La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Antaŭen  


HO VE, MIAJ ŜUOJ!

Aŭtoro: Georg Fröschel

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Sinjoro van Halsten enlitiĝas

Veku min je la oka horo!” diris la larĝŝultra blonda sinjoro al la pordisto de la hotelo ”La ora urso”. Ricevinte la ŝlosilon de sia ĉambro, li supreniris al la unua etaĝo. La pordisto notis per kreto sur la nigra tabulo, kiu pendis malantaŭ li: ”Numero 39 je la oka horo”. Poste li serĉis en la gastlibro la nomon de la sinjoro, kiu volas esti vekota tiel frue. Li enskribi ĝis kiel sinjoro Jan van Halsten, komercisto el Amsterdamo, kiu ŝajne volas tiel frue ellitiĝi por atingi vagonaron al Nederlando, kiu forveturos de la ĉefa stacidomo je la naŭa horo.

image-000

Sinjoro van Halsten dumtempe eniris sian ĉambron kaj komencis paki por la forvojaĝo. Li ne tro zorgeme enpakis siajn aĵojn. Fakte li tre ĥaose metis siajn vestaĵojn, ŝuojn kaj ŝtrumpojn en sian mansakon, iom spiregis, kontente rigardis la rezulton, ŝlosis la mansakon kaj sidiĝis sur la seĝon apud la lito. Li rigardis la horloĝon: estis la dek unua horo, urĝegis iri el la liton. Li klinis sin, denove iom spiregis – kial li dum sia feria vojaĝo ĉiam prenas po du porcioj el ĉiuj pladoj! – kaj mallaĉis siajn ŝuojn. Tio daŭris sufiĉe longe, ĉar ĉiun ŝuon li estis laĉinta ne per unu, sed per tri nodoj. Sed fine la peza laboro estis farita. Sinjoro van Halsten staris en siaj ŝtrumpoj antaŭ la lito kaj rigardis malsupren al siaj ŝuoj: ŝajnis, ke li ne povas turni siajn okulojn de ili.

Kion rimarkindan li trovis ĉe la ŝuoj? Estis paro da malnovaj laĉbotoj el nigra ledo kun cerva ledo je la flankoj. La ŝupintoj estis zorgeme kaj iom arte kudritaj. Belaj ŝuoj, jes, sed kial sinjoro van Halsten ilin tiel karese traktis, kial li tiel arde ilin rigardis? Por tio ne ŝajnis troviĝi motivo.

image-001

Rigardinte ilin kun ĝojo dum tiom da tempo, la nederlandano levis siajn ŝuojn de la planko. Tio estis nenio rimarkinda. Oni devas supozi, ke li nun faros tion, kion faras ĉiuj hotelgastoj antaŭ la enlitiĝo – metos la ŝuojn antaŭ la pordon, por ke ili estu polurotaj. Ho, tute ne! Li tenis la ŝuojn en la mano, palpis kaj frapetis ilin ĉiuflanke kaj fine metis ilin sub sian kapkusenon.

Estis ja nigraj ŝuoj, en kiuj li la tutan tagon estis kuranta, kaj la lito kompreneble estis kovrita per blanka tolaĵo. Sed sinjoro van Halsten tute neglektis, ke fariĝas nigraj makuloj sur ĝi. Li enlitiĝis kontenta, tiris la litkovrilon super la nazon, etendis unu manon por estingi la lampon sur la noktotablo kaj kelkajn minutojn poste aŭdiĝis regula ronkado tra la malhela ĉambro.


<<  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.