La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo Materialoj por geliceanoj |
DENASKA KONGRESANOAŭtoro: Sten Johansson |
©2024 Geo |
La Enhavo |
La Edukada Servo |
Por nunepoka leganto la novelo prezentas oportunan formon de literaturo. Neampleksa kaj tempoŝpara ĝi tamen kapablas redoni kernan enhavon de tuta romano. Oni povas kompari novelon kun bildoarta skizo. Ofte ĝia minimume detala trajto montriĝas pli vera kaj pli rekte peras artan impreson ol finlaborita pentraĵo. Simpleco estas bazo de arto entute.
Jen novelaro en via mano. Bonfide eklegu, banalaĵoj ne tedos vin. Vi trovos freŝajn ideojn, kelkfoje ion trafan kaj neatenditan.
Enuaj detaloj forestas. Sten Johansson skribas esperantan esperanton en klara stilo sen fiodoro pro simileco de tradukita nacilingva frazkolekto.
Negranda verko, jes. Sed kvalito pli gravas ol kvanto. Ĉiu bonstila verko tre utilas por la evoluo kaj vivo de nia lingvo.
La riveretoj kune plenigas la maron.
Stig Jacobson
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.