La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


DENASKA KONGRESANO

Aŭtoro: Sten Johansson

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

KROKIZO

(1986)

Li vidis ŝin unue nudan. Pli ĝuste, li vidis unue ŝian nudan korpon. Rigardis kaj taksis ĝin, mezuris la proporciojn, studis la koksojn, femurojn, pubon, mamojn, dorson, ŝultrojn.

La kolon, tiel diable malfacilan. Ĉiam li fuŝis la kolon, ĉe virinoj. Ĉe viroj li fuŝis la plejparton, la vira korpo ŝajnis neebla, sed ĉe virinoj estis kutime la kolo. Ĉe virinoj la centro estis plej facila, la ventro, la mamoj. En la periferio li faris pli da eraroj. La brakoj estis malfacilaj, por ne paroli pri la manoj. Kutime li preterlasis la manojn, desegnis nur ovalojn por indiki la proksimuman grandecon. La gamboj kaj entute la ekvilibro de la korpo estis problemo, precipe ĉe stara pozo. Sidantojn aŭ kuŝantojn estis pli facile desegni.

Ankaŭ la vizaĝon li evitis, desegnis nur ovalon, ĝenerale li eĉ ne pensis pri la trajtoj de la vizaĝo. Ŝian vizaĝon li entute ne rigardis ĝis kiam ŝi vestis banmantelon, okaze de la paŭzo.

Kiam ŝi kaŝis sian nudan korpon, la vizaĝo riveliĝis. Estis tute ordinara vizaĝo, cetere.

Kutime li profitis de la paŭzo por ripozigi la okulojn, trinkante malrapide la amaran kafon. Li eĉ kutimis fermi la okulojn, kvankam tia izoliĝemo rimarkeble iritis la aliajn amatorojn.

Pluraj el ili kunportis siajn krokizojn ĉe la paŭzo, plendetis pri sia nekapablo por gajni flaton de najbaro, montris al la pozistino por pruvi, ke troviĝas nenio ĝena en la situacio, komentis la reliefecon de la mamoj dum la mamulino mem kuntiris sian mantelon ĉebruste.

Sed tiufoje ŝi tuj alparolis lin. Ŝi rekonis lin de la urba gimnazio por adoltoj. Ankaŭ ŝi studas tie por poste ekhavi profesion, eble kiel fizioterapiisto, eble io pli facila. La pozadon ŝi faras por gajni monon, ŝi ankaŭ foje laboras kiel purigistino, sed pozado estas pli bone pagata, kvankam ankaŭ pli laciga.

Jes, pli laciga, ĉu li povas kompreni tion? Kaj kion intencas li per la studoj?

Jes, kion intencis li? Li ne kuraĝis nun paroli pri la arto.

Eble tamen al ŝi, eble al ŝi li povus. Sed ĉiuokaze ne antaŭ tiuj ĉi homoj. Artamantaj sinjorinoj, diletantoj tiel pasiaj, ke ili ĉiusemajne unu vesperon forlasas la vilaon por krajoni krokizojn de iu pala nudulo.

Li respondis evitante diri ion precizan. La konversacio prenis novan direkton. Iu plendis pri sia malsukceso desegni ŝian ventron. Ridante ŝi respondis, ke eble estas pro la infanoj, ĉar ŝi naskis du infanojn. Tio efektive ĝenis la rondanojn. Ili ne hontis paroli pri mamoj kaj ventroj, sed pri akuŝoj, ĉe la kafo, tio ne konvenis. Lin tio tamen pli multe surprizis ol embarasis.

Oni rekomencis la krokizan ekzercadon, kaj poste li ne kura ĝis malrapidi sed iris hejmen kiel kutime.

La sekvan semajnon venis nova pozistino, nur post kvar aŭ kvin semajnoj revenis ŝi. Kaj tiam la situacio jam estis tute alia, kaj estis al li multe pli malfacile desegni ŝin. Ne plu nur la kolon li fuŝis, ĉar intertempe okazis io.

Intertempe okazis ĉio. Okazis unue, ke ŝi alparolis lin en la lernejo. Li tuj ĝojis renkonti konatan vizaĝon, kaj poste ruĝiĝis memorante, ke la vizaĝo tamen estas la parto de ŝi kiun li malplej konas. Parolante kun ŝi pri ĉiutagaĵoj, la vetero, la instruistoj, li penis imagi al si ŝian ventron kun la sulketoj, ŝian dorson, ŝiajn mamojn, sed nenion li vidis antaŭ si. Estis neeble. Ŝi estis du personoj, unu nun ĉeestanta kun vizaĝo sed sen korpo, alia kun nuda korpo, kies formojn li ne kapablis revoki.

Tiu duobliĝo, tiu duoniĝo, provokis lin. Nur malgranda parto de lia menso, plej supraĵa tavolo de lia cerba ŝelo, plenumis la babiladon kun ŝi. La profundo estis paralizita de tiu tasko – revoki, reveki la memoron pri ŝiaj korpoformoj, kaj kombini ilin kun la ĉeestanta, parolanta, viva vizaĝo. Estis kvazaŭ bildo disŝirita, kiun li devis nepre kunglui. Li sentis sin mem preskaŭ duonigita – unu parto ĉasanta la korpan memoron, alia penanta reteni la trajtojn de ŝia vizaĝo.

Tiam okazis al li io stranga. Li, la timidulo, kiu malofte renkontis virinojn kaj ne sciis kiel trakti ilin, li estis trafita de furiozo. Li devis retrovi la alian ŝi, unuigi la du duonojn de tiu ĉi virino. Li agis aŭtomate kiel en hipnoto, kvazaŭ kondukita de io ekster li. Kion ŝi faros post la studhoroj? Kial ne tason da teo ĉe li?

Li ne povus diri, ĉu regis lin deziro seksa aŭ arta. La impulso daŭris ankoraŭ kiam ili sidis flankon ĉe flanko sur lia sofolito, kiam ili kuŝis sur ĝi, kiam ĉiuj iliaj vestaĵoj kuŝis ĵetite sur la plankon en granda amaso kaj ŝi trovis sin nuda kun li, kaj ĉifoje jam ne pozis, sed laboris, luktis, strebis, ŝvitis, deziris – kaj ankaŭ atingis. Atingis la malstreĉiĝon, la kvieton kune kun li. Kaj en tiu kvieteco li povis rekomenci la studadon de ŝia korpo, dum ŝi ridante demandas, kion li faras, ĉu li freneziĝis?

En tia maniero komenciĝis ilia rilato. Ĉu ĝi estis amo? Kiu povus juĝi, kiuj amas kaj kiuj nur deziras – aŭ deziras ami?

Ĉiuokaze la sekvo estis banala. Li komencis koni ŝin, renkontis ŝiajn infanojn tri- kaj sesjaran, kiuj loĝis foje ĉe ŝi, foje ĉe sia avino, kaj kiuj ofte malebligis al li daŭrigi siajn korpostudojn.

Post ok tagoj la unua kverelo, post du semajnoj la unua rifuzita seksinvito, post tri semajnoj ŝi unuafoje trovis lin enuiga, jen normala evoluo en tiu ĉi nervoza epoko.

Ŝi pozis denove en lia artrondo, kaj li malsukcesis desegni ŝin. Ĉiu streketo postulis de li enorman penon, kaj tamen ŝajnis fuŝa kaj perfida. Krome li ne povis ne rigardi la krokizojn de la najbaroj – kio antaŭe neniam tentis lin.

Post du monatoj estis jam kutimo ŝia moki pri lia daŭra fasciniteco de ŝia nuda korpo, kaj plejofte rifuzi al li kontentigi tiun manion. Kaj tie ni povus fini, se ne estus pro tio, ke la vera fino okazis pli malfrue.

Dum du jaroj ili ne renkontiĝis. Ŝi ambicie finis la gimnaziajn studojn kaj komencis lernadon por fariĝi flegistino. La teorian instruadon interrompis periodoj de praktiko. Unu tian praktikadon ŝi plenumis en la hejmurba kliniko de psikiatrio, kaj tie ŝi revidis lin kiel pacienton. Li sidis sola sur seĝo ĉe la muro, rigardante siajn genuojn.

Ŝi demandis al flegisto de la sekcio, kial li estas tie. Tiu ridis, kaj demandis: ”Ĉu li provis ankaŭ per vi?” La flegisto rakontis, ke li estas skizofreniulo, plejofte tute forestanta, ŝajnas percepti nenion. Sed foje li sin ĵetas al iu virino kaj klopodas forŝiri de ŝi la vestaĵojn. Li tamen estas malfortulo, ne danĝera. ”Povra skizulo”.

Ŝi iris al li kaj salutis. Neniu reago. Kun peno ŝi sukcesis igi lin rigardi en ŝian vizaĝon. En liaj okuloj ŝi trovis neniun signon de rekono.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.