto:
He, jes, enamiĝintoj agas eĉ pli malsaĝe. Diru, Giannina, ĉu fraŭlino Costanza foriris?
Giannina:
Ne, sinjoro. Ŝi atendas min en miaj ĉambroj.
Filiberto:
Sinjoro leŭtenanto, iru havigi al ŝi iom da societo.
de la Coterie:
Sed, mi ne volus, sinjoro …
Giannina:
Iru, iru! Aŭdu … (mallaute al Coterie) (Atendu min en la antaŭĉambro, tuj mi venos.)
de la Coterie:
Mi tuj iras, por obei vin (li eliras).
(sinjoro Filiberto kaj fraŭlino Giannina)
Filiberto:
(Granda povo de vortoj!) (al Giannina) Kaj kion vi diris al li?
Giannina:
Ke li iru, ke lia karulino lin atendas.
Filiberto:
Kaj la unuan fojon?
Giannina:
Ke fraŭlino Costanza havas bonajn esperojn, ke ŝia patro konvinkiĝos.
Filiberto:
Ĉu vi ne povis tion diri laŭte?
Giannina:
Kelkfoje la aferoj, kiujn oni diras sekrete, faras pli grandan impreson.
Filiberto:
Vi ne parolas malbone.
Giannina:
Kun via permeso, sinjoro.
Filiberto:
Kien vi iras?
Giannina:
Kuraĝigi tiun timemulon.
Filiberto:
Jes, faru tion. Mi rekomendas lin al vi.
Giannina:
Ne dubu, li estas bone rekomendita (ŝi foriras).
Filiberto:
Mia filino estas bonkora, kaj mi estas same bona kiel ŝi (li foriras).
KURTENO
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.