La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


DENASKA KONGRESANO

Aŭtoro: Sten Johansson

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

KIU KAĈON KUIRIS...

(1991)

Geedziĝi estas facile, sed pli komplike estas interkonsenti pri ĉio akcesora. Necesas decidi kaj memorigi tiom da aferoj: kiam kaj kie ili unue renkontiĝis, kiel unue ekflamis en ili amo, kiujn lokojn ili vizitis kune. Necesas parkerigi amason da detaloj unu pri la alia. Necesas retroefike verki amleterojn, kaj elpensi klarigon, kial ambaŭ forĵetis la kovertojn.

Necesas averti konatojn, ke tiuj bonvolu rememori, ke ”jes, li rakontis pri iu ĉarma knabino, kiun li renkontis en 1989”, kaj ”ŝi havis aspekton tute ravitan, kiam mi revidis ŝin”.

Poste, la pliparto de tiuj preparoj neniam utiliĝas. Sed neniam ŝi atendus, ke la administrantoj de enmigrado postulos tioman tempon por tiel simpla decido. La principo ja evidentas: kiel edzino de sveda civitano, ŝi rajtas resti en Stokholmo.

Sed atendante eterne la definitivan decidon, ŝi havas nur provizoran restadpermeson, kaj dume laborpermeson ŝi ne ricevas.

Tio estas ŝoko. Sed kiu kaĉon kuiris, tiu ĝin manĝu!

Ĉio tamen komenciĝis tiel bone. Jam antaŭ du jaroj Mira renkontis tri simpatiajn svedinojn en la IJK. Ili estis samaĝaj kun ŝi, proksimume 25-jaraj, kaj sciis multe amuziĝi samkiel ŝi. Poste ili sendadis inter si kelkajn bildkartojn, sed ŝi ne estas tre skribema persono. Pli facile estas kune babili, kaj plej facile kune ridi, ŝi opinias.

Kio ĉefe frapis ŝin ĉe tiuj svedinoj, kaj kion ŝi envias al ili, estas ilia memfido kaj trankvilo. Hejme en Ŝibenik la atmosfero fariĝis al ŝi ĉiam pli fendita. Kun parencoj ambaŭflanke en la frata interbuĉado, ŝi pretas krevi. Kiel eskapi kaj krei al si novan vivon?

Per la lasta ŝparita mono ŝi alvenas en la IJK de Karlskoga, kaj retrovas siajn amikinojn. Dumkongrese ili ne havas multan tempon por ŝi, sed poste ŝi akompanas ilin al Stokholmo.

Denove Mira pasigas tre agrablan tempon kun ili kaj tute ne povas kompreni, kial oni konsideras tiun nacion frida kaj rigida.

Sed kiam ŝi demandas pri eblo resti, ili ne donas al ŝi grandan esperon.

Dume ŝi promenadas tra aŭgusta Stokholmo, vagas laŭ la bordoj, rigardas ŝipojn kaj mevojn, vizitas enurban plaĝon, sed trovas la akvon tro friska. Ŝi preterpasas parkajn kaj trotuarajn kafejojn, sed la mono ne sufiĉas... Ŝi revas, memoras kanton:

La verda parko estas nun la renkontej’ same mirinde ĉiujare Dum tia tag’ mi pensas ke mi ŝatus plej nur trinki vinon apudmare Tamen subite iutage Karin demandas:

– Ĉu vi memoras tiun ulon kun la rufa hararo kurte tondita, kiu estis en Karlskoga? Fredrik li nomiĝas. Mi parolis kun li, kaj li akceptus ŝajn-edziĝi al vi. Tiel vi povos resti!

Mira unue ŝokiĝas, sed pripensas la aferon, renkontas Fredrikon, kaj trovas lin afabla, kvankam iom neinteresa. Li havas du jarojn malpli ol ŝi. Post du semajnoj la afero jam pretas, kaj fraŭlino Markovic transformiĝas al sinjorino Larsson.

Poste venos surprizoj, sed kiu kaĉon kuiris, tiu ĝin manĝu.

– Vi devos loĝi ĉe mi, kompreneble, diras Fredrik kun tre afabla mieno.

Ĝis nun ŝi pasloĝis ĉe du el la amikinoj.

– Formale jes, kompreneble. Mi registros min tie. Tio ja sufiĉos, ĉu ne?

– Nu, tio probable ne sufiĉos. Oni faros kontrolojn, nature.

Neanoncite, do vi efektive devos loĝi ĉe nia komuna adreso.

Sed tio estas en ordo, mi luas duĉambran loĝejon, kaj mi ĉiuokaze uzas preskaŭ nur unu ĉambron.

Ŝi translokas kelkajn vestaĵojn kaj aliajn objektojn al lia apartamento, kaj vizitas lin tie kelkfoje. Nedubeble li tre afablas.

Eĉ iom tro, laŭ ŝia gusto. Sed post kelkaj tagoj li tamen ne tute kontentas:

– Kredeble oni intervjuos najbarojn pri kiam vi kutime eliras kaj revenas, li diras. Do, pli bone estus, se vi tranoktus tie ĉi. Vi ja havos propran ĉambron kun tiu sofolito.

Ŝi kunprenas litotukojn kaj dentbroson, kaj pasigas nokton sur lia sofolito. Li estas tre afabla kaj delikata. Unu eta embaraso tamen estas, ke liaj ĉambroj situas en vico, tiel ke li devas trapasi ŝian ĉambron por veni de sia propra ĉambro al la kuirejo kaj necesejo. Sed ne gravas, li ja neniel ĝenas ŝin.

Fredrik loĝas en la Suda Kvartalo, en la strato de Sankta Paŭlo. Sendube tiu estas praktika loko, kompare kun la hejmo de Karin kaj Åsa, kiu situas en antaŭurbo. Plaĉas al ŝi promeni de lia loĝejo al la montetoj Skinnarviksbergen por ĝui la panoramon. Antaŭ ŝi akvo, fone la Urbodomo kun sia turo.

Dekstre la Malnova Urbo kaj maldekstre la arkego de la Okcidenta ponto. Kaj vespere la afabla Fredrik pinĉante gitaron mekas:

Bela kiel stelo, bela kiel tag’

La urbo de festego, de amo kaj vagad’

Jes, vi estas bela, kiel plej bela knabin’

Stokholmo, mi amas vin En la tria vespero, kiun ŝi pasigas tie, li regalas per vino. Ne eblas rifuzi, li ja tiel afablas. Post kelkaj glasoj li demandas ĉu la sofolito ne estas tro malmola. Ŝi deklaras, ke ĝi ege bonas, kaj decidas morgaŭ reveni al la surplanka matraco ĉe la amikinoj.

Enlitiĝinte ŝi ne povas ekdormi. Ŝi aŭdas tra la fermita pordo, ke ankaŭ Fredrik maldormas. Ŝi ne povas eviti pensi pri sia lasta amato en la hejmlando. Tio estis antaŭ preskaŭ tri jaroj, sed kelkaj momentoj kun li obstine revenadas en ŝia memoro.

Fredrik pardonpetante trairas ŝian ĉambron por viziti la necesejon. Survoje reen li proksimiĝas al ŝia sofolito flustrante:

– Ĉu vi jam dormas, Mira?

– Baldaŭ! ŝi respondas. Ŝiaj lipoj estas nekutime sekaj.

Li restas silenta dum momento, poste suspiretas kaj reiras en sian ĉambron. Ŝi estas kontenta, ke li ne trudis sin pli multe.

Strange tamen, ke li tiel facile rezignis. Sendube li estas ege timida. Nu, ĉiuokaze ŝi morgaŭ revenos al la amikinoj. Se venos ia damnita oficisto de enmigrado, sufiĉos ke restas ŝiaj ŝuoj kaj dentbroso. Oni ja tamen ne venos por nokta kontrolo, ĉu?

Mira turnas sin en la sofolito. Ĝi efektive ne estas tro malmola, eble eĉ male. Ĝi havas iomete hamakan formon.

Nevole ŝi ekpensas pri viroj. Damne! Kial nun zorgi pri tiaj? Vere troviĝas pli gravaj aferoj por pripensi. Kiam ŝi akiros definitivan restadpermeson kaj laborpermeson? Kiel eskapi el tiu ĉi diabla impliko? Nu jes, kiu kaĉon kuiris...

Fakte, ŝi eĉ tre volonte renkontus viron tie ĉi en Stokholmo.

Ne tian heziteman junulon kiel Fredrik Larsson, sinjoro Larsson, ŝia edzo! Sed prefere viron decideman, fortan, energian, viran!

Aliflanke... Ŝi denove pensas pri sia lasta fianĉo, Duŝan. Li ne estis hezitema. Efektive, ĉe li ne ĝenus iom pli da hezito kaj diskreteco. Tio eĉ estis unu kaŭzo ke ŝi rompis la rilaton kun li. Li estis tro forta kaj aplomba, kaj li ne permesis al ŝi stari proprapiede. Kaj ne plaĉis al li ŝia intenco edukiĝi.

Ŝi pensas pri tiu ĉi Fredrik. Se li nur esprimus klare kaj laŭte, kion li volas! Tio ne signifas, ke li agu kiel buldozo, sed almenaŭ estu klare distingebla. Nenia ombrulo!

Efektive, ŝi devus iam provi paroli kun li. Ĝis nun ŝi tre ĝuis diskutante, babilante, ŝercante kaj ridante kun la amikinoj.

Sed de Fredrik ŝi atendis, kion faros li. Kaj aliajn virojn ŝi apenaŭ renkontis tie ĉi. Eble ŝi devus mem strebi al kontakto?

Mira denove turnas sin en la hamak-sofo. Reaperas en ŝia menso la imago de Duŝan.

Ŝi ellitiĝas, vizitas la necesejon. Iras kuirejen, trinkas glason da akvo. Ŝiaj lipoj tiel sekas. Denove ŝi kuŝiĝas.

Post ankoraŭ dek kvin minutoj la interĉambra pordo malfermi ĝas, kaj en sia lito li aŭdas la flustran voĉon de Mira:

– Ĉu vi jam dormas, Fredrik?

Noto: la versoj en ĉi novelo estas citaĵoj el kantoj de la Stokholma rokgrupo Persone.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.