La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


HO VE, MIAJ ŜUOJ!

Aŭtoro: Georg Fröschel

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

La veturkonkurso kontraŭ la rapidvagonaro

Karlo jam ofte estis veturinta per aŭto, sed ankoraŭ neniam kiel ordinara pasaĝero. Kiam li havigis aŭton por la gastoj de ”La ora urso”, li staris sur la piedbreto aŭ sidis apud la ŝoforo, sed nun li havis sian lokon apud la riĉa diamantkomercisto el Nederlando kaj sentis sin tre bone sur la mola malhelbruna ledokuseno. Malgraŭ tio liaj brovoj estis kuntiritaj kaj lia kutime gaja knabovizaĝo havis decideman esprimon.

Post la komenca ŝoko pro la perdo de la diamantoj sinjoro van Halsten lasis sin kapti de la energio de Karlo. Nun li konsciiĝis pri la fakto, ke li sekvas deksesjaran knabon, maltrankvili ĝis kaj demandis: ”Kial ni iras al la norda stacidomo?”

”Pro tio, ke ni eble tie renkontos la viron, kiu havas viajn ŝuojn”, respondis Karlo.

image-003

”Eble…” Sinjoro van Halsten estis tute terurigita.

”Jes, lia vagonaro forveturos je la oka kaj kvardek, sed mi timas, ke ni venos tro malfrue.”

”Kiel vi scias, ke li forveturos ĝuste per la vagonaro je la oka kaj kvardek?”

image-004

Nun Karlo per kelkaj frazoj klarigis al la nederlandano, ke li la antaŭan vesperon akompanis la sinjoron de la ĉambro numero tridek kvar en la lifto supren kaj rimarkis je lia prononcado, ke li estas dano. Kiam oni hodiaŭ matene traserĉis lian ĉambron, Karlo ekvidis sur la tablo horaron malfermitan ĝuste tie, kie estas la trajnkomunikoj kun Kopenhago.

”Se la sinjoro veturos al Kopenhago kaj la kopenhaga vagonaro nur iom antaŭ la naŭa forveturos, kial li tiuokaze jam je la sesa matene forlasis la hotelon?” demandis la nederlandano tre ĉagrene.

”Ĉar la horaro en lia ĉambro estas somera horaro, en kiu ankaŭ troviĝas vagonaro, kiu forveturas je la sesa kaj tridek.

Sed precize hodiaŭ estas la dek kvina de oktobro. La somera horaro ne plu validas. Ekde hodiaŭ la vagonaro forveturas nur je la oka kaj kvardek. La sinjoro, kiu foriris kun viaj ŝuoj, ne pripensis tion – do ni renkontos lin ankoraŭ en la stacidomo – se ni estos bonŝancaj kaj atingos la vagonaron.”

Sed ili ne estis bonŝancaj. Kiam la aŭto ĉirkaŭveturis la angulon kaj la stacidomo estis antaŭ ili, la horloĝo super la ĉefportalo montris la okan kaj kvardek unu minutojn. Ili ĵus vidis la fumon de la kopenhaga vagonaro, kiu je la alia flanko forlasis la halon.

Sinjoro van Halsten paliĝis. Sed Karlo restis trankvila kaj deklaris: ”La vagonaro iras okdek kilometrojn pohore, ni povos veturi naŭdek pohore kaj preterpasi ĝin. Mittelstadt estas la unua haltejo; tie ni eniros kaj serĉos en la kupeoj la viron kun la diamantŝuoj.”

Kaj nun komenciĝis freneza veturkonkurso inter la aŭto kaj la rapidvagonaro. Post instiga vorto de Karlo la ŝoforo ŝanĝis al la plejebla rapideco. Ekpuŝe la aŭto veturis kiel fulmo tra la stratoj: tiel rapide, ke la policistoj ne povis vidi ĝian numeron kaj vane elprenis notkajeron kaj krajonon.

Nun malfermiĝis antaŭ ili rektlinia ŝoseo, apud kiu la fervojdigo paralele etendiĝis.

Per tondra motoro kaj postlasante grandegan polvonubon, la aŭto rapidis inter la poploj. La arboj, la unuopaj kampardomoj ĉe la flankoj vere preterflugis, malmole kaj akre la vento batis la vizaĝon de Karlo. Tie, kie la reloj de la fervoj16 digo ĉe la horizonto ŝajne unuiĝis al unu punkto, ekvidiĝis nun eta blanka nubo, la vaporo de la rapidvagonara lokomotivo.

La aŭto veturis pli rapide ol la vagonaro, pli kaj pli grandi ĝis la vagonaro ĉe la horizonto. Jam tute klare oni povis rekoni la silueton de la lasta vagono. Ankoraŭ brava atako! Ili atingis la vagonaron, ili estis apud ĝi, ili veturis laŭlonge de ĝi sur la ŝoseo, tiel ke ili tute klare povis rekoni la pasaĝerojn en la diversaj kupeoj kaj rigardi la matenmanĝantojn en la manĝovagono.

”Ni devas ankoraŭ pli rapide veturi, ni devas preterpasi la vagonaron por havi sufiĉan tempon por eniri ĝin en Mittelstadt”,

Karlo kriis en la orelon de la nederlandano, dum la kontraŭvento ŝajnis forŝiri la vortojn de liaj lipoj. La ŝoforo ankoraŭ pli forte premis la gaspedalon kaj estis kvazaŭ la aŭto subite sin levis en la aeron, kvazaŭ ĝi flugis super la ŝoseo sen tuŝi la teron. Post kelkaj minutoj la vagonaro estis preterpasita. Kiel limako ĝi antaŭenrampis post ili, fariĝis pli kaj pli malgranda kaj malaperis.

Sufiĉe longe ili veturis je tiu infera rapideco, kiam la vojo kurbiĝis kaj la ŝoforo per ĉiuj siaj fortoj bremsis. La veturilo ĵetiĝis maldekstren, turniĝis, ĵetiĝis dekstren, leviĝis, preskaŭ perdis la ekvilibron kaj – haltis. La vojo antaŭ ili estis barata: bovinaro pasis malrapide trans la vojon. Tute trankvile venis la kornitaj bestoj de maldekstre, malsupreniris en la vojfosaĵon, suprengrimpis la ŝoseon, rigardis per rondaj grandaj okuloj la aŭton, kiu staris meze sur la vojo, pasis malrapide al la alia flanko, malaperis en la vojfosaĵo, resupreniris kaj eniris la kampon ĉe la alia flanko por tie paŝti kaj remaĉi tute trankvile. Neniam Karlo vidis tiom da bovinoj samtempe, neniam antaŭe ekzistis pli malrapidaj kaj stultaj kornbestoj!

image-005

Daŭris eterne longe ĝis kiam la brutaro estis for kaj la vojo libera. La vagonaro, kiu kunportis la sinjoron kun la tiom valoraj diamantŝuoj jam de longe pretertondris.

Tamen ili ankoraŭfoje komencis la veturkonkurson kaj atingis la vagonaron, ĝuste kiam ĝi enveturis la stacidomon en Mittelstadt.

Unuminuta halto! En la sama momento, kiam la aŭto haltis, sinjoro van Halsten kaj Karlo elsaltis kaj kuregis polvokovritaj tra la antaŭhalo, antaŭenpuŝis sin sen biletoj tra la peronbarilo kaj ĵetis sin en la lastan pordon de la rapidvagonaro, kiu ĵus ekmoviĝis. Senspire ili staris en la koridoro, kiam la vagonaro klakis super la relkomutiloj. Sinjoro van Halsten estis tiel elĉerpita de la freneza veturado kaj la ekscitiĝo dum la lastaj horoj, ke li volis sidiĝi en kupeo, sed Karlo admonis:

”Antaŭen, ni devas trovi la viron kun la diamantŝuoj.”

Kaj ili iris tra la svingiĝanta vagonaro, laŭŝajne serĉante manĝovagonon. Sed en la vero ili rigardis akre en ĉiun kupeon.

image-006

Tiel ili de la lasta vagono atingis la unuan kaj jam timis, ke ilia veturkonkurso kontraŭ la vagonaro estis vana, kiam Karlo subite kaptis la nederlandanon je la brako kaj atentigis lin pri sinjoro, kiu komforte sidis sur la velurkuseno en sia unuaklasa kupeo. Estis nejuna, grizhara sinjoro kun glatrazita vizaĝo kaj simpatia ronda ventreto, kiu vere ne aspektis kiel danĝera diamantrabisto. Sed Karlo flustris: ”Ni havas lin – estas la sinjoro, kiu havas viajn ŝuojn, mi rekonas lin tute bone.”

La nederlandano ŝirmalfermis la pordon kaj rigardis la piedojn de la sidanto. Sed kiel ajn li rigardis, li ne povis vidi, ĉu la belaspekta maljuna sinjoro surhavas la diamantŝuojn: plejdo kuŝis super liaj kruroj. Ĝi atingis ĝis planke kaj kovris la piedojn de la vojaĝanto. Tiu rigardis mirigite la polvokovritan sinjoron van Halsten, kiu lin tiel furioze fiksrigardis.

La nederlandano tamen ne konsideris la mirigitajn rigardojn, sed tiris Karlon en la kupeon, kie ili sidiĝis vidalvide al la suspekta vojaĝanto sur la velura kuseno. Duonan horon ili atendis, ke li faru movon, kiu montros liajn piedojn. Sed ĉar la maljuna sinjoro ne movis sin kaj firme tenis la plejdon ĉirkaŭ siaj kruroj, sinjoro van Halsten per rigardo donis al Karlo signon. Subite ili eklevis sin, kaptis la plejdon kaj ŝirforprenis ĝin.

La grizhara sinjoro tiel teruriĝis, ke li restis sidanta, muta kun malfermita buŝo. Sed ankaŭ Karlo kaj la nederlandano estis tute konsternitaj. La vojaĝanto tute ne surhavis ŝuojn.

Liaj mallongaj kruroj pendolaĉis planken en ŝtrumpoj.

”Kie estas viaj ŝuoj … miaj ŝuoj?” la nederlandano demandis plej ekscitite.

Daŭris iom da tempo, antaŭ ol la malgranda sinjoro komprenis, kion ili volas, antaŭ ol li komprenis, ke li ne estas atakita de vagonarrabistoj. Fine lia lango liberiĝis, terurite li balbutis:

”Mi elĵetis la ŝuojn tra la fenestro!”

Karlo kaj sinjoro van Halsten nek povis nek volis kompreni.

”Jes, mi elĵetis ilin tra la fenestro. Hodiaŭ matene mi rimarkis, ke ili estas tro malgrandaj por mi, kvankam ili hieraŭ estis eĉ tre komfortaj. Kaj kiam ili min pli kaj pli terure premis kaj pinĉis, mi deprenis ilin kaj elĵetis tra la fenestro. Kial mi lasu ilin pli longe turmenti min? Mi havas ankoraŭ du parojn en mia valizo.”

Tio estis la klarigo de la afabla maljuna sinjoro, kaj tute ne efikis, ke sinjoro van Halsten kriis al li: ”Sed tute ne estis viaj ŝuoj, ili estis miaj kaj ili estis plenaj de diamantoj!” Nun la maljuna sinjoro en ŝtrumpoj estis tiel terurigita, ke li tordis siajn manojn. Li la pasintan tagon venis al ”La ora urso” kaj volis la postan tagon daŭrigi al Kopenhago. Ĉar li ofte havis malbonajn spertojn pri la servistoj, li neniam lasis sin veki frumatene, sed konfidis tion al sia malgranda vekhorlo ĝo, kiun li ĉiam kunprenis. Sed ĝuste hodiaŭ la malbenita objekto strikis, kaj kiam li vekiĝis, estis preskaŭ tro malfrue por atingi la matenan vagonaron. Kaj krom tio liaj ŝuoj ankoraŭ ne estis poluritaj. Ekscitita li kuris laŭlonge de la koridoro, ekvidis la ĉambreton de Antono, eniris por mem serĉi kaj prenis siajn ŝuojn el la granda korbo. Sed tiam okazis intermikso: li prenis la ŝuojn de sinjoro van Halsten, surmetis ilin kaj rapidis al la stacidomo, kie li ankoraŭ du horojn devis atendi la forveturon de sia vagonaro, ĉar ĝuste hodiaŭ la nova horaro ekvalidis. Malespere sinjoro van Halsten kaj Karlo insiste demandis, ĉu li ne povas memori, kiam kaj kie li elĵetis la ŝuojn tra la fenestro? La malgranda sinjoro streĉe pensis kaj diris:

”Ĝuste tiam ni preterpasis muelilon, kiu situas ĉe rivereto apud la ŝoseo. Mi ankoraŭ vidis la ŝuojn kuŝi meze sur la vojo.” ” Mi memoras la muelilon”, Karlo kriis. ”Ni preterpasis ĝin ĵus antaŭ ol la brutaro baris la vojon.”

Ili do devis reiri, ili devis trovi la muelilon! Eble la diamantŝuoj ankoraŭ kuŝas sur la ŝoseo. Ĉe la posta stacio Karlo kaj sinjoro van Halsten forlasis la vagonaron. Sur la placo antaŭ la stacidomo ili luis aŭton kaj kelkajn momentojn poste ili ĉasis en la kontraŭan direkton.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.