La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo Materialoj por geliceanoj |
HO VE, MIAJ ŜUOJ!Aŭtoro: Georg Fröschel |
©2024 Geo |
La Enhavo |
La nokto pasis. Devis esti proksimume la kvara horo matene, kaj en la granda hotelo nur du homoj ne dormis.
Unu estis la maljuna Antono, servisto, kiu jam dum tridek kvin jaroj en ”La ora urso” purigis la ŝuojn de la gastoj kaj portis iliajn pakaĵojn al la stacidomo. La vekhorloĝo estis ĵus vekinta lin el profundega dormo en lia ĉambreto, nun li iris en pantofloj kun treniĝantaj paŝoj silente tra la longegaj koridoroj kaj kolektis ŝuojn kaj botojn, kiuj staris antaŭ la pordoj.
Sur la plandojn li skribis per kreto la ĉambronumerojn kaj poste staplis la ŝuaron en korbo.
La dua, kiu ĵus komencis sian laboron, estis Karlo. Kiun titolon li havis, aŭ kiun familian nomon, fakte neniu sciis. Li estis ”Karlo” – tiel nomis lin la hotelestro, la pordisto, la kelnero kaj ankaŭ la gastoj. Kun siaj dek ses jaroj li estis mezaĵo inter granda knabo kaj juna viro: li ne havis difinitan taskon, sed devis fari ĉiuspecajn laborojn kaj ilin ĉiam faris kun gaja vizaĝo kaj ofte ŝercante. Iam pli frue li vizitis gimnazion kaj liaj instruistoj vere aprezis lin, sed lia patro mortis kaj lia patrino diris: ”Karlo, nun vi devas mem perlabori vian panon.”
Iun tagon li do prezentis sin al la hotelposedanto kaj per firma klara voĉo petis laboron. Per akra rigardo la posedanto de ”La ora urso” atente ekzamenis lin kaj decidis: ”Mi volas fari provon kun vi, knabo”. Kaj nun Karlo jam dum du jaroj kuris la ŝtuparojn supren kaj malsupren, faris komisiojn, briligis la ansojn, helpis en la kuirejo kaj en la kelo, rapidis al la poŝtejo kaj al la stacidomo: sed veki la hotelgastojn estis lia ĉefa tasko, la plej respondeca parto de lia funkcio.
Ofte estis nefacila laboro. En la plej frua tagiĝo oni devis ellitiĝi kaj tre zorgeme legi sur la nigra tabulo, kie la pordisto estis notinta la tempojn. Oni devis frapi sur pli ol tridek pordoj je la ĝusta minuto, ĝis la gasto respondis, kaj post kvin minutoj oni devis ankoraŭfoje frapi kaj kontroli, ke li vere ellitiĝis. Ĉar sufiĉe ofte okazis, ke la vojaĝonto je la unua frapo respondis per grumbla ”Bone, mi jam ellitiĝis” kaj tamen poste reekdormis kaj maltrafis sian vagonaron. En tia okazo, malfeliĉa Karlo! Li kompreneble estis la kulpulo, Ĉar la dormemulo asertis nur tro facilanime, ke li tute ne estis vekita.
Ankaŭ ĉi tiun fojon Karlo je la kvara horo sidis preta sur seĝo apud la pordista ĉambreto. La nokta pordisto kuŝigis sin sur la ledan sofon ”nur por kelkaj minutoj” kaj komisiis al Karlo siajn taskojn. La ĉambrokelnero estis doninta al Karlo veran monton da manĝilaro la antaŭan vesperon, por polurado, por ke li havu ”ion por fari”, kaj nun Karlo per ĉiuj fortoj poluris la nekalkuleblajn tranĉilojn, forkojn kaj kulerojn per smirgo, smirgopapero kaj lanaj tukoj.
Tiam sonoris la telefono. Karlo prenis la aŭskultilon kaj fraŭlino en la telefonoficejo anoncis per la vortoj: ”Jen la interurba telefonejo, Amsterdamo deziras paroli kun vi”. Dum iom da tempo aŭdiĝis murmurado kaj susurado en la aparato, sed fine venis voĉo, kiu diris: ”Bonvolu tuj voki sinjoron van Halsten al la telefono”. Karlo rapidis supren en la ŝtuparo kaj frapis per ambaŭ pugnoj la pordon numero 39. Dum longa tempo nenio aŭdiĝis. Karlo batis veran tamburoruladon. Fine estis aŭdebla grumblo kaj la nederlandano demandis: ”Kio diable okazas?”
”Oni vokas vin al telefono … interurba telefonvoko el Amsterdamo.”
Tiam Karlo aŭdis la liton knari, dum kelkaj minutoj sinjoro van Halsten bruegis en sia ĉambro, poste li ŝirmalfermis la pordon kaj kun nur mantelo super la ŝultroj li rapidis malsupren kaj malaperis en la telefonbudo. Malgraŭ la remburitaj muroj oni aŭdis, kiel li ekscite kriis en la aparaton kaj kiel li klopodis komprenigi sin. Devis ja esti grava komerca interparolado.
Dum la nederlandano penadis en la telefonbudo, la maljuna Antono dum sia rondirado venis al la ĉambro de sinjoro van Halsten. Li skuis la kapon malaprobe, kiam li vidis, ke ne troviĝas ŝuoj antaŭ ĝi. Antono jam intencis daŭrigi sian iradon, kiam li rimarkis, ke la pordo ne estas fermita. Li zorgeme atentis siajn devojn. Li fieris, kiam ĉiuj liaj gastoj havis brile poluritajn ŝuojn, tial li metis sian kapon tra la malfermetaĵo por vidi, ĉu eble la ŝuoj staras malantaŭe. La ĉambro estis malplena. Sur la planko staris neniuj ŝuoj, sed … kio estas tio?
La ŝuoj ja kuŝis en la lito. En la ellitiĝa urĝo la nederlandano forŝovis sian kapkusenon, kaj nun la nigraj ŝuoj en la griza matenlumo akre kontrastis kontraŭ la blanka litotuko. ”Kiaj kutimoj!” murmuris Antono, eniris la ĉambron, forprenis la ŝuojn el la lito kaj ordigis la kusenon. Kiam li denove estis en la koridoro, li ĵetis la ŝuojn en sian korbon, post kiam li estis skribinta per kreto numeron sur ilin, kaj pene daŭrigis en siaj pantofloj. Iom poste sinjoro van Halsten finis sian paroladon kaj reiris al sia ĉambro. Rigardo al la horloĝo informis lin, ke li ankoraŭ havos preskaŭ kvar horojn por dormi. Li forprenis sian mantelon kaj pantoflojn kaj ĵetis sin kun plaĉa murmuro sur la liton. Dormi tamen estas plej bone!
Kiam Karlo je la oka matene frapis sur lia pordo, ripetiĝis la samo kiel kvar horojn pli frue. Unue Karlo frapis, due li tamburis, poste li frapegis per ambaŭ pugnoj sur la pordopanelo kaj kiam daŭre nenio moviĝis interne, li kuraĝigis sin kaj eniris la ĉambron. Kiel arbosegilo, funkciigata de kvar fortaj viroj, sonis la ronkado de la nederlandano. Karlo ne sciis, kion fari. Li klinis sin super la dormemulon kaj skuis lin je la ŝultroj. ”La oka horo, sinjoro van Halsten!”
”Ja…”
Konfuzite la nederlandano rektiĝis, ĉirkaŭrigardis duonveki ĝinta kaj diris: ”Tuj, tuj…”
Ankoraŭ dormante li meĥanike metis sian manon sub la kapkusenon. Ekskuo trairis lian korpon, nur nun li estis tute veka. Dum sekundo li estis muta, poste li blekegis kiel vundita bovo: ”Miaj ŝuoj, miaj ŝuoj!” Karlo staris rigida pro teruro.
La nederlandano ellitiĝis per saltego, prenis lin per siaj grandaj manoj je la ŝultroj, skuis lin tien kaj reen kaj kriegis:
”Tuj redonu al mi miajn ŝuojn!”
”Mi ne havas ilin … mi nur envenis por veki vin”, balbutis Karlo. La nederlandano rigardis la vizaĝon de la knabo kaj komprenis, ke li ne scias, pri kio temas, ke li estas senkulpa.
Kiel frenezulo li kuregis tien kaj reen en la ĉambro, ĵetis la seĝojn surplanken, traserĉis la ŝrankon, serĉis sub la lito kaj sub la divano kaj poste kuris en piĵamo en la koridoron. ”Oni ŝtelis miajn ŝuojn!” li kriis tiel laŭte, ke oni lin aŭdis en la tuta domo. La kelneroj, la ĉambristinoj kaj la gastoj urĝe kolekti ĝis. Ĉiuj opiniis, ke la viro freneziĝis. Tiam ekvidiĝis el la amaso la ore ornamita ĉapo de la pordisto. ”Kio okazas?” li demandis. ”Bruo en la koridoro estas severe malpermesita!”
”Mi devas brui”, kriegis la nederlandano, ”oni ŝtelis miajn ŝuojn.” ”En ’La ora urso’ oni ŝtelas nenion”, respondis energie sinjoro en jaketo. Estis la hotelestro, kiu estis alveninta.
”La ŝuojn tutcerte estas ĉe la poluristo.”
”La ŝuoj kuŝis sub mia kapkuseno. Nun ili estas for. Mi ne donis ilin al polurado. Ili estas ŝtelitaj”, furiozis la nederlandano.
”Ŝuoj ne estu sub la kapkuseno, ŝuoj estu antaŭ la pordo aŭ sur la piedoj”, diris severe la hotelestro.
”Tamen ne estas ordinaraj ŝuoj”, plendis nun la nederlandano per rompita voĉo, ”estas ŝuoj kun kavernaj kalkanumoj, en kiuj troviĝas diamantoj de grandega valoro!”
Tiam la tumulto en la koridoro mutiĝis, subite estis tute silente. Nun ĉiuj komprenis, ke la nederlandano ne estas frenezulo, kaj ĉiuj kompatis lin. Nur unu viro, kiu staris plej perifere en la grupo, diris duonlaŭte: ”Aĥa, kontrabandisto de diamantoj!” La nederlandano gestadis: ”Mi ne estas kontrabandisto, mi estas sinjoro van Halsten el Amsterdamo kaj serioza komercisto. Mi komercas per diamantoj kiel aliaj per ŝtofo kaj ledo. Sed la diamantoj estas pli valoraj kaj en la tuta mondo allogas ŝtelistojn. Tial mi ne portas la ŝtonojn en mia mansako, sed kaŝas ilin en la kalkanumojn de miaj ŝuoj, kie neniu atendas trovi ion. Kaj nun miaj ŝuoj estas ŝtelitaj kaj kun ili mia tuta havaĵo. Dum mi dormis, la ŝtelistoj enpenetris mian ĉambron kaj eltiris miajn ŝuojn de sub la kapkuseno.”
”Sed ne, vi ja ne estis en via ĉambro!” La maljuna Antono, la servisto de la hotelo, aperis, liaj grizaj lipharoj tremis pro indigno. ”Vi ja estis en la halo, mi kredas je la telefono, kiam mi je la kvara horo matene envenis vian ĉambron kaj prenis la ŝuojn el la lito.”
”Kaj kie nun estas la ŝuoj, malfeliĉulo?” demandis ekscitite la hotelestro. ”Mi poluris ilin, tute brile poluris ilin, ĝis kiam ili belege aspektis”, respondis la maljuna Antono. Pliajn vortojn oni ne ricevis de la maljunulo. ”Ŝlosu la pordegon, neniu rajtas forlasi la domon”, ordonis la hotelestro al la pordisto kaj kuris kune kun la nederlandano en la ĉambreton de Antono. La ŝukorbo de Antono tamen estis malplena. Li jam antaŭ longe dismetis la ŝuojn de la hotelgastoj. Kiam sinjoro van Halsten ree eniris la koridoron, li subite eligis krion kaj ĵetis sin al pordo, kiu troviĝis je la fino de la koridoro, en duonlumo.
”Miaj ŝuoj”, li kriis, ”miaj ŝuoj!” Entuziasme li levis paron da nigraj ŝuoj, kiuj staris tie antaŭ la pordo. Li tamen tuj faligis ilin kun elkrio de grandega elreviĝo. Estis belaj botoj kun dekoritaj ŝupintoj kaj enmetaĵoj de cerva ledo, sed la enmetaĵoj estis brunaj kaj ne helgrizaj kaj sur la plandoj estis per kreto skribita la ĉambronumero 34, la sama numero, kiun montris la pordo. Estis ŝuoj de fremda sinjoro, kiu certe ankoraŭ dormis en sia ĉambro. Kiam oni malfermis la pordon, oni vidis, ke la ĉambro estas malplena. La sinjoro estis for, li estis kunpreninta siajn pakaĵojn, palton, ĉapelon kaj postlasinta nur siajn ŝuojn.
”Hieraŭ vespere li pagis sian fakturon”, diris la pordisto.
”Kiam li forlasis la hotelon, mi ne scias. Certe jam je la tagi ĝo.” ”Li ŝtelis la diamantŝuojn”, kriis la hotelestro. ”Ni devas tuj informi la policon.”
Sinjoro van Halsten, malleviĝinta sur seĝon, ĝemis: ”Mi estas perdita … la polico ne trovos lin…”
”Mi trovos lin!”
Klara knaba voĉo diris tiujn vortojn. Karlo, la vekisto, la kuriero, la kelo– kaj kuirejhelpanto, la ĉionfaranto, alproksimi ĝis al la nederlandano kaj ripetis: ”Mi trovos lin, ni rericevos la diamantŝuojn. Sed ni ne perdu tempon!”
La nederlandano surprizite suprenrigardis: ”Kiu estas vi, knabo?” ”Mi estas Karlo, mia tuta nomo estas Karlo Zimmermann – sed tio ja ne gravas – mi scias, kie estas la viro, kiu havas viajn ŝuojn. Se ni rapidas, ni ankoraŭ atingos lin. Lasu dumtempe la policon trankvile komenci la esploradon. Mi esperas, ke ni estos pli rapidaj ol ili. Venu!”
Tiel decideme, tiel konvinkige sonis la voĉo de Karlo, ke la nederlandano leviĝis. Karlo turnis sin al la hotelposedanto, kiun oni dumtempe venigis, kaj demandis: ”Ĉu vi hodiaŭ povus disponigi al ni vian aŭton?”
La hotelposedanto konsentis.
”Do ni revenos post kelkaj horoj – kun la ŝuoj!” kriis Karlo.
”Vestu vin rapide, sinjoro van Halsten, ĉiu momento valoras.”
Kelkajn minutojn pli poste Karlo rapidis kun la nederlandano malsupren kaj eniris la aŭton, kiu atendis ĉe la pordego.
Karlo diris al la ŝoforo: ”Al la norda stacidomo!”
La aŭto rapidege ekveturis. Estis precize la oka kaj duono.
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.